La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI HUMILIĜAS POR VENKI

Aŭtoro: Oliver Goldsmith

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

SCENO 1

Salono en kampara domego.

(Venas sinjoro Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Kion ajn igis mian malnovan amikon Sir Charles rekomendi sian filon kiel la plej modestan junulon en la ĉefurbo? Al mi li ŝajnas la plej senhonta bronzfrunta petolulo, kiu iam parolis per lango. Li jam tuj kaptis la apogseĝon apud la fajrejo. Li demetis siajn botojn en la salono, kaj postulis, ke mi zorgos pri ili. Mi tre deziras scii, kion lia senhontemo efektivigis kun mia filino. Certe, ŝi tre ofendiĝos je ĝi.

(venas fraŭlino Hardcastle simple vestita)

S-RO HARDCASTLE:

Nu, mia Kotinjo, mi vidas, ke, laŭ mia konsilo, vi ĵus ŝangis vian veston; mi tamen kredas, ke tio ne estis tre necesa.

F-INO HARDCASTLE:

Mi, sinjoro, trovas tian plezuron obei viajn ordonojn, ke mi zorgas ilin obei senŝancele, kaj neniam haltas por pripensi, ĉu ili estas pravaj.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj tamen, Kotinjo, mi iafoje donas al vi motivon ŝanceligi, precipe hodiaŭ, kiam mi rekomendis mian modestulon al vi kiel amonton.

F-INO HARDCASTLE:

Vi min informis, ke mi esperu ion eksterordinaran, kaj mi trovas, ke la originalo tre superas la priskribon.

S-RO HARDCASTLE:

Mi neniam tiel miregigis en mia vivo? Li tute konfuzas miajn kapablojn!

F-INO HARDCASTLE:

Mi neniam vidis similaĵon! Kaj tamen li estas societamulo!

S-RO HARDCASTLE:

Jes, certe li lernis la tuton eksterlande. Kia naivegulo estas mi pensante, ke junulo povus akiri modestecon per migriĝo! Tute tiel facile povus li spritigi en maskitaro!

F-INO HARDCASTLE:

Tio ŝajnas simple natura por li.

S-RO HARDCASTLE:

Sed malbona komunemeco kaj, kompreneble, franca dancinstruisto helpis al la akiro.

F-INO HARDCASTLE:

Kion? Certe, vi eraras, patreto! Franca dancinstruisto neniam povus akirigi al li tian timeman rigardon – tian senartan diron – tian modestan mienon – –

S-RO HARDCASTLE:

Infanino! kies rigardon? kies mienon?

F-INO HARDCASTLE:

Kies? Mi certe parolas pri sinjoro Marlow.

Lia hontemo, lia timemo tuj mirigis min de la unua renkonto.

S-RO HARDCASTLE:

Viaj okuloj do erare lin vidis, ĉar li ŝajnas al mi esti la plej senhonta bronzfrunta petolulo, kiu iam mirigis miajn sentojn.

F-INO HARDCASTLE:

Sinjoro, vi certe mokas! Mi neniam vidis tian modestulon!

S-RO HARDCASTLE:

Vi ne serioze parolas, ĉu! Mi neniam vidis, de mia naskiĝo, tian memfidegan maltimeman hundidon! Eĉ la fanfarona Dawson ŝajnus nur naivegulo apud li!

F-INO HARDCASTLE:

Mirigaĵo! Li venis al mi respekteme salutanta, kun balbuta voĉo, kaj malsuprena rigardo.

S-RO HARDCASTLE:

Li proksimiĝis al mi laŭtparolante, arogante, kaj lia senĝenemo tute frostigas mian sangon.

F-INO HARDCASTLE:

Ho! li agis kun mi timeme, respekteme; li mallaŭdis la nuntempajn kutimojn, admiris la saĝecon de knabinoj, kiuj neniam ridas; tedis min per petoj, ke mi senkulpigu lian tedecon; tiam li eliris el la ĉambro kun saluton kaj: ”Sinjorino, mi ne volus, por io en la mondo, vin deteni.”

S-RO HARDCASTLE:

Sed, kontraŭe, li alparolis min kvazaŭ mi estus konatulo sia, dum lia tuta antaŭa vivo; faris dudekon da demandoj, kaj eĉ neniam atendis respondon; interrompis eĉ mian plej bonan rimarkon per ia sensenca ŝerco, fine, en la mezo de mia plej rimarkinda historieto pri la duko de Marlborough kaj princo Eugeno, li subite demandis senhonte, ĉu mi estas spertulo por miksi punĉon! Jes, Kotinjo, li demandis ĉu via patro estas punĉfaristo!

F-INO HARDCASTLE:

Ha! Unu el ni certe devas erari!

S-RO HARDCASTLE:

Se li estas tia, kia li montras sin al mi, mi tute decidas, ke li neniam havos mian konsenton!

F-INO HARDCASTLE:

Kaj se li vere estas la nubema objekto, kiun mi vidis, li neniam havos mian.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, do, pri unu punkto ni interkonsentas, nome, lin rifuzi!

F-INO HARDCASTLE:

Jes; sed kondiĉe. Ĉar, se vi lin trovos malpli senhonta, kaj mi pensos, ke li estas pli kuraĝema; se vi trovos lin pli respektema, kaj se li ŝajnos al mi pli urĝiga – mi ne povas diri – ĉar, post ĉio, li tute ne estas maltaŭga kiel viro. Certe ni ne renkontas multajn similulojn en la kampara ĉevalkurado.

S-RO HARDCASTLE:

Kiel vi ĵus diris, se ni lin trovos pli aŭ malpli – Sed ne estas eble. La unua vidiĝo konvinkis min. Mi malofte eraras en miaj impresoj.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj tamen multe da bonaj ecoj povas kaŝiĝi sub la unua ŝajno.

S-RO HARDCASTLE:

Ha! kiam knabino pensas, ke ŝi iom amas la eksteraĵon de individuo, ŝi tuj penadas por diveni lian ceteran enhaveblecon. Por ŝi, ebena vizaĝo signifas prudentecon, kaj ĝentila figuro ĉiun virton.

F-INO HARDCASTLE:

Mi fidas, sinjoro, ke interparolo, kiun vi komencis per gratulo al mia prudenteco, ne finiĝos per mokado de mia kompreneco.

S-RO HARDCASTLE:

Pardonu min, Kotinjo. Sed se sinjoro Bronzfruntulo povos trovi rimedon por kunpacigi la kontraŭaĵojn, li eble povas plaĉi al ni ambaŭ.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj, ĉar unu el ni certe eraris, ĉu ni ne tuj klopodu por eble elfari aliajn eltrovojn?

S-RO HARDCASTLE:

Ha, fidu al mi, mi estas prava.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj fidu al mi, mi malofte estas malprava.

(ili foriras)

(venas Tony alkuranta, kun juvelujo en la mano)

TONY:

Je Dio, mi ĵus kaptis ilin! Jen ili estas. Kuzino Konjo, viaj ĉirkaŭkoloj, orelringoj, kaj cetero! La patrino ne pli longe friponos la gemalfeliĉulojn el ilia posedaĵo. Ho! mia genio, ĉu estas vi?

(venas Hastings)

HASTINGS:

Kara amiko mia, kiel vi agis kun via patrino, en la afero? Mi fidas, ke vi vin amuzis per ŝajnigo de amo al via kuzino, kaj ke vi nun estas pretaj por kunpaciĝi. Niaj ĉevaloj estos sufiĉe ripozintaj, post mallonga tempo, kaj ni tuj pretiĝos por forveturi.

TONY:

Kaj jen estas io, kio helpos vin por pagi la vojaĝajn elspezojn. (prezentas la juvelujon)

La juveloj de via fianĉino. Zorgu pri ili, kaj pendigu tiun, kiu volus ŝteli de vi unu el ili!

HASTINGS:

Sed kiel vi elturniĝis por devigi vian patrinon doni ilin al vi?

TONY:

Ne faru demandojn kaj mi ne diros malverojn.

Mi kaptis ilin per dikfingra turno.

Se mi ne havus ŝlosilon por ĉiu tirkesto en la skribtablo de la patrino, kiel mi povus vizitadi la trinkejon tiel ofte kiel mi faras?

Honestulo povas rajte ŝteli de sia propra posedaĵo; ĉu ne?

HASTINGS:

Certe, kaj miloj tion faras ĉiutage. Sed mi bezonas klarigi ĉion al vi. Fraŭlino Neville, en la nuna horo, penadas por ke ŝia onklino bonvole ilin donu al ŝi. Se ŝi sukcesos, tio estos, mi pensas, la plej delikata maniero por atingi la celon.

TONY:

Nu, zorgu pri ili ĝis la tempo, kiam vi scios, kiel ŝi sukcesos. Mi jam scias, kian sukceson ŝi havos. La patrino, prefere ol senigi sin de la juveloj, donus la solan sanan denton, kiun ŝi havas en la buŝo.

HASTINGS:

Sed mi timas la rezulton de ŝia kolero, kiam ŝi ekscios, ke ŝi ilin jam perdis.

TONY:

Ne atentu ŝian koleron. Lasu al mi la kondukon de la afero. Mi ne taksas ŝian koleron pli ol pafon de petardo. Diablo! Jen ili venas. Forsaltu! Forkuru!

(foriras Hastings)

(Tony, sinjorino Hardcastle, fraŭlino Neville)

S-INO HARDCASTLE:

Vere, Constance, vi min mirigas. Ĉu knabineto kiel vi bezonas juvelojn? Estos sufiĉe frua tempo, se vi portos juvelojn post dudek jaroj de nun, kiam vi bezonos plibonigi vian belecon.

F-INO NEVILLE:

Sed tio, kio povus plibonigi kvardekjaran belecon, sinjorino, certe estus ornamo por dudekjarulino.

S-INO HARDCASTLE:

Via beleco, kara mia, bezonas nenian ornamon.

Tia natura floro superas milon da ornamaĵoj. Cetere, knabino mia, juveloj ne plu estas laŭmodaj nun. Ĉu vi ne vidas, ke duono da niaj konatulinoj, ŝia sinjorina Moŝto Lumstriad’, kaj sinjorino Ĉifantin’, kaj ceteraj, sendas sian juvelaron al la urbo kaj nur portas imitaĵojn kaj markasitojn.

F-INO NEVILLE:

Sed, kiu scias ĉu iu, kiun mi ne nomos, ne preferus min portanta mian tutan beliĝ- eton?

S-INO HARDCASTLE:

Konsiliĝu kun via spegulo, kara, kaj tiam vidu ĉu, kun helpo de tia okulparo, vi bezonas pli bonajn brilegilojn. Kion vi opinias,

Tony, karulo? Ĉu via kuzino Konjo bezonas juvelojn por pligrandigi sian belecon antaŭ viaj okuloj?

TONY:

Tio dependas detio, kio sekvos.

F-INO NEVILLE:

Kara onklino, se vi nur scius, kiel vi min kontentigus, se…

S-INO HARDCASTLE:

Nur pakaĵo da malnovmodaj rozaj kaj tabultranĉaĵoj.

Ili igus vin aspekti tute kiel reĝo Salomono ĉe marionetscenejo. Cetere mi kredas, ke mi ne facile trovus ilin. Ili eble estas perditaj: mi ne povus diri, ĉu jes, ĉu ne.

TONY:

(flanken al sinjorino Hardcastle) Kial do vi ne diras tuj al ŝi? Vi vidas, ke ŝi avide deziras ilin. Diru al ŝi, ke ili estas perditaj.

Estas tio la plej simpla maniero trankviligi ŝin. Diru, ke ili estas perditaj, kaj prenu min kiel atestanton.

S-INO HARDCASTLE:

(flunken al Tony) Vi bone scias, karulo, ke mi nur konservas ilin por vi. Tial, se mi diros, ke ili tute mankas, vi tuj estos mia atestanto, hi! hi! hi!

TONY:

Do, nenion timu. Je Dio, mi tuj diros, ke per miaj propraj okuloj mi vidis ilin foriĝi.

F-INO NEVILLE:

Mi nur deziras porti ilin dum unu tago, sinjorino; nur permesu al mi ilin montri kiel sanktrestaĵon, kaj tiam vi povos ilin denove enfermi.

S-INO HARDCASTLE:

Nekaŝeme, kara Konstanco, se mi povus ilin trovi, tuj vi havus ilin. Sed mi ne scias, kie ili estas, mi certigas. Eble ili estas perditaj. Sed ni devas pacienci, kie ajn ili trovi ĝas.

F-INO NEVILLE:

Tion mi ne povas kredi. Tio estas nur artifiko por rifuzi mian peton. Mi scias, ke ili estas tro valoraj, por ke vi ne zorge ilin konservu, kaj, ĉar vi respondecas pri ili, se okazos perdo.

S-INO HARDCASTLE:

Ne maltrankvilu, Konstanco; se ili perdi ĝis, mi nepre devos redoni al vi ekvivalentaĵon.

Sed mia filo bone scias, ke ili estas perditaj, aŭ almenaŭ netroveblaj.

TONY:

Tion mi povas atesti; ili estas forigitaj, kaj netroveblaj: tion mi tuj ĵuros.

S-INO HARDCASTLE:

Vi devas submetiĝi, kara mia, ĉar, kvankam ni perdis nian posedaĵon, ni ne devus tamen perdi paciencon. Rigardu min, kiel trankvila mi estas.

F-INO NEVILLE:

Jes, oni ĝenerale povas trankvile vidi la malfeliĉon de aliaj.

S-INO HARDCASTLE:

Nu, mi miras, ke saĝa knabino, kiel vi ŝajnas, donas penson al tia bagatelo! Ni baldaŭ trovos ilin, kaj, dume vi povos uzi miajn grenatojn ĝis la tempo, kiam via juvelaro estos trovita.

F-INO NEVILLE:

Mi abomenas grenatojn!

S-INO HARDCASTLE:

Ili estas la plej decaj objektoj en la mondo por efikigi klaran vizaĝkoloron. Vi ofte vidis, kiel bele ili aspektas sur mi. Vi certe havos ilin! (foriras)

F-INO NEVILLE:

El ĉiuj objektoj mi plej malamas ilin! (al Tony) Vi ne foriru. Ĉu iam okazis io pli ĉagreniga?

Perdi miajn personajn juvelojn, kaj devigi min porti ŝian rubon!

TONY:

Ne estu malsaĝa! Se ŝi donos al vi la grenatojn, prenu ĉion, kion ŝi donos. La juveloj jam estas viaj. Mi ŝtelis ilin el ŝia skribtablo nesciate de ŝi. Forkuru al via amanto; li diros al vi plue pri la afero. Lasu al mi la sekvon.

F-INO NEVILLE:

Kara kuzo mia!

TONY:

Malaperu! Ŝi venas, kaj jam eltrovis, ke la nest oja ne estas tie. (foriras fraŭlino Neville)

Dimorto! Kiel ŝi movias kaj fajreriĝis simile al artfajroj!

(venas sinjorino Hardcastle)

S-INO HARDCASTLE:

Ĥaoso! Ŝtelistoj! Rabado! Ni estas rabegitaj, ruinigitaj, domperdintaj! Senigitaj!

TONY:

Kio okazis? Kio estas, patrinjo? Mi fidas, ke neniu malbonaĵo okazis por iu el la bona familio!

S-INO HARDCASTLE:

Ni estas rabe ruinigitaj! Mian skribtablon oni perforte malŝlosis, forprenis la juvelaron, kaj mi estas senigita!

TONY:

Nur tio! ha! ha! ha! Per ĉiuj legoj, mi neniam vidis ion plej bone agata en mia vivo! Je Dio, mi ĵus pensis, ke vi estus entute malriĉigita! ha! ha! ha!

S-INO HARDCASTLE:

Sed, knabo, mi vere estas malriĉigita, vere.

Mian skribtablon oni perforte malŝlosis, kaj ĉion oni forprenis.

TONY:

Jes, daŭrigu tion rakonton, ha! ha! ha! daŭrigu ĝin; mi estos via atestanto, alvoku min, mi ĵuros pri tio!

S-INO HARDCASTLE:

Mi atestas, Tony, per ĉio plej kara, ke la juvelaro estas forigita, kaj mi por ĉiam estos senigita.

TONY:

Certe, mi scias, ke ĝi estas forigita, kaj mi devos tion diri.

S-INO HARDCASTLE:

Mia karega Tony, aŭskultu min. Mi ripetas, ke la juveloj ne estas plu en mia posedo.

TONY:

Per ĉiuj legoj, patrino, vi igas min ridi: ha? ha! ha! Mi bone konas tiun, kiu forprenis ilin, ha ha! ha!

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu iam oni vidis tian naivegulon, kiu ne povas distingi inter ŝerco kaj graveco? Mi atestas al vi, ke mi serioze parolas, malspritulo!

TONY:

Prave, prave! Vi daŭrigu tiel, koleregŝajne, kaj tiam neniu suspektos iun el ni. Mi ja atestos, ke ili forestas.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu iam ekzistis tia kontraŭa bruto? Li ne volas min aŭdi! Ĉu vi ankaŭ povas atesti ke vi estas ne pli sprita ol idioto? Ĉu malfeliĉa virino povus esti pli ĉagrenata ol mi de frenezuloj unuflanke, kaj de ŝtelistoj aliflanke?

TONY:

Tion mi povas atesti.

S-INO HARDCASTLE:

Denove atestu, naivegulo, kaj mi tuj forsendos vin el la ĉambro. Mia malfeliĉa nevino!

Kio fariĝos el ŝi? Ĉu vi kuraĝas ridi, vi sensentema bruto, kvazaŭ vi ĝojus je mia mizerego!

TONY:

Tion mi povas atesti.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu vi insultas min, monstro? Mi tuj instruos vin ĉagreni vian patrinon; mi tion faros, tuj!

TONY:

Tion ankaŭ mi povas atesti.

(li rapide foriras, ŝi lin sekvas)

(venas fraŭlino Hardcastle kaj servistino)

F-INO HARDCASTLE:

Kia nekomprenebla kreitaĵo estas tiu mia frato! Sendi ilin al la domo kiel al gastejo, ha! ha! Mi nun ne miras pri lia senhontemo.

SERVISTINO:

Sed plue, sinjorino, la juna sinjoro ĵus kiam vi pasis en via nuna vesto, demandis al mi, ĉu vi estas la kelnerino? Li erare pensis, ke vi estas kelnerino, sinjorino.

F-INO HARDCASTLE:

Ĉu eble? Mi do vere decidas kuraĝigi la eraron. Diru al mi, Pimple, ĉu vi amas mian nunan robon? Ĉu vi ne pensas, ke mi iom aspektas kiel Ĉerizo en la ”Kuzo de Belulo”?

SERVISTINO:

Estas tia robo kiun ĉiu sinjorino portas en la kamparo, krom kiam ŝi vizitas, aŭ gastigas amikojn.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj vi certas, ke li ne memoras mian viza- ĝon aŭ figuron?

SERVISTINO:

Mi tion certas.

F-INO HARDCASTLE:

Tion ankaŭ mi pensis; ĉar kvankam ni ambaŭ interparolis dum kelka tempo, tamen, lia timeco tiel aperis, ke li neniam rigardis min dum la intervidiĝo. Vere, se li tion estus farinta, mia ĉapelo ŝirmis min, kaj li ne povis vidi min.

SERVISTINO:

Sed, kion vi antaŭvidas, se vi kuraĝigos lian eraron?

F-INO HARDCASTLE:

Nu, unue mi estos videbla, kaj tio ne estas senprofita, kiam knabino havas montreblan vizaĝon. Tiam, eble mi konatiĝos kun iu, (ne malgranda venko estus super tiu), kiu neniam malkaŝeme parolas, krom kun ordinaraj virinoj. Sed mia precipa celo estas ruze insidi la sinjoron, tiel ke, kiel nevidebla probatalanto de romano, mi eksploros la fortojn de la giganto, antaŭ ol oni ekbatalos.

SERVISTINO:

Sed, ĉu vi mem fidas, ke vi povos plenumi la rolon, alitonigi vian voĉon, tiel ke li ne rekonos ĝin, kiel li ne plu memoras vian mienon!

F-INO HARDCASTLE:

Ho; ne timu. Mi pensas, ke mi iom konas trinkejesprimojn- – Ĉu Via Moŝto deziras ion? – Servu la Leonon, tuj! – Pipojn kaj tabakon al la Anĝelo! – La Ŝafido kriadis petolege dum duonhoro, atentu!

SERVISTINO:

Tio taŭgos, certe, sinjorino. Sed jen li venas.

(foriras servistino)

(venas Marlow)

MARLOW:

Kia kriado en ĉiu parto de la domo! Apenaŭ mi ĝuas unu minuton da ripozo. Se mi eniras la salonon, tie mi trovas mian gastejestron kaj lian neeviteblan rakonton, se mi forkuras en la galerion, tie min atendas la gastejestrino riverencanta profundege.

Mi tamen havas nun momenton dum kiu, solece, mi povas rememorigi.

(pripenseme ekmarŝas)

F-INO HARDCASTLE:

Ĉu vi ĵus vokis, sinjoro? Ĉu via Moŝto deziras ion?

MARLOW:

(pripenseme) Pri fraŭlino Hardcastle, ŝi estas tro serioza, kaj tro sentimentala por mi.

F-INO HARDCASTLE:

Ĉu via Moŝto ĵus vokis? (ŝi sin lokas antaŭ li)

MARLOW:

(sin forturnante) Ne, knabino. (pripenseme)

Cetere, laŭ la vido, kiun mi havis de ŝi, ŝajnas al mi, ke ŝi strabas.

F-INO HARDCASTLE:

Mi certigas, sinjoro, ke mi aŭdis la sonorileton.

MARLOW:

(pripenseme) Mi kontentigis la patron, tamen, veninte tien ĉi; kaj morgaŭ mi memkontenti ĝos per returno hejmen. (elprenas sian paperujon kaj legas)

F-INO HARDCASTLE:

Eble la alia sinjoro vokis, sinjoro.

MARLOW:

Ne, mi ripetas al vi.

F-INO HARDCASTLE:

Mi tre dezirus scii, sinjoro. Ni havas tian mallertularon da servistoj tie ĉi…

MARLOW:

Ne, ne, mi ripetas. (li plene ŝin rigardas)

Jes, knabino, mi pensas nun ke mi ĵus vokis.

Mi bezonas – mi bezonas – Per mia vorto, knabino, vi estas vera belulino.

F-INO HARDCASTLE:

Ho, sinjoro, nu, vi tuj igos min honti.

MARLOW:

Mi neniam vidis pli ageme ruzajn okulojn!

– Jes, jes, mia kara, mi ja vokis por demandi… ĉu vi havas nun iom da via… ”kio-ajn-ĝi-estas ” en la domo?

F-INO HARDCASTLE:

Nenian, sinjoro; ni soniĝis je ĝi tute, de dek tagoj.

MARLOW:

Oni do povas viziti tiun ĉi domon tre maloportune, mi opinias. Nu, ekzemple, se mi (nur por proveto) petas por gustumeto de via lipnektaro, eble ankaŭ mi malkontenti ĝos.

F-INO HARDCASTLE:

Nektaro! nektaro! Tio estas fremda likvoro, pri kiu ni neniam havas mendojn en nia regiono. Ĉu ĝi estas franca likvoro? Ni ne tenas francajn likvorojn tie ĉi, sinjoro.

MARLOW:

Ne, ne; tio estas bona angla kresko, mi certigas.

F-INO HARDCASTLE:

Kiel strange do, ke mi ĝin ne konas! Ĉiuspecaj anglaj vinoj estas faritaj en tiu ĉi domo, kie mi loĝas jam de dekok jaroj, kaj – –

MARLOW:

Jam de dek ok jaroj! Kion? Oni pensus kvazaŭ, knabino, vi komencis trinkejteni eĉ antaŭ ol vi naskigis. Kioman agon havas vi do!

F-INO HARDCASTLE:

Ha, sinjoro, mi ne devas konigi mian aĝon! Oni diras, ke virinoj kaj ankaŭ muziko neniam devas datiĝi.

MARLOW:

Se mi divenu de tiu ĉi granda interspaco, mi pensus, ke vi ne estas multe pli ol kvardekjara, sed (alproksimiĝas) de pli proksime, tamen, mi ne plu kredas, ke vi estas tiel aĝa. (alproksimiĝas) Kiam oni venas tre proksime al iuj virinoj, ili ŝajnas eĉ pli junaj; sed se oni venas tute apude… (intencas ŝin kisi)

F-INO HARDCASTLE:

Haltu, mi petas, sinjoro, kaj staru en via propra loko. Al mi preskaŭ ŝajnas, ke vi deziras koni ies aĝon sammaniere, kiel oni agas pri ĉevaloj; mi volas diri… per buŝmarko.

MARLOW:

Mi certigas, knabineto, ke kun mi vi agas tre malafable. Se vi tenas min tiel malproksime, kiel ni povos nin reciproke konati ĝi!

F-INO HARDCASTLE:

Konatigi? Nu! kiu do deziras konatiĝi kun vi! Ne mi, mi atestas. Ha, mi bone scias, ke vi ne tiel senhonte agis kun fraŭlino Hardcastle, kiam ŝi ĵus staris tie ĉi. Mi certigas, ke en ŝia ĉeesto vi ŝajnis tute timigita, senĉese kaj profunde riverencanta; kaj vi balbuteme parolis kun ŝi, tute kiel vi alparolus pacojuĝiston!

MARLOW:

(flanken) Mirege ŝi ĵus detalis mian idiotaĵon!

(al ŝi) Timigita de ŝi, malgracia strabulino!

Ne! ne! vi certe ne min konas. Mi sidis kaj kaŝe mokis ŝin iomete, ĉar mi ne volis ŝajni tro severa: ne, mi ne povis min montri tute severa.

F-INO HARDCASTLE:

Mi do, sinjoro, rigardos vin kiel favoriton inter sinjorinoj.

MARLOW:

Jes, mia kara, ilia tre granda favorito mi estas, kaj tamen, mi pendu, se la kialon de tio mi povas kompreni. En la ĉefurbo, ĉe la sinjorina klubo, oni min nomas la agrabla Kraketil. Kraketil ne estas mia nomo, knabineto, sed tiu, per kiu mi tie estas konata.

Mia propra nomo estas Solomons. sinjoro Solomons, kara mia, preta por vin servi. (volas ŝin kisi)

F-INO HARDCASTLE:

Haltu, sinjoro; vi ne estis kondukanta min al vi mem, sed al via klubo. Vi do estas granda favorito tie, ĉu ne?

MARLOW:

Jes, kara mia. Tie ĉiunokte venas sinjorino Virkaptil, mylady Betty Nebulem, la grafino de Kaŝem, sinjorino Longkorna, la maljuna Biddy Kapriol, kaj, kun via humila servisto, ili humore gajigas la kunvenojn.

F-INO HARDCASTLE:

Jes, mi pensas, ke devas esti tre gaja loko.

MARLOW:

Ho, tiel gaja kiel ludkartoj, noktomanĝoj, vino, kaj maljunulinoj povas ĝin fari.

F-INO HARDCASTLE:

Precipe kun la helpo de agrabla Kraketil, ha, ha, ha!

MARLOW:

(flanken) Nu, mi ne tute ŝatas tian junulineton, ŝi ŝajnas multe tro sperta. (al ŝi) Vi ridas, knabino?

F-INO HARDCASTLE:

Jes, ĉar mi ĵus pensis, kiom da tempo tiaj virinoj povas dediĉi al dommastraĵo kaj familio.

MARLOW:

(flanken) Bone! Ŝi ne mokis min. (al ŝi) Ĉu vi iafoje laboras, knabino?

F-INO HARDCASTLE:

Sendube. Ne estas unu ŝirmilo aŭ eĉ litkovrilo en la domo, kiu ne pruvos tion.

MARLOW:

Mirego! Certe vi tuj montros al mi vian brodaĵon, ĉar mi mem iomete brodas kaj eĉ desegnas brodmodelojn. Se vi bezonas kompetentulon por ekzameni vian laboron, turnu vin al mi. (kaptas ŝian manon)

F-INO HARDCASTLE:

Sed, la koloroj ne bele ŝajnas en kandellumo.

Vi ĉion vidos morgaŭ matene.

(penadas por sin liberigi)

MARLOW:

Kial ne nun, mia anĝelo? Tia beleco staras eksterlime de kontraŭbatalo… Malfeliĉo! la patro mem! Ho mia malfavora sorto! (foriras)

(venas sinjoro Hardcastle tute mirigita)

S-RO HARDCASTLE:

Tiel do, fraŭlino, tiel do mi trovas vian modestan aspiranton! Tiu estas la humila adoranto, kies okuloj nur rigardas malsupren, kaj nur admiras respekteme, malproksime.

Kotinjo, Kotinjo, ĉu vi ne hontas tiamaniere trompi vian patron?

F-INO HARDCASTLE:

Neniam fidu al mi, kara paĉjo, se li ne ankoraŭ estas la modestulo, kiu unue sin elmontris al mi; vi mem konvinkiĝos pri tio, simile al mi.

S-RO HARDCASTLE:

Per la mano de mia korpo, mi pensas, ke lia senhontemo vin infektas! Ĉu mi ne ĵus vidis lin kaptanta vian manon! Ĉu mi ne vidis lin manpreni vin tute, kiel melkistinon?

Kaj nun vi parolas pri lia modesteco, kaj respekto; ho!

F-INO HARDCASTLE:

Se mi tamen konvinkos vin baldaŭ, ke li estas modesta, ke li nur havas kulpetojn, kiuj poste malaperos, kaj virtojn, kiuj ankaŭ pligrandiĝos, mi esperas, ke vi lin pardonos.

S-RO HARDCASTLE:

Knabino, vi preskaŭ min frenezigas. Mi ripetas, fraŭlino, ke mi ne konvinkiĝos, ĉar mi jam konvinkiĝis. Apenaŭ tri horojn li estas en la domo, kaj jam li anstataŭas min en ĉiu privilegio. Vi eble amas lian senhontemon, kiu por vi estas modesteco, sed bofilo mia bezonas posedi tute malsimilajn ecojn!

F-INO HARDCASTLE:

Sinjoro, mi nur postulas tiun ĉi nokton por vin konvinki.

S-RO HARDCASTLE:

Vi ne havos duonon da tia daŭro, ĉar mi intencas lin forsendi en la nuna horo.

F-INO HARDCASTLE:

Nu, mi nur petas pri unu horo, kaj esperas, ke mi vin kontentigos.

S-RO HARDCASTLE:

Bone; estu unu horo. Sed mi ne eltenos friponaĵon aŭ ŝercadon. Bele, kaj senkaŝe!

Vi komprenas, ĉu ne?

F-INO HARDCASTLE:

Mi fidas, sinjoro, ke vi ĉiam vidis min fiera, kiam mi obeis viajn ordonojn; ĉar por mi vi estas tiel bona, ke devo kaj emo similiĝas, tute. (ili foriras)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.