La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDA SAĜO

Aŭtoro: Sigvard Feldbaum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SAĜO KAJ MALSAĜO

Malsaĝulo diras la sciatan.

Saĝulo scias la diratan.

Tute malsaĝa
estas pli bone ol
duone saĝa.

Dum horo malsaĝulo povas fari
pli multajn demandojn,
ol dek saĝuloj povas respondi
dum jaro.

Saĝa estas tiu, kiu serĉas saĝon.

Ne tiu, kiu kredas ke li trovis ĝin.

Ibn Gabirol

La komenco de saĝo
estas deziro pri saĝo

Ibn Gabirol

Estu saĝa
respektu la sperton
konkeru la veron kaj
estimu la sinserecon.

Braĥja Hanakdan

La kunestado kun saĝuloj estas pli signifa
ol la nura lernado.

Se al vi mankas kompreno,
kion vi do havas?

Se vi havas komprenon,
kio do al vi mankas?

Sen scio – nenia sperto.

Sen sperto – nenia scio.

Laŭ la prapatraj sentencoj
Silento estas barilo kiu ĉirkaŭas saĝon.

Nur silento ne estas saĝo.

Multe mi lernis de miaj instruistoj
pli multe de miaj kolegoj,
sed plej multe de miaj lernantoj.

Talmudo, Ta’anit 7b

La batalo de l’ saĝuloj pligrandigas la scion.

Ĝis mi esprimas vorton
mi estas ĝia majstro,
espriminte ĝin,
mi estas ĝia sklavo.

Laŭ Ibn Gabirol

Kelkaj saĝuloj
tiom studas,
ke ili neniam havas tempon
pripensi.

Kelkaj studintoj estas kiel azenoj:

Ili nur portas
amason da libroj.

Baĥja ibn Paduda

La plej bona instruisto
estas la homa koro.

La plej bona instruanto
estas la tempo.

La plej bona libro
estas la vivo.

La plej bona amiko
estas Dio.

Tion ni plej bone lernas
por kio nia koro preparis nin.

Talmudo, Avoda Zara 19b

Mallonga vivo kun saĝo
estas pli bona
ol longa sen ĝi.

Moses ibn Esra, Ĥirat Israel

Ĉe serĉado de scio
la unua paŝo estas silenti
la dua aŭskulti
la tria memori
la kvara agi
la kvina instrui.

Ibn Gabirol

Saĝo estas por la animo,
kiel manĝo por la korpo.

Abraham ibn Esra
Saĝo estas kiel fajro:

Malmulto lumigas,
sed multo bruligas.

Moses ibn Esra
Saĝulo aŭdas unu vorton
sed komprenas du.

Feliĉa estas tiu, kies faroj
superas lian scion.

Midraŝ, Elijahu Raba 17

Studado estas pli signifa ol faro
se ĝi kondukas al faro.

Talmudo, Megila 26

Unue lernu,
poste kreu viajn opiniojn.

Malriĉa estas nur tiu,
ĉe kiu mankas prudento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.