|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() ŜI HUMILIĜAS POR VENKIAŭtoro: Oliver Goldsmith |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tiu ĉi komedio estas la verko, kiu plej efike starigas la famon de Olivero Goldsmith kiel dramverkisto.
Ĝia unua prezento okazis la 25-an de Marto 1773 en la teatro Covent Garden, kie oni akceptis ĝin per aplaŭda entuziasmo, kiu forigis ĉian kontraŭstaron, kaj ĉiuvespere daŭris ĝis la fino de la sezono.
La ĉefa ideo, ĉirkaŭ kiu turniĝas la tuta agado, rilatas al la eraro pensi, ke la domego de sinjoro Hardcastle nur estas kampara gastejo. Tiu ideo prezentiĝis al Goldsmith per memoro je trompŝerco, kiun petolulo de Ardagh faris por lin moki, kiam li nur estis deksesjara. La ŝerculo montris al li la domegon de bienhava sinjoro Featherstone, kiel domon vilaĝa gastejo!
Goldsmith tien iris, kaj oni kuraĝigis lian eraron tiel, ke la junulo ne ĝin eltrovis antaŭ la nokto.
La agado estas plena de tre ridindaj spritaĵoj, miksitaj kun sentimentalaj partoj. Tony Lumpkin estas persono siaspeca, kies nura nomo sufiĉas por ridigi ĉiujn angleparolantojn; la maljuna Hardcastle ankaŭ estas strangulo, kaj la malsaĝaĵoj de lia edzino plenigas la komikan anaron.
D-ro Samuel Johnson diris: ”Mi ne konas alian komedion, kiu pli prave atingas la celon de bona komedio, nome, gajigi la aŭskultantaron.”
A.M.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.