La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA VENECIA KOMERCISTO

Aŭtoro: William Shakerspeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AKTO KVINA

SCENO I

En Edmont. En arb-aleo antaŭ la domo de Portia.

Eniras Lorenzo kaj Jessica.

LORENZO:

Brilegas tiu lun’. En tia nokto,

dum vento dolĉa kiskaresis arbojn

senbrue plezurantajn, tianokte

Troilus, mi supozas, supren rampis

sur Trojaj muroj kaj animon sian

spiregis al la grekaj tendoj, kie

Kresida kaŝis.

JESSICA:

En simila nokto

timege Tisbe roson superpaŝis,

kaj, antaŭ ombron de leon’ vidinte,

konsterne kuris for.

LORENZO:

En tia nokto

Dido salikon svingis sur sovaĝa

marbordo, por reblovi al Kartago

amaton sian.

JESSICA:

En simila nokto

Medeo ŝiris la sorĉitajn herbojn

por Eson maljunulo, kiuj poste

rejunuligis lin.

LORENZO:

En tia nokto

for de la riĉa judo, Jessica

ŝteliĝis kaj el Venecio kuris

ĝis Belmont kun amanto malŝparema.

JESSICA:

En tia nokto la junul’ Lorenzo

ĵuris, ke li amegas ŝin kaj tiel

al ŝi forŝtelis la animon, multe

pri fideleco sankte promesante,

sed nur perfide.

LORENZO:

Kaj en tia nokto

beleta Jessica, la insultema,

amanton sian kalumniis, tamen

li ŝin pardonis.

JESSICA:

Mi vin elkonkurus

dum noktoj, se neniu venus: jen

paŝadon viran aŭdas mi; aŭskultu.

Eniras Stephano.

LORENZO:

En la silento nokta kiu venas

kun tia rapideco?

STEPHANO:

Nu, amiko.

LORENZO:

Amiko kia? Diru vian nomon,

amiko, vi.

STEPHANO:

Stephano, mia nomo.

Raportas mi, ke sinjorino mia

alestos antaŭ la tagiĝ’ en Belmont.

Ŝi vagas apud sanktaj krucoj, tie

pregante pri feliĉa edzineco.

LORENZO:

Kaj kiu kun ŝi venas?

STEPHANO:

Sole iu

ermito sankta kaj la domanino.

Mi petas, ĉu la mastro jam revenis?

LORENZO:

Ankoraŭ ne, nek li leteron sendis.

Sed ili eniru, Jessica, akceptan

ceremonion ian ni aranĝu

al la mastrino de l’ domego.

Eniras Launcelot.

LAUNCELOT:

Hola, hola! ŭo, ha, ho! hola, hola!

LORENZO:

Kiu vokas?

LAUNCELOT:

Hola! ĉu vi vidis mastron Lorenzon? Mastro

Lorenzo, hola, hola!

LORENZO:

Ĉesigu vian hola-hola, homo: jen mi estas.

LAUNCELOT:

Hola! kie? kie?

LORENZO:

Ĉi tie.

LAUNCELOT:

Diru al li, ke venis ekspreso de mia mastro,

kun korno plena da bonaj sciigoj; mia mastro

alvenos antaŭ la mateno.

Li eliras.

LORENZO:

Animo kara, ni eniru, tie

atendi la alvenon; tamen, kial

eniri? En la domo vi anoncu,

Stephano, ke alvenas la mastrino;

kaj plenaere metu muzikadon.

Eliras Stephano.

Jen dormas la lunlumo sur deklivo;

ĉi tie sidu ni kaj lasu vagi

muzikajn sonojn en oreloj niaj.

Konformas bone dolĉa trankvileco

de l’ nokto je la karesemaj tuŝoj

de l’ harmoni’. Sidiĝu, Jessica.

Rigardu, kiel la ĉiela planko

per oraj diskoj dense priŝutiĝis.

El tiuj briletantaj globoj ĉiu,

eĉ plej malgranda, en orbito sia

anĝele kantas en ĉiela ĥoro

kun la keruboj junokulaj; tiel

animoj la senmortaj harmonias.

Sed nin ĉi tiu kota kaj putrema

mondana korpo vestas kaj enŝlosas,

do ni ne povas aŭdi tiajn sonojn.

Eniras muzikistoj.

Vi venu kaj per himno la diinon

Dianan veku; per plej dolĉaj pulsoj

penetru la orelon de l’ mastrino,

kaj per muziko hejmen ŝin tiradu.

Muziko.

JESSICA:

Neniam min gajigas muzikado.

LORENZO:

La kaŭzo estas via atentemo.

Observu nur bestaron malkviete

sovaĝan, aŭ anaron nedresitan

da junaj ĉevalidoj, kiel ili

freneze saltas, muĝas, aŭ blekegas

laŭ la varmega sangostato sia:

se eble ili aŭdas trumpetsonon,

aŭ se al ili frazo de muziko

atingas la orelojn, tuj vi vidos:

komune ili haltas, kun okuloj

post sovaĝeco nun kviete lumaj

per dolĉa la influo de l’ muziko.

Pro tio la poeto nin kredigis,

ke Orfeo tiris arbojn, ŝtonojn, akvojn;

ĉar aĵo la plej bloka kaj malmola,

eĉ furioza, por la fojo prenas

malsaman econ sub muzikinfluo.

La homo sen muziko en si mem,

obtuzi kontraŭ dolĉaj son-akordoj,

konformas al perfidoj kaj intrigoj

kaj rabakiroj; la spiritaj movoj

al li obtuzaj estas kiel nokto,

kaj nigraj kiel Erebus’ la sentoj.

Fidata li neniel estu. Tamen

aŭskultu la muzikon.

Eniras Portia kaj Nerissa.

PORTIA:

Jena lumo

en mia halo brulas. Kiel ĵetas

radiojn malproksimen kandeleto,

tiel, en mondo la malnobla, lumas

faraĵo nobla.

NERISSA:

Tamen, kiam brilis

la luno, ni ne vidis la kandelon.

PORTIA:

Tiel pli granda gloro nebuligas

la malpli grandan. Vicreĝeco brilas

egale kun reĝeco, ĝis alestos

la reĝo mem kaj tiam ĝia pompo

forfluas, kvazaŭ riveret’ enlanda

en maran vaston. Aŭdu! jen muziko!

NERISSA:

La dom-muziko via, sinjorino.

PORTIA:

Nur relative, mi komprenas, ĉio

bonecon havas. Ĝi pli dolĉe sonas

al mi, ol en taglumo.

NERISSA:

La silento

donacas tiun econ, sinjorino.

PORTIA:

Egale bone korvo kaj alaŭdo

neaŭskultataj kantas; kaj mi kredas,

ke, se taglume kantus najtingalo

dum kvakas ĉie anserinoj, oni

ĝin ŝatus ne pli ol la regolinon.

Ho, kiel ofte la afero ŝuldas

nur al la tempo ĝusta sian guston

laŭdindan kaj perfektan!

(Pli laŭte) Ho! Silentu!

Selene dormas kun Endimion’,

vekiĝi nevolante.

LORENZO:

Jen la voĉo

de Portia, aŭ terure mi trompiĝas.

PORTIA:

Li min rekonas kiel la blindulo

kukolon – per fivoĉo.

LORENZO:

Sinjorino

karega, estu bonveninta hejmen.

PORTIA:

Preĝadis ni bonfarton por la edzoj;

kaj ni esperas, ke la preĝoj donis

prosperan vojon. Ĉu revenis ili?

LORENZO:

Ankoraŭ, sinjorino, ne; sed venis

ekspreso kun anonco pri reveno.

PORTIA:

Nerissa, vi eniru kaj ordonu

al la servantoj, ke ignoru ili

foreston nian; same vi, Lorenzo

kaj Jessica.

Tamburado.

LORENZO:

Alvenas via edzo;

mi aŭdis lian kornon; sinjorino,

ne babilemaj estas ni; ne timu.

PORTIA:

Ĉi tiu nokto ŝajnas esti nur

taglumo malsaneta, kvazaŭ tago

kiam la suno tenas sin kaŝita.

Eniras Bassanio, Antonio, Gratiano kaj iliaj sekvantoj.

BASSANIO:

Kun Antipodoj devus ni tagiĝi,

se vi sensune volas promenadi.

PORTIA:

(Kaptante torĉon)

Mi montru lumon, ĝin ne tro flirtante,

ĉar flirtemeco povas vundi edzon,

kaj mi neniam vundu al Bassanio.

Sed Dio ĉiujn gardu! Via moŝto,

bonvenon hejmen!

BASSANIO:

Dankon, sinjorino;

vi volu bonvenigi la amikon.

Jen estas tiu viro, jen Antonio,

al kiu senmezure mi ŝuldegas.

PORTIA:

Tre decas, ke vi sentu vin ŝuldanto,

ĉar ŝajnas, ke por vi li multe ŝuldis.

ANTONIO:

Ne pli ol jam mi estas kvitancita.

PORTIA:

Sinjoro, ne per nuraj vortoj devas

aperi, ke vi estas tre bonvena

al nia domo, tial mi preferas

ŝpareme uzi komplimentojn spirajn.

GRATIANO:

(Al Nerissa)

Per tiu lun’ mi ĵuras, ke ofendon

al mi vi faras. Vere mi ĝin donis

al tiu skriba homo de l’ juĝisto.

PORTIA:

Ĉu vere jam disputo? Kio estas?

GRATIANO:

Pri ora rondo, bagatela ringo,

donaco ŝia, kun ĉizita moto,

kvazaŭ poeziaĵo tranĉilista

sur klingo: Amu min kaj ne forlasu.

NERISSA:

Ĉu vi pri l’ moto kaj valor’ babilas?

Vi ĵuris, kiam mi al vi ĝin donis,

ke ĝis la morto mem vi ĝin portados,

kaj en la tomb’ ankoraŭ tenos ĝin.

Se ne pro mi, almenaŭ pro la ĵuroj

faritaj tiel energie devus

vi ĝin zorgege teni. Al skribulo

juĝista ĉu vi donis? Ne, pro Dio

juĝisto mia, tiu ricevinto

neniam portos vangoharojn.

GRATIANO:

Certe

li portos, se ĝisvivos li virecon.

NERISSA:

Jes, se virino vivos ĝis vireco.

GRATIANO:

Nu, pro la mano mia, al junulo

mi donis ĝin, knabeto sensignifa,

samkreska kiel vi, skribul’ juĝista,

knab’ babilema, kiu rekompence

ĝin petis, kiel ne al mi konvenus

rifuzi ĝin.

PORTIA:

Malkaŝe min paroli

permesu; tre malprave vi forlasis

kun tia facileco la unuan

donacon de l’ edzino, la solene

metitan sur la fingron, alforĝitan

kvazaŭ al via karno per la fido.

Mi al amato mia donis ringon,

lin ĵurigante, ke neniam li

forlasos ĝin; kaj tie ĉi li staras.

Pri li mi povas ĵuri, ke neniel

li ĝin forlasus nek de l’ fingro tirus

por tuta la riĉeco de la mondo.

Gratiano, vere al edzino via

tro krudanime faras vi ĉagrenon.

Se tion spertus mi, mi furiozus.

BASSANIO:

(Flanken)

Plej bone la maldekstran tranĉi for

kaj ĵuri, ke la ringon defendante

la manon perdis mi.

GRATIANO:

Bassanio moŝto

fordonis sian ringon al juĝisto

la ĝin petinta, ankaŭ meritinta;

kaj ties knabo, la skribisto, tiam,

ĉar li klopodis en skribado, petis

pri mia; kaj nek homo nek la mastro

akcepti volis ion krom la ringoj.

PORTIA:

Kaj kiun ringon, Moŝto, vi donacis?

ne tiun, mi esperas, kiun vi

de mi ricevis.

BASSANIO:

Se al mia kulpo

nur povus mi aldoni la mensogon,

mi malkonfesus; sed al mia fingro

la ringo mankas, jen.

PORTIA:

Kaj ĝuste tiel

al falsa via kor’ la virto mankas.

Ĝis vidos mi la ringon, pro ĉielo,

neniam mi en vian liton iros.

NERISSA:

Nek mi en vian, ĝis mi vidos mian.

BASSANIO:

Karega Portia, se vi tiun viron

konus, al kiu mi la ringon donis,

scius pro kiu mi la ringon donis,

ekpensus, kial mi la ringon donis,

kiel nevole mi la ringon lasis,

kiam nenion krom la ringodono

oni akceptus, tiam vi mildigus

la akregecon de ĉagreno via.

PORTIA:

Se konus vi la ecojn de la ringo,

ŝin dece ŝatus, kiu per la ringo

donacon faris, se vi kun la ringo

honoron vian ligus: for de l’ ringo

neniel vi vin lasus detiriĝi.

Ĉu vir’ ekzistas tiel senracia,

se iel vi bonvolus per fervoraj

paroloj ĝin defendi, ke pro manko

de diskretemo nepre li insistus

pri aĵo tiel sankte posedata?

Nerissa min instruas, kion kredi;

pro mia vivo, certe tiun ringon

virino ia havis.

BASSANIO:

Per honoro,

ne! sinjorino, per animo mia,

ĝin havis ne virino, sed doktoro

juristo, kiu malakceptis trimil

dukatojn kaj de mi pri tiu ringo

petegis. Ĝin unue mi rifuzis

kaj lasis lin foriri ĉagrenite:

la sama viro, kiu de l’ amiko

karega mia savis mem la vivon.

Kion mi povis diri, mia kara?

Mi nepre devis ĝin al li postsendi;

min premis honto, pelis ĝentileco;

honoro ne tolerus la makulon

de tia maldankemo. Min pardonu,

afabla sinjorino, ĉar pro jenaj

kandeloj sanktaj de la nokto, certe,

se tiam vi alestus, vi la ringon

de mi elpetus mem, por ĝin donaci

al inda la doktoro.

PORTIA:

La doktoro

neniam mian domon proksimiĝu!

Ĉar havas li amatan la juvelon,

kiun pro mi vi ĵurpromesis gardi,

mi vin egalos en la donacemo;

al li mi ĉion malavaros: tiun

doktoron mi akceptos en la liton.

NERISSA:

Kaj mi skribiston lian; gardu do

ne lasi min al mia memprotekto.

ANTONIO:

Mi estas la malfeliĉega kaŭzo

de tiuj ĉi disputoj.

PORTIA:

Vi, sinjoro,

bonvena tamen estas; ne malĝoju.

BASSANIO:

Al mi pardonu, Portia, la nevolan

ofendon; en ĉeesto de ĉi tiuj

amikoj multaj ĵuras mi al vi

per belaj la okuloj viaj mem,

en kiuj speguliĝas mia bildo. –

PORTIA:

Vi notu tion! En okuloj miaj

duope li rigardas sian bildon,

po unu en okulo ĉiu; bele

vi ĵuru per duobla via bildo

fidindan ĵuron.

BASSANIO:

Tamen min aŭskultu.

Pardonu tiun kulpon kaj mi ĵuras

per la animo mia, ke neniam

mi plu al vi ĵurrompos.

ANTONIO:

Mian korpon

mi riskis iam pro bonstato lia,

kaj perdus ĝin, se ne min helpus tiu,

al kiu donis via edz’ la ringon.

Volonte mi denove min implikos,

garantiante per animo mia,

ke via edzo jam ne plu promeson

perfidos kun intenco.

PORTIA:

Do vi estu

garantianto lia. Al li donu

ĉi tion, kun admono, ke pli bone

li gardu ĝin, ol la unuan.

ANTONIO:

Moŝto

Bassanio, ĵuru gardi jenan ringon.

BASSANIO:

Ĝi estas, pro ĉielo! tiu sama,

kiun al la doktoro mi donacis.

PORTIA:

Pardonu min, Bassanio, ĝin ricevis

mi de l’ doktoro. Ĉiuj vi miregas.

Sed jen letero; laŭ oportuneco

ĝin legu; ĝi el Padovo, de Bellario

venas; kaj tie trovos vi, ke Portia

mem estis la doktoro, kaj Nerissa

skribisto ŝia; tiu ĉi Lorenzo

atestos, ke mi tuj post vi ekiris

kaj ĵus revenis; mi ankoraŭ ne

eniris mian domon. Vi, Antonio,

tre bonveninta estas; kaj mi havas

por vi bonegan pli ol vi atendas

sciigon; sen prokrasto desigelu

leteron jenan. Vi per ĝi ekscios,

ke tri el la ŝipegoj viaj riĉaj

neatendite naĝis en havenon.

ANTONIO:

Mutulo mi fariĝis.

BASSANIO:

Ĉu vi estis

tiu doktoro kaj mi vin ne konis?

GRATIANO:

Kaj ĉu vi estis tiu fi-tromponta

skribisto?

NERISSA:

Sed li ne intencas trompi,

escepte se mi vivos ĝis vireco.

ANTONIO:

Aminda sinjorin’, al mi vi donis

ne sole vivon, sed la vivrimedon;

ĉar tie ĉi mi legas kun certeco,

ke miaj ŝipoj ankris en la rodo

ekster danĝero.

PORTIA:

Nun al vi, Lorenzo,

skribisto mia portas kontentigon.

NERISSA:

Jes, kaj sen rekompenco mi ĝin portas.

Jen donas mi al vi kaj Jessica

donacan akton de l’ hebreo riĉa

intence restigantan testamente

la tutan lian havon, ĉe mortiĝo.

LORENZO:

Afablaj sinjorinoj, vi survoje

manaon ŝutas al malsateguloj.

PORTIA:

Tagiĝos baldaŭ, tamen vi ankoraŭ

ne plene aŭdis ĉiujn faritaĵojn.

Ni do eniru kaj nin ŝarĝu tie

kvazaŭ per tribunalatesta ĵuro,

kaj tre vereme ni respondos ĉion.

GRATIANO:

Bedaŭras mi, ke nur du horoj restas

ĝis la tagiĝo, ĉar Nerissa eble

preferos ĝis sekvanta nokt’ atendi.

Tamen, dum vivos mi, mi ĉiam timos

nenion pli fortege, ol la taskon

konservi la ringeton de Nerissa.

Ĉiuj eliras.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.