La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VENECIA KOMERCISTO

Aŭtoro: William Shakerspeare

©2026 Geo

La Enhavo

AKTO DUA

SCENO I

En Belmont. Salono en la domo de Portia.

Trumpetado. Eniras la princo de Maroko kaj lia sekvantaro; Portia, Nerissa kaj aliaj akompanantoj.

MAROKO:

Min ne malŝatu pro vizaĝkoloro,

ombra livreo de l’ brilega suno,

najbaro mia kaj proksimparenco.

Al mi konduku viron plej palhaŭtan

el nordo, kie sub Febusa fajro

la pendglaci’ apenaŭ degeliĝas;

por via amo ambaŭ ni nin tranĉu

prove, ĉu li aŭ mi pli ruĝe sangos.

Mi ĵuras, sinjorin’, aspekto mia

timigis kuraĝulojn; mi certigas

per mia amo, ke en mia lando

ĝin amis plej ŝatataj virgulinoj.

Ne volus mi koloron mian ŝanĝi,

escepte se mi tiel povus ŝteli,

reĝino mia dolĉa, viajn pensojn.

PORTIA:

Por ŝataferoj min ne sola gvidas

knabina vidinklino la kaprica;

cetere min la loteri’ destina

baras de rajto de elekto propra.

Se tamen mia patro ne limigus

kaj artifikus min, ke mi min cedu

edzinon ties, kiu min akiros

per jam dirita la rimedo, tiam

vi, eminenta princo, havus ŝancon

ne malpli bonan, por inklino mia,

ol ĉiu jam vidita alveninto.

MAROKO:

Pro tiu nura vorto mi vin dankas.

Mi petas, do, konduku al la kestoj

por provi mian sorton. Pro glavego

la jena, kiu Sofon pereigis

kaj persan princon kaj en tri bataloj

venkis sultanon Soliman’, volonte,

por vin akiri, sinjorin’, okulojn

venkrigardegus mi la plej kruelajn;

elspitus plej bravegan en la mondo

la koron; al ursino mi forŝirus

suĉantajn la idetojn; eĉ leonon

mi mokus, kiam ĝi malsate blekas.

Sed vante ĉio! Se la kubojn ĵetas

kun Liĥas Herkuleso, por decidi,

kiu el ili estas la bravulo,

la malpli forta mano, per fortuno,

tre eble elpoentos la pli fortan;

kaj la paĝio venkos Herkuleson.

Simile mi, gvidata de fortuno

la blinda, povas mem maltrafi, kie

la malpli inda trafos kaj perei

per malĝojego.

PORTIA:

Subiri vian sorton

vi devas. Aŭ ne provu la elekton,

aŭ ĵuru, elektonte, ke neniam,

okaze de maltrafo, poste vi

proponos al virino, kiu ajn,

vin kiel edzon; do pripensu bone.

MAROKO:

Plenumos mi. Al mia sort’ konduku.

PORTIA:

Unue al la templo; post tagmanĝo

vi provos la hazardon.

MAROKO:

Estu tiam

bonŝanco! Mi el ĉiuj viroj estos

la plej benata, aŭ plej malfeliĉa.

Trumpetado. Ĉiuj diras.

SCENO II

En Venecio. Sur strato.

Eniras Launcelot.

LAUNCELOT:

Certe mia konscienco servos al mi por forkuri

de tiu judo, mia mastro. La diablo ĉe mia

kubuto tentas min, dirante: Gobbo, aŭ Lanclot

Gobbo, aŭ bona Lanclot, aŭ bona Gobbo, aŭ bona

Lanclot Gobbo, uzu viajn krurojn, ekiru, forkuru.

Mia konscienco diras: Ne! gardu vin, honesta

Lanclot; gardu vin, honesta Gobbo, aŭ, kiel

dirite, honesta Lanclot Gobbo; ne kuru;

la kuradon malŝatu kaj piedbatu. Nu, la tre kuraĝa diablo

konsilas min forpaki: For! diras la diablo;

ekiru! diras la diablo; pro ĉielo, diras la diablo,

veku bravan unimon kaj forkuru. Nu, mia konscienco,

ĉirkaŭbrakante la kolon de mia koro,

min konsilas tre saĝe: Amiko mia honesta,

Lanclot, kiel filo de honesta viro, aŭ pli ĝuste, filo de

honesta virino; ĉar rilate mian patron oni iomete

sentas, kvazaŭ iel flaras, aŭ gustumetas

ion; do, mia konscienco diras: Lanclot, ne, depaŝu.

Depaŝu, diras la diablo. Ne depaŝu, diras mia

konscienco. Konscienco, mi diras, vi bone konsilas;

Diablo, mi diras, vi bone konsilas. Por obei

mian konsciencon, mi restus kun la judo mia

mastro, kiu, trafe dirate, estas speco de satano;

sed, kurante for de la judo, mi obeus al la diablo,

kiu, por ne tro krude paroli, estas Satano

mem. Certe la judo estas vera satano en karno;

kaj per mia konscienco, mia konscienco estas

nur ia severa konscienco, volante konsili al mi,

ke mi restu kun la judo. La diablo estas la pli

amika konsilanto; mi kuros, diablo; miaj piedoj

estas je via dispono; mi kuros.

Eniras Maljuna Gobbo, kun korbo.

GOBBO:

Mastro junulo, vi, mi petas vin, kiu vojo kondukas

al la domo de sinjoro judo?

LAUNCELOT:

(Flanken) Ho, ĉielo! jen mia orde-naskita patro,

kiu, estante pli-ol-sable blinda, eĉ ŝtonete

blinda, ne rekonas min; mi provu lin per embarasoj.

GOBBO:

Mastro juna sinjoro, mi petas vin, kiu vojo

kondukas al la domo de sinjoro judo?

LAUNCELOT:

Turnu vin dekstren ĉe la neksta angulo, sed tuj

post-nekste, maldekstren turniĝu; atentu,

tiam-nekste, neniekstren turniĝu, sed sendeklini

ĝe direktu vin al la domo de la judo.

GOBBO:

Per la sanktaj veraĵoj, estos tre malfacile tien

trafi. Ĉu vi povas sciigi min, ĉu loĝas ĉe li certa

Launcelot, kiu ĉe li loĝas?

LAUNCELOT:

Ĉu vi parolas pri juna sinjoro Launcelot?

(Flanken) Jen edifo! nun mi instigos la akvon.

Ĉu vi parolas pri juna sinjoro Launcelot?

GOBBO:

Ne pri sinjoro, sinjoro, sed pri filo de malriĉa

homo. Lia patro, kvankam estas mi, kiu diras

ĝin, estas honesta, tre malriĉa viro kaj dank’al

Dio, en profunda aĝo.

LAUNCELOT:

Nu, kia ajn estu lia patro, ni parolas pri juna

sinjoro Launcelot.

GOBBO:

Amiko de via moŝto kaj Launcelot, sinjoro.

LAUNCELOT:

Sed mi petas vin, ergo, maljunulo, ergo, mi petegas

vin, ĉu pri juna sinjoro Launcelot vi parolas?

GOBBO:

Pri Launcelot, se plaĉas al via mastra moŝto.

LAUNCELOT:

Ergo, sinjoro Launcelot. Ne parolu patro, pri

sinjoro Launcelot; ĉar tiu juna sinjoro, laŭ la

Fataloj kaj Destinoj kaj tiaj strangaj diroj, laŭ la

Tri Fratinoj kaj tielaj kleraĵoj, efektive eksvivuliĝis,

aŭ, por esprimi ĝin pli klare, li iris al la

ĉielo.

GOBBO:

Kompatu, Dio! La knabo estis vera bastono por

mia maljuneco, vera trabo por apogo.

LAUNCELOT:

Ĉu mi do aspektas kiel batilo, aŭ baraka fosto?

Ĉu kiel stango aŭ tegmenta trabo? Ĉu vi konas

min, patro?

GOBBO:

Aj-jo, aj-jo! mi ne konas vin, juna sinjoro; sed

diru, mi petegas, ĉu mia knabo – Dio indulgu

lin – ankoraŭ vivas, aŭ jam mortis?

LAUNCELOT:

Ĉu vi ne rekonas min, patreto?

GOBBO:

Ho, ve; sinjoro, mi estas duonblinda; mi vin ne

konas.

LAUNCELOT:

Nu vere, se eĉ servus al vi la okuloj, vi eble ne

bone rekonus min, ĉar: Patro certa, viro lerta.

Nu, maljunulo, mi volas doni al vi novaĵon pri

via filo; donu al mi vian benon; la vero nepre

venos en la lumon; krimo ne longe restas kaŝita;

tion eble povas filo, tamen la vero fine aperos.

GOBBO:

Mi petas, sinjoro, ke vi stariĝu. Mi estas certa,

ke vi ne estas mia knabo Launcelot.

LAUNCELOT:

Ni ĉesu petoladi; mi petas, kaj vi donu al mi

vian benon. Mi estas Launcelot, via knabo estinta,

via filo estanta, via infano estonta.

GOBBO:

Mi ne povas kredi, ke vi estas mia filo.

LAUNCELOT:

Pri tio mi ne esprimas opinion; tamen mi estas

Launcelot, servanto de la judo; kaj mi estas

certa, ke Marĝeri, via edzino, estas mia patrino.

GOBBO:

Efektive, ŝia nomo estas Marĝeri; kaj mi ĵuras,

ke, se vi estas Launcelot, vi estas mia karno kaj

sango. Anĝeloj kaj sanktuloj! Kian barbon vi

ricevis! Vi havas pli abundajn harojn sur via

mentono, ol Dabin mia ĉarĉevalo portas sur sia

vosto.

LAUNCELOT:

Ŝajne do la vosto de Dabin malkreskas; mi

estas certa, ke li havis pli multe da haroj sur la

vosto, ol mi havas sur la vizaĝo, kiam mi laste

vidis lin.

GOBBO:

Diablo, sed kiom vi sanĝiĝis! Ĉu estas harmonio

inter vi kaj via mastro? Mi alportis al li donacon.

Ĉu inter vi ekzistas harmonio?

LAUNCELOT:

Sufiĉe bona; tamen miaflanke, ĉar mi pozis kiel

kuronto, mi ripozos nur kiel kurinto. Vera judulo

estas mia mastro. Ha, fari al tiu donacon!

Donacu prefere pendoŝnuron. Mi en lia servado

mortas de malsato; vi povas kalkuli per miaj

ripoj ĉiujn miajn fingrojn. Patro, mi ĝojas, ke vi

venis; donu al mi vian donacon por iu sinjoro

Bassanio; tiu provizas bravajn novajn livreojn.

Se mi ne servos al li, mi kuros ĝis la ekstrema

limo de la bieno de Dio. Ho, ĝustatempa bonŝanco!

jen li venas mem. Al li, patro; ĉar se mi

ankoraŭ plu servos al la judo, mi estas judulo.

Eniras Bassanio, kun Leonardo kaj aliaj sekvantoj.

BASSANIO:

Tion mi konsentas; tamen agu tiel rapide, ke la

vespermanĝo estos preta almenaŭ je la kvina

horo. Zorgu pri la livero de tiuj ĉi leteroj; mendu

definitive la livreojn; petu al Gratiano, ke li

senprokraste venu al mia loĝejo.

Eliras unu servanto.

LAUNCELOT:

Aliru lin, patro.

GOBBO:

Dio benu vian Moŝton!

BASSANIO:

Dikompaton kun mi? Ĉu vi ion volas kun mi?

GOBBO:

Jen, sinjoro, mia filo, malriĉa knabo –

LAUNCELOT:

Ne malriĉa knabo, sinjoro, sed servisto de la

riĉa judo; kiu volas, sinjoro, kiel klarigos mia

patro, –

GOBBO:

Li havas grandan deĵiron, sinjoro, por tiel diri,

por servi, –

LAUNCELOT:

Efektive, longe kaj mallonge dirite, mi estas

servisto de la judo kaj mi deziras, kiel mia patro

rimarkigos –

GOBBO:

Lia mastro kaj li, se via moŝto afable permesas,

apenaŭ taŭgas kiel kunloĝantoj.

LAUNCELOT:

Per malmultaj vortoj, la vera vero estas tio: la

judo, trudinte al mi malbonon, igas min, kiel

mia patro, estante, mi esperas, maljunulo, disvolvos

al vi, –

GOBBO:

Mi havas tie ĉi pladon da kolomboj, kiun mi

deziras donaci al via moŝto kaj mia peto estas –

LAUNCELOT:

Tre mallonge, la peto konsternas min, kiel via

moŝto sciiĝos per tiu ĉi honesta maljunulo; kaj,

kvankam mi ĝin diras, kvankam maljunulo,

tamen malriĉulo, mia patro.

BASSANIO:

Unu por ambaŭ parolu. Kion vi deziras?

LAUNCELOT:

Servi vin, sinjoro.

GOBBO:

Jen la vera nesenco de la parolo, sinjoro.

BASSANIO:

Mi konas vin; la peton mi konsentas.

Hodiaŭ Shylock nomis vin al mi

kaj vin favoris, se favor’ ĝi estas,

ke riĉa jud’ maldungas vin, por servi

mankhavan, kiel estas mi, nobelon.

LAUNCELOT:

La malnova proverbo estas tre egale dividita

inter vi, sinjoro, kaj mia mastro Shylock: vi havas

la Dian favoron kaj li la favan oron.

BASSANIO:

Tre lerta diro. Nun foriru ambaŭ. Vi la eksmastron

adiaŭu, poste loĝejon mian serĉu.

(Al Leonardo) Al li donu livreon ekstre ornamitan.

Zorgu.

LAUNCELOT:

Patro, antaŭen. (Ironie) Mi do ne povas ricevi

odeon, ho, ne! En mia kapo do ne estas lango!

(Rigardas sian manplaton) Nu, se en Italujo troviĝas

homo kun pli prospera manplato, li ĵuru

pri tio super libro; mi nepre havos bonan sorton.

Jen vi havas! jen simpla strio de l’ vivo; jen

bagatela areto da edzinoj: eĉ sen signifo estas

dekkvino da edzinoj! Dek unu vidvinoj kaj naŭ

knabinoj, jen kio estas modera preno por unu

viro; krom tio trifoje sin savi el drono kaj stari

en danĝero de morto per tranĉo de pluma litkusenego;

jen simplaj evitoj. Nu, se Fortuno

estas virino, ŝi estas en tiu rilato bona knabino.

Venu, patro; mi adiaŭos la judon en unu ekbrileto

de okulo.

Eliras Launcelot kaj Maljuna Gobbo.

BASSANIO:

Pripensu tion, bona Leonardo,

mi petas. La objektojn aĉetinte

kaj orde dismetinte, sen prokrasto

revenu vi, ĉar mi festenon faras

hodiaŭ nokte por konatoj miaj

la plej ŝatataj; iru kaj rapidu.

LEONARDO:

Laŭ mia nura eblo mi plenumos.

Eniras Gratiano.

GRATIANO:

Kie la mastro via?

LEONARDO:

Jen, sinjoro,

promenas li.

Li eliras.

GRATIANO:

Sinjor’ Bassanio!

BASSANIO:

Estas Gratiano!

GRATIANO:

Al vi mi havas peton.

BASSANIO:

Mi plenumos.

GRATIANO:

Vi ne rifuzu. Nepre vin al Belmont

mi volas akompani.

BASSANIO:

Do vi devas.

Sed aŭdu, Gratiano: viaj moroj

sovaĝaj iom estas kaj tro kruda

kaj laŭta via voĉo. Kvankam decas

al vi ĉi ĉio en okuloj niaj,

kaj vin senkulpe ornamadas, tamen

ĉe homoj ne konantaj vin, ĝi ŝajnas

trolibereca. Penu, mi vin petas,

per kelkaj gutoj da modesto frosta

spiriton vian dancan kvietigi,

por ke sovaĝa sintenado via

ne faru min malkomprenata tie,

kien mi iras, nek al mi perdigu

esperojn miajn.

GRATIANO:

Aŭdu min, sinjoro

Bassanio; se mi ne kondutos jene:

min vesti per sobreco; kun respekto

paroli; ne (aŭ tre malofte) ĵuri;

en mia poŝo porti preĝlibretojn;

aspekti milde; eĉ, dum oni diras

la preĝon antaŭmanĝan, kaŝi tiel

okulojn per ĉapelo kaj spirĝeme

diri amen! ĉiurilate agi

ceremonie, kvazaŭ instruito

en solenega festa rol’ por plaĉi

sian avinon: se mi ne kondutos

tiele, vi neniam plu min fidu.

BASSANIO:

Nu, ni observos vian sintenadon.

GRATIANO:

Tamen konsentas mi ne por hodiaŭ.

Vi ne mezuru min laŭ la agado

de hodiaŭa nokto.

BASSANIO:

Kompreneble!

Prefere mi petegas vin, bravege

vin vesti per gajeco senmezura;

ĉar miaj gastoj venas kun intenco

pri gaja festo. Tamen nun adiaŭ!

Aferoj vokas min.

GRATIANO:

Mi devas vidi

Lorenzon kaj ceterajn; tamen ni

vizitos vin je vespermanĝa horo.

Ili eliras.

SCENO III

La sama. Ĉambro en la domo de Shylock.

Eniras Jessica kaj Launcelot.

JESSICA:

Bedaŭras mi, ke tiel vi la patron

lasas. Infero estas nia domo;

kaj vi, diablo gaja, forigadis

de ĝi almenaŭ iom de l’ enuo.

Adiaŭ! jen dukat’ por via poŝo;

kaj, Launcelot, baldaŭ en la vespermanĝo

ĉe via nova mastro, vidos vi

Lorenzon, lian gaston; al li donu

leteron tiun ĉi, sed tre sekrete.

Kaj nun adiaŭ! Ne deziras mi,

ke l’ patro vidu min kun vi paroli.

LAUNCELOT:

Adiaŭ! La larmoj malhelpas al mi la langon.

Belega paganino, plej dolĉa judino! Se vi ne devenas

de ia petolinta kristano, mi forte eraras.

Tamen, adiaŭ! Tiuj ĉi malsaĝaj gutoj iom sufokas

mian spiriton de viro. Adiaŭ!

JESSICA:

Adiaŭ, bonulo Launcelot!

Eliras Launcelot.

Ve! peka malindeco, ke mi hontas

de mia patro esti la infano!

Sed, se laŭ sango mi filino estas,

laŭ moroj tamen mi ne estas lia.

Lorenzo, se promeson vi plenumos,

mi finos la malpacon kaj fariĝos

edzin’ amanta kaj kristana via.

Ŝi eliras.

SCENO IV

La sama. Sur strato.

Eniras Gratiano, Lorenzo, Salarino kaj Salanio.

LORENZO:

Nu, forŝteliĝos ni dum vespermanĝo,

nin trompevestos en loĝejo mia,

kaj tuj revenos, horon forestinte.

GRATIANO:

Ne taŭge ni preparis.

SALARINO:

Eĉ ĝis nun

ni ne aranĝis pri la torĉportantoj.

SALANIO:

Nur abomene estos, se sen gusto

oni aranĝos ĝin; mi opinias

prefere, ĝin ne entrepreni tute.

LORENZO:

Nur estas nun la kvara. Ni disponas

du horojn por elfini la preparojn.

Eniras Launcelot, kun letero.

Amiko Launcelot, kio da novaĵo?

LAUNCELOT:

Se al vi plaĉos disŝiri ĉi tion,

verŝajne ĝi iom montros.

LORENZO:

Mi konas la manskribon; bela mano

ĝi estas; kaj pli pure blanka estas

la skriba mano, ol la skribpapero.

GRATIANO:

Hm! Amnovaĵo.

LAUNCELOT:

Permesu, sinjoro.

LORENZO:

Kien iras vi?

LAUNCELOT:

Ĝuste, sinjoro, por inviti mian malnovan mast

ron, la judon, vespermanĝi hodiaŭ kun mia

nova mastro, la kristano.

LORENZO:

Haltu kaj prenu tion; diru vi

al Jessica, ke nepre mi plenumos.

Ĝin diru tre sekrete; iru nun.

Eliras Launcelot.

Sinjoroj, ĉu vi volas vin pretigi

por maskafero nokta hodiaŭa?

Pri la torĉisto mia, mi aranĝis.

SALARINO:

Volonte; mi klopodos sen prokrasto.

SALANIO:

Mi ankaŭ.

LORENZO:

En loĝej’ de Gratiano

renkontu min kaj lin post unu horo.

SALARINO:

Ni ĝuste faros.

Eliras Salarino kaj Salanio.

GRATIANO:

Ŝajnas al mi, ke la letero venis

de bela Jessica?

LORENZO:

Al vi mi devas

konfidi ĉion. Ŝi instruis min,

kiel mi kaptu ŝin de l’ patra domo,

kiom da oro ŝi al si provizis

kaj da juveloj, ankaŭ kiajn vestojn,

fasonajn por paĝio, ŝi pretigis.

Se eble en ĉielon iam venos

la judo, ŝia patro, ĝin li ŝuldos

nur al filino ŝia, la aminda.

Kaj se maltimos iam malbonŝanco

piedon ŝian karan falimpliki,

nur povus esti tio sub preteksto

ĉar ŝi filino estas de malfida

la judo. Iru nun kun mi kaj legu,

irante, tion ĉi, ĉar Jessica

la bela estos torĉportisto mia.

Ili eliras.

SCENO V

La sama. Antaŭ la domo de Shylock.

Eniras Shylock kaj Launcelot.

SHYLOCK:

Nu, vidos vi (atestos la okuloj)

inter maljuna Shylock kaj Bassanio

la diferencon. – Hola, Jessica! –

Vi ne manĝegos tie, kiel vi

ĉi tie faris. – Hola, Jessica! –

Vi ankaŭ ne pasigos vian tempon

dormante, ronkadante, trasirante

la vestojn; – Hola, Jessica, mi diras!

LAUNCELOT:

Ho, Jessica!

SHYLOCK:

Vin kiu petis krii?

Mi ne ordonas krii vin.

LAUNCELOT:

Via moŝto ĉiam diradis, ke mi nenion povas

fari neordonite.

Eniras Jessica.

JESSICA:

Ĉu vi vokas? Kion vi deziras?

SHYLOCK:

Mi estas invitita, Jessica,

por vespermanĝo. Jen ŝlosiloj miaj.

Laŭ kia devo, tamen, mi akceptas

faritan ne pro amo, sed por flato,

inviton? Sed mi iros en malamo,

por manĝi je la kosto de malŝpara

kristano. Jessica, filino mia,

vi gardu mian domon. Tre nevole

mi iras. Trankvilecon mian io

malbona jam minacas; ĉar en nokto

la lasta, mi pri monaj sakoj sonĝis.

LAUNCELOT:

Iru, sinjoro, mi vin petegas; mia juna mastro

senpacience atencas vin.

SHYLOCK:

Kaj mi lin.

LAUNCELOT:

Se prosperis al ili la aranĝoj, mi ne diras al vi,

ke vi vidos maskaferon; sed, se tiel estos, tiam

ne sen signifo mia nazo eksangadis lastan

Nigran Lundon je la sesa horo matene, okaze ke

en tiu jaro estis Merkredo cindra de la granda

fasto post kvar jaroj, posttagmeze.

SHYLOCK:

Ha, kion? Maskofesto? Jessica!

Aŭskultu: Miajn pordojn firme ŝlosu;

kaj se vi aŭdos la tamburon, kun

la fajfblekaĉo de l’ koltorda fluto,

vi tiam ne ŝteliĝu al fenestroj,

nek kapon ŝovu en publikan straton

rigardi la vizaĝojn koloritajn

de klaŭnoj kristanaĉoj. Tuj vi ŝtopu

l’ orelojn domajn, kompreneble miajn

fenestrojn, por ke danda petolado

ne sonu en sobrema mia domo.

Mi ĵuras per Jakoba la bastono,

la noktan festenadon hodiaŭan

neniel amas mi; mi tamen iros.

Vi, homo, antaŭiru por anonci.

LAUNCELOT:

Mi antaŭiros, sinjoro

(Flanken al Jessica) Tamen, mastrino, malgraŭ

ĉio, rigardu el fenestro:

Vi vidos kristanan belulon;

Li kostos judinan okulon.

Li eliras.

SHYLOCK:

La Hagarida bubo kion diras?

JESSICA:

Nenion pli ol Sinjorin’, adiaŭ!

SHYLOCK:

Honesta bubo, li, sed manĝegulo,

limake malrapida por profito;

li pli dormadas en la tago ol

sovaĝa kato. Mia abelujo

ne estas por abeloj nelaboraj;

do mi maldungas lin kaj lin mi sendas

al homo, kiun espereble li

helpos malŝpari la pruntitan monon.

Nu, Jessica, eniru; eble mi

revenos baldaŭ. Faru laŭ ordono;

fermu post vi la pordojn.

Kiu forte ligas,

Al ŝtelo ne instigas.

proverbo ĉiam fresa por ŝparulo.

Li eliras.

JESSICA:

Adiaŭ! Se fortuno rekte trafos,

mi perdis patron, vi filinon perdis.

Ŝi eliras.

SCENO VI

La sama.

Eniras Gratiano kaj Salarino, maskitaj.

GRATIANO:

En tiu ĉi barako lin atendi

Lorenzo nin deziris.

SALARINO:

Li malfruas.

GRATIANO:

Mirinde, ke foreston li daŭrigas;

ĉar ĝenerale ĉe amantoj estas

konkurso kun horloĝo.

SALARINO:

Ordinare,

dekoble pli rapidas la kolomboj

Venusaj por sankcii novan ligon

de l’ amo, ol por savi garantion

de fido jam metita.

GRATIANO:

Ĉiam sama

principo tenas. Kiu post festeno

leviĝas kun egala apetito

je tiu ĉe alsido? Ĉu ĉevalo

pasas revenan vojon, lacigite,

kun vervo de la elirado? Ĉion,

kio ekzistas, ni pli vigle ĉasas,

ol ĝin kaptinte ĝuas. Jen simila

al nespertulo aŭ malŝpara dando

elnaĝas el haveno sia hejma

flagornamita barko, kiun vento

la malmodesta preme ĉirkaŭbrakas,

dorlote karesante. Jen simila

al elspezinta dando ĝi revenas,

ripoj rompitaj, veloj ĉifonitaj,

malgrasa, difektita, trarabita

de l’ vento malmodesta!

SALARINO:

Jen, Lorenzo

venas. Ni poste tion plu parolu.

Eniras Lorenzo.

LORENZO:

Amikoj karaj, petas mi indulgon

pro longa la foresto; ne mi mem,

sed la aferoj, atendigis vin.

Se iam plaĉos vin, ŝtelistojn roli

por la edzinoj, tiam rekompence

mi vin atendos. Venu; tie loĝas

bopatro la hebreo. Hola, tie!

Aperas Jessica, supre, knabe vestita.

JESSICA:

Vi kiu estas? Pro certigo diru;

ĵureble tamen konas mi la voĉon.

LORENZO:

Lorenzo, via koro.

JESSICA:

Lorenzo certe, mia koro vere,

ĉar vin plej amas mi. Nur vi, Lorenzo,

scipovas, ĉu mi estas via koro.

LORENZO:

Tia vi estas laŭ atest’ duopa:

jen de l’ ĉielo, jen de pensoj miaj.

JESSICA:

Nu, viglu, kaptu tiun ĉi kesteton;

valoras ĝi la penon. Mi kontentas,

ke pro mallumo min vi ne rigardas,

ĉar min hontigas tiu ĉi maskvesto.

Sed blinda estas amo kaj amantoj

ne vidas belajn siajn petoladojn;

alie, ekruĝiĝus mem Kupido,

min vidi tiel knabe prezentita.

LORENZO:

Malsupren venu, ĉar torĉisto mia

vi devas esti.

JESSICA:

Kiel? Ĉu mi devas

al miaj hontoj lumi? Ili mem

tro lumas jam; karulo mia, tio

malkaŝofico estas kaj mi devus

resti kaŝita.

LORENZO:

Jam kaŝita estas

vi, karulino, per la ĉarma ŝajno

de knabo. Tamen senprokraste venu,

ĉar kaŝa nokto iĝas forkurulo,

kaj ĉe l’ festeno de Bassanio nin

oni atendas.

JESSICA:

Mi la pordojn ŝlosos,

kaj min riĉigos per ankoraŭ kelkaj

dukatoj kaj alestos senprokraste.

Ŝi eliras supre.

GRATIANO:

Nu, per honoro, genta kaj ne juda.

LORENZO:

Insultu, se mi ŝin ne kore amas.

Saĝa ŝi estas, se mi juĝkapablas;

kaj bela, se okuloj ne mensogas;

fidela, ĉar ŝi mem sin tia montris.

Do ĉiam regos tiu bildo saĝa,

bela, fidela, en animo mia!

Eniras Jessica.

Vi venis, do. Sinjoroj, nun antaŭen!

Jam nin atendas niaj kunmaskantoj.

Li eliras kun Jessica kaj Salarino.

Eniras Antonio.

ANTONIO:

Jen kiu estas?

GRATIANO:

Ha, sinjor’ Antonio!

ANTONIO:

Tamen, Gratiano, kien sin fortiris

ĉiuj ceteraj? Jam la naŭa estas;

kaj oni vin atendas. Ne hodiaŭ

maskaĵo estos, ĉar favore blovas,

kaj tuj Bassanio surŝipiĝos. Dudek

mi sendis por elserĉi vin.

GRATIANO:

Kontenta

mi estas; pli ol ĉion mi deziras

ĉinokte mem subvele forveturi.

Ili eliras.

SCENO VII

En Belmont. Salono en la domo de Portia.

Trumpetado. Eniras Portia, kun la princo de Maroko kaj iliaj sekvantaroj.

PORTIA:

Iru kaj, detirinte la kurtenojn,

malkaŝu al nobela tiu princo

la tri kestetojn.

Nun vi faru la elekton.

MAROKO:

El oro la unua, kun la skribo:

Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.

La dua, el arĝento, kun promeso:

Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.

La tria, el malhela plumbo, portas

plumbe-obtuzajn vortojn de admono:

Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.

Se mi elektos ĝuste, kia signo?

PORTIA:

Unu enhavas, princ’, portreton mian.

Se tiun vi elektos, tiam mi,

kun ĝi, fariĝos via.

MAROKO:

Ia min diaĵo

konsilu! Konsideru mi. Denove

relegos mi, laŭ ordo returnita.

Nu, kion diras la kesteto plumba?

Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.

Mi devas doni! sed por kio? Plumbo!

Riski por plumbo? Minacanta kesto!

Se homo ĉion riskas, li, riskante,

almenaŭ celas gajnon belaspektan.

Animo ora ne rigardas ŝate

humilajn la metalojn. Mi ne ĉion

fordonos kaj hazardos, nur pro plumbo!

Kaj nun vi, arĝentaĵo kun koloro

virgeca, kion diras vi?

Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.

Laŭ la merito! Paŭzu jam, Maroko;

meriton vian egalmane pesu.

Se taksi vin laŭ opinio propra,

sufiĉe vi meritas. Tamen eble

eĉ tia sufiĉeco ne atingos

la sinjorinon. Sed malfidi propran

meriton, tio estus trocedema

sinmaltaŭgigo. Kiom mi meritas!

La sinjorinon, kompreneble. Mi

laŭ nasko, laŭ fortuno, laŭ bontono

socia kaj eduka ŝin meritas,

sed multe pli laŭ amo. Ĉu ne bone

sen plua paŭzo tuj decidi? Tamen

relegu mi la skribon orĉizitan.

Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.

La sinjorinon mem; ĉar ŝin deziras

la tuta mond’: el ĉiuj kvar anguloj

de l’ tero ili venas, por ĉi tiun

sanktejon kisi de la sanktulino

home-spiranta. La dezertaj lokoj

Hirkanaj kaj la stepaj izolejoj

de vasta Arabujo nun similas

ĉefvojon por la princoj veturantaj

ĉi tien por rigardi belan Portian.

La regno akva, kies aroganta

buŝeg’ vizaĝon de l’ ĉielo kraĉas,

nur vane baras al spiritoj fremdaj:

kvazaŭ trans rivereton ili venas

ĉi tien por viziti belan Portian.

En unu el la tri, portreto ŝia

ĉiela kuŝas. Ĉu verŝajne plumbo

entenas ŝin? Inferan tian penson

infero rekompencus! Tro malindus

la plumbo eĉ por gardi en mallumo

la tombotukon de kadavro ŝia.

Aŭ ĉu mi pensu, ke karcero ŝia

estas arĝento, valoranta nur

dekone kontraŭ oro rafinita?

Ho, peka penso! kadron pli malindan

ol oro meti al juvelo tia!

Neniel povas esti. En Anglujo

ormono estas kun anĝela bildo

stampita, – tamen sur la eksteraĵo;

sed tie ĉi interne, anĝelino

sur ora lito kuŝas. La ŝlosilon

donu. Elektis mi; bonŝanco sekvu!

PORTIA:

Jen, prenu, princo; kaj se mia bildo

troviĝas tie, jam mi estas via.

Li malŝlosas la oran kesteton.

MAROKO:

Pro la infero! Kia jen objekto?

Kranio de kadavro, kun papero

en okulkavo sia! La skribaĵon

mi legos.

(Li legas.)

Ne ĉio brilanta el oro konsistas;

Pri tiu ĉi fakto saĝuloj insistas.

Jam multe da homoj meritis inferon

Por povi rigardi nur mian eksteron.

La vermoj troviĝas en tombo orita.

Se vi estus egale kuraĝa kaj sprita:

Junulo, sed saĝa, ne estus skribita

Por vi la respondo: Adiaŭ al vi, ĝis

Eterne. La svato por vi malvarmiĝis.

Malvarmo efektive; kaj klopodoj

perditaj; do adiaŭ, ĉio varma!

Saluton al malvarmo! Venu frosto!

Adiaŭ, Portia! Al mi tro doloras

la koro, por permesi adiaŭon

tedlongan. Malgajninto jen foriras.

Li eliras kun sia sekvantaro. Trumpetado.

PORTIA:

Agrabla forpermeso! Nun kuntiru

kurtenojn kaj foriru. Tiel ĉiuj

samkoloruloj liaj min maltrafu.

Ili eliras.

SCENO VIII

En Venecio. Sur strato.

Eniras Salarino kaj Salanio.

SALARINO:

Mi vidis mem Bassanion, mia kara,

forveli; kaj veturas Gratiano

kun li; mi scias ankaŭ, ke Lorenzo

ne estas en ilia ŝipo.

SALANIO:

Tiu

judaĉo per kriegoj ekinstigis

la dukon; kaj ĉi tiu akompanis

lin, por traserĉi la Basanjan ŝipon.

SALARINO:

Li venis tro malfrue, ekforvelis

la ŝipo; sed la duko tie aŭdis,

ke oni vidis en gondol’ Lorenzon

kun sia Jessica amema. Ankaŭ

Antonio mem certigis al la duko,

ke ili ne kunŝipas kun Bassanio.

SALANIO:

Neniam mi pasion tian aŭdis,

tiel konfuzan, strangan, eksterliman,

sanĝiĝan, kiun tiu hundo judo

elŝutis sur la stratoj: Ho, filino!

Dukatoj miaj! Ho, filino mia!

Forkuris kun kristano! Ho, kristanaj

dukatoj miaj! Juĝon! La leĝaron!

Dukatoj miaj kaj filino mia!

Sak’ sigelita, du sigelitaj sakoj da dukatoj.

duoblaj dukataĵoj. Min prirabis la filino!

Kaj la juveloj: ŝtonoj du, du ŝtonoj altvaloraj

kaj multekostaj, forŝtelitaj de filino mia!

Justeco! trovu la knabinon; ŝi la ŝtonojn havas,

ankoraŭ havas ŝtonojn multavalorajn kaj dukatojn.

SALARINO:

Lin sekvas la stratbuboj Veneciaj

kriante: liaj ŝtonoj kaj filino kaj dukatoj.

SALANIO:

Plej bone, ke Antonio akurate

observu sian tagon, aŭ tre certe

li pagos tion ĉi.

SALARINO:

Ha! mi memoras:

Hieraŭ mi kun franco paroladis;

li diris, ke en la mallarĝa maro

inter Francujo kaj Angluj’ pereis

riĉe ŝarĝita ŝipo nialanda.

Ĉe la rakonto, pensis mi pri nia

Antonio, kaj silente ekdeziris,

ke ĝi ne estu lia.

SALANIO:

Estos bone

se vi rakontos ĉion al Antonio;

sed ne tro krude, ĉar ĝi povos vundi.

SALARINO:

Sur tero ne pasadas pli bonkora

noblulo. Vidis mi la adiaŭon

inter Bassanio kaj Antonio. Tiu

diris al tiu ĉi, ke li revenos

rapide laŭ ebleco; li respondis:

Ne faru tion; ne pro mi, Bassanio,

aferon tiun fuŝu, sed atendu

la plenan maturiĝon de la tempo.

Koncerne mian akton kun la judo:

en vian amoplenan menson tio

sin eĉ ne trudu; estu vi gajega,

kaj la plej ĉefajn pensojn vi direktu

al amindumo kaj amfestoj tiaj,

kiaj al vi konvenos tie dece.

Kaj tiam kun okuloj larmoplenaj

deturnis li vizaĝon kaj palpinte

post si, li kaptis kaj premegis manon

Basanjan kun kortuŝo tre impresa.

Tiel disiĝis ili.

SALANIO:

Al mi ŝajnas,

ke por li sola li la mondon amas.

Ni serĉu lin vizite kaj per io

amuza distru pezan la humoron

al li kroĉitan.

SALARINO:

Tion do ni faru.

Ili eliras.

SCENO IX

En Belmont. Salono en la domo de Portia.

Eniras Nerissa kun servisto.

NERISSA:

Rapidu: la kurtenon senprokraste

detiru, ĉar la princo Aragona

la ĵuron faris kaj al la elekto

nun venas.

Trumpetado. Eniras la princo Aragona, Portia kaj iliaj sekvantaroj.

PORTIA:

Rigardu vi, nobela princo; tie

jam staras la kestetoj; se divenos

vi tiun, kiu min enhavas, tuj

solene oni faros nin geedzoj.

Sed se maltrafe via moŝt’ konjektos,

vi devas sen prokrasto forveturi.

ARAGONA:

Al tri kondiĉoj min la ĵuro ligis:

unue, al neniu iam nomi,

kiun elektis mi el la kestetoj;

kaj due, se maltrafos mi la ĝustan

kesteton, tiam mi neniam poste

proponu al virino, kiu ajn,

min kiel edzon; laste, se eraros

mi en elekto mia, tuj mi devas

vin lasi kaj foriri senprokraste.

PORTIA:

Pri tiuj ĉi kondiĉoj ĵuras ĉiu

provonto pri la senvalora mi.

ARAGONA:

Kaj tiel mi avertis min. Fortuno

al mi donacu koresperon mian!

Oro! Arĝento! Kaj malinda plumbo!

Donu ĉion, risku ĉion, min elektante.

Se devas mi fordoni aŭ hazardi,

antaŭe devas vi pli belaspekti!

La ora kesto kion diras? Jen:

Kiu elektos min, deziraĵon de multaj ricevos.

De multaj deziraĵo! Tiu ”multaj

signifus eble nur la senprudentan

amason, elektantan per la ŝajno.

Ĝi ne plimulte lernas, ol trompebla

okulo instruadas; ne penetras

ĝis la interno, sed, hirund-simila

sur la ekstera muro nestas, rekte

kontraŭ vetera forto kaj danĝero.

Ne volas mi elekti deziraĵon

de multaj, ne volante egalpasi

kun homoj ordinaraj, nek kalkuli

min ano de barbaraj la amasoj.

Vin do mi petas, trezorej’ arĝenta,

denove diru la devizon vian.

Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.

Bone dirite; ĉar fortunon logi

kaj laŭtan nomon havi, kiu provos

sen signo de merito? Jam neniu

al si arogu eminentan lokon,

ne meritinte ĝin. Deziras mi,

ke altaj statoj, rangoj kaj oncoj

ne estu subaĉetaj, sed honoroj

eksteraj estu rekta rekompenco

pro la internaj ecoj! Tiam multaj

ĉapeloj manportataj dece sidus

sur kapoj indaj! Multaj, kiuj donas

ordonojn, tiam devus obeadi!

El la nobela semo, kiel granda

rikoltrestaĵo tiam translokiĝus

en vilaĝanan garbon! En draŝita

pajlo kaj ventumaĵo, kiel ofte

malkaŝus ni la honorindan grenon! –

Sed mi revenu al elekto mia:

Min elektante, ricevos vi laŭ via merito.

Pretendos mi meriton. Por ĉi tiu

donu ŝlosilon kaj mi sorton mian

malŝlosos sen prokrasto tie ĉi.

Li malfermas la arĝentan kesteton.

PORTIA:

Tro longa paŭzo pro la trovitaĵo.

ARAGONA:

Objekto kia! jen portreto de

miopa idioto prezentanta

al mi skribaĵon! Ĝin mi legos. Kiom

vi malsimilas Portian! Kiom ankaŭ

esperojn miajn kaj meriton mian!

Min elektante, ricevos vi laŭ via merito!

Ĉu laŭ merito mia mi ricevas

nur frenezulan kapon? Ĉu min decas

premio tia? Ĉu ne pli mi indas?

PORTIA:

Ofendo kaj juĝado estas agoj

apartaj kaj kontraŭaj.

ARAGONA:

Hm! Jen kio?

(Li legas.)

Kesteton la fajro sepfoje elprovis;

Sepfoje proviĝis la juĝ’, kiu povis

Neniam maltrafi, sed ĝuste divenas.

Stranguloj kisadas la ombrojn, sed venas

Al ili nur ĝuo de ombro. Mi konas

Malsaĝajn, al kiuj arĝento nur donas

Rebrilon; kaj tia la kesto, egale.

Edzinon vi kian ajn prenu normale,

Per mi tamen estos vi ĉiam kaptita.

Foriru! Vi estas jam sago pafita.

Ju pli mi restos tie ĉi, des pli

mi montros min malsaĝa. Unukapa

edziĝpetadi mi ĉi tien venis; –

dukapa malsaĝulo mi foriras.

Adiaŭ, ĉarmulino! Ĉagrenate,

observos mi la ĵuron, pacienci.

Eliras Aragono kaj lia sekvantaro.

PORTIA:

Tiel kandela flamo papilion

brullekis. Ho, prudentaj malsaĝuloj!

En sia elektado ili havas

la saĝon per saĝeco mem maltrafi.

NERISSA:

Do sankte vera estas la proverbo:

Pendŝnuro kaj edzino

iras laŭ sorta difino.

PORTIA:

Iru, Nerissa, tiru la kurtenon.

Eniras servisto.

SERVISTO:

Ĉu sinjorino?

PORTIA:

Jes; ĉu oni vokas?

SERVISTO:

Ĵus, sinjorino, ĉe la pordo, juna

Veneciano devojaĝis; tiu

antaŭanoncas, ke sinjoro lia

nun alveturas; kaj la plej konvenajn

salutojn li prezentas: rekomendon,

parolojn tre afablajn kaj, plej grave,

donacojn multvalorajn. Tiel indan

ambasadoron en la amaferoj

ankoraŭ mi ne vidis. Ne pli dolĉe

aprila tago antaŭmontras karan

someron, ol sinjoron sian tiu

rajdanto.

PORTIA:

Volu halti; ĉar mi timas,

ke tuj pretendos vi parenco, kiun

per tiel festotaga parolado

vi laŭdas. Nu, Nerissa, ni rapidu;

sopiras mi pri tiu kuriero

Kupida, la bontone kondutanta.

NERISSA:

Am-dio! se vin plaĉas, estu ĝi

Sinjor’ Bassanio.

Ili eliras.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.