La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDA SAĜO

Aŭtoro: Sigvard Feldbaum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA HOMO

Se mi zorgus ne pri mi mem,
kiu tion farus?

Se mi zorgus nur pri mi mem,
kio mi estus?

Se ne nun – kiam?

Hilel, La prapatraj sentencoj 1:14

Kiu estas saĝa?

Tiu, kiu lernas de ĉiu homo.

Kiu estas forta?

Tiu, kiu bridas sian instinkton.

Kiu estas riĉa?

Tiu, kiu estas kontenta pri sia parto.

Kiu estas glora?

Tiu, kiu gloras siajn kunulojn.

La prapatraj sentencoj 4:1

La homo estas miraklo.

Korecer rabi

La homo estas malgranda mondo.

Avot Rabi Nathan 36

Elektu al vi instruiston,
havigu al vi amikon kaj
ĉion plej bone interpretu
je ĉiu prijuĝo de homo.

Josua ben Paraĥja, La prapatraj sentencoj 1:6

Parolu malmulte, faru multe
kaj renkontu ĉiun homon
per amika mieno.

Ĥamaj, La prapatraj sentencoj

Esprimplena silento ofte pli bonas
ol plej granda elokvento.

Vortoj sen penso
estas kiel piedo
sen muskoloj.

Moses ibn Esra

Parolu al via proksimulo
en la lingvo, kiun li komprenas.

Ne parolu kiel libro
al la nestudinto.

Ne parolu en ĉies lingvo
al la studinto.

Sohar

La lango estas la kuriero de l’ animo.

Baĥja ibn Pakuda

Nian volon obeas
ne niaj okuloj,
sed nia lango.

Sohar

Ne juĝu vian proksmiulon.

Vi ne scias kiel vi mem agus
se vi estus en lia situacio.

Se ion laŭdindan vi komencis,
tion ankaŭ finu.

Ne estas via devo
fini la verkon.

Sed vi ne havas rajton
forkuri de ĝi.

Rabi Terfon, La prapatraj sentencoj 2:21

Estu mastro de via volo
kaj sklavo de via konscienco.

Ŝasida parolmaniero

Kiu ne estas bona al si mem,
tiu ne povas esti bona al aliaj.

Dolĉaj vortoj ne varmigas,
– sed varmaj pensoj.

La homo firme tenas opiniojn,
al kiuj li alkutimiĝis
ekde la juneco.

Tio malhelpas lin
trovi la veron,
ĉar li kaptiĝas en kutimaj opinioj.

Maimonides, Gvidlibro por hezitemuloj

La estado mem de la mondo
dependas de la infanaj spiroj
en la lernejo.

Talmudo, Ĥabat 119b

Ne minacu infanon!

Punu ĝin
aŭ pardonu ĝin.

Talmudo

Oni ne havas permeson interrompi
la edukon de infanoj,
eĉ ne por rekonstrui la templon.

Talmudo, Ĥabat 119b

Kvinjara via filo estas via majstro,
dekjara via sklavo,
dekkvinjara via egalulo,
kaj post tio li estas via amiko
aŭ malamiko –
depende de eduko.

Rigardu homojn kiam ili ekkoleras,
ĉar tiam malkovriĝas iliaj veraj naturoj.

Laŭ Sohar

La homa koro
same kiel
la mara abismo,
estas
nekomprenebla.

Dio ne kreis la virinon
el la kapo de la viro
por ke li komandu ŝin,
ankaŭ ne el liaj piedoj
por ke ŝi estu lia sklavo,
sed el lia flanko
por ke ŝi estu proksima
al lia koro.

Triokaze
malkorviĝas la vera naturo de homo:
ĉe la pokalo,
ĉe la monujo kaj
dum kolero.

Le envio, la volupto kaj la gloramo
kondukas la homon for de la mondo.

Rabi Eleasar Hakapar, la prapatraj sentencoj

La karaktero estas tenata de tri aferoj:

Komerco, vino kaj parolado.

Avot Rabi Nathan 31

En via hejmurbo – via nomo.

Ekster ĝi – via vestaro.

Talmudo, Ĥabat 14b

Se vi perdas la respekton pri vi mem,
vi perdas ankaŭ la respekton de aliaj.

Simĥa Bunim

Du oreloj kaj unu lango estas donitaj
al la homo
por ke li pli multe aŭskultu ol parolu.

Ŝasdaj, Ben Hemeleĥ Ve-ha-nasir

La mizero provas la amikon,
la milito la heroon,
la kolero la humilulon.

Ibn Gabirol

Estas devo diri tion,
kio estas direnda,
kaj silenti
pri la neaŭdenda.

Talmudo, Jebemot 65b

Onidirojn mi ne atingas,
onipensojn mi superas.

Moses ibn Esra

La homo manĝas por vivi.

Li ne vivas por manĝi

Abraham ibn Esra, Jesod Mora

Se vi ne povas suferi malbonon,
vi ne vivos sufiĉe longe
por ĝui bonon.

Kiu agas tro multe
ofte faras malmulte.

Ĉio troa estas malutila.

La homo ne povas vivi,
sen kredi je io nedetruebla
interne de si. Kaj la nedetruebla
kaj la kredo devas resti kaŝitaj.

Eblo esprimi tion kaŝitan
estas kredo je persona Dio.

Franz Kafka

La granda kulpo de la homo ne estas
la pekoj, kiujn li faras,
ĉar la tento estas granda
kaj lia forto la malo.

La granda kulpo de la homo estas
ke li en ĉiu momento povas fari
la malon, sed tamen nenion faras.

Rabi Bunam/Martin Buber

Kio estas la celo de nia vivo?

Kio estas la celo de la Vivo ĝenerale?

Scii la respondon al tiuj demandoj
signifas esti religia.

Vi demandas:

Ĉu sencas demandi tion ĉi?

Mi respondas:

Kiu konceptas sian
propran vivon kaj tiujn
de la kunhomoj
kiel sensencaj,
tiu estas ne nur malfeliĉa, sed apenaŭ
povas vivi.

Albert Einstein


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.