La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIVERSAJ VERKETOJ

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABELOJ AL HELENJO

Dmitrij Mamin-Sibirjak

Tradukis N.Kabanov (1909)

Mamin-Sibirjak

Li estis unu el la plej fame konataj rusaj verkistoj kaj naskiĝis en jaro 1852. Li skribis multajn rakontojn kaj romanojn, en kelkaj el ili estas bonege priskribita la vivo en mineja regiono de Uralaj montoj kun ĝiaj rabavidaj serĉantoj, kun ĝia severa militista regionestraro, ĝiaj ekspluatantoj, furioza malŝpareco kaj nelongedaŭra riĉeco. Ĉiuj liaj verkoj spiras vivecan veron kaj altan artecon; krom tio en ili estas multe da ago, malsimpla kaj interesa intrigo kaj malsameco de karakteroj kaj personoj. Alia amata temo de Mamin-Sibirjak estas la mondo de infanoj; li skribas ne nur pri infanoj, sed ankaŭ por infanoj, estante agema kunlaboranto de multaj infanaj ĵurnaloj. Liaj fame konataj kaj belegaj rakontoj kaj fabeloj prezentas per sia arteco, sincera bonkoreco kaj spriteco rimarkindan ĉefverkon de nuntempa literaturo. La plej grandan famon ĝuas liaj Fabeloj al Helenjo, kiuj estas jam multfoje reeldonitaj kaj estas plej ŝatata infana legaĵo.

Moskvo, Marto 1909.

N.Kabanov

Antaŭfabelo

Baju,(Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn) baju, baju!…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj paĉjo rakontos fabelojn. Kredeble, ĉiuj estas tie ĉi: kato, kaj vilaĝa hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kaĝo, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo, – tuj la fabelo komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Ĉu baldaŭ?" Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj kolektiĝis; kaj ĉiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Baju, baju, baju!…

Fabelo pri la kuraĝa leporo Long-orela – Strab-okula – Mallong-vosta

Naskiĝis la leporeto en arbaro kaj ĉiam ĝi timis. Kiam ekkrakis branĉo, kiam ekflugis birdo, kiam falis de l' arbo bulo da neĝo, – la spiro de la leporeto jam haltis pro timo.

Timis la leporeto dum unu tago, timis li dum du tagoj, timis dum semajno, timis dum jaro; fine li fariĝis granda, kaj subite tedis al li timi.

– Neniun mi timas! – li ekkriis tiel laŭte, ke oni aŭdis lin en la tuta arbaro. - Nu jen, neniun mi timas!

Kolektiĝis maljunaj leporoj, alkuris malgrandaj leporidoj, kunvenis maljunaj leporinoj, – ĉiuj aŭskultis, kiel fanfaronas la leporo Long-orela, Strab-okula, Mallong-vosta, – ili aŭskultis kaj eĉ al siaj propraj okuloj ne kredis. Ne okazis ankoraŭ, ke leporo neniun timas!

– Ho, vi, Strab-okula, ĉu vi eĉ lupon ne timas?

– Ne, lupon mi ne timas, nek vulpon, nek urson, – neniun mi timas!

Tio ĉi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn buŝetojn per la antaŭaj piedojl ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis eĉ la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en manegojn de vulpo kaj elprovis lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho kia ridinda! Kaj ĉiuj subite fariĝis gajaj, komencis ruliĝi, salti, kuradi, nu kvazaŭ ĉiuj freneziĝis.

– Pro kio tie ĉi longe paroladi! – kriis fine la kuraĝiĝinta leporo. - Se mi renkontos lupon, mi mem formanĝos lin…

Ĉiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsaĝa, kaj ĉiuj ridas. Krias la leporoj pri lupo, kaj jen… la lupo jam estas tie ĉi.

Li paŝadis en arbaro por siaj lupaj aferoj, malsatiĝis kaj pensis: "Nu bone estus, manĝeti leporon!" Subite li aŭdas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras aeron kaj komencas ŝtele alproksimiĝi.

Tute proksime alvenas la lupo al la gajiĝintaj leporoj, aŭdas, ke ili mokas lin, kaj precipe – la fanfarona leporeto Long-orela – Strab-okula – Mallong-vosta.

– He, fratulo, atendu, tuj mi vin formanĝos! – pensis la griza lupo kaj komencis rigardadi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuraĝeco.

La leporoj nenion vidas kaj gajas eĉ pli multe ol antaŭe. Fine la fanfarona leporo sursaltis sur ŝtipeton, sidiĝis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis:

– Auskultu vi, malkuraĝuloj! Auskultu kaj rigardu min! Jen mi montros al vi artifikon… Mi… mi… mi…

Tie ĉi la lango de la fanfaronulo kvazaŭ frostiĝis. La leporo ekvidis la lupon, kiu rigardas lin. Aliaj ne vidis la lupon, sed li mem vidis kaj ne kuraĝis eĉ spiri.

Tiam okazis io tute eksterordinara.

La fanfarona leporeto eksaltis supren, kvazaŭ pilko, kaj pro timego falis rekte sur la larĝan lupan frunton, rulis sur la lupa dorso, transturniĝis ankoraŭ unu fojon en aero kaj poste tiel ekkuregis, ke ŝajne li estis preta elsalti el sia propra haŭto.

Longan tempon kuris la malfeliĉa leporeto, ĝis kiam li perdis ĉiujn siajn fortojn.

Ĉiam ŝajnis al li, ke la lupo persekutas lin kaj jen-jen ekkaptos lin per siaj dentoj.

Fine la malfeliĉulo entute senfortiĝis, fermis la okulojn kaj kiel malviva kuŝiĝis sub arbeto.

La lupo tiutempe kuris alian flankon. Kiam la leporo falis sur lin, ŝajnis al la lupo, ke iu ekpafis lin.

Kaj la lupo forkuris. Ja estas eble trovi en arbaro multajn aliajn leporojn, sed tiu ĉi estis ja freneza…

Longan tempon la aliaj leporoj ne povis rekonsciiĝi. Unu forkuris en arbetaĵon, unu sin kaŝis post ŝtipeto, unu sin ĵetis en kaveton.

Fine tedis al ĉiuj kaŝiĝi, kaj ili komencis iom post iom elrigardadi, kiuj estis pli kuraĝaj.

– Nu lerte nia leporo timigis la lupon! – diris ĉiuj. - Sen li, ni ne estus foririntaj vivaj. Sed kie li estas, nia sentimema leporo?

Oni komencis lin serĉi.

Iradis, iradis; nenie estas la kuraĝa leporo. Eble manĝis lin alia lupo? Fine oni lin trovis: li kuŝas en kaveto sub arbetaĵo kaj estas apenaŭ viva pro timo.

– Bravulo vi estas, Strabulo! – ekkriis ĉiuj leporoj unuvoĉe. - Nu jen, Strabulo! Lerte vi timigis la maljunan lupon. Dankon al vi, fratulo! Ja ni opiniis, ke vi fanfaronas.

La kuraĝa leporo tuj prenis dignan mienon; eliris el sia kaveto, vigliĝis, fermetis okulojn kaj ekparolis:

– Kiel vi opinias! He vi, malkuraĝuloj!

De tiu ĉi tago la kuraĝa leporo komencis mem kredi, ke li efektive neniun timas.

Fabelo pri kulineto

I.

Kiel naskiĝis la kulineto – neniu vidis.

Tio ĉi okazis sunan printempan tagon. La kulineto ĉirkaŭrigardis kaj diris:

– Bone!…

Ordigis la kulineto siajn flugilojn, frotis la maldikajn piedetojn unu je alia, ankoraŭ ĉirkaŭrigardis kaj diris:

– Kiel bone! Kia varma suno, kia blua ĉielo, kia verda herbeto – bone, bone! Kaj ĉio estas mia!…

Ankoraŭ interfrotis la kulineto siajn piedetojn kaj ekflugis; ŝi flugadas, ĉion admiras kaj ĝojas. Kaj malsupre la herbeto verdas, kaj en la herbeto kaŝiĝas la purpura floreto.

– Kulineto, venu al mi! – ekkriis la floreto.

La kulineto malsupreniĝis teren, surrampis sur la floreton kaj komencis trinki la dolĉan floran sukon.

– Kia bona vi estas, floreto! – diras la kulineto, frotante sian buŝon per la piedetoj.

– Nu jes, bona, sed ho ve, mi ne scias iradi, – plendis la floreto.

– Kaj tamen estas bone, – certigis la kulineto. - Kaj ĉio estas mia…

Ankoraŭ ŝi ne finis paroli, kiam surflugis kun zumado vila burdo rekte al la floreto.

– Zzz… Kiu enrampis en mian floreton? Zzz… Kiu trinkas mian dolĉan sukon? Zzz… Ha vi, malbona kulino, foriru! Zzz… foriru tuj, se vi ne volas, ke mi mordetu vin!

– Permesu, kion ĉi tio signifas? – ekpepis la kulineto. - Ja ĉio estas mia…

– Zzz… ne, mia!

La kulineto malfacile sin savis de la kolera burdo. Ŝi sidiĝis sur herbeto, lekis siajn piedetojn malpurigitajn de la flora suko, kaj ekkoleris.

– Kia malĝentilulo estas ĉi tiu burdo… Eĉ mirige!… Ankoraŭ li volis piki… Tamen ĉio estas mia – suneto, kaj herbeto, kaj floretoj.

– Ne, ho pardonu – tio estas mia! – parolis vila vermeto, suprenrampanta laŭlonge sur ŝtipo de herbeto.

La kulineto konsideris, ke la vermeto ne scias flugi kaj ekparolis pli kuraĝe:

– Pardonu min, vermeto, vi eraras… Mi ne malhelpas vin rampi, do vi ne disputu kun mi!

– Bone, bone… Sed vi nur ne tuŝu mian herbeton. Mi ne ŝatas ĉi tion, mi devas konfesi. Tro multaj el vi flugadas ĉi tie. Vi estas popolo malserioza, sed mi estas serioza vermeto… Mi diras malkaŝe: ĉio apartenas al mi. Jen mi surrampos sur herbeton kaj ĝin formanĝos; enrampos mi en kian ajn floreton mi volos kaj ankaŭ formanĝos ĝin. Ĝis revido!…

II.

Post kelkaj horoj la kulineto sciis ĉion, nome, ke krom suno, blua ĉielo kaj verda herbeto ekzistas ankoraŭ la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj kaj la diversaj pikiloj sur la floroj. Unuvorte, ŝi eksentis grandan ĉagrenon. La kulineto eĉ ofendiĝis. Efektive, ŝi estis certiĝinta, ke ĉio apartenas al ŝi kaj estas kreita por ŝi, sed aliaj opinias tion saman. Ne, tio estas ne vera… ne povas esti!

Flugas la kulineto pluen kaj vidas… akvon.

– Nu, ĉi tio estas ankaŭ mia! – gaje ekpepis ŝi. - Mia akvo… Ha, kiel estas gaje! Tie ĉi estas la herbeto, la floretoj.

Dume al la kulineto flugas renkonte aliaj kulinetoj.

– Bonan tagon, fratino!

– Bonan tagon, bonulinoj! Ja mi jam ekenuis flugadi sola. Kion vi faras ĉi tie?

– Ni ludas, fratino! Venu do al ni. Ĉe ni estas gaje… Ĉu vi antaŭ nelonge naskiĝis?

– Nur hodiaŭ… La burdo preskaŭ pikis min; poste mi vidis vermon. Mi opiniis, ke ĉio estas mia, sed ili diras, ke ĉio estas ilia.

Aliaj kulinetoj trankviligis la gastinon kaj invitis ŝin ludi kune. Super la akvo la kulinoj ludis kolone: ili turnadas, flugadas, pepadas. Nia kulineto eĉ malfacile spiras pro ĝojo kaj hodiaŭ tute forgesas koleran burdon kaj seriozan vermon.

– Ha, kiel bone!… - murmuretas ŝi kun ravo. - Ĉio estas mia: kaj suneto, kaj herbeto, kaj akvo. Pro kio aliaj koleras, mi entute ne komprenas. Ĉio estas mia, sed mi neniun malhelpas vivi: ili ĉiuj flugadu, zumadu, gaju. Mi permesas…

Finis la kulineto ludi kaj gaji kaj sidiĝis por ripozi sur marĉa kariko (Lat. carex). Necesas ja ripozi, efektive. La kulineto rigardas, kiel gajas ŝiaj fratinetoj; subite alflugas pasero; de kie nur li ekaperis? Tiel ege li preterflugis, kvazaŭ ĵetita ŝtono.

– Ha! Ho! – ekkriis la kulinetoj kaj disflugis ĉiuflanken.

Kiam la pasero forflugis, mankis tuta deko da kulinetoj.

– Ha, rabisto! – mallaŭdis la maljunaj kulinetoj. - Tutan dekon li mormanĝis…

Ĉi tiu estis pli malbona, ol la burdo. La kulineto komencis timi kaj kaŝiĝis kun aliaj junaj amikinoj ankoraŭ pli profunde en la marĉa herbo. Sed ĉi tie alia malbono; du kulinetojn formanĝis la fiŝo, du aliajn – la rano.

– Kion do signifas tio? – miris la kulineto. - Ĉi tio estas vere tute nebona… Ja neeble estas vivi. Ha, kiaj malbonuloj!

Bone, ke estis multe da kulinetoj kaj neniu rimarkis la malpliiĝon. Nu, alflugis ankoraŭ novaj kulinetoj, kiuj ĵus naskiĝis. Ili flugadis kaj pepadis:

– Ĉio estas nia… Ĉio estas nia…

– Ne, ne ĉio estas nia, – ekkriis al ili nia kulineto. - Ekzistas ankoraŭ la koleraj burdoj, la seriozaj vermoj, la malbonaj paseroj, la fiŝoj kaj la ranoj. Estu singardemaj, fratinoj!

Cetere, venis la nokto, kaj ĉiuj kulinetoj kaŝiĝis en la kanoj, kie estas tiel varme. Disŝutiĝis la steloj sur la ĉielo, supreniĝis la luno, kaj ĉio rebrilis en akvo.

Ha, kiel estis bone!

– Mia luno, miaj steloj, – pensis nia kulineto, sed ŝi diris tion al neniu: oni ja povus eĉ tion ĉi forpreni…

III.

Tiel pasigis la kulineto la tutan someron. Multe ŝi gajis, sed ankaŭ estis multe da malagrablaĵoj. Dufoje preskaŭ glutis ŝin la lerta hirundo; poste nerimarkeble alŝteliĝis la rano, – nu, ja multajn malamikojn havas la kulinetoj! Tamen, estis ankaŭ ĝojoj. La kulineto renkontis alian kuleton, kun viraj lipharetoj, kiu diris:

– Kiel bela vi estas, kulineto… Vivu kun mi…

Kaj ili ekvivis kune, tute bone ekvivis. Ĉiam kune: kien iris unu, tien iris la alia. Kaj eĉ ili ne rimarkis, kiel la somero pasas. Komenciĝis la pluvoj, la malagrablaj noktoj. Nia kulineto naskis ovetojn, kuŝigis ilin en densan herbon kaj diris:

– Ho, kiel mi estas laca!

Neniu vidis, kiel la kulineto mortis. Nu ja, ŝi ne mortis, sed nur ekdormis por la vintro; en printempo ŝi revekiĝos kaj denove vivos.

Kiel vivis la lasta muŝo

I.

Kiel estis gaje somere… Ha, kiel estis gaje! Eĉ malfacile estas, rakonti ĉion laŭorde… Kiom da muŝoj estis – miloj; ili flugadis, zumis, gajis… Kiam naskiĝis la malgranda muŝeto, ĝi ordigis siajn flugiletojn, – al ĝi ankaŭ fariĝis gaje. Tiel gaje, tiel gaje, ke eĉ neeble estas prirakonti. Plej interesa estis tio, ke de matene oni malfermadis ĉiujn fenestrojn kaj pordojn – en kiun fenestron vi volas flugi, en tiun flugu!

– Kia bona estaĵo estas homo! – rimarkis la malgranda muŝeto, flugante de fenestro al fenestro. - Ja por ni estas faritaj la fenestroj, kaj oni malfermas ilin ankaŭ por ni. Tre bone, sed precipe, gaje…

Ĝi milfoje elflugis en ĝardenon, sidis tie sur verda herbeto, kun plezuro rigardis florantan siringon, delikatajn folietojn de tilio, disvolvinta siajn burĝonojn, kaj florojn sur florbedoj. Ĝardenisto, ĝis nun nekonata de ĝi, jam antaŭe prizorgis ĉion. Ha, kiel bona li estas, tiu ĉi ĝardenisto! La muŝeto ankoraŭ ne estis naskiĝinta, kiam li jam ĉion preparis, ĉion, kio estas necesa por la malgranda muŝeto. Ĉi tio estis des pli miriga, ke li mem ne sciis flugi kaj iradis kun granda malfacileco, – li iom ŝanceliĝis kaj paroladis tute nekompreneble.

– Kaj de kie nur aperas ĉi tiuj malbenitaj muŝoj? – murmuretis la bona ĝardenisto.

Kredeble, li, malfeliĉulo, parolis tion ĉi simple pro envio, ĉar li sciis nur surfosi bedojn, displanti florojn kaj surverŝi ilin per akvo, sed li ne povis flugi. La juna muŝeto intence ronde flugadis super la ruĝa nazo de la ĝardenisto kaj treege tedis lin.

Homoj ĝenerale estas tiel bonaj, kaj ĉie ili faras diversajn plezurojn precipe al muŝoj. Ekzemple, Helenjo matene trinkis lakton, manĝis panon kaj poste petis de onklino Olga sukeron, – tion ĉi ŝi faris nur por lasi al muŝoj kelkajn gutojn da elverŝita lakto kaj ĉefe – pecetojn da pano kaj sukero. Nu diru, kio povas esti pli bongusta ol tiuj ĉi pecetoj, precipe kiam oni flugadis tutan matenon kaj malsatiĝis?… Sed la kuiristino Paŭlinjo estis ankoraŭ pli bona ol Helenjo. Ŝi ĉiumatene iris intence por muŝoj al magazeno kaj alportis de tie mirige bongustajn aĵojn: viandon, iafoje fiŝon, kremon, buteron, – unuvorte, la plej bona virino en la tuta domo. Ŝi perfekte sciis, kio estas necesa por muŝoj, kvankam ŝi ankaŭ ne sciis flugi, kiel la ĝardenisto. Tre bona virino, unuvorte!…

Kaj la onklino Olga? Ho, ĉi tiu virino, ŝajne, vivis speciale nur por muŝoj… Ŝi per siaj propraj manoj malfermis ĉiumatene ĉiujn fenestrojn, por ke estu al muŝoj pli oportune enflugi, kaj kiam pluvis aŭ estis malvarme – ŝi fermis la fenestrojn, por ke muŝoj ne malsekigu siajn piedetojn kaj ne malvarmumu. Poste la onklino Olga rimarkis, ke muŝoj tre ŝatas sukeron kaj berojn, pro tio ŝi komencis ĉiutage kuiri berajn konfitaĵojn. La muŝoj certe tuj divenis, por kio ĉio estas farata, kaj pro dankemo rampis rekte en la pelveton kun bera konfitaĵo. Helenjo ankaŭ tre volonte manĝis konfitaĵon, sed la onklino donadis al ŝi nur unu aŭ du kulerojn da ĝi, por ne senigi la muŝojn. Ĉar muŝoj per unu fojo ne povas elmanĝi ĉion, la onklino Olga konservis la restaĵon de l' konfitaĵo en vitraj skatoloj (tial ke ĝin ne elmanĝu musoj, al kiuj konfitaĵo tute ne konvenas); kaj poste ŝi elmetis ĝin ĉiutage al la muŝoj, kiam ŝi trinkis teon.

– Ha, kiel bonaj ĉiuj estas! – ekkriis ravita la juna muŝeto, flugante de fenestro al fenestro. Eble, estas pli bone, ke homoj ne scias flugi. Tiam ili fariĝus muŝoj, grandaj kaj manĝemaj muŝegoj, kaj certe mem formanĝus ĉion… Ha, kiel bone estas, vivi en la mondo!

– Nu, homoj tute ne estas tiel bonaj, kiel vi opinias, – rimarkigis la majuna muŝo, kiu volonte murmuris. - Tio ĉi nur ŝajnas tiel… Ĉu vi rimarkis la homon, kiun ĉiuj nomas "paĉjo"?

– Ho jes. Ĉi tiu estas tre stranga sinjoro. Vi estas tre prava, bona maljuna muŝo… Por kio li fumas sian pipon, kiam li bonege scias, ke mi tute ne toleras la tabakan fumon? Ŝajnas al mi, ke li tion ĉi faras malbonintence kontraŭ mi… Kaj li nenion deziras fari por muŝoj. Mi unu fojon provis la inkon, per kiu li ĉiam ion skribas, kaj mi preskaŭ mortis… Tio ĉi, fine, povas indignigi. Mi vidis per miaj propraj okuloj, kiel en lia inkujo dronis du tre belaj, sed nespertaj muŝetoj. Estis terura vidaĵo, kiam li eltiris per plumo unu el ili kaj faris sur sia papero grandan inkan makulon… Imagu vi, li kulpigis pri tio ĉi ne sin mem, sed nin! Kie do estas la justeco?

– Mi opinias, ke tiu ĉi «paĉjo» entute malhavas justecon, kvankam li havas unu kvaliton, – respondis la maljuna sperta muŝo; – li trinkas post tagmanĝo bieron. Tio ĉi estas tute ne malbona kutimo! Mi devas konfesi, ke mi ankaŭ ŝatas bieron, kvankam poste mi havas kapturniĝon… Kion fari? Malbona kutimo!

– Mi ankaŭ ŝatas bieron, – konfesis la juna muŝeto kaj eĉ iomete ruĝiĝis. - Al mi fariĝas poste tiel gaje, kvankam sekvantan tagon la kapo iomete doloras. Sed «paĉjo» eble nenion faras por muŝoj pro tio, ke li ne manĝas konfitaĵon, sed nur metas sukeron en glason da teo. Laŭ mia opinio, neeble estas, atendi ion bonan de homo, kiu ne manĝas konfitaĵon… Restas al li nur fumi sian pipon.

La muŝoj entute bonege konis ĉiujn homojn, kvankam taksis ilin laŭ sia maniero.

II.

La somero estis varmega, kaj ĉiun tagon aperis ĉiam pli multaj muŝoj. Ili faladis en lakton, en supon, en inkujon, zumadis, flugadis kaj tedis ĉiujn. Nia malgranda muŝeto jam fariĝis granda muŝo kaj kelkajn fojojn riskis perei. Unuan fojon ĝi enigis siajn piedetojn en konfitaĵon, tiel ke ĝi apenaŭ sukcesis eliĝi, alian fojon pro duondormo ĝi surflugis sur brulantan lampon kaj preskaŭ ekbruligis siajn flugiletojn; trian fojon ĝi preskaŭ estis dispremita inter fenestraj kadroj, – unuvorte, okazintaĵoj estis sufiĉe multaj.

– Kio estas tio? Vivo fariĝas neebla pro tiuj ĉi muŝoj! – plendis la kuiristino; – Kvazaŭ frenezaj ili ĉien eniĝadas… Necesas ilin ekstermi.

Eĉ nia muŝo komencis opinii, ke aperis tro multaj muŝoj, precipe en kuirejo. Ĉiuvespere la plafono estis kovrita kvazaŭ per viva moviĝanta reto, kaj kiam oni alportis provizaĵon, muŝoj sin ĵetis sur ĝin, kiel viva amaso, puŝadis unuj la aliajn kaj treege intermalpaciĝis. La plej bonaj pecoj estis akirataj nur de la plej lertaj kaj fortaj, kaj al ceteraj restis nur manĝrestaĵoj. Paŭlinjo estis prava.

Sed poste okazis io terura. Iun fojon, matene, Paŭlinjo alportis kune kun provizaĵo tre bongustajn paperojn, t.e. ili fariĝis bongustaj, kiam oni dismetis ilin sur teleretoj, surŝutis pulvorigitan sukeron kaj surverŝis varman akvon.

– Jen bonega regalo por muŝoj! – parolis la kuiristino Paŭlinjo, dismetante teleretojn sur la plej videblaj lokoj.

La muŝoj mem divenis, ke tio ĉi estas farata por ili kaj gajamase surĵetis sin sur la novan manĝaĵon. Nia muŝo ankaŭ rapidis al unu telereto, sed oni forpuŝis ĝin maldelikate.

– Pro kio vi puŝas, sinjoroj? – demandis ĝi ofendita. - Cetere mi ja ne estas tiel avida, por forpreni ion de aliaj. Tio ĉi estas tro malĝentila.

Poste okazis io stranga. La plej avidaj muŝoj malsaniĝis unuaj… Ili komence iradis kiel ebriaj, poste ili tute faladis. Matene Paŭlinjo elbalais grandan teleron plenan da malvivaj muŝoj. Restis vivaj nur la prudentaj, inter ili – ankaŭ nia muŝo.

– Ni ne plu volas paperojn! – pepis ĉiuj. - Ni ne plu volas!

Sed tamen la sekvantan tagon ripetiĝis la sama afero. El la prudentaj muŝoj restis vivaj nur la plej prudentaj. Sed Paŭlinjo trovis, ke estas eĉ tro multe da tiaj plej prudentaj.

– Vivo estas neebla pro ili… – plendis ŝi.

Tiam la sinjoro, kiun oni nomis paĉjo, alportis tri vitrajn tre belajn kloŝojn, enverŝis en ilin bieron kaj metis ilin sur telerojn. Tie ĉi kaptiĝis eĉ la plej prudentaj muŝoj. Montriĝis, ke ĉi tiuj kloŝoj estis simple muŝkaptiloj. Muŝojn allogadis la biera odoro, ili eniĝadis sub la kloŝon kaj tie pereis, ĉar ili ne sciis trovi elirejon.

– Jen nun bonege! – aprobis Paŭlinjo.

Ŝi montriĝis entute senkora virino kaj gajiĝis pro la muŝa malfeliĉo.

Kio do en tio estas bonega? Nur pripensu! Se homoj havus samajn flugilojn, kiel havas muŝoj, kaj se oni metus muŝkaptilojn grandajn kiel domo, ili ankaŭ enflugus tien. Nia muŝo, instruita per la maldolĉa sperto eĉ de la plej prudentaj muŝoj, entute ĉesis kredi al homoj. Ili nur ŝajnas bonaj, sed esence ne estas tiaj! Ili okupas sin dum sia tuta vivo nur per tio, ke ili trompas konfidemajn malfeliĉajn muŝojn. Ho, homo estas la plej ruza kaj malbona besto, vere!

Muŝoj tre malmultiĝis pro ĉiuj malagrablaĵoj, kaj poste okazis nova malfeliĉo. La somero pasis, komenciĝis pluvoj, ekblovis malvarma vento, kaj unuvorte fariĝis malagrabla vetero.

– Ĉu efektive pasis la somero? – miradis la restintaj vivaj muŝoj. - Kiel do ĝi jam sukcesis pasi? Tio estas nejusta.

Tio estis efektive pli fatala ol venenumitaj paperoj aŭ vitraj muŝkaptiloj. Oni povis serĉi rifuĝejon kontraŭ la malbona vetero nur ĉe sia plej granda malamiko, t.e. ĉe sinjoro homo. Ho ve! nun la fenestroj jam ne estis malfermitaj tutan tagon, sed nur iufoje – la fenestretoj. Eĉ la suno mem lumas kvazaŭ nur por trompi konfidemajn ĉambrajn muŝojn. Kiel plaĉas al vi ekzemple tia afero? Matene la suno tiel gaje enrigardas en ĉiujn fenestrojn, kvazaŭ ĝi invitus ĉiujn muŝojn en ĝardenon. Oni povus opinii, ke revenis la somero… Kaj jen konfidemaj muŝoj elflugas tra la fenestreto, sed la suno nur lumas, ne varmigas. Ili flugas reen, – la fenestreto estas fermita. Multe da muŝoj pereis tiel dum malvarmaj aŭtunaj noktoj, nur dank' al sia konfidemo.

– Ne, mi ne plu kredas, – parolis nia muŝo. - Nenion plu mi kredas… Se eĉ la suno trompas, al kiu oni povas konfidi?

Kompreneble kun alveno de l' aŭtuno ĉiuj muŝoj havis la plej malbonan humoron. La karaktero malboniĝis preskaŭ ĉe ĉiuj. Antaŭaj ĝojoj entute malestis. Ĉiuj havis tiel malgajajn vizaĝojn kaj fariĝis tiel malviglaj kaj malkontentaj! Iuj eĉ komencis mordi, kio antaŭe tute ne okazis.

La karaktero de nia muŝo tiel malboniĝis, ke ĝi tute ne rekonis sin mem. Antaŭe, ekzemple, ĝi kompatis aliajn muŝojn, kiam ili pereis, sed nun ĝi pensis nur pri si mem. Ĝi eĉ ne hontis diri laŭte, ke ĝi pensis sekrete:

– Nu, ili pereu – por mi pli multe restos!

Unue, la varmaj anguloj, en kiuj bonkonduta muŝo povas travivi la vintron, estas tute ne tiel multaj; due, estis tedaj aliaj muŝoj, kiuj ĉie eniĝadis kaj ekkaptis el-sub la nazo plej bonajn pecojn kaj unuvorte kondutis sufiĉe senceremonie. Tempo estas nun por ripozi.

Tiuj ĉi aliaj muŝoj kvazaŭ komprenis tiujn malbonajn pensojn kaj mortadis pocente. Eĉ ne mortis ili, sed kvazaŭ ekdormis. Ĉiutage ili fariĝis ĉiam pli malmultaj, tiel ke jam superfluaj estis venenumitaj paperoj kaj vitraj muŝkaptiloj. Sed por nia muŝo eĉ tio ĉi ne estis sufiĉa: ĝi volis resti tute sola. Vi pensu nur, kia agrablaĵo: kvin ĉambroj kaj nur unu sola muŝo!

III.

Alvenis fine tia feliĉa tago. Unufoje matene nia muŝo vekiĝis sufiĉe malfrue. Ĝi de longe jam sentis ian nekompreneblan laciĝon kaj preferis sidi senmove en sia anguleto sub forno. Sed nun ĝi sentis, ke io neordinara okazis. Sufiĉe estis nur, alflugi al fenestro, kaj ĉio kompreniĝis per unu fojo. Falis unua neĝo… La tero estis kaŝita per hela blanka kovraĵo.

– Ha, jen kio estas vintro! – rimarkis ĝi. - Tio ja estas tute blanka, kvazaŭ peco da bona sukero…

Poste la muŝo konstatis, ke ĉiuj aliaj muŝoj absolute malaperis. La malfeliĉuloj ne eltenis la unuan malvarmon, kaj ili ekdormis, kie ili okaze sin trovis. La muŝo en alia tempo kompatus ilin, sed nun ĝi nur pensis:

– Nu jen estas bonege… Nun mi estas tute sola! Neniu manĝos mian konfitaĵon, mian sukeron, miajn pecetojn… Ha kiel bone!

Ĝi ĉirkaŭflugis tra ĉiuj ĉambroj kaj ankoraŭ unu fojon konvinkiĝis, ke ĝi estas tute sola. Nun estas eble, fari ĉion, kion ĝi volas. Kaj kiel agrable, ke en la ĉambroj estas tiel varme! La vintro estas nur sur la strato, sed en la ĉambroj estas varme, gaje kaj komforte, precipe kiam vespere oni eklumigis lampojn kaj kandelojn. Per unu lampo cetere okazis malgranda malagrablaĵo. La muŝo surflugis rekte sur la flamon kaj preskaŭ brulis.

– Tio ĉi estas kredeble vintra muŝkaptilo, – konsideris ĝi, viŝante la ekbruligitajn piedetojn… – Ne, vi min ne trompos… Ho mi bonege komprenas ĉion! Vi volas bruligi la lastan muŝon? Sed mi tute ne volas… Ankaŭ jen kuireja forno – ĉu efektive mi ne komprenas, ke tio ĉi estas ankaŭ muŝkaptilo?

Nur kelkajn tagojn estis feliĉa la lasta muŝo, sed poste subite ĝi enuis, tiel enuis, tiel enuis, ke ŝajnas eĉ neeble prirakonti. Certe al ĝi estis varme, ĝi estis sata, sed poste – poste ĝi ekenuis. Flugadas ĝi, flugadas, ripozas, manĝas kaj denove flugadas – sed ho ve, ĝi rekomencas enui poste ankoraŭ pli ol antaŭe.

– Ha, kiel mi enuas! – pepis ĝi per la plej kompatinda, delikata voĉo, flugante de ĉambro al ĉambro. - Se nur restus ankoraŭ unu muŝeto, eĉ la plej malbona, sed tamen unu muŝeto…

Kiel ege suferis la kompatinda lasta muŝo pri sia soleco – neniu volis kompreni. Certe, ĉi tio kolerigis ĝin ankoraŭ pli, kaj ĝi sin altrudadis al homoj kvazaŭ freneza. Al unu ĝi sidiĝis sur la nazo, al alia – sur la orelo; alifoje ĝi komencis flugi antaŭ la okuloj. Unuvorte – ĝi agis vere freneze.

– Nu kiel vi ne volas kompreni, ke mi estas tute sola kaj ke mi tre enuas? – pepis ĝi al ĉiu. - Vi eĉ ne povas flugi, pro tio vi ja ne scias, kio estas la enuo. Se nur iu bonvolus ludi kun mi… Sed ne, por kio vi taŭgas? Kio povas esti pli mallerta kaj malgracia ol homo? La plej malbela kreitaĵo, kiun mi iam renkontis…

La lasta muŝo tedis la hundon, la katon – fine ĉiujn. Krome ĝi ofendiĝis, kiam la onklino Olga diris:

– Ha, lasta muŝo… Mi petas, ke oni ne tuŝu ĝin. Ĝi vivu la tutan vintron.

– Kio estas ĉi tio? Jen estas vera ofendo. Ŝajne, ŝi eĉ opinias, ke ŝi faris komplezon al mi dirante "Ĝi vivu". Sed se mi enuas! Se mi eble eĉ tute ne volas vivi? Nu jen, mi ne volas, ne volas…

La lasta muŝo tiel koleris kontraŭ ĉiuj, ke eĉ al ĝi mem fariĝis terure. Ĝi flugadis, zumis, pepis…

Araneo, sidanta en angulo, fine kompatis ĝin kaj diris:

– Kara muŝo, venu al mi… Kia bela estas mia araneaĵo!

– Mi tre dankas… Jen ankoraŭ aperis amiko! Nu, mi scias, kio estas via bela araneaĵo! Certe vi iam estis homo, kaj nun vi nur ŝajnigas vin araneo.

– Kiel vi volas, mi ja deziras bonon al vi.

– Ha, kia abomeno! Tio ĉi nomiĝas deziri bonon: formanĝi la lastan muŝon!

Ili tre malpaciĝis, kaj tamen la muŝo enuis, tiel enuis, ke eĉ neeble estas prirakonti. Ĝi koleris kontraŭ ĉiuj, laciĝis kaj laŭte diris:

– Se tiel estas, se vi ne volas kompreni, ke mi enuas, mi restos sidanta en angulo la tutan vintron… Jen! Jes, mi sidos kaj por nenio eliros…

Ĝi eĉ ploretis pro malĝojo, rememorante la pasintan someran ĝojon. Kiom da gajaj muŝoj estis; kaj ĝi deziris resti tute sola… Tio ĉi estis fatala eraro.

La vintro daŭris senfine, kaj la lasta muŝo komencis pensi, ke la somero tute ne revenos. Ĝi volis morti kaj ploradis mallaŭte. Certe, homoj elpensis vintron, ĉar ili elpensas entute ĉion, kio estas malutila al muŝoj. Sed eble la onklino Olga kaŝis ien la someron, kiel ŝi kaŝas sukeron kaj konfitaĵon.

La lasta muŝo estis tute preta, morti pro malespero, kiam okazis io eksterordinara. Ĝi kiel kutime estis sidanta en sia anguleto kaj koleris, kiam subite ĝi aŭdis – zzzz… Komence ĝi ne kredis al siaj propraj oreloj kaj pensis, ke io ĝin trompas. Sed poste… Ho Dio, kio estis tio! Preter ĝi flugis vera viva muŝeto, ankoraŭ tute juna. Ĝi ĵus naskiĝis kaj ĝojis.

– La printempo komenciĝas… la printempo! – ĝi zumis.

Kiel ili ekĝojis unu pri alia! Ili ĉirkaŭprenadis sin reciproke, interkisis kaj eĉ ĉirkaŭlekis unu la alian per la rostretoj. La maljuna muŝo dum kelkaj tagoj rakontadis, kiel malbone ĝi pasigis la tutan vintron, kiel ĝi enuadis sola. La juna muŝeto nur ridis per delikata voĉo kaj neniel povis kompreni, kio estas enui.

– Printempo, printempo! – ripetadis ĝi.

Kiam la onklino Olga igis forpreni ĉiujn fenestrajn kadrojn de l' vintro kaj Helenjo rigardis el la unua malfermita fenestro, la lasta muŝo ŝajne komprenis ĉion..

– Nun mi scias ĉion, – zumis ĝi, elflugante tra la fenestro: – Ni, muŝoj, faras la someron.

Lakteto, avena kaĉeto kaj griza kato Murko

I.

Kiel vi volas, sed tio ĉi estas miriga! Kaj plej mirige estas, ke tio ĉi ripetiĝas ĉiutage. Jes, kiam estas metitaj sur la fornon en kuirejo la poto kun lakteto kaj la argila kaserolo kun avena kaĉeto, tiam la afero komenciĝas. Unue ili staras kvazaŭ trankvile, sed poste komenciĝas interparolado.

– Mi estas lakteto…

– Mi estas avena kaĉeto…

Komence la interparolado iras tute mallaŭte, murmurete; sed poste kaĉeto kaj lakteto komencas laŭgrade varmiĝi pro kolero.

– Mi estas lakteto!

– Mi estas avena kaĉeto!

La kaĉeton oni surkovras per argila kovrilo, kaj ĝi murmuras en sia kaserolo kiel maljunulo. Sed kiam ĝi komencas koleri, suprenleviĝas en ĝi veziko, krevas kaj diras:

– Tamen mi estas avena kaĉeto… pum!

Al la lakteto tiu ĉi fanfaronado ŝajnis treege ofenda. Diru, mi petas, kia vidindaĵo – ia avena kaĉo! La lakto komencis varmegiĝi, ŝaŭmo suprenleviĝis kaj penadis eliĝi el sia poteto. Momenton la kuiristino malatentis, jen la lakteto elverŝiĝis sur la varmega forno.

– Nu jam tiu ĉi malbenita lakteto! – plendis ĉiufoje la kuiristino. - Se iomete oni malatentas, ĝi tuj eliĝas.

– Kion mi povas fari, se mi havas tian ekflameman karakteron? – diris la lakteto por sia pravigo. - Mi mem ja ne estas ĝoja, kiam mi ekflamiĝas. Sed tie ĉi ankoraŭ la kaĉeto ĉiam fanfaronas: "mi estas kaĉeto, mi… kaĉeto, mi… kaĉeto"… Sidas ĝi en la kaserolo, murmuras, nu jen mi ekflamiĝas.

La afero kelkfoje iradis ĝis tio, ke la kaĉeto elkuris el la kaserolo, malgraŭ ĝia kovrilo, – rampis sur la platformon, ĉiam ripetante:

– Mi estas kaĉeto! kaĉeto! kaĉeto!… ĉ-ĉ-ĉ-ĉ-ĉ!

Vere, tio ĉi ne okazis ofte, sed tamen okazis, kaj la kuiristino ripetis malespere ĉiufoje:

– Nu jam ĉi tiu malbenita kaĉeto! Pro kio do ĝi ne sidas trankvile en kaserolo? Estas vere mirige!

II.

La kuiristino ĝenerale sufiĉe ofte koleris, kaj estis ja ne malmulte da kaŭzoj por tia kolero. Ekzemple la kato Murko! Jes, li estis tre bela kato, kaj la kuiristino tre amis lin. Ĉiun matenon Murko proksime sekvis la kuiristinon kaj miaŭis per tia plenda voĉo, ke ŝajne eĉ ŝtona koro devus kompati.

– Kia nesatigebla ventrego! – miris la kuiristino, forpelante la katon. - Kiom da hepato vi jam manĝis hieraŭ?

– Tio ĉi estis ja hieraŭ! – miris siavice Murko. - Sed hodiaŭ mi denove volas manĝi. Miaŭ!

– Vi kaptu musojn kaj manĝu ilin, maldiligentulo!

– Facile estas, diri tion, sed provu vi mem ekkapti nur unu muson, – respondis Murko. - Cetere ŝajnas, ke mi jam sufiĉe penas. Ekzemple, kiu lastan semajnon kaptis musidon? Kaj pro kio mi havis graton laŭlonge de la tuta nazo? Raton mi preskaŭ kaptis, sed ĝi mem tiel alkroĉiĝis al mia nazo… Tre facile estas, nur paroli: kaptu musojn!

Manĝinte hepaton, Murko sidiĝis apud la forno, kie estas pli varme, fermis la okulojn kaj dolĉe dormetadis.

– Jen, kiom li nutris sin, – rimarkis la kuiristino. - Eĉ okulojn li fermas, maldiligentulo… kaj li volas, ke ĉiam oni donu al li viandon!

– Mi do ne estas monahho por ne manĝi viandon, – sin pravigis Murko, malfermante nur unu okulon. - Krome mi ankaŭ ŝatas manĝeti fiŝojn. Mi ĝis nun ne povas diri, kio estas pli bongusta: hepato aŭ fiŝo. Pro ĝentileco mi manĝas unu kaj alian… Se mi estus homo, mi nepre estus aŭ fiŝkaptisto aŭ kolportisto, kiu alportas al mi hepaton. Mi nutrus ĝis plena satiĝo ĉiujn katojn en la mondo kaj mi mem ankaŭ estus ĉiam sata…

Post manĝo Murko volonte sin okupas diversmaniere por amuziĝo. Ekzemple, li sidas dum du horoj sur la fenestro, kie pendas kaĝo kun sturno. Estas tre agrable rigardi, kiel saltas la malsaĝa birdo.

– Mi konas vin, maljuna friponulo! – krias la sturno. - Nu pro kio vi rigardas min?

– Sed se mi deziras konatiĝi kun vi?

– Mi scias, kiel vi konatiĝas. Kiu antaŭ nelonge manĝis vivan paseron? Vi, abomenulo!

– Neniel mi estas abomenulo, kaj eĉ male. Ĉiuj min amas. Venu al mi, mi fabeleton rakontos al vi.

– Ha friponulo… bona fabelisto! Mi vidis, kiel vi rakontis fabeletojn al rostita kokido, kiun vi ŝtelis en la kuirejo… Bone!

– Kiel vi volas, mi ja parolas nur por via plezuro. La rostitan kokidon mi efektive manĝis, sed estis ja tute egale, ĝi jam taŭgis por nenio.

III.

Interalie Murko ĉiumatene sidiĝis ĉe la hejtiĝanta kuireja forno kaj pacience aŭskultis, kiel malpacas la lakteto kaj la kaĉeto. Li neniel volis kompreni, en kio kuŝas la kaŭzo kaj nur palpebrumis.

– Mi estas lakteto.

– Mi estas kaĉeto! Kaĉeto – kaĉeto – ĉ-ĉ-ĉ-ĉ…

– Ne, mi ne komprenas, tute ne komprenas, parolis Murko. - Pro kio vi malpacas? Ekzemple, se mi ripetos: Mi estas kato, mi estas kato, kato, kato… Ĉu estos ofenda por iu? Ne, mi ne komprenas… Cetere mi devas konfesi, ke mi preferas lakteton, precipe kiam ĝi ne koleras.

Unu fojon la lakteto kaj la kaĉeto pli ol kutime varmege malpacis; ili tiel malpacis, ke duone ili eliĝis sur la forno, de kio rezultis fortega haladzo. Alkuris la kuiristino kaj ekĝemis.

– Nu kion mi faros nun? – plendis ŝi, demetante de la forno la lakteton kaj la kaĉeton. - Neeble estas eĉ, momenton foriri.

Forpreninte lakteton kaj kaĉeton, la kuiristino foriris en magazenon por aĉeti provizaĵojn. Murko tuj ekuzis tiun okazon. Li sidiĝis ĉe la lakteto, blovis ĝin kaj parolis:

– Mi petas, ne koleru, lakteto…

La lakteto videble komencis trankviliĝi. Murko ĉirkaŭiris ĝin, ankoraŭ unu fojon blovis ĝin, ordigis siajn lipharojn kaj diris afable:

– Auskultu, sinjoroj!… Malpaci ĝenerale ne estas bone. Jes. Elektu min kiel juĝiston: mi tuj prijuĝos vian aferon.

La nigra blato, sidanta en fendo, eĉ ektusetis pro rido. Nu jen la juĝisto. Ha, ha! Nu, maljuna friponulo, jen kion vi elpensis. Sed la lakteto kaj la kaĉeto estis ĝojaj, ke ilia malpaco estos fine juĝita. Ili mem ne sciis rakonti, el kio konsistas la malkonsento, kaj pro kio ili malpacas.

– Bone, bone, mi ĉion esploros, – diris la kato Murko. - Mi ne trompos vin… Nu, komencu ni kun la lakteto.

Li ĉirkaŭiris kelkajn fojojn la poteton, provis ĝin per la piedeto, blovis sur la lakton kaj komencis trinki.

– Ho ve! Helpo, helpo! – ekkriis la blato. - Li la tutan lakton eltrinkos, kaj oni opinios, ke mi tion faris.

Kiam revenis de la magazeno la kuiristino kaj ekrigardis la poteton – jen ĝi estas malplena. La kato Murko dormis apud la forno en dolĉa dormo, kvazaŭ nenio okazis.

– Ha vi, sentaŭgulo! – mallaŭdis la kuiristino, ekkaptante lin ĉe la orelo. - Kiu trinkis la lakton? Diru!

Kiel ajn dolore estis, Murko ŝajnigis, ke li nenion komprenas kaj ne scias paroli. Kiam oni elĵetis lin ekster la pordon, li skuis sin, lekis la malordigitan hararon, ordigis la voston kaj parolis:

– Se mi estus kuiristo, ĉiuj de mateno ĝis nokto nur trinkus lakton. Cetere, mi ne koleras kontraŭ mia kuiristino, ĉar ŝi ne komprenas ĉi tion…

Estas tempo por dormi

I.

Ekdormas alia okuleto de Helenjo, ekdormas alia oreleto de Helenjo…

– Paĉjo, ĉu vi estas tie ĉi?

– Tie ĉi mi estas, infaneto…

– Ĉu vi scias, paĉjo? Mi volas esti reĝino…

Ekdormas Helenjo kaj ridetas en sonĝo.

Ha, kiel multaj floroj! Kaj ĉiuj ili ankaŭ ridetas. Ĉirkaŭstaras ili ronde apud Helenja liteto, intermurmuretas kaj ridas per delikataj mallaŭtaj voĉoj. Purpuraj floretoj, bluaj floretoj, flavaj floretoj, ĉielbluaj, rozaj, ruĝaj, blankaj, – kvazaŭ ĉielarko falis teren kaj disŝutiĝis en vivaj fajreroj, diverskoloraj fajretoj kaj gajaj infanaj okuletoj.

– Helenjo volas esti reĝino! – gaje sonis kampaj kampanoloj, balanciĝante sur graciaj verdaj trunketoj.

– Ha, kia ridinda ŝi estas! – murmuretis modestaj miozotoj.

– Sinjoroj, necesas serioze prikonsideri ĉi tiun aferon, – atakeme entrudiĝis flava leontodo. - Mi almenaŭ tute ne atendis tion…

– Kion signifas – esti reĝino? – demandis blua kampa cejano. - Mi elkreskis en kampo kaj ne komprenas viajn urbajn morojn.

– Tre simple… – enmiksiĝis roza kariofilo. - Tio ĉi estas tiel simpla, ke eĉ ne necesas klarigi. Reĝino – tio ĉi estas… tio ĉi… Ĉu vi do ne komprenas? Ha, kiaj strangaj vi estas… Reĝino, tio ĉi estas, kiam floro estas rozkolora, kiel mi. Alivorte: Helenjo volas esti kariofilo. Ĉu tio ne estas komprenebla?

Ĉiuj gaje ekridis. Silentis nur rozoj. Ili opiniis sin ofenditaj. Kiu ne scias, ke reĝino de ĉiuj floroj estas rozo, delikata, bonodora, miriga? Kaj subite kariofilo sin nomas reĝino… Kia malbonaĵo! Fine unu rozo koleris, fariĝis tute purpura kaj ekparolis.

– Ne, pardonu, Helenjo volas esti rozo… jes! Rozo estas reĝino pro tio, ke ĉiuj ĝin amas.

– Jen, bone! – diris kolere leontodo. - Kion vi opinias pri mi?

– Leontodo, ne koleru, ni petas! – admonis la arbaraj kampanoloj. - Tio malbonigas la karakteron kaj krome, tio estus nebela. Vidu, ni silentas pri tio, ke Helenjo volas esti arbara kampanolo, ĉar tio estas klara per si mem.

II.

Estis multe da floroj, kaj ili tiel ridinde disputadis; la kampaj floretoj estis tute modestaj – konvaloj, violoj, miozotoj, kampanoloj, cejanoj, kampa kariofilo; sed la floroj kreskintaj en oranĝerioj iomete fanfaronis – rozoj, tulipoj, lilioj, narcisoj, levkojoj, kvazaŭ riĉaj infanoj feste vestitaj. Helenjo pli amis modestajn kampajn floretojn, el kiuj ŝi faradis bukedojn kaj plektadis florkronojn. Kiel ili ĉiuj estas bonaj!

– Helenjo tre amas nin, – murmuretis la violoj. - Ja ni aperas printempe unuaj. Apenaŭ neĝo fluidiĝis, ni jam estas ĉi tie.

– Kaj ni ankaŭ, – diris la konvaloj. - Ni estas ankaŭ printempaj floretoj… Ni ne estas kapricaj kaj kreskas simple en arbaro.

– Sed ĉu ni estas kulpaj, se estas tro malvarme al ni por kreski simple en kampo? – plendis bonodoraj krispaj levkojoj kaj hiacintoj. - Ni estas tie ĉi nur gastoj, kaj nia patrujo estas malproksima, kie estas varme kaj neniam estas vintro. Ha, kiel agrable estas tie, kaj ni ĉiam sopiras pri nia kara patrujo… Ĉe vi norde estas tiel malvarme. Nin Helenjo ankaŭ amas, kaj eĉ tre…

– Ĉe ni estas ankaŭ agrable, – disputis la kampaj floroj. - Certe, okazas iufoje granda malvarmo, sed tio estas utila… Kaj krome malvarmo mortigas niajn plej grandajn malamikojn, kiel vermojn, kulojn. Se ne ekzistus malvarmo, estus tre malbone al ni.

– Ni ankaŭ ŝatas malvarmon, – aldiris la rozoj.

Tion saman diris azaleoj kaj kamelioj. Ĉiuj ili amas malvarmon, kiam ili preparas florajn burĝonojn.

– Jen kio, sinjoroj, ni ĉiuj rakontu ion pri niaj patrujoj, – proponis la blanka narciso. - Tio ĉi estas tre interesa… Helenjo nin aŭskultos. Ja, ŝi amas nin…

Nun ekparolis ĉiuj per unu fojo. La rozoj rememoris kun larmoj la benitajn valojn de Ŝirazo, la hiacintoj parolis pri Palestino, azaleoj pri Ameriko, lilioj pri Egipto. La floroj kolektiĝis ĉi tien el ĉiuj terpartoj de l' mondo. Plej multaj floroj alvenis de sudo, kie estas tiom da suno kaj malestas vintro. Kiel bone estas tie! Jes, eterna somero! Kiaj grandegaj arboj kreskas tie, kiaj mirigaj birdoj, kiom da belulinoj-papilioj, similaj al flugantaj floroj, kaj kiom da floroj, similaj al papilioj!

– Norde ni estas nur gastoj, norde estas malvarme al ni, – murmuretis ĉiuj sudaj floroj.

La enlandaj kampaj floretoj eĉ kompatis ilin. Efektive necesas havi grandan paciencon, kiam blovas malvarma norda vento, falas malvarma pluvo kaj neĝo. Certe printempa neĝeto rapide degelas, sed tamen ĝi estas neĝo.

– Vi havas grandegan mankon, – klarigis cejano, aŭskultinte tiujn ĉi rakontojn. - Mi ne disputas, vi eble estas iufoje pli belaj ol ni, kampaj floretoj, mi volonte konsentas pri tio… jes. Unuvorte, vi estas niaj karaj gastoj, sed via ĉefa manko estas tio, ke vi kreskas nur por riĉuloj; ni kontraŭe kreskas por ĉiuj. Ni estas multe pli bonaj… Jen mi, ekzemple: vi vidas min en manoj de ĉiu vilaĝana infano. Kiom da ĝojo mi donas al ĉiuj malriĉaj infanoj! Ne necesas pagi monon por mi, sed sufiĉas nur eliri en kampon. Mi kreskas kune kun sekalo, tritiko, aveno…

III.

Helenjo aŭskultis ĉion, pri kio rakontadis al ŝi la floretoj, kaj miris. Ŝi treege deziris mem vidi tiujn malproksimajn landojn, pri kiuj oni ĵus parolis.

– Se mi estus hirundo, mi tuj ekflugus, diris ŝi fine. Pro kio mi ne havas flugiletojn? Ha kiel ĉarme estus, fariĝi birdeto!

Ŝi ankoraŭ ne finis paroli, kiam alrampis al ŝi kokcinelo, vera kokcineleto, ruĝeta, kun nigraj makuletoj, kun nigra kapeto, kun tiaj maldikaj nigraj lipharetoj kaj nigraj maldikaj piedetoj.

– Helenjo, ni flugu! – murmuris la kokcinelo, movetante la lipharetojn.

– Mi ne havas flugilojn, kokcineleto!

– Sidiĝu sur mi…

– Kiel mi sidiĝos, kiam vi estas tiel malgranda?

– Nun jen, rigardu…

Helenjo komencis rigardi kaj miris ĉiam pli. La kokcineleto ordigis la suprajn malmolajn flugilojn kaj samtempe ĝi pligrandiĝis duoble; poste ĝi ordigis la delikatajn kiel araneaĵo malsuprajn flugiletojn kaj fariĝis ankoraŭ pli granda. Ĝi kreskis, kreskis, ĝis fine ĝi estis tiel granda, tiel grandega, ke Helenjo povis libere sidiĝi sur ĝia dorso, inter la ruĝaj flugiletoj. Estis tre oportune.

– Ĉu vi sentas vin bone, Helenjo? – demandis la kokcineleto.

– Tre bone.

– Nu, tenu vin nun pli forte…

En unua momento, kiam ili ekflugis, Helenjo eĉ fermis la okulojn pro timo. Ekŝajnis al ŝi, ke flugas ne ŝi, sed ĉio sub ŝi – urboj, arbaroj, riveroj, montoj. Poste ŝajnis al ŝi, ke ŝi fariĝas tiel malgranda-malgrandeta, kiel pingla kapeto, kaj ĉe tio tiel malmultepeza kiel lanuga semero de leontodo. La kokcineleto flugis rapide-rapide, tiel ke vento vere fajfis inter ĝiaj flugiloj.

– Rigardu, kio estas tie malsupre… – diris al ŝi la kokcineleto.

Helenjo rigardis malsupren kaj ekmiregis.

– Ha, kiom da rozoj – ruĝaj, flavaj, blankaj, rozaj!…

La tero estis kvazaŭ kovrita per viva tapiŝo de rozoj.

– Malsupreniĝu ni teren, kokcineleto! – petis ŝi.

Ili malsupreniĝis, kaj Helenjo fariĝis denove granda, kiel ŝi estis antaŭe; kaj la kokcineleto fariĝis malgranda.

Helenjo longe kuradis sur la roza kampo kaj kolektis grandan bukedon da floroj. Kiel belaj ili estis – tiuj ĉi rozoj: kaj eĉ la kapo turniĝas pro ilia odoro. Se oni povus transporti tiun ĉi rozan kampon al ni, norden, kie rozoj estas nur karaj gastoj!

– Nu, nun ni flugu pluen, – diris la kokcinelo, ordigante siajn flugilojn.

Ĝi denove fariĝis granda-grandega, kaj Helenjo – malgranda, tute malgranda.

IV.

Ili ekflugis pluen.

Kiel estis bele ĉirkaŭe! La ĉielo estis tiel blua kaj malsupre ankoraŭ pli blua estis la maro. Ili flugis super kruta kaj ŝtonega bordo.

– Ĉu efektive ni flugos trans la maron? – demandis Helenjo.

– Jes… Nur sidu trankvile kaj tenu vin pli forte.

Komence Helenjo timis, poste – ne. Krom ĉielo kaj akvo nenio restis. Sur la maro naĝis ŝipoj kiel grandaj birdoj kun blankaj flugiloj… Malgrandaj ŝipoj estis similaj al muŝoj. Ha, kiel bele, kiel bone! Kaj malproksime jam vidiĝis la mara bordo, malalta, flava kaj sabla, – marenfluejo de iu grandega rivero, unu tute blanka urbo, kvazaŭ ĝi estus konstruita el sukero. Kaj poste vidiĝis malviva dezerto, kie staris solaj piramidoj. La kokcineleto malsupreniĝis sur la bordon de la rivero. Tie ĉi kreskis verdaj papirusoj kaj lilioj – mirigaj, delikataj lilioj.

– Kiel bone estas ĉe vi, tie ĉi, – ekparolis Helenjo kun ili. - Ĉu vintro ne ekzistas ĉe vi?

– Sed kio estas vintro? – miris lilioj.

– Vintro – ĝi estas, kiam neĝo falas…

– Sed kio estas neĝo?

La lilioj eĉ ekridis. Ili opiniis, ke la malgranda norda knabineto ŝercas. Vere, de nordo ĉiu-aŭtune alflugas ĉi tien grandegaj amasoj da birdoj, kiuj ankaŭ rakontas pri vintro; sed ili mem ne vidis ĝin kaj rakontas pri tio, kion ili nur aŭdis. Helenjo ankaŭ ne kredis, ke vintro povas ne esti kaj sekve pelteto kaj varmaj ŝuoj povas esti ne necesaj.

Ili ekflugis pluen. Sed Helenjo jam ne miris pri la blua maro, nek pri la montoj, nek pri la bruligita de suno dezerto, kie kreskas hiacintoj.

– Al mi estas varmege, – ĝi plendis. - Nu, kokcineleto, estas vere ne bone, kiam daŭras eterne somero.

– Ne al tiu, kiu kutimis, Helenjo.

Ili flugis al altaj montoj, sur kies suproj kuŝas eterna neĝo. Ĉi tie ne estas tiel varme. Post montoj komenciĝis netraireblaj arbaroj. Sub arkaĵo de arboj estis mallume, ĉar la suna lumo ne penetras tra la densaj supraĵoj de l' arboj. Sur branĉoj saltis simioj. Kaj kiom estis da birdoj – verdaj, ruĝaj, flavaj, bluaj… Sed plej mirigaj estis floroj kreskantaj rekte sur arbaraj trunkoj. Estis floroj kun tute fajra koloro, floroj similaj al tute malgrandaj birdetoj kaj al grandaj papilioj, – la tuta arbaro kvazaŭ brulis per diverskoloraj vivaj fajretoj.

– Tio ĉi estas orkideoj, – klarigis la kokcineleto.

Iradi estis neeble ĉi tie, ĉio interplektiĝis.

Ili ekflugis pluen. Jen grandega rivero inter verdaj bordoj. La kokcineleto malsupreniĝis rekte sur grandan blankan floron, kreskantan sur akvo. Tiajn grandajn florojn Helenjo ankoraŭ ne vidis.

– Tio ĉi estas la sankta floro, – klarigis la kokcineleto. - Ĝi nomiĝas Lotoso…

V.

Helenjo vidis tiel multon, ke fine ŝi laciĝis. Ŝi volis reveni hejmen: ĉiuokaze hejme estas pli agrable.

– Mi amas neĝeton, – diris Helenjo. - Sen vintro estas nebone…

Ili denove ekflugis, kaj ju pli alten ili supreniĝis, des pli malvarme fariĝadis. Baldaŭ malsupre ekvidiĝis neĝaj kampoj. Verdis nur sola abia arbaro. Helenjo treege ĝojis, kiam ŝi ekvidis la unuan abieton.

– Abieto, abieto! – ŝi ekkriis.

– Bonan tagon, Helenjo! – ekkriis la verda abieto al ŝi de malsupre.

Tiu ĉi estis vera Kristnaska abieto. Helenjo tuj ekkonis ĝin. Ha, kia ĉarma abieto! Helenjo sin klinis, por diri al ĝi, kiel rava ĝi estas, sed subite ŝi ekfalis malsupren. Ho, kiel terure! Ŝi turniĝis kelkajn fojojn en aero kaj falis rekte en molan neĝon. Pro timo Helenjo fermis la okulojn kaj ne sciis, ĉu ŝi estas viva aŭ malviva.

– Kiel vi alvenis ĉi tien, etulino! – iu demandis ŝin.

Helenjo malfermis la okuletojn kaj ekvidis grizan-grizan ĝiban maljunulon. Ŝi ankaŭ rekonis lin tuj. Li estis tiu sama maljunulo, kiu alportas al saĝaj infanoj Kristnaskajn abietojn, orajn stelojn, skatoletojn kun bombonoj kaj plej mirigajn ludilojn. Ho, li estas tiel bona, tiu maljunulo! Li tuj prenis ŝin sur siajn manojn, kovris ŝin per sia pelto kaj denove demandis:

– Kiel vi alvenis ĉi tien, malgranda knabineto?

– Mi vojaĝis sur la kokcineleto… Ho, kiom mi vidis, aveto!

– Nu, nu!

– Mi konas vin, aveto! Vi alportas al infanoj abiojn…

– Nu, nu… Kaj nun mi ankaŭ aranĝas abion.

Li montris al ŝi longan stangon, kiu tute ne estis simila al abio.

– Ĉu tio estas abio, aveto? Tio estas ja simpla granda bastonego.

– Nu, jen vi vidos…

La maljunulo portis Helenjon en proksiman vilaĝeton, tute kovritan de neĝo. Elstaris el sub la neĝo nur tegmentoj kaj kamentuboj. La maljunulon jam atendis vilaĝaj infanoj. Ili saltis kaj kriis:

– Abio, abio!

Ili alvenis al la unua dometo. La maljunulo prenis nedraŝitan garbon de aveno, alligis ĝin al fino de la stango kaj starigis la stangon sur tegmenton. Tuj kunflugis de ĉiuj flankoj malgrandaj birdetoj, kiuj neniam forflugas dum vintro: paseretoj, hortulanoj, kaj ili bekpikis la grajnojn.

– Tio ĉi estas nia abio! – kriis ili.

Al Helenjo subite fariĝis tre gaje. Ŝi unuan fojon vidis, kiel oni aranĝas vintre abion por birdoj. Ha, kia bona maljunulo! Unu pasereto, kiu plej multe klopodis, per unu fojo rekonis Helenjon kaj ekkriis:

– Nu, jen estas Helenjo! Mi tre bone konas ŝin. Ŝi ne nur unu fojon nutris min per panpecetoj… Jes.

Kaj aliaj paseretoj ankaŭ rekonis ŝin kaj laŭte ekpepis pro ĝojo.

Alflugis ankoraŭ unu pasero, kiu montriĝis granda malpacemulo. Li komencis dispuŝadi ĉiujn kaj ekkaptadi la plej bonajn grajnojn.

Helenjo ekkonis lin.

– Bonan tagon, pasereto!

– Ha, jen estas vi, Helenjo? Bonan tagon!

La malpacema pasero eksaltis sur unu piedeto, malice faris signon per unu okulo kaj diris al la bona kristnaska maljunulo:

– Helenjo volas esti reĝino… Jes, mi mem antaŭ nelonge aŭdis, kiam ŝi tion diris.

– Ĉu vi volas esti reĝino, etulino? – demandis la maljunulo.

– Mi tre volus, aveto!

– Bonege. Nenio estas pli simpla: ĉiu reĝino estas virino kaj ĉiu virino estas reĝino… nun iru hejmen kaj diru tion al ĉiuj aliaj infanetoj.

La kokcinelo estis ĝoja, foriĝi de tiu loko, antaŭ ol iu malmodesta pasero manĝos ĝin. Ili ekflugis hejmen – rapide… Kaj tie jam ĉiuj floretoj atendas Helenjon. Ili la tutan tempon diskutadis pri tio, kio estas reĝino.

Baju, baju, baju…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas. Ĉiuj nun kolektiĝis apud Helenja liteto: la kuraĝa leporo, kaj la pasero, la lasta muŝo kaj la malgranda kulineto, eĉ la lakteto, la kaĉeto kaj kato Murko. Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj estas apud Helenjo.

– Paĉjo, mi amas ĉiujn… – murmuretas Helenjo. - Mi amas, paĉjo, eĉ nigrajn blatojn…

Fermiĝis alia okuleto, ekdormis alia oreleto. Kaj apud Helenja liteto verdas gaje la printempa herbo, ridas la floretoj, multaj floretoj: ĉielbluaj, rozaj, flavaj, blankaj, ruĝaj. Verda betulo kliniĝis super la liteto mem kaj murmuris ion dolĉe, dolĉe. Kaj la suno lumas, kaj la sablo flave brilas, kaj la blua mara ondo vokas al si Helenjon.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino!

Baju, baju, baju…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.