|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA REĜO DE LA ORA RIVEROAŭtoro: John Ruskin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La kompatinda eta Gluck maltrankvile atendis sola en la domo la revenon de Hans. Ĉar li ne revenis, Gluck estis treege timigita kaj iris por rakonti al Schwartz en la malliberejo ĉion, kio okazis. Tiam Schwartz tre ĝojis kaj diris, ke Hans certe fariĝis nigra ŝtono kaj ke li mem havos la oron. Sed Gluck estis tre malgaja kaj ploris la tutan nokton.
Kiam matene li ellitiĝis, estis en la domo neniom da pano nek da mono; tial Gluck iris por dungiĝi ĉe alia oraĵisto. Li laboris tiel peneme, tiel lerte kaj tiel longatempe ĉiutage, ke li baldaŭ havis sufiĉan monon por pagi la monpunon de sia frato. Irinte tien, li donis ĝin tutan al Schwartz, kiu akiris sian liberecon. Schwartz estis tre kontenta kaj diris, ke Gluck ricevos iom de la oro de la rivero. Sed Gluck nur petis, ke li iru por ekscii, kio okazis al Hans.
Nu, kiam Schwartz aŭdis, ke Hans ŝtelis la sanktan akvon, li pensis en si mem, ke la reĝo de la Ora rivero eble ne opiniis tion tute korekta, kaj li decidis pli bone aranĝi la aferon. Sekve li prenis iom pli de la mono de Gluck kaj iris al malbona pastro, kiu tre volonte vendis al li iom da sankta akvo.
Tiam Schwartz estis certa pri tio, ke ĉio estas favora; li ellitiĝis frumatene, antaŭ la sunleviĝo, kunportis en korbo iom da pano kaj vino, metis sian sanktan akvon en botelon kaj ekiris al la montoj.
Same kiel sia frato li tre surpriziĝis, vidante la glaciejon, kaj transiris ĝin kun granda malfacileco, eĉ kvankam li lasis la korbon post si. La tago estis sennuba, sed ne brila; etendiĝis sur la ĉielo peza purpura nebuleto, kaj la altaĵoj ŝajnis minacaj kaj malhelaj.
Dum Schwartz suprenrampis la krutan rokan vojeton, soifo dolorigis lin, – kiel jam antaŭe lian fraton, – ĝis li levis la botelon al la lipoj por trinki. Tiam li vidis la beletan infanon kuŝantan apud li sur la rokoj. Ĝi kriis al li kaj ĝemis por akvo.
”Akvo, efektive!” diris Schwartz. ”Mi havas malpli ol duonsufiĉe por mi mem!” kaj li preterpaŝis.
Irante li imagis, ke la sunradioj fariĝas pli malhelaj, kaj li vidis malaltan amason da nigra nubo leviĝanta el la okcidento. Post plua horo da grimpado, soifo ree ekregis lin, kaj li deziris trinki.
Tiam li vidis la maljunulon, kuŝantan sur la vojeto, kaj aŭdis lin ekkrii pro akvo. ”Akvo!” diris Schwartz. ”Mi havas malpli ol duonsufiĉe por mi mem,” kaj antaŭen li iris.
Denove la lumo ŝajne paliĝis antaŭ liaj okuloj, kaj li rigardis supren: jen sangokolora nebuleto jam venis antaŭ la suno; kaj la amaso da nigra nubo leviĝis tre alten, dum ĝiaj randoj balanciĝis, saltadis kaj disfalis, same kiel ondoj de kolera maro. Ili ĵetis longajn ombrojn, kiuj flagris sur la vojeto antaŭ Schwartz.
Ankoraŭ alian horon Schwartz suprenrampis, kaj ree li soifis; sed ĝuste kiam li levis la botelon al la lipoj, li pensis, ke li vidas antaŭ si la fraton Hans, senforte kuŝantan sur la voĵo. Dum li rigardis, la personaĵo etendis al li la manojn kaj petegis pro akvo.
”Ha, ha!” ridis Schwartz. ”Ĉu vi estas tie? Memoru la ferkradon de la malliberejo, knabo mia! Akvon, efektive!
Ĉu vi supozas, ke mi suprenportis ĝin por vi la tutan vojon ĝis ĉi tie?”
Li antaŭen paŝis trans la estaĵon; tamen, dum li iris, ŝajnis al li, ke ĉirkaŭ ĝiaj lipoj aperas stranga moka esprimo.
Irinte kelkajn metrojn pli malproksimen, li rigardis malantaŭen, sed la estaĵo ne plu kuŝis tie.
Subita teruro, kies kaŭzon li ne komprenis, kaptis Schwartz-on; sed la deziro je oro venkis lian timon, kaj li rapidegis antaŭen. La amaso da nigra nubo leviĝis al la zenito, kaj el ĝi aperis tordaj ekfulmoj; kaj ondoj de mallumo ŝajnis leviĝi kaj naĝi inter iliaj ekbriloj sur la tuta ĉielo, kiu similis lagon el sango, kie la suno estis subiranta. Poste blovis el tiu parto de la ĉielo forta vento, disŝirante la ruĝajn nubojn kaj malproksimen disĵetante ilin en la mallumon.
Fine, kiam Schwartz staris apud la kruta bordo de la Ora rivero, ĝiaj ondoj estis nigraj kiel tondronuboj, sed la ŝaŭmo similis fajron. La muĝego de la malsupraj akvoj kaj la supra tondro kuniĝis, kiam li ĵetis la botelon en la fluaĵon.
Dume fulmo ekflamis antaŭ liaj okuloj, la tero disfalis sub li, kaj la akvoj fermiĝis super lia kriego. Sovaĝe eksonis en la nokto la ĝemado de la rivero, rapide ŝprucegante sur du nigraj ŝtonoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.