La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT DEK TRI HUMURAĴOJ

Aŭtoro: Augusto J. Loira

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

61-80

61

Juĝisto diras al kulpigito:

“Vi sciigis min ke vi parolis kun Alberto, kaj nun vi diras ke vi ne konas lin.”

“Certe, sinjoro. Mi parolis kun li telefone.”

62

Kantisto diras al sia kunulino:

“Mia filino heredis mian voĉon.”

La kunulino respondas naive:

“Jen estas kial vi ĝin ne havas.”

63

Naiva fraulino demandas sian estontan bopatrinon:

“Ĉu mi pekas kiam oni diras al mi ke mi estas bela kaj mi kontentiĝas?”

“Jes, mia filino. Dio ne permesas ke ni fariĝu kunkulpaj de mensogo.”

64

Pastro veturas fervoje, sidante inter du malĝentiluloj kies malĉasta interparolado ĉagrenas lin.

Kiam ili foriris, la patro humile diris al ili:

“ Ĝis la revido!”

“Kial ĝis la revido? Eble ni neniam revidos nin.”

“Jes, ni revidos nin”, diris la pastro. “Mi estas la pastro de la malliberejo.”

65

Homo rigardas valizon en bazaro. La vendisto diras al li:

“Ĉu vi volas ĝin?”

“Por kio?” demandas la homo.

“Por enmeti viajn vestojn, tolaĵon, k.t.p.”

“Tiam mi restus nuda!”

66

“Pro kiu vi portas funebran veston?”

“Pro mia bopatrino.”

“Ĉu ŝi mortis?”

“Malplibone. Ŝi venis loĝi ĉe sia filino kaj mi.”

67

Knabeto ploregas sur la strato. Sinjoro kompatas lian ploron kaj diras:

“Kio okazas al vi?”

“Mi perdis kvin centimojn.”

“Bone, prenu aliajn kaj silentu.”

La knabo prenas la kvin centimojn kaj daurigas la ploregon.

“Kial vi nun ploras?”

“Ĉar se mi ne estus perdinta la kvin centimojn, mi havus dek.”

68

“Ĉu vi venos morgau, doktoro?”

“Jes, ne timu. Okaze, mi estas vizitonta alian malsanulon en ĉi tiu sama strato, kaj tiamaniere mi mortigos du birdojn per unu sola pafo.”

69

“Kiom mi donus por ke mi estu vi, nur du horojn!” diris al edzo lia edzino.

“Kial?” demandas scivoleme la edzo.

“Ĉar estante mi la edzo, dum tiuj du horoj mi aĉetus belegan veston por mia edzineto.”

70

La kuracisto foriras ĉasadi ĉiujare dum monato augusto, kaj oni diras ke tiu estas la sola monato kiam li ne mortigas!

71

“Estas miraklo se mi estos premiita de loterio.”

“Kiun numeron vi havas?”

“Neniun.”

“Do, kiel estas eble ke vi estos premiita?”

“Tial mi diras ke tio estos miraklo.”

72

Edzo revenas hejmen kaj trovas preĝanta sian edzinon.

“Kial vi preĝas?” li diris.

“Por via bonfarto kaj longa vivo.”

“Kiel? Ĉu vi ne diras ke vi malamas min?”

“Jes. Sed mia unua edzo vangofrapis min, vi bastonbatas min, kaj mi timas ke la tria mortigos min.”

73

Homo konscienca diris ĉiunokte kiam li kuŝiĝis:

“Mia Dio! Mi ne petas Vin ke riĉaĵoj pluvu sur min, sed nur diru al mi kie ili estas kaj mi penados kapti ilin.”

74

“Via filo estas belega,” diris sinjorino al sia amikino, “sed ne plaĉas al mi ke li estas ĉiam tiel malĝoja.”

“Mi opinias kiel vi. Sed kion fari? Ju pli mi batas lin, des malpli li sin korektas.”

75

“Kial vi estas funebre vestita?”

“Tial ke mortis mia edzo.”

“Ho, kiel subite! Antau nemultaj tagoj mi vidis lin, kaj li estis tiel forta kaj tiel....”

“Ja, vi estas prava. Tiel forta ke la tagon antau sia morto li bastonbatadis min.”

76

Homo eniris butikon por aĉeti metron. Li vidis kelkajn de malsamaj specoj. Li demandis iliajn kostojn, sed ĉar li trovis ĉiujn multekostaj, li diris:

“Ili ne taugas por mi; certe mi trovos malpli kostajn en la kontraua butiko.”

“Eble,” respondis la vendisto. “Sed la miaj estas pli longaj ol la tieaj.”

77

Homo sur strato disdonas prospektojn al ĉiuj preterpasantoj. Sinjoro prezentas sian manon por ricevi unu. Sed la disdonanto diras al li:

“Ne, al vi ne. Vi havas barbon kaj mi anoncas razilojn.”

78

“Kara amiko, kial vi ne volas ke via filo edziĝu?”

“Tial ke mi ne volas ke mia edzino fariĝu bopatrino.”

79

Dramoverkisto renkontas amikon kiu, lau tio kion oni diris al li, malaprobis lian dramon.

“Ĉu vi vere malaprobis mian dramon?” demandis la verkisto. “Kiel mi povis malaprobi vian dramon,” diris la amiko, “se mi dormis dum ĝia prezentado?”

80

“Infano, ne petolu. Ĉesu plori, kaj lasu pace la sinjoron.”

“Li ne ĝenas min. Plaĉegas al mi la infanoj, kaj precipe kiam ili ploras.”

“Kia strangaĵo! Kiam ili ploras!”

“Jes, ĉar tiam oni forsendas ilin en liton.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.