La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT DEK TRI HUMURAĴOJ

Aŭtoro: Augusto J. Loira

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

81-100

81

Ekdormis edzino kiu vigilis ĉe sia mortinta edzo. Ŝi revis, kaj vidis ke ŝia edzo sidas sur la ĉerko.

“Ne timu, edzino,” li diris. “Mi reviviĝis.”

“Sed, homo, kiam vi ĉesos ĉagreni min?”

82

“Ĉu vi multe laboris de hierau, filineto?”

“Jes, patrinjo. Mi faras la duan ŝtrumpon.”

“Kie estas la unua?”

“Nenie. Mi komencis per la dua.”

83

Fianĉo konsiliĝis kun fama poeto pri kiu el du versoj de li verkitaj kaj dediĉitaj al sia fianĉino, li devas doni al ŝi.

La poeto legis unu kaj redonis al li la alian, dirante:

“Donu al ŝi tiun ĉi ne legitan de mi.”

84

“Ĉu vi estas en tiu ĉi banejo pro via malsano?”

“Ne, sinjoro, dank’al Dio pro malsano de mia edzino.”

85

Du geinfanoj kreskis, ĝis viriĝis unu kaj viriniĝis la alia, estimante sin reciproke kaj vidigante al ĉiuj sian feliĉecon tiel senkulpan kiel tiu kiun havis Adamo kaj Evo en la Paradizo.

Iutage virino, ŝajne perfekta, diris al ambau:

“Via farmaniero ne estas bona.”

De tiam la geamikoj interparolas kaŝe, ili ruĝiĝas kiam ili publike troviĝas, kaj la protektantino diras al si mem:

“Mi ilin moraligis.”

86

“Amiko! Kiel vi povas vendi viajn balailojn po dek centimoj? Mi forrabis kanojn, ŝnuretojn, kaj palmobranĉojn, kaj mi faris malriĉan aferon vendinte ilin po dek kvin.”

“Malsaĝulo! Mi ilin forrabis jam konstruitajn.”

87

Post dek jaroj, du amikoj revidas sin kaj unu diras al la alia:

“Ĉu fine Ludovikino trovis malsaĝulon por edziniĝi?”

“Jes”, diras la demandito. “Ni estas geedzoj.”

88

Edzo, kiam li parolas pri sia edzino, ĉiam diras:

“Mia kara okono.”

Amiko petis de li klarigon pri tio, kaj li respondis:

“Mia edzino estis la duono de sia unua edzo; sekve, la kvarono de la dua; kaj la okono de mi, kiu estas la tria.”

89

Avarulo perdis unu peseton. Li kaj ĉiuj domanoj ĝin serĉas. Li ĝin trovas kaj silentas.

Lia edzino, eksciante pri tio, diris al li:

“Kial vi ne avizas pri la trovo?”

“Ĉar se oni trovus alian peseston, mi havus du.”

90

“Kiel fartas via bopatrino?”

“Ŝi fartas pli bone, sed mi ankorau ne perdis tutan esperon.”

91

Notario kutimas viziti la fianĉ-amikojn en la antautago de ilia edziĝo. Li gratulas ilin kaj poste diras:

“Memoru ke antauzorgema homo devas testamenti dum tuta posedo de siaj animaj sentoj, kaj post morgau vi ne plu havos plenan volon.”

92

“Oni diras ke la brandon vi ŝategas.”

“Ho! Jes, sinjoro.”

“Kaj kiel vi ĝin trinkas?”

“Mi diros al vi. Unue, mi trinkis ĝin kun akvo. Poste, sen akvo. Kaj nun, kvazau ĝi estus akvo.”

93

“Amiko! Kial vi ĉiam nomas kara vian edzinon, malgrau ke vi diras ke vi ne amas ŝin?”

“Tial ke ŝi kostas al mi la tutan monon kiun ŝi malŝparas.”

94

Johanĉjo parolas kun sia fianĉino, kaj multe rigardas la murhorloĝon.

La knabino rimarkigas lin pri tio, kaj li diras:

“Ĉu vi kredas ke mi enuas apud vi?”

“Ne”, respondas la lerta virineto. “Sed mi kredas ke vi garantie fordonis vian poŝ-horloĝon.”

95

Nepriokupa sinjoro invitis danci skrupulan knabinon.

Tiu ĉi diris al li malŝate:

“Mi vidas ke vi ne vestas gantojn.”

“Ho! Vi ne ĝeniĝu pri tio,” li respondis. “Mi lavos miajn manojn post la danco.”

96

Servanto diris al sia dormanta sinjoro:

“Sinjoro! Sinjoro! Via bopatrino ĵus mortis!”

“Ho! Kiel malĝojon mi havos morgau, kiam mi vekiĝos!” respondis la bofilo.

97

Fraulino surprizas sian servistinon puriganta siajn dentojn per ŝia broso.

“Kial vi tion faras?” demandis la fraulino.

“Mia mastrino,” respondis la servistino, “via dentobroso ne nauzas min!”

98

Sinjoro kiu celas ricevi la ordenon de bonfarado, diras ke li savis la vivon de multaj personoj.

“Kiel?” oni demandis al li.

“Tre simple”, li respondis. “Mi estas kuracisto de mia dudeka jaro, nun mi estas sesdekjara, kaj mi neniam ekzercis mian profesion.”

99

Edzo ricevas sian edzinon en stacidomo.

Post kutimaj edzaj salutoj, ŝi diras:

“Viaj gepatroj ne volis ke mi venu.”

“Mi tion bone kredas”, respondas la edzo. “Ili tre amas min.”

100

“La fromaĝo idiotigas tiun kiu manĝas ĝin.”

“Ne diru sensencaĵon! Mi manĝas ĝin ĉiutage, kaj mi ne pensas ke mi estas idioto.”

“Efikoj de la fromaĝo!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.