|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() CENT DEK TRI HUMURAĴOJAŭtoro: Augusto J. Loira |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Lau diro de Milton, reĝo povas esti kronita je la aĝo dekkvarjara, sed li ne povas edziĝi ĝis kiam li estas dekokjara; ĉar estas multe pli malfacile regi virinon ol regi regnon.
Enirante en teatron, junulo puŝas sinjorinon.
“Besto!” ŝi ekkrias.
“Pardonon!” petas per dolĉa voĉo la aludito.
“Vi mem, sinjoro,” reparolas la sinjorino, “mi kredis ke la puŝanto estas mia edzo.”
Malfeliĉa homo plendas pro tio ke neniu havas por li ĝentilaĵon, ĉar li estas malriĉa. Amiko diras al li:
“Ne suferu! Tago alvenos en kiu ĉiuj trovantaj vin sur la stratoj vin salutos.”
“Kiam?”
“Tiam kiam vi mortos.”
Verkisto diras pri kolego:
“Li estas spritega.”
Ĉeestanto ekdiras:
“Ja, li ne diras same pri vi.”
“Eble ni ambau eraras”, respondas la verkisto.
“Edzineto, mi mortas. Mi petas de vi lastan favoron: post mia morto, edziniĝu kun mia frato.”
“Ne eble, karega. Mi havas alian kompromison.”
Post longa vizito:
“Je Dio, sinjoro, ne prenu sur vin la ĝenon eliri kun mi ĝis la pordo.”
“Ne estas ĝeno, sinjoro, estas plezurego.”
“Fraulino, mi kuraĝas peti de vi...”
“Bedaurinde, sinjoro, mi jam promesis ĉiujn dancojn.”
“Pardonu, fraulino, mi ne petas dancon, sed nur ke vi ekstaru, ĉar vi sidas sur mia ĉapelo.”
Kelkaj amikoj ludas. El du perdantoj, unu bruplendas kaj la alia silentas. Tiu ĉi diras al tiu:
“Kial vi tiel krias? Ĉu vi ne vidas kiel mi perdas ne dirante vorton?”
“Amiko,” diras la demandito, “vi silentas tial ke viaj doloroj estas pli grandaj ol miaj, kaj mutigas vin.”
“Kiom edzeco ŝanĝas la ideojn!”
“Ĉu vere?”
“Jes, kredu min. Kiam mi estis fianĉo, plaĉis al mi ĉiuj virinoj, sen escepto.”
“Kaj nun?”
“Nun plaĉas al mi ĉiuj virinoj, esceptante la mian.”
Sinjoro invitis matenmanĝi senhontan amikon, kiu metis en sian poŝon kafkulereton. La sinjoro, kiu tion vidis, faris same kun alia kulereto, kaj diris al sia servanto kiam tiu ĉi senigis la tablon:
“Petro, vi ne kalkulis la manĝilaron antau kaj post nia manĝado. Certe ne, ĉar tiu ĉi sinjoro kaj mi ŝercis forkaŝinte du kuleretojn. Jen estas unu en mia poŝo, kaj alia en poŝo de mia amiko. De nun, havu pli da zorgo.”
“Sinjoro! Kiam vi pagos al mi la veston kiun mi elfaris por vi?”
“Vi pensigas min pri infanoj.”
“Kial?”
“Ĉar, same kiel ili, vi faras demandojn kiujn mi ne scias kion respondi.”
Post la edziĝo:
“Matildo, mia bela, ni restos en la kamparo dum la tuta dauro de nia amo.”
“Plezure. Sed prenu bileton de iro kaj reveno.”
Vulpo pasis iam tra korto en kiu estis pluvakvujo enhavante malmulte da akvo. Ĝian fundon rigardante, ĝi vidis en ĝi multajn fiŝojn. Incitata de ĝia manĝegemo kaj inspirata de ĝia ruzeco, ĝi sin ĵetis en sitelon pendantan de ĉeno, kaj per sia pezo facile malsupreniris en la pluvakvujon, samtempe kiam altiĝis alia sitelo kunligita kun la dua ekstremaĵo de la ĉeno.
Manĝinte tiom da fiŝoj kiom ĝi deziris, la vulpo decidis eliri el la akvujo, sed ĝiaj penoj por la supreniro restis vanaj kaj senefikaj.
Kiam ĝi senespere ploris sian malfeliĉon, katblekoj eldistris ĝin el ĝia ĉagreno. Ekvidinte savorimedon, la vulpo ekparolis flate kaj aminde:
“Karaj amikoj, ĉu vi estas gekatoj? Estu feliĉaj je viaj amoj. Mi estas fiŝo tiel amanta vian genton ke mi estas preta tuj oferi mian vivon kaj ankaŭ tiun de miaj kunvivantaj kamaradoj por via feliĉo. Eksaltu do en la sitelon kiun vi vidas super mi, kaj tuj vi alvenos en fenestrejon kie vi eterne ĝuos la feliĉaĵojn de geedza vivo.”
La kato diris:
“Mi estas maljuna kato kaj malmulte ŝatas la danĝerajn aventurojn. Post pripensado, mi...”
“Malkuraĝulo!” blekrespondis ĝia Evo, kaj ambaŭ saltis en la sitelon, kaj reciproke ĉirkaŭ-prenitaj malsupreniris en la profundegaĵon.
Samtempe la ruza vulpo saltis sur la malsupran sitelon, eliris el la pluvakvujo, kaj ankorau vivas dank’ al tiuj gekatoj simplanimaj....
Fino
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.