La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL PLAĈAS AL VIAŭtoro: William Shakespeare |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Eniras la Duko, kaj du aŭ tri lordoj, vestitaj kiel arbaristoj.
La Duko:
Kunuloj miaj, fratoj en ekzilo,
Ĉu ne dolĉigas pli la kutimiĝo
La nunan vivon, ol la vivon pompan?
Ĉu ne l’ arbaro pli senriska estas
Ol la kortego tiu enviema?
Ni sentas nur la sorton de Adamo;
Nur ŝanĝojn de l’ sezonoj; kiel, mordon
De l’ vintra vent’, glacian, malĝentilan;
Kaj kiam mordas ĝi, kaj blovas forte
Sur mian korpon, ĝis mi frostotremas,
Mi diras ridetante “Jen ĉi tio
Ne estas flategado; tiu estas
La konsilanto kiu min konvinkas
Per sentoj veraj, kio mi ja estas.”
Dolĉaj l’ utiloj de la malbonŝanco:
Simile al la bufo, veneneca,
Malbela ankaŭ, tamen en la kapo
Ĝi portas altvaloran juveleton:
Kaj jen la nia viv’, liberigite
De vizitad’ publika, trovas langojn
En arboj, librojn en la riveretoj,
Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie.
Mi ne ĝin volus ŝanĝi.
Amienso:
Ho, bonŝanca
La duka moŝto estas, kiu povas
Traduki l’ obstinaĉon de la sorto
Laŭ tiel dolĉa kaj trankvila stilo.
La Duko:
Nu, venu, ĉu ni iru al la ĉaso,
Por nin provizi je cervaĵo?
Tamen Min ĝenas ke la kompatindaj bestoj,
La brune makulitaj malsprituloj,
Naskitaj enloĝantoj de l’ dezerto
En tiu ĉi arbaro, siaj limoj,
Per forkpintitaj sagoj tamen estus
Je l’ kurbaj koksoj trapikitaj.
Unua Lordo:
Certe Jakveso la malgaja tre malĝojas
Pro tio, kaj je tio al si ĵuras
Ke vi pli multe ja uzurpas tie
Ol tiu frato kiu vin ekzilis.
Hodiaŭ mi kaj lordo Amienso
Postiris lin tre kaŝe, tien, kie
Sub kverko kies radikar’ antikva
Ekrigardetas sur la rivereton
Murmurfluantan preter la arbaro:
Li kuŝis laŭ ĝi; kaj al tiu loko
Ekvenis sekestrita cervo, kiu,
Kompatindulo, pro la trafo bona
De la ĉasisto, havis vund-doloron.
Ĝi venis por suferi; efektive,
La malfeliĉa besto tiel ĝemis,
Ke tiu ĝemo streĉis lian felon,
Ĝis preskaŭ disrompiĝo, kaj la larmoj
Globformaj, grandaj, unu la alian
Sin sekvis laŭ la senkulpeta nazo,
En kompatinda kuro. Tiel staris
La malspritulo
(multe rimarkite De tiu tre malgaja vir’, Jakveso)
Sur plej ekstrema bordo de l’ fluaĵo,
Pligrandigante ĝin per larmoj.
La Duko:
Sed, do,
Jakveso diris kion? Ĉu li tiam
Ne moraligis je spektaklo tia?
Unua Lordo:
Ho jes, per miloj da komparoj belaj.
Unue, pro plorado en la akvon,
La rivereton kiu ne bezonis,
Li diris “Kompatinda cervo, kiel
Monduloj, ankaŭ vi la testamenton
Nun faras, dum vi donas vian parton
De tiom plu al tio jam havanta
Tro multe.” Tiam, ĉar ĝi estis sola,
Kaj forlasita de l’ amikoj kornaj,
Li diris “Bone estas: tiel ĉiam
Mizero apartigas la kunulojn.”
Senzorga aro, sata je la herbo,
Hazarde preterkuras, ne haltante
Por ĝin saluti. Jen Jakveso diras
“Ho jes, antaŭen iru, vi, regnanoj,
Dikkorpaj, grasaj! Estas ja la modo!
Do, kial vi rigardas unufoje
La kompatindan bankrotulon tie?”
Kaj tiel plej riproĉe li trapikas
La korpon de l’ kampar’, kortego, urbo,
Kaj eĉ de nia viv’, ĵurante ke ni
Nur uzurpuloj estas, aŭ tiranoj,
Aŭ eĉ ankoraŭ pli malbonaj homoj,
La bestojn timigante, mortigante,
En la iliaj difinitaj hejmoj,
Kaj ĉe la indiĝena enloĝejo.
La Duko:
Kaj vi lin lasis en la meditado?
Dua Lordo:
Jes, via moŝt’, plorantan, parolantan Pri tiu ploreganta cervo.
La Duko:
Montru Al mi la lokon.
Mi tre amas trovi
Ĉi tiun viron en cinika stato,
Li estas tiam plena je prudento.
Unua Lordo:
Mi rekte gvidos vin al li antaŭen.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Duko Frederiko, kun lordoj.
Duko Frederiko:
Ĉu estas eble ke neniu homo
Ekvidis ilin? Ĝi ne povas esti:
Kanajloj iuj ĉe l’ kortego certe
Konsentis kaj en tio partoprenis.
Unua Lordo:
Neniun, kiu vidis ŝin, mi trovas.
La sinjorinoj, servistinoj ŝiaj,
Kuŝigis ŝin, kaj frue je l’ maten’
Ĉi tiuj samaj trovis ŝian liton
Je tiu trezoreto senigita.
Dua Lordo:
Kaj, moŝto via, tiu ŝercemulo,
Je kiu tiel ofte vi ridadis,
Forestas ankaŭ. Hisperio, ĉefa
Princina servistin’, konfesas ke ŝi
Subaŭdis kaŝe la filinon vian,
Kaj ankaŭ la kuzinon Rozalindon,
Dum multe ili laŭdis la gracion
Kaj lertegecon de la baraktisto, –
Li kiu ĵus elvenkis fortan Karlon.
Ŝi kredas ke, eĉ kien ajn foriris
La sinjorinoj, certe la junulo
Kun ili estas.
Duko Frederiko:
Sendu al la frato De tiu vir’.
Konduku lin ĉi tien;
Se li forestas, tiam lian fraton
Konduku al mi. Lin mi ja devigos
La viron trovi. Faru tion tuj,
Ne ŝanceliĝu nun la esplorado
Kaj la serĉado, antaŭ ol reporti
Ĉi tiujn malsaĝetajn forkurintojn.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.
Orlando:
Jen kiu?
Adamo:
Ho, mia juna mastro? Mastro mia,
Ĝentila! Dolĉa mastro! Rememoro
Pri Sir’ Rolando! Kion nun vi faras
Ĉi tie? Kial estas vi virtulo?
Kaj kial oni amas vin? Kaj kial
Vi estas forta, brava, dolĉanima?
Ho, kial vi malsaĝe volis venki
La lertan baraktiston de la Duko,
La kapricema Duko? Viaj laŭdoj
Alvenis antaŭ vi al via hejmo
Kun troa rapideco. Mastro mia,
Ĉu vi ne scias ke al iaj viroj
Iliaj bonaj ecoj estas malamikoj?
La viaj same: viaj virtoj, mastro,
Nur sanktaj perfidintoj al vi estas.
Ho, kia mondo estas nia, kiam
Eĉ tio, kio estas bela, tamen
Venenas tiun, kiu havas ĝin!
Orlando:
Nu, kion ajn vi havas?
Adamo:
Ho, junulo,
Tra tiu ĉi pordego ne eniru!
Sub tiu ĉi tegmento ja loĝadas
La malamik’ al ĉiuj viaj virtoj:
La frato, – ne, nenia frato, tamen,
La filo, – tamen ne la filo; filon
Mi ne lin nomos, de la viro, kiun
Mi preskaŭ nomis lian patron. – Nu,
Li aŭdis vian laŭdon, kaj vespere
Hodiaŭ, li intencas ekbruligi
La domon kie vi kutime loĝas,
Kaj ankaŭ vin mem en ĝi; se je tio
Li malsukcesos, tamen li havigos
Rimedojn alispecajn, por vin trafi.
Mi kaŝe aŭdis lin, kaj la projektojn.
Ĉi tio ne loĝejo estas. Por vi
Ĉi tiu domo estas nur buĉejo:
Ho, ĝin malŝatu! Timu! Ne eniru!
Orlando:
Nu, kien ajn, Adamo, vi deziras
Ke mi do iru?
Adamo:
Kien ajn vi volas.
Se nur en tiun domon vi ne iros.
Orlando:
Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iru
Petante je almozoj por nutraĵo?
Aŭ per bruega malĝentila glavo
Ŝtelante vivrimedojn laŭ la vojo
Perforte? Tion ja mi devos fari,
Aŭ esti nescianta kion fari:
Ĉi tion, tamen, mi neniel faros,
Plivole mi cediĝos je l’ malico
De korinklino kiu sin forturnis,
Kaj sangavida frato.
Adamo:
Ne ĝin faru.
Mi havas mil spesmilojn, la salajron
Sub via patro, de mi mem ŝparitan,
Kaj konservitan por min nutri, kiam
La servadpovo en la membroj miaj
Sin trovos kripligita, kiam ankaŭ
La maljuneco estos forĵetita:
Ĝin prenu; eĉ Li kiu nutras korvojn,
Kaj sufiĉege donas al paseroj,
Prizorgu min maljunan! Jen la oro!
Mi donas ĉiom da ĝi. Nun permesu
Ke mi servisto via estu; kvankam
Mi ŝajnas ja maljuna, efektive,
Mi estas forta, jes, fortika viro,
Ĉar dum juneco mi neniam verŝis
Varmigajn kaj ribelajn eltrinkaĵojn
En mian sangon, nek mi amindumis,
Kun nehontema frunto, la rimedojn
De malforteca kaj kaduka stato.
Kaj tial mia aĝo tre similas
Fortikan vintron, frostan, sed ĝentilan:
Permesu ke mi iru kune kun vi,
Mi servos kiel pli junkorpa viro,
En ĉiu faro, en bezono ĉiu.
Orlando:
Ho bona maljunulo, kiel bone
En vi aperas la konstanta servo
De l’ mond’ antikva, kiam servo tia
Pro devo ŝvitis, ne por rekompenco!
Vi estas ne laŭ modo nunatempa,
En kiu ŝvitas, krom por promocio,
Neniu viro, kaj, havinte tion,
Sufokas ili tute tiun servon,
Eĉ je l’ havado. Vi ne tia estas.
Sed, kompatinda maljunulo, vi
Haketas je kaduka arbo, kiu
Ne povas unu floron ekprodukti,
Eĉ malgraŭ penoj viaj, kaj laboro.
Sed venu, do, kuniros ni antaŭen,
Kaj antaŭ ol elspezi vian monon
Esploru ni, konforme la bezonon.
Adamo:
Antaŭen iru, mastro, mi postvenos,
Kun lojaleco, kaj kun vero penos.
Deksepjarul’ ekloĝis mi ĉi tie,
Havante okdek jarojn, loĝos kie?
Deksepjaruloj serĉas bonan sorton,
Okdekjaruloj trovos nur la morton.
Bonŝancon rekompencos ne pli vante
Ol bone morti, mastron ne ŝuldante.
(Ambaŭ foriras.)
Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.
Rozalindo:
Ho Jupitero, kiel lacigita
Jam estas la spirito en mi mem!
Tuŝ-ŝtono:
Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus lacaj.
Rozalindo:
Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran, kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon, ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo. Tial estu kuraĝa, bona Alieno.
Celio:
Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.
Tuŝ-ŝtono:
Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono en via monujo.
Rozalindo:
Nu, ĉi tio estas l’ arbaro Ardeno.
Tuŝ-ŝtono:
Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti kontentaj.
Rozalindo:
Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.
Eniras Koreno kaj Silvio.
Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene kunparolante.
Koreno:
Nu, tiamaniere vi nur igos
Ke ŝi ankoraŭ malestimu vin.
Silvio:
Koreno, ke vi nur komprenu kiom
Mi amas ŝin!
Koreno:
Mi iom ĝin divenas,
Ĉar mi mem antaŭ nun ekamis.
Silvio:
Ne, Estante maljunulo, vi ne povas
Diveni, kvankam en juneco via
Vi estis eĉ amanto tiel vera,
Kiel sopiris sur kusen’ noktmeza;
Se l’ amatino via iam ajn
Similis al la mia, – tiel certa
Mi estas, ke neniu tiom amis; –
Kiom da agoj viaj plej ridindaj
Vi faris pro la fantazio via?
Koreno:
Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.
Silvio:
Neniam do vi amis tiel kore;
Se vi ne rememoras eĉ la plej
Malgrandan malsaĝaĵon kiun l’
Amo Vin igis fari, – vi ne vere amis.
Se vi neniam sidis, kiel mi,
Tedante la aŭdantojn per la laŭdo
De l’ amatino, – vi ne vere amis.
Se vi foriris ne de l’ kunularo
Subite, kiel nun mi mem foriros,
Pro la pasio, – vi ne vere amis.
Febino, ho Febino, ho Febino!
(Li foriras.)
Rozalindo:
Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen,
La vundon vian esplorante, mi
Kruelhazarde trovis mian propran.
Tuŝ-ŝtono:
Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis nokte, al Ĵanino Smajl’; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante al ŝi “Portu ĉi tiujn pro mi;” Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.
Rozalindo:
Pli saĝe vi parolas ol vi scias.
Tuŝ-ŝtono:
Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la tibikarnojn kontraŭ ĝi.
Rozalindo:
Ĉielon! Tiu paŝtista ampasio
Min plaĉas multe je l’ racio!
Tuŝ-ŝtono:
Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.
Celio:
Mi petas, unu el vi tuj demandu Ĉu tiu donos iom da nutraĵo Pro oro, al ni, ĉar mi svenas jam Ĝis preskaŭ morto.
Tuŝ-ŝtono:
He, vi ŝercemulo!
Rozalindo:
Silentu, malsaĝulo; li ne estas
Parenco via.
Koreno:
Kiu al mi vokas?
Tuŝ-ŝtono:
La superuloj viaj.
Koreno:
Ho, alie Mizereguloj ili certe estas.
Rozalindo:
Silentu, mi ordonas. Bonan tagon,
Amiko mia.
Koreno:
Kaj al vi,
Sinjoro. Kaj al vi ĉiuj, gesinjoroj miaj.
Rozalindo:
Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l’ amo
Aŭ l’ oro en ĉi tiu dezerto povas
Aĉeti gastigadon, nin konduku
Al ia loko kie estos eble
Ripozi kaj nin nutri. Junulino
Jen estas, pro l’ vojaĝo lacigita,
Kaj jam pro helpomanko ŝi eksvenas.
Koreno:
Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas,
Pro ŝi eĉ pli ol pro la mia stato,
Ke la riĉaĵoj miaj pli ebligu
Al ŝi la helpon. Sed mi estas nur
Paŝtisto por alia viro; tial
Mi ne tondadas la lanarojn dikajn
De l’ ŝafoj kiujn mi mem paŝtas; plie,
Tre malafablan karakteron havas
La mastro, kiu tute ne penadas
La vojon trovi al ĉiela hejmo
Per faroj gastamecaj; kaj, aldone,
La bestdometon, kaj ŝafarojn, ankaŭ
La ŝafpaŝtejon tutan, nun li vendas;
Kaj, ĉe la ŝafarejo, jen nenio
Kion vi povus manĝi; tamen, venu,
Por vidi kio ajn ankoraŭ restas;
Per mia voĉo vi bonvenaj estas.
Rozalindo:
Kaj kiu do aĉetos la ŝafaron
Kaj la paŝtejon?
Koreno:
Tiu amanto. La juna viro kiun ĵus vi vidis,
Malmulte li deziras nun aĉeti.
Rozalindo:
Mi petas al vi, se honeste estas,
Ke vi aĉetu la dometon, ŝafojn,
Paŝtejon. Vi ricevos de mi mem
La monon por pagado.
Celio:
Tiam do
Ni pligrandigos al vi la salajron.
Ĉi tiu loko plaĉas al mi; en ĝi
Volonte mi pasigus mian tempon.
Koreno:
Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi:
Se post klarigo vi aprobos tiam
La teron, la profiton, kaj vivmodon,
Servisto via estos mi fidele, –
Aĉetos ĝin per via mono bele.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Amienso, Jakveso, kaj aliaj.
Amienso:
Kiu sub l’ arb’ kun mi
Volas sin kuŝigi,
Ho jen, la gaja son’
Kvazaŭ la birdoton’,
Ho venu, ho venu, ho venu:
Ĝenos lin do
Ja nenio,
Krom vintro kaj la ventoj.
Jakveso:
Pli multe, pli multe, mi petas.
Amienso:
Ĝi malgajigos vin,
Sinjoro Jakveso.
Jakveso:
Mi dankas al ĝi. Pli multe, mi petas, pli multe. Mi povas elsuĉi la melankolion el kanto, same kiel mustelo elsuĉas ovojn. Pli multe, mi petas al vi, pli multe.
Amienso:
Mia voĉo estas malbelsona. Mi estas certa ke mi ne povas al vi plaĉi.
Jakveso:
Mi ne deziras ke vi plaĉu al mi; mi nur deziras ke vi kantu. Nu, pli multe; ankoraŭ unu stanco; ĉu vi nomas ilin stancoj?
Amienso:
Kion ajn vi volas, Sinjoro Jakveso.
Jakveso:
Nu, iliaj nomoj estas indiferentaj al mi; ili ŝuldas nenion al mi. Ĉu vi kantos?
Amienso:
Plivole pro via peto ol por plaĉi min mem.
Jakveso:
Nu, do, se iam mi dankas al iu ajn viro, mi dankos al vi; sed tio, kion oni nomas komplimento similas la renkonton de du pavianoj, kaj kiam oni kore dankas al mi, mi supozas ke mi donis al li pencon, kaj li donis al mi la dankaĉon. Sed, kantu. Tamen, se vi ne kantos, silentu!
Amienso:
Nu, mi finos la kanton. Sinjoroj, preparu la tablon; la Duko trinkados sub ĉi tiu arbo. Li serĉis vin la tutan tagon.
Jakveso:
Kaj mi la tutan tagon evitis lin. Li estas tro malbonfama por mia kunuleco. Mi pensas pri tiom da aferoj, kiom li: sed mi dankas al la ĉielo, kaj ne fanfaronas pri ili. Nu, kantu, kantu, kantu!
(Ĉiuj kune kantas.)
Kiu sen ambici’
Vivas je l’ sunradi’,
Kaj serĉas por si mem
Nutraĵon, kun dankem’:
Ho venu, ho venu, ho venu:
Ĝenos lin do
Ja nenio,
Krom vintro kaj la ventoj.
Jakveso:
Mi donos al vi verson laŭ ĉi tiu ario, kiun mi elverkis hieraŭ, spite mia pensado.
Amienso:
Kaj mi ĝin kantos.
Jakveso:
Ĝi estas la jena: –
Se viro fariĝus
Azen’, kaj forgesus
Pri lukso kaj riĉec’,
Pro sia obstinec’,
Ho, duc da me, duc da me, duc da me:
Jen aliaj
Ja similaj,
Se venos li nur ĉe min.
Amienso:
Kio estas tiu “duc da me?”
Jakveso:
Tio estas greka ensorĉilo, por alvoki malsaĝulojn en cirklon. Mi iros por dormi, se mi povas; se ne, mi riproĉos ĉiujn unue-naskitojn de Egipto.
Amienso:
Kaj mi serĉos la Dukon. La festo estas preparita.
(Ili foriras.)
Eniras Orlando kaj Adamo.
Adamo:
Kara mastro, mi ne povas plu iri; ho, mi mortas pro manko de nutraĵo! Ĉi tie mi kuŝiĝos, por mezuri al mi la tombon. Adiaŭ, bona mastro.
Orlando:
Nu, kio, Adamo! Ĉu vi ne havas pli kuraĝan koron? Vivu ankoraŭ iom; konsolu vin iom; gajigu vin iom. Se ĉi tiu sovaĝa arbaro produktadas ion sovaĝan, mi aŭ estos nutraĵo al ĝi, aŭ ĝin reportos kiel nutraĵo por vi. Via imago estas pli proksima de la morto ol via forto estas proksima de ĝi. Pro mi estu komforta; fortenu la morton iom da tempo, je la fino de la brako; mi estos baldaŭ ree kun vi; kaj se mi alportos al vi nenion por manĝi, mi permesos ke vi mortu: sed se vi mortos antaŭ mia reveno, vi estos mokanto je mia laboro. Bone dirite! Vi ŝajnas gajeta, kaj mi estos tuj kun vi. Sed vi kuŝas sub la vintra aero; venu, mi vin portos al ia ŝirmejo; kaj vi ne mortos pro malhavo de manĝo, se io ajn vivas en ĉi tiu dezerto! Estu gaja, bona Adamo!
(Ambaŭ foriras.)
Tablo estas preparita. Eniras la Duko, Amienso, kaj lordoj, vestitaj kiel leĝforpelitoj.
La Duko:
Mi opinias ke li jam ŝanĝiĝis
En ian beston. Ĉar nenie mi
Lin povas trovi sub la homa formo.
Unua Lordo:
Nu, via moŝto, li ĵus ekforiris:
Li estis gaja, kanton aŭskultante.
La Duko:
Se li fariĝos muzikema, li,
Farite el la malbonsono, baldaŭ
Ni havos en la sferoj de ĉielo
La malmuzikon. Iru, serĉu lin,
Kaj diru ke mi volas kunparoli.
Eniras Jakveso.
Unua Lordo:
Li faras nenecesa mian penon,
Ĉar jen li venas. Jen Jakveso mem.
La Duko:
Nu kio do, Sinjoro, kia vivo
Ĉi tiu estas, se l’ amikoj viaj
La kunulecon vian devas serĉi?
Sed kiel nu! Vi ŝajnas gaja, ne?
Jakveso:
Ho, ŝercemulo, ŝercemulo! mi lin
Renkontis en l’ arbaro, multkoloran
La ŝercemulon! Ho, mizera mondo!
Nu, kiel mi per la nutraĵo vivas,
Mi ŝercemulon ĵus renkontis, kiu
Kuŝiĝis kaj ripozis je l’ sunbrilo,
Riproĉegante multe la Bonŝancon,
Multege ja, la gaja ŝercemulo!
“Nu, bonan tagon, ŝercemulo,” mi
Parolis; “Ne,” li diris, “min ne nomu
La ŝercemulon, ĝis al mi Ĉielo
Bonŝancon sendos.” Tiam li eltiris
El sia sako sunhorloĝon, kaj
Ĝin rigardante per okul’ malhela,
Tre saĝe diris “Estas nun la deka:
Ni tiel vidas kiamaniere
La mond’ moviĝas. Antaŭ unu horo
La naŭa estis; kaj post horo plu
La dekunua estos; same ni
De hor’ al horo maturiĝas ree,
Kaj tiam forputriĝas ĉiuhore;
De tio ja dependas fabeleto.”
Kiam mi aŭdis tiun ŝercemulon
En multkolora vest’ moraliganta
Laŭ tia maniero, pri la tempo,
La pulmoj miaj faris kokoblekon,
Ke ŝercemuloj estus meditemaj.
Mi ridis unu horon, ja senĉese,
Laŭ lia sunhorloĝo. Noblanima
Indega ŝercemulo! Viaj vestoj,
La multkoloraj, estas sole decaj!
La Duko:
Nu, kiu ŝercemulo estas tiu?
Jakveso:
Ho inda ŝercemulo! Iam ajn
Li estis kortegano, kaj li diras
Ke se la sinjorinoj estas belaj
Kaj junaj, ili bone scias tion;
En lia cerbo, kiu estas seka,
Simile al biskvito post vojaĝo,
Li havas strangajn lokojn, plenigitajn
Je observado, kiun li ellasas
En kripligitaj formoj. Ho, se nur
Mi estus ŝercemulo! Mi ja estas
Avida je la multkolora vesto!
La Duko:
Nu, vi ricevos tian.
Jakveso:
Ĝi do estas
Por mi la sola vesto. Nur kondiĉe
Ke vi senigu vian rezonadon
Je ĉia opinio kreskadanta
Senzorge tie, ke mi estas saĝa.
Mi devas havi ankaŭ la liberon,
Liberon tiel grandan kiel vento,
Por blovi kontraŭ kiun ajn mi celos;
Ĉar tion certe havas ŝercemuloj.
Kaj tiuj, kiujn plej la malspriteco
Piketas, eĉ plej multe devas ridi.
Kaj kial, ho Sinjoro, oni devas?
Nu, klara la kialo estas, kiel
La vojo al preĝejo. Tiu, kiun
La ŝercemulo foje saĝe trafas,
Malsaĝe ja kondutus, malgraŭ vundoj,
Se li ne ŝajnus ne la sagon senti.
Se ne, la malsaĝeco de l’ saĝulo
Pruvata estas, de l’ okazaj vidoj
De l’ ŝercemulo. Donu al mi tial
Vestaĵon multkoloran, kaj permesu
Ke mi eldiru mian penson. Tiam
Mi tute purigados tiun korpon
Malpuran de la mondo infektita,
Se oni pacience nur akceptos
La sanigilon mian.
La Duko:
Fi pro tio!
Mi povas diri kion vi ekfarus.
Jakveso:
Nu, kion, je la senvalora veto,
Mi farus krom la bono?
La Duko:
Malbonaĵon Grandegan ja, riproĉadante tiel
Al la pekado, ĉar vi mem ja estas
Malbonegulo, tre volupta, kiel
La bestnaturo mem. Kaj la infekton
Maturan, malbonecan, kiun vi
Liberpiede laŭ permeso kaptis,
Ĉu tion vi ekvomus en la mondon?
Jakveso:
Nu, kiu nun riproĉas la fieron,
Povante trafi iun ajn personon?
Ĉu ĝi ne forfluegas kiel la maro,
Ĝis tiu laca materio mem Defluas?
Kiun sinjorinon, do,
En l’ urbo mi eknomas, nur dirante
Ke l’ urbanino ja la koston portas
De princoj, sur la tro malindaj ŝultroj?
Nu, kiu povas veni insistante
Ke iam mi intencas ŝin, ĉar tia
Eĉ kia ŝi la najbarino estas?
Aŭ kia estas li, havante staton
Malnoblan, kiu diras ke la lia
Kuraĝo estas ne je mia kosto,
Pensante ke mi lin intencas nomi, –
Laŭ tia ago tuj konformigante
La malspritecon sian al la senco
De miaj vortoj? Nu, do, kiel estas?
Nur montru kie mia lango faris
La maljustaĵon al li. Se ĝi juste
Kondutis kontraŭ li, tiam li mem
Malbone ja kondutis kontraŭ si;
Se li libera estas, la riproĉo
Simile al l’ anser’ sovaĝa, flugas,
Alproprigite de neniu. Kiu venas?
Eniras Orlando, havante la glavon eltirita.
Orlando:
Detenu vin! Ne manĝu plu!
Jakveso:
Ankoraŭ Mi manĝis ja nenion.
Orlando:
Vi ne manĝos.
Ĝis kiam oni servos al neceso.
Jakveso:
De speco kia ajn la kok’ devenas?
La Duko:
Ĉu vi kuraĝa estas pro sufero,
Aŭ ĉu nur malestimas vi, junulo,
Ĝentilajn morojn, ke vi ŝajnas nun
Malplena je la ĝentileco?
Orlando:
Ho, Ektuŝis vi unue miajn nervojn;
La dorna pinto de sufero nuda
Forprenis jam de mi konduton mian
Konforman al la ĝentileco. Tamen
Mi estas ja enlande edukita,
Kaj konas iom da bonmoroj. Sed
Detenu vin, mi diras! Li ekmortos
Kiu tuŝos iom da ĉi tiu frukto
Ĝis la bezonoj miaj estos sataj!
Jakveso:
Se vi ne akceptos respondon racian, mi devos morti.
La Duko:
Vi volas kion? Via dolĉanimo
Perfortos pli efike, ol la forto
Ekmovos nin por esti dolĉanimaj.
Orlando:
Mi preskaŭ mortas, tiom mi bezonas
Nutraĵon. Do, mi havu ĝin!
La Duko:
Sidiĝu,
Bonvenu al la tablo. Manĝu do.
Orlando:
Ĉu vi respondas tiel malsevere?
Pardonu min, mi petas. Mi supozis
Ke ĉio tie ĉi sovaĝa estas;
Kaj tial mi ŝajnigis la mienon
Severe ordonadan. Kiu ajn
Vi estas, kiu en ĉi tia loko
Neatingebla, sub malgaja ombro,
Ignoras, perdas la rampantajn horojn;
Se iam vi pli bonan staton havis,
Se iam aŭdis preĝosonorilojn,
Se iam vi sidiĝis ĉe la festo
De bona homo, aŭ se iam vi
Forviŝis larmon de l’ palpebroj viaj,
Kaj scias kio estas la kompato;
Malsevereco estu mia helpo:
Kaj tion esperante, kun ruĝiĝo
Mi metas mian glavon en la ingon.
La Duko:
Jes, iam havis ni pli bonan staton.
Kaj je la sonoriloj sanktaj iris
Al la preĝejo; sidis ĉe la festoj
De bonaj viroj, kaj forviŝis larmojn
Naskitajn de la sankta kompatado.
Nun tial vi sidiĝu kun mildeco,
Laŭvole ordonante miajn virojn,
Por tuj satigi vian malsategon.
Orlando:
Do, vin detenu nur mallongan tempon
De l’ manĝo, dum mi, kiel la cervino,
Elserĉos la cervidon por ĝin nutri.
Ĉar estas kompatinda maljunulo,
Li kiu multajn lacigantajn paŝojn
Min sekvis pro la amo, lamirante.
Ĝis kiam li satiĝos, premegate
De du ĝenaĵoj de l’ malforto, nome,
Malsato, maljuneco, – mi gustumos
Nenion.
La Duko:
Iru do, lin serĉu; dume,
Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.
Orlando:
Mi dankas vin, kaj benas vin pro tio.
(Li foriras.)
La Duko:
Iru do, lin serĉu; dume
Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.
Prezentas pli malgajan teatraĵon
Ol tiu sceno kie oni ludas.
Jakveso:
La tuta mondo estas ja teatro,
La viroj kaj virinoj, nur aktoroj:
Havante jen elirojn, jen enirojn;
Kaj unu homo ludas multajn rolojn
En sia viv’, kun aĝoj sep, por aktoj.
Unue la infano, ploradante
Ĉe l’ brakoj de la vartistino. Tiam
La juna lernejknabo, plendetante,
Havante librosakon, kun vizaĝo
Matenopura, rampetante kiel
Limako nevolante al lernejo.
Kaj tiam la amanto, sopirante
Kiel fornego, kun balad’ malgaja
Al brovo de la amatino. Tiam
Soldato, plena je mirigaj ĵuroj,
Havante barbon kvazaŭ leopardo,
Ĵaluza pri honoro, malpacema,
Celante tiun aerglobon, gloron,
Eĉ ĉe la faŭko de la pafilego.
Kaj tiam, la juĝisto, dikakorpa,
Pro multe da donacoj de kaponoj,
Severokula, kun tondita barbo
Laŭ profesio lia, kaj dirante
Sentencojn saĝoplenajn, kaj ekzemplojn
Modernajn. Tiel li la rolon ludas.
La sesa aĝo transmoviĝas tiam
Je grimacul’ maldika, en pantofloj,
Portanta okulvitrojn, kun saketo
Ĉe l’ flanko; liaj ŝtrumpoj, konservitaj
Ankoraŭ de juneco, jam tro larĝaj
Por la malgrasaj kruroj. Lia voĉo
Ne plu vireca baso, ŝanĝiĝinte
En infanecan sopranaĉon, pepas
Kaj fajfas en la son’. La lasta sceno
De l’ stranga okazplena historio, –
Maljunegeco – nura forgeseco,
Sen dentoj, sen okuloj, gusto, ĉio.
Revenas Orlando, kun Adamo.
La Duko:
Bonvenu! Vian respektindan ŝarĝon
Demetu, kaj lin lasu tuj manĝi.
Orlando:
Por li mi plej vin dankas.
Adamo:
Vi ja devas;
Apenaŭ povas mi pro mi paroli,
Por danki al vi.
La Duko:
Nu, bonvenu. Manĝu!
Ankoraŭ mi ne ĝenos, por demandi
Pri viaj ŝancoj. Sonu la muziko,
Kaj vi, ho mia kuzo, al ni kantu!
Amienso:
Ho blovu, vintra vent’!
Ne akra via dent’,
Kiel la maldankem’:
Ne tiom vundas vi,
Ĉar vin ne vidas ni,
Malgraŭ la frostotrem’.
He ho! nu he ho! je verda ilekso!
Malsaĝa la am’, l’ amikec’ nur preteksto!
Do, he ho, l’ ilekso!
Kaj vivo gajeca!
Frostiĝu, griza ĉiel’!
Ne mordas vi tiel,
Kiel la sendankec’:
Kaj spite la glaci’,
Vi ne doloras pli
Ol falsa amikec’.
He ho! nu he ho! je verda ilekso
Malsaĝa la am’, l’ amikec’ nur preteksto!
Do, he ho, l’ ilekso!
Kaj vivo gajeca!
La Duko:
Se vi la filo estas de Rolando,
Kiel vi al mi subparolis vere,
Kaj ĉar mi mem la similecon vidas
Pentrita bone, kvazaŭ ja vivanta,
Sur la vizaĝo via, tial, estu
Ĉe ni la bonveninta. Mi mem estas
La Duko kiu vian patron amis:
En mia kavernhejmo vi rakontos
Al mi la pluan travivaĵon vian.
Vi, bona maljunulo, jam fariĝas
Bonvena kiel via mastro mem.
Subtenu lin ĉe l’ brako. Donu vi
La manon, kaj al mi rakontu plene
Pri viaj ŝancoj, por ke mi sciiĝu.
(Ĉiuj foriras.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.