La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA REĜO DE LA ORA RIVERO

Aŭtoro: John Ruskin

©2026 Geo

La Enhavo

Tria ĉapitro

Kiel sinjoro Hans ekiris por vojaĝo al la Ora rivero, kaj kiamaniere li sukcesis

La reĝo de la Ora rivero apenaŭ finis la eksterordinaran eliron rakontitan en la antaŭa ĉapitro, kiam Hans kaj Schwartz venis kriegante en la domon, sovaĝe ebriaj. La sciigo pri la tuta perdo de ilia lasta oraĵo sobrigis ilin nur sufiĉe por povi stari kontraŭ Gluck kaj bati lin senĉese dum kvarono da horo! Fine ili falis en seĝojn kaj demandis, kion li povas senkulpigi sin.

Gluck rakontis al ili la okazintaĵon, pri kiu kompreneble ili tute ne kredis ion. Ree batinte lin, ĝis kiam iliaj brakoj doloris, ili ŝanceliĝe iris por kuŝiĝi. Dum la mateno tamen la firmeco, kun kiu Gluck insistis pri sia rakonto, akiris por li iom da kredo; la tuja rezulto estis, ke la du fratoj, longe disputinte pri la malfacila problemo, kiu el ili unue provu la sorton, eltiris siajn glavojn kaj komencis batali. La bruo timigis la najbarojn, kiuj, tute ne povante pacigi la batalantojn, venigis policanon.

Aŭdante pri tio, Hans sukcesis forkuri kaj sin kaŝis; sed oni perforte kondukis Schwartz-on antaŭ la magistraton, kiu monpunis lin pro pacorompo, kaj oni ĵetis lin en malliberejon, ĝis kiam li pagos la punmonon, ĉar dum la hieraŭa vespero li elspezis sian lastan pencon.

Kiam Hans eksciis pri tio, li tre ĝojis kaj decidis tuj ekiri al la Ora rivero. Kiamaniere akiri la sanktan akvon, estis ia problemo. Li iris al pastro, sed tiu povis doni neniom da sankta akvo al tia diboĉulo. Tial Hans iris la unuan fojon en sia vivo al vespera Diservo kaj, pretekstante fari la krucosignon, ŝtelis tasplenon kaj triumfe reiris hejmen.

La sekvantan matenon li ellitiĝis antaŭ la sunleviĝo, verŝis la sanktan akvon en dikan botelon, metis du botelojn da vino kaj iom da viando en korbon, pendigis ilin al sia ŝultro, kaj preninte alpobastonon en la manon, ekiris al la montoj.

Survoje el la urbo li preterpasis la malliberejon, kaj enrigardante tra la fenestroj, li vidis Schwartz-on, kiu mem, kun tre melankolia mieno, elrigardis tra ferkrada fenestro.

”Bonan matenon, frato,” diris Hans, ”ĉu vi havas komision por la reĝo de la Ora rivero?”

Schwartz grincigis la dentojn furioze kaj skuis la barojn per sia tuta forto. Sed Hans nur ridis pri li, kaj konsilante, ke li sidu komforte ĝis la reveno de sia frato, remetis la korbon sur la ŝultrojn, skuis la sanktan akvon ĝis ŝaŭmiĝo rekte antaŭ la vizaĝo de Hans kaj kiel eble plej bonhumore formarŝis.

Tia bela mateno ja feliĉigus iun ajn eĉ sen serĉado de Ora rivero. Kuŝis laŭlonge de la valo longaj linioj el rosa nebuleto, super kiuj leviĝis masivaj montoj kun malsupraj krutaĵoj en palgriza ombro kaj apenaŭ videblaj tra la ŝvebanta vaporo. Sed laŭgrade ili leviĝis kaj atingis la sunlumon, kiu brilis per akraj ruĝkoloraj punktoj sur la angulaj ŝtonegoj kaj penetris per longaj rektaj radioj tra la franĝoj de lancosimilaj pinoj.

Alte supre montriĝis la ruĝaj splititaj masoj de roko, disfrakasita en miriadoj da fantaziaj formoj, kun strioj de sunlumumita neĝo, ĉi tie kaj tie desegnitaj laŭ la profundegaĵoj, kvazaŭ linioj de fulmo. Pli malproksime kaj tre alte super ĉio, malpli klare ol la matena nubo, sed pli pure kaj senmove, dormadis sur la blua ĉielo la plej altaj pintoj kun eterna neĝo.

La Ora rivero, devenanta de pli malalta kaj senneĝa altaĵo, estis nun preskaŭ en ombro, escepte de la plej supraj ŝprucaĵoj de ŝaŭmo, kiuj leviĝis kvazaŭ malrapida fumo super la ondoforma linio de la akvofalego kaj forflugis en maldikaj girlandoj kune kun la matenvento.

Al tiu celo, nur al tiu, estis direktitaj la okuloj kaj pensoj de Hans. Forgesante la distancon, kiun li devis trairi, li ekiris neprudente rapide kaj pro tio tre laciĝis, antaŭ ol li suprenrampis la unuan aron da verdaj malaltaj montejoj. Krome, alveninte sur la supraĵo, li vidis kun surprizo, ke granda glaciejo, pri kiu li tute ne antaŭe sciis, kuŝis inter li kaj la fonto de la Ora rivero.

Suririnte ĝin kun la maltimo de kutimlerta montisto, li tamen opiniis, ke neniam en la vivo li transiris tiel strangan kaj danĝeran glaciejon. La glacio estis treege glitiga, kaj el ĉiuj fendoj venis sovaĝaj sonoj de torente fluanta akvo, ne unutonaj kaj mallaŭtaj, sed ŝanĝantaj kaj bruaj, kiuj pligrandiĝis iufoje kvazaŭ intermitaj kanteroj de sovaĝa melodio. Ili rompiĝis en mallongaj melankoliaj tonoj aŭ subitaj krioj, simile al voĉoj de homoj en malĝojo aŭ doloro.

La glacio estis rompita en milojn da konfuzaj formoj, sed ŝajnis al Hans, ke neniu el tiuj similis la ordinarajn formojn de splitita glacio. Aperis kvazaŭ strangaj esprimoplenaj vizaĝoj en ĉiu konturo, kun senĉesa simileco al vivantaj trajtoj, distordaj kaj mokaj. Miriadoj da trompaj ombraĵoj kaj flamaj lumoj ludis kaj ĉirkaŭe flirtis inter la palbluaj pintoj, blindigante kaj konfuzante la vidon de la vojaĝanto, dum liaj oreloj surdiĝis kaj lia kapo turniĝis pro la ĉiama ŝprucego kaj muĝego de la kaŝitaj akvoj.

Tiuj dolorigaj cirkonstancoj plimultiĝis, dum li antaŭeniris; la glacio krakegis kaj fendiĝis en novaj profundaĵoj ĉe liaj piedoj; falemaj turpintoj balanciĝis ĉirkaŭ li kaj falis tondrante trans la vojon. Kvankam li ofte antaŭe travivis tiajn danĝerojn sur la plej teruraj glaciejoj kaj dum plej malbona vetero, tamen kun nova kaj sufoka sento de premanta timego li suprensaltis la lastan profundaĵon kaj sin ĵetis, laciĝinte kaj tremante, sur la firman herbaĵon de la monto.

Li jam devis forlasi la korbon da nutraĵo, kiu fariĝis danĝera malhelpaĵo sur la glaciejo, kaj nun li havis nenion por sin refreŝigi kaj devis disrompi kaj manĝi kelkajn pecojn da glacio. Tamen ĝi sensoifigis lin, kaj kun la nevenkebla spirito, kiun havas avareco, li daŭrigis la malfacilan vojaĝon.

Nun lia vojo etendiĝis rekte supre sur montorando de nudaj ruĝaj rokoj sen herbero por helpi la piedon aŭ elstaranta angulaĵo por doni iom da ombro kontraŭ la suda suno. Estis post la tagmezo, kaj la sunradioj forte brilis sur la kruta vojeto, dum la tuta atmosfero estis senmova kaj varmega.

Soifego baldaŭ aldoniĝis al la korpolaciĝo, kiu nun dolorigis Hans-on. Ekrigardon post ekrigardo li ĵetis sur la botelon da akvo, kiu pendis ĉe lia zono. ”Tri gutoj sufiĉas,” li fine pensis, ”mi povas almenaŭ malvarmigi miajn lipojn per ĝi.”

Li malfermis la botelon kaj ĵus levis ĝin al la lipoj, kiam li ekvidis ion kuŝantan sur la roko flanke de li, kaj li rimarkis, ke ĝi ekmoviĝas. Estis malgranda hundo, kiu ŝajne agoniis pro soifo. Ĝia lango pendis el la buŝo, ĝiaj makzeloj estis sekaj, ĝiaj kruroj senvive etendiĝis, kaj svarmo da nigraj formikoj rampis ĉirkaŭ ĝiaj lipoj kaj gorĝo. Ĝia rigardo trafis la botelon, kiun Hans tenis en la mano. Li levis ĝin, trinkis, forpuŝis la beston per sia piedo, kaj preterpasis. Li ne sciis, kiel okazis, tamen ŝajnis al li, ke trans la blua ĉielo subite venis stranga ombro.

La vojeto fariĝis ĉiumomente pli kruta kaj pli malebena.

Anstataŭ refreŝigi lin, la altmonta aero ŝajnis febrigi lian sangon. Li aŭdis kvazaŭ mokadon en la bruo de la montaj akvofaloj; ili estis tre malproksimaj, kaj lia soifo ĉiam pligrandiĝis.

Ankoraŭ alia horo pasis, kaj ree li malsupren rigardis al la botelo ĉe sia flanko. Ĝi estis duone malplena; tamen restis multe pli ol tri gutoj. Li haltis por malfermi ĝin, kaj tuj denove moviĝis io sur la vojeto antaŭ li. Estis bela infano, kuŝanta preskaŭ senviva sur la roko, kun brusto spireganta pro soifo, okuloj malfermitaj kaj lipoj sekegaj kaj febrovarmaj. Seninterese Hans rigardis ĝin, trinkis kaj antaŭen paŝis. Kaj antaŭ la suno venis malluma griza nubo, kaj longaj, kvazaŭ serpentaj ombroj suprenrampis la montoflankojn.

Kun granda peno Hans ankoraŭ iris. La suno estis malleviĝanta, sed ŝajne nenia malvarmeco venis pro ĝia subiro; la peza senviva aero premegis liajn frunton kaj koron, sed la celo estis proksima. Li vidis la akvofalon de la Ora rivero ŝprucanta el la montoflanko apenaŭ cent kvindek metrojn super li. Haltinte momenton por spiri, li antaŭenkuris por plenumi la taskon.

En tiu momento mallaŭta ekkrio sonis al lia orelo. Li turniĝis kaj vidis grizharan maljunulon kuŝanta sur la rokoj. Liaj okuloj estis interniĝintaj, la vizaĝo morte pala kaj tordita per esprimo malespera.

”Akvon!” li malforte ekkriis kaj etendis la brakojn al Hans.

”Akvon! Mi mortas.”

”Mi havas nenion,” respondis Hans, ”vi jam havis vian porcion da vivo.”

Li paŝis trans la kuŝantan korpon, kaj rapidis antaŭen.

El la oriento leviĝis ekbrilo de blua glavoforma fulmo; ĝi tremegis trifoje trans la tutan ĉielon kaj lasis sur ĝi pezan nepenetreblan nuancon de mallumo. La suno estis subiranta: kvazaŭ varmega bulo ĝi saltis al la horizonto.

La muĝego de la Ora rivero eksonis al la oreloj de Hans. Li staris ĉe la rando de la fendego, tra kiu ĝi fluis.

Ĝiajn ondojn plenigis la ruĝa brilo de la sunsubiro; ili skuis siajn krestojn kvazaŭ fajrolangojn; kaj sangolumaj ekbriloj flirtis sur la ŝaŭmo. Ilia sono ankoraŭ pligrandi ĝis ĉe liaj oreloj; lia cerbo turniĝis pro la daŭra tondro.

Tremante pro teruro, li eltiris la botelon el sia zono kaj ĵetis ĝin meze en la torenton. Ĝuste kiam li ĵetis, glacia tremo iris tra lia korpo; li faletis, ekkriegis kaj falis. La akvo fermiĝis super lia krio. Kaj la ĝemado de la rivero pli furioze sonis al la nokta aero, dum ĝi rapidis super la nigra ŝtono.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.