La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIVERSAJ VERKETOJ

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA INFANOJ СHE LA STRATO BRUFARANTOJ

Astrid Lindgren

El la sveda tradukis Irina Krotova 

1. Lotta estas tre naiva

Mia frato, li nomiĝas Jonas, kaj mi, mi nomiĝas Maria, kaj nia eta fratino nomiĝas Lotta. Ŝi aĝas nur iom pli ol tri jarojn, Lotta. Paĉjo diras, ke antaŭ­ ol aperis iuj infanoj en la domo, tiam estis plena kvieto. Sed poste tie aperis kelkaj kreaĵoj. Mia frato, li naskiĝis antaŭ­ mi. Kaj paĉjo diras, ke en la domo komenciĝis bruo preskaŭ­ tuj, post kiam Jonas fariĝis sufiĉe granda, ke li povis klaki per klakilo kontraŭ­ litrandon, kiam paĉjo volis dormi dum dimanĉaj matenoj. Kaj poste Jonas bruis pli kaj pli. Do tial paĉjo nomas lin Bruego. Min li nomas Brueto. Kvankam mi tamen ne bruas same multe, kiel Jonas. Fojfoje mi estas silenta dum kelka tempo. Poste ni ricevis plian infanon, ĝi estis Lotta. Ŝin paĉjo nomas Krieto, mi ne scias kial. Panjo nomas nin Jonas kaj Maria kaj Lotta, kiel ni nomiĝas. Kvankam fojfoje ŝi nomas min Mia-Maria, kaj ankaŭ­ Jonas kaj Lotta faras tion.

Ni loĝas en flava domo ĉe la strateto, kiu nomiĝas la strato Potfarantoj.

– Eble, loĝis potfarantoj ĉe ĉi tiu strato iam antaŭ­e, sed nuntempe ĉi tie loĝas nuraj brufarantoj, diras paĉjo. Mi kredas, ni rebaptu la straton al la strato Brufarantoj, li diras.

Lotta koleras, ke ŝi ne estas same granda, kiel Jonas kaj mi. Krome, Jonas kaj mi rajtas iri en la bazaron tute solaj, sed tion ne rajtas Lotta. Jonas kaj mi iras en la bazaron ĉiusabate kaj aĉetas karamelojn de karamelvendistinoj, kiuj staras tie kaj vendas karamelojn. Sed ni kunprenas hejmen karamelojn ankaŭ­ por Lotta, ĉar tiel ni devas.

Foje sabate pluvis tiel terure, ke ni preskaŭ­ ne povis iri en la bazaron. Sed ni prenis grandan ombrelon de paĉjo kaj tamen iris, kaj ni aĉetis ruĝajn karamelojn. Kiam ni hejmeniris, ni iris sub la ombrelo kaj manĝis karamelojn, kaj estis agrable. Sed Lotta ne povis eliri en la ĝardenon eĉ unufoje, nur ĉar pluvis tiel terure.

– Kial devas pluvi? diris Lotta.

– Por ke kresku sekalo kaj terpomoj, kaj ke ni ricevu ion manĝeblan, diris panjo.

– Kial devas pluvi en la bazaro do? diris Jonas. – Ĉu tio estas por ke karameloj kresku?

Tiam panjo nur ekridis.

Kiam ni enlitiĝis vespere, Jonas diris al mi:

– Vi, Mia-Maria, kiam ni venos al avo kaj avino, tiam ni ne plantos karotojn en nia vilaĝa ĝardeno, sed karamelojn, tiel estos multe pli bone.

– Jes, kvankam karotoj estas pli bonaj por dentoj, mi diris. Sed ni povas akvumi ilin per mia verda akvumilo, karamelojn mi celas.

Mi tre feliĉiĝis, kiam mi rememoris mian etan verdan akvumilon, kiun mi havis ĉiam en la vilaĝo ĉe avo kaj avino. Ĝi staras surbrete en kelo.

Ni gastas ĉe avo kaj avino ĉiam, kiam estas somero.

Ĉu vi povas diveni, kion Lotta faris foje en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? Estas granda sterkamaso malantaŭ­ bovejo, tie onklo Johansson prenas sterkon kaj ĵetas ĝin sur plugokampon, por ke tritiko kresku bone.

– Por kio oni devas havi sterkon? demandis Lotta. Kaj tiam paĉjo diris, ke ĉio kreskas bonege, se oni metas sterkon sur ĝin.

– Devas esti ankaŭ­ pluvo, diris Lotta, ĉar ŝi bone memoris, kion panjo estis dirinta, kiam pluvis tre multe tiusabate.

– Ĝuste tiel, Krieto, diris paĉjo. Posttagmeze ekpluvis.

– Ĉu estas iu, kiu vidis Krieton? diris paĉjo.

Sed ni ne vidis ŝin dum longa tempo, kaj ni ekserĉis ŝin. Unue ni serĉis ĉie en la domo kaj en ĉiuj ŝrankoj, sed tie estis neniu Krieto. Kaj paĉjo maltrankviliĝis, ĉar li estis promesinta al panjo zorgi pri ŝi. Finfine ni eliris kaj serĉis, Jonas kaj paĉjo kaj mi, en la bovejo kaj en la fojnejo kaj ĉie. Sed poste ni iris malantaŭ­ la bovejon, kaj imagu, tie staris Lotta meze de la pluvo kaj meze de la sterkamaso, kaj ŝi estis tute ĝisoste malseka.

– Sed kara Krieto, kial vi staras tie? diris paĉjo. Tiam Lotta ekploris kaj diris:

– Ĉar mi devas kreski kaj fariĝi granda, kiel Jonas kaj Mia-Maria. 

Oj, kiom naiva ŝi estas, Lotta!

2. Ni ludas dum tutaj tagoj

Jonas kaj mi, ni ludas, kaj ni ludas, kaj ni ludas dum tutaj tagoj, jes, ankaŭ­ Lotta povas kunludi, kiam ni ludas tiajn ludojn, kiuj konvenas por ludi kun ŝi. Sed fojfoje ni ludas piratojn, kaj tiam Lotta nur ĝenas. Ĉar ŝi nur falas de la tablo, kiun ni havas kiel nian ŝipon. Sed ŝi krias kaj tamen volas kunludi. Antaŭ­ kelkaj tagoj ni ludis piratojn kaj ne povis liberiĝi de Lotta, tiam Jonas diris:

– Ĉu vi scias, kiel oni faras, kiam oni ludas piratojn, Lotta?

– Oni staras surtable kaj saltas kaj estas pirato, diris Lotta.

– Jes, sed ekzistas alia maniero, kiu estas multe pli bona, diris Jonas. Oni kuŝas surplanke sub lito, tute precize senmova…

– Kial do? diris Lotta.

– Nu, oni kuŝas tie kaj estas pirato, kaj tiam oni diras senĉese tute mallaŭ­te: "Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo". Estas tiel, kiel faras piratoj, diris Jonas.

Finfine Lotta ekkredis, ke estis tiel, kiel faras piratoj, kaj ŝi enrampis sub sian liton kaj komencis paroli:

– Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo. Jonas kaj mi elmarŝis la infanĉambron kaj navigis for en la oceanon, jes, ni nur ludis, kompreneble.

La tutan tempon Lotta kuŝis sub sia lito kaj parolis "Pli da manĝaĵo", kaj ni preskaŭ­ pensis, ke estis pli amuze rigardi ŝin ol esti pirato.

– Kiom longe piratoj kuŝas sublite kaj parolas "Pli da manĝaĵo"? finfine diris Lotta.

– Ĝis kiam venos Kristnaska vespero, diris Jonas.

Tiam Lotta elrampis kaj leviĝis de la planko kaj diris:

– Mi ne volas esti pirato, ĉar ili estas stultaj.

Sed fojfoje estas bone havi Lottan, kiam ni devas ludi. Fojfoje ni ludas, ke ni estas anĝeloj, Jonas kaj mi. Ni devas gardi, kaj tiam ni devas havi iun gardeblan, kaj tiam ni prenas Lottan sub nian gardon. Ŝi devas kuŝi en sia lito, kaj ni staras apude kaj svingas la brakojn kaj ŝajnigas, ke estas flugiloj, kiujn ni svingas, kaj ni flugas tien-reen. Sed Lotta ne trovas tiun ludon amuza, ĉar ŝi devas nur kuŝi senmove. Kaj se oni pripensas, do estas ja preskaŭ­ same por ŝi, kiam ŝi ludas piratojn, nur ke tiam ŝi kuŝas sublite kaj diras "Pli da manĝaĵo", sed tamen tio similas.

Ni ludas ankaŭ­ kuracejon. Tiam Jonas estas doktoro, kaj mi estas flegistino, kaj Lotta estas malsana infano, kiu kuŝas en sia lito.

– Mi ne volas kuŝi en mia lito, diris Lotta, kiam ni volis havi ŝin finfine kiel malsanan infanon. Mi volas esti doktoro kaj ŝovi kuleron en la gorĝon de Mia-Maria.

– Vi ne povas esti doktoro, diris Jonas, ĉar vi ne scias skribi resefton.

– Kion do mi ne scias skribi? diris Lotta.

– Resefton, tiun umon, kie doktoro skribas, kiel oni devas flegi malsanan infanon, sciu, diris Jonas.

Jonas scias skribi per tipografiaj literoj, kvankam li ankoraŭ­ ne estas komencinta lernejon. Kaj li scias ankaŭ­ legi.

Finfine ni igis Lottan enlitiĝi kaj esti malsana infano, kvankam ŝi ne volis.

– Kiel fartas ĉi tiu? diris Jonas kaj sonis precize kiel oĉjo doktoro, kiu venas al ni, kiam ni malsanas kaj havas morbilon.

– Pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, pli da manĝaĵo, diris Lotta. Mi ludas, ke mi estas pirato, ŝi diris.

– Ho, kiom stulta vi estas, kriis Jonas. Ĉesigu tion, vi ne devas kunludi, se vi estas tiom stulta.

Kaj tiam Lotta fariĝis malsana infano, kaj ni metis kompreson ĉirkaŭ­ ŝiajn brakojn, kaj Jonas metis grandan lignan tubon al ŝia brusto kaj aŭ­dis en la tubo, ke ŝi estis forte malsana en la brusto. Kaj li ŝovis kuleron en ŝian gorĝon kaj vidis, ke ŝi estis malsana ankaŭ­ tie.

– Mi devas injekti ŝin, diris Jonas. Ĉar kiam Jonas foje estis malsana, tiam li ricevis injekton en la brakon de la doktoro, por ke li pliboniĝu, tial li volis injekti Lottan. Kaj li ekprenis flikkudrilon, kaj ni ŝajnigis, ke ĝi estis tia injektilo, kian havas doktoroj.

Sed Lotta ne volis esti injektita. Ŝi piedbatis kaj kriis:

– Vi ne devas injekti min.

– Ho, kia stultulino, ni ja nur ŝajnigas, diris Jonas. Mi ne devas vere piki vin, komprenu.

– Mi tamen ne volas esti injektita, kriis Lotta. Tiam ni preskaŭ­ ne plu povis ludi kuracejon.

– Mi tamen devas skribi resefton, diris Jonas. Kaj

li sidiĝis ĉe la tablo kaj skribis per blua kreto sur paperaĵo. Li skribis per tipografiaj literoj, sed mi ne povis legi tion. Rigardu la sekvan paĝon, kiel mizere tio aspektas.

Jonas kaj mi pensas, ke estas amuze ludi kuracejon. Sed tion ne pensas Lotta.

3. Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino

Nia paĉjo estas tre ŝercema. Kiam li hejmenvenas el la kontoro, ni staras en la antaŭ­ĉambro kaj renkontas lin, Jonas kaj mi kaj Lotta. Kaj tiam paĉjo ridas kaj diras:

– Ho, kiom multe da infanoj mi havas!

Foje ni kaŝis nin malantaŭ­ vestoj en la antaŭ­ĉambro kaj staris tute vere silente, kaj tiam paĉjo diris al panjo:

– Kial estas neniu bruo en la domo, ĉu la infanoj malsanas?

Tiam ni venis el post la vestoj kaj ridis pri paĉjo, kaj tiam li diris:

– Vi ne devas timigi min ĉi tiel. Devas esti tondro kaj bruo, kiam mi hejmenvenas, alie mi maltrankviliĝas.

Sed pri tio li ne bezonis aparte maltrankvili.

Foje estis du kamionoj, kiuj veturis laŭ­ la strato tute antaŭ­ nia domo, kaj ili krakegis tiom terure, ke Lotta vekiĝis, kvankam ŝi ĵus endormis. Kaj tiam Lotta diris:

– Kion Jonas ĵus faris? Ĉar ŝi kredis, evidente, ke estas Jonas, kiu faras ĉiun tondron kaj bruon ĉi tie en la mondo.

Lotta estas tre dolĉa kaj havas tiajn dikajn krurojn. Jonas kaj mi kutimas kisi Lottan kaj taŭ­zi ŝin, sed tion ŝi ne ŝatas. Estas multe da tiaĵoj, kiujn ŝi ne ŝatas, Lotta. Ŝi ne ŝatas preni medikamenton, kvankam ŝi devas, kiam ŝi malsanas. Pasintsemajne Lotta tusis, kaj tiam panjo volis, ke ŝi prenu tusmedikamenton. Sed Lotta nur kuntiris la lipojn kaj skuis la kapon.

– Vi estas eta stultulino, Lotta, diris Jonas.

– Mi ne estas eta stultulino, diris Lotta.

– Jes ja, ĉar vi ne volas preni tusmedikamenton, do vi estas stulta, diris Jonas. Kiam mi devas preni medikamenton, do mi simple ordonas al mi preni ĝin, kaj poste mi ĝin prenas.

Tiam Lotta diris:

– Kiam mi devas preni medikamenton, tiam mi ordonas al mi ne preni ĝin, kaj poste mi ĝin ne prenas.

Poste ŝi kuntiris la lipojn denove kaj skuis la kapon tien-reen. Panjo glatumis ŝin kaj diris:

– Jes, do vi povas ja kuŝi ĉi tie kaj tusi, povra eta Lotta!

– Jes, kaj ne dormi eĉ iomete, diris Lotta tre kontente.

Lotta ne ŝatas enlitiĝi vespere, kaj tion, sincerdire, ankaŭ­ mi ne ŝatas. Mi pensas, ke panjo estas tre stranga, ĉar ŝi volas, ke ni enlitiĝu vespere, kiam ni estas tute klare vekaj, sed matene, kiam ni dormas, tiam ŝi volas, ke ni leviĝu.

Estis ja bone, ke Lotta tamen prenis la medikamenton, ĉar sekvan tagon ŝi iĝis eĉ pli tusema kaj pli nazmuka, kaj panjo diris, ke ŝi ne devis eliri. Sed mi devis iri pro komisio de panjo en kudrobutikon, kaj kiam mi staris tie kaj atendis, ke venu mia vico, tiam Lotta venis enkurante tra la pordo, tute nazmuka.

– Iru hejmen, mi diris.

– Tion mi, certe, ne faros, diris Lotta. Ankaŭ­ mi volas iri en kudrobutikon.

Ŝi ronkis kaj ronkadis, kaj finfine estis onklino en la butiko, kiu diris al ŝi:

– Hej, ĉu vi ne havas naztukon?

– Jes, sed mi ne pruntos ĝin al tiuj, kiujn mi ne konas, diris Lotta.

Mi devas rakonti pli pri Lotta. Foje panjo kunprenis nin al dentisto, Jonas kaj min kaj Lottan. Panjo trovis, ke Lotta havas trueton en la dento, kaj tion dentisto devis ripari.

– Se vi estos vere brava ĉe la dentisto, tiam vi ricevos 25 oerojn, diris panjo al Lotta.

Panjo sidiĝis en atendejo, dum ni estis ene ĉe la dentisto. Unue li rigardis miajn dentojn, sed mi havis neniujn truojn, do mi povis eliri al panjo en la atendejon. Ni devis sidi tie tre longe, tre longe kaj atendi Jonas kaj Lottan, kaj panjo diris:

– Imagu, ke Lotta ne krias!

Post kelka tempo la pordo malfermiĝis kaj Lotta eliris.

– Ĉu vi ĵus estis brava? diris panjo.

– Jes ja, diris Lotta.

– Kion faris la dentisto? demandis panjo.

– Li eltiris la denton, diris Lotta.

– Kaj vi ne kriis? Ho, kiom brava vi estis, diris panjo.

– Ne, mi ne kriis, diris Lotta.

– Jes, jen vere brava knabino, diris panjo. Jen, ricevu 25 oerojn.

Lotta prenis 25 oerojn kaj ŝovis ĝin en la poŝon kaj aspektis ĝoja.

– Ĉu mi povas vidi, ĉu ĝi sangas? mi diris.

Lotta faŭ­kis, sed mi ne povis vidi, ke mankis iu dento ĉe ŝi.

– Li ja entiris neniun denton, mi diris.

– Jes ja, tiun de Jonas, diris Lotta.

Poste eliris Jonas kaj ankaŭ­ la dentisto. La dentisto montris al Lotta kaj diris:

– Pri ĉi tiu eta fraŭ­lino mi ne povis fari ion, ĉar ŝi ne volis malfermi la buŝon.

– Pri tiu ido oni devas honti ĉie, diris Jonas, kiam ni hejmeniris.

– Mi ne konis lin, diris Lotta. Mi ne povas faŭ­ki antaŭ­ homoj, kiujn mi ne konas.

Paĉjo diras, ke Lotta estas obstina, kiel maljuna kaprino.

4. Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti

En la apuda domo loĝas onklino Berg, ni vizitas ŝin fojfoje. Estas barilo inter ŝia ĝardeno kaj nia ĝardeno, sed ni povas grimpi sur ĝin, Jonas kaj mi. Lotta ne povas grimpi, sed la hundo de onklino Berg elfosis grundon sub la barilo ĉe unu loko, tiel ke estiĝis truo, tra kiu Lotta rampas.

Antaŭ­ kelkaj tagoj ni estis ĉe onklino Berg kaj havis agrablan tempon. Ŝi havas klapburoon, kaj la buroo plenplenas je tirkestetoj, kiuj enhavas belajn aĵojn.

– Kara onklino Berg, ĉu ni povas vidi ĉiujn ĉi belajn aĵojn? diris Jonas.

Kaj tion ni povis. Unue ni trovis pupeton, kun kiu onklino Berg ludis, kiam ŝi estis infano. Ĝi nomiĝas Roza, la pupo.

Onklino Berg estas tre maljuna, ege maljuna, sed tamen ne tiom maljuna, kiom Lotta kredis. Jen kiel Lotta diris:

– Onklino Berg, ĉu vi kunhavis Rozan en arkeo de Noa?

Ĉar precize antaŭ­vespere paĉjo estis rakontinta al ni pri la arkeo de Noa. Li diris pri kiel oĉjo Noa konstruis por si grandan ŝipon, kiu nomiĝis arkeo. Kaj poste pluvis multajn semajnojn kaj ĉiuj, kiuj ne estis kun Noa en la arkeo, dronis, kaj tio okazis antaŭ­ multaj jarmiloj.

Onklino Berg, ŝi ridis kaj diris:

– Eta Lotta, mi ne estis kun Noa en la arkeo, sciu.

– Kial do vi ne dronis? diris Lotta.

Roza kuŝas en unu el la tirkestetoj en la buroo, kiun ŝi havas kiel sian liton. Ŝi kuŝas sur rozkolora vato kaj havas verdan silkpeceton kiel kovrilon, kaj ŝi mem surhavas bluan robon. Kaj imagu, en unu el la aliaj tirkestoj onklino Berg havas etetan vitran korbon kun rozkoloraj rozoj sur ĝi. Ni povas ludi kun Roza, kaj ŝi ricevas la vitran korbon en la manon, kaj ni ludas, ke ŝi estas Ruĝoĉapulino, kiu iras al sia avino kun manĝaĵo kaj botelo da siropo. En bovlo sur piano onklino Berg havis ĉokoladkaramelojn. Multaj el ili estis kiel boteletoj kun staniolpapero ĉirkaŭ­e. Tian boteleton ni metis en la korbeton de Ruĝoĉapulino kaj iom da rosinoj kaj migdaloj, kiujn ni ricevis de onklino Berg. Kaj la hundo de onklino Berg, Skotty, estis nia lupo, kaj mi estis avino, kaj Jonas estis ĉasisto, kiu venis kaj pafmortigis la lupon.

– Jes, sed mi ja, diris Lotta. Ĉu mi ne povos esti iu?

Sed Lotta povis porti Rozan kaj paroli tion, kion Ruĝoĉapulino devus diri, ĉar Roza mem ja ne povis paroli. Sed kiam Ruĝoĉapulino alvenis dometon de la avino (kiu estis hejme, atendante onklinon Berg), tiam ne plu restis rosinoj en la vitra korbeto kaj neniuj migdaloj.

– Kie estas la manĝaĵo por avino? diris Jonas.

– Roza formanĝis ĝin, diris Lotta.

Tiam Jonas ne volis, ke Lotta kunludu Ruĝoĉapulinon. Kaj Skotty ne volis kunludi kaj ŝajnigi sin, ke li formanĝas avinon. Jonas retenis lin, sed li baraktis kaj baraktis, kaj finfine li liberiĝis kaj rampis sub la sofon kaj nur elŝovis iom la nazon jen kaj jen kaj rigardis nin kolere. Skotty ne ŝatas, sincerdire, kiam ni venas al onklino Berg.

Sed ni havis tre agrablan tempon, kaj ni rigardis ankaŭ­ ĉion ceteran en la buroo de onklino Berg. Ŝi havis pinglokusenon el ruĝa silko, kiu aspektas kiel koro, kaj bildeton en ora kadro, kaj sur la bildo estas bela anĝelo kun longaj, lumaj haroj kaj blanka noktoĉemizo kaj du grandaj blankaj flugiloj surdorse. Lotta multege ŝatas ĉi tiun bildon, kaj ankaŭ­ mi faras tion.

– Sed kiel la anĝelo sukcesis surmeti la noktoĉemizon super la flugilojn? diris Lotta. Jonas diris, ke, eble, estas zipo en la ĉemizo surdorse.

Onklino Berg bakis vaflojn por ni. Tion ŝi faras fojfoje, kiam ni venas por viziti ŝin, kvankam ne ĉiam.

– Estas tre belega printempa vetero, do ni povas sidi ekstere en la ĝardeno kaj trinki ĉokoladon kaj manĝi vaflojn, diris onklino Berg.

Dum onklino Berg estis en la kuirejo kaj bakis vaflojn, ni estis solaj en la gastoĉambro kaj ludis. Estas du fenestroj en la ĉambro, kaj ili estis malfermitaj, ĉar estis tre varme. Jonas kaj mi elŝovis la kapojn tra la fenestro, kaj Jonas ĵetis al mi ŝtonglobon, kiun li havis en la pantalonpoŝo. Kaj mi reĵetis ĝin al li, kaj ni ĵetadis ĝin tien-reen. Sed finfine mi faligis la ŝtonglobon, kaj ĝi falis sur la herbotapiŝon. Poste Jonas kaj mi devis konkuri kaj vidi, kiu povis pendi sufiĉe longe el la fenestro. Ni konkuris kaj konkuradis, kaj subite Jonas elruliĝis. Mi tre ektimis. Kaj ankaŭ­ onklino Berg tre ektimis. Ŝi envenis la ĉambron ĝuste kiam Jonas elruliĝis. Ŝi alkuris la fenestron kaj kriis:

– Nu, sed Jonas, kiel tio okazis?

Jonas sidis sur la herbotapiŝo kaj havis grandan ŝvelon sur la frunto.

– Mia-Maria kaj mi devis vidi, kiu povus pendi longe el la fenestro, kaj mi gajnis, diris Jonas.

Sed dum Jonas kaj mi konkuradis, Lotta estis trovinta trikaĵon de onklino Berg sur la sofo. Onklino Berg trikas puloverojn kaj jaketojn, kiujn homoj povas aĉeti de ŝi. Kaj imagu, tiu stulta Lotta eltiris trikilojn kaj implikis la tuton, kion onklino Berg estis trikinta. Ŝi sidis sur la sofo kaj estis tute volvita en fadenojn, kiujn ŝi ŝiris kaj taŭ­zis. Kaj onklino Berg kriis:

– Nu, sed Lotta, kion vi faris?

– Puloveron, diris Lotta. La fadenoj iĝis tute krispaj, ŝi diris.

Tiam onklino Berg diris, ke, evidente, estus plej bone, ke ni eliru en la ĝardenon kaj manĝu vaflojn, kaj poste estus, evidente, plej bone, ke ni hejmeniru.

Ni sidis en la ĝardeno de onklino Berg kaj trinkis ĉokoladon kaj manĝis tre multe da sukeritaj vafloj. Estis tre bele en la suno, kaj ĉirkaŭ­ ni saltetis paseretoj kaj ricevis panerojn de ni. Sed poste onklino Berg laciĝis kaj diris, ke ni devas hejmeniri. Kaj tiam ni grimpis sur la barilon, Jonas kaj mi, kaj Lotta rampis tra la truo, kaj ni hejmeniris kaj eniris la kuirejon por vidi, kion ni ricevos por tagmanĝo.

– Ni ricevos stufitajn perkojn, diris panjo. Tiam Jonas diris:

– Do estas bone, ke ni havas tre multe da vafloj en la ventroj.

– Ho, ĉu tiel, ĉu vi estis ĉe onklino Berg? diris panjo. Ĉu ŝi feliĉiĝis?

– Jes ja, diris Jonas. Ŝi feliĉiĝis dufoje. Unuafoje ŝi feliĉiĝis, kiam ni venis, kaj poste ŝi feliĉiĝis, kiam ni foriris.

Onklino Berg estas la plej afabla, kiu povas esti.

5. Ni faras ekskurson

Foje paĉjo diris:

– Dimanĉe ni faros ekskurson!

– Hura, diris Jonas kaj mi.

– Hura, ĉar ni faros ekskurson, diris Lotta.

Dimanĉe panjo surpiediĝis frue kaj bakis patkukojn kaj preparis sandviĉojn kaj faris sufiĉe da ĉokolado en termobotelo kaj kafon, kiu estis por ŝi kaj paĉjo. Ankaŭ­ ni kunhavis limonadon.

Kiam paĉjo alveturis per la aŭ­to, li diris:

– Nun ni vidos, ĉu ni havas spacon por ĉiuj en ĉi eta veturilaĉo. Nun ni vidos, ĉu mi povas enpaki panjon kaj Bruegon kaj Brueton kaj Krieton kaj dudek ses patkukojn kaj mi ne scias, kiom da sandviĉoj…

– Kaj Bamsen, diris Lotta.

Bamsen estas granda ŝtofa porko, kiun havas Lotta kaj kiun ŝi volas kunhavi ĉie. Ŝi kredas, ke ĝi estas urso, tial ŝi nomas ĝin Bamsen.

– Sed ĝi estas porko kaj ĝi ĉiam estis porko, diras

Jonas. Tiam Lotta krias kaj diras, ke ĝi estas urso.

– Ursoj ja ne estas rozkoloraj, diras Jonas. Ĉu vi kredas, ke ĝi estas blanka urso aŭ­ ordinara urso?

– Ĝi estas porkurso, diras Lotta.

Lotta povis kunpreni sian porkurson al ekskurso. Kiam ni sidiĝis en la aŭ­ton, ŝi diris jene:

– Panjo, ĉu povas porkoj havi idojn?

– Ĉu vi celas Bamsen aŭ­ verajn porkojn, kiuj estas en la vilaĝo ĉe avo kaj avino? diris panjo.

Tiam Lotta diris, ke ŝi celis verajn vivajn porkojn kaj ne tiajn ursojn, kiel Bamsen. Panjo diris, ke veraj vivaj porkoj, certe, povas havi idojn.

– Tion ili, certe, ne povas, diris Jonas.

– Tion ili, certe, povas, diris panjo.

– Ne, ili ne povas havi idojn, diris Jonas. Ili povas nur havi porketojn.

Tiam ni ridis ĉiuj kune, kaj paĉjo diris, ke ne ekzistis pli petolemaj infanoj, ol Bruego kaj Brueto kaj Krieto.

Ni veturis al malgranda lago. Paĉjo lokis la aŭ­ton sur arbarvojon, kaj poste ni portis ĉiujn sakojn kun manĝaĵo al la lago. Estis longa ponteto, kiu eliris en la lagon, kaj Jonas kaj mi kaj Lotta volis suriri la ponteton kaj rigardi, ĉu estis fiŝo en la akvo. Panjo tuj kuŝiĝis sur la herbon kaj diris al paĉjo:

– Ĉi tie mi kuŝos la tutan tagon kaj ne interrompos min eĉ por sekundo, vi devas varti la infanojn!

Paĉjo sekvis nin ĝis la ponteto, kaj ni kuŝis surventre kaj vidis plenan svarmon da etetaj fiŝoj naĝi tre rapide. Kaj paĉjo faris por ni fiŝkanojn el longaj bastonoj, kiujn li plukis en la arbaro, kaj metis ŝnurojn sur ilin kaj pinglojn por hoko. Kaj ni metis panerojn sur la hokojn, kaj ni sidis longe kaj fiŝkaptis, sed ni kaptis neniun fiŝon.

Tiam ni iris en la arbaron, kvankam panjo diris, ke ni ne rajtas iri malproksimen.

Ni vidis birdeton, kiu enflugis arbedon, kaj poste elflugis denove. Tiam ni iris tien kaj rigardis, kaj inter branĉoj en la arbedo preskaŭ­ sube ĉe la grundo estis birdnesteto kun kvar bluaj ovetoj en ĝi. Ho, ili estis la plej dolĉaj ovoj, kiujn mi iam vidis! Lotta volis resti kaj kontempli la birdneston senĉese, kaj ŝi etendis Bamsen antaŭ­ sin, por ke ankaŭ­ ĝi vidu. Sed Jonas kaj mi sciis pri bona grimpebla arbo tuj apude, kaj ni volis iri kaj grimpi sur ĝin, do Lotta devis kuniri, kvankam ŝi ne volis.

Mi kuraĝas grimpi sur arbon, kaj ankaŭ­ Jonas kuraĝas. Sed ne Lotta. Ni helpis ŝin grimpi sur etetan piceon, sed tiam ŝi kriis:

– Prenu min suben, prenu min suben!

Kaj kiam ŝi malsupreniris, ŝi rigardis tre kolere la arbon kaj diris:

– Estas ja freneze grimpi sur ĉi tian arbaĉon!

Poste panjo ekkriis, ke ni devas manĝi, kaj ni rekuris al la lago. Kaj ŝi metis plastan tukon sur la herbon kaj eĉ metis primolojn en glason sur la tukon kaj elmetis ĉiujn sandviĉojn kaj patkukojn kaj ĉion.

Ni sidis surherbe kaj manĝis. Tio estas multe pli agrable ol sidi ĉirkaŭ­ tablo. Patkukoj estis tre frandaj, ĉar ni havis konfitaĵon kaj sukeron sur ili. Ankaŭ­ sandviĉoj estis bongustaj. Mi pleje ŝatis tiujn, kiuj havas viandobulojn sur si, kaj Jonas pleje ŝatis tiujn, kiuj havas ovon kaj kaviaron sur si, do ni interŝanĝis tiel, ke li ricevis mian kaviarsandviĉon, kaj mi ricevis lian viandobulsandviĉon. Lotta pleje ŝatas ĉiujn specojn de sandviĉoj kaj volas interŝanĝi kun neniu. Ŝi manĝas multe, Lotta. Estis nur unu fojo, kiam ŝi malsanis, tiam ŝi entute ne havis apetiton, kaj panjo tre ĉagreniĝis, ĉar ŝi ne volis manĝi. Tiam Lotta diris jene foje vespere, kiam ŝi devis legi sian vesperan preĝon:

– Kara bona Dio, faru tiel, ke mi volu manĝi denove. Kvankam ne fiŝbulojn!

Ni ĉiuj ricevis nian limonadon, Jonas kaj Lotta kaj mi. Lotta prenis iom da sablo sube ĉe la strando kaj ŝovis ĝin en sian limonadon, kaj kiam ni demandis ŝin, kial ŝi faris tion, tiam ŝi diris, ke ŝi nur volis koni, kiel ĝi gustis.

Post la manĝado paĉjo etendiĝis surherbe kaj diris:

– Kiom bele estas ĉi tie en la suno. Mi kredas, ke mi dormos iom. La infanoj mem povas varti sin iom. Sed vi ne eliros en la arbaron, tion vi bone komprenas.

Ni ne eliris en la arbaron. Sed iom pli longe for ĉe la lago estis vere altega monteto, kaj tien ni eliris. Jonas diris, ke li montrus al ni, kiel paĉjo faras, kiam li plonĝas kapantaŭ­en.

– Jen kiel li faras, diris Jonas kaj etendis la brakojn aeren kaj faris salteton. Kaj imagu, tiam li ruliĝis en la lagon, kvankam tio ne estis intence. Kaj krome panjo estis dirinta, ke ni ne povas ankoraŭ­ baniĝi, ĉar estis tute tro malvarme en akvo.

Jonas, li sinkis, kaj Lotta kaj mi kriis per ĉiuj fortoj. Sed mi prenis branĉon, kiu kuŝis sur la monteto, kaj kiam Jonas emerĝis, li kaptis la branĉon kaj tenis ĝin. Kaj tiam Lotta ridis. Ĝuste tiam paĉjo kaj panjo alkuris, kaj paĉjo levis Jonas el la akvo.

– Jonas, kion vi elpensis, diris panjo, kiam Jonas elvenis sur la strandon tute malseka.

– Li nur estis montronta, kiel paĉjo faris, diris Lotta kaj ridis tre terure pri Jonas. Ĉar lia pantalono aspektis tre ridinde, ŝi diris.

Jonas demetis ĉiujn siajn vestojn, kaj panjo pendigis ilin sur sekigilon sur arbo. Sed kiam ni estis veturontaj hejmen, la vestoj ankoraŭ­ ne estis sekaj, do Jonas devis sidi volvita en plejdon. Kaj ankaŭ­ pri tio Lotta ridis. Sed poste ŝi vere ne ridis. Ĉar kiam ni estis veturontaj, ni ne povis trovi Bamsen. Ni serĉis kaj serĉadis ĉie, sed Bamsen estis for, kaj panjo diris, ke ni devis veturi hejmen sen Bamsen. Tiam Lotta ekkriis multe pli terure ol kiam Jonas ruliĝis en la lagon.

– Bamsen povas havi belan kaj plaĉan tempon nokte en la arbaro tute sola, diris paĉjo. Kaj morgaŭ­ mi povas reveni ĉi tien kaj trovi ĝin.

Sed Lotta nur kriis.

– Monstro povas veni kaj timigi Bamsen, ŝi diris.

– Se Bamsen renkontos monstron, tiam estas monstro, kiu pleje ektimos, diris paĉjo.

– Rememoru, kiam vi havis Bamsen laste, demandis panjo.

Lotta pripensis.

– Proksimume je la dekdua, ŝi diris.

Kvankam Lotta ne komprenas pri horoj eĉ iomete, do tio estis nura blago. Paĉjo diras, ke Lotta estas ĝisfunde blagema infano, kiu muelas per sia lango ion ajn.

Sed mi rememoris, ke Lotta havis Bamsen, kiam ni estis ĉe la birdnesto. Ni revenis ĉiuj kune al la grimpebla arbo, ĉar Jonas kaj mi sciis, ke la birdnesto estis tie, tuj apude.

Kaj apud la arbedo kun la birdnesto, tie vere sidis Bamsen, kaj Lotta prenis ĝin kaj kisis ĝin sur la muzelon kaj diris:

– Eta Bamsen, ĉu vi estis ĉi tie dum la tuta tempo kaj sidis sur tiuj dolĉaj, dolĉaj ovoj?

Jonas diris, ke tiu povra birdpatrino, certe, ne kuraĝis reveni al siaj ovoj dum la tuta tago, ĉar porkursoj estas la plej bonaj birdtimigiloj, kiuj ekzistas, diris Jonas.

Tiam Lotta ekkoleris kaj diris:

– Bamsen tuŝis nenion. Ĝi nur sidis kaj rigardis tiujn dolĉajn, dolĉajn ovetojn.

Poste ni veturis hejmen, kaj Jonas sidis en la plejdo la tutan tempon.

Panjo kaj paĉjo venis en la infanĉambron por diri 'bonan nokton' al ni vespere, kiel ili kutimis fari. Kaj paĉjo lokis sin apud la lito de Lotta, kie ŝi kuŝis kun sia malpuraĉa Bamsen apud si.

– Nu, Krieto, diris paĉjo, kio estis hodiaŭ­ la plej amuza dum la tuta tago? Estis, certe, kiam ni trovis Bamsen?

– Ne, plej amuze estis, kiam Jonas ruliĝis en la lagon, diris Lotta.

6. Ni veturas al avino kaj avo

Kiam venas somero, ni veturas kun panjo al avino kaj avo en vilaĝon. Ankaŭ­ paĉjo venas tien, kiam li havas feriojn. Al avino ni vojaĝas per trajno, ĉar panjo ne scias stiri aŭ­ton.

– Nun vi devas esti obeemaj en la trajno, por ke panjo ne ricevu malfacilaĵojn, diris paĉjo, kiam ni estis veturontaj ĉi-somere.

– Ĉu ni devas esti obeemaj nur en trajno? diris Jonas.

– Ne, ĉie, diris paĉjo.

– Vi diris, ke estas nur en trajno, kie ni devas esti obeemaj, diris Lotta.

Sed ĝuste tiam venis trajno, kaj paĉjo sukcesis nur mansvingi al ni, kaj ni mansvingis al li kaj kriis 'adiaŭ­'.

Ni sidis preskaŭ­ solaj en eta kupeo. Tie sidis ankaŭ­ maljuna oĉjo, li estis la sola, kiu ricevis spacon. Lotta kunhavis sian Bamsen, kaj mi kunhavis mian plej grandan pupon, kiu nomiĝas Maud Yvonne Marlene (mod ivon marlen). Tiu oĉjo havis verukojn sur la mentono, kaj kiam li elvenis kaj lokis sin ĉe fenestro en la koridoro por iom, tiam Lotta flustris tute laŭ­te al panjo:

– Tiu oĉjo havas verukojn sur la mentono…

– Ĉit, flustris panjo, li povas aŭ­di tion. Tiam Lotta mienis tre surprizite kaj diris:

– Ĉu li mem ne scias pri tio, ke li havas verukojn sur la mentono?

Poste venis kondukisto kaj tondis biletojn. Estis nur panjo kaj Jonas, kiuj havis biletojn, ĉar Lotta kaj mi vojaĝas senpage dumtempe.

– Kiom aĝas ĉi knabineto do? demandis la kondukisto kaj montris al mi. Mi diris, ke mi devis fariĝi sesjara.

Li ne demandis, kiom aĝis Lotta, ĉar li povis, certe, vidi, ke ŝi estis tro malgranda por bezoni bileton. Sed Lotta diris:

– Mi aĝas kvar jarojn, kaj panjo – tridek du. Kaj jen Bamsen. Tiam kondukisto ridis kaj diris, ke en ĉi trajno ĉiu Bamsen vojaĝas senpage.

Unue ni sidis senmove kaj rigardis tra la fenestro, sed poste ni laciĝis pro tio. Jonas kaj mi eliris en la koridoron kaj en aliajn kupeojn, kaj ni parolis kun homoj, kiujn ni ne konis. Sed fojfoje ni revenadis al panjo, por ke ŝi ne maltrankviliĝu. Panjo sidis kaj rakontis ĉiujn eblajn fabelojn al Lotta, por ke Lotta sidu senmove. Ŝi ne volis, ke Lotta eliru en la koridoron, ĉar oni neniam scias, kion Lotta povas elpensi, diris panjo.

– Rakontu pri la tri kaproj Brusk ("La tri kaproj Brusk" {orig. "De tre bockarna Bruse"} – popola fabelo, notita en 1840 en Norvegio de Peter Christen Asbjörnsen kaj Jørgen Moe por "Norske folkeeventyr" {"Norvegaj popolaj aventur fabeloj"}), alie mi elvenos en la koridoron, diris Lotta.

Ni manĝis sandviĉojn kaj trinkis limonadon en la trajno. Subite Lotta prenis tranĉaĵon da punktita kolbaso el sia sandviĉo kaj metis ĝin firme sur la fenestron. Panjo tre ekkoleris kontraŭ­ ŝi pro tio kaj diris:

– Kial vi ŝmiraĉas kolbason sur la fenestron?

– Jes, ĉar ĝi gluiĝas firme kaj multe pli bone ol viandobuloj, diris Lotta.

Tiam panjo eĉ pli ekkoleris kontraŭ­ ŝi. Kaj panjo devis froti la fenestron per papertuko longe-longe, antaŭ­ ol ĝi fariĝis pura post la kolbaso de Lotta.

Foje, kiam la trajno haltis ĉe stacio, Jonas elpensis, ke li kaj mi devas eliri por promeneto kaj ricevi iom da freŝa aero. Ni ne povis malfermi la pordon, sed estis onklino, kiu helpis nin.

– Ĉu vere vi devas eliri ĉe tiu stacio? ŝi diris.

– Jes, ni diris. Ĉar ni ja devis eliri, sed ni ja devis reveni, kompreneble.

Kiam ni eliris la trajnon, ni foriris al la lasta vagono, kaj ĝuste antaŭ­ ol la trajno estus startinta denove, ni ensaltis en la lastan vagonon kaj iris tra la tuta trajno, ĝis kiam ni venis al nia propra kupeo. Kiam ni venis tien, ni ekvidis panjon kaj la damon, kiu estis helpinta nin pri la pordo, stari kaj interparoli kun la kondukisto, kaj panjo kriis:

– Vi devas haltigi la trajnon, ĉar miaj infanoj for trotis. Sed ĝuste tiam ni alvenis, kaj Jonas diris:

– Kvankam ni retrotis.

Tiam panjo ekploris, kaj la kondukisto kaj la damo, kiu estis helpinta nin malfermi la pordon, kriis al ni. Kvankam kial la onklino kriu, kiam estis ŝi, kiu estis helpinta nin?

– Nun vi iros kaj sidiĝos en kupeo kun Lotta kaj ne elvenos eĉ por sekundo, diris panjo.

Sed Lotta ne estis en la kupeo. Ŝi estis malaperinta. Tiam panjo preskaŭ­ rekomencis plori. Ni iris ĉiuj kune kaj serĉis Lottan. Kaj finfine ni trovis ŝin en kupeo multe pli longe for, tie ŝi rakontadis al amaso da homoj. Ni aŭ­dis ŝin diri jene:

– En nia kupeo, tie ni havas oĉjon, kiu havas verukojn, sed li mem ne scias pri tio. Tiam panjo firme kaptis Lottan kaj trenis ŝin for kun si al nia propra kupeo. Kaj tie ni devis sidi tute, tute senmovaj, ĉar panjo koleris kontraŭ­ ni kaj diris, ke estus pli facile varti plenan aron da sovaĝaj bovidoj, ol varti nin.

Tiam mi ekpensis, ke mi baldaŭ­ ekvidos bovidojn ĉe avino kaj avo. Kaj mi tre feliĉiĝis.

Avino kaj avo staris sur verando kaj renkontis nin, kiam ni venis. Kaj ilia hundo, kiu nomiĝas Lukas, bojis kaj saltis, kaj odoris somerece en la ĝardeno.

– Ĉu estas miaj oraj infanetoj, kiuj venas? diris avino.

– Jes, estas belaj oraj infanetoj, diris panjo.

– Morgaŭ­ vi povos rajdi al Blacken (Blacken – preskaŭ la plej okcidenta fjordo ĉe Mälaren, lago, tria en Svedio laŭ grando), diris avo.

– Kuniru suben al draŝejo, tiam vi vidos katidojn de Murra, diris avino. Lotta ektiris antaŭ­tukon de avino kaj diris:

– Ĉu vi havas karamelojn restintaj en ŝranko, avino?

– Ho, jes, tio ja povas okazi, diris avino. Kelkaj etajn karamelojn, eble, mi havas en ŝranko, ŝi diris. Tiam ni eksentis, ke ni estis venintaj hejmen al avo kaj avino.

7. Lotta parolas preskaŭ ­ per nuraj sakraj vortoj

Ĉe avino kaj avo estas tre multe da agrablaĵoj. Imagu, sur granda arbo, kiu staras en la ĝardeno, estas precize kvazaŭ­ verando. Alte supre sur arbo! Tien supren kondukas ŝtuparo, kaj kiam oni estas grimpintaj supren per ĉi tiu ŝtuparo, do oni venas al tiu verando, kaj tie estas tablo kun benkoj kaj barileto ĉirkaŭ­e, tiel ke oni ne povas ruliĝi suben. Avino nomas tiun verandon Verda Plezurdometo. El ĉiuj lokoj, kie oni povas sidi kaj manĝi, mi pleje ŝatas tiun, kiu situas supre sur la arbo.

Kiam ni vekiĝis unuan tagon ĉe avino kaj avo, tiam Jonas tuj diris:

– Avinjo, ni ja povas, certe, decidi, ke ni manĝos en la Verda Plezurdometo precize ĉiam?

– Oj, oj, oj, diris avino, kion vi kredas, ke Majken dirus, se ŝi estos devigita treni manĝaĵojn supren laŭ­ tiu malstabila ŝtuparo trifoje ĉiutage?

– Tiam mi diros "spit", diris Majken.

Majken, ŝi estas domhelpantino de avino. Ŝi estas tre afabla, sed ŝi tute ne ŝatas manĝi surarbe.

– Sed avinjo, ni ja povas tamen kunpreni supren nian manĝaĵon al la Verda Plezurdometo, mi diris.

– Ĉar alie ni tre ekkoleros, diris Lotta, ŝi estas stulteta, Lotta!

Kaj tiam avino diris, ke ŝi ne volis, ke Lotta ekkoleru, kaj tial ni povis kunpreni patkukojn surpen al la Verda Plezurdometo.

Avino bakis tutan mason da patkukoj, kaj ŝi metis la patkukojn kaj paketon da sukero kaj skatoleton da konfitaĵo en korbeton por ni, ŝi ankaŭ­ enmetis telerojn kaj forkojn kaj boteleton da lakto kaj tri tasojn.

Kaj poste ni grimpis en la Verdan Plezurdometon. Jonas grimpis la unua kun la korbeto, kaj poste venis mi, kaj poste venis Lotta.

– Se vi faligus la korbeton, Jonas, tiam mi, sendube, ridus, diris Lotta.

Sed Jonas ne faligis la korbeton, kaj ni surtabligis la tuton supre surarbe kaj sidis sur la benkoj kaj manĝis niajn patkukojn kun multe da konfitaĵo kaj sukero sur ili kaj trinkis lakton, kaj la arbo susuris la tutan tempon. Estis tiom terure multe da patkukoj, kaj Lotta ne kapablis finmanĝi la siajn. Kaj imagu, tiam ŝi pendigis la patkukojn sur la arbobranĉojn!

– Mi ludas, ke ili estas folioj, diris Lotta.

Kaj la patkukoj svingis sin tien-reen, kiam blovis, kaj aspektis preskaŭ­ kiel folioj.

– Gardu vin, se panjo ekscios tion, mi diris.

Sed Lotta, ŝi ne zorgis pri kion mi diris. Ŝi nur sidis tie kaj rigardis siajn patkukojn kaj kantis kanteton, kiun paĉjo kutimas kanti, kaj kiu komenciĝas jene: "Hej, kiel susuras en la folioj!" Ŝi baldaŭ­ refariĝis malsata, kaj tiam ŝi mordis de ĉiuj patkukoj, tiel ke sur la arbo restis nuraj duonpatkukoj.

– Mi ludas, ke mi estas ŝafideto, kiu mordas foliojn sur arbedo, ŝi diras.

Subite birdo venis flugante, kaj tiam Lotta diris al la birdo:

– Vi povas volonte manĝi de miaj patkukoj, sed ne Jonas kaj ne Mia-Maria.

Kvankam la birdo volis havi neniujn patkukojn. Sed Jonas kaj mi eksentis, ke ni estis pli malsataj, kaj mi etendis la manon al Lotta kaj diris:

– Mizerulo, donu al mi iom en mian manon!

Kaj tiam Lotta donis al mi patkukon, kiun ŝi estis mordinta, kaj mi superŝutis ĝin per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo kaj manĝis, kaj ĝi estis tre bongusta, kvankam ĝi estis nura duonpatkuko. Kaj ankaŭ­ Jonas ricevis patkukon de Lotta, kiam li diris "Mizerulo, donu al mi iom en mian manon", ĉar tiajn, kiuj estas iom idiotaj, Lotta ŝatas. Finfine ni formanĝis ĉiujn patkukojn anstataŭ­ Lotta, kaj tiam ŝi diris:

– Nun la patkukfolioj elĉerpiĝis. Nun vi devas ekmanĝi el la verdaj!

Kaj ŝi forŝiris plenan pugnon da verdaj folioj kaj volis, ke ni manĝu. Sed Jonas kaj mi diris, ke ni estis sataj.

– Kun sukero kaj konfitaĵo, tiel oni faras tion, diris Lotta, kaj tiam ŝi superŝutis per sukero kaj ŝmiris per konfitaĵo la verdan folion kaj formanĝis ĝin.

– Kontrolu, ke ne sidu vermo sur la folio, diris Jonas.

– Vermo povas ja mem kontroli sin, diris Lotta. Ŝi havas multajn ideojn, tiu infano, diras avo.

Imagu, sekvan tagon, kiu estis dimanĉo, tiam ni ricevis klupeon por tagmanĝo, kaj, krom fiŝbuloj, ĝi estas pleja aĉaĵo, kiun Lotta konas. Estis tre bela vetero, kaj ĉi-kaze avino kaj avo ĉiam manĝas en la ĝardeno ĉe tablo, kiu staras sub la plej granda arbo, kiu estas tie. Kaj ni sidas ĉiuj kune ĉirkaŭ­ la tablo, avino kaj avo kaj panjo kaj Jonas kaj mi, sed Lotta daŭ­re ludas kun katino kaj ne venas, kvankam panjo vokis ŝin multfoje. Fine ŝi venis, kaj kiam ŝi ekvidis, ke estis klupeo, tiam ŝi diris:

– Klupeo dimanĉe… fi, diablo!

Tiam panjo tre ekkoleris kontraŭ­ ŝi, ĉar ŝi diris al Lotta milfoje, ke ŝi ne devas diri "fi, diablo", kiu estas preskaŭ­ sakra vorto. Kaj panjo diris, ke se Lotta dirus "fi, diablo" ankoraŭ­foje, do ŝi ne povus resti ĉe avino kaj avo, sed devus reveturi hejmen en la urbon. Kaj Lotta ne rajtis sidi kun ni kaj manĝi nur ĉar ŝi diris tiel, kaj tiam ŝi iris ĉirkaŭ­e en la ĝardeno kaj kriis senĉese, dum ni manĝis.

Poste ŝi devis sidi sola ĉe la tablo kaj manĝi, sed ŝi nur kriis. Panjo forsendis Jonas kaj min kaj diris, ke ni devas iri kaj ludi, por ke Lotta estu sola, ĝis ŝi fariĝos afabla. Sed ni haltis malantaŭ­ domangulo kaj staris tie kaj rigardis Lottan, kiu nur kriis kaj kriadis. Sed finfine ŝi silentiĝis, kaj tio estis nur ĉar ŝi estis reakirinta unu el ĉiuj siaj strangaj ideoj. Ŝi prenis la klupeon, kiu kuŝis sur ŝia telero, kaj poste ŝi iris al akvobarelo, kiu staris sub pluvtubo, kaj tien ŝi trempis la klupeon. Tiam panjo venis ĝustatempe kaj ekvidis tion, kaj tiam Lotta diris:

– Ĝi ja povas pro diablo naĝi iom!

– Lotta, rememoru, kion mi diris, diris panjo.

Tiam Lotta kapjesis, kaj poste ŝi iris en la domon, kaj post kelka tempo ŝi eliris denove kaj havis sian propran vojaĝosaketon enmane, kaj el la saketo pendis zono, kiu treniĝis post ŝi, kiam ŝi iris. Kaj panjo kaj avino kaj avo kaj Jonas kaj mi staris kaj rigardis Lottan, kiam ŝi estis vojaĝonta. Ŝi aliris avinon kaj avon kaj riverencis kaj diris:

– Mi veturos hejmen al paĉjo, ĉar li estas multe pli afabla ol panjo.

Ŝi ne diris 'adiaŭ­' al panjo kaj ankaŭ­ ne al Jonas kaj mi. Kaj ni staris tie kaj rigardis, kiam ŝi iris kun la zono, treniĝanta post ŝi. Sed kiam ŝi malsupreniris ĝis la barilpordo, tiam ŝi haltis. Ŝi staris tute senmova longan tempon. Kaj tiam panjo iris renkonte al ŝi kaj diris:

– Nu, eta Lotta, vi ne forveturos, ĉu? 

Tiam Lotta diris:

– Jes ja, panjo, pro kiu diablo mi povas vojaĝi sola en trajno!

Kaj tiam panjo prenis kaj kisis Lottan kaj diris, ke estis, certe, bonege, ke ŝi haltis, kie ŝi estis, ĉar ni ĉiuj tre ĉagreniĝus, se ŝi forvojaĝus. Kaj Lotta pendis ĉirkaŭ­ la kolo de panjo kaj ploris kaj ne volis paroli kun Jonas kaj mi, kvankam ni volis konsoli ŝin kaj kisi ŝin.

Sed vespere, kaim ni estis enlitiĝintaj, tiam avino sidis ĉe ni kaj rakontis por ni bibliajn historiojn kaj montris al ni bildojn en bela biblio, kiun ŝi havis. Kaj tie estis bildo, sur kiu estis nigra monstro, kaj tiam avino diris, ke diablo estis malbenita de Dio.

Tiam Lotta diris:

– Aj, aj, avino, kion vi ĵus diris! Sed Lotta mem preskaŭ­ neniam plu diras 'diablo'.

8. Lotta havas sprittagon

Preskaŭ­ la plej amuza afero, kiu estas ĉe avino kaj avo, ĝi estas luddometo, kiun panjo kaj onklino Kajsa havis, kiam ili estis infanoj. Ĝi estas ruĝa kaj situas en ĝardenangulo, kaj tien kondukas mallarĝa pado kaj antaŭ­ ĝi estas herbotapiŝo, sur kiu kreskas lekantoj. Kaj en la luddometo estas etaj blankaj mebloj, tablo kaj seĝoj kaj ŝranko, kaj en la ŝranko estas pupvazaro kaj pateto kaj pupgladilo kaj karafeto kun glaso aldone por havi sukon en ĝi. En la luddometo loĝas pupoj de panjo kaj de onklino Kajsa. Kaj tie estas benketo, kiun avino havis, kiam ŝi estis infano, imagu, ke benketoj povas iĝi tiom malnovaj!

Unu tagon ni ludis en la luddometo, kiam ni estis ĉe avino kaj avo. Tiam ni ludis, ke Jonas estis paĉjo kaj mi estis panjo, kaj Lotta estis nia domhelpantino kaj nomiĝis Majken.

– Nun paĉjo eliros kun Bebeto, tuj diris Jonas kaj prenis pupĉareton kun bebpupeto de onklino Kajsa ene kaj eltrenis ĝin en la ĝardenon.

– Kaj nun mi devas lavi en la kuirejo, diris Lotta.

– Ne, unue ni devas fari fromaĝon, mi diris, ĉar

estis ja mi, kiu devis decidi, ĉar mi estis panjo.

– Fariĝos neniu fromaĝo, antaŭ­ ol mi estos lavinta, diris Lotta.

Sed tiam Jonas kaj mi diris, ke Lotta ne devis kunludi, se ŝi ne faris, kiel ni diris. Kaj poste ni faris fromaĝon. Kiam oni faras fromaĝon, oni prenas ribojn kaj frambojn kaj metas ilin en naztukon, kaj poste oni elpremas tutan sukon, kaj kio restas en la naztuko, el tio oni faras malgrandajn rondajn fromaĝojn, kiuj estas plej acidaj en la mondo.

– Ĉu oni povas nun finfine lavi la kuirejon? diris Lotta.

Kaj tiam ŝi prenis lavsitelon kaj iris en la kuirejon de avino por akvo, kaj preskaŭ­ la tutan akvon ŝi elverŝis sur la plankon en la luddometo kaj komencis lavi per broso, sur kiun ŝi metis sapon. La tuta Lotta ĝisfunde malsekiĝis.

– Ĉu vi naĝas aŭ­ kion vi faras? diris Jonas, kiu ne plu estis ekstere kun Bebeto.

– Mi lavas la kuirejon, diris Lotta. Ĉar oni devas

lavi la kuirejon, kaj tio estas la plej amuza afero. Sed Jonas kaj mi devis helpi viŝi la akvon. Lotta ne volis. Ŝi nur staris apude kaj rigardis.

Majken, vera Majken, ŝi kutimas kanti kaj danci, ŝi eksvingas la krurojn kj kantas, "Trarallanrallanli, mi versas pri vi", kantas Majken.

Lotta faris simile al Majken, ŝi eksvingis la krurojn kaj kantis "trarallanrallanli", ŝi kantis, "mi verŝas pri vi". Kaj kiam ŝi kantis "verŝas", tiam ŝi prenis penikon, kiu pendas sur la muro en la luddometo, kaj trempis ĝin en la lavsitelon kaj verŝis tutan mason da akvo sur Jonas kaj min kaj ridis per ĉiuj fortoj. Tiam ni ekkoleris kaj diris, ke se ŝi estis tiom stulta, do ŝi mem povis viŝi la akvon. Sed Lotta nur daŭ­re svingis la krurojn kaj kantis "Mi verŝas pri vi". Estis tute glite sur la planko pro ĉiu sapo, kaj kiam Lotta svingis la krurojn tiom arde, ŝi renversiĝis, kaj ŝia kapo batiĝis kontraŭ­ la ŝrankon, povra Lotta! Tiam ŝi ekkriis kaj diris:

– Ne estas amuze esti Majken.

Kaj ŝi eliris por trovi la katon anstataŭ­e, kaj Jonas kaj mi ludis solaj kaj faris spinacon el siringofolioj kaj manĝis fromaĝon kaj spinacon, kvankam estis nur, ke ni ŝajnigis.

Subite ni aŭ­dis Lottan krii ekstere, kaj kiam ni elrigardis, ni ekvidis ŝin treni la katon je la vosto, kaj tiam la kato ekkoleris kaj gratis ŝin. Tiam ŝi eniris la luddometon ĉe nin kaj ploris kaj kriis kaj diris:

– Mi nur tenis lin je la gambo, kaj tiam li gratis min!

Panjo kaj avino ne estis hejme, do ni iris por trovi Majken kaj ricevi plastron por Lotta. Majken ne estis en la kuirejo. Sed Lotta, ŝi estis forgesinta reŝraŭ­bi akvokranon, kiam ŝi alportis lavakvon, kaj mi povas diri, ke estis dekoble pli multe da akvo sur la kuireja planko, ol estis en la luddometo, kiam Lotta lavis. Jonas tretetis tra ĉiu ĉiu akvo kaj reŝraŭ­bis la kranon, kaj ĝuste tiam venis Majken. Ŝi kunfrapis la manojn kaj ekkriis:

– Kion vi faras, Jonas?

– Li naĝas, diris Lotta kaj ridis per ĉiuj fortoj. Sed Majken volis scii, kiu malŝraŭ­bis la kranon, kaj tiam Lotta diris:

– Tion faris mi.

– Kial vi faris tion? diris Majken.

– Ĉar mi havas spittagon hodiaŭ­, diris Lotta.

"Spittago" diras Lotta. Tiam ŝi celas misfortunan tagon, kiam ĉio pasas idiote. Mi opinias, ke Lotta havas misfortunan tagon preskaŭ­ ĉiam.

Sed Majken, ŝi viŝis la plankon kaj metis plastron sur Lottan kaj donis al ni ĉokoladon kaj bulkojn ĉe la kuireja tablo kaj dancis por ni kaj svingis la krurojn kaj kantis "Trarallanrallanli, mi versas pri vi".

Lotta formanĝis kvin bulkojn, kaj Jonas formanĝis kvar, kaj mi formanĝis tri.

– Ĉi tio estas vere tre plaĉa spittago, diris tiam Lotta. Kaj poste ŝi brakumis Majken laŭ­pove plej firme kaj kantis:

– Trarallanrallanlin, mi forte kisas vin.

Kaj poste ŝi faris tion, kaj tiam Majken diris, ke ŝi estis ĉarma infaneto.

9. Lotta estas negrosklavo

Jonas kaj Lotta kaj mi, ni havas du gekuzojn, kiu estas idoj de onklino Kajsa. Kiam ni gastis ĉe avino kaj avo en la vilaĝo somere, tiam ankaŭ­ onklino Kajsa venis tien kaj kunprenis Anna-Klaran kaj Totten. Anna-Klara kaj Totte, ili estas niaj gekuzoj. Anna-Klara estas same maljuna, kiel Jonas, kaj Totte estas same juna, kiel Lotta. Anna-Klara povas draŝi Jonas, ĉar ŝi estas tre forta kaj tial ŝi estas vere tre decidema. Kaj Lotta povas draŝi Totten tre facile, tion ŝi ja vere faris, kvankam panjo diris, ke ŝi ne rajtas.

– Kial vi batas Totten, kiu estas tre afabla? diris panjo al Lotta.

– Ĉar li estas tre dolĉa, kiam li ploras, diris Lotta.

Tiam Lotta devis sidi sola en la luddometo, por ke ŝi fariĝu obeema. Kaj tiam Anna-Klara elpensis, ke ni ludu, ke Lotta sidas en prizono kaj ni devas savi ŝin.

– Unue ni devas kaŝe sendi al ŝi iom da manĝaĵo, diris Anna-Klara. Ĉar en prizono oni ricevas nur akvon kaj panon.

Kaj ni iris en la kuirejon kaj petis Majken, ke ni ricevu malvarmajn viandobulojn. Anna-Klara metis la viandobulojn en korbeton, kiun ni havis por pluki berojn en ĝin. Poste Jonas kaj Anna-Klara suprengrimpis sur tegmenton de la luddometo kaj kriis al Lotta, ke ni mallevos la manĝaĵon por ŝi tra la fumtubo. Sed tiam Lotta elŝovis la kapon tra la fenestro kaj demandis, kial ŝi ne povis ricevi manĝaĵon tra la fenestro aŭ­ tra la pordo.

– Ĉu la pordo ne estas ŝlosita? diris Anna-Klara.

– Ne, en vero tio estas falsprizono, diris Lotta. Venu ĉi tien kun la viandobuloj!

Sed tiam Anna-Klara ekkoleris kontraŭ­ Lotta kaj diris, ke kiam oni sidas en prizono, tiam oni devas ricevi manĝaĵon mallevita tra fumtubo.

– Tio certas, diris Anna-Klara.

– Do ek, diris tiam Lotta.

Kaj Anna-Klara prenis longan ŝnuron el la korbo kaj mallevis ĝin tra la fumtubo. Jonas povis helpi mallevi, kvankam ne multe. Sed Totte kaj mi povis nur stari sube kaj rigardi.

– Jen venas la viandobuloj, kriis Lotta en la luddometo. Kaj krome multe da fulgo, ŝi diris.

Totte kaj mi rigardis tra la fenestro kaj vidis Lottan formanĝi la viandobulojn. Sed estis multe da fulgo sur ili, do Lotta fariĝis tute nigrovizaĝa kaj nigromana. Anna-Klara diris, ke tio estis nur bone, ĉar tiam Lotta povis esti kaptita negrosklavo, kiun ni povis savi. Kaj Lotta ŝmiris sur sin eĉ pli da fulgo, por ke ŝi fariĝu vera negrosklavo. Sed Totte ploris, ĉar li kredis negrosklavojn esti danĝeraj.

– Ili ne estas danĝeraj, diris Anna-Klara.

– Sed ili aspektas danĝeraj, diris Totte kaj ploris eĉ pli.

Tiam Lotta fariĝis kontentega kaj grimacis al Totte kaj diris:

– Multaj negrosklavoj estas sufiĉe danĝeraj. Poste ŝi diris:

– Savu min tuj, ĉar mi volas iri ĉirkaŭ­e kaj timigi homojn. Mi ŝatas, kiam homoj ektimas min.

Kaj Anna-Klara kaj Jonas decidis, ke ni savu Lottan tra la fenestro, kiu estas en malantaŭ­a flanko de la luddometo. Ni iris kaj alportis tabulon de balancilo, ĉar Anna-Klara diris, ke la tabulo estu ponto super abismo, kiu estis antaŭ­ la prizono. Ni metis la tabulon al la fenestro, kaj Anna-Klara kaj Jonas kaj mi engrimpis por savi la negrosklavon. Sed ne Totte. Li nur rigardis kaj ploris.

Kiam ni envenis la luddometon, tiam Lotta ne estis tie. Anna-Klara tre ekkoleris.

– Kien malaperis ĉi infano? ŝi kriis.

– Mi eskapis, diris Lotta, kiam ni kaptis ŝin. Ŝi sidis en ribarbedoj kaj manĝis ribojn.

– Ni ja devis savi vin, diris Anna-Klara.

– Mi mem saviĝis, diris Lotta.

– Oni neniam povas ludi kun vi, diris Jonas.

– Ha ha, diris Lotta.

Tiam panjo venis kaj ekvidis, ke Lotta ne plu estis en la luddometo.

– Ĉu vi estas obeema nun, Lotta? diris panjo.

– Jees… kvankam nigra, diris Lotta.

Ankaŭ­ panjo, evidente, ektimis la negrosklavon, ĉar ŝi kunfrapis la manojn kaj diris:

– Dio kompatema, kiel vi aspektas! Kaj Lotta devis iri en la bandomon kaj lavi sin dum tuta duonhoro.

Sed posttagmeze ni kunprenis la viandobulkorbon kaj plukis fragojn en ĝin. Estas tre multe da fragoj en herbejoj ĉe avino kaj avo. Sed ho, ni tre ektimis, kiam ni plukis fragojn, ĉar ni ekvidis serpenton. Nura Totte ne ektimis.

– Vidu, jen vosto, kiu ne havas hundeton, diris Totte. Li ne komprenis, ke ĝi estis serpento.

Ni hejmeniris, kaj Anna-Klara dividis ĉiujn fragojn, tiel ke ni ĉiuj ricevis precize same multe. Kvankam Anna-Klara ricevis la plej grandajn kaj la plej ruĝajn. Totte kaj Lotta sidiĝis sur verando por formanĝi siajn fragojn. Tiam ni aŭ­dis Totten plori. Kaj onklino Kajsa elŝovis la kapon kaj demandis:

– Kial Totte ploras?

– Li ploras, ĉar li ne povas gustumi miajn fragojn, diris Lotta.

– Ĉu liaj propraj fragoj finiĝis? demandis onklino Kajsa.

– Jes, diris Lotta, ili tute finiĝis. Kaj li ploris, kiam mi formanĝis ankaŭ­ ilin.

Tiam panjo venis kaj prenis la fragojn de Lotta kaj donis ilin al Totte, kaj Lotta diris:

– Tralala, mi kredas, ke mi iros kaj enlitiĝos.

– Tiel ja estas plej bone, diris panjo. Vi ja laciĝis nun, Lotta.

– Tia mi, certe, ne estas, diris Lotta. Mi havas tre multe da kuro en la gamboj. Sed mi tamen iros kaj enlitiĝos.

Kvankam ĉi-vespere Lotta estis tre ĝentila rilate al Totte. Totte estis dormonta tute sola en eta gastoĉambro. Tiam li tre timis mallumon kaj ploris kaj volis, ke la pordo restu malfermita. Onklino Kajsa diris:

– Jes, sed Toĉjo, vi ja neniam timas dormi en mal

lumo, kiam vi estas hejme. Tiam Lotta diris:

– Estas lia propra mallumo hejme, komprenu, onklino Kajsa. Li ne kutimas al la mallumo de avino, komprenu.

Kaj tiam Totte rajtis kuŝi en la sama ĉambro, kie estis mi kaj Jonas kaj Lotta. Kaj Lotta kisis lin kaj volvis lin kaj diris:

– Nun mi kantos por vi, tiam vi ne timos. Kaj poste Lotta kantis, kiel panjo kutimas fari por ni: 

"L' anĝeletoj de Dio 

Disvolvas la flugilojn, 

ĉe infanoj ili staras, 

ĝis kiam la ĉielo klaros."

– Kaj ankaŭ­ Lotta, diris Lotta. Kaj neniu nigra negrosklavo!

10. Ni havas tre agrablan tempon, kiam venas Kristnasko

Foje Jonas diris al mi:

– Kion vi ŝatas plej multe, la sunon aŭ­ la lunon aŭ­ la stelojn?

Mi diris, ke mi ŝatas same multe ĉion. Sed, eble, iom-iom pli la stelojn, ĉar ili lumas tre bele, kiam ni iras al la julottan (Julottan – en Svedio – diservo, okazanta frue en Kristnaska mateno). Kaj ankaŭ­ Kristnaskon mi ŝatas tre multe.

Baldaŭ­ venos Kristnasko, kaj mi deziras por mi skiojn kiel Kristnaskan donacon. Kaj tial mi tre timis, ke estos neniu neĝo. Ankaŭ­ Lotta volis, ke neĝu, ĉar ŝi deziris por si sledon.

Kiam ni enlitiĝis foje vespere tuj antaŭ­ la Kristnasko, tiam Lotta diris:

– Mi estis petinta paĉjon pri sledo, nun mi devas nur peti Dion, ke neĝu, alie mi ne povos sledi. Ŝi diris jene:

– Kara bona Dio, faru tiel, ke neĝu tuj. Pensu pri povraj floroj, ili bezonas varman kovrilon, kiam ili kuŝas en la tero kaj dormas kaj tre frostas.

Poste ŝi rigardis super la litrandon kaj diris al mi:

– Ĉi-foje mi estis ruza, mi ne diris, ke neĝo estu por mia sledo.

Kaj imagu, sekvan tagon, kiam ni vekiĝis, tiam ekneĝis. Kaj Jonas kaj Lotta kaj mi staris apud la fenestro en nuraj piĵamoj kaj spektis fali pli kaj pli da flokoj sur la ĝardenon, kaj sur nian ĝardenon, kaj sur tiun de onklino Berg. Kaj ni vestis nin tiom rapide, kiom ni povis, kaj elkuris kaj ĵetis neĝobulojn kaj faris belegan neĝoĉjon, sur kiun paĉjo metis sian ĉapelon, kiam li hejmenvenis.

Ni tre amuziĝis la tutan tagon, kaj panjo trovis, ke estis tre bone, ke ni estis ekstere, ĉar sinjorino Fransson estis ĉe ni kaj helpis panjon beligi la domon por Kristnasko. Lotta ŝatas babili kun sinjorino Fransson kaj diras "ci" al ŝi, kvankam panjo diras, ke ŝi ne rajtas. Lotta devas diri "sinjorino Fransson", diras panjo. Sinjorino Fransson ŝatas babili kun Lotta, sed panjo estis dirinta al ŝi, ke ŝi ne devas respondi, kiam Lotta diras "ci" al ŝi.

Tiutage, kiam ni faris la neĝoĉjon, tiam Lotta diris al sinjorino Fransson, kiam ni estis endome kaj matenmanĝis:

– Hej ci, vidu, kiom miaj gantoj estas malsekaj!

Tiam sinjorino Fransson ne respondis, kaj Lotta diris:

– Ĉu ci vidis nian neĝoĉjon?

Sed sinjorino Fransson tamen ne respondis. Tiam Lotta silentiĝis por longa tempo, sed poste ŝi diris:

– Pro kia diablo ci koleras, sinjorino Fransson? Tiam panjo diris:

– Lotta, vi scias, ke vi ne devas diri "diablo" kaj "ci" al sinjorino Fransson.

– Do mi entute ne povas paroli kun ŝi, diris Lotta.

Sinjorino Fransson diris, ke ŝi volis por la tuta mondo, ke Lotta parolu kun ŝi kaj petis panjon, ke Lotta tamen rajtu diri "ci" al ŝi. Kaj tiam panjo ekridis kaj diris, ke Lotta rajtas diri "ci".

– Kaj ankaŭ­ "diablo", diris Lotta.

– Ne, ne "diablo", diris panjo. Poste panjo eliris, kaj tiam Lotta diris:

– Mi scias, kion mi faru. Kiam mi celos "diablo", tiam mi diros "Fransson". Ĉar panjo ŝatas, kiam mi diras "Fransson".

Kaj poste ŝi diris:

– Fi, Fransson, kiom amuze estas, kiam estas Kristansko.

Kaj tiel vere estas, amuze, mi celas. Jonas kaj mi kaj Lotta, ni helpis panjon pri la Kristanska festeno kaj rastis neĝon en la ĝardeno kaj elmetis Kristnaskajn faskojn (Kristnaska fasko {orig. Julkärve} – fasko da aveno, kiajn oni elmetas ĉirkaŭ la Kristnasko por nutri malgrandajn birdojn) por birdoj. Panjo trovis, ke ni estis tre diligentaj.

– Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus vin, ŝi diris.

Lotta viŝis tranĉilojn ĉiutage tre fervore, kaj ŝi diris:

– Mi ne scias, kion mi farus, se mi ne havus min. Kvankam, fi, Fransson, kiom mi devas labori.

Ni tre amuziĝis ankaŭ­ kiam ni aĉetis Kristnaskajn donacojn. Ni prenis monon, kiun ni ŝparis dum la tuta jaro, el niaj ŝparporkoj, kaj poste ni eliris ĉiuj tri al la strato kaj aĉetis Kristnaskajn donacojn, dum neĝas, kaj ĉie sur la placo plenplenas je Kristanskaj abioj kaj homoj en– kaj elkuras la butikojn. Jonas kaj mi estis aĉetontaj banpupeton por Lotta, do ni diris al ŝi, ke ŝi devas resti stari surstrate kaj atendi, dum ni eniros la ludilbutikon.

– Sed vi ne povas rigardi, diris Jonas.

– Ne, vi povas rigardi en fenestron de la kukejo de Karlman anstataŭ­e, mi diris.

Tion Lotta volonte faris, ĉar estis tre multe da marcipanaj porketoj kaj aliaj belaj aĵoj en la fenestro ĉe Karlman.

Kiam Jonas kaj mi aĉetis banpupeton kaj elvenis surstraten, tiam Lotta estis malaperinta. Sed subite ŝi elvenis tra la pordo de Karlman.

– Kion vi faris? diris Jonas.

– Mi aĉetis Kristnaskan donacon por vi, diris Lotta.

– Kion do vi aĉestis? diris Jonas.

– Kremkukon, diris Lotta.

– Ho, vi stultulino, ĝi ne konserviĝos ĝis la Kristnaska vespero, diris Jonas.

– Jes, jen ĝuste tio, pri kion mi ekpensis, diris Lotta. Tial mi formanĝis ĝin.

Imagu, ĝuste tiam nia paĉjo venis surstraten. Li ne sciis, ke ni eliris solaj kaj aĉetadis Kristnaskajn donacojn.

– Ĉi tiujn infanojn, mi kredas, mi estis vidinta foje, mi ne memoras, kie, diris paĉjo. Sed ili aspektas ĉarme, do mi kredas, ke mi invitos ilin en kukejon.

Ho, kiom ni ekĝojis! Ni povis trinki ĉokoladon kaj manĝi kukojn precize tiom, kiom ni volis, kaj ni sidis sur verda sofo ĉe Karlman, kaj estis multe da homoj ĉirkaŭ­ ni, kiuj zumis kaj babilis, kaj ĉiuj havis paketon kun Kristnaska donaco, kiun ili estis aĉetintaj, kaj esktere surstrate neĝis, kaj la kukoj plenplenis je kremo, jen kia amuza tago estis. Alvenis onklino, kiu nomiĝas sinjorino Friberg, kaj komencis paroli kun paĉjo. Jonas kaj mi sidis silentaj, sed Lotta, ŝi parolis multe pli ol sinjorino Friberg. Tiam paĉjo diris:

– Lotta, vi ne devas paroli, kiam interparolas granduloj; vi devas atendi, ĝis kiam ili finos.

– Hoho, diris Lotta, tion ja mi jam provis, sed tio fiaskas. Ĉar ili neniam finas. Tiam sinjorino Friberg ekridis kaj diris, ke nun ŝi devis hejmeniri kaj baki Kristanskajn spickukojn.

Ankaŭ­ ni bakis spickukojn, kvankam nur la sekvan tagon. Oj, ni bakis tre multe, tiam Jonas kaj Lotta kaj mi – ĉiu el ni havis sian skatolon plena, ni bakis ilin tute solaj. Ĉiujn skatolojn ni metis en la infanĉambro, kaj ni diris, ke ni ŝparu la spickukojn por la Kristnaska vespero. Sed Lotta formanĝis la siajn jam en la sama tago kaj ne manĝis betkaĉon por tagmanĝo.

– Ili, eble, ne konserviĝus ĝis la Kristnaska vespero, diris Lotta.

Sed poste ŝi venadis ĉiutage kaj almozpetis la spickukojn de Jonas kaj mi kaj diris:

– Mizera homoj donu al mi iom en mian manon.

Sed poste venis la Kristnaska vespero, kaj ĝi estas la plej amuza tago en la tuta jaro. Jen kion ni faris en la Kristnaska vespero.

Tuj post kiam ni vekiĝis, ni kuris suben en la kuirejon, kaj tie estis panjo, preparanta kafon. Kaj poste ni ĉiuj sidis antaŭ­ la fajrujo en la gastoĉambro kaj trinkis kafon, kvankam ni neniam ricevis kafon antaŭ­e. Kaj ni ricevis safranbulkojn kaj spickukojn kaj klenäter (Klenäter {kleneter} {pluralo; aŭ klenor} – svedaj Kristnaskaj kukoj, kiujn oni bakas el elasta pasto kun ovoj kaj lakto, ofte ankaŭ kun konjako kaj citrono. Post fritado oni trempas ilin en sukeron). Kaj la Kristnaska abio staris tie kaj odoris tiel diable bone. Tuj post kiam ni estis eltrinkintaj la kafon, ni ornamis la abion, paĉjo kaj Jonas kaj mi kaj Lotta, panjo estis en la kuirejo kaj faris klupean salaton.

– Estas tre bele en nia domo, diris Jonas, do mi kredas, ke ĝi estas la plej fajna domo en la tuta urbo.

– Kaj kiu odoras plej bone, diris Lotta.

Panjo plantis plenan mason da blankaj hiacintoj, kiuj odoris tre ĉarme, kaj tial ĉio plenis je lumo, kaj ili aspektis tute malsame ol aliaj, kaj odoris malsame. Mi ŝatas, kiam odoras malsame dum Kristnasko.

Ni manĝis multe dum la tuta tago, kaj ni manĝis en la kuirejo kaj trempis panon en marmiton (Trempi panon en marmiton {svede Dopp i grytan} – sveda Kristnaska tradicio, oni trempas panon en marmiton, plenan je buljono post kuirita ŝinko, kaj manĝas ĝin kiel almanĝon kun alia manĝaĵo) sur la fornelo. Kaj posttagmeze ni vizitis kun panjo onklinon Berg kaj donis al ŝi Kristnaskan donacon kaj ricevis knäck-on (Knäck {knek} – hejmfarata sukeraĵo, kiu konsistas el siropo, sukero kaj kremo, ofte oni aldonas ankaŭ hakitajn migdalojn) kaj frititajn migdalojn. Kaj Lotta ricevis dolĉan ruĝan ĉapeton, kiun onklino Berg estis trikinta por ŝi.

– Nun mi preskaŭ­ povas esti jultomte (Jultomte {'kristnaska gnomo'} – sveda fabelrolulo, kiu alportas Kristnaskajn donacojn), diris Lotta.

Sed ŝi ne estis. Ĉar vespere venis vera jultomte. Li stamfis sur la perono kaj frapegis al la pordo kaj envenis kaj havis sakon surdorse, kiu plenplenis je Kristnaskaj donacoj.

– Mi ne bezonas demandi, ĉu estas iuj obeemaj infanoj ĉi tie, diris jultomte, ĉar tion mi vidas en la ŝildeto.

Kaj poste li diris al Lotta:

– Gardu vin, tiel ke viaj okuloj ni forruliĝu el via kapo. Ĉar Lotta staris kaj gapis al li, kaj ŝiaj okuloj estis tute grandaj kaj rondaj.

Poste jultomte eliris kaj revenis kun granda paketo, en kiu estis miaj skioj, kaj granda paketo, en kiu estis sledo por Lotta. Sed Lotta nur staris silente kaj senmove, ĝis kiam la gnomo estis foririnta.

– Kiam vi estas tiom silenta, Lotta? diris panjo.

– Mi havas tikladon en la stomako, kiam mi vidas jultomten, diris Lotta. Fi, Fransson, kiom tiklas en mia stomako!

Ni bezonus iri kaj enlitiĝi en Kristnaska vespero nur kiam ni mem volus. Ni manĝis nuksojn kaj oranĝojn antaŭ­ la fajrujo, kaj ni dancis ĉirkaŭ­ la abio, kaj ĉio estis tre mirakla. Kaj sekvan tagon, en Kristnaska tago, ni iris al julottan. Ĉiuj Kristnaskaj faskoj estis kovritaj de neĝo sube en la ĝardeno, sed ni forskuis ĝin, tiel ke paseroj povu manĝi, kaj poste ni iris al la julottan. Tiam lumis la steloj, tial mi plej ŝatas la stelojn, kvankam ankaŭ­ la suno kaj la luno estas bonaj. Kiam la steloj brilas super la strato Brufarantoj, tiam la strato fariĝas tre mirinda. Lumo brilas en preskaŭ­ ĉiuj domoj, ankaŭ­ tio aspektas bele kaj mirinde. Longe, longe for, tute super la tegmento de la magistratdomo, tie troviĝas steloj, ili estas la plej grandaj steloj, kiujn mi iam vidis.

– Ili ja estas Kristnaskaj steloj, diris Lotta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.