|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA VENECIA KOMERCISTOAŭtoro: William Shakerspeare |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eniras Salanio kaj Salarino.
SALANIO:
Nu, kio da novaĵo sur Rialto?
SALARINO:
Ankoraŭ sen kontraŭdiro vivas tie la famo, ke
Antonio havas ŝipon riĉe sarĝitan, kiu pereis
sur la maro mallarĝa; mi pensas, ke oni nomas
la lokon Goodwins; tre danĝera malprofundaĵo
kaj pereiga, kie kuŝas entombigitaj la kadavroj
de multaj altaj ŝipoj, por tiel diri, se mia raportintino
la Famo estas verema honestulino.
SALANIO:
Mi volus rilate tiun aferon, ke ŝi estu la plej
mensogema babilulino, kiu iam kraketis per
zingibro, aŭ kredigis al siaj najbaroj, ke ŝi funebras
la trian edzon. Sed estas vere, tute sen trodiraj
glitiĝoj kaj laŭlarĝa irado sur la difinita
ĉefvojo de parolado, ke la bonulo Antonio, la
honestulo Antonio, – ho, se mi nur disponus
terminon sufiĉe bonan por akompani lian nomon! –
SALARINO:
Tamen, pri la frazfina punkto.
SALANIO:
Ha, kion vi diras? Nu, la fino estas, ke li perdis
unu ŝipon.
SALARINO:
Mi deziras, ke tio estu finfino de liaj perdoj.
SALANIO:
Mi ĝustatempe diru amen! por ke la diablo ne
interkruciĝu kun mia preĝo; ĉar jen li venas en
la similaĵo de judo.
Eniras Shylock.
Kiel nun, Shylock! kiuj novaĵoj ĉe la komercistoj?
SHYLOCK:
Vi sciis, neniu pli bone, neniu pli certe ol vi, pri
la forflugo de mia filino.
SALARINO:
Jes, efektive; miaflanke mi konis la tajloron, kiu
faris la flugilojn, per kiuj ŝi forflugis.
SALANIO:
Kaj Shylock, siaflanke, sciis, ke la birdeto jam
ricevis plumojn; kaj en tiaj okazoj, se ili forflugas
de la nesto, oni ne kondamnas.
SHYLOCK:
Ŝi ja estas kondamnita pro tiu peko.
SALARINO:
Jes, efektive, se la diablo povas esti ŝia juĝisto.
SHYLOCK:
Ve, ke mia propra karno kaj sango ribelis!
SALANIO:
Fi, fi, la maljuna karnaĉo! Ĉu ĝi ribelas en tioma
aĝo?
SHYLOCK:
Mi diras, ke mia filino estas mia karno kaj sango.
SALARINO:
Pli diferencas inter si via karno kaj ŝia ol ebono
kaj eburo; pli viaj sangoj diferencas ol ruĝa
vino kaj rejna. Sed diru, ĉu vi aŭdis, ĉu Antonio
suferis perdon sur la maro, aŭ eble ne?
SHYLOCK:
Jen por mi plua malprosperaĵo; bankrotulo,
malŝparema dando, kiu preskaŭ timas montri
la vizaĝon sur Rialto; almozulo, kiu iam venadis
tiel aplombe sur la komercplacon: li zorgu
pri sia kontrakto. Li kutimis nomi min procentegulo:
li zorgu pri sia kontrakto. Li kutimis
pruntedoni monon pro kristana komplezemo;
li zorgu pri sia kontrakto.
SALARINO:
Tamen kompreneble, se li malplenumos, vi ne
prenos lian karnon. Por kio utilas tio?
SHYLOCK:
Por logi fiŝojn. Se ĝi nutros nenion alian, ĝi nutros
almenaŭ mian venĝon. Li honte min traktis,
li maltrafigis al mi duonmilionon, ridis pri
miaj malprofitoj, mokis miajn gajnojn, malestimis
mian nacion, perfidis miajn marĉandojn,
malvarmigis miajn amikojn, incitis miajn malamikojn;
– kaj pro kio? ĉar mi estas hebreo!
Ĉu hebreo ne havas okulojn? Ĉu hebreo ne havas
manojn, organojn, mezurojn, sentojn, inklinojn,
pasiojn? Ĉu ne nutrata de samaj manĝaĵoj,
vundata de samaj vundiloj, ema ekhavi
samaj malsanoj, kuracata de samaj rimedoj,
varmigata kaj frostigata de samaj vintro kaj somero,
kiel estas kristano? Se vi pikas nin, ĉu ni
ne sangas? Se vi tiklas nin, ĉu ni ne ridas? Se vi
venenas nin, ĉu ni ne mortas? Kaj se vi ofendas
nin, ĉu al ni ne decas revenĝi? Se ni similas vin
laŭ ceteraĵoj, ankaŭ laŭ tio ni vin similos. Se
hebreo ofendas kristanon, kia estas ĉi ties humileco?
Nu, venĝo. Se kristano ofendas hebreon,
kia, laŭ kristana ekzemplo, devas esti ĉi
ties toleremo? Venĝo, kompreneble. La malindecon,
kiun vi al mi instruas, mi plenumos; kaj
estos strange, se mi ne plibonigos la instruon.
Eniras servisto.
SERVISTO:
Sinjoroj, mia mastro Antonio estas en sia domo
kaj deziras paroli kun vi ambaŭ.
SALARINO:
Ni jam serĉis lin tien kaj reen.
Eniras Tubal.
SALANIO:
Jen venas alia el la gento; tria egalulo ne estas
trovebla, se la diablo mem ne fariĝos judo.
Eliras Salanio, Salarino kaj servisto.
SHYLOCK:
Kiel nun, Tubal? Kia novaĵo el Ĝenovo? Ĉu vi
trovis mian filinon?
TUBAL:
Ofte mi venis, kie oni rakontis pri ŝi; tamen ŝin
trovi mi ne povas.
SHYLOCK:
Nu, jen, jen, jen, jen vi havas! Malaperis diamanto,
kiu kostis al mi dumil dukatojn en
Frankfurto! La malbeno neniam ĝis nun venis
sur nian nacion: ĝis nun mi ne sentis ĝin;
dumil dukatoj en tio kaj aliaj multe-, multekostaj
juveloj. Mi deziras, ke mia filino estu kadavro
ĉe mia piedo kaj la juveloj ĉe ŝia orelo!
Ke ŝi estu kuŝanta sur portilo ĉe mia piedo kaj
la dukatoj en ŝia ĉerko! Ĉu neniu novaĵo pri ili?
Nu, tiel estas; kaj elspeziĝis en la serĉado, mi
ne scias kiom. Ho, perdo sur perdon! Formalaperas
la ŝtelinto kun tiom kaj tiom aldone por
trovi la ŝtelinton; kaj neniu kontentigaĵo, neniu
venĝo; ne: nek troviĝas ia fatalo, kiu ne eksidus
sur miajn ŝultrojn; neniuj spirĝemoj, kiujn mi
ne spirus; neniuj larmoj, kiujn mi ne verŝus.
TUBAL:
Jes, aliaj homoj ankaŭ renkontas malbonŝancon:
Antonio, kiel mi aŭdis en Ĝenovo, –
SHYLOCK:
Hej, hej, kion? fatalo, fatalo?
TUBAL:
Pereis unu lia ŝipego, veturanta el Tripoliso.
SHYLOCK:
Dion mi dankas, mi dankas al Dio! Ĉu vero, ĉu
nepre vero?
TUBAL:
Mi parolis kun kelkaj el la ŝipanoj, kiuj saviĝis
el la pereo.
SHYLOCK:
Dankon, dankon, bona Tubal! Bonaj, bonaj
novaĵoj! Ha, ha, ha! Kie? Ĉu en Ĝenovo?
TUBAL:
Via filino elspezis en Ĝenovo, laŭ la famo, en
unu nokto okdek dukatojn.
SHYLOCK:
Vi ponardas min; neniam mi revidos mian
oron; okdek dukatojn! okdekon da dukatoj!
TUBAL:
Vojaĝis kun mi kelkaj el la kreditoroj de Antonio
al Venecio; ili ĵuras, ke vole-nevole li rompiĝos.
SHYLOCK:
Mi tre ĝojas pri tio; mi turmentos lin; mi suferigos
lin; mi ĝojegas pri tio.
TUBAL:
Unu el ili montris al mi ringon, kiun li ricevis
de via filino intersanĝe por simio.
SHYLOCK:
Fi, fi al ŝi! vi faras al mi torturon, Tubal; tio
estis mia turkiso; ĝin donis al mi Lea, kiam mi
estis fraŭlo; mi ne fordonus ĝin por tuta dezerto
da simioj.
TUBAL:
Tamen Antonio estas nepre ruinigita.
SHYLOCK:
Jes, efektive, tre, tre vere. Iru, Tubal, dungu por
mi advokaton; aranĝu kun li du semajnojn anticipe.
Se li malplenumos, mi forprenos al li la
koron; ĉar nur se li estos for de Venecio, mi
povos gajnadi laŭ mia volo. Iru, Tubal, iru kaj
revidu min en la sinagogo; iru, bona Tubal; en
la sinagogo, Tubal.
Ili eliras.
Eniras Bassanio, Portia, Gratiano, Nerissa kaj akompanantoj.
PORTIA:
Mi petas vin, prokrastu iom; paŭzu
almenaŭ kelkajn tagojn ĝis hazardo;
ĉar, se malĝuste vi elektos, mi
seniĝos je kunesto via; tial
detenu vin, mi petas, kelkan tempon.
Io pensigas min – sed ne la amo –,
ke mi ne volas perdi vin; kaj certe
ne tiel konsiladas la malamo.
Sed, por ke vi pli bone min komprenu –
fraŭlino tamen langon ne posedas
krom penso, – mi volonte vin detenus
monaton tie ĉi aŭ du, ĝis sorton
pri mi vi provos. Mi ja povus montri
divenon ĝustan, tamen nur ĵurrompe;
kaj nepre mi ne rompos; tiel, eble
maltrafos vi kaj tiel al mi trudos
la pekan volon, esti perfidinta.
Riproĉas mi okulojn viajn, kiuj
per sorĉo dupecigis min; duono
propraĵo via estas kaj duono
la via – ne! mi volis diri ”mia”,
sed se miaĵo, via; do tutaĵo
ankoraŭ via. Sed tempaĉoj nunaj
rajtaĵojn baras kontraŭ posedantoj;
propraĵo via, do, ne estas via!
Kaj se okazos peko, tiam iru
ne mi, sed la fortuno, en inferon.
Tro longe mi babilis, sed mi volas
la tempon plilongigi, eltiradi,
kaj streĉi per prokrasto, por deteni
vin de elekto via.
BASSANIO:
Lasu min
elekti, ĉar en stato mia nuna
nur vivas mi sur streĉa torturilo.
PORTIA:
Torturo! Do konfesu vi, Bassanio,
ke vi perfidon miksis kun la amo.
BASSANIO:
Nenian krom malbela tiu speco:
malfido pri efektivigo fina
de mia amo. Kiam fajr’ kaj neĝo
kunvivos amikece, tiam ankaŭ
pariĝos mia amo kun perfido.
PORTIA:
Tamen el sur streĉilo vi parolas;
kaj torturataj homoj ĉion diras.
BASSANIO:
Promesu vivon, – veron mi konfesos.
PORTIA:
Konfesu do kaj vivu.
BASSANIO:
La konfeso
nur estas: Mi konfesas, ke mi amas.
Aminda torturad’! Ĉar min instruas
la torturisto mem pri savrespondoj.
Sed iru mi al sorto kaj kestetoj.
PORTIA:
Komencu do! Mi estas enŝlosita
en unu el la tri; se vi min amas,
vi min eltrovos. Ĉiuj staru for,
Nerissa kaj ceteraj. Dum elekton
li konsideras, muzikadu; tiam,
perdinte, li finiĝos kiel cigno,
muzike distriĝante; kaj por dece
plenigi la komparon: miaj larmoj
liveros rivereton kaj la akvan
mortliton lian. Sed li eble gajnos!
Kaj kia tiam estas la muziko?
Muziko tiam estas trumpetado
ĉe riverenc-farado de fidelaj
regatoj antaŭ reĝo ĵus kronita.
ĝi estas kvazaŭ sonoj de tagiĝo
la dolĉe enŝtelantaj en orelon
fianĉan, por lin voki al edziĝo.
Nun iras li ne malpli bravmiena,
sed multe pli amata, ol la juna
Alkido, kiam li rekaptis virgan
tributon, kiun Trojo kriegante
al la marmonstro pagis. Mi prezentas
ofer-viktimon kaj la alestantoj –
virinojn la Dardanajn kun okuloj
larmlacaj, elvenintajn por rigardi
iradon de l’ laboro. Herkuleso,
alpaŝu! Se vi vivos, same mi.
Mi, kiu nur rigardas la batalon,
pli tremas ol la batalanto, vi.
Muziko, dum Bassanio meditas super la kestetoj.
KANTO:
Diru, de kie devenas la amo?
Ĉu de la koro, ĉu de la cerbo?
Kiel naskita, kiel nutrita?
Respondu, respondu.
En la okuloj naskiĝas la amo,
Per rigardado nutriĝas; ho, gardu!
Amo mortigas en sia lulilo.
Ĉiuj sonoru funebre pro l’ amo:
Bojm bojm beluna bojm belun’.
ĈIUJ:
Bojm bojm beluna bojm.
BASSANIO:
Tre povas esti, ke paradobjektoj
la plej malmulte da valoro havas.
Ornamo ĉiam trompas en la mondo.
En ĵur-proceso, pledo la plej putra
kaj abomena povas ŝajni bona,
se nur spicite per belsona voĉo.
Ĉe religio, malbenita dogmo
hereza, kiu ajn, ricevos eble
aprobon kaj biblian citapogon
el cerbo serioza, forkaŝanta
la malindecon sub ornamo bela.
Malvirto la plej evidenta prenas
virtsignon ian sur la eksteraĵo.
Troviĝas ofte malbravulo, koron
havanta malfidindan kiel sabla
ŝtuparo, sed li tamen portas barbon
taŭgan por Herkuleso aŭ por Marso
fruntsulka, dum interna serĉo montrus
en lia korp’ hepaton lakte blankan,
kaj nur aspekton prenas li heroan
por fari sin timinda! Konsideru
belecon, kiel oni ĝin aĉetas
laŭ ĝia pezo; tiel do montriĝas
miraklo de naturo; ĉar, portante
plimulte, oni estas pli malpeza.
Kaj same, la krispitaj, orkoloraj,
serpentaj bukloj, kiuj tiel gaje
flirtadas kun la vento sur la kapo
de fama belulino, estas ofte
senduba doto de alia kapo,
kies kranio nun en tombo kuŝas.
Ornamo tiel estas nur la bordo
alloga de plej danĝerplena maro;
ĝi estas skarpo bela vualanta
hindinon belan; aŭ, per unu vorto,
ŝajnvera vesto de ruzemaj tempoj
por kapti la plej saĝajn. Tial, vi
belaĉa oro, vi nutraj’ malmola
de Midas, vin neniel prenos mi;
nek vin, vi pala sklavo, interhome
komuna; tamen, vi malgrasa plumbo;
pliŝajne vi minacas ol promesas.
Paleco via pli ol elokvento
influas min. Ĉi tie mi elektas.
Rezultu ĝojo!
PORTIA:
(Flanken) Kiel la ceteraj
pasioj nun distriĝas en aeron;
dubemaj pensoj, malesper’ maltima,
teruro frosttremanta kaj ĵaluzo
la verdokula! Ho, vi amo, estu
modera kaj ekstazon vian regu;
la ĝojon bridu laŭ mezuro; pli avaru
kun tiu ĉi troeco; benon vian
tro forte sentas mi; ĝin malpliigu,
ke mi ne supersatu.
BASSANIO:
Kian trovon?
Li malfermas la plumban kesteton.
Jen similaĵo de l’ belega Portia!
Sed kiu disimila homo tiel
kun preskaŭ krea povo verkis ĝin?
Ĉu la okuloj movas sin? aŭ ili
ricevas kvazaŭ movon simpatie
kun okulgloboj miaj? Spir’ miela
la nefermitajn lipojn apartigas;
tre dece tiel dolĉa bar’ disigas
amikojn tiel dolĉajn. Tie ĉi
per siaj haroj rolas araneon
pentristo kun la orfadena reto
plektita por impliki virajn korojn
pli firme, ol araneaĵo tenas
kaptitajn kulojn. Sed okulojn ŝiajn
kiel li havis vidon por desegni?
Ĉar, kiam li unuan pentris, tiu
kredeble povus sorĉi ambaŭ liajn,
kaj resti mem nepara. Sed rigardu:
per kiom mia laŭdo tiun ombron
ofendas per taksado ne sufiĉe
altŝata, sammezure jena ombro
postsekvas lame la objekton mem.
Jen la folio, kiu mian sorton
entenas kaj anoncas.
Li legas
Vi, kiu ne juĝas laŭ nura aspekto.
Egale bonŝancas por trafo, elekto!
Ĉar bonan fortunon ricevis vi tian,
Kontenta vi estu, ne serĉu alian.
Se vere vin plaĉas ĉi tiu kondiĉo,
Kaj vi la bonŝancon kalkulas feliĉo,
Vin turnu al la sinjorino, ker-damo,
Kaj ŝin ekposedu per kiso de amo.
Foli’ ĝentila, vere! Sinjorino bela,
permesu; mi mandaton jenan portas
por doni kaj ricevi. Kiel unu
el du publikaj konkurantoj, kiu
sin opinias bone meritinta,
sed, ĉe aplaŭdo kaj ĉieaj krioj,
kun kapturniĝo staras, rigardante
en dubo, ĉu aŭdataj la laŭdkrioj
rilatas lin, aŭ ne, – tiele mi,
ĉi tie, ho, belega sinjorino,
en dubo staras, ĉu mi ĝuste vidas,
ĝis vi subskribos, jesos kaj sankcios.
PORTIA:
Vi vidas min, Bassanio Via Moŝto,
kia mi staras. Kvankam por mi mem
sopiri al treega plibonigo
modere mi dezirus, por vi tamen
mi volus esti dudekoble mi,
kaj tio eĉ trioble; pli belega
miloble; kaj pli riĉa – mirade.
Por nur ricevi altŝatadon vian,
mi volus havi sen mezur’, amikojn,
virtojn, belecojn kaj bienojn. Tamen
plensumo mia estas nur tutaĵo
de io konsistanta el: – knabino
nesperta kaj ne klera kaj ne lerta;
feliĉa, ke ŝi estas ne troaĝa
por lerni; pli feliĉa, ke almenaŭ
natura ŝia sprito kapabligas
al ŝi lernadon; laste, plej feliĉa,
ke ŝi spiriton sian malsovaĝan
konfidas al la via por instruo,
kiel al reĝ’, reganto kaj sinjoro.
Mi mem kaj la miaĵo nun fariĝis
vi kaj la via. Antaŭ nur momento
mi estis estro de ĉi tiu bela
domego, mastro de l’ servistoj miaj,
reĝino de mi mem: kaj nun subite
la domo, la servistoj kaj mi mem
al vi, sinjoro mia, apartenas.
Mi ĉion donas kun ĉi tiu ringo;
kaj ĝin se iam vi forigos, perdos,
aŭ fordonacos, tio antaŭmontru
pereon finan de amsento via,
kaj min rajtigu por insulti vin.
BASSANIO:
Min, sinjorino, je la parolpovo
senigis vi. Nur sangopulso mia
respondon donas; kaj en mia korpo
konfuzo tia regas, kian montras
zumanta, ĝoja homamaso, kiun
ĵus bele alparolis kara princo;
kaj tiam ĉiuj ioj, kunfandite
fariĝas vasto da nenio krom
ĝojego senesprime esprimata.
Sed kiam jena ringo jenan fingron
forlasos, tiam min forlasos vivo;
vi tiam povos kun certeco diri:
Bassanio nepre mortis!
NERISSA:
Viaj Moŝtoj,
Nun estas nia vico, kiuj staris
apude kaj esperojn niajn vidis
fariĝi realaĵo, por gratuli:
Sinjoro, ĝojon! Ĝojon, sinjorino!
GRATIANO:
Moŝto Bassanio kaj Moŝtin’ aminda,
al vi deziras mi: Vi ĝojon havu
laŭ via pensopov’; kaj tio certe
neniel min senigos. Kaj mi petas,
ke, kiam viaj Moŝtoj solenigos
kontrakton la fidelan, tiam mem
edziĝu ankaŭ mi.
BASSANIO:
Nu, kompreneble,
se nur vi povos trovi la edzinon.
GRATIANO:
Mi dankas, Moŝto; ŝin vi jam provizis.
Okuloj miaj viglas, kiel viaj.
Vi la mastrinon vidis, mi rigardis
la domaninon; enamiĝis vi,
kaj mi – por tempokupo – enamiĝis.
Egale, Moŝto, ni meritis ambaŭ.
Dependis via sorto de ĉi tiu
kesteto kaj okaze ankaŭ mia;
ĉar, post amindumado ŝvitiganta,
kaj amĵurado ĝis palato mia
sekiĝis tute, fine mi ricevis
promeson – espereble plenumotan –
de jena belulin’, ke ŝi min amos,
se nur akiros via sortoprovo
mastrinon ŝian.
PORTIA:
Ĉu, Nerissa, vere?
NERISSA:
Jes, sinjorino, se vin plaĉas tio.
BASSANIO:
Ĉu vi honeste, Gratian’, intencas?
GRATIANO:
Sinjor’, honeste!
BASSANIO:
En festeno nia
edziĝo via estos tre ŝatata.
GRATIANO:
Ni vetu kun ili pri la unua knabo per mil dukatoj.
NERISSA:
Kion? Kun garantiaĵo deponita?
GRATIANO:
Ne! ĉar en tiu okazo ni nepre malgajnus.
Sed kiu tie venas? Ĉu Lorenzo
kun sia paganino? Jen malnova
amiko Venecia; ĉu Salanio?
Eniras Lorenzo, Jessica kaj Salanio.
BASSANIO:
Lorenzo kaj Salanio, bonvenintaj
vi estu, kiom povas bonvenigi
la ĉi-tiea nova mia stato.
Se tion, kara Portia, vi permesas,
amikojn bonvenigas mi, samlandajn.
PORTIA:
Tutkore, via Moŝto, ankaŭ mi.
LORENZO:
Mi dankas vian Moŝton. Miaflanke,
mi ne intencis tiun ĉi viziton;
survoje renkontinte je Salanio,
mi cedis al insista lia peto,
ke mi lin akompanu.
SALANIO:
Mi insistis, Moŝto,
ne sen motivo, ĉar sinjor’ Antonio
al vi lin rekomendas.
Li donas al Bassanio leteron.
BASSANIO:
Antaŭ ĉio
diru, mi petas, kiel nune fartas
amiko mia bona.
SALANIO:
Ne malsana,
krom eble en spirito; nek li sanas,
krom eble en spirito; lian staton
letero tiu montros.
GRATIANO:
Vi, Nerissa,
la fremdulinon jenan bonvenigu;
prizorgu ŝin. Salanio, mi salutas
El Venecio kiuj do novaĵoj?
Ĉu sanas tiu estro-komercisto,
bonul’ Antonio? Certe lin ĝojigos
sukceso nia. Estas ni Jasonoj;
ni la ŝafveston gajnis.
SALANIO:
Volus mi,
ke vi gajnintoj estu de l’ ŝafvesto
de li perdita.
PORTIA:
Jena skribitaĵo
enhavas ion malagrablan, kiu
forigas de la vangoj de Bassanio
la ruĝon; eble mortis iu kara;
nenio monda, ekster tio, povus
influi tiel strange la humoron
de sintenulo. Pli kaj pli malbone!
Permesu min, Bassanio; mi fariĝis
duone vi kaj devas duonpreni
kun vi libere ĉion enhavatan
en la skribaĵo.
BASSANIO:
Ĉarma mia Portia,
jen kelkaj el plej malagrablaj vortoj.
jam iam makulintaj skribfolion!
En la unua tempo, sinjorino,
de miaj am-proponoj, mi libere
konfesis, ke riĉaĵo mia tuta
nur en la vejnoj fluas, ke mi estas
simple nobelo. Tiam mi parolis
la veron; tamen, sinjorino kara,
vi vidos, ke, taksante min je nulo,
eĉ tiel fanfaronis mi. Anstataŭ
certigi, ke nenion mi valoras,
mi devus tiam diri, ke mi estas
eĉ malpli ol nenio; ĉar mi vere
alkroĉis min al unu plejkarulo,
tiel amikon mian implikante
kun lia malamiko, – por havigi
al mi rimedojn. Jen komunikaĵo.
Papero ĝia kvazaŭ de l’ amiko
la korpo estas; ĉiu ĝia vorto
sangoŝprucanta buŝsimila vundo.
Salanio, ĉu ĝi povas tiel esti?
Ĉu vere malsukcesis ĉiuj liaj
komerc-hazardoj? Eĉ ne unu trafis?
el Tripoliso, Meksikuj’, Anglujo,
Lisboa, Berberujo kaj Hindujo?
Ĉu eĉ ne unu ŝipo sin forsavis
de l’ rokoj, malamikaj por komerco?
SALANIO:
Sinjoro, eĉ ne unu. Ekster tio,
se eĉ li havus nun kontantan monon,
la judo, kiel ŝajnas, ne akceptus
repagon. Mi neniam konis homon,
an homoforman beston, tiel akre
avidan por detrui homaranon.
Matene kaj vespere li la dukon
turmentas; li la staton mem admonas
pri rajtoperdo, se al li justecon
malhelpos regnaj homoj. Eble dudek
komercegistoj, eĉ la duko mem
kaj altranguloj la plej eminentaj
kun li elprovis rezonadon, tamen
ankoraŭ li persistas en malica
pretendo sia pri la juĝasigno,
pri la justeco kaj pri sia akto.
JESSICA:
Kun li loĝante, mi lin aŭdis ĵuri
al Tubal kaj al Ĉus, samlandaj homoj,
ke li avidas pli l’ Antonian karnon
ol dudekoble la de li ŝuldatan
monsumon; kaj mi scias, Via Moŝto,
ke se la leĝo kaj aŭtoritato
lin ne malhelpos, tiam kompatinda
Antonio tre suferos.
PORTIA:
Ĉu ĝi estas
amiko via kara, la premato?
BASSANIO:
Por mi amiko la plej kara; viro
la plej bonkora; malplej lacigebla
spirito, ĉiam preta por komplezi;
viro montranta la antikvan Roman
honoron pli ol ĉiu nun spiranta
en Italujo.
PORTIA:
Kian sumon ŝuldas
li al la judo?
BASSANIO:
Jam por mi li ŝuldas
trimil dukatojn.
PORTIA:
Ĉu ne pli ol tiom?
Do pagu sesmil kaj kontrakton lian
nuligu; eĉ la sesmil duobligu;
kaj tion triobligu jam, prefere
ol ke amiko tia unu haron
forperdu pro la kulpo de Bassanio.
Unue min en preĝodom’ donacu
per nomo de edzino; tiam for!
al Venecio kaj amiko via;
ĉar vi neniam devas flanke kuŝi
de Portia kun animo maltrankvila.
Oron vi povas havi por repagi
la bagatelan ŝuldon dudek fojojn;
kaj ĝin paginte, tien ĉi konduku
amikon la fidelan. Intertempe
mi kaj Nerissa, mia domanino
vivos en stato de knabin-vidvinoj.
Sed nun klopodu ni! ĉar vi foriros
en la edziĝotago mem. Gastigu
amikojn viajn; estu gajmiena.
Ĉar kare estas vi pagita, kare
mi amos vin. Sed legu nun al mi
la komunikon de l’ amiko via.
BASSANIO:
(Legas)
Karulo Bassanio, malprosperis al mi ĉiuj miaj ŝipoj; miaj kreditoroj iĝas kruelaj; miaj rimedoj estas tre malvastigitaj; mia kontrakto kun la judo estas limpasinta; kaj ĉar, pagante ĝin, mi nepre ne povos vivi, do rilate ĉiujn ŝuldojn inter vi kaj mi ni estas kvitaj, se nur mi povos vidi vin ĉe mia morto. Tamen faru laŭ plezuro via: se via amo ne inklinigas vin veni, ankaŭ vin ne devigu mia letero.
PORTIA:
Amato, rapidigu la aferojn
kaj ekvojaĝu.
BASSANIO:
Ĉar mi havas vian
permeson forveturi, mi rapidos.
Sed ĝis reveno mia, mi kulpigos
neniun liton per ripozo, kiu
sin intermetus inter vi kaj mi.
Ili eliras.
Eniras Shylock, Salarino, Antonio kaj karceristo.
SHYLOCK:
Vi, karceristo, gardu lin. Kompaton
al mi ne predikadu. Tie staras
la malsaĝulo, kiu pruntdonadis
pro danko. Karceristo, lin prizorgu,
ANTONIO:
Tamen afable, Shylock, min aŭskultu.
SHYLOCK:
Mi nepre havos la kontraktan rajton;
vi ne parolu kontraŭ mia rajto.
Mi metis ĵuron, havi mian rajton.
Neofendite vi min nomis hundo:
sed, ĉar mi estas hundo, gardu vin
de miaj dentoj. Devas malrifuzi
la duko mian peton pri justeco.
Mi miras, vi malinda karceristo,
ke vi, naive, tiel promenigas
lin laŭ deziro lia.
ANTONIO:
Mi petegas,
aŭskultu min.
SHYLOCK:
Mi volas havi rajton;
aŭskulti mi ne volas; nepre rajton
mi havos; do vi plu ne paroladu.
Ne volas mi fariĝi lacokula
molkapa malsaĝulo kaj balanci
malseveriĝan kapon kaj spirĝemi
kaj cedi, pro Kristanaj petegantoj.
Ne sekvu; ne toleros mi parolon;
mi rajton nepre havos.
Li eliras.
SALARINO:
Tio estas
hundaĉo la plej necedema, kiu
kun homoj iam loĝis.
ANTONIO:
Lasu lin.
Mi jam ne sekvos lin kun vanaj petoj.
Mi scias bone, kial li atencas
al mi la vivon, ĉar mi ofte savis
el liaj persekutoj pro limpaso
multajn al mi plendintajn. Tial li
malamas min.
SALARINO:
Sed certe tiun ĉi
proceson ne subtenos nia duko.
ANTONIO:
Ne povas li malhelpi la kuradon
de l’ leĝo, pro la kontentiga stato
ĉe ni en Venecio de l’ fremduloj.
Se oni ĝin difektos, tio naskos
plendojn pri la justec’ en lia regno;
ĉar, en ĉi tiu urbo, la komerco
kaj la profit’ koncernas nacianojn
el ĉiuj landoj. Tial iru ni.
Malĝojoj kaj malgajnoj lastatempaj
min tiel malgrasigis, ke apenaŭ
da karno unu funton mi disponos
por sangavida mia kreditoro
morgaŭe. Nu, antaŭen, karceristo.
Mi preĝas Dion, ke Bassanio venu
por vidi min elpagi lian ŝuldon;
tiam ne zorgas mi pri la cetero!
Ili eliras.
Eniras Portia, Nerissa, Lorenzo, Jessica kaj Balthasar.
LORENZO:
Mi devas, sinjorino, ĝin paroli
eĉ en ĉeesto via, ke vi havas
pri l’ amikeco noblan, veran senton;
kio plej forte montras sin en tio,
ke tiel vi elportas la foreston
de l’ edzo la nobela. Se vi tamen
konscius, kian homon vi honoras,
al kia honorinda viro vi
la helpon sendas, mi certigas vin,
vi pli fierus pri bonfaro via,
ol kiom vin devigas la kutima
malavareco via.
PORTIA:
Pri bonfaroj
ankoraŭ mi neniam pentis, ankaŭ
pri tiu ĉi ne pentos mi; ĉar, kiam
komune vivas kaj pasigas tempon
kunuloj kaj egale sur animo
la amikecan juĝon portas, nepre
laŭ ia grado ili reciprokas
rilate trajtojn, morojn kaj spiriton;
jen kio inklinigas min supozi,
ke tiu ĉi Antonio, ĉar li estas
de mia edz’ amiko plej intima,
similas ankaŭ nepre lian moŝton.
Se tiel estas, kiel tre malkare
la similulon de animo mia
mi elaĉetis for de lia stato
de mizerec’ infera! Sed sufiĉe:
tro ŝajnas kvazaŭ min mi laŭdas mem.
Alian temon aŭdu nun. Lorenzo,
la mastrumadon de ĉi tiu domo
en manojn viajn komisias mi
ĝis mia edz’ revenos. Miaflanke,
sekretan ĵuron spiris mi ĉielen,
ke mi en preĝa meditado vivos,
akompanate nur de tiu ĉi
Nerissa, ĝis reveno de Bassanio
kaj Gratiano. En monaĥinejo
staranta en du-mejla interspaco
ni loĝos. Ne rifuzu, mi petegas,
ĉi tiun taskon, kiun al vi trudas
nun mia amo kaj bezono ia.
LORENZO:
Volonte, sinjorin’, ordonojn viajn
afablajn ĉiam obeados mi.
PORTIA:
Jam miaj homoj mian volon scias,
kaj vin, kun Jessica, respektos kvazaŭ
moŝton Bassanion kaj min mem. Adiaŭ
ĝis la revido nia!
LORENZO:
Belaj pensoj
kaj ĝojaj horoj akompanu vin!
JESSICA:
Ĉiel feliĉa estu via koro,
fraŭlina moŝto.
PORTIA:
Pro la bondeziro
mi dankas vin; volonte mi ĝin turnas
reen sur vin. Adiaŭ, Jessica!
Eliras Jessica kaj Lorenzo.
Nu, Balthasar, ĉar mi vin trovis ĉiam
fidel-honesta, tiel ankaŭ nun
mi trovu. Tiun ĉi leteron prenu,
kaj vi penadon plej virecan uzu
Padoven rapidegi; enmanigu
al mia kuzo mem, doktor’ Bellario;
kaj vidu, ke la notojn kaj la vestojn,
kiujn al vi li donos, vi alportu
kun pensa rapidec’ al la vadejo,
publika transirejo de l’ rivero
al Venecia vojo kondukanta.
Per vortoj ne prokrastu, sed foriru.
Pli frue tien trafos mi, ol vi.
BALTHASAR:
Laŭ povo, sinjorino, mi rapidos.
Li eliras.
PORTIA:
Nerissa, viglu. Mi laboron havas,
por vi ankoraŭ nekonatan. Edzojn
niajn revidos ni neatendite.
NERISSA:
Ĉu ili vidos nin?
PORTIA:
Rigardos, jes,
Nerissa, sed en tiaj vestoj, kiuj
al ili supozigos, ke al ni
la manko mankas. Mi libere vetos,
ke el ni du, vestitaj laŭ la modo
de junaj viroj, mi la sintenadon
pli decan montros kaj ponardon mian
pli bravmiene portos. Mi parolos
per sanĝiĝanta knaba-vira voĉo
ŝalmeca; el paŝetoj du afektaj
paŝegon viran faros mi; malpacojn
junule fanfaronos; mi mensogos
strange pri iaj moŝtaj sinjorinoj
pri amo min petintaj: rifuzite,
malsanis ili, mortis, mi ne zorgis;
tiam mi pentos, malgraŭ ĉio volos
ke estus mi ne mortigint’ ilia.
Mi dudek tiajn mensogetojn diros,
kaj ĵuros homoj, ke, almenaŭ jaron,
lernejon mi forlasis. En la cerbo
mi portas mil bubegajn petolaĵojn
de tiaj hometaĉoj: tiajn mi
praktikos.
NERISSA:
Ĉu ni nin al viroj turnos?
PORTIA:
En virojn ni nin sanĝos. Via frazo
duoblan sencon portas, ĉe malnobla
interpretanto. Sed ni iru: mi klarigos
la tutan planon en kaleŝo mia
nun atendanta nin ĉe la pordego
de l’ parko; do rapidu; mem hodiaŭ
ni devas dudek mejlojn traveturi.
Ili eliras.
Eniras Launcelot kaj Jessica.
LAUNCELOT:
Jes, vere; ĉar rimarku, ke la malbonaĵoj de la
patro estas punotaj sur la idoj; tial mi certigas
al vi, ke mi timas pri vi. Ĉiam mi libere parolis
al vi, tial nun mi montras al vi mian obstinion
pri la afero; tial estu trankvila, ĉar vere mi obstinias,
ke vi estas kondamnita. Ekzistas en ĝi
nur unu espero, kiu povas helpi al vi; kaj tiu
estas nur speco de bastarda espero.
JESSICA:
Kaj kiu estas tiu espero, mi petas?
LAUNCELOT:
Vi iom povas esperi, ke via patro ne naskigis
vin: ke vi ne estas filino de judo.
JESSICA:
Efektive tio estus bastarda speco de espero;
tiam la malbonaĵoj de mia patrino estus
punataj sur mi.
LAUNCELOT:
Vere tiam mi timas, ke vi estas kondamnita pro
ambaŭ gepatroj viaj; tiel penante eviti Scilon,
vian patron, mi trafas en Karibdon, vian patrinon.
Nu, vi ambaŭrilate perdiĝis.
JESSICA:
Mi estos savita pro mia edzo: li kristanigis min.
LAUNCELOT:
Vere des pli li estas kulpa; jam estis sufiĉe da ni
kristanoj, jam estis kiom povis vivi, unu kaj
alia. Tiu farado de kristanoj altigos la koston de
porkoj; se ni ĉiuj fariĝos porkomanĝuloj, baldaŭ
mono ne havigos al ni tranĉaĵon da lardo
sur la karboj.
Eniras Lorenzo.
JESSICA:
Mi rakontos, Launcelot, al mia edzo, kion vi
diras; jen li venas.
LORENZO:
Baldaŭ mi ĵaluziĝos pri vi, Launcelot, se tiel vi
enanguligados mian edzinon.
JESSICA:
Ne, vi ne devas zorgi pro ni, Lorenzo; Launcelot
kaj mi disputas. Li krude certigas min, ke ne
estas kompato por mi en ĉielo, ĉar mi estas filino
de hebreo; kaj li diras, ke vi ne estas bona
civitano, ĉar, konvertante hebreojn en kristanojn,
vi altigas la koston de porkoviando.
LORENZO:
Prefere mi respondos tion al la civito, ol vi la
ŝvelecon de la negrino. La maŭrino gravediĝis
per vi, Launcelot.
LAUNCELOT:
Koncerne la maŭrinon, mi volas, ke oni sin marinu;
se ŝi estas malbona morulo laŭ la maŭra
moralo, tio ne estas por mi mirilo.
LORENZO:
Kiel ĉiu malsaĝulo povas karamboli per vortoj!
Kredeble baldaŭ silento fariĝos la plej ŝatata
parto de l’ spriteco kaj la parolo fariĝos ŝatinda
nur ĉe la papagoj. Iru vi, homo; ordonu al ili
pretigi por tagmanĝo.
LAUNCELOT:
Jam farite, sinjoro; ĉiuj havas apetiton.
LORENZO:
Benaĉon! kiel vigle vi spritumas. Do ordonu al
ili, ke ili preparu la tagmanĝon.
LAUNCELOT:
Ankaŭ jam farite, sinjoro; tamen kovri estas la
bontona vorto.
LORENZO:
Ĉu vi do kovros, homo?
LAUNCELOT:
Ne mian kapon, sinjoro: servisto ne rajtas porti
ĉapelon.
LORENZO:
Ankoraŭ ĉikano laŭokaza! Ĉu vi volas ekspluati
en unu momento vian tutan saĝohavon? Mi
petas vin kompreni simplan homon laŭ lia
simpla intenco. Iru do al la viuloj; ordonu al ili
kovri la tablon, metu la manĝaĵojn kaj ni iros al
tagmanĝo.
LAUNCELOT:
Koncerne la tablon, sinjoro, oni ĝin metos;
koncerne la manĝaĵojn, sinjoro, oni ilin kovros;
koncerne vian iron al tagmanĝo, sinjoro, nu,
tio estu laŭ la regado de humoroj kaj konsideroj.
Li eliras.
LORENZO:
Ho, diskretemo! Kiel liaj vortoj
fi-taŭgas. Tiu malsaĝulo fiksis
en sia cerb’ armeon da trafvortoj.
Mi konas multajn bubojn, pli altstatajn
sed kun provizo sama, kiuj spitas
l’ aferon mem pro ludo per esprimo.
Vi kiel fartas, Jessica? Kaj nun
ĉu trovas vi ŝatinda la edzinon
de lia moŝt’ Bassanio?
JESSICA:
Mankas vortoj
por ĝin esprimi. Al Bassanio moŝta
tre decos, ke li vivu plej konvene;
ĉar, tiel feliĉega per edzino,
ĉielan ĝojon trovas li ĉi tie
sur tero; tion se li ne meritos
ĉi tie, kompreneble tre nedecos,
ke li en la ĉielon iam venu.
Nu, se en la ĉielo vete ludus
du dioj kaj garantiaĵon metus
en formo de teranaj du virinoj,
se Portia estus unu, oni devus
kun la alia meti ion ekstran
kompense; ĉar la krud-mizera mondo
egalulinon ŝian ne posedas.
LORENZO:
En mi vi havas ĝuste tian edzon,
kia edzino ŝi.
JESSICA:
Vi min demandu
pri opinio mia.
LORENZO:
Jes, pli poste.
Nun ni tagmanĝon iru.
JESSICA:
Ne; pli bone,
ke mi kun apetito laŭdu vin.
LORENZO:
Ne, ne! mi petas, estu ĝi ĉe-tabla
parolo; tiam, diru kion ajn,
mi kun la ceteraĵoj ĝin digestos.
JESSICA:
Nu, orde mi parados vin.
Ili eliras.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.