La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIVERSAJ VERKETOJ

Diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MALJUNULO

Guy de Maŭpassant

Varmetaj aŭtunaj sunradioj verŝiĝis en la korton de la bieno, malantaŭ la grandaj fagoj starantaj laŭilonge de l' fosaĵoj. Sur la herbejo tondita de l' bovinoj, la tero penetrila de ĵusa pluvo estis tute mola kaj forŝoviĝis de sub la piedoj kun plaŭda bruo; kaj la pomarboj ŝarĝitaj de pomoj semis siajn palverdajn fruktojn en la malhelan verdon de la vegetaĵa tapiŝo.

Kvar junaj bovidinoj paŝtiĝis, ligitaj en unu vico, kaj muĝis de tempo al tempo direkte al la domo; la kortobirdoj faris kolorplenan scenon sur la sterkomaso antaŭ la stalo; ili gratis, moviĝis kaj bleketis, dum la du kokoj senĉese kikerikis, serĉis vermojn por siaj kokinoj, kiujn ili vokis per vigla klukado.

La ligna barilo malfermiĝis; eniris viro, aĝa kvardek jarojn eble, sed kiu ŝajnis esti sesdek, sulketita, tordita, marŝanta per grandaj paŝoj malrapidigitaj de la pezaj lignoŝuoj plenaj de pajlo. Liaj tro longaj brakoj pendis ĉe la flankoj de lia korpo. Kiam li proksimiĝis a! la bieno, flava hundeto, ligita al la piedo de grandega pirarbo apud barelo uzata kiel hundodometo, movis la voston kaj ekbojetis por montri sian ĝojon. La viro kriis:

– Kuŝu, Finot!

La hundo eksilentis.

Kamparanino eliris el la domo. Ŝia osta korpo, larĝa kaj plata, siluetis sub lana kamizolo, kiu premis ŝian talion. Jupo griza, tro mallonga, pendis ĝis la mezo de la kruroj kaŝitaj en bluaj ŝtrumpoj, kaj ŝi ankaŭ portis pajloplenajn lignoŝuojn. Blanka kufo nun flaviĝinta kovris kelkajn harojn gluitajn al la kranio, kaj ŝia kapo bruna, malgrasa, malbela, sendenta, montris tian sovaĝan kaj brutan fizionomion, kian ofte havas la kamparaj vizaĝoj.

La viro demandis:

– Kiel fartas li?

La virino respondis:

– S'joro pastro diras ke estas la fino; ke li certe ne trapasos la nokton.

Kaj ili ambaŭ eniris en la domon.

Trairinte la kuirejon ili penetris en la ĉambron, nigran, malaltan, apenaŭ lumigatan tra vitreto, antaŭ kiu pendis tukaĉo el normanda indieno. La dikaj traboj de la plafono, brunigitaj de l' tempo, nigraj kaj fumomalpuraj, trairis la ĉambron de flanko al flanko, portante la maldikan plankon de l' grenejo, kie kuris tage kaj nokte amasoj da ratoj.

La tera grundo, onda, malseka, ŝajnis grasa, kaj en la fundo de la loĝejo la lito faris makulon difuze blankan. Raŭka, regula bruo de spirado sibla, maldolĉa, stertora, kun tia akva plaŭdetado, kian produktas rompita pumpilo, eliris el la malhela kuŝejo, kie agoniis maljunegulo, la patro de la kamparanino.

La viro kaj la virino alproksimiĝis kaj rigardis la mortanton per kvietaj kaj rezignaj okuloj.

– Nun estas kvazaŭ finite; li ne trapasos eĉ la nokton.

La bienulino aldonis:

– Jam de la tagmezo li tiel glutetaĉas.

Kaj ili eksilentis. La patro tenis la okulojn fermitaj, kaj lia vizaĝo kun tera koloro estis tiel seka ke ĝi ŝajnis esti ligna. Lia malfermita buŝo tralasis plaŭdetantan kaj maldolĉan spiron; kaj la griztola littuko levetiĝis sur lia brusto je ĉiu enspiro.

La bofilo post longa silento prononcis:

– Li nur finiĝu sola. Ni ja estas senpovaj. Tamen estas malkonvene pro la kolzo, kiun oni devos transplanti morgaŭ dum la vetero ankoraŭ estos bona.

Je tiu penso lia edzino ŝajnis maltrankvila. Ŝi pripensis dum kelka tempo kaj deklaris:

– Ĉar li baldaŭ forpasos, oni ne enterigos lin antaŭ sabato; vi do morgaŭ povos prizorgi la kolzon.

La kamparano meditis; li diris:

– Jes, sed morgaŭ mi devos inviti por la enteriĝo; mi ja bezonos kvin aŭ ses horojn por iri de Tourville al Manetot, al ĉiuj niaj homoj.

La edzino post du- aŭ triminuta pripenso daŭrigis:

– Ankoraŭ ne estas la tria; vi povas komenci tuj vian rondiron kaj direkti vin al Tourville. Vi ja povas diri ke li forpasis, ĉar li ne ĝisvivos la posttagmezon.

La viro restis momenton enpense, mezurante la sekvojn kaj la avantaĝojn de la ideo. Fine li deklaris:

– Nu, mi iros.

Li estis elironta; tamen li repaŝis malantaŭen kaj post hezito rekomendis jene:

– Ĉar vi havas neniun laboron, deŝiru kuirpomojn kaj faru kvar dekduojn da pomkukoj por tiuj, kiuj venos al la enterigo, pro tio ke estos necese resatiĝi. Vi faru fajron en la forno per la fasko, kiu estas en la pom-premilejo. Ĝi estas seka.

Kaj li eliris el la ĉambro, revenis en la kuirejon, malfermis ties ŝrankon, prenis sesfuntan panon, faris kun zorgo tranĉaĵon, kolektis en la kavon de unu mano la erojn falintajn sur la tabuleton kaj ĵetis ilin en sian buŝon por nenion perdi. Post tio li prenis per la pinto de sia tranĉilo iomete da sala butero el la fundo de brunargila poto kaj ŝmiris ĝin sur la pano, kiun li komencis manĝi malrapide, laŭ sia kutima ritmo.

Kaj li trairis denove la korton, kvietigis la hundon, kiu ree bojis, eliris sur la vojon paralelan al la fosaĵo kaj malproksimiĝis direkte al Tourville.

Restinte sola, la virino komencis la laboron. Ŝi malkovris la farunujon kaj preparis la paston por la pomkukoj. Ŝi knedis ĝin dum longa tempo, turnante kaj returnante, premante kaj platigante. Kaj ŝi faris el ĝi dikan bulon flaveblankan, kiun ŝi lasis sur angulo de la tablo.

Tiam ŝi iris por kolekti la pomojn kaj por ke la arbo ne estu vundata de la stango, ŝi grimpis al ĝi per ŝtupetaro. Ŝi elektis la fruktojn kun zorgo por preni nur la plej maturajn kaj metis ilin en sian antaŭtukon.

Iu voĉo vokis ŝin de sur la vojo:

– He! Sinjorino Ĉicot!

Ŝi turniĝis. Estis najbaro, mastro Osime Favet, la komunumestro, kiu iris al siaj teroj por ilin grasigi, sidante kun pendantaj kruroj sur la sterkveturigilo. Ŝi respondis al li:

– Je via servo. Kion vi volas, mastro Osime?

– Kaj la patro, kiel li fartas?

Ŝi kriis:

– Li estas kiel forpasinto. La enterigo okazos venontsabate je la sepa, ĉar la kolzo devigas nin rapidi.

La najbaro respondis:

– Komprenite. Bonŝancon! Fartu bone!

Ŝi reciprokis lian ĝentilaĵon:

– Dankon, same al vi.

Kaj ŝi rekomencis la pomdeŝiradon.

Tuj post kiam ŝi revenis en la domon, ŝi iris al la patro, konjektante ke ŝi trovos lin mortinta. Sed jam ĉe la pordo ŝi distingis lian bruan kaj monotonan stertoron kaj opiniante nenecese alproksimiĝi al la lito, por perdi neniun momenton ŝi komencis prepari la pomkukojn.

Ŝi envolvis la fruktojn unu post la alia en maldikan pastfolion, kaj envicigis ilin sur la rando de la tablo. Post kiam ŝi faris kvardek ok bulojn, ordigitajn laŭ dekduoj unu antaŭ la alia, ŝi pensis ke ŝi nun devas pretigi la vespermanĝon kaj ŝi alkroĉis super la fajro sian kaldroneton por kuiri la terpomojn, ĉar ŝi fine opiniis ke ne estas necese jam en tiu tago hejti la fornon pro tio ke restos ankoraŭ la tuta morgaŭa tago por fini la preparojn.

Ŝia edzo revenis ĉirkaŭ la kvina horo. Tuj post kiam li transiris la sojlon, li demandis:

– Ĉu estas finite?

Ŝi respondis:

– Ankoraŭ ne; la glutaĉado daŭras plu.

Ili iris por vidi. La maljunulo estis absolute en la sama stato. Lia raŭka spirado, same regula kiel horloĝa movo, estis nek pli nek malpli rapida. Ĝi revenis de sekundo al sekundo, montrante iomete varian tonon laŭ tio, ĉu la aero eniris en lian bruston aŭ eliris el ĝi.

Lia bofilo rigardis lin kaj diris:

– Li finiĝos en momento, kiam ni ne pensos pri li, same kiel kandelo.

Ili revenis en la kuirejon kaj ne parolante komencis la vespermanĝon. Post kiam ili englutis la supon, ili ankoraŭ manĝis buterpanon kaj, lavinte la telerojn, ili tuj reiris en la ĉambron de la agonianto.

La virino tenante malgrandan lampon kun fumanta meĉo balancetis ĝin antaŭ la vizaĝo de sia patro. Se li ne spirus, oni absolute kredus lin mortinta.

La lito de la du kamparanoj estis kaŝita ĉe la alia ekstremo de la ĉambro, en iuspeca alkovo. Ili enlitiĝis ne dirante unu vorton, faris mallumon, fermis la okulojn; kaj baldaŭ du malegalaj ronkadoj, unu pli profunda, la alia pli akra, akompanis la seninterrompan stertoron de la mortanto.

La edzo vekiĝis jam ĉe la unua helo de la taglumo. Lia bopatro ankoraŭ vivis. Li skuis sian edzinon, maltrankvila pro tiu rezisto de la maljunulo.

– Diru do, Femio, li ne volas finiĝi. Kion ni faru, laŭ vi?

Li sciis ke ŝi estas bonkonsila. Ŝi respondis:

– Li certe ne trapasos la tagon; absolute ne. Ni ne bezonas timi. Kompreneble la komunumestro ne kontraŭstaros al la enterigo, kiu tamen okazos morgaŭ, ĝuste kiel oni aranĝis por mastro Renard, la patro, kiu forpasis precize ĉe la tempo de la semado.

La evidento de ŝia rezonado konvinkis lin kaj li ekiris al la kampoj.

Lia edzino bakis la pomkukojn kaj plenumis ĉiajn bienulajn laborojn.

Tagmeze la maljunulo ankoraŭ ne estis mortinta. La taglaboristoj dungitaj por la replantado de l' kolzo venis are por rigardi la maljunulon, kiu ŝajnis malfruigi sian finon. Ĉiu diris sian opinion kaj reiris al la teroj.

Je la sesa horo, kiam oni revenis, la patro ankoraŭ spiris. La bofilo finfine ektimegis.

– Kion vi farus ĉihore, Femio?

Ankaŭ ŝi ne plu sciis kiel aranĝi la aferon. Oni iris al la komunumestro. Li promesis ke li «fermos la okulojn» kaj permesos por la morgaŭa tago la enterigon. La ĉefo de l' Higienservo, kiun oni vizitis, ankaŭ promesis antaŭdati la primortan ateston por helpi mastron Ĉicot. La viro kaj la virino revenis trankvilaj.

Ili enlitiĝis kaj ekdormis kiel la antaŭan vesperon, miksante siajn sonorajn spirojn kun la spiro pli malforta de la maljunulo.

Kiam ili vekiĝis, li ne estis mortinta.

Tiam ili teruriĝis. Ili restis starantaj ĉe la kapkuseno de la patro, lin rigardante kun malfido, kvazaŭ li volus fari al ili malbonan ŝercon, trompi ilin por plezuro ilin ĉagreni, kaj ili estis al li koleraj, precipe pro tio ke li kaŭzis al ili tempoperdon.

La bofilo demandis:

– Kion ni faru?

Ŝi tute ne sciis; ŝi respondis:

– Kia terura malagrablaĵo!

Oni nun jam ne povis averti la invititojn, kiuj estis tuj alvenontaj. Oni decidis ke oni atendos ilin kaj klarigos al ili la aferon.

La unuaj aperis ĉirkaŭ dek minutoj antaŭ la sepa. La virinoj nigre vestitaj, kun la kapo kovrita de granda vualo, venis kun malgaja mieno. La viroj ĝenataj en siaj drapvestoj antaŭeniĝis pli libere, duope, amike parolante pri siaj aferoj.

Mastro Ĉicot kaj lia edzino, freneze konsternitaj, akceptis ilin kun malĝojaj vortoj; kaj ambaŭ subite kaj samtempe komencis plori dum ili proksimiĝis al la unua grupo. Ili klarigis la aventuron, rakontis sian embarason, prezentis seĝojn, moviĝis, senkulpigis sin, volis pruvi ke ĉiu ajn estus aginta same kiel ili kaj parolis senfine. Ili subite fariĝis tiel babilemaj, ke ili lasis al neniu la eblon respondi.

Ili iris de unu al la alia.

– Ni ne povis supozi tion; estas vere nekredeble ke li povas tiel daŭradi!

La invititoj, konsternitaj, iom ĉagrenitaj kiel homoj, kiuj ne povas ĉeesti atenditan ceremonion, ne sciis kion fari, restis sidantaj aŭ starantaj. Kelkaj volis foriri. Mastro Ĉicot retenis ilin.

– Ni tamen rompu krustaĵon (Rompi krustaĵon: «casser une croûte», signifas tutsimple manĝi). Ni faris pomkukojn; ni tamen profitu la okazon.

Je tiu ideo la vizaĝoj ekradiis. Oni ekparolis per mallaŭta voĉo. La korto pleniĝis iom post iom kaj la unuaj vizitantoj diris la novaĵon al la lastaj alvenintoj. Oni murmuris; la ideo pri la pomkukoj gajigis ĉiujn.

La virinoj eniris por rigardi la mortanton. Ili faris la krucosignon apud la lito, balbutis preĝon kaj revenis eksteren. La viroj, malpli avidaj je tiu spektaklo, ĵetis nur unu supraĵan rigardon tra la fenestro, kiun oni estis malferminta.

Sinjorino Ĉicot klarigis pri la agonio:

– Fariĝis nun du tagoj, de kiam li tiel statas nek pli esperiga nek malpli. Ĉu li ne similas pumpilon, kies akvo tute elĉerpiĝis?

Post kiam ĉiuj vidis la agonianton, oni pensis pri la posttagmeza manĝeto. Sed ĉar ili estis tro multaj por sidi en la kuirejo, oni metis la tablon eksteren antaŭ la pordo. La kvar dekduoj da pomkukoj orkoloraj, apetitigaj, servataj sur grandaj pladoj, altiris la rigardojn. Ĉiu etendis la brakon por preni unu, timante ke la kvanto ne sufiĉas. Sed restis kvar.

Mastro Ĉicot kun plena buŝo prononcis:

– Se li nin vidus, la patro, kiel funebre li malĝojus. Li tiel ŝatis ilin en sia vivo!

Dika gajema kamparano deklaris:

– De nun li ne plu manĝos ilin. Ĉiu en sia vico.

Tiu parolo, anstataŭ malĝojigi la invititojn, ŝajnis ilin meti en bonan humoron. Nun estis ilia vico; al ili nun la ĝuo manĝi la bulojn!

Sinjorino Ĉicot, malĝojigita pro la elspezo, iris senĉese al la kelo por preni cidron. La kruĉegoj sekvis unu la alian kaj malpleniĝis tuj post ĉiu reveno. Nun oni ridis, oni parolis laŭte, oni komencis krii kiel oni kutimas ĉe la manĝoj.

Subite maljuna kamparanino restinta ĉe la mortanto, retenita de avida timo pri tiu afero, kiu estis baldaŭ al ŝi mem okazonta, aperis ĉe la fenestro kaj kriis kun akra voĉo:

– Li forpasis! Li forpasis!

Ĉiu eksilentis. La virinoj leviĝis rapide por iri kaj vidi.

Efektive li estis mortinta. Lia stertoro estis finita. La viroj rigardis unu la alian, mallevis la okulojn kun sento de embaraso. Oni ankoraŭ ne finmaĉis la bulojn! Li vere malbone elektas sian momenton, la sentaŭgulo! La Ĉicot-anoj nun ne ploris plu. Estis finite. Ili nun estis trankvilaj. Ili ripetis:

– Ni ja sciis ke tio ne povos daŭri. Se li nur estus decidiĝinta la pasintan nokton, ni nun ne havus tiom da ĝeno.

Kiel ajn, estis finite. Oni lin enterigos lundon, simple tiel, kaj ree manĝos pomkukojn pro la okazo.

La invititoj foriris parolante pri la afero, tamen kontentaj ke ili tion vidis, kaj ankaŭ pro tio ke ili rompis krustaĵon.

Kaj kiam la viro kaj lia edzino retroviĝis tute solaj, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ŝi diris kun trajtoj kuntiritaj de la angoro:

– Iel ajn estos necese denove baki kvardek ok bulojn! Se li nur estus decidiĝinta pasintnokte!

Kaj la edzo, kvankam pli rezignema, respondis:

– Tio ne povus okazi ĉiutage.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.