La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI HUMILIĜAS POR VENKI

Aŭtoro: Oliver Goldsmith

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA AKTO

SCENO 1

En salono de kampara domego.

(Venas Hastings kaj fraŭlino Neville)

HASTINGS:

Vi mirigas min! Sir Charles Marlow estas atendata ĉi tie, ĉi vespere? Kie vi ricevis tiun informon?

F-INO NEVILLE:

Estas tute certe. Mi ja vidis lian leteron al sinjoro Hardcastle, en kiu li anoncas sian intencon foriri nur kelkajn horojn post sia filo.

HASTINGS:

Ĉio bezonas do, mia Konstanjo, esti preta antaŭ lia alveno. Li min konas, kaj se li trovos min tie ĉi, li sciigos mian nomon kaj eble miajn intencojn al la ceteranoj de la familio.

F-INO NEVILLE:

Mi fidas, ke la juveloj estas nun taŭge lokitaj.

HASTINGS:

Jes, jes; mi sendis ilin al Marlow, kiu gardas la ŝlosilojn de nia pakaĵo. Dume mi tuj iros pretigi ĉion por nia forkuro. Via kuzo ĵus promesis novan paron da ĉevaloj; kaj, se mi ne vidos lin, mi tuj skribos por doni al li aliajn detalojn. (foriras)

F-INO NEVILLE:

Nu, sukceso sekvu vin! Dume, mi tuj iros por amuzi mian onklinon per mia amŝajno al mia kuzo.

(foriras)

(venas Marlow; servisto lin sekvas)

MARLOW:

Mi miregas, kion Hastings intencis, kiam li sendis al mi tian valoraĵon kiel juvelujon por ĝin gardi; ĉar li scias, ke la sola loko, en kiu mi povus ĝin meti, estas la veturilsubsidejo ĉe la gastejpordo! Ĉu vi lasis la juvelujon kun la gastejestrino? Ĉu vi akurate metis ĝin en ŝiajn proprajn manojn, kiel mi ordonis?

SERVISTO:

Jes, via Moŝto.

MARLOW:

Ŝi diris, ke ŝi gardos ĝin zorgeme, ĉu ne?

SERVISTO:

Jes, ŝi certe diris, ke ŝi gardos ĝin zorge; ŝi ankaŭ demandis, kiamaniere mi ĝin kaptis; eĉ aldonante, ke ŝi tre dezirus perforte devigi min tion diri.

(foriras la servisto)

MARLOW:

Ha! ha! ha! la juvelujo tamen estos bone zorgata. Sed, inter kia nekomprenebla kreitaĵaro ni nin trovas tie ĉi! Tiu kelneristineto ankaŭ, malgraŭ ĉio, strange kirliĝas en mia kapo, kaj tute forpelas la absurdaĵojn de la ceteranoj. Mia ŝi estos, jes, aŭ mi multe eraras.

(venas Hastings)

HASTINGS:

Benojn al mi! Mi tute forgesis diri al ŝi, ke mi intencas pretiĝi ĉe la ĝardenekstremaĵo… Ha! jen estas Marlow, kaj eĉ bonhumora li ŝajnas.

MARLOW:

Min gratulu, Georgo! Kronu, kovru min per laŭroj! Nu, Georgo, malgraŭ ĉio, ni modestuloj ne bezonas vane sopiri pri sukceso kun virinoj.

HASTINGS:

Kun kelkaj el ili, mi pensas. Sed per kia speco de sukceso via Modesta Moŝto jam sin kronis, ke vi senhonte tiel fanfaronas pri tio?

MARLOW:

Ĉu vi ne vidis la ĉarman, viglan, amindan junulineton, kiu kuras tra la domo, portante ŝlosilfaskon ĉe sia zono?

HASTINGS:

Jes; sed kio sekvas?

MARLOW:

Kio? Ho vi petolulo! Ŝi estas mia. Tiaj fajre rapidmovaj okuloj, tiaj lipoj! sed ŝi tamen ne permesis, ke mi salutus ilin per kiso.

HASTINGS:

Sed, ĉu vi tute fidas, ke ŝi vin amas?

MARLOW:

Kion? Homo viva, aŭskultu; ŝi eĉ proponis, ke mi supreniru por ekzameni ŝian brodaĵon kaj plibonigi la desegnon.

HASTINGS:

Vi sendube zorgis pri la juvelujo, kiun mi sendis, por ke vi taŭge kaj ŝlosile ĝin tenu?

Ĝi estas nun lokita sendanĝere, ĉu ne?

MARLOW:

Jes, jes; ĝi estas konvene lokita; mi zorgis pri tio. Sed kiel vi povis pensi, ke kaleŝsubse ĝo estus por ĝi sendanĝera loko? Ho, malsaĝulo! Mi pli bone prizorgis tion ol vi mem pensis, ĉar…

HASTINGS:

Kion?

MARLOW:

Mi tuj ĝin sendis al la gastejestrino por ke ŝi zorgu pri ĝi.

HASTINGS:

Al la gastejestrino!

MARLOW:

Jes, al la gastejestrino.

HASTINGS:

Vi ĵus faris tion?

MARLOW:

Jes; ŝi prenos sur sin la respondecon ĝin redoni, vi scias.

HASTINGS:

Ho, jes, ŝi ĝin redonos, kun ĉeestanta atestanto.

MARLOW:

Nu, ĉu mi ne prave agis? Mi fidas, ke vi aprobos mian zorgon en tiu ĉi okazo.

HASTINGS:

(flanken) Ho ve! Li ne rajtas vidi mian malkontenti ĝon.

MARLOW:

Vi tamen ŝajnas iom malkvieta. Ĉu okazis ia malbono?

HASTINGS:

Nenia. Mi, kontraŭe, sentas min tre bonhumora.

Vi do lasis la juvelujon en la manoj de la gastejestrino, kaj ŝi, sendube, avide prenis sur sin la respondecon?

MARLOW:

Jes, iom tro avide, mi ĵus pensis. Ŝi ne nur detenis la juvelujon, sed ankaŭ, por pli bona garantio, preskaŭ volis gardi la alportanton mem, ha! ha! ha!

HASTINGS:

Hi! hi! hi! La juvelujo estos taŭge zorgata!

MARLOW:

Ho, tiel bone kiel gineo en monujo de avarulo.

HASTINGS:

(flanken) Ni do devos forkuri senigitaj de ĉiu ŝanco de riĉeco. (al li) Nu, Charles, mi devas vin lasi kun viaj meditoj pri la beleta kelnerino, kaj, hi! hi! hi! estu vi same sukcesa por vi mem, kiel vi estis por mi. (foriras)

MARLOW:

Dankon al vi, Georgo!

(venas sinjoro Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

(flanken) Mi ne plu konas nun mian propran domon. Tie ĉi, ĉio ŝajnas renversita.

Liaj servistoj jam estas tute ebriaj. Mi ne povas elteni tion pli longe. Sed, tamen, pro mia respekto al lia patro, mi estu kvieta. (al li) Sinjoro Marlow, via servanto. (salutas profunde) Mi estas via humila servanto.

MARLOW:

Via obeema servanto, sinjoro. (flanken)

Kio estos nun la nova mirindaĵo?

S-RO HARDCASTLE:

Mi opinias, sinjoro, kaj vi konsentos kun mi, ke neniu viva homo devus esti pli bonvena ĉe mi ol la filo de via patro. Mi fidas, ke vi tiel pensas,

MARLOW:

Tre certe, sinjoro. Por tio mi neniam bezonas multan peton. Mi ĝenerale bonvenigas la filon de mia patro, kien ajn li iras.

S-RO HARDCASTLE:

Tion mi plenkore kredas, sinjoro. Sed, kvankam mi nenion diras pri via persona konduto, tiu de viaj servistoj estas netolerebla.

Ilia trinkeja maniero donas tre malbonan ekzemplon en tiu ĉi domo, mi certigas.

MARLOW:

Mia tre bona sinjoro, ne kulpigu min pri tio, ĉar ne estas mia kulpo. Se ili ne tiom trinkas, kiom ili devus, nur kulpigu ilin.

Mi ordonis, ke ili ne ŝparu vian kelenhavon; tion mi faris, je mia vorto! (vokante)

Ho! unu el miaj servistoj tuj venu tien ĉi.

(al li) Mi klare ordonis – ĉar mi mem ne trinkas – ke ili malsupre kompensu pro tio.

S-RO HARDCASTLE:

Ili do havis vian ordonon tiel agi, kiel ili faras! Tio sufiĉas.

MARLOW:

Jes, tion mi atestas. Vi tuj aŭdos unu el ili.

(venas ebria servisto)

MARLOW:

Vi, Jeremy! venu tien ĉi, fripono! Kion mi ordonis al vi? Ĉu vi ne devus malŝpare trinki, kaj demandi kian ajn trinkaĵon laŭvole, por la profito de la domo?

S-RO HARDCASTLE:

Mi tuj perdos paciencon.

SERVISTO:

Libereco kaj Fleet Street por eterne, via Moŝto. Kvankam mi nur estas servisto, mi tamen staras same prave kiel iu alia. Antaŭ la noktomanĝo mi ne volas trinki por iu ajn, sinjoro! Sur bona manĝo bona likvoro bone sidos, sed bona manĝo ne sidos (singulto)… sur mia konscienco, sinjoro.

(foriras)

MARLOW:

Vi vidas, maljunulo, ke la individuo estas kiel eble plej ebria. Mi ne scias, kio kontentigus vin, krom ke vi ensorbigus al ili plenan bierbarelon.

S-RO HARDCASTLE:

(flanken) Tondro! Li min frenezigas se mi min detenos pli longe. (al li) Sinjoro Marlow, mi jam toleris viajn insultojn dum pli ol kvar horoj kaj mi ne vidas ilian finon.

Mi nun decidas, ke mi tuj estos mastro ĉe mi, sinjoro, kaj mi volas ke vi, kune kun via trinkularo, tuj foriru de tie ĉi.

MARLOW:

Foriri el la domo? Ne; vi certe ŝercas, mia bonkorulo! Kial do, kiam mi penadas fari ĉion, kiel eble plej mi povas, por kuntentigi vin?

S-RO HARDCASTLE:

Mi certigas al vi, sinjoro, ke vi tute ne kontentigas min; tial mi deziras, ke vi tuj foriru.

MARLOW:

Sed, vi ne serioze parolas! Foriri, en tia nokta horo, kaj en tia nokto! Ne, ne, nur moke vi tiel parolas.

S-RO HARDCASTLE:

Mi ripetas, ke mi tre serioze parolas. Plie, nun, kiam vi min tiel kolerigas, mi sciigas al vi, ke ĉi tiu domo estas mia, kaj ordonas, ke vi tuj de ĝi foriru.

MARLOW:

Ha! ha! ha! Kia starakveto en pluvego! Mi nenien eĉ paŝon iros, tion mi certigas.

(grave) Ĉu vi diris, ke ĉi tiu domo estas via? Nu, mi atestas, ke ĝi estas mia kaj mia estos, dum mi elektos stari en ĝi! Per kia rajto vi ordonas, ke mi foriru el ĉi tiu domo, sinjoro? Mi neniam renkontis tian senhontecon en mia tuto vivo.

S-RO HARDCASTLE:

Konfuzego! Same mi povas diri! Homo venas en mian domon, ordonas tion, kio al vi plaĉas, eĉ forpelas min el mia propra seĝego, insultas la tutan familion, devigas sian servistaron ebriiĝi, kaj poste diras al mi: Tiu ĉi domo estas mia, sinjoro, k.t.p.

La senhonteco mem! Tio ridigas min, ha! ha! (mokeme) Mi petas vin, sinjoro, ĉar vi prenas la domon, ke vi ankaŭ prenu la meblaron. Jen estas paro da arĝentaj kandelingoj kaj fajroŝirmilo, kaj blovilo kun kupra nazeto, kredeble ili taŭgos por via kaprico.

MARLOW:

Alportu vian kalkulon, sinjoro; alportu vian kalkulon, kaj ni ĉesu la disputadon.

S-RO HARDCASTLE:

Ankaŭ estas serio da pentraĵoj: ĉu ne ĉi tiu ”Irado de sentaŭgulo” estus bona ornamo por via privata ĉambro?

MARLOW:

Alportu vian kalkulon, mi ree diras, kaj mi senprokraste foriros de tie ĉi.

S-RO HARDCASTLE:

Estas ankaŭ mahagona tablo, en kiu vi povos vidi vian vizaĝon.

MARLOW:

La kalkulon, mi petas.

S-RO HARDCASTLE:

Ha! mi forgesis la molan apogseĝon; tre konvena ĝi estus por via persona ripozo post pleniga manĝo.

MARLOW:

Dipovo! Tuj alportu vian kalkulon, kaj ĉesu la disputon.

S-RO HARDCASTLE:

Junulo, junulo, la letero de via patro igis min atendi bonedukitan, modestan vizitanton tie ĉi; sed mi trovas, ke li ne estas pli inda ol fanfarona petolulo? Sed via patro tuj alvenos, kaj li certe aŭdos pri tio.

(foriras)

MARLOW:

Kion li volis diri? Ne! ĉar kredeble mi ne eraris pri la domo! Ĉio tie ĉi similas al gastejo!

Ĉiu servisto krias: Tuj, tuj, sinjoro, mi venos! La servado estas malorda, malgracia, kaj plie, eĉ kelnerino servas nin. Sed, jen ŝi venas; eble ŝi klariĝos al mi la aferon.

(vokas) He! knabino, kien vi tiel rapidas?

Mi petas pri vorto kun vi.

(venas fraŭlino Hardcastle)

F-INO HARDCASTLE:

Ĝi do estu tre mallonga, ĉar mi bezonas rapidi. (flanken) Ŝajnas al mi kvazaŭ li ĵus eltrovis sian eraron: tro frue tamen estas por elrevigi lin.

MARLOW:

Mi petas, ke vi respondu unu demandon, knabino. Kiu estas vi! Kio estas via okupo en tiu ĉi domo?

F-INO HARDCASTLE:

Parencino de la familio, sinjoro.

MARLOW:

Kio! Ĉu malriĉa parencino?

F-INO HARDCASTLE:

Jes, sinjoro, humila parencino, kies okupo estas porti la ŝlosilojn kaj zorgi, ke al gastoj ne manku io, kion mi povas al ili alporti.

MARLOW:

Tio signifas, ke vi estas kelnerino en tiu ĉi gastejo, ĉu ne?

F-INO HARDCASTLE:

Gastejo! ho! la! sinjoro! Kio metis tian ideon en vian kapon? Unu el la plej indaj familioj en la regiono, gastejtenantoj! Ha! ha! ha La biendomego de respektinda sinjoro Hardcastle, gastejo!

MARLOW:

La domo de sinjoro Hardcastle? Ĉu tiu ĉi domo estas tiu de sinjoro Hardcastle?

F-INO HARDCASTLE:

Jes, certege. Kies domo ĝi estus do?

MARLOW:

Nu! nu! Ĉio klariĝas! Oni malavare trompis min. Konfuzego! Kia malspritulo mi estas! Ho! Ĉiuj urbanoj nun min mokos, certe! Min oni ĉie karikaturos per pentraĵo kaj gravuraĵo, sub la titolo de ”Naivega Makaronio” – ke mi iam rigardis tiun ĉi domon, inter kaj el ĉiuj, kiel gastejon!

Kaj la respektindan amikon de mia patro kiel gastejestron? Ho! kia fanfarona malestiminda hundido mi nun devas ŝajni al li! Kia idioto mi fariĝis en lia ĉeesto! Ke mi pendu, kara mia, se mi ne ankaŭ pensis, ke vi estas kelnerino!

F-INO HARDCASTLE:

Dio mia, dio mia! Mi certigas, ke nenio en mia konduto povas supozigi, ke mi apartenus al tia metio.

MARLOW:

Nenio, kara mia, nenio. Sed, kompreneble, dum mi penadis plenigi serion da eraroj, nepre mi agis kun vi sammaniere. Mia malsaĝeco ĉion vidis renversite. Vian ĝentilan atentecon mi alprenis kiel petolaĵon.

Al mi via simplanimeco nur ŝajnis ruza logaĵo! Sed ĉio nun estas finita. En tiu ĉi domo, mi de nun ne povas plu montri mian vizaĝon.

F-INO HARDCASTLE:

Mi fidas, sinjoro, ke mi ne faris ion, kion vi ne aprobas. Mi tre bedaŭrus se mi, nekonscie, malkontentigus sinjoron, kiu tiel ĝentile kaj afable agis kun mi. Mi estus tre ĉagrenita… (ŝajnas ekplori) se li forlasus la familion nur pro mia kulpo. Mi ne povus elteni, ke oni diru malbonaĵon pri mi, ĉar mia sola posedaĵo estas mia bonfamo.

MARLOW:

(flanken) Ĉielo! Ŝi ploras. Tio estas la unua kortuŝa signo, kiun iam montris al mi modesta virineto! (al ŝi) Vian pardonon, ĉarma knabino, sed vi, el la familio, estas la sola ero, kiun mi bedaŭre lasos. Tamen, mi devas klarigi al vi, ke la malsameco de nia persona rango, posedo, kaj edukiteco, malhelpas honoran interligon por ni, kaj mi nenian povos eĉ pensi pri malhonoro ĉe persono, kies sola kulpo estas troa ĉarmo!

F-INO HARDCASTLE:

(flanken) Noblanimulo! Mi nun komencas lin admiri. (al li) Sed mi certigas, ke mia familio estas same bona kiel tiu de Hardcastle; kaj, kvankam mi estas malriĉa, tio ne estas granda malfeliĉo por kontenta koro; kaj ĝis nun mi neniam pensis, ke manko de riĉaĵo estas malbono.

MARLOW:

Kial do vi nun alimaniere pensas, beleta simplanimulino?.

F-INO HARDCASTLE:

Ĉar tio starigas min malproksime de iu, al kiu, se mi posedus mil livrojn, mi kore donus al ili.

MARLOW:

(flanken) Tia simplanimeco tiel min ĉarmas, ke se mi pli longe restos, ŝi tute min venkos. Unu sentiman penon tuj mi faru.

(al ŝi) Via favora partieco, mia kara, profunde kortuŝas min, kaj, se mi nur devus vivi por mia memkontentiĝo, tre facile mi elektus kunulinon! Sed, komuna opinio min tro devigas, tro ankaŭ la patra volo… tiel ke mi apenaŭ povas diri al vi.

Multe tio min kortuŝas… Adiaŭ!

(li foriras)

F-INO HARDCASTLE:

Mi neniam, ĝis nun, konis la duonon da lia merito. Li ne foriros, se mi iam havas povon aŭ ruzon por lin deteni. Mi daŭrigos ludi la nunan rolon, per kiu mi humili ĝas por venki. Sed tuj mi klarigos la aferon al paĉjo, kiu eble per ridoj igos lin ŝanĝi sian intencon foriri.

(ŝi foriras)

(venas Tony kaj fraŭlino Neville)

TONY:

Ha! Vi ŝtelu mem venontfoje! Mi faris mian devon. Ŝi rekaptis la juvelojn, kaj nun ŝi certe havas ilin en sia posedo. Sed ŝi kredas, ke ĉio okazis pro eraro de la servistoj.

F-INO NEVILLE:

Sed, mia kara kuzo, vi tute ne lasos nin en tia mizerego! Se ŝi eĉ iomete suspektus pri mia forkuro, ŝi certe malliberigus min, aŭ eble sendus min al onklino Pedigree; kaj tio estus dekoble pli mizera sorto.

TONY:

Certe, ĉiuspecaj onklinoj estas malbonulinoj, sed kion mi povas fari? Mi ĵus mendis por vi paron da ĉevaloj, kiuj flugrapidos kiel vento, kaj mi certigas, ke vi ne povas plendi, ke mi ne taŭge amindumas vin, kie ajn patrino ĉeestas. Jen ŝi venas… ni tuj ŝajne interkaresu por kvietigi ŝin kaj forigi ĉiun suspekton.

(ili flankeniras kaj ŝajnas sin interkaresi)

(venas sinjorino Hardcastle)

S-INO HARDCASTLE:

Mi certe preskaŭ freneziĝis… sed mia filo diras, ke ĉio estis nur eraro de servistoj.

Mi tamen ne trankviliĝos tute, ĝis ili nepre edziĝos. Tiam ŝi havu siajn juvelojn.

Sed, kion mi vidas? Kiel mi vivas! Ili nun sin interkaresas! Mi neniam vidis Tonyn agi tiel spriteme! Ha! mi ĵus vin kaptis, ĉarmaj miaj kolomboj! Kion! Vi volas interkisi?

Kiaj dolĉaj interrigardoj, kaj mallaŭtaj murmuradoj! Ha!

TONY:

Murmuroj! Jes, patrino, ni ofte interplendas, plimalpli, mi certigas. Sed ni ne malŝparas amindumadon.

S-INO HARDCASTLE:

Nur akva guto al la flamo, Tony; ĝi nur pli aktiviĝos kaj plibriliĝos.

F-INO NEVILLE:

Kuzo Tony ĵus promesis, ke li pli ofte ĉeestos hejme. Certe li neniam nin forlasos de nun, he! kara kuzo?

TONY:

Ho! kia beleta kreito ŝi estas! Ne! mi preferus lasi mian propran ĉevalon kiel garantiaĵon ol lasi vin, kiam vi tiel ridetas apud mi. Via rido tiel vin ĉarmigas!

F-INO NEVILLE:

Agrabla kuzo! Kiu ne admiros tian, naturan bonhumoron, tiun plaĉan, larĝan, ruĝan, senzorgeman, sentiman vizaĝon.

(ŝi karese tuŝas lian vangon)

TONY:

Mi certe ĉiam amis la avelajn okulojn de kuzino Konjo kaj ŝiajn beletajn longajn fingrojn, kiuj tordigas tie ĉi kaj tie sur la klavaro, kiel bobenaro!

S-INO HARDCASTLE:

Ha! li ensorcus eĉ birdon sur arbo. Neniam mi sentis en mi tian feliĉon antaŭe. La kara knabo tute similas al sia patro, la bedaŭrinda sinjoro Lumpkin. La juveloj, mia kara Konjo, tuj estos viaj. Vi ilin posedos.

Ĉu li ne estas ĉarmulo, kara mia? Vi geedzi ĝos morgaŭ; kaj ni prokrastos lian ceteran edukadon… same ke la predikojn de pastro Dormigul… ĝis pli oportuna okazo.

(venas Diggory)

DIGGORY:

Kie estas la mastreto? Jen estas letero por via Moŝto, sinjoro.

TONY:

Ĝin donu al patrino; ŝi ĉiam unue legas ĉiujn miajn leterojn.

DIGGORY:

Oni ordonis al mi, ke senpere mi donu ĝin al vi persone.

TONY:

Kiu estas la sendinto?

DIGGORY:

Via Moŝto tion devas demandi al la letero mem.

TONY:

Mi tamen tre dezirus scii. (Li turnas kaj returnas la leteron kaj ĝin rigardas mire)

F-INO NEVILLE:

(flanken) Ho ve, ho ve! Tio estas la letero de Hastings. Mi konas lian manskribon.

Se la onklino ĝin vidos, tuj okazos nia ruiniĝo. Mi penu iom distri ŝin, se estos eble. (al sinjorino Hardcastle) Ha! mi forgesis diri al vi, sinjorino, la ŝercan respondon, kiun mia kuzo ĵus diris al sinjoro Marlow. Ni tre ridis je ĝi. Mi unue sciigos al vi ke… sed, mi petas, venu tien ĉi…

Mi ne volus, ke li aŭdus nin. (ili interparolas mallaŭte)

TONY:

(daŭrigas miri pri la letero) Malbena streĉita peco da skribaĵo ĝi estas. Neniam mi vidis tian malbonaĵon antaŭe. Presaĵojn mi tre bone legas Sed tiuj ĉi manpreniloj, kruraĵoj, streketoj malhelpas min distingi eĉ kapojn el vostoj. ”Al Lia Moŝto Antony Lumpkin” tion mi povas legi, kaj ankaŭ la eksteraĵon de ĉiuj leteroj, kie mia nomo aperas. Sed tuj kiam mi sensigeligas leteron, enigmo ĝi fariĝas. Granda malfeliĉo tio estas, ĉar la interno ĉiam enhavas la kremon de korespondado.

S-INO HARDCASTLE:

Ha! ha! ha! Pravege, tre bone. Tial, mia filo sin montris inda kontraŭulo de la filozofo.

F-INO NEVILLE:

Jes, sinjorino, tute. Sed, onklino, estas bezonate, ke vi aŭdu la ceteron. Venu tien ĉi, pli flanken, por ke li ne aŭdu. Mi tuj diros al vi, kiel li poste ankoraŭ lin mirigis.

S-INO HARDCASTLE:

Nu, ŝajnas al mi, ke li mem nun strange miregas.

TONY:

(ĉiam rigardanta sian leteron) La skribaĵo aperas renversita, kvazaŭ ĝi estus ebria.

(legas) ”Kara Sinjoro”. Jes, tiel ĝi diras, tiam jen estas M, kaj T, kaj S, sed ĉu tiu ĉi estas Z aŭ R, mi pendu, se mi scias.

S-INO HARDCASTLE:

Kio do estas, karulo? Ĉu mi helpu vin?

F-INO NEVILLE:

Mi petas vin, onklino, permesu, ke mi ĝin legu. Neniu povas legi malgrandan skribaĵon pli bone ol mi. (kaptas la leteron de li) Ĉu vi scias, de kiu ĝi venas?

TONY:

Mi ne povas diveni, ĉu ne de Dick Zingibrul, la brutpaŝtisto.

F-INO NEVILLE:

Akurate vi divenis. (ŝajnas legi) ”Kara bienestreto, – Esperante, ke vi bone sanas, kiel mi nun faras. La anoj de ’Saksvinga Klubo’ batis tiujn de ’Ansera Herbejo’, absolute. La vetado estis tre… hm… batalo perdita… hm… longe bati ĝis… hum!” Jen ĝin prenu, estas nur kokobataloj… k.t.p. ĝi taŭgas por nenio… Ĝin prenu kaj enpoŝigu. (donas al li la leteron tute ĉifitan)

TONY:

Sed mi certigas al vi, fraŭlino, ke ĝi estas tre grava afero. Mi ne volus senigi je la cetero por io en la mondo. Ne grava afero, vi diras. Jen, patrino, tuj ĝin legu, kaj diru min pri ĉio. (donas al ŝi la leteron)

S-INO HARDCASTLE:

Kion mi vidas? (legas) ”Kara sinjoro, – Mi nun atendas fraŭlinon Neville kun veturileto kaj ĉevalparo ĉe la ekstremaĵo de la ĝardeno, sed miaj ĉevaloj ne estos kapablaj fari tian vojiron. Mi fidas, ke vi helpos nin per alia paro, laŭ via promeso. Rapideco estas necesa, ĉar alimaniere la furio – jes furio – (via maljuna patrino) nin suspektos. Via, Hastings.” Ho mia Dio, paciencu! Mi tuj freneziĝos! Kolero min sufokas!

F-INO NEVILLE:

Mi fidas, sinjorino, ke vi ĉesigos vian koleron dum kelkaj minutoj, kaj ne implicos al mi ian malrespektaĵon aŭ malbonintencon, kiu de alia venas.

S-INO HARDCASTLE:

(sin klinas profunde) Bele vi parolas, fraŭlino, kaj mirinde ĝentila kaj afabla vi estas, cetere modelo de delikateco kaj singardemo!

(ŝanĝas sian voĉtonon) Nun, vi malbela sentaŭgulo, kiu apenaŭ posedas sufiĉan sencon por silentiĝi! Ĉu ankaŭ vi kunkonspiris kontraŭ mi? Sed mi tuj malhelpos viajn intrigojn. Pri vi, fraŭlino, ĉar vi jam havas paron da ĉevaloj tute pretaj, estus kruelaĵo ilin ne uzi. Tial, mi petas, anstataŭ forkuri kun via kunkulpulo, pretiĝu, tiun ĉi nunan momenton, por forkuri kun mi. Via maljuna onklino Pedigree taŭge vin gardos, mi certigas. Vi, sinjoro, bonvolu rajdi sur vian ĉevalo por protekti nin dum la veturado. Venu Thomas, Roger,

Diggory! Mi pruvos al vi, ke mi zorgas pri vi pli bone ol vi mem. (foriras)

F-INO NEVILLE:

Mi do estas nun ruinigita.

TONY:

Jes, tio estas certa.

F-INO NEVILLE:

Kion pli bonan mi povis atendi de mia parenceco kun tia malsaĝulo… malgraŭ multaj kapsignoj kaj palpebrumoj kiujn mi faris?

TONY:

Je leĝoj! fraŭlino, nur via lerteco, kaj ne mia malspriteco, malhelpis vian aferon. Vi tiel sprite kaj kompetente parolis pri ”Saksvinguloj” kaj ”Ansera Herbejo”, ke mi tute pensis, ke vi ne ŝajnigis, sed vere legis.

(venas Hastings)

HASTINGS:

Nu, sinjoro, mia servisto ĵus diris al mi, ke vi montris mian leteron! Ĉu tio ne estas perfidaĵo, junulo?

TONY:

Jen estas alia mallaŭdanto. Demandu al tiu ĉi fraŭlino, kiu perfidis? Ŝi, je Dio, ĉion faris, ne mi!

(venas Marlow)

MARLOW:

Vi do ĉiuj kunkonspiris por min trompi tie ĉi. Vi incitis min tute malestimindiĝi, maldelikati ĝi; dank’ al vi, oni min insultis, mokis, ridis je mi!

TONY:

Jen estas unu plia. Ni tuj havos frenezulan kunvenon.

F-INO NEVILLE:

Kaj jen estas la sinjoro, kiun ni devas danki pro ĉio tio. (montras al Tony)

MARLOW:

Kion mi povas diri al li, simpla knabo, idiotaĵo kies nescio kaj nematuraĝo ŝirmas je riproĉoj.

HASTINGS:

Malestimebla naivegulo, eĉ malinda je puno.

F-INO NEVILLE:

Kaj tamen sufiĉe ruza kaj malica por sin amuzi je niaj malkontentiĝoj.

HASTINGS:

Sensentema hundido!

MARLOW:

Nur amaso da petola bubado.

TONY:

Bah! mi tuj batalos kun vi, unu post la alia – per korboj.

MARLOW:

Pri li, li ne estas notebla. Sed via propra konduto, sinjoro Hastings, postulas klarigon.

Vi sciis pri miaj eraroj, kaj tamen ne forigis ilin.

HASTINGS:

Ĉagrenita kiel mi estas pro mia persona malsukceso, vere la nuna tempo estas maltaŭga por klarigoj. Via demando ne estas amika, sinjoro Marlow – –

MARLOW:

Tamen, sinjoro – –

F-INO NEVILLE:

Sinjoro Marlow, ni neniam kuraĝigis vian eraron, sed ni trovis, ke estis tro malfrue por ĝin forigi. Kvietiĝu, mi petas.

(venas servisto)

SERVISTO:

Mia mastrino deziras vin pretigi tuj, fraŭlino.

La ĉevalojn oni jungas nun. Viaj ĉapelo kaj vestaĵo estas en la apuda ĉambro.

Ni devas veturi tridek mejlojn antaŭ la tagi ĝo.

(foriras la servisto)

F-INO NEVILLE:

Bone, nu, mi tuj venos.

MARLOW:

(al Hastings) Ĉu estis amikaĵo, sinjoro, helpi ridindigi min? Montri min kiel malindulon al ĉiuj konatoj? Sciu, ke mi demandos de vi klarigon.

HASTINGS:

Ĉu estis amikaĵo, sinjoro, se tiel vi deziras argumenti, sendi al alia persono tion, kion mi komisiis al via zorgo?

F-INO NEVILLE:

Sinjoro Hastings, sinjoro Marlow, ne pligrandigu mian ĉagrenon per tiu ĉi sentaŭga disputo. Mi petas, mi petegas…

(venas servisto)

SERVISTO:

Jen via mantelo, fraŭlino; la mastrino fari- ĝas senpacienca.

(foriras)

F-INO NEVILLE:

Mi tuj venos. Paciĝu, mi petas. Se mi vin lasos en tia stato, mi mortos pro timo.

(venas la servisto)

SERVISTO:

Jen ventumilo, mufo kaj viaj gantoj, fraŭlino.

La ĉevaloj atendas.

(foriras)

F-INO NEVILLE:

Ho, sinjoro Marlow! Se vi scius, al kia mallibera stato kaj ofendiĝo mi tuj foriros, certe via kolero ĉesus kaj fariĝus kompato!

MARLOW:

Tiel konsternita mi sentas min pro diversaj kaŭzoj, ke mi apenaŭ scias, kion mi faras. Pardonu min, fraŭlino, George, pardonu min. Vi konas mian fajreran humoron, vi ne devus ĝin eksciti.

HASTINGS:

Mia turmentega stato estu mia sola senkulpi ĝo.

F-INO NEVILLE:

Nu! mia kara Hastings, se vi sentas por mi la estimon, kiun mi fidas, kiun mi scias, ke vi havas, via konstanteco dum tri jaroj nur igos la sekvontan feliĉon nian pli granda – Se…

S-INO HARDCASTLE:

(de interne) Fraŭlino Neville! Constance, venu tuj, Constance!

F-INO NEVILLE:

Mi tuj venos… Nu! Konstanteco, memoru; konstanteco estu via vortordono!

(foriras)

HASTINGS:

Ho! mia kor’! Kiel elporti ĉi tion? Kaj tiel proksime al feliĉo!

MARLOW:

(al Tony) Nun vi vidas, juna sinjoro, la sekvon de via petolaĵo. Kio por vi estis nur amuzaĵo, tio fariĝas malkontentiĝo kaj malfeliĉo por ni.

TONY:

(el revado) Je Dio, mi tuj elturniĝos, mi ĵus pensis. Viajn manojn! Ambaŭ vian kaj vian, miaj sulkuloj! Miajn botojn tien ĉi, ho! Estu, post du horoj de nun, ĉe la ĝardena ekstremaĵo, kaj vi vidos – Se vi ne tiam trovos, ke Tony Lumpkin estas pli bonkora ol vi pensas, mi tuj permesos al vi preni mian plej bonan ĉevalon, kaj eĉ Bettyn Bouncer vi povos alkalkuli. Venu!

Miajn botojn tuj! ho?

(ili foriras)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.