La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


CENT DEK TRI HUMURAĴOJ

Aŭtoro: Augusto J. Loira

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

41-60

41

Peto:

“Kara amiko, sendu al mi, mi petas, pian libron titolitan Timo de Dio.”

Respondo:

“Karega, mi trairis la tutan urbon kaj mi ne trovis librovendiston kiu havas Timo de Dio.”

42

“Kial vi ne loĝas en Madrido?”

“Tial ke tie la vivo estas karega. Mi tion farus nur se mi, bedaŭre, havus la feliĉon vidviĝi.”

43

“Fraŭlino! Vi povas laŭdi vin ke vi faris el mi aŭtomatulon.”

“Ne, sinjoro, tio estis afero de viaj gepatroj.”

44

“Kolego! Ni jam sufiĉe drinkis. Ni devas reveni hejmen.”

“Vi eraras. Foje mi drinkas tro, sed neniam sufiĉe.”

45

“Memoru ke ni estas dum la Sankta Semajno, kaj ke vi devas trudi al vi kelkan ĝenon.”

“Bone, bopatrineto, mi promenadis kun vi la Sanktan Ĵaŭdon.”

46

Patro diras al sia filo:

“Ĉu vi scias kiam mi batos vin?”

“Jes, paĉjo, tial ke vi estas pli forta ol mi.”

47

Sinjoro invitis manĝi manĝegemulon, kaj donis al li unue konfitaĵon.

La gasto ekdiris:

“En mia lando, oni prezentas laste tiun ĉi manĝaĵon.”

“Ankaŭ ĉi tie”, respondis la invitanto.

48

“Estas malfacilege ke virino feliĉigu viron.”

“Vi eraras. Mi trovis unu.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Ŝi promesis edziniĝi kun mi, kaj ŝi tion faris kun alia.”

49

En ekspozicio, antaŭ pentraĵo:

“Kion figuras tio?”

“La paŝadon de la israelidoj tra la Ruĝa Maro.”

“Kaj kie estas la maro?”

“ Ĝi jam foriris.”

“Kaj la israelidoj?”

“Ili jam trairis.”

“Kaj la egiptanoj?”

“Ili venos poste.”

50

“En Kalifornio, kiam mi tie estis, oni povis aĉeti grandan arbaron por paro da botoj.”

“Kial vi ne ĝin aĉetis?”

“Ĉar mi ne havis botojn.”

51

“Kion ni donacos al via patrino, kara edzineto, en ŝia nomfesto?”

“Iun veston.”

“Ne, vesto tuj rompiĝos. Ni donu al ŝi arĝentan teleraron; tio estas malavara donaco, kaj poste ni ĝin rehavos.”

52

Senhara sinjoro ĉiam konsilas al sia nevo kion li devas fari pri tiu aŭ alia afero.

Iutage la nevo ĝenita diris al li, metante siajn fingrojn en sian sufiĉegan kaphararon,

“Onklo! Faru tion ĉi!”

53

“Vi malbone faras, drinkante. Ĉu vi ne vidas ke vi ĉiumomente faletas aŭ falas kiam vi marŝas?”

“Mi ne malbone faras, drinkante, sed marŝante post la drinkado.”

54

“Sinjorino, oni ĵus mortevundis vian edzon!”

“Dio pardonu la mortiginton!”

“Sinjorino, li ankoraŭ ne mortis; eble oni povas savi lin.”

“Dio mia, punu la kulpulon!”

55

“Mastro, oni diris al mi ke vi havas multe da azenoj; mi vidas nur du en via stalo, kaj ni estas dek ekskursontoj.”

“Trankviliĝu, mia sinjoro. Kiom da ekskursantoj vi estos, tiom da azenoj vi vidos.”

56

Du sinjoroj, el kiuj unu estis maljuna kaj malbela, deziris edziĝi je belega dekok-aprila fraŭlino.

Kiam alvenis la decida tago, tiam ŝi elektis la maljunulon.

“Kial vi tion faris?” diris amikino de ŝi.

“Tial ke mi amas ilin ambaŭ, kaj mi edziniĝos je la junulo post la morto de la maljunulo.”

57

“Kien vi iras?”

“Al la menaĝerio.”

“Tie vi trovos mian edzon kaj mian bopatrinon.”

58

Kioma horo estas la plej oportuna por manĝi?

Por riĉulo, tiam kiam li volas; por malriĉulo, tiam kiam li povas.

59

“Infano, ĉu via patrino ĉeestas?”

“Ne, sinjoro, ŝi foriris.”

“Kaj ĉu vi scias kiam ŝi revenos hejmen?”

“Atendu momenton, sinjoro. Mi tion demandos al ŝi.”

60

Inter geedzoj:

“Kion vi farus, Ernesto, se mi mortus?”

“Mi freneziĝus.”

...“Ĉu vi reedziĝus?”

“Ne, mi ne freneziĝus ĝis tiu punkto.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.