La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI HUMILIĜAS POR VENKI

Aŭtoro: Oliver Goldsmith

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA AKTO

SCENO 1

Ĉambro en malnova kampara domego.

(Venas gesinjoroj Hardcastle)

S-INO HARDCASTLE:

Mi certigas, sinjoro Hardcastle, ke vi estas strangega. Ĉu estas, krom ni mem, eĉ unu kreito en la tuta lando, kiu ne veturas al la urbo iafoje por iomete defroti la kamprustaĵon!

Mi vidas, ke la du fraŭlinoj Hoggs, kaj nia najbarino, sinjorino Grigsby, iras tien ĉiuvintre por ricevi monatmezuron da poluro.…

S-RO HARDCASTLE:

Jes, kaj reen ili alportas da vantaĵoj kaj afektemo sufiĉe por la daŭro de la tuta jaro. Mi miregas, ke Londono ne povas dome deteni sian propran malspritularon.

En mia tempo, la urbaj sensencaĵoj malfrue rampis ĝis nin, sed nun ili veturas multe pli rapide ol publika veturilo. Vantaĵoj; ne nur venas al ni kiel privataj veturantoj, sed eĉ en korbego kiel pakaĵo.

S-INO HARDCASTLE:

Jes, via tempo estis bona tempo, vere: vi paroladis pri ĝi dum multaj jaroj. Tie ĉi ni loĝas en malnova tremema domego, kiu tute similas al gastejo, krom ke ni neniam vidas iun. Niaj plej altrangaj vizitantoj estas la maljuna sinjorino Oddfish, la vikariedzino, kaj malgranda Kripligato la lama dancinstruisto, kaj nia sola amuzaĵo konsistas el viaj antikvaj diroj pri Princo Eŭgeno kaj la Duko de Marlborough. Mi malŝatas tian naivegan malnovaĵon.

S-RO HARDCASTLE:

Sed mi tre amas ĝin. Ĉion, kio estas malnova, mi amas: maljunajn amikojn, malnovan tempon, malnovajn kutimojn, malnovajn librojn, malnovan vinon; kaj mi pensas, Doroteo (li prenas ŝian manon), ke vi permesos al mi diri, ke mi amis, kaj amas la maljunan edzinon.

S-INO HARDCASTLE:

Hontu, sinjoro Hardcastle; vi ĉiam paroladas pri viaj Doroteoj kaj maljunaj edzinoj.

Nomu vin maljunulo se tion vi ŝatas, sed mi ne volas fariĝi maljunulino por vin amuzi. Mi ne estas tiel maljuna kiel vi kalkulas; almenaŭ unu plenjaron vi devas forkalkuli. Aldonu dudek al dudek, kaj vidu la sumon.

S-RO HARDCASTLE:

Mi tuj vidu: dudek kaj dudek estas kvindek sep, akurate.

S-INO HARDCASTLE:

Estas malvere, sinjoro Hardcastle. Mi nur estis dudekjara kiam mi naskis Tonyn, la filon de sinjoro Lumpkin, mia unua edzo, kaj la knabo ne estas ankoraŭ maturaĝa.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj li neniam estos; tion mi certigas. Ho, jes, vi edukis lin belege.

S-INO HARDCASTLE:

Tio ĉi taŭgas por nenio. Tony Lumpkin havas riĉaĵojn; mia filo ne bezonos klerecon por vivi. Mi opinias, ke junulo ne bezonas multe da scioj por elspezi mil kvincent livrojn jare.

S-RO HARDCASTLE:

Scioj! Li estas nur amaso da malpravaĵoj kaj petolaĵoj.

S-INO HARDCASTLE:

Spriteco, karulo mia, nenio, mi certigas, ol spriteco. Nu! sinjoro Hardcastle, vi devas konsenti, ke la knabo estas sprita.

S-RO HARDCASTLE:

Ha! mi prefere konsentus jeti lin en trinkejon!

Eble vi pensas, ke bruligi la ŝuojn de lakeo, inciteti kaj turmenti la katidojn, timigi la servistinojn, montras spritecon!

Se vi jese respondas al ĉi tiu demando, mi tuj konsentos, ke li estas spritulo. Eĉ hieraŭ li ligis mian perukon al la dorsaĵo de mia seĝo, tiel ke mi, pretiĝante por saluti, trafis la vizaĝon de sinjorino Frizel per mia senhara kapo.

S-INO HARDCASTLE:

Nu! Ĉu mi devas kulpiĝi je tio? La malfeliĉa knabo ĉiam estis tro malsanema por fari ion bonan. Lernejo estus lia mortiĝo.

Poste, kiam li fariĝos iom pli fortika, kiu scias, kion unu-du latiniĝantaj jaroj povos elfari por li!

S-RO HARDCASTLE:

Latinaĵon al li? Violonon al kato! Ne, ne!

Trinkejo kaj ĉevalejo estas la solaj lernejoj, kiujn li iam vizitos!

S-INO HARDCASTLE:

Nu, ni ne devas nun malkuraĝigi la malfeliĉulon, ĉar mi timas, ke ni ne havos lin longe ĉe ni. Kiu ajn rigardas lian vizaĝon povas vidi ke li estas ftizulo.

S-RO HARDCASTLE:

Certe, se tro grasiĝi estas unu el la simptomoj.

S-INO HARDCASTLE:

Li kelkfoje tusas.

S-RO HARDCASTLE:

Jes, kiam lia trinkaĵo iras malrekten.

S-INO HARDCASTLE:

Sed mi, vere, timas pri liaj pulmoj.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj vere mi ankaŭ timas pri ili, ĉar li kelkfoje kriegas tiel brue kiel marŝparoltubo.

(Tony ekkrias ekstere) Ha! jen vi aŭdas lin; tre ftizema li ŝajnas, sendube!

(venas Tony trairanta la scenejon)

S-INO HARDCASTLE:

Tony, kien vi iras, mia ĉarmulo? Ĉu vi ne donos al paĉjo kaj mi la plezuron de via ĉeesto?

TONY:

Mi devas rapidi, patrino, kaj ne povas resti tie ĉi.

S-INO HARDCASTLE:

Vi ne foriros tian frostan vesperon, karulo mia; vi jam ŝajnas terure malsana.

TONY:

Mi ripetas, ke mi ne povas prokrasti mian foriron. La Tri Kolomboj min atendas je ĉiu minuto. Tie tuj okazos ŝercado.

S-RO HARDCASTLE:

Ha, jes, la trinkejo lin alvokas; la kutima loko, kiel mi pensis.

S-INO HARDCASTLE:

Anaro da trivialuloj kaj maldelikatuloj!

TONY:

He, ne tro maldelikataj ili estas, mi certigas.

Tie estas Eĉjo Faŭkul, la akcizoficisto,

Joĉjo Ĵargono, la ĉevalkuracisto; eta Aminadabo, kiu muelturnas la gurdon; kaj Tom Tordul, kiu pivotrulas la stanpladegon.

S-INO HARDCASTLE:

Kara mia, unu fojon almenaŭ, malkontentigu ilin!

TONY:

Ho, ne estus grave malkontentigi ilin, sed mi ne povas elteni la ideon malkontentigi min samtempe.

S-INO HARDCASTLE:

(lin detenante) Vi ne foriros!

TONY:

Mi ree certigas, ke mi tuj iros.

S-INO HARDCASTLE:

Mi ripetas, ke vi ne tion faros.

TONY:

Ni vidu tuj, kiu estas pli forta, ĉu vi aŭ mi!

(li foriras, samtempe tirante ŝin kun si)

S-RO HARDCASTLE:

(sola) Ha! jen estas paro, kiu nur sin intermalbonigas.

Sed, vere, ĉiuj nunaj moroj helpas por forpeli saĝon kaj singardemon eksterdomen. Ekzemple, mia beleta karulino Kotinjo: mi timas, ke la nunaj modoj preskaŭ ankaŭ ŝin atakis. Loĝinte unu-du jarojn en la ĉefurbo, ŝi nun amas gazon kaj francajn ĉifaĵojn, kiel la plej mirigaj el ĉiuj.

(venas fraŭlino Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Benojn al mia beleta puranimulino! Feste vestita laŭ kutimo, Kotinjo mia. Ĉielo!

Kiom da superflua silko vi portas ĉirkaŭ vi, knabino! Mi neniam povos kompreni la nuntempajn malsaĝulojn, ke malriĉanaro tute povus vestigi, nur el la falbalejo de la sinmontremuloj.

F-INO HARDCASTLE:

Vi konas nian interkonsenton, sinjoro. Al mi vi lasas la matenan tempon por gastigi kaj vizitadi geamikojn, kaj ankaŭ vesti min laŭ mia fantazio; vespere mi mastraĵe vestas min por vin kontentigi.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, memoru, ke mi insistas pri la kondiĉoj de nia kontrakto, kaj, parenteze, mi pensas, ke hodiaŭ vespere estos okazo provi vian obeemon.

F-INO HARDCASTLE:

Mi certigas, sinjoro, ke mi tute ne komprenas tion, kion vi volas diri.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, ĉar mi deziras ĉion klarigi por vi, Kotinjo, mi atendas hodiaŭ viziton de juna sinjoro, kiun mi elektis kiel vian estontan edzon. Mi havas leteron de lia patro, en kiu tiu ĉi sciigas al mi, ke la junulo estas nun veturanta ĉi tien, kaj li mem tuj poste intencas sekvi lin.

F-INO HARDCASTLE:

Vere! Estas domaĝo, ke mi ne pli frue scii ĝis pri tio! Dibenon al mi! Kiel mi kondutu?

Mil ŝancoj estas kontraŭ unu, ke mi ne ŝatos lin. Nia intervidiĝo estos tiel ceremonia kaj aranĝita afero, ke eble ne venos okazo por amikeco aŭ por estimo.

S-RO HARDCASTLE:

Sed trankviliĝu, knabino; mi neniam volus kontraŭstari vian elekton. Estas vere ke sinjoro Marlow, kiun mi proponas, estas filo de mia malnova amiko, Sir Charles Marlow, pri kiu tiel ofte vi aŭdis min paroli.

La juna sinjoro tre lerne edukiĝis kaj liaj gepatroj intencas, ke li sin prezentu por ofico en la servo de lia lando. Oni ankaŭ diras, ke li estas tre lerta kaj inteligenta.

F-INO HARDCASTLE:

Ĉu vere?

S-RO HARDCASTLE:

Grandanima.

F-INO HARDCASTLE:

Nun, mi pensas, ke mi lin ŝatos.

S-RO HARDCASTLE:

Juna, kaj brava.

F-INO HARDCASTLE:

Certe, mi ŝatos lin.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj vere belulo,

F-INO HARDCASTLE:

Kara paĉjo, nenion aldonu. (kisante lian manon) Mia li estas; mi lin havos.

S-RO HARDCASTLE:

Kaj por kroni ĉion, li staras unu el la plej modestaj kaj memdetenaj junuloj en la mondo.

F-INO HARDCASTLE:

Ha! Nun vi ĵus morte refrostis min. Tiuj vortoj, modesta, memdetena, forigas liajn aliajn ecojn. Silentema amanto, oni diras, ĉiam fariĝas suspektema edzo.

S-RO HARDCASTLE:

Kontraŭe; modesteco malofte loĝas en brusto, kiun pli noblaj virtoj ne riĉigas.

Estas tiu eco mem, kiu unue altiris min al li.

F-INO HARDCASTLE:

Li certe devos posedi pli logigan econ por min kapti: tion mi atestas. Se, tamen, li estas tiel juna, tiel bela, kaj tiel ĉiohava kiel vi ĵus diris, kredeble li taŭgos. Jes, mi opinias, ke mi lin havos.

S-RO HARDCASTLE:

Sed, Kotinjo, eble estos alia baro. Tio estas ŝanca afero. Ĉu li mem volos aŭ ne volos vin havi?

F-INO HARDCASTLE:

Kara patreto mia, kial vi tiel klopodas por min humiligi? Nu, se li rifuzos, anstataŭ rompi mian koron pro lia malŝato, mi rompos la spegulon pro ĝia flatado, kaj, aranĝinte mian kapveston laŭ la plej nova modo, mi tuj serĉos pli oportunan adoranton.

S-RO HARDCASTLE:

Brava decido! Dume mi tuj iros prepari la servistojn por lia bonveno; ĉar ni malofte gastigas vizitantojn, nia servistaro bezonas dresadon tioin kiom rekrutaro je la unuataga kunveniĝo. (foriras)

F-INO HARDCASTLE:

Tiu ĉi novaĵo de paĉjo tremetigas min.

Juna, bela, tiujn ecajn adjektivojn patro laste ordigas, sed mi unuavice metas ilin.

Mi vere ŝatas iun, kiu estas lerta, bonkora, k.t.p. Sed, tiam, esti memdetena kaj modesta multo lin kontraŭbatalas. Ĉu, tamen, li ne povos resanigi de tiuj malsanecoj, fierante pri sia edzino? Jes! kaj ĉu, laŭe, ibi ne povos?… Sed, ho, mi malsprite jam aranĝas pri edzo, eĉ antaŭ ol mi certiĝu pri amanto.

(venas fraŭlino Neville)

F-INO HARDCASTLE:

Mi ĝojas pro via alveno, kara Neville. Diru al mi, Konstanjo, kiel mi aspektas ĉi vespere.

Ĉu estas io kapricema en mia mieno?

Ĉu estas hodiaŭ unu el la tagoj, en kiuj mi aspektas pli bela? Fine, ĉu mi viza- ĝe brilas?

F-INO NEVILLE:

Belege, karulino mia. Sed tamen, nun, kiam mi iom pli atente rigardas… Benojn al mi! – Ĉu malfeliĉo okazis, aŭ inter la kanarioj, aŭ ĉe la orfinoj? Ĉu via frato, aŭ eble la kato, petole agis kun ili? Eble la lasta romano estis tro kortuŝa, he?

F-INO HARDCASTLE:

Ne! Nenio el tio okazis. Oni minacas min je… Apenaŭ mi povas ĝin elparoli…

Min oni minacas je amanto!

F-INO NEVILLE:

Kaj la nomo lia…

F-INO HARDCASTLE:

Estas Marlow.

F-INO NEVILLE:

Ĉu eble?

F-INO HARDCASTLE:

Jes; la filo de Sir Charles Marlow.

F-INO NEVILLE:

Kion! Li estas la plej intima amiko de sinjoro Hastings, mia propra admiranto. Ili neniam estas malkune. Mi pensas, ke vi kredeble vidis lin, kiam ni restadis en la ĉefurbo.

F-INO HARDCASTLE:

Neniam.

F-INO NEVILLE:

Li estas stranga persono, mi certigas. Li agis kun virtaj kaj bonfamaj sinjorinoj pli modeste ol iu viva viro; sed liaj konatuloj diras, ke li ludas tre malsimilan rolon kun alispecaj kreitinoj. Vi min komprenas.

F-INO HARDCASTLE:

Stranga individuo, vere. Mi neniam scios, kiamaniere mi devos agi kun li. Kion mi faru? Bagatelo! Mi ne pensu pri li! Mi fidu la circonstancojn por sukcese agi. Sed kiel sukcesas la via afero, karulino? Ĉu mia patrino persiste vin amindumas por mia frato Tony, laŭ sia kutimo?

F-INO NEVILLE:

Mi ĵus revenis de unu el niaj agrablaj intervidi ĝoj, dum kiu ŝi diris al mi centon da karesvortoj, kaj laŭdadis sian beletan monstran filon, kiel perfektan miregulon.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj tia estas ŝia partieco por li, ke ŝi vere tiel pensas. Valora doto simila al via fari- ĝas ne malgranda allogaĵo. Cetere, kiel ŝi ĝin administras, mi ne miras vidi ŝin malvole ellasi ĝin el la familio.

F-INO NEVILLE:

Mia doto, kiu konsistas precipe el juveloj, ne povas esti tiel forta tentaĵo. Sed, kio ajn okazos, se mia kara Hastings nur estos konstanta, mi ne dubas, ke fine mi fariĝos eĉ tro obstina por ŝi. Dume, mi kredigis al ŝi, ke mi enamiĝis al ŝia filo, kaj ŝi neniel imagasas, ke mia koramo loĝas tute aliloke.

F-INO HARDCASTLE:

Mia bona frato brave kontraŭstaras al ŝi.

Mi preskaŭ amas lin, ĉar li tiel malamas vin.

F-INO NEVILLE:

Ho, interne li estas bonkorulo, kaj sendube li estus kontentega, se mi edzinigus kun iu ajn, escepte li mem. Sed la sonorileto de mia onklino nin vokas por la posttagmeza promeno ĉirkaŭ la bieno. Allons?

Kuraĝo estas necesa, ĉar niaj aferoj fariĝas hazardaj.

F-INO HARDCASTLE:

Ha! ke venu la dormhoro, kune kun ĉio sukcesiga! (ili foriras)

SCENO 2

Ĉambro en trinkejo. Aro da vulgaraj personoj. Punĉo kaj tabako. Tony sidas apud supra tablo, kun maleeto en la mano.

ĈIUJ:

Hura! hura! hura! prave!

1-A PERSONO:

Nun, sinjoroj, silentu! Ni tuj havos kanton.

Lia bienestra Moŝto tuj frapos, por ke li mem kantu.

ĈIUJ:

Jes, kanton! kanton!

TONY:

Nu, do, sinjoroj, mi tuj kantos al vi kanton, kiun mi mem verkis pri tiu ĉi gastejo, La Tri Kolomboj.

TONY:

(kantas)

Lernejestroj turmentu la cerbon
Pri gramatiko, lerno sensenca;
Bona punĉo klarigas la verbon trinki!
Ĉi tio estas esenca!
Kial disputi pri idolaj dioj,
Aŭ paroli pri la Stiksaj bordoj?
Taŭgas ne la latina vortaro –
Vi, naivega domkolombaro!

ĤORO:

Tolderol – derol,
Tolderol – do!

TONY:

Kiam diras gravulo, ke peko
Trinki estas, mi ja vetus sumon
Ke l’ fripono, pro timo de seko,
Enlikvorigas haŭtan plenumon.
Sed al li se vi alportos pencojn
Por ke tiel sobriĝu la homaro,
Dio klarigu viajn pripensojn…
Ho naivega, domkolombaro?

ĤORO:

Tolderol – derol,
Tolderol – do!

TONY:

Ĉar ni estas tre gajaj kaj lertaj,
La punĉujon tuj pasigu, knaboj,
Por ke ni kriu per voĉoj fortaj:
”Longan vivon al La Tri Kolomboj!”
Iu nur vivu por leporĉaso,
Aŭ anasojn ansere preferu?
Tamen, el ĉiu la birdamaso,
Ĉiam ”La Tri Kolomboj” prosperu,

ĤORO:

Tolderol – derol,
Tolderol – do!

ĈIUJ:

Prave! prave!

1-A PERSONO:

Lia Moŝto havas taŭgegan kuraĝon!

2-A PERSONO:

Mi koramas aŭdi lin kanti, ĉar li neniam kantas krom tion, kio ne estas vulgara.

3-A PERSONO:

Ho, nenion kio estas vulgara; tion mi ne povos elporti.

4-A PERSONO:

Ĝentileco estos ĝentileco en ia tempo. Se iu sinjoro nur sin sentas tiel inklina…

3-A PERSONO:

Mi aprobas vian filozofion, kunfrato Faŭkul.

Ĉu mi mem ne estas devigata dancigi urson? Nu, tio taŭgas por nenio en vira ĝentileco. Estu tio (trinkas) mia venenpokalo, se iam dancas mia urso krom je la plej ĝentilaj arioj, tiaj kiaj Akvo forlasis la maron, aŭ la Minueto en Ariadno.

2-A PERSONO:

Estas granda domaĝo ke Lia Juna Moŝto, sinjoro Lumpkin, ne ankoraŭ ĝuas sian maturaĝan havon! Ha, tio fariĝos bonaĵo por ĉiuj trinkejestroj en dekmejla ĉirkaŭaĵo.

TONY:

Je Dio, vi estas prava, amiko Ĵargono. Mi tiam montros, kio estas ĉeesti nur kun eminentularo.

2-A PERSONO:

Ho, li tute similas al sia propra patro, en tio. Certe, la maljuna bienestro Lumpkin estis la plej inda sinjoro, kiun mi vidis en la mondo. Por blovi la ĉaskornon, aŭ trabati arbetaron, post leporo, li estis senegala.

Oni ofte diris tie ĉi, ke li posedis la plej belajn ĉevalojn kaj hundojn en la tuta regiono.

TONY:

Je Dio, kiam mi plenaĝiĝos, mi provos fari ĝi vera filo de mia patro, tion mi promesas.

Mi jam pensis pri Bet Bouncer, kaj ankaŭ la griza ĉevalino de la muelisto, por komenci. Sed, vigliĝu, knaboj miaj; trinku kaj gajiĝu, ĉar vi ne pagos por io – Nu!

Stingo, kio okazis!

(venas la trinkejestro)

TRINKEJESTRO:

Estas du sinjoroj en veturilo ĉe la pordo.

Ili perdis sian vojon en la arbaro, kaj ili diris ion pri sinjoro Hardcastle.

TONY:

Unu el ili devas tutcerte esti la sinjoro, kiu venas por amindumi mian fratinon. Ĉu ili ŝajnas Londonanoj?

TRINKEJESTRO:

Kompreneble ili estas, ĉar ŝajnas al mi, ke ili tute havas francan mienon.

TONY:

Petu do, ke ili alpaŝu tien ĉi, kaj mi, en la daŭro de palpebrumo, direktos ilin.. (la trinkkjestro foriras) Sinjoroj, kredeble ili ne estos sufiĉe ĝentilaj kunuloj por vi. Malsupreniru dum minuto, mi tuj iros kun vi, en la daŭro de citronpremego. (ili foriras)

TONY:

(sola) Mia duonpatro dum la lastaj ses monatoj nomis min ursido, hundo. Nun, se mi nur volus, mi povus venĝi min al la maljuna riproĉanto. Sed mi timas… Mi timas kion? Baldaŭ mi ĝuos mil kvincent livrojn jare. Timigu li min el tio, se li povas.

(revenas la trinkejestro kune kun Marlow kaj Hastings)

MARLOW:

Kia enuiga, maloportuna tago, hodiaŭ fari ĝis por ni! Oni diris al ni, kiam ni ekveturis, ke ne estas pli ol kvardekmejla trakampara vojo, kaj mi certigas, ke ni jam veturis pli ol sesdek mejlojn.

HASTINGS:

Kaj ĉio okazis, Marlow, nur pro via neklarigebla silentemo, kiu ne permesas al ni pli ofte demandi pri la rekta vojo.

MARLOW:

Mi konfesas, Hastings, ke malvole mi demandas aŭ akceptas direktojn de ĉiu, kiun ni renkontas; ofte pro timo de malĝentila respondo.

HASTINGS:

Nun, tamen, kompreneble ni ricevos nenian respondon.

TONY:

Vian pardonon, sinjoroj; sed oni ĵus diris al mi, ke vi demandis pri sinjoro nomita Hardcastle, loĝanta en tiu ĉi regiono. Ĉu vi konas la landparton, en kiu vi vin trovas?

HASTINGS:

Neniel, sinjoro, sed ni kore dankos vin por la informo.

TONY:

Ĉu vi ne konas la vojon, tra kiu vi alvenis?

HASTINGS:

Ne, sinjoro, sed se vi povos sciigi…

TONY:

Nu, sinjoroj, se vi konas nek la vojon, kiu kondukas al via celo, nek la lokon, kie vi nun staras, nek la vojon, tra kiu vi alveturis, la unua sciigo, kiun mi donos al vi, estas, ke vi perdis vian vojon.

MARLOW:

Ni ne bezonis profeton por diri tion al ni.

TONY:

Vian pardonon, sinjoroj, sed ĉu vi permesas al mi demandi, de kiu loko vi venis?

MARLOW:

Tio ne estas necesa por ke vi diru al ni, kiun vojon ni devas nun iri.

TONY:

Vian pardonon. Sed demando pro demando estas justeco, ĉu ne? Nu! sinjoroj, ĉu tiu Hardcastle ne estas malafabla, malnovmoda, kapricema malbelulo, kiu havas filinon kaj beletan filon?

HASTINGS:

Ni ne ankoraŭ vidis la sinjoron, sed li havas idaron tian, kian vi ĵus menciis.

TONY:

Jes, la filino estas granda, ĵonglema, malgracia, babilema majmasto; la filo, bela, instruita kaj ĝentila junulo, amata de ĉiuj.

MARLOW:

Niaj informoj diferencas pri tio. Ni aŭdis, ke la filino estas tre bela kaj bone edukita; la filo, malklera sengraciulo, precipe malbonigita de la senĉesa patrina gvidrubando.

TONY:

He! he! hem! Nu, sinjoroj, ĉio, kion mi povas diri, estas, ke vi ne atingos la domon de sinjoro Hardcastle hodiaŭ nokte: tio estas kredebla.

HASTINGS:

Kia malfeliĉo!

TONY:

Estas longa, malluma, marĉa, malpura, kaj danĝera vojo. Stingo, klarigu al la sinjoroj, kia estas la vojo, kiu kondukas al sinjoro Hardcastle (palpebrume signodonas al Stingo), sinjoro Hardcastle de Starakva marĉo, vi komprenas.

TRINKEJESTRO:

Sinjoro Hardcastle! ho ve! ho ve! Karaj sinjoroj, vi veturis terure eraren! Kiam vi atingis la malsupron de la monteto, vi devus esti irintaj ĝis Skuaŝvojet.

MARLOW:

Ĝis Skuaŝvojet?

TRINKEJESTRO:

Tiam, veturinte rekte antaŭen vi renkontus kvar vojojn – –

MARLOW:

Ĝis la kruciĝo de kvar vojoj?

TONY:

Jes, sed vi devas certiĝi, ke vi nur unu el ili elektas – –

MARLOW:

Vi ŝercas, sinjoro.

TONY:

Kaj tiam sekvante la dekstran flankon, vi iru ĝis vi atingas Cerbromperikejon; tie, tre atente vi rigardu la radosignojn kaj daŭrigu ĝis la garbejo de farmestro Ŝafapest. Ĉe la garbejo vi devos turni dekstren, poste maldekstren, kaj ree dekstren ĝis vi trovos la malnovan muelejon – –

MARLOW:

Malbeno! Nu, ni pavus same facile eltrovi la longitudon!

HASTINGS:

Kion ni faru, Marlow?

MARLOW:

Tiu ĉi domo ne promesas grandan komforton; kvankam eble la gastejestro povus nin gastigi.

TRINKEJESTRO:

Bedaŭrinde, sinjoro, estas nur unu kroma lito en la tuta domo.

TONY:

Kaj, miascie, tiu lito jam estas okupata de tri loĝantoj. (post paŭzo, dum kiu la ceteraj ŝajnas konfuzitaj) Jen estas rimedo. Ĉu vi ne pensas, Stingo, ke la gastejestrino bonvolos doni tri seĝojn kaj kapkusenon por la sinjoroj, apud la fajrejo?

HASTINGS:

Mi malamas dormi apud la fajrejo.

MARLOW:

Kaj abomenaj estus tri seĝoj kaj kapkuseno.

TONY:

Ho, vi malkonsentas tian aranĝon! Mi do pripensu! Ĉu vi konsentos iri alian mejlon, ĝis la gastejo La Kaprokapo; la malnova Kaprokapo, sur la supro de la monteto, unu el la plej bonaj gastejoj en la tuta regiono?

HASTINGS:

Ho do, ni eskapis de ne tro agrabla aventuro, almenaŭ por tiu ĉi nokto.

TRINKEJESTRO:

(flanken al Tony) Ho! Ĉu vi intencas sendi ilin al via patro, kredantaj ke la domo estas gastejo!

TONY:

Silentu, vi malsaĝulo! Ili tion eltrovos. (al la aliaj) Vi nur bezonas iri rekte ĝis vi alvenos al malnova domego, flanke de la vojo.

Vi vidos paron da kornegoj super la pordo.

Tio estas la elpendaĵo. Sentime veturu en la korton kaj laŭte voku!

HASTINGS:

Sinjoro, ni kore dankas vin. Niaj servistoj ne povas erariri.

TONY:

Ne, ne. Sed mi tamen devas diri al vi, ke la gastejestro estas riĉa kaj intencas baldaŭ eliĝi de la komerco; tial li deziras montri sin kiel ĝentilulo; vian pardonon! hi! hi! hi! Li donos al vi sian ĉeeston, kaj, je Dio, se vi atentos lin, li vin igos kredi, ke lia patrino estis konsilano, kaj lia onklino pacoju ĝisto!

TRINKEJESTRO:

Maljuna, teda individuo, certe; sed liaj vinoj kaj litoj estas bonaj kiel ie ajn alie en la lando.

MARLOW:

Nu, se li tiujn prezentos al ni, taŭgos por nenio alia detalo. Ni devas turni dekstren, ĉu ne?

TONY:

Ne, ne, rekte antaŭen. Mi kuniros kelkajn paŝojn por montri al vi parton de la vojo.

(al la trinkejestro) Silentu!

TRINKEJESTRO:

Ha vi estas agrable dolĉa, petola trompanto.

(ĉiuj foriras)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.