La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KIEL PLAĈAS AL VI

Aŭtoro: William Shakespeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO I.

SCENO I.

Fruktoĝardeno apud la domo de Olivero.

Eniras Orlando kaj Adamo.

Orlando:

Kiel mi rememoras, Adamo, okazis laŭ la jena maniero: li donis testamente al mi nur du mil kvincent spesmilojn, kaj, kiel vi diras, ordonis al mia frato ke li bone min eduku; kaj de tiam komenciĝas mia malĝojo. Mian fraton li sendis al la lernejo, kaj rumoro bonege parolas pri lia progreso: sed min mem li edukas kamparmaniere ĉi tie ĉehejme, aŭ, por diri pli precize, li min ĉi tie maledukas;ĉar ĉu oni nomus tion edukado, por sinjoro havanta mian rangon, kio ne malsimilas al la endomigo de bovviro? Liaj ĉevaloj estas pli bone edukitaj; ĉar krom tio, ke ili estas belaj pro bona nutraĵo, oni dresas ilin, kaj por tio oni dungas multekostajn rajdistojn: sed mi, lia frato, gajnas ĉe li nenion, krom altkreskadon; pro kio liaj bestoj en la farmokorto ŝuldas al li tiom, kiom mi. Aldone al ĉi tiu “nenio,” kiun li tiel sufiĉege donas al mi, lia konduto ŝajnas forpreni de mi tion, kion la Naturo donis al mi: li min lasas manĝi kun la servistoj, malpermesas al mi la rangon fratan, kaj laŭ sia eblo forprenas mian ĝentilecon per tia maledukado. Estas ĉi tio, Adamo, kio min ĉagrenas; kaj la spirito de mia patro, kiu, mi kredas, enestas en mi, komencas ribeli kontraŭ tia sklaveco: mi ne plu ĝin elportos, kvankam mi ankoraŭ ne konas ian ajn rimedon por ĝin eviti.

Adamo:

Jen venas mia mastro, via frato.

Orlando:

Flanken iru, Adamo, kaj vi aŭdos kiamaniere li kondutos kontraŭ mi.

Eniras Olivero.

Olivero:

Nu, vi! Kion vi faras ĉi tie?

Orlando:

Nenion: oni ne instruis al mi kiel fari ion ajn.

Olivero:

Do, kion vi difektas?

Orlando:

Efektive, mi helpas al vi difekti per senokupeco tion, kion Dio faris, kompatindan malindan fraton vian.

Olivero:

Nu, vin pli bone okupu, kaj estu pendigita!

Orlando:

Ĉu mi paŝtu viajn porkojn, kaj manĝu maizoŝelojn kun ili? Kian trograndan porcion mi elspezis, ke mi suferu tian malriĉecon?

Olivero:

Ĉu vi scias kie vi estas?

Orlando:

Ho jes, tre bone: ĉi tie en via fruktoĝardeno.

Olivero:

Ĉu vi scias antaŭ kiu vi staras?

Orlando:

Jes, pli bone ol li min konas. Mi scias ke vi estas mia pli maljuna frato; kaj laŭ la kondiĉo de altranga deveno, vi devus min tia rekoni. La ĝentileco de nacioj faras vin pli altranga ol mi, pro tio, ke vi estas la unue naskita; sed la sama tradicio ne forprenas de mi mian parencecon, eĉ se naskiĝus dudek fratoj inter ni: mi havas en mi tiom de mia patro, kiom vi, kvankam, mi konfesas, via plifrua naskiĝo vin rajtigas al pli granda porcio da respekto.

Olivero:

Kion, junulo!

Orlando:

Nu, nu, pli maljuna frato, vi estas tro juna en ĉi tio.

Olivero:

Ĉu vi metos la manon sur min, kanajlo?

Orlando:

Mi ne estas kanajlo; mi estas la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz; li estis mia patro, kaj tiu, kiu diras ke tia patro naskis kanajlojn, estas trioble kanajlo. Se vi ne estus mia frato, mi ne forprenus la manon de via gorĝo, ĝis post la alia mano estus elŝirinta vian langon, kiu tion diris. Vi vin riproĉas.

Adamo:

Karaj mastroj, estu paciencaj: pro la rememoro pri via patro, estu pacemaj.

Olivero:

Min lasu, mi diras!

Orlando:

Mi ne vin lasos, ĝis kiam mi volos: vi devos min aŭdi. Mia patro ordonis en sia testamento ke vi bone min eduku; vi min edukis kiel kamparanon, malklarigante kaj kaŝante al mi ĉiun noblan econ. La spirito de mia patro fariĝas forta en mi, kaj mi ne plu tion elportos: tial, permesu al mi tiajn ekzercojn, kiaj decas al nobelo, aŭ donu al mi la malgrandan porcion kiun mia patro testamente lasis al mi; havante tion, mi iros por aĉeti mian bonŝancon.

Olivero:

Kaj kion vi faros? Ĉu vi petos almozojn, post kiam vi estos elspezinta tion? Nu, do, eniru: mi ne min plu ĝenos je vi; vi ricevos iom, laŭ via volo: mi petas al vi, foriru de mi.

Orlando:

Mi ne plu vin ĝenos ol estas necese por mia bonstato.

Olivero:

Iru kun li, maljuna hundaĉo.

Adamo:

Ĉu “maljuna hundaĉo” estas mia rekompenco? Efektive ja, mi eluzis miajn dentojn servante al vi. Dio gardu mian maljunan mastron! Li ne estus tiamaniere parolinta.

(Orlando kaj Adamo foriras.)

Eniras Deniso.

Deniso:

Ĉu via moŝto vokis?

Olivero:

Ĉu Karlo, la baraktisto de la Duko, ne ĵus ĉeestis por paroli kun mi?

Deniso:

Se plaĉas al vi, li jam ĉeestas ĉe la pordo, kaj petas permeson eniri ĉe vin.

Olivero:

Envoku lin.

(Deniso foriras.)

Tio estos bona metodo; kaj morgaŭ okazos la barakta konkurso.

Eniras Karlo.

Karlo:

Bonan matenon al via moŝto.

Olivero:

Bona Sinjoro Karlo, kia novaĵo ĉe la nova kortego?

Karlo:

Estas nenia novaĵo ĉe la kortego, Sinjoro, krom malnova novaĵo: tio estas, ke la maljuna Duko estas ekzilita de sia pli juna frato, la nova Duko; kaj kun li sin propravole ekzilis tri aŭ kvar amantaj lordoj, kies bienoj kaj rentoj riĉigas la novan Dukon; tial li volonte permesas ke ili forvagu.

Olivero:

Ĉu vi povas diri ĉu Rozalindo, la filino de la Duko, estas ekzilita kun sia patro?

Karlo:

Ho ne; ĉar la filino de la nova Duko tiel amas ŝin, – ĉar de infaneco ili estas kune edukitaj, – ke ŝi estus sekvinta ŝin en ekzilon, aŭ, restinte post ŝi, estus mortinta. Rozalindo estas ĉe la kortego, ne malpli amata de la Duko ol estas lia propra filino; kaj neniam du sinjorinoj tiom amis reciproke, kiom ili amas.

Olivero:

Kie loĝas la maljuna Duko.

Karlo:

Oni diras ke li jam estas en la arbaro Ardeno, kaj multe da bonaj viroj kun li; kaj tie ili loĝas, same kiel pratempa Robino Hood en Anglujo. Oni diras ke multe da junaj viroj iras amase al li, ĉiutage, kaj gaje pasigas la tempon tiel, kiel oni ĝin pasigis dum la ora epoko.

Olivero:

Nu, ĉu vi baraktos ĉe la nova Duko?

Karlo:

Jes, certe; kaj mi venis por diri ion al vi. Oni diris sekrete al mi, ke via pli juna frato, Orlando, deziras veni maskevestita, por provi la baraktadon kontraŭ mi. Morgaŭ, Sinjoro, mi baraktos por mia bona famo; kaj tiu, kiu forkuros de mi, ne havante rompitan kruron, estos bonega baraktanto. Via frato estas juna kaj delikata; kaj, pro amo al vi, mi ne volus lin faligi, se li enirus kontraŭ min; tamen, mi devos, pro mia propra honoro; tial, pro mia amo al vi, mi venis ĉi tien por vin sciigi, tiucele, ke vi povu lin deteni de lia intenco, aŭ bone elporti tian malhonoron, kian li suferos, ĉar li mem estos ĝin kaŭzinta, tute kontraŭ mia deziro.

Olivero:

Mi dankas vin, Karlo, pro via amo al mi, kiun mi bone rekompencos. Min mem oni sciigis pri tiu intenco de mia frato, kaj mi per kaŝitaj modoj penis lin deturni de ĝi, sed li estas obstina. Mi diros al vi, Karlo: li estas la plej obstinaĉa junulo en Franclando, plena je ambicio, enviema imitanto de ĉies bonaj ecoj, kaŝema kaj malbonega konspiranto kontraŭ mi, sia propra frato: tial, agu laŭ via diskreteco; estas indiferente al mi ĉu vi rompos al li la kolon, ĉu la fingron. Kaj, atentu; ĉar se vi lin iomete hontigos, aŭ se li ne glore sukcesos kontraŭ vi, li venenos vin, enkaptiligos vin per ia perfida rimedo, kaj neniam ellasos vin, ĝis post li iamaniere estos vin mortiginta. Ĉar, mi certigas al vi, kaj preskaŭ kun larmoj mi ĝin diras, ke ne vivas nuntempe iu ajn, tiel juna kaj kanajla kiel li. Mi parolas nur frate pri li; sed se mi detale lin priskribus al vi, mi devus ruĝiĝi kaj plori, kaj vi paliĝus kaj miregus.

Karlo:

Mi estas kore kontenta ke mi venis ĉi tien ĉe vin. Se li venos morgaŭ, mi donos al li pagadon! Se iam poste li povos marŝi nehelpate, mi ne plu baraktos por premio; tial, Dio gardu vian moŝton!

Olivero:

Adiaŭ, bona Karlo.

(Karlo foriras.)

Nun mi incitos ĉi tiun petolulon: mi esperas ke mi vidos lian finiĝon; ĉar mia animo, mi ne scias kial, lin malamas kiel eble plej multe. Tamen li estas ĝentila, klera, kvankam neniam instruita, plena je nobla spirito, multe amata de personoj en ĉiu rango, kaj, efektive, tiel multe oni lin amas, precipe inter miaj propraj popolanoj, kiuj lin plej bone konas, ke oni tute malestimas min: sed ne longe tio daŭros; ĉi tiu baraktisto aranĝos ĉion; nenio restas por fari, escepte ke mi incitu la junulon al tio; kion mi nun ekfaros.

(Li foriras.)

SCENO II.

Herbejeto antaŭ la palaco de la Duko.

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Celio:

Mi petas al vi, mia kara kuzineto, estu gaja.

Rozalindo:

Kara Celio, mi jam montras pli multe da gajeco ol mi sentas; ĉu vi dezirus ke mi estu ankoraŭ pli gaja? Se vi ne povas instrui al mi kiel forgesi ekzilitan patron, vi ne devus instrui al mi kiel rememori ian eksterordinaran plezuron.

Celio:

Per tio mi vidas ke vi ne tiel multe min amas, kiel mi amas vin. Se mia onklo, via ekzilita patro, estus ekzilinta vian onklon, mian patron la Dukon, kondiĉe ke vi estu ankoraŭ ĉe mi, mi estus instruinta al mia amo akcepti vian patron kiel la mian: tiel vi estus lin akceptinta, se via amo al mi estus tiel hardigita kiel estas mia amo al vi.

Rozalindo:

Nu, mi forgesos la staton de mia sorto, por ĝoji pri la via.

Celio:

Vi scias ke mia patro havas neniun infanon krom mi, kaj neniun havos, kaj, vere, kiam li mortos, vi estos lia heredanto, ĉar tion, kion perforte li forprenis de via patro, mi redonos ameme al vi. Je mia honoro, mi ĝin redonos; kaj kiam mi rompos tiun ĵuron, mi fariĝu monstro: tial, mia dolĉa Rozinjo, mia kara Rozo, estu gaja.

Rozalindo:

De nun mi estos gaja, kuzineto, kaj elpensos amuzaĵojn; mi pensu: kion vi opinius pri la enamiĝado?

Celio:

Jes, certe, por nin amuzi: sed amu neniun serioze kaj vere; kaj, por vin amuzi, ne pli multe amu ol tiom, ke vi povos poste forkuri kun pura ruĝiĝo kaj kun plena honoro.

Rozalindo:

Kiel, do, ni nin amuzos?

Celio:

Ni sidiĝos, kaj formokos de ŝia ŝpinilo la bonan mastrinon la Sorton, por ke ŝi de nun donu egale siajn donacojn.

Rozalindo:

Mi volus ke ni povu tion fari, ĉar ŝi treege maljuste disdonas siajn bonfaraĵojn, kaj la donacema blindulino plej multe eraras je siaj donacoj al virinoj.

Celio:

Tio estas vera; ĉar tiun, kiun ŝi faras bela, ŝi apenaŭ faras honesta; kaj tiun, kiun ŝi faras honesta, ŝi faras malbela.

Rozalindo:

Ne, vi pasas nun de la ofico de la Sorto, ĝis tiu de la Naturo; la Sorto regas je la donacoj mondaj, ne je la donacoj de la Naturo.

Eniras Tuŝ-ŝtono.

Celio:

Ĉu ne? Post kiam Naturo estas farinta belan kreitaĵinon, ĉu la Sorto ne povos faligi ŝin en la fajron? Kvankam la Naturo estas doninta al ni spritecon, per kiu ni povas moki je la Sorto, ĉu la Sorto ne estas sendinta al ni ĉi tiun ŝercemulon, por ĉesigi la argumentadon?

Rozalindo:

Efektive, jen la Sorto estas tro ruza por la Naturo, kiam la Sorto faras el la kreitaĵo de la Naturo la ĉesigonton de ŝia spriteco.

Celio:

Eble ĉi tiun faris ne la Sorto, sed ja la Naturo: kiu trovas niajn naturajn spritecojn tro malspritaj por rezonadi pri tiaj diinoj, kaj sendas al ni ĉi tiun ŝercemulon por nia akrigilo; tial, ke ĉiam la malspriteco de ŝercemulo estas akrigilo por la spriteco. Ho, nu spritulo! Kien vi vagadas?

Tuŝ-ŝtono:

Mastrino, vi devos antaŭen veni, al via patro.

Celio:

Ĉu oni sendis vin kiel la dironton?

Tuŝ-ŝtono:

Ne, je mia honoro, sed oni ordonis al mi ke mi venu por vin venigi.

Rozalindo:

Kie vi lernis tiun ĵuron, ŝercemulo?

Tuŝ-ŝtono:

De iu kavaliro, kiu ĵuris je sia honoro ke ili estas bonaj kukoj, kaj ĵuris je sia honoro ke la mustardo estas nenio; kaj nun, mi atestas ke la kukoj estis nenio, kaj ke la mustardo estis bona, tamen la kavaliro ne ĵurorompis.

Celio:

Kiel vi pruvas tion, per la granda amaso da via sciado?

Rozalindo:

Jes, nun malbuŝumu vian saĝecon.

Tuŝ-ŝtono:

Nu, vi ambaŭ antaŭen paŝu: frotu la mentonojn, kaj ĵuru je la barboj ke mi estas fripono.

Celio:

Je la barboj, se ni havus tiujn, vi estas fripono.

Tuŝ-ŝtono:

Je mia friponeco, se mi havus tiun, mi ja estus fripono; sed, se oni ĵuras je tio, kio ne ekzistas, oni ne ĵurorompas; jes, pli multe ĵurorompis tiu kavaliro, ĵurinte je sia honoro, ĉar li havis neniom da honoro; aŭ, se li estis iom havinta, li ĝin forĵuris longtempe antaŭ ol li vidis tiujn kukojn kaj mustardon.

Celio:

Mi petas, kiun vi intencas?

Tuŝ-ŝtono:

Iun, kiun amas maljuna Frederiko, via patro.

Celio:

La amo al mia patro sufiĉas por lin honori: sufiĉe! Ne plu parolu pri li; oni vipos vin iam, pro insultema parolado.

Tuŝ-ŝtono:

Des pli domaĝe, ke ŝercemuloj ne estas permesataj diri saĝe tion, kion saĝuloj malsaĝe faras.

Celio:

Je mia honoro, vi diras la veron; ĉar depost kiam oni silentigis la malmultan spritecon de ŝercemuloj, la malmulta malspriteco de saĝaj viroj faras grandan bruon. Jen venas Sinjoro Labelo.

Rozalindo:

Havante ia buŝon plena je novaĵo.

Celio:

Kiun li sammaniere liveros al ni, kiel kolomboj nutras la idojn.

Rozalindo:

Tiam ni estos novaĵo-plenigita.

Celio:

Des pli bone; ni estos des pli vendeblaj.

Eniras Labelo.

Bonan tagon, Sinjoro Labelo. Kia novaĵo?

Labelo:

Bela princino, vi forestis de multe da bona sporto.

Celio:

Sporto? Havanta kian koloron?

Labelo:

Havanta kian koloron, Sinjorino! Kiel mi respondos al vi?

Rozalindo:

Tiel, kiel spriteco kaj la Sorto deziras.

Tuŝ-ŝtono:

Aŭ tiel, kiel la Parcoj ordonas.

Celio:

Bone dirite! Tio estas surmetita per trulo.

Tuŝ-ŝtono:

Ne, se mi ne tenas mian rangon, – 

Rozalindo:

Vi ĝin perdos.

Labelo:

Vi min konfuzas, sinjorinoj; mi volis rakonti al vi pri bona baraktado, kiun vi ne vidis.

Rozalindo:

Tamen, rakontu al ni la manieron de la baraktado.

Labelo:

Mi rakontos al vi la komencon; kaj, se plaĉos al viaj moŝtoj, vi povos vidi la finon; ĉar la plej bona baraktado estas ankoraŭ okazonta; kaj ĉi tien, kie vi estas, oni venos por ĝin okazigi.

Celio:

Nu, la komenco estas mortinta kaj enterigita.

Labelo:

Venis maljunulo kaj liaj tri filoj, – 

Celio:

Mi povus egali ĉi tiun komencon per malnova fabelo.

Labelo:

Tri belaj junaj viroj, havantaj bonegajn staturon kaj mienon.

Rozalindo:

Portantaj je la koloj afiŝojn “ĉiu sciiĝu per ĉi tio.”

Labelo:

La plej maljuna el la tri baraktis kontraŭ Karlo, la baraktisto de la Duko; kaj post unu momento Karlo lin faligis, rompinte tri el liaj ripoj, tiel, ke estas malmulte da espero je lia vivo; sammaniere li faligis ia duan, kaj la trian. Jen ili tie kuŝas; la kompatinda maljunulo, ilia patro, tiel kortuŝe malĝojegas pri ili ke ĉiu rigardanto ploras pro kompato.

Rozalindo:

Ho ve!

Tuŝ-ŝtono:

Sed kia estas la sporto,� Sinjoro, kiun la sinjorinoj ne vidis?

Labelo:

Ĉi tio, kion mi priparolas.

Tuŝ-ŝtono:

Tiamaniere oni povas fariĝi pli saĝa ĉiutage; nun, je la unua fojo, mi aŭdas ke la rompado de ripoj estas sporto por la sinjorinoj.

Celio:

Mi ankaŭ je la unua fojo, mi certigas al vi!

Rozalindo:

Sed ĉu estas ankoraŭ alia kiu deziras aŭdi tian rompitan muzikon en siaj flankoj? Ĉu ankoraŭ alia ŝategas riporompadon? Ĉu ni rigardos ĉi tiun baraktadon, kuzino?

Labelo:

Vi devos, se vi restos ĉi tie; ĉar tiu ĉi estas la loko decidita por la baraktado, kiun ili estas pretaj efektivigi.

Celio:

Jen, efektive, ili venas; ni restu kaj ĝin vidu.

Brumuziko. Eniras Duko Frederiko, lordoj, Orlando, Karlo, kaj sekvantoj.

Duko Frederiko:

Antaŭen venu; tial, ke oni ne povas forkonvinki la junulon, li ŝuldos la danĝeron al sia propra riskemo.

Rozalindo:

Ĉu tiu estas la viro?

Labelo:

Jes, Sinjorino, tiu estas la viro.

Celio:

Ho ve, li estas tro juna! Tamen li havas sukceseman vidiĝon.

Duko Frederiko:

Kiel, nu, filino kaj kuzino; ĉu vi venis ĉi tien por vidi la baraktadon?

Rozalindo:

Jes, via moŝto, se vi afable permesos.

Duko Frederiko:

Malmulte vi ĝin ĝuos, mi certigas al vi, ĉar la viroj tute ne estas egalfortaj. Kompatante la junecon de la elvokinto, mi volonte lin forkonvinkus, sed li obstinas kontraŭ konvinkado. Parolu al li, kaj penu lin deturni de la intenco.

Celio:

Lin alvoku ĉi tien, bona Sinjoro Labelo.

Duko Frederiko:

Jes, alvoku lin; mi flanken iros.

Labelo:

Sinjoro Elvokinto, la princino vin alvokas.

Orlando:

Mi ĉeestos kun granda respekto, laŭ mia devo.

Rozalindo:

Juna viro, ĉu vi elvokis Karlon, la baraktiston?

Orlando:

Ne, bela princino; li estas la ĝenerala elvokinto: mi nur envenas, kiel la aliaj, por provi la forton de mia junaĝo.

Celio:

Juna sinjoro, via spirito estas tro kuraĝa por viaj jaroj. Vi vidis kruelan pruvon de ĉi ties forto: se vi vin vidus per viaj okuloj, aŭ vin konus per via propra prudento, la timo pri via aventuro vin konsilus al pli egala entrepreno. Ni petas vin, pro vi mem, ke vi kaptu vian propran sendanĝeron, kaj forlasu ĉi tiun provon.

Rozalindo:

Jes, juna sinjoro; oni ne pro tio malestimos vian reputacion: ni petos al la Duko ke la baraktado ne daŭru.

Orlando:

Mi petas al vi, ne min punu per severaj pensoj: je tio mi konfesas min tre kulpa, ke mi rifuzas ion ajn al tiaj belaj kaj bonaj sinjorinoj. Sed permesu ke viaj belaj okuloj kaj bonkoraj pensoj kuniru kun mi al mia provo: se mi estos venkita en tio, nur estos iu hontigita, kiu neniam estis favorita; se mi estos mortigita, nur estos mortigita iu, kiu ne kontraŭvolas: mi ne agos malbone kontraŭ miaj amikoj, ĉar mi havas neniom da amikoj por min priplori; mi faros nenian malbonon kontraŭ la mondo, ĉar en ĝi mi havas nenion; en la mondo mi nur plenigas lokon, kiu eble estos pli bone plenigata post kiam mi ĝin malplenigos.

Rozalindo:

La malmulta forto kiun mi havas – mi volus ke ĝi estu ĉe vi.

Celio:

Kaj la mia, por aldoni al la ŝia.

Rozalindo:

Adiaŭ: mi petas la ĉielon ke mi estu trompita pri vi!

Celio:

Ke vi prosperu laŭ la deziroj de via koro!

Karlo:

Nu, kie estas tiu juna bravulo kiu tiel multe deziras kuŝi sur sia patrino, la tero?

Orlando:

Preta, Sinjoro; sed li havas pli modestan ambicion.

Duko Frederiko:

Vi provos nur unu faligon.

Karlo:

Ne, mi certigas al via duka moŝto, vi ne incitos lin al dua faliĝo, tiel insiste lin dekonsilinte de la unua.

Orlando:

Vi intencas min moki poste; vi ne devus esti mokinta min antaŭe; sed venu, kiel vi volas.

Rozalindo:

Nun Heraklo donu al vi helpon, juna viro!

Celio:

Mi volus ke mi estu nevidebla, por kapti la fortulon je la kruro.

(La du viroj baraktas.)

Rozalindo:

Ho, lerta juna viro!

Celio:

Se mi havus fulmofajron en mia okulo, mi povus diri kiu estos faligata.

(Oni ekkrias. Karlo estas faligita.)

Duko Frederiko:

Ne plu, ne plu.

Orlando:

Jes, mi petas al via duka moŝto: mi ankoraŭ ne malfacile spiras.

Duko Frederiko:

Kia estas via stato, Karlo?

Labelo:

Li ne povas paroli, via moŝto.

Duko Frederiko:

Lin forportu. Kiel vi estas nomata, juna viro?

Orlando:

Orlando, via duka moŝto; la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz.

Duko Frederiko:

Mi volus ke al ia vir’ alia
Vi estu filo: lin la mondo taksis
Tre honorinda, tamen mi lin trovis
Nur malamiko: tial vi pli bone
Min estus ekplaĉinta, per la venko,
Se vi devenus de alia patro.
Sed vivu bone; vi kuraĝa estas:
Mi volus nur ke vi alian patron
Nominta estu.

(Duko Frederiko, sekvantoj, kaj Labelo foriras.)

Celio:

Kuzineto mia,
Se mi la patro estus, ĉu mi farus
Ĉi tion?

Orlando:

Nu, mi pli fiera estas,
Estante filo, la plej juna filo,
De Sir’ Rolando, kaj ne volus ŝanĝi
Ĉi tion, eĉ ke Duko Frederiko
Adoptu min por heredonto sia.

Rozalindo:

Rolandon mia patro kore amis,
La tuta mondo same amis lin;
Se mi antaŭe estus eltrovinta
En tiu ĉi junulo lian filon,
Mi estus aldoninta miajn larmojn
Al miaj petoj, ke li ne baraktu.

Celio:

Kuzino, ni aliru por lin danki,
Kaj kuraĝigi: ĉar la karaktero,
Severa, enviema, de la patro
Min pikas je la koro. Do, Sinjoro,
Bonege vi meritas. Se precize
Promesojn pri la amo vi plenumas,
Tutsame, kiel ĉies atendadon
Vi ĵus superis, via amatino
Feliĉa estos.

(Ŝi donas al li ĉenon de sia kolo.)

Rozalindo:

Tion ĉi, Sinjoro,
Pro mi portadu, kiu de l’ Bonŝanco
Ne favorita estas, kaj donacus
Pli multe, se pli multe mi posedus.
Kuzino, ĉu ni iru?

Celio:

Jes. Adiaŭ, Sinjoro.

Orlando:

Ĉu mi ne vin povas danki?
L’ animo mia estas faligita,
Kaj tio, kio staras tie ĉi,
Senviva ŝtipo, ludstatuo, estas.

Rozalindo:

Li nin revokas: la fiero mia
Malsupren falis kune kun bonŝanco;
Mi lin demandos kion li deziras:
Sinjoro, ĉu vi vokis? Vi baraktis
Bonege, kaj faligis eĉ pli multe
Ol viajn malamikojn.

Celio:

Ĉu ni iru, Kuzino?

(Rozalindo kaj Celio foriras.)

Rozalindo:

Venu kun mi. Vi, adiaŭ.

Orlando:

Pasio kia premas mian langon?
Ne povas mi respondi, tamen ŝi
Kvazaŭe petis interparoladon!
Orlando kompatinda, vin faligis
Aŭ Karlo, aŭ ja io malpli forta!

Revenas Labelo.

Labelo:

Sinjoro, tre amike mi konsilas
Ke vi foriru de ĉi tiu loko.
Ĉar, kvankam vi meritis multan laŭdon,
Aplaŭdon veran, kaj amadon, tamen
Humoron tian havas nun la Duko
Ke li malprave juĝas viajn agojn.
Li estas kapricema: efektive,
Pli dece estas ke vi nur konceptu
Ol ke mi diru kia li ja estas.

Orlando:

Mi dankas vin: el tiuj du fraŭlinoj
Ĵus ĉeestintaj ĉe la baraktado, –
Bonvole diru al mi, – kiu estas
Filino de la Duko?

Labelo:

Nu, neniu,
Se oni juĝas laŭ la karaktero.
Sed tiu pli altkreska estas vere
Filino lia: kaj l’ alia estas
Filino de la ekzilita Duko
Ĉi tie restigita de la onklo,
La uzurpanto, por ke ŝi kunestu
Kun la kuzino: la fraŭlinoj amas
Pli kore reciproke ol fratinoj.
La Duko, tamen, antaŭ ne tre longe,
Ekmalŝategis la nevinon dolĉan,
Ĉar oni tre laŭdadas ŝiajn virtojn,
Kaj ŝin kompatas pro la bona patro.
Mi estas certa ke l’ malico lia
Subite kontraŭ ŝi montriĝos. Nu,
Adiaŭ: iam en pli bona mondo
Mi volos bone konatiĝi kun vi.

(Labelo foriras.)

Orlando:

Mi dankas vin, Sinjoro; do, adiaŭ.
Mi iros nun el fumo al fumego:
De l’ Duko al la frato kruelega,
Sed Rozalind’ ĉiela!

(Li foriras.)

SCENO III.

Ĉambro en la Palaco.

Eniras Celio kaj Rozalindo.

Celio:

Nu, kuzino! nu, Rozalindo! Kupido estu indulga al ni! Ne unu vorto?

Rozalindo:

Ne eĉ unu, por ĵeti kontraŭ hundon!

Celio:

Ne, viaj vortoj estas tro valoraj por esti forĵetataj kontraŭ hundaĉojn; ĵetu kelke da ili kontraŭ min; lamigu min per kialoj.

Rozalindo:

Tiam du kuzinoj estus en malbona stato: unu lamigite de kialoj, la alia freneza sen ia kialo.

Celio:

Ĉu do ĉio ĉi estas pro via patro?

Rozalindo:

Ne, iom da ĝi estas pro la patro de mia infano. Ho, kiel plena je dornoj estas ĉi tiu labortaga mondo!

Celio:

Ili estas nur bardanoj, kuzino, ĵetitaj sur vin pro petoleco: se ni ne marŝas laŭ la piedbatita vojeto, eĉ niaj jupoj kaptos ilin.

Rozalindo:

Mi povus ilin forskui de mia vestaĵo; ĉi tiuj bardanoj estas en mia koro.

Celio:

Fortusu ilin.

Rozalindo:

Mi penus ilin fortusi, se per tuso mi povus lin havi.

Celio:

Nu, do, baraktu kontraŭ via amo.

Rozalindo:

Ho, mia amo helpas al pli bona baraktisto ol mi mem.

Celio:

Ho, mi volas bone al vi! Vi fine penos, spite faliĝo. Sed, forlasante ĉian ŝercadon, ni parolu serioze: ĉu estas eble, ke tiel subite vi enamiĝus je la plej juna filo de maljuna Siro Rolando?

Rozalindo:

La Duko mia patro kore amis lian patron.

Celio:

Ĉu tial vi devus kore ami lian filon? Per tia rezonado, mi devus lin kore malami, ĉar mia patro kore malamis lian patron: tamen, mi ne malamas Orlandon.

Rozalindo:

Ne, certe, pro mi ne lin malamu!

Celio:

Sed kial ne? Ĉu li ne bone meritas?

Rozalindo:

Lasu al mi ami lin pro tio, kaj vi lin amu tial, ke mi lin amas. Rigardu, jen venas la Duko.

Celio:

Kun la okuloj plenaj je kolero.

Eniras Duko Frederiko kun lordoj.

Duko Frederiko:

Fraŭlino, kiel eble plej rapide
Foriru vi de la kortego nia.

Rozalindo:

Mi, onklo?

Duko Frederiko:

Vi, kuzino. Post dek tagoj.
Se oni trovos vin je dudek mejlo
Proksima de l’ kortego, vi ekmortos.

Rozalindo:

Mi petas vian moŝton, mi kunportu
Sciiĝon pri la kulpo en ekzilon:
Se ion ajn mi scias pri mi mem,
Aŭ konas la dezirojn miajn proprajn,
Se mi ne revas, ne freneza estas, –
Kaj mi ne tia estas, – kara onklo,
Neniam eĉ per penso nenaskita
Mi vin ofendis, moŝto.

Duko Frederiko:

Same diras.
La perfiduloj ĉiuj: Se en vortoj
Konsistus senkulpiĝo, ili estus
Senkulpaj, kiel senkulpeco mem:
Sufiĉu al vi, ke mi ne vin fidas.

Rozalindo:

Sed per malfido nura, vi ne povas
Min fari perfidulo. Diru al mi
Je kio ajn dependas la komparo.

Duko Frederiko:

Vi estas la filin’ de via patro,
Kaj jen sufiĉe.

Rozalindo:

Sed mi tia estis,
Eĉ kiam via moŝt’ la dukolandon
De li forprenis; kaj mi tia estis
Eĉ kiam via moŝto lin ekzilis;
Perfidon oni ne heredas, moŝto;
Kaj, eĉ se oni tiel ĝin akirus,
Ĉu tio min rilatas? Mia patro
Nenia perfidulo estis: tial
Ho bona moŝto, tiom ne trompiĝu,
Kredante ke la malriĉeco mia
Perfida estas.

Celio:

Via moŝt’, aŭskultu!

Duko Frederiko:

Celio, jes, pro vi ni ŝin restigis;
Aŭ kun la patro estus ŝi irinta.

Celio:

Mi tiam ne petegis ke ŝi restu;
Vi agis nur laŭ volo, kaj pro pento;
Je tiu tempo mi tro juna estis
Por ŝin estimi. Nun mi konas ŝin.
Se ŝi perfida estas, same mi:
Ni ĉiam kune dormis, kaj leviĝis;
Lernadis kune, kunludadis ankaŭ;
Kunmanĝis ĉiam; kien ajn ni iris
Eĉ kiel tiuj cignoj de Junono,
Ni ĉiam iris kune kaj duope.

Duko Frederiko:

Ŝi estas tro subtila. La ruzeco
La pacienco, kaj silento ŝia
Parolas al la popolanoj, kiuj
Kompatas ŝin; vi estas malsaĝulo:
Ŝi rabas al vi vian propran famon.
Pli hela vi vidiĝos, kaj pli virta,
Post kiam ŝi jam foririnta estos.
La lipojn ne malfermu. Neŝanĝebla
Kaj certa estas la kondamno, kiun
Anoncas mi: ŝi estas ekzilita.

Celio:

Min same do kondamnu, duka moŝto,
Sen ŝia kunuleco mi ne vivos.

Duko Frederiko:

Vi estas malsaĝulo. Vi, nevino,
Provizu vin: se vi tro longe restos,
Je mia vorto kaj honor’, vi mortos.

(Duko Frederiko kaj lordoj foriras.)

Celio:

Ho kara Rozalind’, vi kien iros?
Ĉu vi konsentus interŝanĝi patrojn?
Mi donos al vi mian! Ho, mi petas,
Ne estu pli malĝoja ol mi estas.

Rozalindo:

Mi havas ja pli multe da kialo.

Celio:

Kuzino, ne; mi petas, estu gaja.
Ĉu vi ne scias ke la Duk’ ekzilis
Min ankaŭ, la filinon sian?

Rozalindo:

Ne.

Celio:

Ĉu ne? Ho, Rozalind’ malhavas do
La amon kiu montras ke ni ambaŭ
Unuo estas; ĉu ni apartiĝos?
Ĉu oni nin disigos, dolĉulino?
Ne: mia patro nun por si elserĉu
Alian heredonton. Tial, ni
Elpensu kiel ni forkuros, kien
Ni ekvojaĝos, kion ni kunportos.
Ne penu vian sortoŝanĝon preni
Sur vin tutsole, por elporti tiel
Malĝojon vian, min ellasadante;
Ĉar, je l’ ĉielo, kiu jam paliĝas
Pro nia malĝojego, mi kuniros, –
Jes, malgraŭ ĉio, mi kun vi kuniros.

Rozalindo:

Sed kien iros ni?

Celio:

En la arbaron,
Ardenon, por elserĉi l’ onklon tie.

Rozalindo:

Ho ve, sed kiel danĝerege estos,
Se ni, knabinoj, tiel malproksimen
Vojaĝos! La beleco, pli ol oro,
Rabistojn allogadas.

Celio:

Mi min vestos
Malriĉe kaj mallukse. La vizaĝo
Per ia ombrotero mi ŝmirados.
Vi faru same: ni antaŭen iros Neatakite.

Rozalindo:

Ĉu ne estus bone, –
Ĉar pli ol multaj mi altkreska estas, –
Ke mi min vestu tute kiel viro?
Kun glavo ĉe la flanko, kaj kun lanco
En mia mano? Tiam, – en la koro
Sin trovu kia ajn virina timo, –
Ni havos eksteraĵon fanfaronan,
Kaj militeman, kiel ja aliaj
Timuloj virsimilaj havas, kiuj
La timon kaŝas sub mieno brava.

Celio:

Kaj kiel mi vin nomos, kiel viron?

Rozalindo:

Eĉ kiel la paĝion jupiteran:
Min nomu Ganimedo.
Kiel vi Nomata estos?

Celio:

Ho, per ia nomo
Al mia nuna stato rilatanta:
Ne plu Celio nun, sed Alieno.

Rozalindo:

Ĉu estus bone ke ni penu ŝteli
El la kortego tiun ŝercemulon,
De via patro? Ĉu li ne nin helpus
En nia vojaĝado?

Celio:

Li kuniros Kun mi tra l’ tuta mond’.
Mi lin konvinkos. Rapidu do, ni amasigu ĉiom
De la riĉaĵo kaj juveloj niaj;
Elpensu la pli bonan manieron,
Kaj tempon, por nin kaŝi de l’ sekvado
Farota tuj post mia forkurado.
Ni iru do, kun tuta kontenteco,
Ne en ekzilon, sed al libereco.

(Ambaŭ foriras.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.