La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA REĜO DE LA ORA RIVERO

Aŭtoro: John Ruskin

©2026 Geo

La Enhavo

Kvina ĉapitro

Kiel Gluck ekiris por vojaĝo al la Ora rivero, kaj kiamaniere li sukcesis; kune kun aliaj interesaj aferoj

Kiam Gluck sciiĝis pri tio, ke Schwartz ne revenis, li tre malĝojis kaj ne sciis, kion fari. Havante neniom da mono, li devis iri denove por dungiĝi al la oraĵisto, kiu forte laborigis lin kaj pagis al li tre malmultan monon.

Tial Gluck laciĝis post unu aŭ du monatoj kaj decidis iri por provi sian sorton je la Ora rivero. ”La eta reĝo havis tre bonkoran aspekton,” li meditis, ”mi opinias, ke li ne faros el mi nigran ŝtonon.”

Sekve li iris al pastro, kiu donis al li iom da sankta akvo, tuj kiam li petis ĝin. Poste, metinte iom da pano en sian korbon kaj la botelon da akvo, Gluck ekiris tre frue al la montoj.

La glaciejo, kiu lacigis liajn fratojn, estis dudekoble pli malfacila por li, ĉar li estis nek same forta nek same kutimlerta sur la montoj. Kelkfoje li danĝere falis; li perdis la korbon kun pano kaj estis tre timigata de la strangaj bruoj sub la glacio. Post la transiro li kuŝis longtempe sur la herbo por ripozi, kaj li komencis suprenrampi la monton, ĝuste kiam la tago estis plej varma.

Post unu horo da rampado li treege soifis kaj volis ĵus trinki, kiel la fratoj, kiam li vidis maljunulon malsuprenvenantan la superan vojeton. Li ŝajnis tre malforta kaj sin apogis sur bastono.

”Mia filo,” diris la maljunulo, ”mi svenas pro soifo, donu al mi iom da tiu akvo.” Gluck rigardis lin kaj vidante, ke li estas pala kaj lacega, donis al li la akvon.

”Mi nur petas, ne trinku ĉion,” diris Gluck.

Sed la maljunulo multe trinkis kaj redonis al li la botelon du-trione malplenigita. Poste li deziris bonan sorton al Gluck, kaj ĉi tiu denove antaŭeniris. La vojo plifacili ĝis por liaj piedoj, du aŭ tri herbofolioj vidiĝis sur ĝi, kelkaj cikadoj komencis kanti sur la apuda teraso, kaj Gluck opiniis, ke li neniam antaŭe aŭdis tiel gajan kantadon.

Alian horon li ankoraŭ iris kaj tiel soifegis, ke ŝajnis al li neeble ne trinki. Sed ĝuste kiam li levis la botelon, li vidis malgrandan infanon, kiu kuŝis spiregante apud la vojoflanko kaj kriis kompatinde pro akvo. Gluck pense batalis en si kaj decidis elporti la soifon iom pli longe. Li metis la botelon al la lipoj de la infano, kiu trinkis la reston de la akvo escepte de malmultaj gutoj.

Tuj la infano ridetis al li, stariĝis kaj malsupren kuris laŭ la monto; kaj Gluck postrigardis, ĝis kiam ĝi tiel malgrandiĝis kiel steleto; tiam turniĝante, li ree komencis supreniri.

Nun estis ĉiuspecaj ĉarmaj floroj kreskantaj sur la rokoj, hela verda musko kun palaj rozruĝaj stelaj floroj, kaj delikataj sonorilformaj gencianoj pli bluaj ol la plej profunda ĉielo, kaj pure blankaj diafanaj lilioj. Karmezinaj kaj purpuraj papilioj flugis ĉi tien kaj tien, kaj la ĉielo malsupren sendis tiel puran lumon, ke Gluck neniam en la vivo estis pli feliĉa.

Tamen post alia horo da grimpado la soifo ree fariĝis netolerebla. Gluck rigardis la botelon kaj vidis nur kvin aŭ ses gutojn tie restantajn; li ne povus permesi al si trinkon.

Dum li alkroĉis la botelon ree ĉe la zono, li vidis hundeton kuŝantan sur la rokoj, spasme penantan spiri, ĝuste kiel Hans ĝin vidis la tagon de sia supreniro. Gluck haltis kaj rigardis unue la hundon kaj poste la Oran riveron malpli ol kvincent metrojn super si. Li rememoris la vortojn de la nano, ”ke neniu povos sukcesi, escepte en sia unua provo,” kaj penis pasi la hundon, sed ĝi kompatinde bleketis, kaj Gluck ree haltis. ”Malfeliĉa besteto, ĝi estos mortinta antaŭ mia reveno, se mi ne helpos ĝin.”

Tiam li pli kaj pli proksime rigardis ĝin, dum ĝiaj okuloj lin alrigardis tiel malgaje, ke li ne povis tion toleri.

”Peston al la reĝo kaj ankaŭ al lia oro!” ekkriis Gluck, malfermante la botelon kaj verŝante la reston de la akvo en la buŝon de la hundo.

Tuj la hundo suprensaltis kaj staris sur la postaj kruroj.

Ĝia vosto malaperis; la oreloj fariĝis longaj, pli longaj, silkecaj, oraj; la nazo tre ruĝiĝis, la okuloj gaje palpebrumis, kaj jen staris antaŭ Gluck lia malnova konato: la reĝo de la Ora rivero.

”Dankon al vi,” diris la monarĥo, ”sed ne timu, ĉio estas kontentiga,” ĉar Gluck montris evidentajn signojn de konsterno pri la neatendita respondo al sia lasta diro.

”Kial vi ne antaŭe venis,” daŭrigis la nano, ”anstataŭ sendi al mi tiujn friponojn, viajn fratojn, por doni al mi la laboron fari el ili ŝtonojn? Tre malmolaj ŝtonoj ili ja fariĝis.”

”Ho ve!” ekkriis Gluck, ”ĉu vi estis vere tiel kruela?”

”Kruela!” respondis la nano, ”ili verŝis malsanktan akvon en mian fluaĵon. Ĉu vi supozas, ke mi permesas tion?”

”Sed,” diris Gluck, ”mi estas certa, sinjoro – via reĝa moŝto, mi intencis diri – ke ili ricevis la akvon el la preĝeja sanktakvujo.”

”Tre kredeble,” respondis la nano, ”sed,” – kaj lia vizaĝo fariĝis severa, – ”la akvo, kiun oni rifuzis je la krioj de la laceguloj kaj mortantoj, estas nesankta, eĉ se ĉiu sanktulo en la ĉielo benus ĝin; kaj la akvo, kiun oni trovas en la fonto de kompato, estas sankta, kvankam ĝi eble estas malpurigita per kadavroj.”

Tiel parolante, la nano klinis sin kaj deŝiris lilion, kiu kreskis ĉe liaj piedoj. Sur ĝiaj blankaj folioj pendis tri gutoj da hela roso. La nano skuis ilin en la botelon, kiun Gluck tenis en la mano.

”Ĵetu tiujn en la riveron,” li diris, ”kaj malsupreniru laŭ la alia flanko de la montoj en la Valon de trezoro. Kaj bonan sorton al vi!”

La figuro de la nano malklariĝis, dum li parolis. La ŝanĝemaj koloroj de lia robo formis prisman nebuleton de luma roso; li staris momenton vualita per tiuj koloroj kvazaŭ per la zono de larĝa ĉielarko. La koloroj paliĝis, la nebuleto leviĝis en la aeron, kaj jen la monarĥo elvaporiĝis.

Gluck suprenrampis al la bordo de la Ora rivero, kies ondoj estis klaraj kiel kristalo kaj brilaj kiel la suno. Kiam li ĵetis la tri gutojn da roso en la riveron, formiĝis malgranda ronda turnakvo, en kiun la akvo malsuprenfluis kun muzika bruo.

Gluck staris kelkatempe, rigardante ĝin tre malgaje, ĉar la rivero ne fariĝis oro, sed ĝia akvo eĉ ŝajnis malmulti ĝi. Tamen li obeis sian amikon, la nanon, kaj malsupreniris la alian flankon de la monto, al la Valo de trezoro.

Irante li imagis, ke li aŭdas la bruon de akvo penetranta en teron, kaj kiam li alvenis tie, kie li povis vidi la Valon de trezoro, jen alia rivero simila al la Ora rivero elfluis el nova fendo en la rokoj trans ĝin kaj pasis en sennombraj fluoj inter la sekaj amasoj de la ruĝa sablo.

Dum Gluck rigardis, freŝa herbo ekkreskis flanke de la novaj riveretoj, kaj rampaj kreskaĵoj grimpis sur la malseki ĝanta tero. Novaj floroj subite ekfloris sur la riverbordoj, same kiel steloj ekmontriĝas, kiam la krepusko malheliĝas; mirtaj boskoj kaj vinberujoj faris ombron sur la valo, dum ili kreskis.

Tiamaniere la Valo de trezoro ree fariĝis ĝardeno, kaj la heredaĵo, kiu perdiĝis pro krueleco, estis regajnita per amo.

Gluck iris loĝi en la valo kaj neniam forpelis malriĉulojn de sia pordo. Sekve liaj grenejoj fariĝis plenaj, kaj lia domo pleniĝis per trezoroj. Por li la rivero fariĝis Rivero ora, laŭ la promeso de la nano.

Ankoraŭ nun la loĝantoj de la valo montras la lokon, kie li ĵetis la tri gutojn da sankta roso en la riveron, kaj klarigas la subteran direkton de la Ora rivero, ĝis kie ĝi eliras en la Valon de trezoro. Kaj ĉe la supraĵo de la akvofalo de la Ora rivero oni ankoraŭ povas vidi la du nigrajn ŝtonojn, ĉirkaŭ kiuj la akvo malĝoje muĝas ĉiutage je sunsubiro. Ĉi tiujn ŝtonojn la homoj de la valo ankoraŭ nomas la Nigraj fratoj.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.