La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ŜI HUMILIĜAS POR VENKI

Aŭtoro: Oliver Goldsmith

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DUA AKTO

SCENO 1

Malnova kampara domego.

(Venas sinjoro Hardcastle sekvata de tri aŭ kvar malgraciaj servistoj)

S-RO HARDCASTLE:

Nu, mi esperas, ke vi tute perfektiĝis pri la tabloserva ekzercado, kiun mi igis vin fari dum la lastaj tri tagoj. Vi ĉiuj konas viajn lokojn kaj okupojn; kaj eble ŝajnos, ke vi kutime servas altrangajn personojn, kvankam vi neniam eliris el la domo.

ĈIUJ:

Jes, jes.

S-RO HARDCASTLE:

Kiam venos gastoj, vi ne devos forkuri por rigardegi kaj tiam ree enkuri, simile al kunikloj en densejo.

ĈIUJ:

Ne, ne!

S-RO HARDCASTLE:

Nu, vi, Diggory, kiun mi forprenis el la garbejo, devos vin montri apud la flanktablo; kaj vi, Eŭgeno, kiun mi altigis de la plugilo, devos vin lokigi malantaŭ mia seĝo. Sed vi ne tiel staru kun manoj en viaj poŝoj. Eltiru la manojn el la poŝoj, kaj ne metu ilin al via kapo, vi, malsaĝulo! Rigardu al Diggory, kiel li tenas siajn manojn: tro rekte eble li tenas ilin, sed tio ne gravas.

DIGGORY:

Jes, vidu, kiel mi tenas ilin. Mi lernis tiel ilin teni dum la tempo, kiam mi estis dresata por la militantaro. Kaj, poste, ekzerci ĝinte.…

S-RO HARDCASTLE:

Vi ne rajtas esti tiel babilema, Diggory. Vi devos tute atenti la gastojn. Vi nin aŭdos interparoli, sed ne vi rajtos paroli; vi vidos nin trinki, sed vi ne rajtos pensi pri trinkaĵo; vi vidos nin manĝi, sed vi ne rajtos mem pensi pri manĝaĵo.

DIGGORY:

Leĝegoj! Via Moŝto, tio estas tute neebla!

Kiam ajn Diggory vidas manĝantojn, je Dio, li ĉiam deziras peceton por si mem.

S-RO HARDCASTLE:

Malspritulo! Ĉu ventropleniĝo en la kuirejo ne estas same bona kiel ĝi estas en la manĝoĉambro? Satigu vian stomakon per tiu penso.

DIGGORY:

Je Dio, mi dankas al Via Moŝto. Mi aran- ĝos, por pacigi mian malsaton, taŭgan kaj sufiĉam tranĉaĵom da malvarma bovaĵo en la manĝaĵejo.

S-RO HARDCASTLE:

Diggory, vi tro babilas. Nu, se okazos, ke mi diros spiritaĵon, aŭ rakontos ŝercan anekdoton dum la manĝado, vi ne rajtos ĉiuj ridegi, kvazaŭ vi partoprenus en la gastiĝo.

DIGGORY:

Je Dio, Via Moŝto ne rajtos do rakonti la historion pri maljuna tetro en la pafilegejo.

Mi ne povas min deteni ĉe tio; ĝi ĉiam devigas min ridi: hi! hi! hi! Je mia animo, ne estas eble! Ni ridegadis pri ĝi dum la lastaj dudek jaroj – ha! ha! ha!

S-RO HARDCASTLE:

Ha! ha! ha! Jes, la rakonto estas ŝercega.

Bone! honesta Diggory, vi povos ridi pri ĝi. Sed, memoru, ke vi devos esti tre atenta.

Nu, supozu, ke gasto demandos glason da vino, kiel vi agos? Glason da vino, sinjoro, mi petas! (al Diggory) Nu! kial vi ne moviĝas?

DIGGORY:

Je Dio, Via Moŝto, mi neniam kuraĝas antaŭ ol la manĝaĵo kaj trinkaĵo estas sur la tablo; sed tiam mi kuraĝos kiel leono.

S-RO HARDCASTLE:

Kion? Ĉu neniu el vi moviĝos?

1-A SERVISTO:

Vi devigis min ne forlasi tiun ĉi lokon!

2-A SERVISTO:

Mi certigas, ke mia ofico ne estas tio!

3-A SERVISTO Kaj mi atestas, ke ĝi ne estas mia!

DIGGORY:

Mia certegiĝo! Ĝi ne estas mia devo!

S-RO HARDCASTLE:

Ho diskutantaj azenoj! Dum vi, kiel viaj superuloj, disputos pri oficoj, la gastojn vi devigos malsati kaj soifi! Ho! naiveguloj!

Nun mi ree devas dresi vin! Sed, aŭskultu: ĉu mi ne ĵus aŭdis veturilon, kiu eniras la korton! Flanken, antaŭen, ĉien, vi ŝtipkapuloj!

Ĉiu estu sur sia loko! Dume, mi tuj iros al la pordego por kore bonvenigi la filon de mia malnova amiko!

(foriras)

DIGGORY:

Je ĉiuj! Mia lokiĝo tute foriris el la cerbo.

ROGER:

Mi bone scias, ke mia okupo konsistas el tio, ke mi estu ĉie.

1-A SERVISTO:

Kio estas mia?

2-A SERVISTO:

Mia okupo postulas, ke mi estu nenie; tial mi tuj iros ĝin fari.

(foriras servistoj kurante tien kaj reen, timege)

(venas servisto kun kandeloj, kune kun Marlow kaj Hastings)

SERVISTO:

Bonvenon, sinjoroj, bonvenegon! Venu tien ĉi, mi petas.

HASTINGS:

Post nia hodiaŭa malkontentiĝo, koran bonvenon, Karlo, al komfortaj pura ĉambro kaj bona fajro! Per mia vorto, tre belaspekta domo tiu ĉi estas; antikveca eble, sed tre konvena.

MARLOW:

Tio estas la sorto de granda domego. Ĝi unue ruinigas la posedanton per troa gastamo, kaj tiam ĝi fariĝas gastejo, por kolekti pagojn de la gastoj.

HASTINGS:

Kiel vi diris, ni vojaĝantoj devas pagi por ĉiu ĉi ornamaĵoj. Mi ofte vidis, ke, kvankam belega telermeblo aŭ marmora kamenornamo ne estas nomitaj, ili tamen terure altigas la fakturon.

MARLOW:

Vojirantoj, Georgo, ĉiuloke devas elspezi.

La sola malsameco, laŭ mi, estas, ke en bonaj gastejoj luksaĵo tre kare kostas, dum malbonaj gastejoj ne nur vin senigas, sed ankaŭ vin malsatigas.

HASTINGS:

Vi jam vizitis multajn diversajn gastejojn.

Vere mi tre ofte miriĝas, ke vi, kiu tiel vivis tra la mondo, kiu posedas neordinaran saĝon, kaj por kiu tiom da okazoj prezenti ĝis, neniam povis akiri sufiĉan porcion da memfido.

MARLOW:

Tio estas angla malsano. Sed, diru al mi,

Georgo, kie mi estus akirinta tiun memfidon, pri kiu vi parolas? Ĝis nun mi pasigis la tempon aŭ en kolegio aŭ en gastejoj, tute senigita de la ĉarma parto de la homaro, kiu faras viron memfida. Ŝajnas al mi, ke vere mi neniam konatiĝis kun ĝentila modesta sinjorino – esceptinte mian patrinon.

HASTINGS:

Kiam vi ĉeestas inter bonfamaj sinjorinoj, mi neniam vidis tiel malspritan tremulon kiel vin mem; vi tute ŝajnas, kvazaŭ vi bezonus trovi okazon por forkuri el la ĉambro.

MARLOW:

Nu, amiko, la kaŭzo estas, ke tiam mi vere bezonas eliri el la ĉambro! Ofte mi decidis malsilenti kaj babili hazarde. Sed, (mi ne povas klarigi tion), simpla rigardo de paro de belaj okuloj tuj malebligas mian decidon.

Senhontulo povas imiti modestulon, sed, je diablo, honesta homo ne povas simili senhontulon.

HASTINGS:

Se vi nur povus diri, en ĝentila virina societo, eĉ duonan parton da tiuj spritaĵoj, kiujn mi aŭdis vin detali al gastejkelnerino – –

MARLOW:

Miavorte, Georgo, mi ne povas sprite paroli kun ĝentilaj sinjorinoj: ili frostigas, ili ŝtonigas min. Oni rakontas pri kometo, pri elsputa vulkano, aŭ similaj bagateloj: sed por mi, modesta sinjorino plibeligita je ŝia tuta ornamaĵo, estas la plej grandega estaĵo el la kreitaro.

HASTINGS:

Ha! ha? ha! En tiu kazo, junulo, kiel vi esperas iam edziĝi?

MARLOW:

Neniam, krom, kiel inter reĝoj kaj princoj, se mi povos pere amindumi estontan edzinon. Vere, se, kiel edziĝanta Orientulo, oni povus kondukiĝi al edzino, kiun oni neniam antaŭe vidis, la afero estus elportebla.

Sed trasuferi la terure ceremonian amindumadon, kune kun epizodo de onklinoj, avinoj, kaj gekuzoj, por fine eljeti pafile la demandon ”Fraŭlino, ĉu vi volas edziniĝi kun mi?” Ne, ne, tio estas klopodado multe tro granda por mi, mi konfesas.

HASTINGS:

Mi kompatas vin. Sed kiel vi intencas do agi kun la fraŭlino, kiun vi tre baldaŭ vizitos, laŭ la demando de via patro?

MARLOW:

Tiel kiel mi agas kun aliaj fraŭlinoj: mi do profunde salutos, kaj jese aŭ nee respondos al ĉiuj ŝiaj demandoj. Cetere mi ne pensas, ke mi kuraĝos rigardi ŝian vizaĝon ĝis la alveno de mia patro.

HASTINGS:

Mi miras, ke vi, tiel fervora amiko, povas vin montri tiel malvarma amanto!

MARLOW:

Por klarigi la aferon, kara Hastings, veturante kun vi, mia ĉefa intenco estas helpi al via estonta feliĉo, sed ne al mia. Fraŭlino Neville vin amas; la familio ne vin konas; kiel amiko mia, vi ricevos bonvenon; tiam la honoro plenumu la ceteron.

HASTINGS:

Kara Marlow mia!… Sed, forigu sentimentalaĵojn!

. . . Se mi estus malnoblulo nur klopodanta akiri riĉecon, vi, amiko, estus la lasta homo en la mondo, kiun mi petus por helpo. Sed nur la kara estaĵo, fraŭlino Neville, estas tio, kion mi demandas, kaj mia ŝi estas; unue, per la konsento de ŝia mortinta patro; due, per ŝia persona inklino.

MARLOW:

Feliĉulo! Vi posedas talentojn kaj artojn sufiĉajn por kapti ian ajn junulinon. La sorto devigas min admiri la inan sekson, sed interparoli nur kun ĝia popolana parto.

La balbutado de mia lingvaĵo, kune kun iom logiga vizaĝo neniam permesos al mi triumfi. Tedo! Nun venas la vanta maljuna gastejestro por nin enuigi.

(venas sinjoro Hardcastle)

S-RO HARDCASTLE:

Sinjoroj, ree koran bonvenon al vi! Kiu estas sinjoro Marlow? Sinjoro, mi kore prezentas la bonvenon al vi. Vi povas vidi, ke ne estas mia kutimo ricevi miajn gastojn starante kun dorso al fajro. Mi ĝoje ricevas ilin, laŭ bona malnova kutimo, tre kore, ĉe la pordego, kaj mi ĉiam zorgas, ke iliaj ĉevaloj kaj kestoj estu taŭge lokitaj.

MARLOW:

(flanken) Li jam ricevis niajn nomojn de la servistoj. (al Hardcastle) Ni aprobas vian zorgon kaj gastamon, sinjoro. (al Hastings)

Mi ĵus pensis, Georgo, pri ŝanĝo de niaj veturvestoj morgaŭ matene. Mi terure hontas je miaj.

S-RO HARDCASTLE:

Mi petas, sinjoro Marlow, ke vi senceremonie agu en tiu ĉi domo.

HASTINGS:

Mi pensas, Charles, ke vi estas prava: la unua atako gajnas duonan batalon! Mi intencas militiri per oro kaj blankaĵo.

S-RO HARDCASTLE:

Sinjoro Marlow, – sinjoro Hastings, –

Sinjoroj, mi petas, agu senĝene en tiu ĉi domo. Ĝi estas Libera domo, sinjoroj. Vi povas tie ĉi agi, kiel vi plej ŝatas.

MARLOW:

Se, tamen, Georgo, ni tro fervore militiros unue, eble mankos al ni provizaĵo antaŭ ol ni finos la aferon. Mi prefere konservos la brodaĵon por la reenmarŝo.

S-RO HARDCASTLE:

Via diro pri reenmarŝo, sinjoro Marlow, rememorigas min, ke la Duko de Marlborough, kiam li iris por sieĝi Denain-on, unue postulis, ke la garnizono – –

MARLOW:

Ĉu vi ne opinias, ke orventra veŝto tute taŭgos kun simpla bruna jako!

S-RO HARDCASTLE:

Li unue postulis, ke la garnizono, kiu konsistis el eble kvin mil homoj – –

HASTINGS:

Mi ne kredas tion: bruno kun flavo faras malriĉan miksaĵon.

S-RO HARDCASTLE:

Mi ripetas, sinjoroj, kiel mi ĵus diris, li postulis, ke la garnizono, kiu eble konsistis el kvin mil batalantoj – – –

MARLOW:

Jes, la knabinoj amas belajn vestojn.

S-RO HARDCASTLE:

Kiu eble konsistis el kvin mil homoj perfekte provizitaj de porcioj kaj armilaro, kapitulacu… ”Nun,” diris la Duko de Marlborough al George Brooks, kiu staris apud li – (vi sendube aŭdis pri George Brooks) – ”mi vetas mian dukecon,” li diris, ”ke, sen verŝi guton da sango, mi tuj kaptos tiun garnizonon. – Tial…”

MARLOW:

Kion vi pensas, amiko? Ĉu vi helpos nin pli fortike trapuŝi la sieĝon, se vi donos al ni, dume, glason da punĉo?

S-RO HARDCASTLE:

Punĉon, sinjoro! (flanken) Certe tio ĉi estas la plej neklarigebla speco de modesteco, kiun mi iam renkontis.

MARLOW:

Jes, sinjoro, punĉon. Glaso da varma punĉo, post nia veturado, estos tre akceptinda.

Vi ĵus diris, ke tio ĉi estas Libera domo.

S-RO HARDCASTLE:

Jen estas pokalo, sinjoro.

MARLOW:

(flanken) Kredeble, tiu ĉi individuo, en sia Libera domo, volos, ke ni havu akurate nur tion, kio plaĉos al li.

S-RO HARDCASTLE:

(tenante pokalon) Vi ĝin trovos taŭga por via gustumo, mi esperas, ĉar mi ĝin preparis per miaj propraj manoj, kaj vi konsentos, mi pensas, ke la kunmetitaĵo estas tolerebla. Bonvolu aminde intertoasti kun mi, sinjoro. Jen, sinjoro Marlow, ni trinku pro nia plibona konatiĝo. (trinkas)

MARLOW:

(flanken) Kia senhontulo li estas! Sed tute strangega li ŝajnas, kaj mi iom imitos lin.

(al li) Sinjoro, miajn bondezirojn al vi.

(trinkas)

HASTINGS:

(flanken) Evidente tiu ĉi homo volas doni al ni sian ĉeestadon, kaj forgesas, ke li estas gastejestro, antaŭ ol akiri ĝentilecon.

MARLOW:

Juĝante laŭ la bonega enhavo de via pokalo, maljuna amiko, mi pensas, ke vi estas tre okupita en tiu ĉi regiono. Vigla laboro, ĉu ne? Precipe dum la elektotempo, kredeble.

S-RO HARDCASTLE:

Ne, sinjoro, mi de longe forlasis tian laboron.

Nun, kiam niaj superuloj eltrovis la sistemon reciproke sin interelekti, ne plu estas okupoj por ni, la seninfluaj subuloj.

HASTINGS:

Tial politiko ne allogas vin, mi vidas.

S-RO HARDCASTLE:

Neniel. Antaŭe, mi ĉagreniĝis pri la eraroj de la registaro kiel la aliaj, sed ĉiutage plikolerinte, sen ke la registraro pliboniĝu, mi forlasis la malspritan ludon. De tiam mi ne plu zorgas pri Hyder Ally, aŭ Ally Cawn ol pri Ally Croker. Sinjoro, saluton al vi.

HASTINGS:

Tial, per manĝado supre kaj trinkado malsupre, dum vi ricevas viajn amikojn interne kaj ilin amuzas ekstere, vi bone, plezure kaj ageme vivas.

S-RO HARDCASTLE:

Certe, mi multe klopodas ĉirkaŭe. La duonan parton de la paroĥaj disputoj mi pacigas en tiu ĉi saloneto.

MARLOW:

(post trinko) Kaj vi posedas argumenton en tio pokalo, maljuna sinjoro, pli bonan ol ian ajn en juĝejo.

S-RO HARDCASTLE:

Jes, juna sinjoro, tion, kaj iomete da filozofio.

MARLOW:

(flanken) Nu, estas la unua fojo, ke mi aŭdas pri filozofio de gastejestro.

HASTINGS:

Tial do, kiel sperta generalo, vi ilin atakas ĉiuflanken. Se vi trovas, ke ili estas konvinkeblaj prudentuloj, vi atakas ilin per filozofio; se vi trovas, ke ili estas malsa- ĝuloj vi ilin atakas per tio ĉi – Bonan sanon al vi, mia filozofo. (trinkas)

S-RO HARDCASTLE:

Bone, tre bone! Dankon al vi: ha! ha! Via generaleco rememorigas min pri princo Eŭgeno, kiam li batalis kontraŭ la turkoj en la batalo de Belgrado. Vi tuj aŭdos.

MARLOW:

Anstataŭ la batalo de Belgrado estas nun preskaŭ tempo, mi pensas, paroli pri vesperman ĝo. Kion posedas via filozofio, en la domo, taŭgan por vespermanĝo?

S-RO HARDCASTLE:

Por vespermanĝo, sinjoro! (flanken) Ĉu tian demandon oni iam faris al iu homo en lia propra domo?

MARLOW:

Jes, sinjoro; vespermanĝo, sinjoro; mi sentas apetiton. Mi prirabos la manĝaĵejon, hodiaŭ nokte, mi certigas.

S-RO HARDCASTLE:

(flanken) Tian senhontan hundon miaj okuloj neniam vidis, certe. (al li) Nu, vere, sinjoro, pri vespermanĝo mi ne povas diri.

Mia Dorothy kaj la kuiristino aranĝas tiajn aferojn inter si. Mi lasas al ili la tutan zorgon de tio.

MARLOW:

Ĉu vere vi tiel agas?

S-RO HARDCASTLE:

Entute. Cetere mi kredas, ke ili ĝuste nun estas en konsiliĝo pri la vespermanĝo, en la kuirejo.

MARLOW:

Mi do petas, ke ili min akceptu kiel konsilanto.

Tio estas mia kutima maniero.

Kiam mi vojagas, mi ĉiam preferas aranĝi pri mia vespermanĝo. Voku la kuiristinon.

Ne estu ofendita, sinjoro, mi petas.

S-RO HARDCASTLE:

Ho, tute ne, sinjoro, tute ne. Tamen, mi ne scias kiel – ĉar nia Bridget, la kuiristino, ne estas tre komunikema en tiaj okazoj – se ni ŝin veniĝos, ŝi eble tiel riproĉe malafabli ĝos, ke ni timos resti en la domo.

HASTINGS:

Montru do al ni la manĝokarton. Mi petas vin pri tiu favoro. Mian apetiton mi ĉiam reguligas laŭ la manĝokarto.

MARLOW:

(al Hardcastle, kiu rigardas ilin surprizite)

Sinjoro, li estas tute prava, kaj tio ankaŭ estas mia kutimo.

S-RO HARDCASTLE:

Sinjoro, kiel gasto, vi rajte povas tie ĉi ordoni.

Venu, Roger, alportu tien ĉi la karton de la vespermanĝo. Ĝi estas jam skribita, mi kredas. Via maniero, sinjoro Hastings, memorigas min pri mia onklo, kolonelo Wallop. Li kutimis diri, ke neniu povas esti certa pri sia vespermanĝo antaŭ ol li manĝis ĝin.

HASTINGS:

(flanken) Ĉio estas ĉe li mezurata laŭ grandega skalo! Lia onklo kolonelo! Ni baldaŭ aŭdos pri lia patrino kiel pacojuĝisto! Sed, ni vidu la manĝokarton.

MARLOW:

(leginte) Kio estas tio? La unua parto konsistas el… la dua manĝero… postman ĝaĵo… Sinjoro! Ĉu vi pensas, ke ni alkondukas la tutan Lignaĵistan kompanion aŭ eble la Bedfordan korporacion, por gluti tian vespermanĝon? Du aŭ tri manĝaĵetoj, puraj kaj apetitdonaj sufiĉos.

HASTINGS:

Legu ĝin, tamen.

MARLOW:

(legas) Kiel unua plado, je la supro, porkido kun prunsaŭco.

HASTINGS:

Fi! vian porkidon mi kore malamas.

MARLOW:

Kaj abomena estas via prunsaŭco.

S-RO HARDCASTLE:

Tamen, sinjoroj, por malsatuloj, porkido kun prunsaŭco estas tre bona manĝaĵo.

MARLOW:

Je la malsupro, bovidcerbo kaj lango.

HASTINGS:

Vian cerbon mi ne ŝatas, kara sinjoro, ĝin forigu.

MARLOW:

Sed mi ĝin ŝatas. Ĝin ĵetu aparte sur alian pladon.

S-RO HARDCASTLE:

(flanken) Ilia senhontemo min mirigas. (al ili) Sinjoroj, vi estas miaj gastoj, aliigu tion, kion vi volos. Ĉu estas io ajn, kiun vi deziras aliformigi aŭ ŝanĝi, sinjoroj?

MARLOW:

Nun, porkpasteĉo, bolita kuniklo kun kolbasoj, krempudingo, kaj plado da tiftaftafeta kremaĵo!

HASTINGS:

Peston al viaj artefaritaj manĝaĵoj! Mi estos same embarasita en tiu ĉi domo kiel oni estas ĉe verdaflava tagmanĝo de la franca ambasadoro. Mi bezonas simplan nutraĵon.

S-RO HARDCASTLE:

Mi bedaŭras, sinjoroj, ke mi nenion havas kion vi ŝatas; sed se estas io, kion vi ĉefe deziras – –

MARLOW:

Kion? Sinjoro, via manĝokarto estas tiel bonega, ke ajna parto de ĝi ŝajnas same bongusta kiel la alia. Sendu al ni tion, kion vi volos. Bonege por vespermanĝo: nun ni vidu ĉu niajn litojn oni taŭge aerumis, kaj se oni bonzorgis pri ili.

S-RO HARDCASTLE:

Mi petegas, tute lasu tion al mia zorgo. Ne foriru de tie ĉi.

MARLOW:

Lasi al vi tian zorgon? Mi protestas, sinjoro, pardonu al mi, sed mi ĉiam zorgas mem pri tiaj aferoj.

S-RO HARDCASTLE:

Mi insistas, sinjoro. Trankviliĝu pri tio.

MARLOW:

Vi vidas, ke mi tute intencas tion fari.

(flanken) Jen estas la plej granda enuigulo, kiun mi iam renkontis.

S-RO HARDCASTLE:

Nu, sinjoro, ĉar vi volas iri, mi almenaŭ vin akompanos. (flanken) Eble tio estas nuntempa modesteco, sed mi neniam vidis ion, kiu tiel similas al la malnovmoda senhontemo.

(eliras Marlow kun sinjoro Hardcastle)

HASTINGS:

(sola) Nu, mi pensas, ke la ĝentilaĵoj de ĉi tiu individuo tuj fariĝos tedegaj. Sed kiu povas koleri je liaj afablecoj, kies celo estas nin kontentigi? Ha! kion mi vidas?

Fraŭlino Neville, per la feliĉego!

(venas fraŭlino Neville)

F-INO NEVILLE:

Mia kara Hastings! Al kia neatendeble bona ŝanco, aŭ okazintaĵo mi devas alkalkuli tiun ĉi feliĉan renkonton?

HASTINGS:

Ne, ne, vi devigas min postuli saman demandon, ĉar mi neniam povis esperi ke mi renkontus mian karan Constance en gastejo.

F-INO NEVILLE:

Gastejo! Certe, vi eraras! Mia onklino, mia zorganto loĝas tie ĉi. Kio povis igi vin kredi, ke ĉi tiu domo estas gastejo?

HASTINGS:

Mia amiko, sinjoro Marlow, kun kiu mi alvenis, kaj mi, estas venintaj tien ĉi kiel al gastejo, mi certigas. Junulo, kiun ni okaze renkontis en domo nemalproksima, montris al ni la rektan vojon.

F-INO NEVILLE:

Certe, tio estas unu el la petolaĵoj de mia senĝena kuzo. Vi tre ofte aŭdis min paroli pri li; ha! ha! ha! ha!

HASTINGS:

Tiu, kiun via onklino intencas kunigi al vi?

Tiu, pri kiu mi sentas min rajte timema?

F-INO NEVILLE:

Vi havas liaflanke nenion por timi. Vi lin adorus, se vi nur scius, kiel kore li min malestimas. Mia onklino scias tion, kaj prenas sur sin la taskon amindumi min por sia filo; ŝi vere pensas, ke ŝi venkos.

HASTINGS:

Kara hipokritulineto! Mi devas sciigi al vi, mia Constance, ke mi kaptis la feliĉan okazon, kiu alkondukis mian amikon tien ĉi, por min prezenti al la familio. La ĉevaloj, kiuj veturigis nin, estas nun lacaj pro la vojiro, sed ili baldaŭ estos ripozintaj; kaj tiam, se mia karegulino fidos sian fidelan Hastings, ni baldaŭ estos en Francujo, kie, eĉ inter sklavoj, la edziĝleĝojn oni respektas.

F-INO NEVILLE:

Mi ofte jam diris al vi, ke, kvankam mi estas preta vin obei, tamen, mi malvole forlasus mian posedaĵeton. La plej grandan parton de ĝi mi heredis de mia onklo, la Hindia direktoro, kaj ĝi precipe konsistas el juveloj. Mi jam penis konvinki mian onklinon, ke rajte ŝi devus permesi, ke mi portu ilin. Mi kredas, ke baldaŭ mi bone sukcesos. Tuj kiam mi ilin posedos, mi elturniĝos tiel, ke ili kaj ankaŭ mi mem, estos viaj.

HASTINGS:

Ho, pereu la bagateloj! Via persono estas ĉio, kion mi deziras. Dume, mia amiko Marlow ne devas scii pri sia eraro; ĉar mi konas lian strangan memdetenemon; se ni subite sciigos al li pri tio, li tuj foriros el la domo, antaŭ ol nia projekto eĉ pretiĝos por plenumiĝo.

F-INO NEVILLE:

Sed kiel ni povos igi lin resti en tia trompi ĝo! Fraŭlino Hardcastle ĵus revenis de la promeno; ĉu ni daŭrigu lin mistifiki? Venu tien ĉi. (ili flanken kunparolas)

(venas Marlow)

MARLOW:

La diligentaj ĝentilaĵoj de tiuj ĉi honestaj gastejanoj tedas min pli ol mi povas suferi.

La gastejestro tute pensas, ke estus mal- ĝentile lasi min sola; tial mi devas ne nur elporti lin, sed ankaŭ lian malnovmodan edzinon. Kaj ili intencas veni por vesperman ĝi kun ni; tiam, kompreneble, ni devos akcepti la tutan amason de la familio.

Sed, tio! Kiun ni havas ĉi tie?

HASTINGS:

Kara Charles mia! Permesu, ke mi gratulu vin! La plej feliĉa okazo! Kiu, viapense, venis ĉi tien?

MARLOW:

Mi ne povas diveni.

HASTINGS:

Niaj amatinoj, karulo; fraŭlino Hardcastle kaj fraŭlino Neville. Permesu, ke mi prezentu al vi fraŭlinon Constance Neville.

Okazis, ke ili tagmanĝis en ĉi tiu najbaraĵo, kaj, returne, ili ĵus alvenis tien ĉi por ĉevalŝanĝo. Fraŭlino Hardcastle ĵus eniris la apudan ĉambron, kaj tuj revenos. Ĉu tio ne feliĉe okazis, he?

MARLOW:

(flanken) Mi jam sufiĉe malkontentiĝis, per mia konscienco! Nun okazas alia fari- ĝo por plenegigi mian konfuzegon.

HASTINGS:

Nu! Ĉu tio ne estas la plej feliĉa renkonto en la mondo? Diru.

MARLOW:

Ho, jes. Tre feliĉa, vere – plej ĝojiga renkonto.

Sed niaj vestoj, Georgo, vi bone scias, estas tute malordaj. Nu! Ĉu ni ne povus prokrasti la feliĉon ĝis morgaŭ!

Morgaŭ, ĉe ŝi, en ŝia propra domo, estos entute pli dece, kaj iom pli respekteme.

Estu morgaŭ. (pretiĝas por foriri)

F-INO NEVILLE:

Neniel, sinjoro. Via ceremoniaro malplaĉos al ŝi. Kion? La vojiraj vestoj, kiujn vi nun portas, nur montros vian fervoran deziron; cetere, ŝi scias, ke vi estas en la domo, kaj permesos al vi, ke vi vidu ŝin.

MARLOW:

Ho! kiel mi tion eltenos? Hem! hem! Hastings vi ne rajtas foriri. Vi devas min helpi, ĉu ne! Mi tuj aperos mizerege ridinda.

Pendigon al ĝi, tamen! Mi kuraĝiĝu! Hem!

HASTINGS:

Bah! homo viva! Nur la unuan atakon faru, kaj ĉio finiĝos! Ŝi nur estas virino, tion vi scias.

MARLOW:

Jes, sed el ŝia sekso, ŝi estas tiu, kiun mi plej timas renkonti.

(venas fraŭlino Hardcastle, ĵus reveninta de promenado, kapvestita, k.t.p.)

HASTINGS:

(alkondukante Marlon) Fraŭlino Hardcastle – sinjoro Marlow – Mi fieriĝas konigi, unu al la alia, du personojn tiel meritindajn, kiuj nur bezonas konatiĝi por sin reciproke estimi.

F-INO HARDCASTLE:

(flanken) – Nun, devige, mi aliros al mia modesta sinjoro, simpluline, kaj tute laŭ sia mieno.

(paŭzo, dum kiu Marlow ŝajnas tre konfuzita)

Mi ĝojas pri via sendanĝera alveno, sinjoro.

Mi ĵus aŭdis, ke okazis al vi kelkaj malagrablaĵoj dum la veturado.

MARLOW:

Nur kelkaj, sinjorino. Jes, ni elportis kelke da ili. Jes, sinjorino, multaj malagrablaĵoj okazis; sed mi bedaŭrus, – sinjorino, – aŭ, mi volas diri, – mi, kontraŭe, ĝojus pro malbonaj okazoj, kiuj nun tiel agrable finiĝas.

HASTINGS:

(flanken al li) Vi neniam parolis pli bone en via tuta vivo. Hem! Tiel daŭrigu, kaj mi promesos al vi venkon.

F-INO HARDCASTLE:

Mi timas, ke vi min flatos, sinjoro. Vi, kiu vidis tiom da distinginda societo, kompreneble trovos nur malgrandan plezuron en nia senfama landaŭgulo.

MARLOW:

(kuraĝiĝante) Vere, sinjorino, mi estas vivinta tra la mondo, kiel vi scias; sed mi tre malofte vizitis taŭgan societon. Mi restis ĝis nun observanto de societa vivo, sinjorino, dum la aliaj homoj ĝin ĝuis.

F-INO NEVILLE:

Sed mi aŭdis, ke tiamaniere, oni fine kapabli ĝas ĝin ĝui.

HASTINGS:

(flanken, al li) Cicero neniam pli bone parolis.

Ree, mi petas, kaj al vi neniam mankos memstaro.

MARLOW:

(flanken, al Hastings) Hem! Staru do apud mi; kaj se mi ŝanceliĝos, pruntedonu al mi unu-du vortojn por restarigi min.

F-INO HARDCASTLE:

Tiel bona observanto kiel vi, pri la homvivado, mi timas, ofte trovis tian okupadon malagrabla, ĉar kompreneble vi vidis pli da cenzurindaĵo ol laŭdindaĵon.

MARLOW:

Ne, ne, sinjorino, pardonu min. Mi ĉiam pretiĝis por amuziĝo. La malspritaĵo de la plimulto ŝajnas pli ridinda ol malkvietiga.

HASTINGS:

(al li) Prave, prave. Neniam vi tiel bone diris dum via tuta vivo. Bone! (al fraŭlino Hardcastle) Fraŭlino Hardcastle, mi vidas, ke vi kaj sinjoro Marlow estos tute komunemaj gekunuloj. Mi pensas, ke nia ĉeesto tie ĉi nur malhelpos al la intervidiĝo MARLOW Neniel, Sinjoro Hastings. Kompanion vian ni ŝatas pli ol ĉion. (al li flanken) Malbeno!

Georgo, vi ne certe foriros, – kiel vi povos nin lasi!

HASTINGS:

Nia prokrasto tie ĉi nur malbonigos vian interparoladon. Ni do eliros kaj iros en la proksiman ĉambron. (flanken al li) Ĉu vi ne komprenas do, ke ni ankaŭ deziras mallongan privatan intervidiĝon?

(fraŭlino Neville kaj Hastings foriras)

F-INO HARDCASTLE:

(post paŭzo) Sed vi ne tute jam staris kiel observanto, kompreneble, sinjoro; mi konjektas, ke sinjorinoj okaze altiras vian atenton.

MARLOW:

(retiriĝanta) Pardonu min, sinjorino, sed ĝis nun – mi, mi – mi nur penadis por indiĝi je ili.

F-INO HARDCASTLE:

Kaj iuj diras, ke tio estas la plej malbona maniero por ilin gajni.

MARLOW:

Eble, sinjorino. Tamen mi amas interparoli kun la plej serioza kaj prudenta parto de hominaro – sed verŝajne mi tedas vin.

F-INO HARDCASTLE:

Neniel, sinjoro; estas nenio, kion mi tiel amas kiel seriozan interparoladon; mi povus aŭskulti ĝin eterne. Vere, mi ofte miras, kiel sentema homo iam povas admiri tiun specon de malgravaj sensencaj plezuroj, kiu neniam kortuŝas iun.

MARLOW:

Tio estas animmalsano, sinjorino. Inter diversaj gustoj estas nepre malmultaj, kiuj volus provi ke – ke – hem!

F-INO HARDCASTLE:

Mi vin komprenas, sinjoro. Estas kompreneble iuj kiuj, ne posedante guston por delikataj plezuroj, pretendas, ke ili malamas tion, kion ili ne povas ŝati.

MARLOW:

Precize vi ne klarigis mian opinion, sinjorino, sed multege pli klere ol mi… kaj mi bezonas rimarki – hem!

F-INO HARDCASTLE:

(flanken) – Kiu povus pensi, ke tia homo okaze maltimiĝas? (al li) Vi ĵus diris, sinjoro?

MARLOW:

Jes, mi ĵus diris, sinjorino – Nu, mi atestas, ke nun mi ne scias, kion mi volis diri.

F-INO HARDCASTLE:

(flanken) Kaj mi ankaŭ certe tion ne scias.

(al li) Vi ĵus diris, sinjoro, ke en tiu ĉi nia hipokrita epoko – Jes, iom vi diris pri hipokriteco…

MARLOW:

Jes, sinjorino, en tiu ĉi hipokrita tempo, ne estas multaj, kiuj, post preciza informiĝo, povus… ha – ho – –

F-INO HARDCASTLE:

Mi vin perfekte komprenas, sinjoro.

MARLOW:

(flanke) Nu, certe, tio estas pli ol mi povus atesti.

F-INO HARDCASTLE:

Vi opinias, ke en tiu ĉi hipokrita nuntempo, estas tute ne multaj, kiuj publike ne mallaŭdas tion, kion ili kaŝeme faras, kaj pensas, ke ili estas virtuloj, se ili nur laŭdas virtecon.

MARLOW:

Prave, sinjorino; kiuj buŝe entenas multan virtecon, tiuj malpli da ĝi havas en la brusto.

Sed mi certe tedas al vi – –

F-INO HARDCASTLE:

Neniel, mi certigas; estos io tiel agrabla kaj fervora en via mieno, tia vigleco, tia forto – Sinjoro, mi petas, daŭrigu.

MARLOW:

Jes, sinjorino, mi ĵus penis diri, ke kelkfoje estas okazoj – kiam – absolute senkura ĝeco forigas la tutan… kaj translokas iun… sur… hena!

F-INO HARDCASTLE:

Mi tute samopinias kun vi; senkuraĝuloj okaze ŝajnas malsprituloj, kaj eĉ ofte sensencaĵon diras, kiam li plej avidas brili –

Mi petas, ke vi bonvole daŭrigu, sinjoro.

MARLOW:

Jes, moralparolante, sinjorino, tio okazas – Sed mi vidas, ke fraŭlino Neville atendas nin en la apuda ĉambro. Por nenio en la mondo mi volus tedigi.

F-INO HARDCASTLE:

Mi atestas, sinjoro, ke neniu pli ol vi amuzis min, en mia tuta vivo. Bonvolu daŭrigi, mi petas.

MARLOW:

Jes; mi tuj volis diri, sinjorino – Sed ŝi donas al ni signon por voki nin al si. Ĉu vi permesos, ke mi akompanu vin!

F-INO HARDCASTLE:

Nu! mi do tuj sekvos.

MARLOW:

(flanken) Tiu dialoga platiĝo min tute malspritigis.

(li foriras)

(fraŭlino Hardcastle, sola)

F-INO HARDCASTLE:

Ha! ha! ha! Ĉu iam ebliĝis tia modesta, sentimentala intervidiĝo? – Mi certigas, ke li apenaŭ rigardis mian vizaĝon dum la tuta tempo. Krom lia neklarigebla hontemo, tamen, li estas belaspekta. Li ankaŭ havas komprenon, sed ĉio estas tiel kaŝita de timemo, ke ĝi tedas pli ol simpla nescio.

Se mi povas igi lin esti pli memfida, tio estos fari komplezon al iu, kiun mi bone konas. Sed kiu estas tiu persoho? Ha!

Tio estas demando, al kiu kompreneble mi nenion respondos. (ŝi foriras)

(venas Tony kaj fraŭlino Neville; sekvas sinjorino Hardcastle kaj Hastings)

TONY:

Kial do vi min tiel sekvas, kuzino Konjo?

Mi miras, ke vi ne hontas je via loga maniero.

F-INO NEVILLE:

Ĉu vi opinias, kuzo, ke oni ne povas senkulpe paroli al parenco?

TONY:

Ne; sed mi bone scias, kian specon de parenco vi deziras fari el mi. Tio tamen ne taŭgos. Mi tuj diros al vi, kuzino Konjo, ke tio taŭgos por nenio. Bonvolu do stari for de mi, kiu ne volas havi pli intiman parencecon.

(ŝi kokete sekvas lin al la malantaŭa scenejo)

S-INO HARDCASTLE:

Nu! Mi atestas, Sinjoro Hastings, ke vi estas tre amuza. Nenio en la mondo pli plaĉas al mi ol paroli pri Londono kaj ĝiaj modoj – kvankam neniam mi estis tie.

HASTINGS:

Neniam? Vi min miregigas! Ĉar, via maniero kaj mieno, jam konkludigis min ke la plej granda parto de via vivo pasigis aŭ ĉe Ranelagh, en la Kortego de St. James, aŭ sur la Tura riverbordo.

S-INO HARDCASTLE:

Ho, sinjoro, plaĉas al vi tiel paroli. Ni kamparulinoj ne povas posedi iajn bonmanierojn. Mi adoras la urban vivon, kaj eble tio igas min superstari al kelkaj niaj najbaraj maldelikatuloj. Sed ne povas ĝentile konduti iu, kiu neniam vizitis la Panteonon, la Grotĝardenojn, Borough, kaj similajn lokojn, kie la nobelaro precipe kolekti ĝas. Ĉio, kion mi nur povas fari, estas ĝui Londonon pere. Mi zorgas ekscii pri ĉiu privata intervidiĝo, el la skandala Gazeto, kaj mi ricevas la modojn, tuj kiam ili aperas, per letero sendata al mi de la du fraŭlinoj Ricket, kiuj loĝas en Crooked Lane. Ĉu vi amas tiun ĉi harfrizaĵon, sinjoro Hastmgs?

HASTINGS:

Altege eleganta kaj delikata ĝi estas, miavorte, sinjorino. Via frizisto estas franco, mi supozas?

S-INO HARDCASTLE:

Mi certigas, ke mi ĝin elfaris el gravuraĵo kiun mi trovis en la antaŭjara Notlibro por Sinjorinoj.

HASTINGS:

Ĉu estas eble? Tia harfrizaĵo, en teatra flankloĝio altirus al vi tiom da rigardoj kiom Ŝia Moŝto la Ĉefurbestrino, en oficiala balo.

S-INO HARDCASTLE:

Tutcerte, de la komenco de inokulado, ne estas videbla ia malbelulino. Tial oni devas vesti sin iom zorge, se oni ne volas malvidebliĝi en popolamaso.

HASTINGS:

Sed tio neniam okazos por vi, sinjorino, kiamaniere vi preferas vesti vin. (salutas ŝin)

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu tamen mia vestaĵo taŭgas por io, kiam, flanke de mi, staras tia antikvaĵo kia sinjoro Hardcastle. Kion ajn mi povas diri neniam falos eĉ butono de liaj vestoj. Mi ofte petis, ke li demetu sian grandan ŝpinaĵan perukon, kaj ankaŭ ke li pudroplastrigu la senharejojn – kiel faras la landsinjoro Pately.

HASTINGS:

Vi estas prava, sinjorino, ĉar kiel inter la sinjorinoj ne estas jam malbelulinoj, tiel, inter viroj, ne estas iaj maljunuloj.

S-INO HARDCASTLE:

Sed kion vi pensas, ke li respondis? Nu, per kutima gotika vigleco, li rimarkis, ke mi nur deziras, ke li demetu sian perukon por ĝin aliformigi kiel kapornamon por mi mem.

HASTINGS:

Netolereble! je via aĝo vi povas porti tion, kion vi volos; ĉio decas por vi.

S-INO HARDCASTLE:

Bonvolu diri al mi, Sinjoro Hastings, kioma aĝo, laŭ vi, estas plej ŝatata en la ĉefurbo, nun.

HASTINGS:

Antaŭ kelka tempo, kvardekjarulinoj superis, sed mi aŭdis, ke la sinjorinoj intencas, ke kvindekjarulinoj, siavice, altiĝu dum la venonta vintro.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu vere? Mi do estos tro juna por la lasta sekcio.

HASTINGS:

Neniu sinjorino portas juvelojn nun, antaŭ ol ŝi fariĝas postkvardekjara. Ekzemple, la ĉi tiean fraŭlinon oni nur akceptus nun, en ĝentila societo, kiel knabinon, aŭ simple kiel tute junan lernantinon.

S-INO HARDCASTLE:

Kaj tamen Ŝia Nevina Moŝto mia pensas, ke ŝi mem virine staras, kaj tiel ŝatas juvelojn kiel la plej maljuna el ni ĉiuj.

HASTINGS:

Ĉu ŝi estas via nevino? Ĉu mi ankaŭ prave konkludos, ke tiu juna sinjoro estas via frato?

S-INO HARDCASTLE:

Mia filo, sinjoro. Ili ambaŭ estas preskaŭ gefianĉoj. Notu ilian ludetaĵon. Ili intermalpacas kaj reamikiĝas almenaŭ dekon da fojoj ĉiutage, kvazaŭ ili jam estus geedzoj.

(al ili) Nu, Tony, mia filo, kiajn dolĉajn vortojn vi diris al via kuzino Constance hodiaŭ vespere?

TONY:

Mi diris al ŝi neniun dolĉaĵon, krom ke mi plendis pri ŝia senĉesa akompanado de mi, kaj tio multe tedas min. Je Dio ne ekzistas nun loko en la domo, kiun mi povas ĝui sola, krom la ĉevalejo.

S-INO HARDCASTLE:

Ne atentu tion, kion li ĵus diris, kara Konjo.

Li alimaniere parolas, tuj kiam vi forestas.

F-INO NEVILLE:

Tiamaniere, mia kuzo agas grandanime.

Li malpaciĝas publike, por ke oni pardonu lin private.

TONY:

Tion mi ne nomas… vero… sed la malo de ĝi.

S-INO HARDCASTLE:

Ha! Li estas kaŝema ruzulo. Ĉu vi ne opinias, ke ili ambaŭ havas similan buŝon, sinjoro Hastings? Blenkinsopa buŝo ĝi estas, akurate! Samkreskitoj ankaŭ. Nu do, dorse dorsen, miaj gebeletuloj, por ke sinjoro Hastings vidu por si mem. Nu, Tony!

TONY:

Plibone estus ne igi nin – (ili intermezuras)

F-INO NEVILLE:

Ho, li preskaŭ rompis mian kapon!

S-INO HARDCASTLE:

Ho, vi monstro! Hontu, Tony; viro ne rajtas tiel konduti.

TONY:

Viro? Ĉu mi estas plenaĝa? Donu tuj al mi mian heredon. Je Dio, mi ne volas pli longe malspriti.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu, sendanka knabo, tio estas ĉio, kion mi meritas pro la penadoj, kiujn mi suferis pri via edukado? Mi, kiu dormigis vin en lulilo, kaj nutroplenigis, per kulereto, tiun ĉi vian beletan buŝon? Ĉu mi eĉ ne brodis tiun veŝton por pliĝentiligi vin? Ĉu mi ne preparis ĉiutage kuraciletojn por vi, kaj ploris, dum ili efikadis?

TONY:

Je Dio, vi havis kaŭzon por plori, ĉar vi min dozplenigis senintermanke de mia naskiĝa tempo. Mi kalkulas, ke vi al mi dekoble glutigis ĉiun ordonaĵon en La familia Kuracisto; kaj vi intencas dietigi min laŭ Quincy, kiam venos la printempo.

Sed, je Dio, mi tuj diros al vi, ke mi ne volas plu malspritiĝi.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu, ho vipero, la tuto ne estis por via bonstato?

Ĉu ne por via bonsano?

TONY:

Kore, do, mi deziras, ke vi lasu min aparta kaj mian sanon ankaŭ. Riproĉi min tiamaniere, kiam mi sentas min bonhumora!

Se ian bonaĵon mi estu havonta, ĝi venu de si mem! Ne daŭrigu senĉese ĝin puŝi kaj repuŝi en min!

S-INO HARDCASTLE:

Tio estas malvera. Mi neniam vidas vin, kiam vi estas bonhumora. Ne, Tony, ĉar tiam vi iras ĉu al la trinkejo, ĉu al la hundejo.

Ĉu do neniam devas ĉarmi min viaj agrablaj sovaĝaj sonoj, ho kruela monstro?

TONY:

Je Dio, panjo, viaj sonoj estas pli sovaĝaj ol miaj.

S-INO HARDCASTLE:

Ĉu oni iam aŭdis tian diron? Sed mi bone vidas, ke li intencas rompi mian koron; jes, mi vidas, ke li tion deziras.

HASTINGS:

Kara sinjorino, permesu, ke mi iomete admonu la junan sinjoron. Mi certigas, ke mi povos lin plenumigi sian devon.

S-INO HARDCASTLE:

Nu! Mi do tuj foriros. Venu, Konstanco, amo mia. Sinjoro Hastings, vi vidas mian mizeran situacion. Ĉu iam estis patrino malbenita de tia kara, dolĉa, beleta, malpaca, malobea knabo?

(foriras sinjorino Hardcastle kaj fraŭlino Neville)

Hastings kaj Tony.

TONY:

(kantas)

Eliris rajdi juna kavaliro;
Obstine iris li ĝis la deiro.
Kavaliro, rajdu do!

Ne atentu pri ŝi. Ŝi ploru. Tio estas la konsolo de ŝia koro. Mi iafoje vidis ŝin kaj la fratinon kune plorantajn, pri iu fabelo, dum unu horo; kaj ili rimarkis, ke ju pli la libro plorigas ilin, des pli ili ĝin ŝatas.

HASTINGS:

Vi do ne estas sinjorinamulo, mi pensas, mia beleta juna sinjoro?

TONY:

Mi ĵus diris al vi mian opinion pri ili.

HASTINGS:

Sed ne pri tiu, kiun via patrino elektis por vi! Ŝi ŝajnas al mi beleta, dolĉhumora junulino.

TONY:

Vi tiel parolas, ĉar vi ne tiel bone kiel mi konas ŝin. Je Dio, mi konas ĉiun colon ĉirkaŭ ŝi, kaj ne ekzistas pli akra, malafabla bufino ol ŝi, en la kristanaro.

HASTINGS:

(flanken) Ha! tre kuraĝiga diro por amemulo!

TONY:

Mi konas ŝin eĉ de la tempo, kiam ŝi ne estis pli alta ol tio! Ŝi estas petola kiel leporo en arbusto, aŭ ĉevalido la unuan tagon, kiam oni sur ĝi volas rajdi.

HASTINGS:

Ŝi ŝajnas al mi saĝa kaj silentema.

TONY:

Jes, kiam ŝi ĉeestas inter nekonatoj. Sed, ĉe siaj kunludantinoj, ŝi krias laŭte kiel porko tra pordego.

HASTINGS:

Sed ŝia modesta mieno min ĉarmas.

TONY:

Jes, sed iomete intencu kontraŭstari ŝian humoron, kaj tuj, per piedfrapo vi forĵeti ĝos en kavaĵon!

HASTINGS:

Nu, vi konsentos, ke ŝi certe posedas belecon.

Jes, vi ne povas tion kontraŭdiri.

TONY:

Ĉapelistina arto! Ŝi estas tute artefarita, sinjoro. Ha! se vi nur povus vidi la junulinon Bet Bouncer, en nia najbaraĵo, vi tiam povus paroli pri beleco! Je Dio, ŝi havas paron da okuloj tiel nigraj kiel pruneloj, kaj ŝiaj vangoj estas tiel larĝaj kaj ruĝaj kiel tribuneta kuseno. Ŝi dikegalas du el la alia.

HASTINGS:

Nu, kion vi dirus, se amiko volonte prenus sur sin la amaran aferon el viaj manoj?

TONY:

Sed kiel?

HASTINGS:

Ĉu vi dankos iun, kiu volos preni fraŭlinon Neville, kaj lasos vin feliĉa kun via kara Bet?

TONY:

Jes, sed kie estas tia amiko? Kaj kiu volos preni ŝin?

HASTINGS:

Mi mem. Se vi nur min helpos, mi tuj forkondukos ŝin en Francujon, kaj vi neniam poste aŭdos pri ŝi.

TONY:

Vin helpi! Je Dio, mi volas kaj volos, ĝis la lasta guto de mia sango. Mi tuj jungos paron da ĉevaloj al via kaleŝeto, kiuj forruligos vin en la daŭro de palpebrumo; kaj eble mi povos kapti por vi parton de ŝia juvelaro, pri kiu vi eĉ ne sonĝas.

HASTINGS:

Kara bienestro, vere en tio ĉi vi ŝajnas juna bravulo.

TONY:

Venu do kun mi; mi montros al vi plimulte da vera maltimo, antaŭ ol ni interdiros adiaŭ.

(kantas)

Ĉar ni bravuloj estas,
De tondra pafilego
La bruo, ni atestas,
Fariĝos ne timego!

(Ili foriras)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.