|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() CENT DEK TRI HUMURAĴOJAŭtoro: Augusto J. Loira |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En vilaĝeto de Andaluzio, la protektata de la suno, kie regas ĉiam spriteco kaj bonhumoro, loĝas sinjoro Petro, komisiito el tiuj, kiuj veturas en la ĉefurbojn por akiri kaj alporti al malgrandaj vilaĝoj ĉiujn mendaĵojn, kiujn oni al ili antaŭe faris.
S-ro Petro estis bonulo multjara, ĉiam afabla kaj ridetanta, kaj tiel lerta, ke laŭ konfeso de ĉiuj liaj amikoj, neniam oni trompis lin en la aferoj rilatantaj lian negocon.
Kiel agis li por ĉiam triumfi je siaj samlandanoj, malbonaj pagantoj? Jen estas ekzemplo:
En kvieta vespero de Julia monato, S-ro Petro staris sur trotuaro apud sia hejma pordo, ricevante mendojn pri vojaĝo, kiun li estis tuj faronta.
Amaso da infanoj alvenis al li, ĉirkaŭis lin, kaj unue ĥore, poste unuope, diris al li:
“Ho, S-ro Petro! Alportu al mi fajfilon!”
S-ro Petro ridetis, kaj afable diris al ĉiu:
“Bone... tre bone... perfekte... komprenita, k.t.p.”
Li karesis ĉiujn kaj nek akceptis nek rifuzis la petojn.
Kiam tumulto pasis, anĝelo kvinjara modeste vestita, sed ekstreme pura, alproksimiĝis al S-ro Petro kaj balbutante diris:
“Ho, S-ro Petro! multefoje mi mendis al vi fajfilon, kiun mia patro estus paginta al vi, kaj vi,
S-ro Petro, neniam ĝin alportis al mi; hodiaŭ mia patrinoj donacis al mi unu hundineton (oni nomas hundineto moneron, kies valoro estas kvin centimoj de peseto), prenu ĝin kaj alportu al mi fajfilon.”
S-ro Petro ekkaptis inter siaj brakoj la beletan infanon kaj kisante lin, respondis:
“VI FAJFOS!”
Sesjara knabino vangofrapis sian pli junan fratinon.
“Kial vi tion faras?”, oni diris al ŝi.
“Mi ludas kvazaŭ mi estus patrino”, ŝi respondis.
Malfeliĉa bofilo, gramatika profesoro, diras al siaj lernantoj, klarigante la malsamajn signifojn de la vortoj akcidento kaj bedaŭro.
“Supozu ke vi marveturas kun via bopatrino kaj ŝi falas en la akvon. Tio estas akcidento.”
“Supozu ke tuj maristo sin ĵetas en la akvon por ŝin savi. Jen vera bedaŭro.”
“Kia feliĉo,” ŝi diris al amikino, “se homoj estus anĝeloj!”
“Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
“Kiel?”
“Ho..., ĉar ili forflugis!”
Al lando alvenas epidemio. La registaro ordonas ke en ĉiuj urboj oni prenu antaŭgardojn kontraŭ la malamiko. Urbetestro respondas:
“Mi plenumis viajn dezirojn. Fosaĵoj estas malfermitaj por mi kaj por la ceteraj ĉi-tieaj genajbaroj.”
Geedzoj iras tra strato. Li multe drinkis kaj insultas ĉiun kiun li trovas. Homo ofendita de li diras al li:
“Mi eble rompos al vi unu ripon.”
La drinkema edzo gaje respondas:
“Mia kara, mi havas la honoron prezenti al vi mian edzinon.”
La juĝisto:
“Ĉu vi ŝtelis tion pro kio oni kulpigas vin?”
La kulpigito:
“Mi... ne, sinjoro. Kaj via Moŝto?”
Nov-zelanda estro petas de misiisto ke li baptu lin.
“Kiom da edzinoj vi havas?” demandas la pastro.
“Du”, respondas la sovaĝulo.
“Do, mi ne povas bapti vin, ĉar mia religio malpermesas poligamion.”
Post malmulte da tempo revenas la sovaĝulo kaj diras:
“Vi jam povas bapti min. Mi nun havas nur unu edzinon.”
“Kaj la alia?”
“Mi manĝis ŝin.”
Jen la imago kiun oni havis pri Nov-Zelando en 1910! Mi fakte konas novzelandanon (eĉ fama en la Movado) kiu havis plurajn edzinojn... sed sinsekve. Kaj mi ne kredas ke li manĝis la eksajn!
Du edzoj parolas pri kiam ili ekkonis siajn edzinojn.
“Mi” diras unu el ili, “ŝin ekkonis tri monatojn antaŭ nia geedeziĝo.”
“Nu” diras la alia, “mi ekkonis la mian tri horojn post ĝi.”
Sesdekjara sinjorino havas filinon kiu ŝajnas kvazaŭ samaĝa kiel ŝi.
“Oni asertas ke ili estas du fratinoj,” diris la cenzuristo, “sed pli prave oni povus diri ki ili estas du patrinoj.”
“Leviĝu, Paĉjo, forlasu la liton! Dio helpas tiun kiu matenfruas. Vi jam scias ke nia najbaro hieraŭ ektagiĝe trovis moneron sur strato.”
“Pli matenfruis la perdinto! Lasu min dormi, patrino!”
Edzino preĝas ĉiutage al Sankta Antonjo, por ke ŝia edzo fariĝu honesta homo. Post kelkaj monatoj, la homo mortis, kaj la vidvino, antaŭ la Sankta Figuraĵo, diras:
“Dankegon, mia amegata Sanktulo! Vi faris ankoraŭ pli ol mi petis de vi.”
Almozulo staris petante almozon de statuo.
“Kial vi tion faras?” oni diris al li.
“Por kutimigi min ke oni nenion al mi donos.”
“Kelnero! Ovaĵon.”
“Ni ne havas.”
“Kaj viandon?”
“Ankaŭ ne.”
“Kaj fiŝon?”
“Ankaŭ ne.”
“Do, kial oni anoncas la manĝadon laŭvole?”
“Sinjoro, ĝi estas laŭvole de la restoracimastro.”
“Mia patrino! Mi ne volas edziniĝi je Rikardo. Li diras ke infero ne ekzistas.”
“Trankviliĝu, filineto! Kiam mi estos lia bopatrino, tiam mi konvinkos lin pri tio.”
“Diru, mi petas, kiu estas la plej mallonga vojo por iri al la malliberejo?”
“Plezure: Ĉu vi vidas tiun sinjoron? Nu, forprenu lian horloĝon, kaj oni kondukos vin tien.”
Memvola soldato estis vundita. Kuracisto kiu lin kuracas diras:
“Tiu ĉi homo mortos; la kuglo trapasis lian cerbon.”
“Ne eble, sinjoro,” diras la soldato, “ĉar mi tion ne havas; se mi havus cerbon, mi ne estus veninta tien ĉi!”
En lando pluvis ĝustatempe. Kamparano diris:
“Tiun ĉi jaron eliros el la tero ĉio kion ni metis sub ĝin.”
Kolego al li respondis:
“Je Dio, ne diru tion, amiko! Mi havas sub tero mian bopatrinon!”
En razejo:
“Kiel vi volas ke mi vin razu?”
“Silente.”
Tre maljuna homo demandas kuraciston:
“Ĉu vi kredas ke mi bezonas iajn akvojn?”
“Sendube.”
“Kaj kiuj, laŭ via opinio, estas la plej taŭgaj por mia malsano?”
“Tiuj ajn kiujn vi volas, kondiĉe ke ili enhavu sufiĉe da sapo.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.