La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KIEL PLAĈAS AL VIAŭtoro: William Shakespeare |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rozalindo:
Ne estas laŭ la modo ke la sinjorino diru la epilogon; sed tio ne estas pli malbonmoda ol ke la sinjoro diru la prologon. Se estas vere ke bona vino ne bezonas vinberbranĉon, estas vere ke bona teatraĵo bezonas neniun epilogon; tamen por bona vino oni ja uzas bonajn vinberbranĉojn, kaj bonaj teatraĵoj fariĝas des pli bonaj per helpo de bonaj epilogoj. En kia stato mi do estas, nek estante bona epilogisto, nek povante fari min plaĉanta al vi pro bona teatraĵo! Mi ne estas vestita kiel almozulo, tial ne decos ke mi petu kvazaŭ por almozoj; mia metodo estas, vin ensorĉi; kaj mi komencos je la virinoj. Mi rekomendas al vi, ho Sinjorinoj, pro la amo kiun vi sentas al viroj, ke vi aprobu tiom de la teatraĵo, kiom plaĉas al vi: kaj mi rekomendas al vi, ho Sinjoroj, pro la amo kiun vi sentas al virinoj, – ĉar mi rimarkas per viaj afektaj ridetoj ke neniu el vi malamas ilin, – ke, inter vi kaj la virinoj, la teatraĵo plaĉu al vi. Se mi estus virino, mi kisus ĉiun el vi, kies barbo plaĉas al mi, kies vizaĝhaŭton mi admiras, kaj kies elspiron mi ne malŝatas: kaj, pro mia afabla propono, mi estas certa ke ĉiu el vi, kiu havas bonan barbon, bonan vizaĝhaŭton, kaj dolĉan elspiron, volonte, kiam mi kliniĝas antaŭ vi, diros al mi adiaŭ.
(Ĉiuj foriras.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.