La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL PLAĈAS AL VI

Aŭtoro: William Shakespeare

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO IV.

SCENO I.

La arbaro.

Eniras Rozalindo, Celio kaj Jakveso.

Jakveso:

Mi petas, bela junulo, permesu ke mi bone konatiĝu kun vi.

Rozalindo:

Oni diras ke vi estas malgajulo.

Jakveso:

Mi estas tia; mi preferas tion, plivole ol la ridado.

Rozalindo:

Oni kiu estas ekstreme tia aŭ la malo estas abomenulo, kaj meritas ĉiun modernan riproĉon, pli multe ol drinkuloj.

Jakveso:

Nu, estas bone esti malgaja, kaj nenion diri.

Rozalindo:

Sed, do, estus bone esti nura stango.

Jakveso:

Mi havas nek la konkureman melankolion de klerulo; nek la fantazieman melankolion de muzikisto: nek la fieran melankolion de kortegano; nek la ambician melankolion de soldato; nek la politikan melankolion de advokato; nek la delikatan melankolion de sinjorino; nek la melankolion de amanto, kiu enhavas ĉiujn ĉi; sed mi havas mian propran melankolion, elfaritan el multaj sanigaj kreskaĵoj, eltiritan el multaj objektoj; kaj ankaŭ el la diversa meditado pri miaj vojaĝoj, kiu ofta meditado min enprofundigas en plej spritan malgajecon.

Rozalindo:

Vi estas vojaĝinto! Je mia fido, vi havas bonan kialon por esti malgaja! Mi timas ke vi vendis viajn proprajn bienojn, por povi vidi tiujn de aliaj viroj; tial, esti multe vidinta kaj neniom posedanta estas havi riĉajn okulojn kaj malriĉajn manojn.

Jakveso:

Jes, mi gajnis mian spertadon.

Rozalindo:

Kaj via spertado vin malgajigas: mi preferus ŝercemulon por min gajigi, plivole ol la spertadon por min malgajigi; kaj plivole ol vojaĝi por ĝin akiri.

Eniras Orlando.

Orlando:

Ho, bonan tagon, kara Rozalindo.

Jakveso:

Nu do, adiaŭ, se vi parolas per senrimaj versoj.

(Li foriras.)

Rozalindo:

Adiaŭ,
Sinjoro Vojaĝinto. Atentu, ke vi kartavu, kaj portu strangan vestaĵon; malalte taksu ĉiun profiton de via propra lando; malŝatu vian naskiĝejon, kaj preskaŭ riproĉu Dion, tial, ke Li donis al vi tian mienon kian vi havas; aŭ mi apenaŭ pensos ke vi iam naĝis en gondolo. Nu, kiel do,
Orlando? Kie vi estis la tutan tempon? Ĉu vi estas amanto! Se vi duan fojon tiel kondutos kontraŭ mi, neniam plu venu antaŭ miajn okulojn!

Orlando:

Sed mia bela Rozalindo, mi venis malpli ol unu horon post la decidita horo.

Rozalindo:

Vi rompus horan promeson je amo! Li kiu dividos minuton en mil partojn, kaj rompos nur parton de la milono de minuto, en aferoj de amo, – oni povus diri pri li ke Kupido lin frapis amike sur la ŝultron, sed lia koro estas netuŝita.

Orlando:

Pardonu al mi, kara Rozalindo.

Rozalindo:

Ne, se vi tiel prokrastos, ne venu al mi plu: mi tiel multe dezirus ke limako min amindumu.

Orlando:

Limako?

Rozalindo:

Jes, limako: ĉar, kvankam li malrapide venas, li portas sian domon sur la kapo; pli bonan doton, mi opinias, ol vi donos al virino; aldone, li kunportas sian sorton kun si.

Orlando:

Kio estas tio?

Rozalindo:

Nu, kornoj, pro kiuj tia viro, kia vi, volonte ŝuldas al la edzino. Sed li venas armite je sia riĉeco, kaj malhelpas la kalumnion de sia edzino.

Orlando:

La virto ne produktas kornojn; kaj mia Rozalindo estas virta.

Rozalindo:

Kaj mi estas via Rozalindo.

Celio:

Plaĉas al li vin tiel nomi; sed lia Rozalindo havas pli belan vizaĝon ol vi.

Rozalindo:

Rapidu, amindumu min, amindumu min; ĉar nun mi estas tre gaja kaj kredeble konsentus. Kion vi nun dirus al mi, se mi ja estus via Rozalindo mem?

Orlando:

Mi vin kisus, antaŭ ol paroli.

Rozalindo:

Ne, vi devus unue paroli; kaj kiam vi havus nenion plu por diri, vi povus kapti la okazon por kisi.

Orlando:

Kion fari, se ŝi malpermesus la kison?

Rozalindo:

Tiam ŝi vin devigas peti, kaj de tio komenciĝas nova interparolado.

Orlando:

Kiu povus havi nenion por diri, estante ĉe sia amata amatino?

Rozalindo:

Certe, vi mem havus nenion por diri, se mi estus via amatino, aŭ mi pensus mian honestecon pli granda ol mian spritecon.

Orlando:

Kiel! Ĉu mi havus nenion por diri?

Rozalindo:

Ne. Ĉu mi ne estas via Rozalindo?

Orlando:

Mi ĝoje diras ke vi estas ŝi, ĉar mi volonte parolos pri ŝi.

Rozalindo:

Nu, pro ŝi persone, mi diras al vi ke mi ne vin akceptos.

Orlando:

Do, pro mi persone, mi mortos.

Rozalindo:

Ne, do, mortu per anstataŭanto. La kompatinda mondo havas preskaŭ sesmil jarojn, kaj en tiu tuta tempo neniu viro mortis, en sia propra persono, pro amo. Oni mortbatis Troilon per greka bastonego; tamen li faris sian eblon por antaŭe morti, kaj li estas unu el la imitinduloj, rilate al amo. Leandro estus vivinta multajn jarojn, kvankam Hero fariĝis monaĥino, escepte pro varma somermeza nokto; ĉar la bona junulo nur eliris por sin bani en la Helesponto, kaj, venkite de konvulsio, li dronis: kaj la malsaĝaj historiistoj de tiu epoko eltrovis ke Hero de Sestoso tion okazigis; sed ĉiuj ĉi estas mensogaĵoj; viroj mortis, de tempo al tempo, kaj vermoj ilin manĝis, sed ne pro la amo.

Orlando:

Mi ne volus ke mia efektiva Rozalindo tiel opiniu: ĉar, mi ja kredas, ŝia malrideto povus min mortigi.

Rozalindo:

Ne, je ĉi tiu mano, ĝi ne mortigus eĉ muŝon. Sed nu, mi estos via Rozalindo en pli afabla humoro; petu de mi kion ajn vi volas, mi ĝin permesos.

Orlando:

Do, min amu,
Rozalindo.

Rozalindo:

Jes, je mia fido, mi faros tion, vendrede kaj sabate kaj ĉiam.

Orlando:

Kaj vi min akceptos?

Rozalindo:

Jes, kaj dudek tiajn virojn.

Orlando:

Kion vi diras?

Rozalindo:

Ĉu vi ne estas bona?

Orlando:

Mi esperas ke jes.

Rozalindo:

Nu do, ĉu oni povus deziri tro multe da bona afero? Venu, fratino mia, vi estu la pastro, kaj nin edzigu. Donu al mi la manon,
Orlando. Kion vi diras, fratino mia?

Orlando:

Mi petas al vi, nin edzigu.

Celio:

Mi ne povas diri la vortojn.

Rozalindo:

Vi devos komenci, “Ĉu vi,
Orlando, – ”

Celio:

Silentu. Ĉu vi Orlando, prenos ĉi tiun Rozalindon por la edzino?

Orlando:

Jes.

Rozalindo:

Jes, sed kiam?

Orlando:

Nun, tuj kiam ŝi povos nin edzigi.

Rozalindo:

Tiam vi devos diri “Mi prenas vin,
Rozalindo, por la edzino.”

Orlando:

Mi prenas vin,
Rozalindo, por la edzino.

Rozalindo:

Mi povus peti de vi vian rajtskribaĵon; sed mi vin prenas,
Orlando, por mia edzo: jen estas fraŭlino kiu antaŭiras la pastron; kaj certe la virina pensado antaŭiras la virinan agadon.

Orlando:

Tion faras ĉiuj pensoj: ili havas flugilojn.

Rozalindo:

Nun diru al mi kiom da tempo vi retenos ŝin, post kiam vi ŝin posedas.

Orlando:

Ĉiam, kaj unu tagon aldone.

Rozalindo:

Diru “unu tagon,” ellasante la “ĉiam.” Ne, Orlando; viroj estas aprilo kiam ili amindumas, decembro kiam ili edziĝas; fraŭlinoj estas majo kiam ili estas fraŭlinoj, sed la vetero ŝanĝiĝas kiam ili fariĝas edzinoj. Mi estos pli ĵaluza je vi ol Berbera kolombo estas ĵaluza je la kolombino; mi estos pli kriema kontraŭ vi ol papago estas kriema kontraŭ la pluvo. Mi ploros pro nenio, same kiel Diano en la fontano, kaj mi ploros kiam vi volos esti gaja: mi ridos kiel hieno, precipe kiam vi volos dormi.

Orlando:

Sed ĉu mia Rozalindo tiamaniere kondutos?

Rozalindo:

Je mia vivo, ŝi kondutos same kiel mi.

Orlando:

Ne, ŝi estas saĝa.

Rozalindo:

Jes, alie ŝi ne estus sufiĉe saĝa por fari ĉi tion: ju pli saĝa, des pli petola: fermu la pordojn por reteni virinan spritecon, kaj ĝi eliros el la fenestro; fermu tiun, kaj ĝi eliros el la seruro; fermu tiun, kaj ĝi elflugos kune kun la fumo de la kamentubo.

Orlando:

Mi devos vin lasi sola,
Rozalindo, la venontajn du horojn.

Rozalindo:

Ho ve, kara amato, mi ne povas elporti vian foreston dum du horoj!

Orlando:

Mi devos servi la Dukon je la tagmeza manĝo; je la dua mi estos ree ĉe vi.

Rozalindo:

Jes, iru vian vojon; mi scias kia vi estos pruvata; mia amiko diris tion al mi, kaj mi ne malpli ĝin suspektis; tiu flatloga lango via gajnis mian koron; estante malproksima nur unu ĵeton, venu, tial, ho morto! La dua estas la decidita horo?

Orlando:

Jes, dolĉa Rozalindo.

Rozalindo:

Je mia fido, kaj plej serioze, kaj je ĉiuj beletaj ĵuroj, kiuj ne estas danĝeraj, se vi ne plenumos vian promeson, aŭ se vi venos unu minuton post la decidita horo, mi pensos vin la plej kompatinda malplenumanto de promesoj, kaj plej falsa amanto, kaj plej malinda je Rozalindo, kiun oni povus elekti el la aroj da nefideluloj. Tial, evitu mian riproĉon, kaj plenumu vian promeson.

Orlando:

Mi ĝin plenumos tiel solene kvazaŭ vi estus efektive mia Rozalindo; tial, adiaŭ.

Rozalindo:

Nu, la Tempo estas la maljuna juĝisto kiu esploras pri ĉiu tia ofendanto; tial, la Tempo juĝu. Adiaŭ.

(Orlando foriras.)

Celio:

Vi ja malbone kondutis kontraŭ nia sekso en via amparolado.

Rozalindo:

Ho kuzineto, kuzineto, mia kara kuzineto, ke vi komprenu kiel profunde mi enamiĝis! Sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas nekonatan fundon, same kiel la golfo Portugala.

Celio:

Pli kredeble ĝi estas senfunda; tuj kiam vi enverŝas amon, la amo elverŝiĝos.

Rozalindo:

Ne, tiu sama fileto de Venuso, kiun naskis la pensado, la kolereto, kaj la frenezo, tiu blinda petola knabo, kiu atakas ĉies okulojn pro tio, ke liaj propraj ne vidas, – li decidu kiel profunde mi enamiĝis. Mi diras al vi, Alieno, mi ne povas elporti la foreston de Orlando: mi foriros por trovi ombritan lokon kie mi povos sopiri ĝis kiam li venos.

Celio:

Kaj mi dormos.

(Ambaŭ foriras.)

SCENO II.

La arbaro.

Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.

Jakveso:

Kiu estas li kiu mortigis la cervon?

Lordo:

Estas mi,
Sinjoro.

Jakveso:

Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?

Arbaristo:

Jes,
Sinjoro.

Jakveso:

Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.

KANTO

Arbaristo:

Cervon li trafis ja por ni,
La felon, kornojn, portu li.
Lin kantu hejmen.

(Ceteraj kantas rekantaĵon.)

Ne estu je la korn’ hontem’.
Ekzistis ĝi antaŭ vi mem:
Ĝin via avo portis,
Kaj ĝin la patro portis.
La korn’, la korn’, la brava korn’,
Ho ne mokinda tiu korn’.

(Ĉiuj foriras.)

SCENO III.

La arbaro.

Eniras Rozalindo kaj Celio.

Rozalindo:

Kion vi opinias nun? Ĉu ne estas jam post la dua? Kaj Orlando ne ĉeestas!

Celio:

Mi kredas certe, ke pro pura amo kaj maltrankvila cerbo, li prenis sian pafarkon kaj sagojn, kaj foriris por dormi. Rigardu, kiu venas ĉi tien?

Eniras Silvio.

Silvio:

Junulo bela, jen por vi sendaĵo:
Febino mia kara sendis ĝin.
La enhavaĵon mi ne konas, tamen,
Pro ŝia frunt’ severa, dum ŝi skribis,
Kaj akra maniero, mi suspektas
Ke ĝi koleran sencon havas; tial
Pardonu min, senkulpan alportinton.

Rozalindo:

La Paciencon mem surprizus tia
Letero, kaj ŝi ludus fanfarulon;
Nu, oni, kiu tion ĉi elportus,
Elportus ĉion: jen ŝi min sciigas
Ke mi nebela, malĝentila estas;
Ŝi nomas min fiera, kaj informas,
Ke ŝi ne povus ami min, se viroj
Malmultenombraj kiel la feniksoj
Fariĝus! Nu, je mia fido! Mi
Ne celas ŝian amon! Kial do
Ŝi skribis al mi tiel? Vi, paŝtisto,
Vi mem elverkis tiun ĉi leteron.

Silvio:

Ne, mi insistas tute ne mi konas
La enhavaĵon. Ĝin Febino skribis.

Rozalindo:

Ho, malsaĝulo. Vi venkita estas De
Amo. Mi ekvidis ŝian manon;
Ŝi havas ledan manon, kaj malpalan;
Mi ja supozis ke ŝi portas gantojn,
Sed estis ŝiaj manoj; ŝi ja havas
La manojn de laboristino. Tamen
Negrava estas tio. Mi deklaras
Ke ŝi ne verkis tiun ĉi leteron.
Ne, viro ĝin elverkis, kaj ĝin skribis.

Silvio:

Certe, ŝi skribis ĝin.

Rozalindo:

Kruela kaj bruega stil’ enestas,
Eĉ por la elvokantoj al batalo:
Ŝi min insultas: la virina cerbo
Ne povus naski tian malĝentilan
Verkaĵon, tiel etiopajn vortojn,
Pli nigrajn laŭ efekto ol mieno.
Ĉu vi deziras aŭdi la leteron?

Silvio:

Se plaĉas al vi, ĉar mi ne ĝin aŭdis;
Pli multe tamen pri la krueleco
De Febineto jam aŭdinte.

Rozalindo:

Aŭdu Laŭ kia modo la tirano skribis:

(legas)

Ĉu vi paŝtist’ el di’ fariĝis,
Ke kor’ virina enamiĝis?
Ĉu virino povas tiamaniere riproĉegi?

Silvio:

Ĉu vi nomas tion riproĉego?

Rozalindo: (legas)

Ĉu demetante la diecon,
Vi tial mokas koramecon?
Ĉu iam vi aŭdis tian riproĉegon?
Dum nuraj viroj amindumis,
Nenian vundon ĝi plenumis.
Ŝi nomas min bruto. Se moko el l’ okuloj viaj
La amon naskas en la miaj,
Ho ve, do kion ili naskus,
Se sub mildeco ili maskus!
Mi amis vin, malgraŭ riproĉoj,
Do kiom gajnus viaj petoj!
Li kiu portas tion al vi
Ne scias pri la amon en mi;
Per li decidon diru vian
Ĉu vi akceptos l’ amon mian;
Se vi rifuzos la proponon,
Havante en la koro ŝtonon,
Se tion devos li raporti,
Mi tuj eltrovos kiel morti.

Silvio:

Ĉu vi nomas ĉi tion riproĉo?

Celio:

Ho ve, kompatinda paŝtisto!

Rozalindo:

Ĉu vi lin kompatas? Ne, li ne meritas kompaton. Ĉu vi volas ami tian virinon? Jen, ŝi faras el vi instrumenton, por muziki je vi falsajn tonojn! Tio estas neelportebla! Nu, iru vian vojon al ŝi, – ĉar mi vidas ke la amo jam faris el vi dresitan rampaĵon, – kaj diru ĉi tion al ŝi: ke se ŝi min amas, mi ordonas al ŝi ke ŝi vin amu; kaj se ŝi ne obeos, mi ne ŝin akceptos, escepte se vi pro ŝi pledos. Se vi estas vera amanto, foriru, ne respondante; ĉar jen venas aliaj personoj.

(Silvio foriras.)

Eniras Olivero.

Olivero:

Amikoj, bonan tagon! Ĉu vi scias
En tiu ĉi landparto kie staras
Domet’ de olivarboj enbarita?

Celio:

Jes, okcidente, en valet’ apuda:
Tenante je la dekstra tiun vicon
De saliketoj, laŭ la rivereto
Murmuretanta tie, vi alvenos
Al tiu eta domo. Sed nuntempe
Neniu ĉe ĝi estas.

Olivero:

Se mi juĝas
Laŭ priskribaĵ’ donita, mi vin konas:
Ĉar oni diris, “La junulo estas
Virinsimila, blonda, kaj kondutas
Kiel fratin’ matura: la virino
Malalta estas, kaj pli brunvizaĝa
Ol sia frato:” Ĉu vi mem ne estas
La posedanto de l’ serĉata domo?

Celio:

Sen fanfaron’ ni diros, jes, ni estas.

Olivero:

Orlando al vi sin rememorigas,
Sendante nun al tiu ĉi junulo –
De li nomita lia Rozalindo, –
La jenan sangkovritan poŝotukon.
Ĉu vi li estas?

Rozalindo:

Jes. Pri kio do
Ni devus nun el tio ĉi sciiĝi?

Olivero:

Pri hontindaĵo mia; se vi volas
De mi sciiĝi kia vir’ mi estas,
Kaj kiel, kial, kie la poŝtuko
Sangmakulita estas.

Celio:

Jes, rakontu!

Olivero:

Orlando, kiam li de vi foriris,
Promesis al vi ke post unu horo
Li tuj revenos. Tiam tra l’ arbaro,
Jen dolĉe jen maldolĉe meditante,
Formarŝis li. Aŭskultu kio okazis!
Ekrigardante flanken, li ekvidis, –
Sub kverko kies branĉojn maljuneco
Je musko kovris, kies alta supro
Pro antikveco tute nuda estis, –
Mizeran ĉifonulon, nerazitan,
Kaj nekombitan, kiu dormis tie.
Kaj ĉirkaŭ lia kolo sin kunplektis
Serpent’ orverda, kiu sian kapon
Alproksimigis, vigle minacante,
Al lia buŝo. Tiam ĝi, subite
Orlandon ekvidinte, sin malplektis,
Kaj per glitad’ onduma, tuj forrampis
Sub arbetaĵon. En ĉi ties ombro
Jen kaŭris leonino, kies mamoj
Jam elsuĉitaj estis, kun la kapo
Surtere, rigardante katsimile
Ĝis kiam ekmoviĝos la dormanto.
Ĉar estas laŭ la reĝa karaktero
De tiu besto, ke ĝi manĝokaptos
Nenion, kio ŝajnas jam mortinta.
Vidinte tion ĉi, Orlando iris
Proksimen de la viro, –
kiu estis La pli maljuna frato, lia propra!

Celio:

Ho, mi lin ofte aŭdis parolanta
Pri tiu frato, kaj li nomis lin
La plej kontraŭnatura kiu iam
Ekzistis inter homoj.

Olivero:

Juste tiel
Li nomis lin, ĉar mi mem bone scias
Ke li kontraŭnatura estis.

Rozalindo:

Sed pri Orlando: Ĉu li lasis tiun tie
Por formanĝata esti de l’ malsata
Kaj mamsuĉita leonin’?

Olivero:

Dufoje
Li forturniĝis, tion intencante,
Sed bonkorec’, pli nobla ol revenĝo,
Kaj la Naturo, pli potenca ol
Okazo rajtigita, lin devigis
Batali kontraŭ tiu leonino;
Rapide mortis ŝi per lia mano:
Kaj meze de la brua batalado Vekiĝis mi.

Celio:

Ĉu vi la frato estas?

Rozalindo:

Ĉu estas vi do kiun li mem savis?

Celio:

Vi estas tiu, kiu tiel ofte
Penadis lin mortigi?

Olivero:

Estis mi,
Sed ne plu estas mi la sama viro;
Kaj mi ne hontas, al vi klarigante
Eĉ kia mi ja estis, tial ke
La konvertiĝo mia al mi donas
Tre dolĉan senton, per komparo nuna
Al tio, kio mi antaŭe estis.

Rozalindo:

Sed pri l’ poŝtuko, tiu sangkovrita?

Olivero:

Mi tuj klarigos: kiam ni kun larmoj
Kaj plej amike unu al l’ alia
Rakontis ĉion ĝis nun okazintan, –
Ekzemple, kiel mi alvenis tien, –
Mallongavorte, li min alkondukis
Al tiu bona Duko, kiu donis
Vestaĵon puran al mi, kaj nutraĵon,
Rekomendante min je l’ amo zorga
De mia frato, kiu, min rapide
Al sia groto kondukinte, tie
Sin senvestigis: kaj sur lia brako
La leonino estis forŝirinta
De l’ karno iom; kaj la tutan tempon
La vundo estis ellasinta sangon;
Li svenis tiam; kaj svenante kriis
Je Rozalindo; nu, mallongavorte,
Mi lin rekonsciigis, kaj bandaĝis.
Kaj post nelonga tempo, li, estante
Fortkora, min ĉi tien al vi sendis,
Eĉ kvankam nekonatan, por rakonti
L’ okazintaĵon tutan, por ke vi
Pardonu al li la promeson lian
Malplenumitan; ankaŭ por transdoni
Poŝtukon tiun ĉi, sangmakulitan
Je lia sango, al la juna viro
Paŝtista, kiun li ŝerceme nomas
La Rozalindo lia.

(Rozalindo svenas.)

Celio:

Ganimedo! Ho Ganimedo! Kara Ganimedo!

Olivero:

Personoj multaj svenas, ekvidante
La sangon.

Celio:

Ne, pli grava la kialo! Ho,
Ganimedo! Kara Ganimedo!

Olivero:

Sed jen, li jam rekonsciiĝas iom.

Rozalindo:

Ho ke mi nur ĉehejme estu nun!

Celio:

Ni alkondukos vin rapide tien.
Mi petas, ĉu vi lin je l’ brako prenos?

Olivero:

Estu kuraĝa, junulo! Ĉu vi estas viro? Vi ne havas viran koron!

Rozalindo:

Ne, mi konfesas tion! Nu, Sinjoro, ĉu oni ne konsentus ke mi bone ŝajnigis tion? Mi petas al vi, diru al via frato kiel bone mi ŝajnigis. He, ho!

Olivero:

Ĉi tio ne estis ŝajnigado: via vizaĝkoloro tro klare atestas ke ĝi estis reala sufero.

Rozalindo:

Ŝajnigita, mi certigas al vi.

Olivero:

Nu do, estu kuraĝa, kaj ŝajnigu la virecon.

Rozalindo:

Tion mi faras: sed, efektive, laŭrajte mi devus esti virino.

Celio:

Venu, vi fariĝas pli kaj pli pala; mi petas al vi, iru hejmen.

Olivero:

Mi iros, ĉar mi devas tuj raporti
Al mia frato, kiamaniere
Vi lin pardonas, Rozalindo lia.

Rozalindo:

Mi elpensos ion. Sed, mi petas ke vi laŭdu al li mian ŝajnigadon.

(Ĉiuj foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.