La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
KIEL PLAĈAS AL VIAŭtoro: William Shakespeare |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Duko Frederiko:
Vi ne lin poste vidis? Ne, neeble:
Sed se el la kompato mi ne estus
Plejparte elfarita, mi ne serĉus
Viktimon aliloke, por lin puni,
Dum vi ĉeestas mem. Aŭskultu tamen:
Elserĉu ie ajn la fraton vian;
Elserĉu per kandelo; lin reportu
Aŭ mortan aŭ vivantan, antaŭ fin
De l’ jaro nuna, aŭ vi mem ne plu
Revenu por en nia lando loĝi.
La posedaĵojn viajn, kaj bienojn,
Kaj ĉion vian je l’ prenad’ valoran,
Mi jen ekprenas kaj al mi proprigas,
Ĝis kiam vi, per vortoj de la frato,
Vin senkulpigos je l’ kulpigo kiun
Mi havas kontraŭ vi en mia menso.
Olivero:
Ke via moŝto nur la koron mian
Ekkonu pri ĉi tio! Mi neniam
En mia vivo amis mian fraton!
Duko Frederiko:
Kanajlo des pli granda! Lin elpelu!
Kaj miaj oficistoj, kies devo
Ĉi tio estas, faru tujan kapton
e lia domo kaj bien’. Rapide
Ekfaru tion, kaj lin tuj forpelu.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Orlando, havante paperon.
Orlando:
Ekpendu tie, poezio mia,
Pri mia amo klare atestonte,
Kaj vi, reĝino de la nokto, kiu
La kronon portas en tri mondoj viaj,
Rigardu, per l’ okuloj viaj virtaj,
De l’ pala regiono super ni,
La nomon de la ĉasistino via,
Reganta plene mian tutan vivon.
Ho Rozalind’! Ĉi tiuj arboj estos
La libroj miaj, kaj sur ties ŝeloj
La pensojn miajn tuj mi enskribados.
Por ke l’ okuloj ĉiuj, rigardanta
En tiu ĉi arbaro, ĉie vidu
La virton vian ĉiam atestatan.
Rapidu vi, Orlando, bone skulptu
Sur ĉiu arbo, pri la junulin’,
Neesprimeblan, belan virtan ŝin!
(Li foriras.)
Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.
Koreno:
Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero,
Sinjoro Tuŝ-ŝtono?
Tuŝ-ŝtono:
Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj, ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?
Koreno:
Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno; tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj parencoj.
Tuŝ-ŝtono:
Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon, ŝafisto?
Koreno:
Ne, vere.
Tuŝ-ŝtono:
Tiam vi estas kondamnita.
Koreno:
Mi esperas ke ne.
Tuŝ-ŝtono:
Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu flanko.
Koreno:
Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?
Tuŝ-ŝtono:
Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.
Koreno:
Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se korteganoj estus ŝafistoj.
Tuŝ-ŝtono:
Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.
Koreno:
Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas graskovritaj.
Tuŝ-ŝtono:
Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega, malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!
Koreno:
Aldone, niaj manoj estas malmolaj.
Tuŝ-ŝtono:
Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli ĝustan ekzemplon. Rapidu!
Koreno:
Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.
Tuŝ-ŝtono:
Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno, efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!
Koreno:
Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.
Tuŝ-ŝtono:
Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi pli bonan racion. Vi estas kruda.
Koreno:
Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas, ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas, vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn suĉantaj.
Tuŝ-ŝtono:
Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio, la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi forkuros.
Koreno:
Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.
Eniras Rozalindo, legante paperon.
Rozalindo:
Neniu juvelo ĉe la hindo,
Similas do al Rozalindo.
Rajdante venton, via indo
tra l’ mondo iras, Rozalindo.
Neniu bildo plej laŭdinda
Egalas vin, ho Rozalindo.
Neniu vizaĝo memorinda,
Krom via bela, Rozalindo.
Tuŝ-ŝtono:
Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de la buterfaristino iranta vendejon.
Rozalindo:
Fi, malspritulo!
Tuŝ-ŝtono:
Ekzemple:
Se serĉas cerv’ por cervin’ inda,
Li kuru tuj al Rozalindo.
Sopiras kat’ je katin’ inda,
Nu, same faras Rozalindo.
Vestaĵo estas subkovrinda,
Kaj beltalia Rozalindo.
Rikolto estas kunliginda,
Hejmportu ĝin kun Rozalindo.
Plej dolĉa nuks’ en ŝel’ malinda
Similas ja al Rozalindo.
Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per ili?
Rozalindo:
Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.
Tuŝ-ŝtono:
Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.
Rozalindo:
Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi, – kaj tio estas la propra eco de la mespilo.
Tuŝ-ŝtono:
Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.
Eniras Celio, havante paperon.
Rozalindo:
Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!
Celio: (legas.)
Nu, kiel ĉi tio dezerto ja estas?
Pro tio, ke mankas la homoj? Ho ne.
Ĉar langojn en kiuj sentencoj enestas
Mi mem ekpendigos sur l’ arboj ĉie.
Jes, kelkaj elmontros ke l’ vivo de l’ homo
Rapide trakuras la vojon eraran;
Ke nur tempospaco treege mallonga
Enfermas ja tute la vivon homaran.
Aliaj elmontros la ĵurojn rompitajn
Antaŭe faritajn de bonaj amikoj;
Je l’ fin’ de la frazo mi skribos senĉese,
Sur ĉiu branĉet’ en l’ arbaraj portikoj,
La nomon por ŝi, Rozalindo la bela,
Por tiel instrui al li kiu legas,
Ke jen kvintesencon de ĉia spirito
Ĉiel’ per malmulto elmontri amegas
Pro tio, Ĉiel’ al Naturo ordonis
Ke en unu korpon ŝi tuj enmetu
La ĉarmojn plej bonajn de ĉiu virino,
Kaj ĉion de l’ tempo pasinta ripetu.
Naturo do baldaŭ distilis la vangon
El bela Heleno, sed ne ŝian koron.
Kaj el Kleopatro, la grandan majeston,
Kaj el Atalanto, la altan honoron. Kaj tiam
Natur’ modestecon sufiĉan
En tiu malgaja virin’, Lukrecino,
Eltrovis por uzi en la kreitaĵo, –
Jen kia deveno por mia fraŭlino!
Jes, tial sinodo ĉiela ja kreis
Por ni Rozalindon, kun belaj bonmoroj,
Havantan en si ĉiun tuŝon plej karan
De multaj vizaĝoj, okuloj kaj koroj.
Ĉielo volis ke ŝi tia estu,
Kaj volis ke mi ŝia sklavo restu.
Rozalindo:
Ho, ĝentila pastrino! Per kiel teda prediko vi enuigas viajn paroĥanojn, neniam tamen ekkriante “Estu paciencaj, gebonuloj!”
Celio:
Kio, nu! malproksimiĝu, amikoj! Paŝtisto, foriru iomete. Vi iru kun li.
Tuŝ-ŝtono:
Venu, ŝafisto, ni honore nin retiru! Kvankam ne kun ĉiuj propraĵoj, tamen kun ĉiuj skribaĵoj!
(Koreno kaj Tuŝ-ŝtono foriras.)
Celio:
Ĉu vi aŭdis ĉi tiujn versojn?
Rozalindo:
Ho jes, mi aŭdis ĉiom, kaj eĉ plu; ĉar kelkaj el ili enhavas pli multe da piedoj ol la versoj povas porti.
Celio:
Tio ne estas grava; la piedoj povus porti la versojn.
Rozalindo:
Jes, sed la piedoj estis lamaj, kaj ne povis sin porti sen la versoj, tial ili staris lame en la versoj.
Celio:
Sed ĉu vi aŭdis, ne mirante kiel via nomo estas pendigita kaj skulptita sur ĉi tiuj arboj?
Rozalindo:
Mi jam sep tagojn eliris el la naŭtaga mirindaĵo, antaŭ ol vi venis. Ĉar rigardu ĉi tion, kion mi trovis sur palmarbo. Mi neniam estis tiel pririmita depost la epoko de Pitagoro, kiam mi estis Irlanda rato, – kion mi apenaŭ povas rememori.
Celio:
Ĉu vi scias kiu faris ĉi tion?
Rozalindo:
Ĉu li estas viro?
Celio:
Havante ĉirkaŭ la kolo ĉenon kiun vi foje portis? Ĉu vi ruĝiĝas?
Rozalindo:
Mi demandas al vi, kiu?
Celio:
Ho, Dio! Renkonti unu la alian estas malfacile por amikoj. Sed montoj povas esti formovitaj de tertremoj, kaj tiamaniere renkonti.
Rozalindo:
Ne, sed kiu li estas?
Celio:
Ĉu estas eble?
Rozalindo:
Nu, mi petas al vi per plej petega forto, diru al mi kiu li estas.
Celio:
Ho, mirinde, kaj plej mirinde, mirinde! Kaj ankoraŭ unu fojon, mirinde, kaj post tio, ekster ĉia miro!
Rozalindo:
Je mia vizaĝkoloro! Ĉu vi supozas ke kvankam mi estas vestita kvazaŭ viro, mi havas viran korpveston kaj ŝtrumpojn en mia humoro? Unu colo da prokrasto plu estos suda maro je eltrovo! Mi petas al vi, diru tuj al mi kiu li estas, kaj parolu rapide! Mi volus ke vi povu balbuti, por elverŝi ĉi tiun kaŝitan viron el via buŝo, same kiel vino elvenas el botelo havanta malgrandan faŭkon, – aŭ tro multe je unu fojo, aŭ tute neniom. Mi petas al vi, elprenu la ŝtopilon el via buŝo, por ke mi eltrinku vian novaĵon. Ĉu li estas farita de Dio? Kia viro? Ĉu lia kapo meritas ĉapelon? Aŭ lia mentono barbon?
Celio:
Ne, li havas nur malmulte da barbo.
Rozalindo:
Nu, Dio sendos pli multe se la viro estos dankema. Mi atendos la kreskadon de lia barbo, se vi ne prokrastos al mi la konadon de lia mentono.
Celio:
Li estas juna Orlando, kiu faligis la baraktiston kaj ankaŭ vian koron, ambaŭ samtempe.
Rozalindo:
Ne, nu, la diablo prenu la mokadon! Parolu serioze kiel verema junulino.
Celio:
Je mia fido, kuzineto, estas li.
Rozalindo:
Orlando?
Celio:
Orlando:
Rozalindo:
Ho ve! Kion mi faros el miaj korpvesto kaj ŝtrumpoj? Kion li estis faranta kiam vi lin vidis? Kion li diris? Kia li vidiĝis? Kien li iris? Kion li faras ĉi tie? Ĉu li demandis pri mi? Kie li restas? Kiamaniere li adiaŭis vin? Kaj kiam vi ree lin vidos? Respondu al mi per unu vorto.
Celio:
Vi devas antaŭe pruntepreni por mi la buŝon de Gargantuo. Tiu vorto estas tro granda por iu ajn buŝo havanta la amplekson de la nuna epoko. Respondi jes aŭ ne al ĉiu detalo estas pli multe ol respondi en kateĥismo.
Rozalindo:
Sed ĉu li scias ke mi estas en ĉi tiu arbaro, portante viran vestaĵon? Ĉu li ŝajnas bonsana kiel je tiu tago kiam li baraktis?
Celio:
Estas tiel facile kalkuli atomojn kiel solvi la proponojn de amanto. Sed gustumu mian trovadon de li, ĝuante tion per bona observado. Mi trovis lin kvazaŭ falintan kverkofrukton, sub arbo.
Rozalindo:
Oni povas prave ĝin nomi la arbo de Jupitero, kiam ĝi elfaligas tian frukton.
Celio:
Aŭskultu al mi, bona sinjorino.
Rozalindo:
Daŭrigu.
Celio:
Jen li kuŝis, laŭlonge sterniĝinte kvazaŭ vundita kavaliro.
Rozalindo:
Kvankam kompatinde estas vidi tian vidaĵon, tamen ĝi beligas la teron.
Celio:
Diru “haltu” al via lango, mi petas. Ĝi saltetas malĝustatempe. Li estis vestata kiel ĉasisto.
Rozalindo:
Ho, malbonsigne! Li venas por mortigi mian koron!
Celio:
Mi volus kanti mian kanton sen rekantaĵo. Vi malagordas min.
Rozalindo:
Ĉu vi ne scias ke mi estas virino? Kiam mi pensas, mi devas paroli. Daŭrigu, dolĉulino!
Celio:
Vi malagordas min. Silentu! Ĉu li ne venas ĉi tien?
Eniras Orlando kaj Jakveso.
Rozalindo:
Estas li: mallaŭte preteriru, kaj lin observu.
Jakveso:
Mi dankas vin pro via kuneco; sed, je bona fido, min tiel multe plaĉus esti sola.
Orlando:
Min ankaŭ; sed, por agi laŭ la modo,
Mi dankas vin pro la kuneco via.
Jakveso:
Adiaŭ. Kiel eble plej malofte
Ni do renkontu unu la alian.
Orlando:
Fariĝu ni pli bonaj malkonatoj.
Jakveso:
Mi petas al vi, ne plu difektu la arbojn, skribante amokantojn sur iliaj ŝeloj.
Orlando:
Mi petas al vi, ne plu difektu miajn versojn, malafable ilin legante.
Jakveso:
Ĉu Rozalindo estas la nomo de via amatino?
Orlando:
Jes, ĝuste.
Jakveso:
Ŝia nomo ne plaĉas al mi.
Orlando:
Oni ne sin ĝenis pri la plaĉado al vi, kiam oni ŝin nomobaptis.
Jakveso:
Kiel altkreska ŝi estas?
Orlando:
Tiel alta kiel mia koro.
Jakveso:
Vi estas plena je beletaj respondoj. Ĉu vi estas koninta la edzinojn de oraĵistoj, lerninte parkere la respondojn, el ringoj?
Orlando:
Ne. Sed mi respondas al vi el sentenco-tapetoj el kiuj vi mem elstudis viajn demandojn.
Jakveso:
Vi havas viglan spiriton. Mi opinias ke ĝi estas farita el la kalkanoj de Atalanto. Ĉu vi sidiĝos kun mi? Kaj ni du riproĉos nian amatinon, la mondon, kaj ĉiom da nia mizero.
Orlando:
Mi riproĉos neniun spiranton en la mondo, krom mi mem, kontraŭ kiu mi konas plej multe da kulpoj.
Jakveso:
Via plej malbona kulpo estas, ke vi amas.
Orlando:
Tio estas kulpo kiun mi ne donus interŝanĝe por via plej bona virto. Mi enuas je vi.
Jakveso:
Je mia fido, mi ĵus esperis trovi ŝercemulon, kiam mi vin trovis.
Orlando:
Li dronis en la rivereto: nur enrigardu, kaj vi lin vidos.
Jakveso:
Mi vidos tie sole mian propran bildon.
Orlando:
Kiu, laŭ mia opinio estas aŭ malsaĝulo aŭ nulo.
Jakveso:
Mi ne plu restos kun vi: adiaŭ, bona sinjoro Amo.
Orlando:
Mi ĝojas pro via foriro: adiaŭ, bona sinjoro Melankolio.
(Jakveso foriras.)
Rozalindo: (mallaŭte al Celio.)
Mi parolos al li kiel petola lakeo, kaj sub tiu rolo ludos la ŝercemulon kun li. Ĉu vi aŭdas, arbaristo?
Orlando:
Bone: kion vi volas?
Rozalindo:
Mi petas al vi, kioma horo estas?
Orlando:
Vi devus demandi al mi, kioma tago estas: ne estas horloĝo en la arbaro.
Rozalindo:
Do, estas neniu vera amanto en la arbaro; alie la ĉiuminuta sopirado kaj la ĉiuhora ĝemado eltrovus la malrapidan piedon de la Tempo, tiel bone kiel horloĝo.
Orlando:
Kaj kial ne la rapidan piedon de Tempo? Ĉu tio ne estus tiel prava?
Rozalindo:
Tute ne, Sinjoro: la Tempo iras laŭ diversaj rapidoj por diversaj personoj. Mi diros al vi por kiu la Tempo amblas, por kiu la Tempo trotas, por kiu la Tempo galopas, kaj por kiu la Tempo staras senmove.
Orlando:
Mi demandas al vi, por kiu li trotas?
Rozalindo:
Certe, li ageme trotas por junulino inter la kontraktado pri ŝia edziniĝo kaj la tago je kiu oni ĝin solenigas; se la tempospaco estas nur semajno, la paŝado de la Tempo estas tiel malfacila ke ĝi ŝajnas tiel longa kiel sep jaroj.
Orlando:
Por kiu amblas la Tempo?
Rozalindo:
Por pastro kiu ne konas latinan, kaj por riĉa viro kiu ne estas podagrulo; ĉar unu facile dormas pro tio, ke li ne povas studi, kaj la alia gaje vivas pro tio, ke li ne sentas doloron; ĉar unu malhavas tiun elportaĵon kiu estas malgrasiga kaj malŝparema klereco, kaj la alia ne konas la elportaĵon kiu estas peza teda malriĉegeco: por ĉi tiuj la Tempo amblas.
Orlando:
Por kiu li galopas?
Rozalindo:
Por ŝtelisto iranta al la pendigilo; ĉar kvankam li iras tiel mallaŭte kiel la piedo povas teron tuŝi, li pensas sin tro frue alveninta.
Orlando:
Por kiu la Tempo staras senmove?
Rozalindo:
Por advokatoj en la libertempo; ĉar ili dormas inter la periodoj, kaj tiam ili ne sentas kiel pasas la Tempo.
Orlando:
Kie vi loĝas, beleta junulo?
Rozalindo:
Kun ĉi tiu paŝtistino, mia fratino; ĉi tie, en la rando de la arbaro, kiel franĝo sur jupo.
Orlando:
Ĉu vi estas indiĝeno de ĉi tiu loke?
Rozalindo:
Kiel la kuniklo kiun vi vidas loĝanta tie, kie ŝi naskiĝis.
Orlando:
Via akcento estas iom pli bonsona ol tia, kian vi povus akiri en tiel malproksima loĝejo.
Rozalindo:
Oni ofte diris tion al mi: sed efektive, maljuna religiulo, onklo mia, kiu en sia juneco estis enlandulo, instruis al mi kiamaniere paroli; li konis la kortegon tro bone, ĉar tie li enamiĝis. Mi aŭdis lin leganta multajn paroladojn kontraŭ ĝi, kaj mi dankas al Dio ke mi ne estas virino, tuŝota de tiom da frivolaj peketoj pri kiom li kutime akuzis tiun tutan sekson.
Orlando:
Ĉu vi povas rememori kelkajn el la ĉefaj peketoj pri kiuj li akuzis la virinojn?
Rozalindo:
Estis neniuj ĉefaj; ili ĉiuj similis unu al la alia, same kiel moneroj; unu peketo ŝajnis terura ĝis kiam la sekvanta peketo venis por ĝin egali.
Orlando:
Mi petas al vi, rakontu kelke da ili.
Rozalindo:
Ne, mi ne malŝparos sanigilojn escepte por tiu, kiu estas malsana. Estas iu viro kiu vizitadas la arbaron, kaj difektas niajn arbojn skulptante “Rozalindon” sur iliaj ŝeloj; kiu pendigas odojn sur kratagoj, kaj elegiojn sur dornarbetaĵoj; ĉio ĉi, vere, diigas la nomon Rozalindon: se mi povus renkonti tiun amantaĉon, mi donus al li iom da bona konsilo, ĉar li ŝajne suferas pro la ĉiutaga amofebro.
Orlando:
Mi estas tiu, kiu tiel ŝanceliĝas pro amo: mi petas al vi, diru al mi la sanigilon de via onklo.
Rozalindo:
Neniuj el la signoj konataj de mia onklo estas sur vi. Li instruis al mi kiel malkaŝi viron enamiĝintan; mi estas certa ke vi ne estas kaptito en tia kaĝo el junkoj.
Orlando:
Kiaj estas liaj signoj?
Rozalindo:
Malgrasa vango, tia, kian vi ne havas; interniĝintaj okuloj, kaj lacigitaj, tiaj, kiajn vi ne havas; neparolema humoro, tia, kian vi ne havas; nezorgita barbo, tia, kian vi ne havas; sed tion mi pardonas al vi, ĉar via nura posedo de barbo estas rento de pli juna frato; plie, viaj ŝtrumpoj devus esti neligitaj, via ĉapo sen rubando, viaj manikoj nebutonumitaj, viaj ŝuoj nelaĉitaj, kaj ĉio sur vi devus montri senzorgan malesperon; sed vi ne estas tia viro; vi estas anstataŭe perfekta en via vestaĵo, kvazaŭ amante vin mem, pli ol iun alian.
Orlando:
Bela junulo, mi volus ke mi povu kredigi vin ke mi amas.
Rozalindo:
Mi kredu tion? Vi povas tiel baldaŭ kredigi ŝin mem, kiun vi amas; kaj mi vetas, ke ŝi pli kredeble kredos ol ŝi konfesos sian kredon: tio estas unu el la aferoj pri kiuj la virinoj ankoraŭ mensogas al siaj konscioj. Sed, vere, ĉu estas vi kiu pendigas sur la arboj la versojn en kiuj Rozalindo estas tiel multe admirata?
Orlando:
Mi ĵuras al vi, junulo, je la blanka mano de Rozalindo, ke mi estas tiu malfeliĉulo.
Rozalindo:
Sed ĉu vi tiel multe enamiĝas kiel viaj rimoj diras?
Orlando:
Nek rimado nek rezonado povas esprimi kiel multe.
Rozalindo:
La amo estas nur frenezo; kaj, mi diras al vi, ĝi tiom meritas malluman domon kaj vipilon, kiom la frenezuloj: kaj la kialo, pro kiu oni ne tiamaniere punas kaj kuracas amantojn, estas, ke tia frenezo estas tiel ĝenerala ke la vipistoj mem enamiĝas. Tamen mi pretendas ke mi povas ĝin kuraci per konsilado.
Orlando:
Ĉu iu ajn tiamaniere ĝin iam kuracis?
Rozalindo:
Jes, unu viro, kaj laŭ la jena maniero: li devis imagi min lia amatino; kaj mi ordonis al li ke li ĉiutage min amindumu: je tiuj okazoj, estante nekonstanta junulo, mi plendadis, mi min ŝajnigadis virineca, ŝanĝema, sopirema, kaj amema; fiera, kapricema, imitema, frivola, nekonstanta, plena je larmoj, plena je ridetoj; mi estis ia al ĉia pasio, kaj neniel vera al iu ajn pasio; kiel junuloj kaj virinoj estas pliparte estaĵoj de tia speco: jen mi lin ametis, jen mi lin malamis; jen mi lin amuzis, jen mi lin forpelis; jen mi ploris pro li, jen mi lin malestimis; mi pelis mian amindumanton el sia freneza amohumoro ĝis vivema frenezohumoro; tio estis, forlasi la plenan fluon de la mondo, kaj loĝi en angulo sole monaĥeja. Kaj tiel mi lin resanigis; kaj tiel mi prenos sur min lavi vian hepaton tiel pura kiel estas la koro de bona ŝafo, ke ne estos tie unu makulo da amo.
Orlando:
Mi ne volas esti resanigita, junulo.
Rozalindo:
Mi resanigos vin, se vi nur min nomus Rozalindo, kaj venus ĉiutage al mia dometo, por min amindumi.
Orlando:
Nu, je la fido de mia amo, mi venos: diru al mi kie ĝi estas.
Rozalindo:
Iru kun mi al ĝi kaj mi ĝin montros al vi: kaj survoje vi diros al mi kie en la arbaro vi loĝas. Ĉu vi iros?
Orlando:
Tre volonte, bona junulo.
Rozalindo:
Ne, vi devas min nomi Rozalindo. Venu, fratino, ĉu vi iros?
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo; Jakveso postvenas.
Tuŝ-ŝtono:
Venu rapide, bona Aŭdreo: mi alpelos viajn kaprojn,
Aŭdreo. Kaj kiel,
Aŭdreo? ĉu mi estas la viro? ĉu mia simpla mieno kontentigas al vi?
Aŭdreo:
Via mieno! Dio nin gardu! Kia mieno?
Tuŝ-ŝtono:
Mi estas ĉi tie kun vi kaj viaj kaproj, same kiel la plej kapricema poeto, honesta Ovido, estis inter la gotoj.
Jakveso: (mallaŭte.)
Ho sciado malbone loĝanta, pli malbone ol Jupitero en pajltegmentita domo!
Tuŝ-ŝtono:
Kiam ies versoj ne povas esti komprenataj, kaj lia spriteco ne povas esti helpata de tiu frumatura infano, la komprenado, tio pli mortfrapas ol granda kalkulo por malgranda ĉambro. Efektive, mi volus ke la dioj vin estu farintaj pli poeta.
Aŭdreo:
Mi ne scias kio estas “poeta”: Ĉu tio estas honesta laŭ vorto kaj ago? Ĉu ĝi estas veraĵo?
Tuŝ-ŝtono:
Ne, vere; ĉar la plej vera poezio estas plej ŝajniga; kaj amantoj volonte uzadas la poezion, kaj tio, kion ili ĵuras en poezio, povas esti dirata kiel amantoj ŝajnigas.
Aŭdreo:
Ĉu vi volus do ke la dioj estu min farintaj poeta?
Tuŝ-ŝtono:
Jes, vere; ĉar vi ĵuras al mi ke vi estas honesta: do, se vi estus poetino, mi povus iom esperi ke vi pretekstas.
Aŭdreo:
Ĉu vi ne volas ke mi estu honesta?
Tuŝ-ŝtono:
Ne, vere, escepte se vi estus malbela; ĉar honesteco kunigita kun beleco similas la uzadon de mielo kiel saŭco por sukero.
Jakveso: (mallaŭte.)
Li estas materialista ŝercemulo!
Aŭdreo:
Nu, mi ne estas bela; tial mi preĝas al la dioj, ke ili min faru honesta.
Tuŝ-ŝtono:
Nu, tio estu laŭ via volo, sed mi edziĝos je vi; tial mi vizitis Siron Oliveron Martekst, la paroĥestron de la plej proksima vilaĝo, kiu promesis renkonti nin en ĉi tiu loko en la arbaro, kaj nin edzigi.
Jakveso: (mallaŭte.)
Mi volus vidi ĉi tiun renkonton.
Aŭdreo:
Nu, la dioj donu al ni la feliĉecon!
Tuŝ-ŝtono:
Amen. Se oni ne havus kuraĝan koron, li povus ja ŝanceliĝi je tia provo; tial, ke ni havas ĉi tie nenian templon krom la arbaro, nenian kunvenon krom kornhavaj bestoj. Sed kio, nu! Kuraĝu! Same kiel kornoj estas malagrablaj, ili estas necesaj. Oni diras, ke multe da homoj ne travivas eluzadon de siaj posedaĵoj: prave; multe da homoj havas bonajn kornojn, kaj ne travivas eluzadon de ili. Nu, tio estas la doto de lia edzino; li mem ne ĝin akiris. Kornoj? Jes, certe: – malriĉuloj sole? Ne, ne; la plej nobla cervo havas ilin tiel grandaj kiel la fripono. Ĉu la fraŭlo estas tial benita? Ne: same kiel murhava urbo estas pli inda ol vilaĝo, tiel la frunto de edzigita viro estas pli honorinda ol la nuda frunto de fraŭlo; kaj ju pli multe defendado superas mallertecon, des pli multe korno estas pli valora ol la bezonado. Jen venas Siro Olivero.
Eniras Siro Olivero Martekst.
Siro Olivero Martekst, vi estas bonvena; ĉu vi finos je ni ĉi tie sub tiu ĉi arbo, aŭ ĉu ni iru kun vi al via kapelo?
Siro Olivero:
Ĉu estas neniu ĉi tie por fordoni la virinon?
Tuŝ-ŝtono:
Mi ne ŝin akceptos kiel la donacon de iu ajn viro.
Siro Olivero:
Vere, ŝi devos esti donita, alie la edziĝo ne estos laŭleĝa.
Jakveso:
Komencu! komencu! mi ŝin donacos.
Tuŝ-ŝtono:
Bonan vesperon, bona Sinjoro kiel-nomita: kiel vi sanas? Vi estas tre bonvena: Dio vin rekompencu pro via ĵusantaŭa kunularo: mi tre ĝoje vin vidas: jen bagatelo por fari ĉi tie,
Sinjoro: ne, remetu la ĉapelon, mi petas.
Jakveso:
Ĉu vi edziĝos, multkolorulo?
Tuŝ-ŝtono:
Same kiel la bovo havas sian jugon,
Sinjoro, la ĉevalo sian bridon, kaj la falko siajn sonorilojn, tiel la homo havas siajn dezirojn; kiel kolomboj kunbekiĝas, tiel edzigotoj volus gustumi.
Jakveso:
Sed ĉu vi, viro kun tia edukado, edziĝus sub arbetaĵo, kvazaŭ almozulo? Iru al la preĝejo, kaj havu bonan pastron kiu povas klarigi al vi, kio estas la edziĝado: ĉi tiu homaĉo nur vin kunigos kiel oni kunigas panelaron: tiam unu el vi pruvigos malŝvelita panelo, kaj kvazaŭ nematura ligno, kurbiĝos, kurbiĝos, kurbiĝos.
Tuŝ-ŝtono: (mallaŭte.)
Mi ne estas certa ke mi ne preferus esti edzigita de li anstataŭ iu alia: ĉar kredeble li ne bone min edzigos; kaj ne estante bone edzigite, mi havos pli bonan pretekston por poste forlasi mian edzinon.
Jakveso:
Nu, iru do kun mi; konsilos mi al vi.
Tuŝ-ŝtono:
Nu venu, ho Aŭdreo, dolĉkore,
Ni devas edziĝi, aŭ vivi malbonmore. Adiaŭ,
Sinjoro Olivero; ne, – Ho dolĉa Olivero,
Ho brava Olivero. Ne min forlasu post vi. Sed, –
Forvagu do, foriru, Mi diras, al vi, iru!
Mi ne edziĝos per vi.
(Jakveso, Tuŝ-ŝtono, kaj Aŭdreo foriras.)
Siro Olivero:
Tio ne estas grava. Neniu fantaziulo el ili formokos min el mia profesio.
(Li foriras.)
Eniras Rozalindo kaj Celio.
Rozalindo:
Tute ne parolu al mi: mi volas plori.
Celio:
Nu, ploru, mi petas; sed tamen bonvole memoru ke larmoj ne decas al viro.
Rozalindo:
Sed ĉu mi ne havas bonan kialon por plori?
Celio:
Tiel bonan kialon kiel oni povus deziri; tial, ploru.
Rozalindo:
Liaj haroj mem havas hipokritan koloron.
Celio:
Ili havas iom pli brunan koloron ol tiuj de Judaso; efektive, liaj kisoj estas la infanoj mem de Judaso.
Rozalindo:
Je mia fido, liaj haroj havas belan koloron.
Celio:
Bonegan koloron. Via kaŝtana koloro estis ĉiam la plej bona.
Rozalindo:
Kaj lia kisado estas tiel plena je sankteco kiel la tuŝado de sankta pano.
Celio:
Li aĉetis paron da marmoraj lipoj de Diano: monaĥino de vintra fratulinaro ne kisas pli religie: la ĉasteca glacio mem enestas en ili.
Rozalindo:
Sed kial li ĵuris ke li venos hodiaŭ matene, kaj tamen ne venas?
Celio:
Nu, certe, enestas neniom da vero en li.
Rozalindo:
Ĉu vi tiel opinias?
Celio:
Jes; mi opinias ke li ne estas ŝtelisto de monujoj aŭ de ĉevaloj; sed koncerne lian verecon en amo, mi ja pensas lin tiel malplena kiel kovrita pokalo aŭ vermdetruita nukso.
Rozalindo:
Ĉu vi ne pensas lin fidela en amo?
Celio:
Jes, kiam li enamiĝas; sed mi opinias ke li ne enamiĝis.
Rozalindo:
Vi lin aŭdis rekte ĵuri ke li enamiĝis.
Celio:
Ke li estis enamiĝinta, ne ke li ankoraŭ enamiĝas: la ĵuro de amanto ne estas pli fidinda al la parolo de vinoĉerpisto: ili ambaŭ pruvas falsajn kalkulojn. Li estas sekvanto de via patro la Duko, ĉi tie en la arbaro.
Rozalindo:
Mi renkontis la Dukon hieraŭ, kaj multe interparolis kun li: li demandis al mi de kia familio mi devenas; mi respondis al li, de tiel bona kiel li mem; tiam li ridis, kaj min lasis foriri. Sed kial ni parolas pri patroj, kiam ekzistas tia viro kia Orlando?
Celio:
Ho, tiu estas brava viro! Li skribas bravajn versojn, parolas bravajn vortojn, ĵuras bravajn ĵurojn, kaj ilin brave rompas, tute transe, tra la koro de sia amatino; same kiel mallerta lancisto, kiu spronpikas sian ĉevalon sur unu flanko sole, rompas sian bastonon kiel vera malspritulo: sed ĉio estas brava kion la juneco rajdas kaj la malsaĝeco gvidas. Kiu venas ĉi tien?
Eniras Koreno.
Koreno:
Gemastroj, ofte vi demandis pri
Paŝtisto suferanta pro la amo, –
Ĉar lin vi foje vidis sur la herbo
Sidanta apud mi, laŭdanta
La paŝtistinon malŝateman,
Fieran, sian amatinon.
Celio:
Nu, kio pri li?
Koreno:
Se vi volas vidi
La palan haŭton de la vera amo
Kaj ruĝan brilon de fiera moko
Ludantaj bone bonan teatraĵon,
Foriru iom, kaj mi vin kondukos,
Se vi ĝin volus vidi.
Rozalindo:
Jes, ni iru!
Rigardi la amantojn ja konsolas
Personon kiu amas. Nin konduku
Al tiu vidindaĵo, kaj vi diros
Ke mi en tiu lud’ ageme ludos.
(Ĉiuj foriras.)
Eniras Silvio kaj Febino.
Silvio:
Febino kara, ne min malestimu;
Ho ne, Febino, diru ke vi ne
Min amas, sed ne tion akre diru.
La ordinara eĉ ekzekutisto,
Li kies koron la vidad’ kutima
De morto severigas, tamen ne
Faligas la hakilon trans la kolon
Antaŭ li kliniĝintan, antaŭ ol
Pardonon peti: ĉu vi estos pli
Severa ol la viro kiu gajnas
La vivrimedojn per la sangaj gutoj?
Eniras Rozalindo, Celio, kaj post ili Koreno.
Febino:
Ekzekutisto mi ne volus esti:
Mi vin evitas, ne volante vundi;
Vi diras al mi, ke l’ mortigo kuŝas
En la okuloj miaj: certe estas,
Kredeble ankaŭ, ke okuloj, kiuj
Plej delikataj kaj plej molaj estas,
Fermante siajn malkuraĝajn pordojn
Je eĉ pulveroj, estus do nomataj
Tiranoj, mortigistoj, kaj buĉistoj!
Nu, kiel eble plej mi eksulkigos
La frunton kontraŭ vi, kaj se l’ okuloj
Vin povas vundi, ili vin mortigu!
Ŝajnigu nun svenadon; nun vi falu;
Se vi ne tion povas, hontu do!
Mensogu ne, dironte ke l’ okuloj
La miaj estas mortigantoj; nu,
La vundon montru, kiun mi ekfaris
Per la okuloj miaj: gratu vin
Per nura pinglo, kaj ankoraŭ restos
Grataĵo ia; kontraŭ junko tiam
Apogu vin, kaj via polmo montros
Cikatron kaj impreson ja senteblan,
Post kelka tempo; sed l’ okuloj miaj
Celinte al vi, tute ne vin vundis:
Mi estas certa ke nenia forto
Ekzistas en okuloj, kiu povas
Dolori.
Silvio:
Ho, Febino kara, se
Vi iam, – kaj vi mem ne scias kiam, –
Renkontos ĉe la vango de alia
La povon de la Amo, vi eksentos
La nevideblan vundon, kiun faras
La akraj sagoj de la Amo.
Febino:
Dume, Ĝis tiu tempo, ne alproksimiĝu:
Kaj, kiam venos tiu temp’ malgaja,
Min dolorigu per mokado; ne
Kompatu min; sammaniere kiel
Ĝis tiu tempo mi ne vin kompatos!
Rozalindo:
Sed kial do? Nu, de patrino kia
Devenas vi, – samtempe ĝojegante
Kaj insultante je malfeliĉulo?
Nu, kvankam vi belecon ja ne havas, –
Kaj, je la fido mia, mi ne vidas
Pli multe da ĝi sur vizaĝo via
Ol povus sen kandelo enlitiĝi, –
Ĉu vi, pro tio sole, devas esti
Fiera kaj entute senkompata?
Nu, kion vi intencas? Kial vi
Rigardas min? Pli multe mi ne vidas
Ĉe vi, ol ĉe la ordinara speco
De ia pretfarita kreitaĵo
De la Naturo. Nu, je mia vivo!
Mi opinias ke ŝi eĉ intencas
Ensorĉi ankaŭ la okulojn miajn!
Ho ne, fraŭlin’ fiera, ne ĝin celu:
Nek brovoj nigraj, nek la nigraj haroj,
Silkecaj, nek l’ okuloj hele nigraj,
Nek via bela vango, povas dresi
L’ animon mian por vin adoradi.
Ŝafisto stulta, kial vi ŝin sekvas,
Simile al la nebuleca Sudo,
Pro l’ vento kaj la pluvo blovetanta?
Pli bela viro estas vi miloble,
Ol ŝi virino bela estas: plie,
Pro tiaj malsprituloj, kiaj vi,
La mond’ fariĝas plena je infanoj
Malbelaj: La spegulo ne ŝin flatas,
Ŝin flatas sole vi, kaj ŝi, pro tio,
Sin pensas pli belega ol la trajtoj
De la vizaĝo ŝia povas montri.
Fraŭlino, vin rekonu! Genufleksu,
Kaj, dum vi fastas, danku la Ĉielon
Pro l’ amo de bonulo. Mi konsilas
Amike kaj mallaŭte al vi, jene:
Ekvendu kiam ajn vi povas. Vi
Ne plaĉos ĉiam al la aĉetonto:
Pardonon petu de la vir’. Lin amu,
Akceptu lin: ĉar malbelino ŝajnas
Ankoraŭ pli malbela se ŝi mokas.
Ŝin prenu do, paŝtisto, kaj adiaŭ.
Febino:
Junulo dolĉa, min riproĉu tiel
Dum tuta jaro, ĉar mi ja preferas
Aŭskulti tian riproĉadon vian
Plivole ol amindumadon lian.
Rozalindo:
Li enamiĝis je via malbeleco, kaj ŝi enamiĝos je mia kolero. Se tio estas vera, tiel rapide kiel ŝi respondas al vi per malafablaj rigardoj, mi petole parolos al ŝi per maldolĉaj vortoj. Kial vi tiamaniere rigardas min?
Febino:
Pro nenia malamo al vi.
Rozalindo:
Mi petas, ne al mi ekenamiĝu!
Mi estas pli perfida ol la ĵuroj
Faritaj en la vino. Kaj aldone
Mi ne vin ŝatas. Se vi volas koni
La domon mian, jen ĝi estas, apud
La olivarbetaĵo, tre proksima.
Fratino, ĉu vi iros? Nu, paŝtisto,
Petegu forte. Venu do, fratino.
Kondutu, paŝtistino, pli afable,
Kaj ne fiera estu. Ĉar neniu
Pli malfeliĉa estas ol ĉi tiu.
Nu, venu al la ŝafinaro nia.
(Rozalindo, Celio, kaj Koreno foriras.)
Febino:
Paŝtist’ mortinta, nun mi trovas prava
La frazon vian, kaj ĝi estas grava:
“Neniu amis, ne enamiĝinte,
L’ amaton unufoje ekvidinte.”
Silvio:
Febino kara, –
Febino:
Kion do vi diras, Silvio?
Silvio:
Min kompatu, kara.
Febino:
Nu, mi kompatas vin, Silvio kara.
Silvio:
Sed kie ajn kompato estas, tie
Sendolorigo devus esti. Tial
Se vi bedaŭras mian amdoloron,
Per via amo vi forigos mian
Malĝojon, kaj la malgajecon vian.
Febino:
Vi havas mian amikeman amon.
Silvio:
Mi vin deziras.
Febino:
Vi avara estas. Silvio, iam mi malamis vin,
Ankoraŭ mi ne amas vin; sed tamen,
Ĉar pri la amo bone vi parolas,
Mi nun elportos vian kunulecon,
Je kiu mi antaŭe tre enuis.
Mi ankaŭ donos al vi okupadon:
Sed ne deziru pluan rekompencon
Ol vian ĝojon pro la okupado.
Silvio:
Perfekta tiel mia amo estas,
Kaj sankta, kaj mi tiom ja malhavas
Da via komplezemo, ke mi pensos
Ke mi rikolton sufiĉegan havas,
Kvazaŭe rikoltante nur la spikojn
Rompitajn, kiam jam la rikoltistoj
Forportis la rikolton mem. Kelkfoje
Donacu nur rideton, kaj je tiu
Mi nutros min.
Febino:
Sed ĉu vi konas tiun,
La junan viron kiu ĵus parolis?
Silvio:
Ne bone, sed mi ofte lin renkontis:
La domon li aĉetis, kaj bienon,
De tiu malagrabla maljunulo.
Febino:
Mi ne lin amas, kvankam mi demandas
Pri li; li estas nur petola knabo;
Sed bone li parolis; tamen, vortoj
Valoras kion? Sed la vortoj plaĉas
Se nur la parolanto kontentigas
Al sia aŭdantar’; li estas bela,
Sed ne tre bela; li fiera estas,
Sed la fiero certe lin beligas;
Li estos bela viro. Plej laŭdinda
La vizaĝhaŭto lia; kion ajn
Li diris malĝentile, li nuligis
Per ekrigardoj el l’ okuloj belaj.
Li ne altkreska estas, sed sufiĉe
Por lia aĝo. Liaj lipoj havas
Ruĝecon belan, iom pli brilegan
Ol liaj vangoj. Tia diferenco
Ekzistas inter la konstante ruĝa
Kaj multkolora silko. Nu, Silvio,
Virinoj iuj, tiel lin vidinte,
Detale, kiel mi, sendube estus
Je li enamiĝinta; miaflanke,
Mi nek lin amas, nek malamas lin;
Sed mi pli multe da kialo havas
Por lin malami ol por ami lin:
Ĉar li pro kia rajto min riproĉis?
Li nomis nigraj la okulojn miajn,
Kaj miajn harojn nigraj. Ankaŭ nun
Mi rememoras, ke li mokis min.
Mi miras kial ajn mi ne respondis:
Nu, do; nefari ne kvitanci estas;
Mi skribos insulteman letereton, –
Vi tien portos ĝin, ĉu ne, Silvio?
Silvio:
Febino, tre volonte.
Febino:
Tuj mi skribos.
Material’ por tio jam enestas
En mia kor’, kaj en la cerbo mia.
Maldolĉa kaj abrupta kontraŭ li
Mi estos. Nu, Silvio, iru kun mi.
(Ambaŭ foriras.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.