La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA REĜO DE LA ORA RIVERO

Aŭtoro: John Ruskin

©2026 Geo

La Enhavo

John Ruskin

John Ruskin naskiĝis en la jaro 1819 en London. Lia patro estis bone instruita kaj sufiĉe riĉa, kaj lia patrino estis tre inteligenta kaj ĉarma virino. Ŝi mem instruis la knabon dum lia frua infaneco, zorgeme aranĝante liajn taskojn, horojn de studado kaj amuzadon. Li havis malmultajn ludilojn kaj ne ofte ludis kun aliaj infanoj, donante la plejparton de sia tempo al legado de elektitaj libroj.

Post kelkaj jaroj li komencis akompani la patron, kiu, kiel agento por vinberista firmo, multe vojaĝis. Tio donis al la knabo okazon, vidi belajn pejzaĝojn kaj viziti pitoreskajn kastelojn. La patro montris al li la pentraĵojn en multaj famaj pinakotekoj kaj inspiris al li tian komprenon pri arto, arĥitekturo kaj iliaj rilatoj al la naturo, ke li poste fariĝis fama verkisto pri la arto kaĵ la naturo.

Inter liaj pli gravaj verkoj estas Modernaj pentristoj, en kvin volumoj, La ŝtonoj de Venecio kaj La lumoj de arĥitekturo; de 1860 ĝis sia morto en 1900 li verkis ankaŭ librojn pri sociologio kaj politika ekonomio.

Li verkis la rakonteton La reĝo de la Ora rivero en la jaro 1841, responde al peto de juna knabino kaj nur por ŝia amuzado. Sed iom pli poste, kiam iu amiko sugestis, ke oni presigu ĝin, li ne rifuzis permeson al la eldonistoj.

Washington, Novembro 1910
Ivy Kellerman


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.