La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() KIEL PLAĈAS AL VIAŭtoro: William Shakespeare |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Aŭdreo – Tuŝ-ŝtono
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.
Tuŝ-ŝtono:
Ni trovos okazon, Aŭdreo; estu pacienca, bona Aŭdreo.
Aŭdreo:
Certe, la pastro estis sufiĉe taŭga, spite ĉio, kion la maljuna sinjoro diris.
Tuŝ-ŝtono:
Li estas tre malbona Siro Olivero, Aŭdreo, tre malbonega Siro Martekst. Sed, Aŭdreo, estas junulo ĉi tie en la arbaro, kiu pretendas al vi.
Aŭdreo:
Jes, mi scias kiu li estas; li havas nenian rajton al mi. Jen venas la viro kiun vi intencas.
Tuŝ-ŝtono:
Vidi ŝercemulon estas kvazaŭ nutraĵo kaj trinkaĵo al mi: je mia fido, oni, kiu havas bonan spriton, estas respondeca; ni devas moki; ni ne povas nin deteni de tio.
Eniras Gulielmo.
Gulielmo:
Bonan vesperon, Aŭdreo.
Aŭdreo:
Bonan vesperon, Gulielmo.
Gulielmo:
Kaj bonan vesperon al vi, Sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Bonan vesperon, amiko mia. Remetu la ĉapon, remetu la ĉapon; ne, mi petas al vi, remetu la ĉapon. Kiom da jaroj vi havas, amiko mia?
Gulielmo:
Dudek kvin, Sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Tio estas matura aĝo. Ĉu via nomo estas Gulielmo?
Gulielmo:
Gulielmo, Sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Bona nomo. Ĉu vi naskiĝis en ĉi tiu arbaro?
Gulielmo:
Jes, Sinjoro, mi dankas al Dio.
Tuŝ-ŝtono:
“Mi dankas al Dio,” – bona respondo. Ĉu vi estas riĉa?
Gulielmo:
Nu, do, Sinjoro, nur iomete.
Tuŝ-ŝtono:
“Iomete” estas bona, bonega, tre bonega stato; kaj tamen ĝi ne estas bona; ĝi estas nur iomete bona. Ĉu vi estas saĝa?
Gulielmo:
Jes, Sinjoro, mi havas lertan spritecon.
Tuŝ-ŝtono:
Nu, vi bone respondas. Mi nun rememoras sentencon jenan; “la malsaĝulo sin pensas saĝa, sed la saĝulo rekonas sian malsaĝecon.” La idolana filozofo, kiam li deziris manĝi vinberojn, kutime malfermis la lipojn kiam li alproksimigis al ili la vinberojn, intencante montri tiamaniere, ke vinberojn estas kreitaj por esti manĝataj, kaj lipojn por malfermiĝi. Vi amas ĉi tiun fraŭlinon?
Gulielmo:
Mi amas ŝin, Sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Donu al mi la manon. Ĉu vi estas klera?
Gulielmo:
Ne, Sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Do, lernu jene de mi: havi estas havi; ĉar estas retorikaĵo, ke trinkaĵo, elversite el pokalo en glason, plenigas la glason, kaj malplenigas la pokalon; ĉar ĉiu el la verkistoj konsentas ke ipse estas tiu; nu, vi ne estas ipse, ĉar mi mem estas tiu.
Gulielmo:
Kiu vi estas, Sinjoro?
Tuŝ-ŝtono:
Mi estas tiu, kiu devas edziĝi je ĉi tiu virino. Tial, vi, grimaculo, foriru de la ĉeesto de ĉi tiu ina estaĵo, – de ĉi tiu virino, – aŭ, grimaculo, vi pereos; aŭ, kiel vi pli bone komprenos, vi mortos; tio estas, mi vin mortigos, vin forigos; mi ŝanĝos vian vivon en morton, vian liberecon en sklavecon; mi agos kontraŭ vi per veneno, per bastonfrapado, per glavo; mi kontraŭstaros vin per argumentoj; mi vin superos per strategio; laŭ cent kvindek modoj mi vin mortigos. Tial, tremu, kaj foriru.
Aŭdreo:
Jes, faru tion, bona Gulielmo.
Gulielmo:
Dio vin gardu, Sinjoro.
(Li foriras.)
Eniras Koreno.
Koreno:
Niaj gemastroj vin serĉas; venu, for, for!
Tuŝ-ŝtono:
Paŝetu, Aŭdreo! Paŝetu, Aŭdreo! Mi venos, mi venos.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Orlando kaj Olivero.
Orlando:
Ĉu estas eble ke post tiel mallonga konatiĝo vi ŝin estimus? ke nur vidinte ŝin, vi ŝin amus? ke amante ŝin, vi lin amindumus? ke li vin akceptus? kaj ĉu vi daŭrigos tion?
Olivero:
Ne diskutu pri la kapricemo de ĉi tio, nek pri ŝia malriĉeco, nek pri la mallonga konatiĝo, nek la subita amindumado, nek ŝia subita konsento; sed diru kun mi, ke mi amas Alienon; diru kun ŝi ke ŝi min amas: donu vian konsenton al ni ambaŭ: tio vin prosperigos; ĉar mi donos al vi por via heredaĵo la domon de mia patro, kaj ĉiom de la rento kiun Siro Rolando posedis; ĉi tie mi vivos kaj mortos paŝtisto.
Orlando:
Vi havas mian konsenton. Via edziĝo okazu morgaŭ: tien mi invitos la Dukon kaj ĉiun el liaj kontentaj sekvantoj. Iru vi kaj preparu Alienon; ĉar, rigardu, jen venas mia Rozalindo.
Eniras Rozalindo.
Rozalindo:
Dio vin gardu, frato mia.
Olivero:
Kaj vin, fratino mia.
(Li foriras.)
Rozalindo:
Ho, mia kara Orlando, kiel mi malĝojas, vidante ke vi portas vian koron en skarpo!
Orlando:
Ĝi estas mia brako.
Rozalindo:
Mi pensis ke vian koron vundis la ungegoj de leono.
Orlando:
Ĝi estas vundita, sed de virinaj okuloj.
Rozalindo:
Ĉu via frato rakontis al vi kiamaniere mi ŝajnigis svenadon, kiam li montris al mi vian poŝtukon?
Orlando:
Jes, kaj ankoraŭ pli mirindajn aferojn.
Rozalindo:
Ho, mi scias kion vi intencas: jes, ĝi estas vera; neniam estis io tiel subita, escepte de brutobatalo, aŭ tiu fanfarona diraĵo de Cezaro, “Mi venis, vidis, venkis.” Ĉar tuj kiam via frato kaj mia fratino renkontis unu la alian, ili reciproke sin rigardis; tuj kiam ili rigardis unu la alian, ili reciproke sin amis, tuj kiam ili amis unu la alian, ili reciproke sopiris; tuj kiam ili sopiris, ili serĉis la kialon, kaj eltrovinte la kialon, ili serĉis la kuracilon; per tiaj gradoj ili faris ŝtuparon al edziĝo, kiun ili senprokraste supren iros; ili amas fervorege; kaj volas esti kune; bastonegoj ne povas ilin apartigi.
Orlando:
Ili edziĝos morgaŭ, kaj mi invitos la Dukon al la edziĝo. Sed ho, kiel maldolĉe estas enrigardi en feliĉecon per la okuloj de alia viro! Ju pli mi pensos morgaŭ ke mia frato, atinginte tion, kion li deziras, estos feliĉa, des pli mi estos kiel eble plej malĝoja!
Rozalindo:
Ĉu mi ne povos morgaŭ fari al vi servon, anstataŭante Rozalindon?
Orlando:
Mi ne povas plu vivi per la pensado.
Rozalindo:
Tial mi ne plu vin enuigos per vana parolado. Sciiĝu tial, ĉar nun mi parolas serioze, ke mi scias ke vi estas sinjoro kun bona inteligento. Mi ne diras ĉi tion por ke vi estimu mian sciadon, ĉar mi diras ke mi scias tion; mi deziras de vi nur tiom da estimo, kiom vin devigas kredi je mi, por helpi min, ne por gajni al mi laŭdon. Kredu, do, mi petas, ke mi povas elfari strangaĵojn. Depost kiam mi havis tri jarojn, mi ofte interparolis kun magiisto, majstro en lia arto, tamen ne kondemninda. Se vi ja amas Rozalindon tiel kore, kiel via gesto atestas, vi edziĝos je ŝi tiam, kiam via frato edziĝos je Alieno. Mi scias kiamaniere la malbonŝanco ŝin premegas, kaj ne estas neeble al mi, se ne estos maloportune al vi, ŝin meti antaŭ viajn okulojn morgaŭ, en ŝia homa formo, tute sen danĝero.
Orlando:
Ĉu vi parolas kun serioza intenco?
Rozalindo:
Jes, je mia vivo; kiun mi alte taksas, kvankam mi diras ke mi estas magiisto. Tial, vin plej bele vestu; invitu viajn amikojn; ĉar se vi deziras edziĝi morgaŭ, vi povos; kaj je Rozalindo, se vi deziras.
Eniras Silvio kaj Febino.
Rigardu, jen venas amantino mia, kaj amanto ŝia.
Febino:
Junulo, vi tre malĝentila estis,
Montrinte tiun letereton mian.
Rozalindo:
Negrava tio estas; mi deziras
Malica, malĝentila al vi ŝajni;
Jen sekvas vin paŝtisto tre fidela;
Rigardu, amu lin; li vin adoras.
Febino:
Paŝtisto, diru kio l’ amo estas.
Silvio:
El larmoj kaj sopiroj ĝi konsistas;
Kaj tia por Febino estas mi.
Febino:
Por Ganimedo, tia estas mi.
Orlando:
Por Rozalindo, tia estas mi.
Rozalindo:
Ne tia, por virino, estas mi.
Silvio:
El fido kaj servemo ĝi konsistas;
Kaj tia por Febino estas mi.
Febino:
Por Ganimedo, tia estas mi.
Orlando:
Por Rozalindo, tia estas mi.
Rozalindo:
Ne tia, por virino, estas mi.
Silvio:
El fantazio tute ĝi konsistas;
Kaj tute el sopiroj kaj pasio,
El adorado kaj el servemado,
El humileco, kaj el pacienco,
Kaj el malpacienco, kaj pureco,
El la provado kaj el rigardado;
Kaj tia por Febino estas mi.
Febino:
Por Ganimedo, tia estas mi.
Orlando:
Por Rozalindo, tia estas mi.
Rozalindo:
Ne tia, por virino, estas mi.
Febino:
Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas, ĉar mi amas vin?
Silvio:
Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas ĉar mi amas vin?
Orlando:
Se tio estas vera, kial vi
Min malaprobas ĉar mi amas vin?
Rozalindo:
Al kiu vi parolas, dirante
“Kial vi min malaprobas ĉar mi amas vin?”
Orlando:
Al ŝi forestanta, ne aŭdanta.
Rozalindo:
Mi petas al vi, neniom plu da ĉi tio; ĝi similas la blekado de Irlandaj lupoj kontraŭ la luno.
(al Silvio.)
Mi helpos al vi se mi povas.
(al Febino.)
Mi edziĝos je vi, se iam mi edziĝos je virino, kaj mi ja edziĝos morgaŭ.
(al Orlando.)
Mi vin kontentigos, se iam mi iun ajn kontentigis, kaj vi morgaŭ edziĝos.
(al Silvio.)
Mi vin kontentigos, se tio, kio al vi plaĉas, vin kontentigas, kaj morgaŭ vi edziĝos.
(al Orlando.)
Se vi amas Rozalindon, venu al la rendevuo.
(al Silvio.)
Se vi amas Febinon, venu al la rendevuo; kaj, ĉar mi amas neniun virinon, mi venos al la rendevuo. Tial, adiaŭ: mi donis al vi ordonojn.
Silvio:
Mi ne forestos, se mi vivos.
Febino:
Nek mi.
Orlando:
Nek mi.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.
Tuŝ-ŝtono:
Morgaŭ estos la ĝoja tago, Aŭdreo; morgaŭ ni edziĝos.
Aŭdreo:
Kaj mi tutkore tion deziras; kaj esperas ke la deziro esti edzigita virino estas nenia malhonesta deziro. Jen venas du el la paĝioj de la forpelita Duko.
Eniras du paĝioj.
Unua Paĝio:
Bone renkontita, honesta sinjoro.
Tuŝ-ŝtono:
Je mia fido, bone renkontita. Venu, sidiĝu, sidiĝu, kaj kantu.
Dua Paĝio:
Ni estas je via dispono: sidiĝu inter ni.
Unua Paĝio:
Ĉu ni tuj komencu, ne tusinte, ne kraĉinte, ne dirinte ke ni estas raŭkaj, kio estas nur la prologo al malbonsona voĉo?
Dua Paĝio:
Certe, certe; kaj ambaŭ en akordo, kiel du ciganoj sur ĉevalo.
Vagis amanto kaj knabin’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Kaj en la kampoj trovis sin,
En la printemp’, la sola bela ringtemp’,
Nun kantas fring’, hej ding a ding ding,
Amantoj amas ĝin.
Inter la kampoj de sekal’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Kuŝadis ili en la val’,
En la printemp’, k. t. p.
Ekkantis ili je la hor’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Ke vivo estas nura flor’,
En la printemp’, k. t. p.
Ho, ĝoju dum la estantec’,
Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
Ĉar kronas amon maturec’,
En la printemp’, k. t. p.
Tuŝ-ŝtono:
Vere, junaj sinjoroj, kvankam estis nenia granda materialo en la kanteto, tamen la ario estis tre malbelsona.
Unua Paĝio:
Vi vin trompas, Sinjoro; ni kantis laŭtakte, kaj ne perdis la taktotempon.
Tuŝ-ŝtono:
Je mia fido, jes; mi pensas la tempon perdita, dum kiu mi aŭdis tiel malspritan kanton! Adiaŭ; kaj Dio plibonigu al vi la voĉojn. Venu, Aŭdreo.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras la Duko, Amienso, Jakveso, Orlando, Olivero, kaj Celio.
La Duko:
Orlando, ĉu vi kredas ke l’ junulo
Elfaros ĉion, kion li promesis?
Orlando:
Ho, jen mi kredas, jen mi ne ĝin kredas;
Simile ja al tiu, kiu timas
Ke li esperas, dum li scias ke
Li timas.
Eniras Rozalindo, Silvio, kaj Febino.
Rozalindo:
Estu pacienca, dum
Mi citas la kontrakton: do, vi diras
Ke, se mi alkondukos Rozalindon,
Vi donos ŝin al tiu ĉi Orlando?
La Duko:
Mi certe donus ŝin, se mi posedus Reĝlandojn por kundoni.
Rozalindo:
Kaj vi diras Ke vi akceptos ŝin, alkondukitan?
Orlando:
Mi certe ŝin akceptus, se mi estus
La reĝo de eĉ ĉiuj reĝolandoj.
Rozalindo:
Vi diras, ke kun mi vi edziniĝos,
Se mi konsentos?
Febino:
Jes, mi edziniĝos,
Kun vi, eĉ se mi mortus horon poste.
Rozalindo:
Se vi rifuzos je min edziniĝi,
Vi donos vin al la paŝtist’ fidela?
Febino:
Kontrakto tio estas.
Rozalindo:
Se ŝi konsentos, vi Febinon prenos?
Silvio:
Eĉ kvankam havi ŝin la morto estus!
Rozalindo:
Elfari ĉion ĉi mi jam promesis: Plenumu,
Duko, la promeson vian,
Ke vi filinon donos. Vi, Orlando,
Plenumu vian, ke vi ŝin akceptos:
Kaj vi, Febino, ke vi edziniĝos
Je mi, aŭ rifuzinte min, ke vi
Je tiu ĉi paŝtisto edziniĝos:
Silvio, vi plenumu vian, ke vi
Je ŝi edziĝos, se ŝi min rifuzos:
Kaj de ĉi tie mi foriros nun
Por ĉion ĉi efektivigi bone.
(Rozalindo kaj Celio foriras.)
La Duko:
En tiu ĉi junulo mi rekonas
Ja kelkajn trajtojn de l’ filino mia.
Orlando:
Ho, via moŝto, kiam mi unue
Lin vidis, mi supozis ke li estas
La frato de l’ filino via. Tamen,
Naskiĝis en l’ arbaro la junulo,
Kaj lin instruis, pri la elementoj
De multaj riskaj studoj, lia onklo,
Tre fama magiisto li lin nomas,
Kaŝita ie ajn en la arbaro.
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.
Jakveso:
Certe, alia superakvego okazos, kaj ĉi tiuj duoj venas el la arkeo. Jen venas paro da tre strangaj bestoj, kiujn en ĉiu lingvo oni nomas ŝercemuloj.
Tuŝ-ŝtono:
Mi salutas vin ĉiujn.
Jakveso:
Via moŝto, lin bonvenu: ĉi tiu estas la multkolorulo kiun mi ofte renkontis en la arbaro. Li ĵuras ke li antaŭe estis kortegano.
Tuŝ-ŝtono:
Se iu dubas pri tio, li min provu. Mi estas dancinta; mi estas flatinta sinjorinon; mi estis diplomata kun mia amiko, kaj glatparolema kun mia malamiko; mi ruinigis tri tajlorojn; mi havis kvar malpacojn, kaj preskaŭ duelis pri unu.
Jakveso:
Kaj kiel vi ree paciĝis?
Tuŝ-ŝtono:
Nu, ni renkontis unu la alian, kaj trovis ke la malpaco estas je la sepa kialo.
Jakveso:
Kiel, je la sepa kialo? Via moŝto, ŝatu ĉi tiun viron.
La Duko:
Mi tre lin ŝatas.
Tuŝ-ŝtono:
Dio vin rekompencu, via moŝto; mi volas la saman al vi; mi venas ĉi tien, inter la aliaj edziĝemuloj, por ĵuri kaj por ĵurorompi, tiel, kiel la edzigo kunligas, kaj la naturo disrompas: ŝi estas malaltvalora virgulino, Sinjoro, malbelaĵo, Sinjoro, sed mia propra; estas kompatinda humoro mia, Sinjoro, preni tion, kion neniu alia deziras; sufiĉega ĉasteco, kiel avarulo, loĝas en malbona domo, Sinjoro; same kiel la perlo troviĝas en la malpura ostro.
La Duko:
Je mia fido, li estas tre rapidpensa, kaj sentencoplena.
Tuŝ-ŝtono:
Laŭ la sago de l’ ŝercemulo, Sinjoro, kaj aliaj similaj doloroj.
Jakveso:
Sed, pri la sepa kialo; kiamaniere vi trovis la malpacon je la sepa kialo?
Tuŝ-ŝtono:
Je mensogo sepoble malproksima: – staru pli gracie, Aŭdreo: – jene, Sinjoro: mi malaprobis la barbformon de iu kortegano: li sendis al mi sciigon, ke, se mi opinias ke la barbo ne estas bone tondita, li mem ĝin opinias bone tondita; tion ĉi oni nomas la Respondo Ĝentila: Se mi ree anoncus al li ke mi malaprobas la formon, li sendus al mi sciigon ke li ĝin tondis laŭ tia modo, kia plaĉas al li; ĉi tion oni nomas la Sarkasmo Modesta. Se ree mi malaprobus, li malestimus mian juĝpovon; ĉi tion oni nomas la Respondo Malafabla. Se ree mi dirus “Ĝi ne estas bone tondita,” li respondus, ke mi ne parolas la veron: ĉi tion oni nomas la Riproĉo Kuraĝa. Se ree, “Ĝi ne estas bone tondita,” li respondus, ke mi mensogas: ĉi tion oni nomas la Kontraŭaĵo Malpacema: kaj tiel plu, ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj la Mensogo Rekta.
Jakveso:
Kaj kiel ofte vi diris ke la barbo ne estas bone tondita?
Tuŝ-ŝtono:
Mi ne kuraĝis iri pli antaŭen ol ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj li ne kuraĝis min akuzi je la Mensogo Rekta; tial ni reciproke provis nian lertecon je la glavoj, kaj disiris.
Jakveso:
Ĉu vi povas nun nomi laŭvice la gradojn de la mensogo?
Tuŝ-ŝtono:
Ho, ni malpacadas laŭ presitaj libroj; same kiel vi havas librojn pri ĝentilaj manieroj. Mi nomos por vi la gradojn. La unua estas la Respondo Ĝentila; la dua, la Sarkasmo Modesta; la tria, la Respondo Malafabla; la kvara, la Riproĉo Kuraĝa; la kvina, la Kontraŭaĵo Malpacema; la sesa, la Mensogo Cirkonstanca; la sepa, la Mensogo Rekta. Ĉiujn ĉi oni povas eviti, escepte de la Mensogo Rekta; kaj oni povas eviti ankaŭ tion, per la vorto “se.” Mi sciiĝis pri malpaco kiun sep juĝistoj ne povis pacigi, sed kiam la malpaciĝintoj mem renkontis unu la alian, unu el ili elpensis pri iu “se,” jene: “Se vi diris tion, mi diris tion ĉi.” kaj ili manpremis, kaj ĵuris ke ili estos fratoj. La “se” estas la sola paciganto; multe da bono enestas en “se.”
Jakveso:
Ĉu li ne estas bonegulo, via moŝto? Li estas tiel saĝa pri io ajn, tamen li estas ŝercemulo.
La Duko:
Li uzas sian ŝercemon por enlogilo, kaj kaŝate post tio, li pafas per sia spriteco.
Eniras Himeno, Rozalindo, kaj Celio.
(Sonas mallaŭta muziko)
Himeno:
Ĝoj’ en ĉielo sonas,
Ĉar terestaĵoj konas
Por si kuniĝon. Filinon,
Duko, prenu,
Vi ŝuldas al Himeno
La belan vidon.
Ke vi transdonu ŝin al li
Ĉar lin korege amas ŝi.
Rozalindo:
(al la Duko)
Al vi mi donas min, estante via.
(al Orlando.)
Al vi mi donas min, estante via.
La Duko:
Se vere diras la vidado,
Vi estas la filino mia.
Orlando:
Se vere diras la vidado,
Vi estas mia Rozalindo.
Febino:
Nu, pro l’ aspekto via,
Adiaŭ, amo mia.
Rozalindo:
Neniun patron volas mi, krom vi.
eniun edzon volas mi, krom vi.
Mi ne edziĝos je virin’, krom vi.
Himeno:
Silentu! Ne krietu!
Mi mem la finon metu
Al tiuj ĉi strangaĵoj:
Vi ok, la manojn prenu,
La jenon ĉiam tenu,
En ĉiaj travivaĵoj:
Nenio vin disigos;
La amo vin kunigos;
Kaj vi forlasu tute lin,
Aŭ edziniĝu je virin’.
Vi kaj vi nun kune restas,
Kiel vent’ kun vintro estas.
Dum ni kantos por l’ edzigo
Vi demandu pri klarigo;
La kialon vi eltrovos
Pri l’ renkonto, se vi povos.
Edzeco estas bela kron’;
Benita lig’, la unuiĝ’
Plenigas urbojn, por Junon’;
Honoro tial je edziĝ’!
Kaj je Himen’, pro tiu bon’
Al urboj ĉiuj, por Junon’.
La Duko:
Nevino kara, estu tre bonvena,
Bonvena kiel la filino mia.
Febino:
Mi ne insistos ke vi estu mia,
Al vi min ligas fideleco via.
Eniras Jakveso de Bojz.
Jakveso de Bojz:
Aŭskultu al mi du aŭ tri minutojn:
Ĉar mi la dua filo vere estas
De Sir’ Roland’ maljuna, kaj mi portas
Novaĵon jenan al ĉi tiu bona
Kunveno: nome, Duko Frederiko,
Aŭdinte kiel ĉiutage venas
Al tiu ĉi arbar’ altrangaj viroj,
Potencaj ankaŭ, tuj armeon povan
Ekipis, kiu sub konduko lia
Jam estis tien ĉi almarŝadanta,
Celante kapti kaj mortigi tiun,
La fraton lian. Al l’ arbarorando
Li venis, kaj renkontis, per hazardo,
Religiulon bonan kaj maljunan,
Kaj kun li iom interparolinte
La Duko estis tuj forkonvertata,
De sia celo, kaj de l’ mondo mem.
Li donis testamente sian kronon
Al l’ ekzilita frato, kaj redonis
Al ĉiu kun la frato ekzilita
La posedaĵojn liajn, kaj bienojn.
Ke tio ĉi la vero nepre estas
Je mia vivo mi al vi atestas.
La Duko:
Bonvenu, juna viro! Je l’ edziĝo
De viaj fratoj bone vi prezenta
Al unu la bienon detenitan,
Al la alia vastan dukolandon.
Unue en l’ arbaro ni plenumu
Ĉi tion bone tie komencitan,
Kaj poste, ĉiu el la aro gaja
Kun mi la tagojn vintrajn elportinte,
Kaj noktojn vintrajn, kun mi partoprenos
La bonon de l’ bonŝanco reveninta,
Laŭ sia stato. Dume, ni forgesu
Ĉi tiun nove alvenintan rangon,
Kaj tuj komencu la kamparan feston.
Muziko sonu! Vi, geedzoj novaj,
Ĝojege dancu, estu facilmovaj.
Jakveso:
Sinjoro, – laŭ permeso via bona, –
Se mi vin prave aŭdis, vi anoncis
Ke l’ Duko, forlasinte kortegvivon,
Religiulo ĵus fariĝis?
Jakveso de Bojz:
Jes,
Jakveso:
Mi iros al li: oni povas aŭdi
Kaj lerni multe de konvertiĝintoj.
(al la Duko)
Mi donas vin al via rang’ antaŭa,
Vi ĝin meritas pro la pacienco
Kaj pro la virto via.
(al Orlando.)
Vin mi donas
Al amo kiun fideleco gajnas:
(al Olivero.)
Vin al la amo via, kaj bienoj,
Kaj kunligintoj.
(al Tuŝ-ŝtono.)
Vin al malpacado,
Mi testamente donas: vi provizis
Por amvojaĝ’ nur du monatojn longa.
Do, iru tiel al la ĝojoj viaj:
Malsamaj al danctempoj estas miaj.
La Duko:
Restu, Jakveso, restu!
Jakveso:
Ne por ĉeesti feston: mi atendos
En via groto kion ajn vi sendos.
(Li foriras.)
La Duko:
Daŭrigu! Nun komencu nia festo,
Kiel finiĝos ĝi, – en ĝojatesto!
(Oni dancas.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.