La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


JUDA SAĜO

Aŭtoro: Sigvard Feldbaum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AMO

Ami la homaron estas facile
ami la homon estas la malo.

La plej granda amago estas
ebligi al la malriĉaj
gajni siajn vivrimedojn.

Talmudo, Ĥabat 63a

Vortoj el la koro
iras al la koro.

Moses ibn Esra, Ĥirat Israel

Amo igas nin blindaj
pri mankoj,
sed malamo
pri la virto.

Moses ibn Esra, Ĥirat Israel

La amo prenas neniajn konsilojn,
kaj amantoj
ne volas iajn.

Kudriltruo ne estas tro malvasta
por du geamantoj,
sed la tuta mondo ne sufiĉas
por du malamikoj.

Ibn Babirol, Elektitaj perloj

Se vi ne povas helpi,
havu almenaŭ kompaton.

La kompatpovo
altigas la homon super la beston.

Ne ekzistas pli sola homo
ol tiu, kiu amas nur sin mem.

Abraham ibn Esra

Eble la amo estas blinda,
sed la îaluzo vidas tion,
kio ne ekzistas.

Ĉiu kondiĉa amo ĉesas
kiam la kondiĉo malaperas,
sed senkondiĉa amo
neniam malaperas.

La prapatraj sentencoj 5:19

Kiam la pasio brulas en vi,
memoru
ke ĝi estis donita por bonaj celoj.

Ŝasida parolmaniero

La amo igas nin
blindaj,
surdaj kaj
mutaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.