La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIVERSAJ VERKETOJ

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BRANDOBARELETO

Guy de Maŭpassant

Al Adolphe Tavernier

Mastro Ĉicot, la gastejestro de Epreville, haltigis sian duradan veturilon antaŭ la farmobieno de patrino Magloire. Li estis alta, kvardekjara fortikulo, ruĝa kaj dikventra, kaj konata kiel maliculo.

Li alligis sian ĉevalon al la fosto de l' barilo kaj eniris en la korton. Li posedis bienon tuj apud la teroj de l' maljunulino, kaj tiujn li deziregis jam de longa tempo. Dudekfoje li ja provis ilin aĉeti sed patrino Magloire rifuzis kun obstino.

– Kie mi naskiĝis, tie mi mortos, ŝi diris.

Li trovis ŝin antaŭ ŝia pordo, senŝeligantan la terpomojn. Aĝa je sepdek du jaroj, ŝi estis seka, sulketita kaj kurbigita sed tiel senlaca kiel junulino. Ĉicot frapetis ŝian dorson kaj eksidis apud ŝi sur portebla ŝtupetaro.

– Nu, patrino, kaj tiu sano, ĉu ĝi estas daŭre bona?

– Ne tro malbona, kaj la via, mastro Prosper?

– Kun kelkaj doloroj, alie estus laŭdezire.

– Nu, ĝojige!

Kaj ŝi plu diris nenion. Ĉicot rigardis ŝin plenumi sian laboron. Ŝiaj hokformaj nodaj fingroj same malmolaj kiel krabaj piedoj kaptis kvazaŭ pinĉiloj la grizetajn tuberojn en korbego kaj ŝi rapide turnis ilin, forprenante longajn ŝelpecojn sub la klingo de malnova tranĉilo, kiun ŝi tenis per la alia mano. Kaj kiam la terpomo montriĝis fine tute flava, ŝi faligis ĝin en sitelon kun akvo. Tri aŭdacaj kokinoj venis unu post la alia ĝis en ŝiaj jupoj por forpreni la ŝelojn kaj ili forkuris rapidege, portante per la beko sian akiraĵon.

Ĉicot aspektis ĝenita, hezitanta, zorgoplena, kun io sur la lango, kio ne volis eliri. Finfine li decidiĝis:

– Diru nun, patrino Magloire…

– Kion vi volas?

– Tiun bienon, ĉu vi do vere ne volas ĝin vendi al mi?

– Ho, certe ne! Ne kalkulu je tio. Estas dirite, estas dirite; ne plu parolu pri tio.

– Sed mi trovis aranĝon, kiu estus por ni ambaŭ avantaĝa.

– Kio estas?

– Jen, kio estas. Vi ĝin vendas al mi kaj vi ĝin tamen konservas. Vi eble ne komprenas sed aŭskultu; jen mia ideo.

La maljunulino ĉesis senŝeligi siajn legomojn kaj fiksis sur la gastejestro siajn okulojn vivoplenajn kaj brilantajn inter sulketitaj palpebroj.

Li daŭrigis:

– Mi klarigu. Mi donos al vi ĉiumonate cent kvindek frankojn. Ĉu vi bone aŭdas? Ĉiumonate mi alportos al vi ĉi tien per mia durada veturilo tridek ormonerojn de kvin frankojn. Kaj nenio alia estos ŝanĝita, nenio, nenio; vi restos en via bieno, vi ne okupiĝos pri mi, vi ŝuldos al mi nenion. Vi nur bezonos preni mian monon. Ĉu estas al vi konvene?

Li rigardis ŝin kun ĝoja mieno, kun mieno bonhumora.

La maljunulino lin observis malfide, serĉante la kaptilon. Ŝi demandis:

– Tio estas por mi; sed vi, tiun ĉi bienon, vi ĝin tiel ne akiras?

Li kompletigis:

– Ne faru al vi zorgojn pri tio. Vi restos surtere tiel longe kiel la bona Dio vin lasos vivi. Vi restos hejme. Sed vi faru por mi skribaĵeton ĉe la notario, por ke post via morto la bieno fariĝu mia. Vi ne havas infanojn, nur nevojn, kiujn vi apenaŭ ŝatas. Ĉu estas al vi konvene? Vi konservos vian bienon dum la tuta daŭro de via vivo kaj mi donos al vi tridek ormonerojn de kvin frankoj ĉiumonate. La tuto estos pura gajno por vi.

La maljunulino restis surprizita, maltrankvila sed allogita. Ŝi respondis:

– Mi ne diras ne. Sed mi volas fari al mi racian opinion pri tio. Revenu por diskuti pri la afero kiam ajn en la venonta semajno. Mi faros al vi respondon laŭ mia ideo.

Kaj mastro Ĉicot foriris tiel kontenta kiel reĝo, kiu ĵus konkeris imperion.

Patrino Magloire restis enpensa. Ŝi ne dormis en la posta nokto. Dum kvar tagoj ŝi havis febron pro hezitado. Ŝi ja flaris ion malbonan por si en tio, sed la penso pri la tridek ĉiumonataj ormoneroj, pri tiu bela mono sonanta, kiu alfluus en ŝian antaŭtukon, kiu falus tiel al ŝi sen ia ajn laborkompenso, konsumis ŝin pro dezirego.

Tiam ŝi iris al la notario kaj rakontis al li sian aferon. Li konsilis, ke ŝi akceptu la proponon de Ĉicot. Sed ŝi petu kvindek ormonerojn anstataŭ tridek, ĉar la bieno valoras almenaŭ sesdek mil frankojn.

– Se vi vivos ankoraŭ dek kvin jarojn, li ja pagos tiamaniere nur kvardek kvin mil frankojn.

La maljunulino ektremegis je tiu perspektivo pri kvindek centsoldaj ormoneroj ĉiumonate; sed ŝi ankoraŭ malfidis, timante milon da neantaŭviditaj aferoj, kaŝitaj ruzaĵoj, kaj ŝi restis ĝis la vespero, farante demandojn, povante nek decidi nek foriri. Fine ŝi ordonis, ke oni preparu la akton kaj ŝi reiris hejmen, senkonscieta, kvazaŭ trinkinte kvar potojn da nova cidro.

Kiam Ĉicot venis por ekscii la respondon, ŝi lasis lin longe petadi, deklarante ke ŝi ne volas, tamen rodata de l' timo ke li ne konsentos doni la kvindek centsoldajn ormonerojn. Sed fine ĉe lia insistado ŝi eldiris siajn pretendojn.

Li faris eksalton de elreviĝo kaj rifuzis.

Tiam, por konvinki lin, ŝi komencis rezoni pri la probabla daŭro de sia vivo.

– Mi certe ne povas esperi je pli ol kvin aŭ ses jaroj. Jen, mi havas nun sepdek tri kaj krom tio ne estas vigla. Iun vesperon antaŭ nelonge mi kredis ke mi estas ĉe la fino. Ŝajnis al mi ke oni malplenigas mian korpon. Oni eĉ devis porti min al la lito.

Sed Ĉicot ne lasis sin trompi.

– Ho ne vi, ruzulino, vi estas same fortika kiel la preĝeja sonorilturo. Vi certe vivos almenaŭ cent dek jarojn. Nepre estos vi, kiu min enterigos.

La tuta tago ankoraŭ perdiĝis per diskutoj. Sed ĉar la maljunulino ne cedis, la gastejestro finfine konsentis pagi la kvindek ormonerojn.

Ili subskribis la akton en la posta tago. Kaj patrino Magloire postulis kvindek frankojn kiel ekstran porkon-traktan monon.

Tri jaroj forpasis. La grizulino same bonfartis kiel karpeno. Ŝi aspektis eĉ ne unu tagon pli maljuna kaj Ĉicot malesperadis. Ŝajnis al li, ke li pagas tiun monon jam de duona jarcento, ke li estas trompita, priŝtelita, ruinigita. Li iris de tempo al tempo por viziti la bienulinon, same kiel oni iras en julio al la kampoj por vidi ĉu la grenoj estas sufiĉe maturaj por la falĉilo. Ŝi akceptis lin kun malica rigardo. Oni povus kredi, ke ŝi gratulas sin pro la bona ŝerco, kiun ŝi faris al li; kaj li resupreniris rapide en sian veturilon murmurante:

– Ĉu vi do ne krevos, skeletaĉo!

Li ne sciis kion fari. Li volus strangoli ŝin, kiam li ŝin vidis. Li malamis ŝin je sovaĝa, hipokritula malamo de priŝtelita kamparano. Tiam li serĉis rimedojn.

Iun tagon fine li revenis por vidi ŝin, frotante siajn manojn kiel li faris la unuan fojon, kiam li proponis al ŝi la aferon.

Kaj parolinte kelkajn minutojn:

– Diru do, patrino, kial vi ne venas al mi por manĝi, kiam vi pasas tra Epreville? Oni klaĉadas pri tio; nun oni diras, ke ni ne plu estas amikoj kaj tio funebre ĉagrenas min. Kaj vi scias, ĉe mi vi neniom devos pagi. Mi ne estos avara je unu plia manĝo. Tiom da fojoj, kiom via koro deziros, venu senretene, tio plezurigos min.

Patrino Magloire ne atendis ripeton de la propono kaj la postmorgaŭan tagon, veturinte al la foiro per sia kabrioleto kondukita de ŝia servisto Célestin, ŝi metis senĝene sian ĉevalon en la stalon de mastro Ĉicot kaj petis la promesitan manĝon.

La radianta gastejestro traktis ŝin kiel sinjorinon, servis al ŝi kokidaĵon, kolbason, tripaĵon, femuraĵon kaj lardon kun brasiko. Sed ŝi manĝis preskaŭ nenion, sobra jam de l' infanaĝo, ĉiam kontentiĝinta per iom da supo kaj krustaĵo buterpana.

Ĉicot insistis, montrante bedaŭron. Ŝi ankaŭ ne trinkis. Ŝi rifuzis kafon.

Li demandis:

– Vi tamen akceptos glaseton da brando.

– Ha, tion jes! Mi ne diras ne. Kaj li kriis plenpulme tra la gastejo:

– Rozalio, alportu la dolĉan, la bongustegan, la super-superegan!

Kaj la servistino aperis, tenante longan botelon ornamitan de papera vinberfolio.

Li plenigis du malgrandajn glasojn.

– Gustumu ĝin, patrino, bonega ĝi estas.

Kaj la kamparanino eltrinkis tre malrapide, per malgrandaj glutoj, por ke daŭru la plezuro.

Post kiam ŝi malplenigis sian glason ĝis la lasta guto, ŝi deklaris:

– Ha jes, tio estas vere bongustega.

Si ne estis finparolinta, kiam Ĉicot verŝis al ŝi duan glason. Si volis rifuzi sed estis tro malfrue, kaj ŝi longe ĝin gustumis same kiel la unuan.

Li tiam volis ke ŝi akceptu trian verŝon, sed ŝi kontraŭstaris. Li insistis:

– Tio estas ja lakto, vidu: mi trinkas dek, dek du glasojn, sen embaraso. Ĝi fluas same kiel sukero. Ĝenas nek la ventron, nek la kapon; ŝajnas ke ĝi vaporiĝas sur la lango. Ekzistas nenio pli bona por la sano.

Ĉar ŝi vere ĝin deziris, ŝi cedis sed trinkis nur la duonon de la glaso.

Tiam Ĉicot ekkriis en ardo subita kaj bonkoreca:

– Nu, ĝi plaĉas al vi, ĉu ne? Mi nun donos al vi malgrandan barelon, nur celante montri al vi ke ni daŭre estas amika paro.

La kamparanino ne diris ne kaj ŝi foriris iomete kapturnita.

En la posta tago, la gastejestro eniris en la korton de patrino Magloire kaj tiris el la fundo de sia veturilo malgrandan barelon ĉirkaŭitan de fera ringo. Kaj tuj, por pruvi ke estas ja la sama superbrando li insiste petis ŝin gustumi la enhavon; kaj post kiam ili ambaŭ ankoraŭ trinkis po tri glasoj, li deklaris forirante:

– Kaj vi scias, kiam restos neniom, restos ja ankoraŭ iomego; ne ĝenu vin. Mi ne estas avara je tio. Ju pli frue ĝi estos finita, des pli feliĉa mi estos.

Kaj li resupreniris en sian veturilon.

Li revenis kvar tagojn poste. La maljunulino sidis antaŭ sia pordo, okupata per pantranĉado por pretigi la supon.

Li alproksimiĝis, diris al ŝi bonan tagon, parolis sub ŝia nazo por flari ŝian spiron. Li perceptis alkoholan bloveton. Tiam lia vizaĝo ekradiis.

– Vi ja bonvolos regali min per glaso da superbrando? li diris.

Kaj ili kunfrapetis la glasojn du- aŭ trifoje.

Sed baldaŭ disvastiĝis en la regiono la novaĵo, ke patrino Magloire ebriiĝas sola. Oni relevis ŝin, jen en ŝia kuirejo, jen en ŝia korto, jen sur la vojetoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj oni devis reporti ŝin hejmen, senmovan, kiel kadavron.

Ĉicot ne plu vizitis ŝin, kaj kiam oni parolis al li pri la kamparanino, li murmuris kun malgaja vizaĝo:

– Ĉu ne estas terure, je ŝia aĝo, ke ŝi ekhavis tiun kutimon? Vidu, kiam oni maljuniĝas, perdiĝas la prudento. Tio finfine kaŭzos al ŝi malbonaĵon!

Tio efektive kaŭzis al ŝi malbonaĵon. Ŝi mortis en la posta vintro ĉe Kristnasko, falinte pro ebrio en la neĝon. Kaj mastro Ĉicot heredis la bienon deklarante:

– Kompatindulino, se ŝi ne estus komencinta drinkadi, ŝi certe povus vivi ankoraŭ dek jarojn.

Barono du Treilles diris al mi:

– Ĉu vi volas veni por ke ni kune malfermu ĉasadon en mia farmobieno de Marinville? Vi min ravus, mia kara! Cetere mi estas tute sola. Tiu ĉasejo estas tiel maloportune atingebla, kaj la domo, kie mi tranoktas, tiel primitiva, ke mi vere povas kunvenigi tien nur plej intimajn amikojn.

Mi akceptis.

Ni do foriris en la sabato per la trajno direkte al Normandio. Ĉe la stacidomo de Almivare ni envagoniĝis. Barono René tuj montris al mi kamparan, benkohavan veturilon jungitan al timema ĉevalo retenata de alta kamparano kun blankaj haroj, kaj li diris:

– Jen nia transportilo, mia kara.

La viro etendis la manon al sia mastro kaj la barono premis ĝin varme, demandante:

– Nu, mastro Lebrument, kiel vi fartas?

– Ĉiam same, s'joro barono.

Mi supreniris en tiun por-kokidan kaĝon almetitan sur du ekstermezurajn radojn, kaj la juna ĉevalo post subita ekpaŝo malantaŭen foriris galopante, nin skuante kaj ĵetante en la aeron kiel pilkojn; ĉiu reveno sur la lignan benkon faris al mi teruran doloron.

La kamparano ripetis per sia trankvila kaj monotona voĉo:

– Nu, nu, bele, Moutard, bele.

Sed Moutard apenaŭ obeis; ĝi kuretis kiel kaprido.

Niaj du hundoj malantaŭ ni en la malplena parto de la kaĝo estis stariĝintaj kaj ili flaris la ebenaĵan aeron, tra kiu pasis ĉasaĵaj odoroj.

La barono rigardis de malproksime per malgajaj okuloj la grandan normandan kamparon, ondan kaj melankolian, similan al vastega angla parko, ekstermezura parko, kie la kortoj de la farmobienoj ĉirkaŭitaj de du aŭ kvar arbo-vicoj kaj plenaj de fortikaj pomarboj, kiuj faras la domojn nevideblaj, montras ĝis la horizonto la perspektivojn de plenkreskaj arboj, boskoj kaj densaj vegetaĵoj, kiajn serĉas la artistaj ĝardenistoj, kiam ili skizas princajn bienojn. Kaj René du Treilles subite murmuris:

– Mi amas tiun ĉi teron; mi havas ĉi tie mian pradevenon.

Li estis normando pursanga, alta kaj larĝa, iomete dikventra, ido de l' malnova aventurista raso, kiu forveturis ŝipe por fondi reĝolandojn sur la bordoj de ĉiuj oceanoj. Li havis proksimume kvindek jarojn, eble dek jarojn malpli ol la farmisto, kiu nin kondukis. Tiu estis malgrasulo, kamparano farita nur el ostoj kovritaj de senkarna haŭto, tia viro, kiu vivas unu jarcenton.

Post duhora veturado sur ŝtonplenaj vojoj tra tiu ebenaĵo verda kaj ĉiam egala, la veturilaĉo eniris en unu el la pomarbaj kortoj, kaj ĝi haltis antaŭ malnova kaj malplena konstruaĵo, kie maljuna servistino atendis apud juna kampara knabo kaptonta la ĉevalon.

Oni eniris en la farmobienon. La fumkolora kuirejo estis alta kaj vasta. La kupraĵoj kaj fajencaĵoj brilis, lumigataj de la rebriloj el la fajrejo. Kato dormis sur seĝo; hundo dormis sub la tablo. Oni flaris tie la lakton, la pomon, la fumon, kaj tiun nenomeblan odoron de l' malnovaj kampardomoj, odoron de l' tero, de la muroj, de la mebloj, odoron de la renversitaj supoj, de l' malnova lavado kaj malnova loĝantaro, odoron de l' bestoj kaj homoj miksitaj, de la aĵoj kaj estuloj, odoron de l' tempo, de l' tempo pasinta.

Mi reiris eksteren por rigardi la korton. Ĝi estis tiel granda, plena de antikvaj pomarboj, tordaj kaj fortikaj, kaj ŝarĝitaj de fruktoj, kiuj falis en la herbon ĉirkaŭ ili. En tiu korto la normanda parfumo de la pomoj estis same forta kiel tiu de la florantaj oranĝarboj ĉe la sudaj marbordoj.

Kvar fagovicoj ĉirkaŭis tiun enfermitan bienon. Ili estas tiel altaj, ke ili ŝajnis atingi la nubojn ĉe tiu horo de la noktiĝo, kaj iliaj kapoj, kie pasis la vespera vento, movetiĝis kaj kantis senfinan kaj malgajan plendon.

Mi reiris en la domon. La barono varmigis al si la piedojn kaj aŭskultis sian farmiston, kiu parolis pri la aferoj de la regiono. Li rakontis unue pri la geedziĝoj, la naskiĝoj, la mortoj, kaj nun pri la prezmalaltiĝo de la grenoj kaj la novaĵoj rilate la brutaron. Veularde (bovino aĉetita en Veules) naskis sian idon antaŭ la mezo de junio. La cidro ne estis tre bongusta en la pasinta jaro. Pli kaj pli la «abrikotaj» pomoj maloftiĝas en la regiono..

Kaj oni vespermanĝis. Bonan kamparan manĝon, simplan kaj abundan, longan kaj trankvilan. Kaj dum la tuta tempo mi rimarkis la specialan amikan familiarecon, kiu tuj frapis min ĉe la renkontiĝo de la barono kun la kamparano.

Ekstere la fagoj daŭrigis sian ĝemadon sub la ekpuŝoj de la nokta vento, kaj niaj du hundoj, enfermitaj en la stalo, ploris kaj hurlis laŭ malbonsigna maniero. La fajro estingiĝis en la granda kameno. La servistino estis foririnta por kuŝiĝi. Mastro Lebrument diris siavice:

– Se vi permesas, s'joro barono, mi nun enlitiĝos. Mi ne kutimas longe maldormi vespere.

La barono etendis al li la manon dirante: «Iru, amiko mia», kun tiel kora tono, ke mi demandis tuj post kiam la viro malaperis:

– Ŝajne tre sindona estas al vi tiu farmisto, ĉu?

– Pli ol tio, mia kara; estas dramo, malnova dramo tute simpla kaj tre malĝojiga, kiu min ligas al li. Jen cetere la historio…

Vi ja scias ke mia patro estis kavaleria kolonelo. Li havis antaŭe kiel ordonaton ĉi tiun viron, nun maljunulon, filon de farmisto. Kaj poste, kiam mia patro mem eksiĝis de l' servado, li reprenis kiel serviston tiun ĉi soldaton, kiu estis proksimume kvardekjara. Mi, mi havis ĉirkaŭ tridek jarojn. Mi loĝis tiam en nia kastelo ĉe Valrenne apud Caŭdebec-en-Caŭx.

En tiu tempo la ĉambristino de mia patrino estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni iam vidis, blonda, vigla, sprita, svelta kaj ruzeta, vere servistina tipo nuntempe malaperinta.

Nu, okazis ke la servisto de paĉjo, la iama soldato, la maljuna farmisto, kiun vi ĵus vidis, ekamis tiun knabinon; li ekamis ŝin freneze, terure, ĝis nesupozebla grado. Unue oni rimarkis ke li ĉion forgesas, ke li plu pensas pri nenio.

Mia patro ripetis al li senĉese:

– Nu, Johano, kia vi fariĝis? Ĉu vi estas malsanu?

Li respondis:

– Ne, ne, s'joro barono. Mi havas nenion.

Li malgrasiĝis; kaj li rompis glasojn dum li servis ĉetable kaj li lasis fali telerojn. Oni kredis lin trafita de nervmalsano kaj oni venigis la kuraciston, kiu erare diagnozis la simptomojn de spinmedola afekcio. Tiam mia patro, ege zorgema pri sia servisto, decidis sendi lin en resanigejon. La viro aŭdinte pri tio konfesis.

Li elektis iun matenon, dum lia mastro sin razis, kaj kun hezita voĉo ekparolis:

– S'joro barono…

– Knabo mia.

– Kion mi bezonus ja ne estas drogoj…

– Ha! Kion do?

– Estas la geedziĝo.

Mia patro surprizite turniĝis:

– Kion vi diras? Kion vi diras?

– Estas la geedziĝo.

– Ĉu la geedziĝo? Ĉu vi do estas, ĉu vi do estas… enamiĝinta… ŝercemulo?

– Tiel estas, s'joro barono.

Kaj mia patro ekridis kun tiom da malmodero ke mia patrino krie demandis tra la muro:

– Kion vi do havas, Gontran?

Li respondis:

– Venu ĉi tien, Katarino.

Kaj post kiam ŝi eniris, li rakontis al ŝi kun okuloj plenaj de larmoj de gajeco, ke lia stulta servisto estas tutsimple amomalsana.

Anstataŭ ridi panjo montris kortuŝiĝon.

– Kaj kiun vi do amas, knabo mia?

Li deklaris senhezite:

– Luizon, baronina Moŝto.

Kaj panjo aldonis grave:

– Ni klopodos aranĝi plej bone la aferon.

Luizo estis do vokata kaj pridemandata de mia patrino; kaj ŝi respondis ke ŝi tre bone scias pri la kora flamo de Johano, ke Johano plurfoje malfermis sin al ŝi, sed ke ŝi lin ne volas havi. Ŝi rifuzis diri la kialon.

Kaj du monatoj pasis, dum kiuj paĉjo kaj panjo ne ĉesis instigi la knabinon edziniĝi al Johano. Ĉar ŝi ĵuris, ke ŝi amas neniun alian, ne povis ekzisti serioza motivo por rifuzi. Paĉjo finfine venkis ŝian reziston per bela mondonaco; kaj oni instalis ilin kiel farmistojn sur la tero, kie ni troviĝas hodiaŭ. Ili forlasis la kastelon kaj mi ne plu vidis ilin dum tri jaroj.

Post tiu tempo mi aŭdis ke Luizo mortis pro pulmomalsano. Sed miaj patro kaj patrino ankaŭ mortis unu post la alia, kaj pasis ankoraŭ du jaroj antaŭ ol mi revidis Johanon.

Fine, en iu aŭtuno ĉirkaŭ la fino de oktobro, venis al mi la ideo iri por ĉasi al tiu bieno gardata kun zorgemo, bieno – laŭ la aserto de mia farmisto – tre riĉa je ĉasaĵoj.

Mi do alvenis en iu vespero al tiu domo, en vespero pluva. Mi tre surpriziĝis revidante la iaman soldaton de mia patro kun haroj tute blankaj, kvankam li ne havis pli ol kvardek kvin aŭ kvardek ses jarojn.

Mi sidigis lin kontraŭ mi por vespermanĝi, ĝuste ĉe tiu ĉi tablo. Pluvis torente. Oni aŭdis la akvon, kiu batis la tegmenton, la murojn kaj la vitrojn, diluve fluegantan tra la korto, kaj mia hundo hurlis en la stalo, kiel faras ia niaj hodiaŭ vespere.

Subite, post kiam la servistino iris al la lito, la viro murmuris:

– S'joro barono…

– Kio estas, mastro Johano?

– Mi volas rakonti ion al vi.

– Diru, mastro Johano.

– Sed tio… tio min ĝenas.

– Nu, vi tamen diru.

– Vi bone memoras pri Luizo, mia edzino, ĉu ne?

– Kompreneble mi memoras.

– Nu, ŝi petis min diri ion al vi.

– Kion?

– Nu, nu… oni nomu tion konfeso…

– Ha, kio do estas?

– Estas… estas… mi ja pli volonte ne dirus al vi tion… sed mi devas… nu jen: ne pro malsano de la pulmoj ŝi mortis… sed… sed pro ĉagreno. Kaj jen la afero kun la detaloj, por klarigi ĉion.

Tuj post ŝia veno ĉi tien ŝi tiel malgrasiĝis kaj aliiĝis, ke post ses monatoj ŝi ne plu estis rekonebla; ne plu rekonebla, s'joro barono. Estis precize same kiel mi antaŭ ol mi edziĝis al ŝi, sed nun fariĝis inversa kazo, ĝuste la inversa.

Mi venigis la kuraciston. Li diris ke ŝi havas hepatan malsanon… iun… iun… apation (La leganto komprenu ke temis ne pri apatio sed pri hepatito, vorto pli fremda al la neklera farmisto). Tiam mi aĉetis drogojn, drogojn kaj drogojn por pli ol cent frankoj; ŝi diris:

– Ne estas necese, kara Johano. Ne estas malsano. Mi, mi ja bone vidis ke estas malbono interne. Kaj jen, foje mi trovis ŝin plorantan; mi ne plu sciis kion fari; ne, mi ne plu sciis. Mi aĉetis kufojn, robojn, pomadojn por la haroj, orelringojn. Nenio helpis. Kaj mi komprenis ke ŝi baldaŭ mortos.

Nu, en iu vespero fine de novembro, en neĝa vespero, ne ellitiĝinte dum la tuta tago, ŝi petis min iri al la pastro por venigi lin. Mi iris.

Tuj post lia alveno:

– Johano, ŝi diris al mi, jen mia konfeso. Mi devas fari ĝin al vi. Aŭskultu, Johano. Mi neniam trompis vin, neniam. Nek antaŭ, nek post la geedziĝo, neniam. S'joro pastro estas tie ĉi por certigi tion; li, kiu konas mian animon. Nu, aŭskultu Johano, se mi mortos, estas ĉar mi ne povis konsoliĝi je tio, ke mi ne plu estas en la kastelo; mi havis tro grandan… tro grandan amikecon al s'joro barono René… tro grandan amikecon, vi aŭdas, nenion alian ol amikecon. Tio mortigas min. Kiam mi ĉesis lin vidi, mi sentis ke mi mortos pro tio. Se mi vidus lin, mi plu vivus; se mi nur vidus lin, nenion pli. Mi volas ke vi diru tion al li, iam estontece, kiam mi ne plu estos ĉi tie. Vi diru tion al li. Ĵuru tion… ĵuru tion… Johano, antaŭ s'joro pastro. Mi konsoliĝos pensante pri tio, ke li iam scios la kaŭzon de mia morto… jen… ĵuru tion…

Nu, mi promesis, s'joro barono. Kaj mi faras laŭ mia promeso, kiel honesta viro.

Kaj li eksilentis kun okuloj fiksitaj al la miaj.

* * *

Diable, mia kara, vi ne havas imagon pri la emocio, kiu min kaptis, dum mi aŭdis la kompatindulon, kies edzinon mi mortigis senkonscie, kaj kiu rakontis tion al mi tiel, en tiu pluva nokto, en ĉi tiu kuirejo.

Mi balbutis:

– Mia kara Johano, mia kara Johano.

Li murmuris:

– Jen la afero, s'joro barono. Ni ne povas ŝanĝi ion; nek mi… nek vi… tiel okazis…

Mi kaptis liajn manojn kontraŭ mi sur la tablo, kaj mi ekploris.

Li demandis:

– Ĉu vi volas veni al la tombo?

Mi jesis per la kapo, ĉar mi ne plu povis paroli.

Li sin levis, eklumigis lanternon kaj jen ni iris tra la pluvo, kies oblikvaj gutoj same rapidaj kiel sagoj ekbrilis antaŭ niaj ŝirmitaj kandeloj.

Li malfermis pordon kaj mi ekvidis nigrajn lignokrucojn.

En unu momento li diris antaŭ marmora tabulo: «Estas ĉi tie», kaj metis sur ĝin sian lanternon, por ke mi povu legi la ĉizitajn skribaĵojn:

AL LUIZO-HORTENSIO MARINET

Edzino de Johano-Francisko Lebrument

Terkulturisto

Ŝi estis fidelulino. Dio akceptu ŝian animon

Ni restis sur la genuoj en la koto. Inter li kaj mi staris la lanterno; mi rigardis la pluvon, kiu frapis la blankan marmoron, resaltis kvazaŭ akva polvo, kaj forfluadis al la kvar randoj de la malvarma kaj nepenetrebla ŝtono por fine torenti al la tero. Kaj mi pensis pri la koro de tiu, kiu estis mortinta… Kompatinda koro!.. Kompatinda koro!..

De tiam mi revenas ĉi tien ĉiujare. Kaj mi vere sentas kulpecan konfuziĝon nedifineblan, kiam mi staras kontraŭ tiu viro, kiu ĉiam ŝajnas pardoni min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.