Julio Baĝy
Hungara popola fabelo
I
Vivis iam aŭ neniam – diras la fabelo – brava, paca sed sagaca reĝo en kastelo.
Sur si kronon, sub si tronon li ja reĝe havis, ĝis limrando de la lando lia leĝo gravis.
La eskorto en la korto salvon pafis tondre, korteganoj, ĉambelanoj klinis sin demonstre.
Ĉiu gajne zorgoŝajne lian gracon serĉis, senripoze verse, proze komplimentojn verŝis.
Li ne kredis. Lin tre tedis blufo, ŝerco, klaĉo, kaj scivole pensis sole pri sagaco, saĝo.
Spriton provi, saĝon trovi, ne nur la humilon, el la oro de l' trezoro faris li plugilon.
En sunbrilo la plugilo por admiro staris: Ĝis nun, sciu, ja neniu tian ilon faris!
Tiel pompe kaj sentrompe reĝo ne projektis! Senmakule, eĉ spegule sunon ĝi reflektis.
Iom ruze sinamuze fine li parolas: "Ĉesu psalmi! Diru al mi, kiom ĝi valoras?"
La demando tra la lando tien-reen krozis, ĉies menso pro la penso viglis, ne ripozis.
Tuj tre multe, eĉ tumulte grafoj, princoj venis, sed neniu estis, kiu trafis kaj divenis.
Ili gapis, kapon skrapis, palpis ĝin, balbutis, fine honte, forironte ruĝiĝante mutis.
Sur tronseĝo el la reĝo sakris la parolo: „Kia sperto pri mallerto, pri la cerba molo!
Korteganoj, eskorianoj dekorita bando, eĉ la princoj el provincoj stultas en la lando!"
Li do tiam vokis sian avo-aĝan sklavon. "Diru, homo, via kono ĝian valorhavon!"
Ŝin klinante, ĝin palpante montris li humilon: "Kamparanoj en la manoj havas ferplugilon.
Plugi teron uzas feron ĉiu kamparano; la valoro de l' laboro: ĉiutaga pano.
Mi, simplulo, servutulo, penson kiel havus pri la pezo, pri orprezo? Certe mi mistrafus."
"Mia vorto – via sorto sciu, servutulo! Sen respondo por vi mondo dronos en nebulo.
Do ekpenu kaj divenu la plugilvaloron; se ne, voktoj post tri noktoj tranĉos vian kolon."
II
Sur la vojo kun malĝojo kamparano migris; pro la timo pri la fino liaj pensoj nigris.
Ĉe vojfino al filino, kiam ŝin renkontis, tuj raporte simplavorte ĉion li rakontis.
"Ne cerbumu, pipon fumu, poste iru dormi! Mi ja trovos, kio povos ĝustan solvon formi, Ne lamentu, ne plu plendu estos - bona fino" Tiel ĉarme kaj korvarme traktis lin filino.
Li cerbumis.... ŝi mastrumis kaj babilis, agis, ĉion orde, filinzorge por remigro pakis, kaj matene flustris jene antaŭ ol li iris: "Al mi kredu, nur ripetu kion mi jam diris!"
III
Do matene iom treme migris al la reĝo.
Foje-foje li survoje turnis sin al preĝo, sed ĉe trono paroltono kaŝis lian dubon, ke neniu tion sciu, nun li ĵetas - kubon.
"Reĝa brilo de l' plugilo ora, senlabora, por la pladoj de l' regatoj estas - senvalora.
Pluvo, suno por la humo multe pli valoras, ĉar sen tio ja nenio ĝermas, kreskas, floras."
Tiel saĝa kaj kuraĝa estis la respondo, ĝin primiris, eĉ admiris la kortega rondo.
Sur tronseĝo mem la reĝo kriis surprizita: "Jen tre trafe: Ci plenprave estas vere sprita."
"Reĝo nia, peko mia pezus sur animo.... Vi eraris.... Ne mi faris solvon, sed filino.
Do mi petas, por mi pledas, regu vin kortuŝo; por mesaĝo de la saĝo estis mi nur – buŝo."
La honesto kaj modesto reĝan plaĉon trafis, kaj mieno suverena jam indulgon havis.
Li ridetis, flustre petis grafon sur tronŝtupo; tiu kure kaj rekure venis kun – linstupo.
"Mia vorto – ŝia sorto, vidu, kamparano, jen el stupo por okupo ne pli ol plenmano.
Ŝi ŝpinteksu kaj ampleksu ŝia preta tolo tian grandon, ke ĝi landon kaŝu kun popolo!"
IV
Hejmeniris, ĉion diris patro al filino.... Li lamentis, antaŭsentis timon pri la fino:
"Mi respektas, sed suspektas, reĝo havis febron stupdonante, ordonante fari la – maleblon."
"Ne cerbumu, pipon fumu, poste iru dormi! Solvon ruzan, eĉ amuzan provos mi ekformi. El maleblo fari eblon vanus cerbostreĉo; ne teksaĵon, sed spritaĵon volas nia reĝo."
Li cerbumis.... ŝi mastrumis kaj babilis, agis, ĉion orde, filinzorge por remigro pakis, kaj matene ilustris jene antaŭ ol li iris:
"Al mi kredu, nur, ripetu kion mi jam diris!"
V
Supre reĝo ĉe tronseĝo, sube princoj staris; kamparano kun elano riverencojn faris....
Liajn ĝenon, hezitemon reĝo vorte tondris: "Nu, pri ŝpino la filino kion nun respondis?"
"Reĝa Moŝto, mi, la poŝto, peras, interpretas: la filino por la ŝpino tage-nokte pretas; tolon teksos, ĝi ampleksos grandon – landon kovri, sub ĉi tendo regimentoj povos eĉ manovri, sed ŝi petas – mi ripetas – ilojn vi preparu: bobenilon, radŝpinilon, eĉ teksilon faru! Celon trafi volu havi vian reĝan dignon, ĉion fari, finprepari uzu tiun – lignon!"
Per la mano kamparano montras lignan latan, kies grando, mezurrando estis nur manplata.
Reĝo prenis kaj komprenis, tuj eksplode ridis: "Solvo ĝusta, miagusta! Jen ŝi ree spritis!"
"Kiu spritas, ja meritas, ke honoru oni; mi deziras, eĉ sopiras ŝin persone koni. Tial, homo, al la trono la filinon gvidu; miajn gracon kaj donacon la kortego vidu!"
VI
Man-en-mano kamparano kaj filino venis....
Nia reĝo sur tronŝego pozis, gravmienis, sed tuj poste, eĉ ne moŝte digno lin forlasis, kiam paro el kamparo al la trono paŝis.
Ŝiaj ondaj haroj blondaj brilis kiel oro, en sereno de l' mieno montris sin pudoro sur la vango pentris sango rozon al lilio, ŝia ĉarmo – estas varmo, suna harmonio.
Suverene, sed serene reĝo sin algestis; je la signo ŝi kun digno paŝis.... Patro restis....
Dum ŝi iris, ĉiu miris; "Belo kaj staturo estas rekte kaj perfekte arto el eburo!"
Kvazaŭ helo el ĉielo al mi nun rigardus kaj sur lipoj du tulipoj rubenruĝe ardus" – tiel reĝo sur tronseĝo penis, miris mute kaj pro ravo iĝis sklavo, amblindulo tute.
Ŝin ekvidi kaj decidi estas do momento; lin katenis, al ŝi ĉenis fajre brula sento.
Ŝin li svatis, ame flatis, tuj dekretis feston, donis ringon, krondistingon kaj reĝinan veston.
"Ju pli frue, des pli brue sonu la fanfaroj; al ĝojfesto de l' landestro venu la najbaroj; ĉiu homo ĝis mentono manĝu, trinku, dancu, eĉ hundvostoj pro la ostoj gaje sin balancu!"
Reĝa Moŝto je la kosto de la propra kaso brandon, vinojn, cent bovinojn donis al amaso.
Tiutage kaj senpage ĉiu drinkis, festis, eĉ eskorto en la korto dormis nur, digestis.
"Vin, reĝino, junedzino, ame mi salutas; korfidelon, orjuvelon antaŭ vin mi ŝutas; tamen sciu, al neniu rajtos vi konsili, ĉar la leĝo de la reĝo devos vin ekzili."
Homo faras kaj eraras, mia edzo, reĝo; eble iam pekos mi jam spite al la leĝo.
Por okazo, se ukazo pelos min sen pledo, rajton solan kaj konsolan havu mi sen peto.
Por feliĉo en malriĉo, vidu, jam mi planas: lasu preni, kun mi teni, kion mi plejamas."
"Mi promesas kaj permesas, portu el palaco, por vi kio estas io kara laŭ la plaĉo!"
VII
Foje estis, ke forestis reĝo kun eskorto, du najbaroj, etaj caroj, venis al la korto.
Pro diskuto, eĉ disputo eĥis la palaco; ili tedis, solvon petis pri milito, paco.
Sed al ili ja konsili nur la reĝo rajtis, kiu fore ĉaslabore ie pafis, rajdis.
Pro zorgpleno pri problemo caroj petis, tedis; al invado, al persvado la reĝino cedis.
Forgesante, nepensante pri la sekva puno ŝi proponis, konsildonis al la cara kuno:
"Ne nur toste, vortokoste traktu pri la paco, ĉiutage, ĉiuage vivu sen minaco, kaj feliĉaj, eĉ tre riĉaj iĝos viaj landoj, se obeas, pacon kreas manoj kaj la – langoj."
Dum la caroj per la ĉaroj iris for tre frate, – kia sorto! – reĝo, korto hejmenvenis – fate....
Edzon trompi, leĝon rompi ŝi ja ne intencis, jen ŝi honte lin renkonte ĵus pri peko pensis.
„Dum mi ĉasis, kion faris sola vi, tre kara?" Ŝi kelkvorte diris orde: "Mi konsilis, kara."
Pro la vero la kolero en la reĝo bolis, tuj regpoze, furioze tiel li parolis:
"Via vorto – via sorto! Mankas nun pardono Lasu tronon, vian kronon, iru for el domo!"
Sian kronon sur la tronon metis ŝi sen vorto, sen lamento post momento iris for tra l' pordo, sed al reĝo tiu leĝo ŝajnis nun maljusto, ĉar tre tordis, koron mordis io en la brusto.
Pensis reĝo: "Stulta leĝo, kiu min mem punas.... Kion fari? Ja erari reĝo ne rajtumas."
Dum lin regis kaj premegis la ĉagreno pike, ĉe aranĝo por la manĝo helpis ŝi – mistike....
VIII
Reĝo sola, senkonsola sidis ĉe la tablo; mankis sprito, mankis rido, ĉarmo kaj afablo La regalo kiel galo gustis tro amara, ĉar forestis, ne ĉeestis la edzino kara.
Li nescie trinkis tie dolĉan dormigilon, poste vidis, vane spitis, grizan lampobrilon....
Pro la vino de l' reĝino li inertis dorme kaj ebrie, senkonscie ronkis forte, ŝtorme...
IX
Ŝi sekrete, tre diskrete veturilon petis, reĝon sian senkonscian sur ĝin zorge metis; el la korto tra l' eskorto lin ŝi lerte ŝtelis, la ĉevalojn inter valojn ŝi senhalte' pelis....
Al kabano de kampano kiam ŝi alvenis, la dormantan reĝon vantan enen ŝi tirtrenis kaj sur maton la amaton metis, kovris, vartis kaj ameme, korotreme ĝis vekiĝo gardis.
Ĉe vekiĝo per streĉiĝo brakoj tuŝis trabon kaj je salto plafonalto batis lian kapon....
Lito pajla, sfero ajla, senpargeta planko, argilmuro, polva puro, ĉie manko.... manko....
"Kio estas? Kie estas mi, ho, Dio sankta?"
"Ĉe la sino de l' edzino sole vin amanta. Vi promesis, kaj permesis rajton la konsolan, ke mi prenu, ĉe mi tenu por mi plej valoran."
"Por mi oro de l' trezoro senvalora estas, ĉar en koro vi, sinjoro, mia edzo, nestas; geedzeco en reĝeco gravas, mi imagas, se komune ili kune por regatoj agas."
"Edzineto, kolombeto, orjuvelo rara, nur vi estas, ĉiam restos por mi la plej kara! Manon prenu, kun mi tenu povon en palaco, sprite brilu kaj konsilu por popola paco!"
.... .... .... .... .... .... .... ....
.... .... .... .... .... .... .... ....
Kaj de tiam ili ĉiam kune regis juste; mem parolo de l' popolo tion diras ĝuste.
Mi aldonas, ĉar mi konas, kio estas vero: ili nune vivas kune nur en la - fabelo.
|