La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT DEK TRI HUMURAĴOJ

Aŭtoro: Augusto J. Loira

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

21-40

21

Vidvo montras sian ĝardenon al gastoj amikaj.

“Vidu,” li diras, “el tiu ĉi arbo sin pendigis miaj tri malfeliĉaj edzinoj.”

Unu el la ĉeestantoj, kiu estis edzo, petis tuj de la vidvo branĉeton de la arbo, por ĝin semi en ĝardenon sian.

22

“Kio estas kan-fiŝkaptilo?”

“Ho, kiu havas fiŝhokon ĉu unu fino kaj simplanimulon ĉe la alia fino.”

23

Komercisto, montrinte al kamparano ĉiujn tasojn kiujn li havas en la vendejo, mirigita aŭdas la aĉetanton diri:

“Vi ne havas tion kion mi deziras. Mi volas tason kiu havus la prenilon kontraue metitan ol la viaj, tio estas, sur la alia flanko de la rondo.”

24

Fianĉo konfesdonas la tagon de sia edziĝo. Finita la afero, li diras al sia konfesprenanto:

“Patro! Vi forgesis diri al mi la punon.”

“Ne,” respondis la lerta pastro. “Vi jam ĝin havas.”

25

Junulo diras al fraŭlino:

“Certe mi divenus tion kion vi pensas.”

“Certe ne,” ŝi respondas, “ĉar se vi konus mian penson, antaŭ longe vi estus foririnta.”

26

En Sankta Vendredo, ludinto plendas tial ke li perdis multe da mono.

Amiko de li diras:

“Kompreneble vi perdis, ĉar vi ludis en tiu sankta tago.”

La perdinto respondis:

“Ĉu la gajninto ludis en Pasko?”

27

“Plaĉus al mi esti stelo,” diras sinjorino.

“Plaĉegus al mi ke vi tion trafus,” respondas al ŝi ŝia edzo, “ĉar la plej proksima stelo estas tre malproksima.”

28

“Mi vetas kvin pesestojn ke vi respondos nee al demando kiun mi faros al vi....”

“Vetitaj!”

“Ĉu vi pruntos al mi kvin pesestojn?”

“Ho, tion ne!”

“Do, venigu la kvin pesetojn al mia poŝo. Vi malgajnis.”

29

“La tamburo kiun vi vendis al mi, ne sonas.”

“Mi tion esperis.”

“Kaj kial vi faras tamburojn?”

“Por ilin vendi.”

30

“Ĉu vi vidas tiun homon? Mi malamas lin.”

“Kial?”

“Li petis antaŭ ol mi la manon de mia edzino, kaj oni rifuzis lin.”

31

Karbisto demandis sian kolegon:

“Ĉu vi ĉeestis hieraŭ en maskobalo?”

“Jes.”

“Mi ne vidis vin. Ĉu vi iris maskovestita?”

“Ne, sed estis neeble rekoni min, ĉar mi antaŭe estis min baninta.”

32

Ĉe fraŭlinoj. Antaŭ la dudeka jaro:

“Kun kiu mi edziniĝos?”

Post la dudeka jaro:

“Kiu edziĝos kun mi?”

33

Virino diras al sia edzo:

“Mi ne scias kial ni ne estas feliĉaj. Ni havas nur unu volon: vi volas estri la domon... kaj ankaŭ mi!”

34

“Kiam vi pagos al mi la kvin pesetojn kiujn vi ŝuldas al mi?”

“Ne estas kvin, ili estas dek”, respondas la ŝuldanto.

“Vi eraras. Mi pruntedonis al vi nur kvin pesetojn.”

“Ho! Mi preferas ŝuldi al vi dek pesetojn, ol pagi al vi kvin!”

35

“Ĉu Dio estas ĉie?”

“Jes, sinjoro.”

“Do, Li estos ankaŭ en la korto de via domo...?”

“Ne, sinjoro.”

“Kial ne, malsprita knabo?”

“Tial ke mia domo ne havas korton, respektinda instruisto.”

36

Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:

“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”

La estonta bopatrino:

“Tre malbone...”

La fianĉino:

“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”

37

“Ĉu vi volas klarigi al mi la nunan aferon pri la kapitalo kaj la laboro?”

“Jes. Vi pruntedonas al mi cent pesetojn. Tio estas la kapitalo. Poste mi ne volas ilin redoni al vi. Jen estas la laboro.”

38

En vagonaro, sinjoro montras per sia montrofingro al la kunvojaĝantoj la domojn kiujn ili vidas pase, dirante pri ĉio:

“Mia.”

Unu el tiuj ĉi sinjoroj diras al li:

“Sinjoro, vi eraras; tiu domo estas de iu amiko mia.”

La interrompito respondas:

“Mi ne rilatas pri domoj, sed pri mia fingro!”

39

“Ĉu eble vi reedziĝos?”

“Jes, sed mi edziĝos kun bofratino.”

“Ĉiam estas edziĝo.”

“Jes, sed mi gajnos ne ricevi alian bopatrinon.”

40

Urbestro diras al siaj administrantoj:

“ Ĝis nun, karegaj, ni estas devigataj sendi niajn frenezulojn al nia ĉefurbo. Mi esperas el via ŝparemo la ĉitiean starigon de frenezulejo, nur por ni.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.