|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA REĜO DE LA ORA RIVEROAŭtoro: John Ruskin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pratempe en kaŝita kaj monta parto de Stirio estis mirige kaj abunde produktema valo. Ĝi estis tute ĉirkaŭata de krutaj kaj ŝtonplenaj montoj, leviĝantaj en pintoj, kies altaj suproj estis ĉiam neĝkovrataj. De tiuj malsuprenfalis multaj torentoj en senĉesaj kaskadoj.
Unu el ĉi tiuj falis okcidenten, trans la flankon de krutegaĵo tiel alta, ke post kiam la suno jam subiris al la cetera mondo kaj kiam ĉie malsupre mallumiĝis, la sunradioj ankoraŭ brilis rekte sur tiun kaskadon tiamaniere, ke ĝi similis oran pluvon. Tial la ĉirkaŭa popolo nomis ĝin la Ora rivero.
Estis rimarkinde, ke neniu el ĉi tiuj riveretoj falis en la valon mem. Ili ĉiuj malsupreniris la alian flankon de la montoj kaj serpentumis tra larĝaj ebenaĵoj kaj preter homplenaj vilaĝoj. Tamen la nuboj estis tiel senĉese altirataj al la neĝkovritaj montoj kaj ripozadis tiel malpeze en la rondforma kavaĵo, ke dum senpluvaj kaj varmegaj periodoj, kiam la tuta ĉirkaŭaĵo estis bruldifektita, ankoraŭ falis pluvo en la valeto. Ĝiaj rikoltoj estis tiel grandaj, ĝia fojno tiel alta, kaj tiel ruĝaj estis ĝiaj pomoj, tiel bluaj la vinberoj, tiel bongusta la vino kaj tiel dolĉa la mielo, ke ĉiu vidanto estis mirigita, kaj oni kutime nomis ĝin la Valo de trezoro.
La tuta valeto apartenis al tri fratoj, nomitaj Schwartz,
Hans kaj Gluck. Schwartz kaj Hans, la pli maljunaj fratoj, estis tre malbelaj viroj kun pendantaj brovoj kaj malgrandaj malhelaj okuloj, kiuj ĉiam estis duonfermitaj tiamaniere, ke oni ne povis envidi en ilin.
Pro vivrimedoj la fratoj kulturis la Valon de trezoro, kaj bonegaj terkulturistoj ili ja estis. Ili mortigis ĉion, kio ne pagis por sia nutraĵo: ili mortpafis la merlojn pro bekpikado de la fruktoj, kaj mortigis la erinacojn, por ke ili ne suĉu la bovinojn; ili venenis la grilojn, ĉar tiuj manĝis la panpecetojn en la kuirejo, kaj sufokis la cikadojn, kiuj kantadis la tutan someron sur la tilioj. Ili laborigis siajn servistojn sen salajro, ĝis la servistoj rifuzis plu labori, kaj tiam la fratoj malpacis kun ili kaj forpelis ilin de la domo sen pago.
Estus surprize, se, havante tian farmbienon kaj tian sistemon, ili ne estus fariĝintaj tre riĉaj; kaĵ tre riĉaj ili ja fariĝis. Ili kutime sukcesis rezervi sian grenon, ĝis kiam ĝi estis tre multekosta, tiam ili vendis ĝin por la duoblo de ĝia valoro. Ili havis amasojn da oro kuŝantajn ĉirkaŭe sur la planko, tamen oni neniam sciiĝis, ke ili iam donacis eĉ pencon aŭ panpeceton kiel almozon. Neniam ili ĉeestis meson, kaj ili grumblis senĉese pri pagado de imposto. Unuvorte, ili estis tiel kruelaj kaj tiranaj, ke ĉiu, kun kiu ili havis rilatojn, nomis ilin la ”Nigraj fratoj.”
Gluck, la plej juna frato, estis laŭ mieno kaj karaktero tiel malsimila al la pli aĝaj fratoj, kiel oni povus eble imagi aŭ deziri. Li ne havis pli ol dek du jarojn, estis blondhara, bluokula kaj bonkora al ĉiu vivanta estaĵo.
Kompreneble li ne vivis tre bonkonsente kun siaj fratoj, aŭ, pli vere, ili ne vivis bonkonsente kun li. Kutime li devis deĵori je la honora ofico de rostaĵoturnanto, kiam estis io por rosti, kvankam tio ne ofte okazis; ĉar (por paroli juste pri la fratoj), ili estis apenaŭ malpli ŝparemaj koncerne sin mem ol koncerne aliajn personojn. La ceteran tempon li purigadis la ŝuojn, plankojn kaj kelkfoje la telerojn, okaze ricevante la manĝorestaĵon kiel kura ĝigon, kaj multegon da severaj batoj, kiel kvazaŭan instruadon.
Tiamaniere la aferoj longtempe daŭris. Fine alvenis tre malseka somero, kaj ĉio en la regiono malprosperis.
Apenaŭ la fojno estis rikoltita, kiam superakvado naĝigis la tutajn fojnamasojn al la maro; la hajlo pecetigis la vinberujojn; nigra ustilago mortigis ĉiom de la greno. Nur en la Valo de trezoro ĉio prosperis kiel kutime. Tiu havis pluvon, kiam ne estis pluvo aliloke, kaj havis sunradiojn, kiam aliloke la suno ne brilis. Ĉiuj venis al la bieno por aĉeti grenon kaj foriris, malbenegante la Nigrajn fratojn, kiuj postulis tiom, kiom ili volis kaj sukcesis ricevi, escepte de malriĉuloj, kiuj povis nur almozpeti.
Kelkaj el ĉi tiuj, tute ne rigardate nek helpate de la fratoj, mortis pro malsato ĉe ties propra pordo.
La vintro alproksimiĝis, kaj la vetero estis tre malvarma, kiam iun tagon la du pli maljunaj fratoj eliris, doninte la kutiman admonon al la eta Gluck (postlasita por prizorgi la rostaĵon), ke li enlasu neniun kaj fordonu nenion.
Gluck sidiĝis tre proksime de la fajro, ĉar pluvegis kaj la muroj de la kuirejo tute ne estis sekaj aŭ komfortaspektaj.
Li senhalte turnis la viandrostilon, kaj la rostaĵo fariĝis bonguste bruna. ”Kiel domaĝe!” pensis Gluck, ”ke miaj fratoj neniam invitas iun por kunmanĝi. Mi estas certa, ke kiam ili havas tiel bonan pecon da ŝafaĵo kiel ĉi tiun kaj neniu alia havas eĉ pecon da seka pano, tio feliĉigus iliajn korojn, gastigi iun ĉe la tablo.”
Ĝuste kiam li parolis, eksonis duobla frapo sur la pordo, tamen peza kaj malklara, kvazaŭ la frapilo estus banda ĝita, – pli simila al ventbloveto ol vera frapo.
”Nepre estas la vento,” diris Gluck, ”neniu alia kuraĝus frapi duoble je nia pordo.”
Ne, tio ne estis la vento; denove sonis tre laŭte, kaj, tiom pli mirige, la frapanto ŝajnis malpacienca kaj tute ne timema pri la rezulto. Gluck iris al la fenestro, malfermis ĝin kaj elmetis sian kapon por sciiĝi, kiu estas tie.
Ekstere staris la plej rimarkinda sinjoreto, kiun la knabo iam en la vivo vidis. Li havis grandegan nazon iomete brazkoloran; liaj tre rondaj kaj tre ruĝaj vangoj kvazaŭ sugestis, ke li ĵus blovis nebruleman fajron dum kvardek ok horoj; liaj okuloj gaje briletis tra longaj silkecaj okulharoj, liaj lipharoj faris duoblan buklon, simile al korktirilo, ambaŭflanke de la buŝo, kaj liaj haroj, kies koloro similis pipron miksitan kun salo, estis multe pli longaj ol ĝis la ŝultroj,
Li estis alta proksimume unu metron kaj trionon kaj portis preskaŭ tiel altan kasketon, ornamitan per nigra plumo proksimume unu metron longa. Lia korpovesto plilongiĝis malantaue kvazaŭ ekstrema trograndiĝo de tia vesto, kian oni nun nomas jako, sed ĝi estis multe kaŝata de la ŝvelantaj faldoj de grandega, nigra, glatbrila mantelo, kiu dum kvieta vetero sendube estis multe tro longa, ĉar la vento, fajfante ĉirkaŭ la malnova domo, etendis ĝin horizontale de liaj ŝultroj ĝis proksimume la kvaroblo de lia persona alteco.
La stranga eksteraĵo de lia vizitanto tiel mirigis Gluckon, ke li staris senmove, ne dirante vorton, ĝis kiam la maljunulo, farinte alian kaj pli energian koncerton per la frapilo, turniĝis por zorgi pri la forflugema mantelo.
Tiam li ekvidis la malgrandan flavan kapon de Gluck, kun larĝe malfermitaj buŝo kaj okuloj, enprematan en la fenestron.
”Ho!” diris la sinjoreto, ”tio ne estas konvena maniero por malfermi la pordon; mi estas malseka, enlasu min.”
Efektive li estis malseka. Lia plumfasko pendis malsupren inter liaj kruroj kvazaŭ vosto de batita hundido, kaj de ĝi gutetis akvo kiel de ombrelo. La akvo enfluis laŭ la pintoj de liaj lipharoj en la veŝtopoŝojn kaj elfluis simile al muelrivereto.
”Mi petas pardonon, sinjoro,” diris Gluck, ”mi tre bedaŭras, sed efektive mi ne povas.”
”Kion vi ne povas?” demandis la maljuna sinjoro.
”Mi ne povas enlasi vin, sinjoro, mi ja ne povas; miaj fratoj mortbatus min, sinjoro, se mi eĉ ekpensus pri tia ago. Kion vi deziras, sinjoro?”
”Kion mi deziras?” diris la maljunuleto kolerete, ”mi deziras fajron kaj ŝirmejon; kaj jen via granda fajro flamas, krakas kaj dancas kontraŭ la muroj, kaj neniu profitas de la varmeco. Enlasu min, mi diras; mi volas nur varmiĝi.”
Teninte la kapon tiel longtempe ekster la fenestro,
Gluck eksentis, ke estis ja malagrable malvarme, kaj kiam li turniĝis kaj vidis la belan fajron, kiu kraketis, muĝis kaj suprenĵetis brilajn fajrostrekojn tra la kamentubo, kvazaŭ pro la bonega odoro de la ŝafaĵo, jam pense ĝin gustumante, la senutila forbrulado de la fajro lin kortuŝis.
”Li efektive ŝajnas treege malseka,” diris eta Gluck.
”Mi enlasos lin nur kvaronon da horo.” Irinte al la pordo, li malfermis ĝin; kaj ĝuste kiam la sinjoreto enpaŝis, ekblovis tra la domo ventego, kiu ŝanceligis la malnovajn kamentubojn.
”Vi estas bona knabo,” diris la sinjoreto, ”ne ĝenu vin pro la fratoj. Mi parolos al ili.”
”Mi petegas, sinjoro, ne faru tion,” respondis Gluck,
”mi ne povas permesi, ke vi restu ĝis ilia reveno; ili certe mortigus min.”
”Ho ve!” diris la maljunulo, ”mi tre bedaŭras tion.
Kiom da tempo estas permesate, ke mi restu?”
”Nur ĝis kiam la ŝafaĵo estos rostita, sinjoro,” respondis Gluck, ”kaj ĝi jam estas tre bruna.”
Tiam la malgranda sinjoro enmarŝis en la kuirejon kaj sidiĝis sur la pototenilo, trovante lokon en la kamentubo por sia kasketo, kiu estis multe pli alta ol ĝis la plafono.
”Vi baldaŭ sekiĝos tie, sinjoro,” diris Gluck, ree sidiĝinte por turnigi la ŝafaĵon. Tamen la maljuna sinjoro tute ne sekiĝis, sed senĉese la akvo gutetis de li sur la cindrojn, dum la fajro siblis, muĝetis kaj komencis fariĝi tre nigra kaj malagrabla. Neniam ekzistis tia mantelo; el ĉiu faldo la akvo fluis kvazaŭ tra defluilo.
”Bonvolu pardoni min, sinjoro,” fine diris Gluck, rigardinte dum kvarono da horo la akvon etendiĝanta per longaj hidrargosimilaj riveretoj sur la planko. ”Ĉu vi permesos, ke mi prenu vian mantelon?”
”Ne, mi dankas vin,” diris la maljuna sinjoro.
”Ĉu ankaŭ ne vian kasketon, sinjoro?”
”Estas al mi komforte, mi dankas vin,” diris la maljunulo iom malafable.
”Sed – sinjoro – mi tre bedaŭras,” diris Gluck hezitante,
”sed – vere, sinjoro, – vi estingas la fajron.”
”Pli longa tempo estos do necesa por kuiri la ŝafaĵon,” iom sarkasme respondis la vizitanto.
La konduto de lia gasto tre konfuzis Gluck-on; ĝi estis stranga mikso de trankvileco kaj humileco. Meditante li turnigis la rostaĵon dum kvin pluaj minutoj.
”Tiu ŝafaĵo ŝajnas tre bona,” diris la malgranda sinjoro post iom da tempo. ”Ĉu vi eble povas doni al mi malgrandan peceton?”
”Neeble, sinjoro,” respondis Gluck.
”Mi tre malsatas,” daŭrigis la maljuna sinjoro, ”mi havis nenion por manĝi hieraŭ nek hodiaŭ. Ili certe ne povus rimarki mankon de peco apud la genuo.”
Li parolis tiel melankolie, ke li tute kortuŝis Gluck-on.
”Ili promesis, ke mi ricevos hodiaŭ unu detranĉaĵon, sinjoro,” li diris, ”mi povas tiom doni al vi, sed neniom pli.”
”Bona knabo,” ree diris la maljuna sinjoro.
Tiam Gluck varmigis teleron kaj akrigis tranĉilon.
”Estas ja indiferente al mi, se mi ricevos batadon pro tio,” li pensis.
Ĝuste kiam li tranĉis grandan pecon el la ŝafaĵo, sonis ĉe la pordo terura frapo. La maljuna sinjoro desaltis de la pototenilo, kvazaŭ ĝi subite ĝene varmiĝis. Gluck remetis la detranĉaĵon en la ŝafaĵon kun senesperaj penoj je precizeco kaj poste kuris por malfermi la pordon.
”Kial vi atendigis nin en la pluvo?” diris Schwartz, enpaŝante kaj ĵetante sian ombrelon al la vizaĝo de Gluck.
”Jes! Kial do, kanajleto?” ekkriis Hans, donante al li instrueman orelfrapon, dum li sekvis la fraton en la kuirejon.
”Dio mia!” ekkriis Schwartz, malferminte la pordon.
”Amen,” diris la sinjoreto, kiu, forpreninte la kasketon, staris meze de la kuirejo, fleksiĝante kiel eble plej rapide.
”Kiu estas tiu?” demandis Schwartz, ekprenante pastoplatigilon kaj turniĝante a! Gluck kun sovaĝa malrideto.
”Mi ja ne scias, frato,” diris Gluck tre timigita.
”Kiel li eniris?” kriegis Schwartz.
”Mia kara frato,” humile protestis Gluck. ”Li estis tiel terure malseka.”
La platigilo estis ĵus fraponta la kapon de Gluck, kiam la sinjoreto tuj intermetis la konusforman kasketon, sur kiu krakegis la platigilo, elskuante la akvon el la kasketo ĉien en la ĉambro. Sed strange ja estis, ke la platigilo, ektuŝante la kasketon, tuj elflugis el la mano de Schwartz, turniĝante kvazaŭ pajlo en forta vento, kaj falis en angulon ĉe la pli malproksima flanko de la ĉambro.
”Kiu estas vi?” demandis Schwartz, turnante sin al li.
”Kion vi faras ĉi tie?” boje blekis Hans.
”Mi estas kompatinda maljunulo, sinjoro,” la sinjoreto ekdiris tre modeste, ”kaj vidante vian fajron tra la fenestro, mi petis kvaronhoran ŝirmadon.”
”Bonvolu tuj elmarŝi,” diris Schwartz. ”Ni jam havas sufiĉe da akvo en nia kuirejo, ne farante el ĝi sekigejon.”
”Estas malvarma vetero por forĵeti maljunulon, sinjoro; rigardu miajn grizajn harojn.” Ĉi tiuj pendis ĝis liaj ŝultroj, kiel mi antaŭe rakontis.
”Ho, jes!” diris Hans, ”estas sufiĉe da ili por varmigi lin. Eliru!”
”Mi estas treege malsata, sinjoro. Ĉu vi ne povus doni al mi pecon da pano antaŭ mia foriro?”
”Panon! Kia ideo!” ekkriis Schwartz. ”Ĉu vi supozas, ke neniel alie ni uzas nian panon, ol por doni ĝin al tiaj ruĝnazaj kanajloj?”
”Kial vi ne vendas vian plumfaskon?” mokis Hans.
”Eliru!”
”Malgrandan pecon mi petegas,” diris la maljuna vireto.
”For de ĉi tie!” ordonis Schwartz.
”Mi petegas, sinjoro.”
”For, kaj estu pendigota!” ekkriis Hans, ekkaptante lin je la kolumo. Sed tuj kiam li tuŝis la kolumon de la sinjoreto,
Hans sekvis la platigilon, turniĝante ree kaj ree kaj fine falante sur la platigilon en la angulo. Tiam Schwartz tre koleriĝis kaj kuris al la maljunulo por elĵeti lin; sed ankaŭ li apenaŭ tuŝis lin, kiam li perforte sekvis la fraton kaj la platigilon, frapante la kapon kontraŭ la muro, kaj li falegis en la angulon. Tie do kuŝis ĉiuj tri.
Poste la maljuna sinjoro rapidege turnis sin laŭ la kontraŭa flanko; li turniĝadis, ĝis kiam la longa mantelo tute volviĝis ĉirkaŭ li. Sur la kapon li ekmetis la kasketon, tre oblikve, ĉar alie ĝi traborus la plafonon, donis alian tordon al la spiralbuklaj lipharoj kaj diris tute trankvile:
”Sinjoroj, mi deziras al vi tre bonan matenon. Je la dekdua nokte mi ree vizitos vin; post tia rifuzo de gastigado, kian mi ĵus spertis, vi ne miros, se tiu vizito estos la lasta, kiun mi iam faros al vi.”
”Se iam mi ree vin trovos ĉi tie,” grumblis Schwartz, venante duone timigita el la angulo – sed, antaŭ ol li povis fini la frazon, la maljuna sinjoro eliris, fermante la pordon kun granda ekbruo; kaj preter la fenestro en tiu momento flugis girlando el ĉifonita nubo, kiu kirliĝis kaj ruliĝis laŭlonge de la valo en ĉiaj formoj, turniĝante en la aero kaj fine fluidiĝante en subita pluvo.
”Tre bela afero estas tio, sinjoro Gluck!” diris Schwartz. ”Metu la ŝafaĵon sur teleron! Se iam mi ree trovos vin faranta tian friponaĵon – Dio mia! La ŝafaĵo estas jam tranĉita!”
”Vi promesis al mi unu detranĉaĵon, frato, ĉu ne?” diris Gluck.
”Ho! ho! kaj vi tranĉis ĝin, dum ĝi estis varmega, mi vidas, intencante kapti ĉiom de la saŭco. Pasos longa tempo, antaŭ ol mi ree promesos al vi ion similan! Eliru el la ĉambro, kanajlo, kaj restu en la karbokelo, ĝis kiam mi vokos vin.”
Gluck eliris el la ĉambro sufiĉe melankolie. La fratoj manĝis kiel eble plej multe de la ŝafaĵo, enŝlosis la restaĵon en la ŝrankon kaj post la manĝo komencis ebriiĝi.
Kia terura nokto! Muĝega vento kaj torenta senĉesa pluvo! La fratoj ankoraŭ retenis sufiĉe da prudento por fermi ĉiun fenestran kovrilon kaj duoble rigli la pordon, antaŭ ol ili enlitiĝis. Kutime ambaŭ dormis en unu ĉambro.
Ĝuste kiam la horloĝo batis la dekduan, ilin vekis timiga krakego: la pordo krevis kun fortego, kiu skuis la domon de supro ĝis fundo.
”Kio estas tio?” ekkriis Schwartz, eksaltante en sia lito.
”Nur mi,” diris la sinjoreto.
La du fratoj sidiĝis sur la kapkusenoj kaj fikse rigardis en la mallumon. La ĉambroj estis plenaj de akvo, kaj per nebuleta lunradio, kiu trovis sian vojon tra truo en la fenestra kovrilo, ili povis vidi meze de la akvo grandegan ŝaŭmosferon, turniĝantan kaj dancantan supren-malsupren simile al korko; kaj sur la sfero, kvazaŭ sur plej luksa kuseno, kuŝis la maljuna sinjoreto kun kasketo kaj ĉio cetera. Estis nun sufiĉe da loko por la kasketo, ĉar la tegmento ne plu restis sur la domo.
”Mi bedaŭras vin ĝeni!” ironie diris la vizitanto. ”Mi timas, ke viaj litoj estas iomete malsekaj; eble estus pli bone, se vi irus al la ĉambro de via frato. Mi lasis la plafonon tie.”
Ili ne atendis admonon, sed rapidis tute malsekaj kaj en grandega teruro en la ĉambron de Gluck.
”Vi trovos mian vizitkarton sur la kuireja tablo,” la maljuna sinjoro kriis post ili. ”Memoru, ĉi tiu estas la lasta vizito.”
”Ĉielo permesu tion!” diris Schwartz, tremante. Kaj la ŝaŭmsfero malaperis.
Taglumo fine venis, kaj matene la fratoj elrigardis el la malgranda fenestro de la ĉambro de Gluck. En la tuta Valo de trezoro montriĝis nur ruino kaj pereo. La superakvado estis forbalainta arbojn, rikoltojn kaj brutarojn kaj lasis anstataŭe dezerton plenan de ruĝa sablo kaj griza koto.
La du fratoj iris tremante kaj timigite en la kuirejon.
La akvo estis tute difektinta la teretaĝon. Grenon, monon, preskaŭ ĉiun moveblaĵon ĝi estis forportinta, kaj restis nur malgranda blanka karto sur la kuireja tablo.
Sur tiu estis gravuritaj per grandaj kurbaj longkruraj literoj la vortoj: sinjoro Sudokcidenta vento.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.