La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIVERSAJ VERKETOJ

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA DIABLO

Guy de Maŭpassant

La kamparano restis staranta kontraŭ la kuracisto, antaŭ la lito de la mortantino. La maljuna virino, trankvila, rezignomontra, klarpensa, rigardis la du virojn kaj aŭskultis iliajn dirojn. Ŝi nun estingiĝis; ŝi ne ribelis; ŝia tempo estis forpasinta. Ŝi havis naŭdek du jarojn.

Tra la fenestro kaj la pordo malfermitaj, la julia suno abunde penetrigis siajn radiojn, ĵetis sian flamon sur la grundon el tero bruna, onda kaj elbatita per la lignoŝuoj de kvar krudulaj generacioj. La odoroj de la kamparo ankaŭ envenis, puŝitaj de l' varmega venteto, odoroj de l' herboj, de l' grenoj, de l' folioj, bruligitaj sub la tagmeza varmo. La akridoj ĉirpis gorĝoŝire, plenigis la kamparon per klara kraketado simila al tiu de la lignaj bruigiloj, kiujn oni vendas al la infanoj en la foiroj.

La kuracisto laŭtigante la voĉon prononcis:

– Honoré, vi ne povas lasi vian patrinon tute sola en tia stato. Tuj aŭ post mallonge ŝi finiĝos.

Kaj la kamparano ĉagrenite, ripetis:

– Mi tamen devas enporti mian grenon; jam de tro longa tempo ĝi kuŝas surtere. La vetero ĝuste nun estas favora. Kion vi pensas pri tio, panjo mia?

Kaj la maljuna mortantino, ankoraŭ turmentata de l' normanda avaremo, jesis per la okuloj kaj la frunto, komprenigis al sia filo ke!i enportu sian grenon kaj lasu ŝin morti tute sola.

Sed la kuracisto ekkoleris kaj, piedfrapante, admonis:

– Vi estas nur bruto, ĉu vi aŭdas? Kaj mi ne permesas ke vi tion faru, ĉu vi aŭdas? Kaj se vi estas devigata enporti vian grenon hodiaŭ mem, vi tutsimple iru al la gladistino Rapet, kaj venigu ŝin por gardi vian patrinon. Tion mi volas, ĉu vi aŭdas? Se vi min ne obeas, mi lasos vin krevi kiel hundo, kiam vi estos malsana; ĉu vi aŭdas?

La kamparano, maldikulo alta kun malrapidaj gestoj, turmentata de maldecidemo pro timo al la kuracisto kaj pro sovaĝa amo al la ŝparado, hezitis, kalkulis, balbutis:

– Kiom da mono ŝi postulas, la Rapet, por gardado?

La kuracisto kriis:

– Ĉu mi scias, mi? Tio dependas de l' tempo, kiun vi bezonos de ŝi. Vi interkonsentu kun ŝi, diable! Sed mi volas ke ŝi estu ĉi tie post unu horo; ĉu vi aŭdas?

La viro fine sin decidigis:

– Mi iras, mi iras, ne koleru, sinjoro doktoro.

Kaj la doktoro foriris, aldonante:

– Kaj vi scias, atentu, atentu, ĉar mi ne ŝercas kiam mi koleras, mi!

Tuj kiam li estis sola, la kamparano sin turnis al sia patrino kaj diris kun rezigna voĉo:

– Mi iras serĉi la Rapet; estas lia volo. Ne maltrankviliĝu; mi baldaŭ revenos.

Kaj siavice li eliris.

La Rapet, maljuna gladistino, gardis mortintojn kaj mortantojn de la komunumo kaj ĉirkaŭaĵo. Kaj tuj post kiam ŝi kudris siajn klientojn en la tuko el kiu ili ne plu estis elirontaj, ŝi revenis hejmen por kapti la gladilon, per kiu ŝi frotis la subvestaĵojn de la vivantoj. Sulketita kiel pomo de l' antaŭa jaro, malbonkora, ĵaluza, monavidega je fenomena avaremo, ekstreme kurba kvazaŭ ŝi estus rompita ĉe la renoj pro la eterna movado de l' fero glitigata sur la tolaĵoj, oni povus diri ke ŝi havas por la agonio ian monstran kaj cinikan amon. Ŝi neniam parolis pri io alia ol pri la homoj, kiujn ŝi vidis morti, aŭ pri ĉiuj diversaj mortoj, kiujn ŝi ĉeestis, kaj ŝi rakontis pri ili kun granda precizeco en la detaloj ĉiam egalaj, same kiel ĉasisto rakontas pri siaj fusilpafoj.

Kiam Honoré Bontemps eniris en ŝian hejmon, li trovis ŝin pretigantan bluan akvon por la kolumetoj de la vilaĝaninoj.

Li diris:

– Nu, bonan vesperon, ĉu vi fartas laŭdezire, patrino Rapet?

Ŝi turnis al li la kapon:

– Nu jes. Kaj kiel estas viaflanke?

– Ho, miaflanke estas ankaŭ laŭdezire, sed estas mia patrino, kiu ne bonfartas.

– Ĉu via patrino?

– Jes, mia patrino.

– Kion ŝi do havas, via patrino?

– Ŝi havas… ke ŝi baldaŭ turnos la okulojn! («Turni la okulojn» kaj «rompi sian pipon» estas popularaj esprimoj, kiuj signifas «morti»)

La kamparanino tiris siajn manojn el la akvo, kies gutoj bluetaj kaj travideblaj deglitis ĝis la ekstremo de ŝiaj fingroj, por refali en la kuvon.

Ŝi demandis kun subita simpatio:

– Ĉu estas tiel grave?

– La kuracisto diris ke ŝi ne ĝisvivos la posttagmezon.

– Tiam efektive, estas vere grave.

Honoré hezitis. Li bezonis kelkan enkondukon por la propono, kiun li preparis. Sed, ĉar li trovis nenion, li decidiĝis subite:

– Kiom da mono vi postulos de mi por ŝin gardi ĝis la fino? Vi scias ke mi ne estas riĉa. Mi eĉ ne povis havigi al ni servistinon, kio cetere estas la kaŭzo, pro kiu mia patrino tiel eluziĝis; troa maltrankvilo, troa laciĝado! Ŝi laboris kiel dek homoj, malgraŭ siaj naŭdek du jaroj. Nun oni ne plu produktas tian grenon.

La Rapet deklaris grave:

– Estas du tarifoj: po kvardek soldoj tage kaj tri frankoj nokte por la riĉuloj. Po dudek soldoj tage kaj kvardek nokte por la aliaj. Vi donos al mi po dudek kaj kvardek.

Sed la kamparano pripensadis. Li bone konis sian patrinon. Li sciis kiel fortika, vigla, rezista ŝi estas. Povus daŭri ok tagojn, malgraŭ la diro de la kuracisto.

Li diris kun decida tono:

– Ne. Al mi plaĉas ke vi fiksu prezon; estu fiksa sumo por la tuta restanta tempo. Ni riskas la ŝancon ambaŭflanke. La kuracisto diras ke ŝi finiĝos hodiaŭ. Se tiel okazos, estos bone por vi, malbone por mi. Sed se ŝi eltenos ĝis morgaŭ aŭ pli longe, estos bone por mi, malbone por vi! La gardistino, surprizite, rigardis la viron. Ŝi neniam estis farinta mortnegocon laŭ probabla gardotempo. Si hezitis, tentate de la ideo pri ebla bonŝanco. Kaj ŝi suspektis, ke oni volas trompi ŝin.

– Mi povas nenion diri antaŭ ol mi vidos vian patrinon, ŝi respondis.

– Nu, venu kaj vidu.

Ŝi sekigis siajn manojn kaj tuj sekvis lin.

Survoje ili tute ne parolis. Ŝi iris per rapidigitaj piedoj, dum li antaŭenigis siajn longajn krurojn kvazaŭ li devus je ĉiu paŝo transiri kanaleton.

La bovinoj, kuŝantaj sur la kampoj, premataj de la varmo, levis peze la kapon kaj eligis malfortan muĝadon al tiuj du pasantaj homoj por peti de ili freŝan herbon.

Proksimiĝante al sia domo, Honoré murmuris:

– Se jam estus finite, tamen.

Kaj la senkonscia deziro, kiun li havis je tio, montriĝis per la sono de lia voĉo.

Sed la maljunulino ne estis mortinta. Ŝi restis sur la dorso en sia litaĉo kun la manoj sur la kovrilo el indieno violkolora, manoj terure malgrasaj, ondaj, similaj al kraboj, al strangaj bestoj, kaj fermitaj de la reŭmatismo, la lacoj, la laborado preskaŭ jarcenta, kiun ili estis plenumintaj.

La Rapet proksimiĝis al la lito kaj atente rigardis la mortantinon. Ŝi esploris ŝian pulson, palpis ŝian bruston, aŭskultis ŝian spiradon, faris al ŝi demandon por aŭdi ŝian parolon; kaj post kiam ŝi ankoraŭ longe ŝin observis, ŝi eliris sekvate de Honoré. Ŝi nun havis firman opinion.La maljunulino ne atingos la nokton. Li demandis:

– Nu?

La gardistino respondis:

– Nu, daŭros du tagojn, eble tri. Vi donos al mi ses frankojn, ĉio enkalkulita.

Li ekkriis:

– Ses frankojn! Ses frankojn! Ĉu vi perdis la prudenton? Mi, mi diras al vi ke restas al ŝi kvin aŭ ses horoj, ne pli!

Kaj ili diskutis longan tempon pro sia ambaŭflanka obstinego. Sed ĉar la gardistino volis retiriĝi, ĉar la tempo pasis, ĉar lia greno ne mem enportiĝis, li fine jesis:

– Nu, interkonsentite, ses frankoj.

Kaj li foriris per longaj paŝoj al sia greno kuŝanta sur la grundo, sub la peza sunvarmo, kiu maturigas la rikoltojn.

La gardistino eniris en la domon.

Ŝi estis kunportinta laboraĵon; ĉar apud la mortantoj kaj mortintoj, ŝi senhalte laboris, jen por si mem, jen por la familio, kiu ŝin okupigis por tiu duobla laboro kontraŭ ekstra salajro.

Pasiginte ĉe la maljunulino jam unu nokton, la gladistino subite demandis al ŝi:

– Ĉu oni almenaŭ sanktoleis vin, patrino Bontemps? La kamparanino faris «ne» per la kapo, kaj la Rapet, kiu estis bigotino, leviĝis viglece.

– Sinjoro Dio, kiel estas eble! Mi iras serĉi la pastron.

Kaj ŝi ekkuregis al la paroĥejo tiel rapide ke la kamparanidoj, vidante ŝin trotadi tiamaniere, kredis ke okazis malfeliĉo.

La pastro tuj venis en sia surpliso malantaŭ la akolito, kiu tintigis sonorileton por anonci la preterpason de Dio en la brulanta kaj trankvila kamparo. Viroj, kiuj laboris en la malproksimo, demetis siajn grandajn ĉapelojn kaj restis senmovaj, atendante ĝis la blanka vesto malaperos malantaŭ farmdomo; la virinoj, kiuj kolektis de l' tero la garbojn, rektigis sin por fari krucosignon; nigraj kokinoj forkuris timegante kaj balanciĝante sur la piedoj, laŭlonge de fosaĵo ĝis la truo kiun ili bone konis, kaj en kiun ili subite malaperis; ĉevalido, ligita en herbejo ektimis vidante la surplison kaj hufbatante ekkuris en rondo ĉe l' ekstremo de sia ŝnuro.

La akolito en ruĝa jupo iris rapide; kaj la pastro, kun la kapo klinita sur unu ŝultro kaj surhavanta la kvadratan kufon, sekvis lin murmurante preĝojn; kaj la Rapet venis malantaŭe tute klinite, faldite kvazaŭ por surgenuiĝi dum la marŝado kaj kun interplektitaj manoj, kiel en la preĝejo.

Honoré, de malproksime, vidis ilin pasi. Li demandis:

– Kien li do iras, nia pastro?

Lia servisto, pli subtila, respondis:

– Li portas la bonan Dion al via patrino kompreneble!

La kamparano ne ekmiris.

– Efektive, povas esti!

Kaj li daŭrigis sian laboron.

Patrino Bontemps konfesis, estis absolvata kaj komuniiĝis; kaj la pastro foriris, lasante solaj la du virinojn en la sufoka pajlodomo.

Tiam la Rapet komencis observi la mortantinon, demandante al si mem, ĉu tiel ankoraŭ longe daŭros.

Fariĝis krepusko; la aero pli freŝa eniris en pli fortaj blovoj, igis saltetadi sur la muro epinalan bildon, fiksitan per du pingloj; la malgrandaj kurtenoj de l' fenestro, iam blankaj sed nun flaviĝintaj kaj kovritaj de muŝaj makuloj, ŝajnis ekflugi, ekribeli kaj voli forkuri same kiel la animo de l' maljunulino.

Ŝi, senmova, kun la okuloj malfermitaj, ŝajnis atendi kun indiferento la tiel proksiman sed malfruiĝantan morton. Ŝia spiro mallonga iomete siblis en ŝia premata gorĝo. Ĝi estis baldaŭ haltonta, kaj surtere post mallonga tempo estis forpasonta virino, kiun neniu kompatos.

Ĉe la noktiĝo, Honoré revenis. Alproksimiĝinte al la lito, li vidis sian patrinon ankoraŭ vivantan kaj li demandis:

– Ĉu pli bone nun? same kiel li iam kutimis fari kiam ŝi estis malsaneta.

Kaj li elirigis la Rapet rekomendante al ŝi:

– Morgaŭ matene, nepre je la kvina.

Ŝi respondis:

– Morgaŭ je la kvina.

Ŝi alvenis efektive ĉe la tagiĝo.

Antaŭ ol iri al la kampoj, Honoré manĝis la supon, kiun li mem estis pretiginta. La gardistino demandis:

– Nu, ĉu la patrino forpasis?

Li respondis kun malica sulketo ĉe l' okulanguloj:

– Ŝajnas male ke ŝia farto iom pliboniĝis.

Kaj li eliris.

La Rapet, kaptita de maltrankvilo, proksimiĝis al la agoniantino, kiu restis en la sama stato, anhelanta kaj senmova, kun malfermaj okuloj kaj krispaj manoj sur sia kovrilo.

Kaj la gardistino ekkomprenis ke tiel ankoraŭ povos daŭri du tagojn, kvar tagojn, ok tagojn eble, kaj terurego ekpremis ŝian avarulinan koron dum furioza kolero komencis eksciti ŝin kontraŭ tiu ruzulo, kiu ŝin trompaĉis, kaj kontraŭ tiu virino, kiu ne mortis.

Ŝi tamen komencis labori kaj atendis kun la rigardo fiksita sur la sulketita vizaĝo de la patrino Bontemps.

Honoré revenis por tagmanĝi; li ŝajnis kontenta, preskaŭ rikana, kaj li reiris. Li fakte enportis sian grenon en bonegaj cirkonstancoj.

La Rapet furiozegis; ĉiu pasinta minuto ŝajnis nun al ŝi tempo ŝtelita, mono ŝtelita. Ŝi deziregis, ŝi freneze deziregis kapti la kolon de tiu maljuna azenino, tiu malcedema grizulino, tiu aĉa obstinulino kaj haltigi per nura premeto tiun rapidetan spiron, kiu ŝtelis ŝiajn tempon kaj monon.

Sed ŝi pensis pri la danĝero; nun aliaj ideoj trairis ŝian kapon; ŝi alproksimiĝis al la lito.

Kaj ŝi demandis:

– Ĉu vi jam vidis la Diablon?

Patrino Bontemps murmuris:

– Ne.

Tiam la gardistino ekparolis, rakontis al ŝi historiojn por teruri la senfortan animon de la mortantino.

Kelkajn minutojn antaŭ ol oni mortas, la Diablo, ŝi diris, aperas al ĉiuj agoniantoj. Li portas balailon ĉe la mano, kaldroneton sur la kapo kaj eligas grandajn kriojn. Post kiam oni vidis lin, estas finite, restas nur tre mallonga momento. Kaj ŝi citis ĉiujn personojn, antaŭ kiuj la Diablo aperis dum ŝia ĉeesto tiun jaron. Joséphine Loisel, Eulalie Ratier, Sophie Padagnaŭ, Séraphine Grospied.

Patrino Bontemps fine emociita gestadis, movis la manojn, klopodis turni la kapon por rigardi al la fundo de la ĉambro.

Subite, la Rapet forŝoviĝis de la litpiedo. El la ŝranko ŝi prenis littukon kaj per ĝi sin envolvis; ŝi surkapigis la kaldroneton, kies tri mallongaj kaj kurbaj piedoj elstaris kvazaŭ kornoj; ŝi kaptis balailon per la dekstra mano kaj per la maldekstra sitelon el lado, kiun ŝi rapidmove suprenĵetis por ke ĝi refalu kun bruego.

Frapante la grundon, ĝi faris teruran frakason; tiam, grimpinte sur seĝon, la gardistino levis la kurtenon, kiu pendis ĉe l' ekstremo de la lito kaj ŝi aperis gestadante, eligante akutajn ŝirsonojn en la fundo de l' ferpoto, kiu kaŝis ŝian vizaĝon, kaj minacante per sia balailo, kvazaŭ marioneta diablo, la maljunan finiĝantan kamparaninon.

Skuegita, kun frenezaj okuloj, la mortantino faris superhoman klopodon por leviĝi kaj forkuri; ŝi eĉ eligis el sia kuŝejo siajn ŝultrojn kaj sian bruston; sed tiam ŝi refalis kun longa ĝemo. Estis finite.

Trankvile, la Rapet reordigis ĉiujn objektojn, remetis la balailon en angulon apud la ŝranko, la littukon en ĝin, la kaldroneton super la fajrejon, la sitelon sur la tabulon kaj la seĝon kontraŭ la muron. Post tio, ŝi fermis kun metia lerto la ekstermezurajn okulojn de la mortintino, sur la liton metis teleron, verŝis en ĝin la akvon el la sanktakvujo por trempi la buksan branĉeton najlitan sur la komodo, kaj surgenuiĝinte, komencis fervore eldiri la preĝojn por mortintoj, parkere sekve de sia profesio.

Kiam Honoré revenis post la vesperiĝo, li trovis ŝin preĝantan kaj li tuj kalkulis ke ŝi tamen gajnas dudek troajn soldojn de li, ĉar ŝi pasigis nur tri tagojn kaj unu nokton, kio farus entute kvin frankojn anstataŭ ses, kiujn li nun ŝuldis al ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.