|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA REĜO DE LA ORA RIVEROAŭtoro: John Ruskin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sinjoro Sudokcidenta vento tiel agis, kiel li promesis.
Post la ĵus rakontita grava vizito li ne plu eniris la Valon de trezoro; kaj, pli domaĝe, li havis sufiĉan influon je siaj parencoj, la ceteraj okcidentaj ventoj, kaj tiel forte ĝin uzis, ke ili ĉiuj simile kondutis. Tial de la komenco ĝis la fino de la jaro ne pluvis en la valo.
Kvankam ĉio malsupre sur la ebenaĵoj restis verda kaj floranta, la bieno de la tri fratoj fariĝis dezerto. Tiu tero, antaŭe la plej riĉa en la regno, fariĝis amaso de ĉiam moviĝanta ruĝa sablo. La fratoj, ne plu povante kontraŭstari la tre malfavorajn elementojn, forlasis malespere sian senutilan heredaĵon por trovi alian vivrimedon meze de la urboj kaj homoj sur la ebenaĵo. Ili havis neniom plu da mono; kaj restis al ili nenio krom kelke da kuriozaj nemodernaj oraj teleroj, – lasta restaĵo de malbone akirita riĉaĵo.
”Ni fariĝu oraĵistoj, ĉu ne?” diris Schwartz al Hans, kiam ili eniris la grandan urbon. ”Tio estas bona metio por ruzuloj. Ni povos enmeti en la oron multe da kupro, kaj neniu ekscios pri tio.”
Konsentante, ke la ideo estas bona, ili luis fornon kaj fariĝis oraĵistoj. Tamen du cirkonstancoj malhelpis ilian komercon: unue, oni ne aprobis la kupritan oron; due, kiam ajn la du fratoj vendis ion, ili kutime iris en apudan bierejon por fortrinki la monon, lasante etan Gluck por zorgi pri la fanda forno.
Tiamaniere ili fandis sian tutan oron, ne gajnante sufiĉan monon por aĉeti plion, kaj fine ili havis nur unu grandan pokalon, kiun donis al eta Gluck lia onklo, kaj kiun li alte ŝatis kaj tute ne deziris fordoni, kvankam li trinkis el ĝi nenion escepte lakton kun akvo.
La pokalo havis tre strangan aspekton. Ĝian tenilon formis du girlandoj el ondosimila ora hararo, tiel delikate ŝpinita, ke ĝi pli similis silkon ol metalon. Tiuj girlandoj malsupre enmiksiĝis kun barbo kaj vangharoj same rave ellaboritaj, kiuj ĉirkaŭis kaj ornamis sovaĝan malgrandan vizaĝon el la plej ruĝa oro, ĝuste je la antaŭo de la pokalo, kies tutan perimetron la okuloj kvazaŭe rigardadis.
Estis neeble trinki el la pokalo, se oni ne volis toleri fiksan rigardon el la angulo de tiuj okuloj. Schwartz eĉ certigis, ke iam, kiam li eltrinkis dekduan fojon la rejnvinon, kiu ĝin plenigis, li vidis la okulojn palpebrumi.
Kiam oni pretiĝis por aliformigi ankaŭ la pokalon en kulerojn, la koro de Gluck duone rompiĝis; sed la fratoj nur ridis pri li, ĵetis la pokalon en la fandopoton kaj ŝanceli ĝe formarŝis al la bierejo, lasante lin kiel kutime por elverŝi la oron en modelilojn, kiam estos ĝustatempe.
Post ilia foriro Gluck ĵetis adiaŭan rigardon al sia malnova amiko en la fandopoto. La ondosimila hararo jam malaperis; nenio restis krom la ruĝa nazo kaj brilaj okuloj, kiuj ŝajnis pli ol ordinare malicaj.
”Kompreneble,” pensis Gluck, ”post tia malbonuzo!”
Irinte malgaĵe al la fenestro, li sidiĝis por senti la freŝan vesperan aeron kaj por eviti la varmegan elspiron de la forno.
Nu, tra la fenestro oni povis rekte vidi, kiel mi antaŭe diris, la montaron, kiu ĉirkaŭis la Valon de trezoro, kaj ankoraŭ pli klare oni povis vidi la montopinton, de kiu falis la Ora rivero.
Estis ĝuste tagfiniĝo, kaj kiam Gluck sidiĝis ĉe la fenestro, li vidis la rokojn de la montosupraĵo tute ruĝaj kaj purpuraj pro la sunsubiro. Super ili brilis kaj tremetis helaj langoj el fajra nubo, kaj la rivero, pli hela ol ĉiuj ĉi, falis de unu krutegaĵo al alia kvazaŭ balancanta kolono simila al pura oro. Trans ĝi etendiĝis duobla arkaĵo de larĝa purpura ĉielarko, alterne ekruĝiĝante kaj paliĝante en girlandoj el ŝprucaĵo.
”Ho!” diris Gluck al si, rigardinte ĝin iom da tempo,
”se tiu rivero estus vere tute ora, kiel bonege estus!”
”Ne, Gluck, ne estus bone,” diris klara metalsimila voĉo proksime de lia orelo.
”Dio mia, kio estas tio?” ekkriis Gluck eksaltante.
Neniu ĉeestis. Li ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, kaj sub la tablo, kaj multfoje malantaŭ si, sed ja estis neniu tie; kaj ree li sidiĝis ĉe la fenestro. Ĉi tiun fojon li ne parolis, sed li ne povis sin deteni de la penso, ke estus tre oportune, se la rivero vere estus tute ora.
”Tute ne, mia knabo,” diris la sama voĉo pli laŭte ol antaŭe.
”Dio mia!” ree diris Gluck, ”kio povas esti?”
Ankoraŭfoje li rigardis en ĉiun angulon kaj ŝrankon kaj ree sin turnis kiel eble plej rapide, meze de la ĉambro, opiniante, ke estas iu malantaŭ li, kiam li subite ekaŭdis la saman voĉon. Ĝi nun kantis tre gaje ”Lala-lirala”; neniun vorton, nur dolĉan sibletan kvazaŭbolantan melodion, iomete similan al tiu de forta bolado en kaldrono.
Gluck rigardis el la fenestro. Ne, la kanto certe estis en la domo. Li serĉis en la supra etaĝo, en la malsupra. Ne, ĝi sendube estis en tiu ĉambro mem, venante pli rapide kaj pli klare ĉiumomente, ”Lala-lira-la.”
Subite Gluck imagis, ke ĝi sonas pli laŭte apud la forno.
Li kuris al ĝia pordeto kaj enrigardis. Jes, li estis prava, la kantado ŝajne venis ne nur el la forno, sed el la poto mem. Li malkovris ĝin kaj tuj kuris malantaŭen treege timigita, ĉar la poto certe estis kantanta! Gluck staris unu aŭ du minutojn en la plej malproksima angulo de la ĉambro, kun la manoj levitaj kaj la buŝo malfermita, kiam la kantado ĉesis, kaj la voĉo fariĝis klara kaj parolanta.
”He! ho!” diris la voĉo.
Gluck ne respondis.
”He! Gluck, knabo mia,” ree diris la poto.
Gluck kiel eble plej multe sin ekregis, kaj paŝinte rekte al la fandopoto, li eltiris ĝin el la forno kaj enrigardis. La oro estis tute fandita, kun supraĵo tiel glata kaj polurita kiel rivero; sed anstatau sia propra reflektaĵo, kiam li enrigardis, Gluck vidis sub la oro la ruĝan nazon kaj akrajn okulojn de sia malnova amiko ĉe la pokalo, milfoje pli ruĝan kaj akrajn ol iam antaŭe.
”Venu, Gluck, knabo mia,” ree diris la voĉo el la poto,
”mi estas bonstata, elverŝu min.”
Sed Gluck estis tro mirigita por fari tion.
”Elverŝu min, mi diras,” ripetis la voĉo, iomete malafable.
Gluck ankoraŭ ne povis ekmoviĝi.
”Ĉu vi elverŝos min?” pasie diris la voĉo, ”al mi estas tro varmege.”
Per granda peno Gluck reakiris la uzadon de siaj membroj, ekprenis la fandujon kaj klinis ĝin por elverŝi la oron. Sed, anstataŭ fluida oro, unue elvenis paro da beletaj flavaj malgrandaj kruroj, due kelkaj baskoj, poste paro da brakoj metitaj sur la koksoj, kaj fine la bone konata kapo de lia amiko sur la pokalo. Ĉiuj ĉi, unuiĝante tuj post la elruliĝado, staris energie sur la planko en formo de malgranda ora nano proksimume duonmetron alta.
”Prave!” diris la nano, etendante la krurojn kaj poste la brakojn, tiam skuante kaj kiel eble plej multe balancante la kapon dum kvin minutoj seninterrompe, verŝajne por konstati, ke li estas tute korekte kunmetita. Dume Gluck staris rigardante lin kun muta mirego.
La nano portis korpoveston el ŝpinita oro tiel delikate teksitan, ke la prismaj koloroj lumetis sur ĝi kiel sur la eksteraĵo de perlamoto; kaj laŭ tiu brilega korpovesto liaj haroj kaj barbo etendiĝis almenaŭ duone ĝis la tero en ondaj bukloj tiel rave delikataj, ke Gluck apenaŭ povis rimarki, kie ili finiĝis, ĉar ili verŝajne aeriĝis. La trajtoj de la vizaĝo tamen tute ne estis tiel bele perfektigitaj; ili estis iom maldelikataj, iomete kuprokoloraj, montrante per la esprimo tre persisteman kaj obstinan karakteron ĉe ilia malgranda posedanto.
Kiam la nano finis tiun sinekzamenon, li turnis la malgrandajn akrajn okulojn rekte al Gluck kaj lin fikse rigardis unu aŭ du minutojn. ”Ne Gluck, knabo mia, tio ne estus bona,” diris la malgranda viro.
Tio estis certe iom abrupta maniero por komenci konversacion.
Oni povis ja supozi, ke ĝi aludas al tiuj pensoj de Gluck, kiuj unue eligis el la poto la parolojn de la nano; tamen, kion ajn ĝi signifis, Gluck ne havis deziron kontraŭstari.
”Ĉu efektive ne, sinjoro?” diris Gluck, plej milde kaj humile.
”Ne,” diris la nano decideme. ”Tute ne.” Kaj, dirinte tion, li tiris la ĉapon tute sur la brovojn, marŝis proksimume metron dufoje tien kaj reen en la ĉambro, tre alte levante la krurojn kaj tre forte frapante la plankon per la piedoj. Tiu paŭzo donis al Gluck tempon por iomete ordigi la pensojn; kaj ne havante iun gravan kaŭzon por timi la malgrandan vizitanton, kaj sentante scivolon pli fortan ol miregon, li kuraĝis ekfari demandon speciale intiman.
”Mi petas, sinjoro,” diris Gluck, iomete hezitante, ”ĉu vi estis mia pokalo?”
Aŭdinte tion, la sinjoreto rapide turniĝis, paŝis rekte al Gluck kaj suprentiris sin ĝis la tuta alteco. ”Mi,” diris la eta viro, ”estas la reĝo de la Ora rivero.”
Post tio li ree turniĝis kaj alifoje marŝis tien kaj reen proksimume du metrojn, por doni tempon sufiĉan, por ke la konsterno, kiun ĉi tiu sciigo kaŭzis al lia aŭdanto, povu foriĝi. Tiam, ree paŝinte al Gluck, li staris senmove, kvazaŭ atendante iun respondon pri sia komunikaĵo.
Gluck decidis diri almenaŭ ion. ”Mi esperas, ke via reĝa moŝto fartas tre bone,” li diris.
”Aŭskultu!” komencis la malgranda viro, neniel respondante al la ĝentila demando. ”Mi estas la reĝo de tio, kion vi mortemuloj nomas la Ora rivero. La malico de pli potenca reĝo, el kies sorĉado vi ĵus liberigis min, kaŭzis la formon, en kiu vi antaŭe min vidis. Tiom de via karaktero, kiom mi vidis, kaj via konduto kontraŭ viaj malbonegaj fratoj, dezirigis min helpi al vi; tial aŭskultu tion, kion mi rakontos.
Kiu ajn, suprenrampinte ĝis la supraĵo de tiu monto, el kiu vi vidas la Oran riveron elfluanta, ĵetos en la riverfonton tri gutojn da sankta akvo, – por tiu, kaj por tiu nur, la rivero fariĝos oro. Sed neniu, kiu malsukcesos je la unua provo, sukcesos je dua provo; kaj se oni ĵetos malsanktan akvon en la riveron, ĝi subpremos lin, kaj li fariĝos nigra ŝtono.”
Tiel dirinte, la reĝo de la Ora rivero forturniĝis kaj intence marŝis en la plej varmegan flamon de la forno.
Lia figuro fariĝis ruĝa, blanka, travidebla, blindiga, –flama brulado de intensa lumo, –leviĝis, tremis –kaj malaperis.
La reĝo de la Ora rivero estis forvaporiĝinta.
”Ho!” ekkriis la kompatinda Gluck, kurante por postrigardi lin tra la kamentubo. ”Ho ve, ve, ve! Mia pokalo!
Mia pokalo! Mia pokalo!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.