La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


JUDA SAĜO

Aŭtoro: Sigvard Feldbaum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DRASTAJ DIROJ

Proverbo sen saĝo
estas kiel korpo sen piedo.

Moses ibn Esra, Ĥirat Israel

Proverbo havas tri rekonilojn:
malmultajn vortojn,
trafan parabolon,
veran sencon.

Moses ibn Esra, Ĥirat Israel

Se vi volas ekkoni la kreinton,
studu proverbojn.

Midraŝ Sifre-Ekev

Ekkonu la proverbojn de la saĝuloj,
ĉar per ili vi lernas.

Pripensu la diratan,
ne la diranton.

Kaspi (Komento al Joreh Deah)

Nenia certo sen dubo.

Elias Levita, Tiŝbi
Eĉ ne tiuj kun grandaj okuloj
vidas siajn proprajn mankojn.

Komence la malbono estas dolĉa,
sed fine amara.

Talmudo J, Ĥabat 14:3

Edziniĝinta filino
estas kiel pangranĉaîo
– fortranĉita.

Amo
kiel butero
plej bone gustas kun pano.

Grizaj haroj estas signo pri aĝo,
ne pri saĝo.

Riĉeco alportas ĉagrenon,
saĝeco – kvieton de l’ anim’.

Ibn Gabirol

Kiu ne gustumis maldolĉan,
ne scias kio estas dolĉa.

Du aferoj malfortiĝas kun la aĝo:
dentoj kaj memorkapablo.

La tempo donas vundojn kaj sanigas vundojn.

Legi tradukitan poezion
estas kiel kisi virinon
tra vualo.

Ŝaim Naĥman Bialik

Vorto similas al la korpo,
la signifo al la animo.

Moses ibn Esra

La vero povas esti nuda,
sed la mensogo
devas esti maskita.

Vizitoj estas kiel pluvo.

Oni petas pri tio,
se mankas.

Sed tro multe
lacigas.

Ibn Gabirol

Ĝemeto povas
krevigi homon.

Talmudo, Braĥot 58b

Nur per tio, kio estas malkovrita
homo povas kompreni tion,
kio estas kovrita.

Leopolod Cunc

La lango estas pli danĝera ol la glavo,
ĉar ĝi povas vundi de malproksime.

Kion vi vidas,
tion vi ne povas prirespondi,
sed kion vi diras,
tio tute dependas de vi.

Sohar

Havi monon estas bone,
sed regi monon
estas pli bone.

Ju pli blindulo vivas,
des pli multe li vidas.

Ĥolem Alejĥem

Estu fleksebla kiel kano
kaj malmola kiel la cedro.

Talmudo, Ta’anit 20b

Pli bone estas demandi dekfoje
ol misiri unufoje.

Vortojn oni pesu – ne nombru.

Se vi estas faronta ian malĝustaîon,
almenaŭ ĝuu tion.

Aîego ofte dependas de aîeto.

Tiu ĝojo, kiun donas al ni infanoj,
estas pli valora ol oro.

Se ne ekzistus malgrandaj,
ne ekzistus grandaj.

Talmudo, Sanhedrin 10

Antaŭjuĝo – la blindeco de l’ cerbo.

Ankaŭ duona respondo ion diras.

Pli bone vera malamiko
ol falsa amiko.

Kandelo lumas por aliaj
sed konsumas sin mem.

Bonvenon laŭ vesto,
adiaŭ laŭ konduto.

Se vi ne volas maljuniĝi
mortpendigu vin juna.

Pli bone unu vorto ĝustatempa
ol du malĝustatempaj.

Kio sapo estas por la korpo,
larmoj estas por la animo.

La tempo aliigas ĉion.

Klaĉado – la telefono de l’ natur’.

La ora tempo –
tiu tempo, kiam la oro
ne regis.

Amiko mia estas tiu, kiu atentigas min
pri miaj mankoj – private.

Ibn Gabirol
Ne zorgu pri l’ morgaŭo.

Kiu scias tion,
kio povas okazi hodiaŭ?

Talmudo, Jebamot 63b

Estas serioza malsano
maltrankviliĝi pro tio,
kio ne okazis.

Ibn Gabirol

Nur unu speco de malgrankvilo
estas akceptebla:
maltrankvili ĉar oni
tro multe maltrankvilas.

Timo pri la malfeliĉo
pli aĉas, ol la malfeliĉo mem.

Kiu serĉas la veron
devas aŭskulti
ankaŭ siajn kontraŭulojn.

Isak Samuel Reggio

Ĉiu aŭtoro pripensu sian verkon
kaj demandu sin:

Ĉu ĝi estos utila
al la homaro?

Naĥman el Braclav

Ankaŭ nenia respondo
estas respondo.

Miraklo ne pruvas
ke io maleblas;
ĝi nur taŭgas por konfirmi tion,
kio eblas.

Maimonides

La kutimo estas pli potenca,
ol la leĝo.

Talmudo, Jebamot 61a

Laŭdu tri aîojn:
la kampon,
la amikon,
la libron.

Hai Gaon

Se vi perdis ĉiun vian monon,
vi perdis la duonon.

Se vi perdis la kuraĝon,
vi perdis ĉion.

Se vi tro persiste
atentigas ke vi pravas,
vi malpravas.

Prefere malbona paco
ol bona milito.

Paco estas por la homo tio,
kio la gisto estas por la pasto.

Ne malfacilas morti
kiel judo,
malfacilas vivi kiel judo.

Ŝofec Ŝaim

Judoj estas kiel ĉiuj aliaj –
nur en pli alta grado.

Patroj ĉiam provas eduki
siajn filojn esti bonaj judoj.

Kiam ili mem provos esti
bonaj judoj
kaj ne pludonos tiun taskon
al siaj filoj?


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.