La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA VENECIA KOMERCISTOAŭtoro: William Shakerspeare |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Eniras Antonio, Salarino kaj Salanio.
ANTONIO:
Nu, vere ne komprenas mi la kaŭzon
de mia malgajeco; min ĝi ĝenas,
kaj vin, laŭ via diro; tamen kiel
mi kaptis, trovis, aŭ ricevis ĝin,
el kio ĝi konsistas, aŭ naskiĝis,
ankoraŭ mi ne scias;
kaj tia malspritulo min ĝi faras,
ke mi apenaŭ min rekonas mem.
SALARINO:
Animo via sur la oceano
balanciĝadas kun ŝipegoj viaj
grandvelaj, kiuj, kvazaŭ grandsinjoroj
kaj riĉaj burĝoj, aŭ paradaj monstroj,
de alte la komercetistojn marajn
la per salutaj flagoj honorantajn,
rigardas nur kaj preterflugas ilin
per tolaj la flugiloj.
SALANIO:
Kredu min,
sinjoro, se hazardoj tiaj min
rilatus, tiam pli ol la duono
de miaj pensoj sekvus ilin for.
Per herbo deŝirita mi senĉese
provadus la direkton de la vento;
esplorus mi markartojn por havenoj,
por kaĵoj, rodoj. Certe malgajigus
min ĉio nur povanta malbonigi
riskitan la miaĵon.
SALARINO:
Se blovus mi sur supon,
tuj mi frosttremus ĉe la penso, kiom
da perdo povus kaŭzi marventego.
Se vidus mi horloĝon sabloŝutan,
mi revus tuj pri maraj malprofundoj
kaj vidus, kiel luksa mia ŝipo
Andreo, implikite en sablaro,
topvelon sian klinas pli malalten
ol kilo, por ekkisi sian tombon.
Se, en preĝejon enirinte, mi
la ŝtonojn de la sankta konstruaĵo
rigardus, tiam mi danĝerajn rokojn
pripensus, kiuj, flankon nur tuŝinte
de la nobela ŝipo, ŝutos for
sur maran vaston la spicaran ŝarĝon
kaj silkojn miajn vestos al marondoj.
Jen ĵuse, grandvalora posedaĵo:
jen, post momento, jam nenio restas.
Ĉu mi pri malĝojigaj ŝancoj pensus,
ne pripensante ankaŭ la malĝojon?
Ne diru ”ne,” ĉar certe pro komercaj
zorgegoj malgajadas nun Antonio.
ANTONIO:
Kredu, ke ne; ĉar, dank’ al la Fortuno,
disponas mi nek sole unu ŝipon,
nek lokon solan, por hazardoj miaj;
nek mia tuta havo nur dependas
de la bonŝanco de la nuna jaro.
Do, ne komercaj zorgoj min depremas.
SALARINO:
Do, enamiĝis vi.
ANTONIO:
Fi! kia penso!
SALARINO:
Ne enamiĝis ankaŭ? Do ni diru,
ke vi malgajas, ĉar vi nur ne gajas.
Sed kial vi egale ne saltadu
kaj ridu, diru, ke vi estas gaja
pro tio, ke malgaja vi ne estas?
Nu, pro dukapa Janus, la Naturo
de temp’ al tempo kreas strangajn homojn.
Jen unuj, kun pupiloj duonplenaj,
ridegas ĉiam, kiel papagetoj
ĉe sakfajfisto; jen aliaj, kiuj
aspekton tiel vinagrecan portas,
ke ili ne malkaŝos siajn dentojn
ridete, eĉ en la okazo se
Nestoro mem ridegos pri la ŝerco.
Eniras Bassanio, Lorenzo kaj Gratiano.
SALANIO:
Ha, jen Bassanio, via altnobela
parenco, kun Gratiano kaj Lorenzo.
Adiaŭ! nun ni lasas vin pli bone
akompanotajn.
SALARINO:
Mi volonte restus
ĝis mi gajigus vin, se ne malhelpus
amikoj pli meritaj.
ANTONIO:
Vian indon
tre alte ŝatas mi. Aferoj viaj
sendube vokas vin kaj oportuna
vi trovas la okazon por foriri.
SALARINO:
Saluton, viaj moŝtoj.
BASSANIO:
Diru vi,
sinjoroj, kiam do ni povos ridi?
Vi fremduliĝas; ĉu ĝi devas esti?
SALARINO:
Ni vin vizitos laŭ okazo via.
Eliras Salarino kaj Salanio.
LORENZO:
Moŝta Bassanio, ĉar Antonion nun
vi trovis, ni forlasos vin, sed vi
volu memori, je tagmanĝa horo,
la lokon de rerenkontiĝo nia.
BASSANIO:
Mi nepre venos.
GRATIANO:
Vi, sinjor’ Antonio,
aspektas malbonsana. Mondaferoj
tro multe vin implikas. Se per zorgo
aĉetas homo mondon, li ĝin perdas.
Mirinde vi sanĝiĝis, efektive.
ANTONIO:
Por mi la mondo, Gratiano, estas
la mondo simple: teatraĵo, kiu
el ĉiu homo eldevigas rolon,
el mi – malĝojan.
GRATIANO:
Kaj el mi la rolon
de ŝercemulo. Gaje kaj ridante
ricevu mi la sulkojn maljunecajn.
Pli bone trovarmigi la hepaton
per vino, ol frostigi per ĝemado
la koron mian. Ĉu al homo decas,
en kiu fluas varma sango, sidi
simila al statuo alabastra
de sia avo; dormi maldormante,
kaj pro malafableco sia rampi
en flavmalsanon? Aŭdu min, Antonio,
(Nur ĉar mi amas vin mi tion diras.)
ekzistas tiaj, kies la vizaĝoj
similas kruston ŝliman de lageto,
kaj senmovecon intencitan montras
nur por akiri famon de saĝulo,
seriozulo kaj profundpensanto
kun pozo: Jen mi Moŝta Orakolo;
neniu hundo boju miajn vortojn!
Antonjo mia, konas mi tielajn
laŭfame saĝajn nur per silentado;
sed, se parolus ili, tiam nepre
kondamnon ili trudus al aŭdantoj
nomantaj ilin, fratojn, ”malsaĝuloj”.
Mi alifoje tion plu parolos.
Ne penu, per logilo la malĝojo,
gobion vantan kapti – tiun famon!
Bona Lorenzo, venu. Ĝis revido;
mi finos la predikon post tagmanĝo.
LORENZO:
Ni do vin lasos ĝis tagmanĝa horo.
El tiuj mutsaĝuloj, kompreneble,
mi nepre estas, ĉar Gratiano min
neniam lasas vorton eĉ paroli.
GRATIANO:
Min akompanu plu nur jarojn du:
vi eĉ ne konos vian propran voĉon.
ANTONIO:
Adiaŭ! babilema mi fariĝos.
GRATIANO:
Bone; ĉar la silento ne konvenas
krom al bovlango sekigita, aŭ
knabino ne svatebla.
Eliras Gratiano kaj Lorenzo.
ANTONIO:
Nu, ĉu tio estas io?
BASSANIO:
Gratiano parolas teruran kvanton da nenio, eĉ
pli multe ol ĉiu viro en tuta Venecio. Liaj pensoj
estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj kaŝitaj en du
buŝeloj da grenventumaĵo: tutan tagon vi serĉos
ilin antaŭ ol vi trovos; kaj trovite ili ne valoras
la serĉadon.
ANTONIO:
Nu, diru min pri tiu sinjorino,
al kiu vi vin ĵuris pilgrimanto
sekreta, kun promeso, ke hodiaŭ
rakontos vi al mi.
BASSANIO:
Antonio, certe
vi ne nescias, kiom mian havon
kripligis mi, pli multe paradante
ol, laŭ rimedoj miaj, povis daŭri.
Jam nun ne plendas mi, ke malpli brave
mi devas nun elspezi; ĉefe mi
deziras dece liberiĝi for
de grandaj ŝuldoj, kiuj min implikis
en tempo de tro granda malŝparemo.
Al vi, Antonio, mi plej multe ŝuldas
rilate ĉu al mono ĉu al amo;
kaj via amo kvazaŭ min rajtigas
malkaŝi miajn planojn kaj intencojn
por neniigi ĉiun mian ŝuldon.
ANTONIO:
Bassanio mia, diru ĝin, mi petas;
kaj se ĝi staras, kiel ĉiam vi,
en sfero de honoro, estu certa,
ke por dispono via malŝlosiĝis
kaso, persono kaj rimedoj miaj.
BASSANIO:
En lernaj jaroj, sagon se mi perdis,
mi pafis samdirekten egalulon,
pli vigle observante ĝin; kaj ofte,
riskinte duan, ambaŭ mi trovadis.
Pri tiu knaba provo mi aludas
ĉar tre naive mi parolos nun.
Multon al vi ŝuldante, pro juneca
senzorgo ĝin mi perdis tutan; tamen
se plaĉos vin ekriski samdirekten
ankoraŭ unu sagon, mi ne dubas,
ke mi, la flugon observinte, savos
duopan sumon eble, aŭ almenaŭ
la duan certe; kaj mi restos tiam
danka ŝuldanto via pro l’ unua.
ANTONIO:
Konante min, vi nur la tempon perdas
ĉirkaŭvortante mian amikecon.
Certe vi pli ofendas min, dubante
pri mia volonteco ĝis ekstremo,
ol se vi jam tradandus mian havon.
Diru vi nur, mi kion devas fari
(se scias vi, ke decas, ke mi faru),
kaj mi tutpreta estas; do parolu.
BASSANIO:
En Belmont loĝas riĉe heredinta
fraŭlino, bela kaj, pli grave, ankaŭ
mirinde virta; la okuloj ŝiaj
al mi sendadis iam, ne per vortoj,
parolojn dolĉajn. Portia ŝi nomiĝas,
neniel malpli inda ol Porcia
filino de Katono kaj edzino
de Bruto. Ankaŭ en la vasta mondo
ne estas nekonata ŝia indo;
ĉar ventoj kvar el ĉiuj bordoj blovas
petantojn pri edziĝo eminentajn.
Tempiojn ŝiajn ornamadas bukloj
sunaj, simile al ŝafvesto ora,
kaj faras el loĝejo ŝia, Belmont,
veran Kolĥosan bordon, kie ŝin
Jasonoj serĉas multaj. Ho, Antonio,
amiko, se mi havus nur rimedojn
konkuri inter ili, antaŭsento
spiriton mian tenas, ke sendube
sukceson trafus mi.
ANTONIO:
Vi scias mem,
ke mia tuta havo estas nun
sur maroj. Monon mi ne havas, nek
vendeblan komercaĵon; iru do;
provu la forton de kredito mia
en Venecio. Tio ĝis ekstremo
streŝata nepre estu, por ebligi
al vi, viziti la belegan Portian
en Belmont. Iru, eldemandu tuj
(mi ankaŭ faros same) pri havebla
monsumo; kaj sendube mi ricevos,
ĉu pro kredito, ĉu pro amikeco.
Ili eliras.
Eniras Portia kaj Nerissa.
PORTIA:
Je mia honoro, Nerissa, mia korpeto enuiĝis
pro tiu ĉi mondego.
NERISSA:
Laca vi estus, kara sinjorino, se viaj mizeroj
abundus same kiel viaj feliĉoj; tamen, laŭ mia
observo, tiom malsanas la sategantaj pro troaĵo,
kiom la malsategantaj pro absoluta manko.
Ne malŝatinda do estas la bonŝanco okupi
la mezan lokon; la trohavo pli rapide ricevas
blankajn harojn; sed la sufiĉhavo vivas pli longe.
PORTIA:
Bonaj sentencoj kaj bone elparolitaj.
NERISSA:
Ankoraŭ pli bonaj, se bone observataj.
PORTIA:
Se estus same facilaj la sciado kaj la farado de
la konveno, tiam preĝejetoj estus preĝejegoj
kaj la kabanoj de malriĉuloj estus princaj pala
coj. Tiu estas bona predikisto, kiu sekvas mem
sian instruon. Mi pli facile povas instrui dudekon
pri konveneco ol, kiel unu el dudek, sekvi
mian propran admonon. La cerbo povas elpensi
regulojn por la sango, sed arda temperamento
transsaltas dekreton malvarman. Vera
leporo estas tiu junulo, la frenezeco por transsalti
la retojn de l’ kriplulo la bonkonsilo. Sed
tiu ĉi babilado ne taŭgas por elekti al mi edzon.
Tamen, kia vorto, ”elekti”! Mi povas nek elekti,
kiun mi volas, nek malakcepti, kiun mi mal
ŝatas; tiel la simpla volo de vivanta filino estas
bridita per la testamenta volo de mortinta patro.
Ĉu tio ne estas malagrabla, Nerissa, ke mi
povas nek elekti unu, nek malakcepti alian?
NERISSA:
Via patro estis ĉiam virta; kaj piaj homoj ĉe sia
morto havas bonajn inspirojn; tial la loterio,
kiun li aranĝis kun tiuj tri kestetoj el oro,
arĝento kaj plumbo, tiel ke la divenanto de lia
intenco elektas ankaŭ vin, nepre estas tia, ke
neniu iam divenos ĝin krom viro, kiu bone vin
amos. Sed kia varmo ekzistas en viaj sentoj al
iu el tiuj petontaj princoj, kiu ĝis nun venis?
PORTIA:
Nomu ilin, mi petas; kaj kiun vi nomos, tiun mi
pridiros; kaj laŭ mia pridiro vi konjektu pri mia
sento.
NERISSA:
Unue do, la princo Napola.
PORTIA:
Jes, vera ĉevalido li estas, ĉar pri nenio li parolas
krom pri sia ĉevalo. Grandan aldonon li alkalkulas
al siaj kvalitoj en tio, ke li povas mem
subforĝi ĝin. Multe mi timas, ke sinjorino lia
patrino maldiskrete kondutis kun iu forĝisto.
NERISSA:
Tiam la grafo Palatina.
PORTIA:
Ĉiam li sulkigas la frunton kun mieno kvazaŭ
li volus diri: Se vi ne volas min, elektu. Aŭskultante
gajajn rakontojn, li ne ridetas. Mi timas,
ke li fariĝos, maljuniĝante, ploranta filozofo,
ĉar en sia juneco li estas tiel malafable malgaja.
Prefere mi edziniĝus kun skulptita kranio
tenanta oston en sia buŝo, ol kun unu el tiuj.
Dio gardu min kontraŭ la du!
NERISSA:
Kion vi diras pri la franca nobelo, Monsieur le
Bon?
PORTIA:
Dio faris lin, do li estu kalkulata kiel homo.
Vere mi scias, ke estas peke esti mokemulo;
tamen – li! Nu, li havas pli bonan ĉevalon ol
la Napolano, pli bonan kutimaĉon kuntiri la
brovojn ol la grafo Palatina; li, estante neviro,
estas ĉiu viro; se turdo ekpepas, tuj li komencas
danci; li skermus kun sia propra ombro. Se
mi edziniĝus kun li, mi estus edzino de dudek
edzoj. Se li bonvolus malŝati min, mi pardonus
al li; ĉar, se li amos min ĝis frenezeco, mi neniam
rekompencos lin.
NERISSA:
Do, pri Falconbridge, la juna barono el Anglujo,
kion vi diras?
PORTIA:
Vi scias, ke pri li mi nenion diras; ĉar mi ne
komprenas lin, nek li min. Nek la latinan, nek
la francan, nek la italan lingvojn li posedas; kaj
vi povus ĵuri antaŭ tribunalo, ke de la angla mi
posedas apenaŭ la valoron de unu penco. Li
estas bela bildo de viro; sed ve! kiu povus interparoli
kun pantomimaĵo? Kiel malegale li
estas vestita! Ŝajnas al mi, ke li aĉetis sian ledveston
en Italujo, sian pufpantalonon en Francujo,
sian ĉapon en Germanujo kaj siajn morojn
ĉiulande.
NERISSA:
Kion vi pensas pri lia proksimulo, la alia lordo?
PORTIA:
Ke li havas en si la komplezemon de proksimulo;
ĉar li pruntis de la anglo vangofrapon kaj
ĵuris, ke li repagos ĝin al li, tuj kiam li povos.
Mi kredas, ke la franco fariĝis garantiulo en la
afero, sub kondiĉo de egala rekompenco.
NERISSA:
Kion vi opinias pri la juna germano, nevo de la
duko Saksa?
PORTIA:
Kun malŝato en la mateno, kiam li estas malebria;
kaj kun abomeno en la posttagmezo,
kiam li ebrias. En sia plej bona stato li iom
malsuperas homon kaj en la plej malbona li
apenaŭ superas beston. En la plej malbona
okazo, kiu povos okazi, mi esperas, ke iel mi
povos aranĝi ne havi lin.
NERISSA:
Se li proponos elekti kaj elektos la ĝustan kesteton,
tiam, se vi rifuzus akcepti lin, vi rifuzus
plenumi la testamentitan volon de via patro.
PORTIA:
Tial, por evito de la plej malbona, mi petas vin,
metu sur la kontraŭan kesteton grandan glason
da Rejna vino; ĉar se la diablo estas interne
de ĝi kaj tiu tento ekstere, mi konvinkiĝis,
ke li elektos ĝin. Ĉion mi faros, Nerissa, pli volonte
ol edziniĝi kun spongo.
NERISSA:
Vi ne devas timi, sinjorino, ke vi havos iun el
tiuj nobeloj. Ili sciigis min pri sia intenco, kiu
estas ĝuste reiri al siaj hejmoj kaj ne plu ĝeni
vin per petado, krom en la okazo, ke vi estas
akirebla alimaniere ol laŭ la kondiĉo de via
patro rilate al la kestetoj.
PORTIA:
Se mi vivos ĝis la maljunaĝo de Sibyila, mi
mortos ĉasta kiel Diana, se mi ne estos akirita
laŭ la kondiĉo de la patra testamento. Mi ĝojas,
ke tiu ĉi areto da edziĝopetantoj estas tiel
kompleza, ĉar ne estas unu inter ili, pri kies
foresto mi simple ne sopiregas; kaj mi petegas
Dion, ke li prosperigu al ili la forvojaĝon.
NERISSA:
Ĉu vi ne memoras, sinjorino, en la tempo de
via patro, Venecianon, klerulon kaj militiston,
kiu venis ĉi tien kune kun la markizo de Montferrat?
PORTIA:
Jes, jes, tio estis Bassanio; ŝajnas al mi, ke li
havis tiun nomon.
NERISSA:
Efektive, sinjorino. Li, el ĉiuj viroj, kiujn iam
rigardis miaj nelertaj okuloj, plej bone meritis
belan sinjorinon.
PORTIA:
Mi bone memoras lin kaj mi memoras lin inda
de via laŭdo.
Eniras servisto.
Nu, kio do?
SERVISTO:
La kvar vizitantoj serĉas vin, sinjorino, por peti
forpermeson. Ankaŭ venis kuriero de unu kvina,
la princo de Maroko; li anoncas, ke la princo
lia mastro alestos hodiaŭ nokte.
PORTIA:
Se mi povus tiel kore bonvenigi la kvinan, kiel
mi povas adiaŭi la kvar aliajn, mi ĝojus pro lia
alveno. Se li havas la emon de sanktulo kaj la
vizaĝkoloron de satano, mi preferus, ke li estu
por mi pastro ol mastro. Venu, Nerissa. Vi homo,
antaŭen. Dum ni fermas la pordegon post
unu edziĝopetanto, alia frapas vizite.
Ili eliras.
Eniras Bassanio kaj Shylock.
SHYLOCK:
Trimil dukatoj; he!
BASSANIO:
Ĝuste, homo, kaj por tri monatoj.
SHYLOCK:
Por tri monatoj; he!
BASSANIO:
Por kio, kiel mi diris, Antonio fariĝos garantiulo.
SHYLOCK:
Antonio garantios; he!
BASSANIO:
Ĉu vi povas helpi? Ĉu vi volas komplezi min?
Ĉu mi ricevos vian respondon?
SHYLOCK:
Trimil dukatoj por tri monatoj kaj Antonio garantianto.
BASSANIO:
Vian respondon pri tio.
SHYLOCK:
Antonio estas solida homo.
BASSANIO:
Ĉu vi do aŭdis iun aludon pri dubo?
SHYLOCK:
Ho, ne, ne, ne, ne! Mia intenco, dirante, ke li
estas solida homo, estas komprenigi al vi, ke
mi opinias lin sufiĉe firma. Tamen liaj rimedoj
estas supozecaj. Li havas ŝipegon naĝanta al
Tripoliso, alian al Hindujo; oni diris ankaŭ al
mi, sur Rialto, ke li havas trian en Meksikujo,
kvaran por Anglujo; kaj aliajn hazardojn li havas,
dise metitajn. Tamen-n, ŝipo estas nur tabularo,
ŝipanoj estas nur homoj; ekzistas teraj
ratoj kaj maraj ratoj, maraj rabistoj kaj teraj
rabistoj, korsaroj kompreneble; kaj ekster tio
estas la danĝero pro akvoj, ventoj kaj rokoj.
Malgraŭ tio, la viro estas sufiĉohava. Trimil dukatojn;
mi opinias, ke mi povas akcepti lian garantion.
BASSANIO:
Estu certigita pri tio.
SHYLOCK:
Pri tio mi nepre estos certigita; kaj mi atente
konsideros pri la certigo. Ĉu mi povas paroli
kun Antonio?
BASSANIO:
Se plaĉos al vi tagmanĝi kun ni.
SHYLOCK:
Jes, por flari porkaĵon! por manĝi el la korpolo
ĝejo, en kiun via profeto la Nazaretano per
ĵuro enloĝigis la diablon! Kun vi mi aĉetos kaj
vendos, kun vi mi parolos kaj promenos kaj tiel
plu; sed mi neniel volas manĝi kun vi, nek trinki
kun vi, nek preĝi kun vi. Kiuj novaĵoj sur
Rialto? Kiu venas ĉi tien?
Eniras Antonio.
BASSANIO:
Tio estas sinjoro Antonio.
SHYLOCK:
Flanken
Al servemaĉa impostisto kiel
aspekte li similas! Mi malamas
en li kristanon, sed plimulte tion,
ke li, naiva bubo, pruntedonas
pro danko! malplibonigante tiel
ĉe ni la pruntprofiton Venecian.
Se nur mi povus koksen premi lin,
(Li faras geston de luktado, kvazaŭ li levas sian homon sur la kokso.)
mi grase nutrus venĝon la malnovan.
Nacion nian sanktan li malamas,
insultas min, en loko plej publika
por komercistoj, pri marĉandoj miaj
kaj meritita la profito, kiun
li procentego nomas. Mian tribon
malbeno premu, se pardonos mi
al tiu homo!
BASSANIO:
Shylock, ĉu vi aŭdas?
SHYLOCK:
Mi konsideras la kontanton mian,
kaj, nur laŭ la memoro konjektante,
ne povas tuj kunigi la tutaĵon
ĝis plena la trimilo da dukatoj.
Ne grave! Tubal, riĉa samtribano
hebrea, ĝin liveros. Sed, denove,
por kiom da monatoj vi deziras?
(Al Antonio)
Sinjor’ afabla, mi salutas vin.
Pri via moŝt’ plej laste ni parolis.
ANTONIO:
Ne kutimante, Shylock, kun procento
prunti al iu, nek de iu prunti,
mi nek postulas kreskon, nek ĝin donas.
Mi tamen nun decidis tiun moron
trarompi unu fojon por amiko
premata de bezono.
(Al Bassanio) Ĉu li scias
ankoraŭ, kiom vi deziras?
SHYLOCK:
Jes,
dukatojn trimil.
ANTONIO:
Kaj por tri monatoj.
SHYLOCK:
Jes, mi forgesis, tri monatojn, vere
vi diris tion; do subskribon vian;
kaj plue, – tamen aŭdu; al mi ŝajnas,
vi diris, ke pro kresko vi ne pruntas,
nek done, nek riceve.
ANTONIO:
Mi neniam
faradas tion.
SHYLOCK:
Kiam Jakob paŝtis
la ŝafojn de Labano, sia onklo –
li, Jakob, post la sankta nia Abram
(laŭ saĝa klopodado de l’ patrino)
posedis kiel tria; jes, la tria –
ANTONIO:
Kion pri li? Ĉu li procente agis?
SHYLOCK:
Ne; ne procente; ne, por tiel diri,
rekte procente. Kiel agis Jakob,
observu. Kiam Laban kaj li mem
konsenton faris pri ŝafidoj, jene:
ke ĉiujn makulitajn kaj striitajn
kalkulos ili kiel rekompencon
al Jakob, (tiam en aŭtun’ malfrua
kontraŭ ŝafviroj pasiiĝis inoj;
kaj ĉe plenumo de l’ naskiga ago
inter lanbestoj tiuj, la paŝtisto
bastonojn iajn lerte senŝeligis
kaj metis antaŭ inoj la kovrataj.)
Kaj tiuj gravediĝis kaj en tempo
la ĝusta, makulitajn idojn naskis.
Do tiuj ĉi al Jakob apartenis.
Jen estis profitada voj’; kaj li
ricevis benon. Benas ja profito,
se ĝin akiras homoj, ne ŝtelante.
ANTONIO:
Deĵoris Jakob por hazardo, homo;
ne povis li ĝin realigi. Mano
ĉiela ĝin direktis kaj ordigis.
Ĉu tiel vi pravigas la procenton?
aŭ ĉu la oro kaj arĝento via
geŝafoj eble estas?
SHYLOCK:
Mi ne scias;
sed mi ĝin igas naski samrapide.
Notu, sinjoro, tamen.
ANTONIO:
Notu vi, Bassanio,
Satano povas citi la Skribaĵon
por celo sia. Fianimo sanktan
ateston povas citi, sed similas
kanajlon ridetantan, aŭ al pomo
belŝajna putriĝinta ĉe la koro.
Ho, kiel bonaspektas la malvero!
SHYLOCK:
Trimilo da dukatoj; bela sumo.
Monatojn tri; kaj jara la poeco –
ANTONIO:
Nu, Shylock, ĉu vi volas nin komplezi?
SHYLOCK:
Sinjor’ Antonio, ofte kaj multfoje
sur la Rialto vi insultis min
pri miaj monoj kaj procentoj miaj;
sed bonmiene mi elportis ĉion,
ĉar toleremo nin distingas gente.
Min malkredanto, ponardista hundo,
nomadis vi kaj mian gabardenon
hebrean malpurigis per kraĉado,
nur ĉar propraĵon mian mi uzadas.
Okaze nun, atentu, mian helpon
bezonas vi; vi venas kaj vi diras:
Shylock, ni volas monon; vi, vi diras!
vi, kiu kraĉis mian barbon, kiu
min piedbatis, kvazaŭ trans la sojlon
hundaĉon fremdan: monon vi pripetas!
Kion mi devas diri? Ĉu ne jene:
Ĉu hundo monon havas? Ĉu hundaĉo
trimil dukatojn povas prunti? Aŭ,
kun riverenco, flustra humileco,
premita spiro kaj servuta tono,
paroli jene:
Afabla moŝto, en merkredo lasta
vi kraĉis min; en certa tago min
vi piedbatis; jen alian fojon
hundo vi nomis min; mi do, pro tiuj
komplezoj, pruntedonos tiun sumon?
ANTONIO:
Denove ankaŭ mi verŝajne vin
tiele nomos, kraĉos, piedbatos.
Se vi konsentas pruntedoni, pruntu
ne kvazaŭ al amikoj; ĉar neniam
postulis amikeco ĉe amiko
rikolton el senfrukta la metalo.
Sed pruntu ĝin al malamiko, kiun
vi povos sen skrupulo persekuti
pro malplenumo.
SHYLOCK:
Jen, vi furiozas!
Mi nur afablan vian amikecon
deziras kaj forgesi ĉiun hontan
makulon jam ĝis nun de vi metitan,
al vi la nunan mankon tuj forigi,
kaj da procento eĉ ne unu speson
postuli pro la mono mia; tamen
aŭskulti vi ne volas. Mi proponas
el bona koro.
BASSANIO:
Bonkoreco vere
ĝi estus.
SHYLOCK:
Tian bonkorecon tamen
mi montros. Iru tuj al notario
kun mi, sigelu tie dokumenton
personan vian; kaj, pro gajhumoro,
se ne repagos vi en la diritaj
tago kaj loko la diritan sumon,
aŭ sumojn, laŭ kontrakto, tiam estu
punperd’ la kondiĉita: ĝusta funto
da karno via bela, fortranĉota
de korpoparto, kiun mi elektos.
ANTONIO:
Tre kontentige; tion mi sigelos
kaj la hebreon nomos tre bonkora.
BASSANIO:
Pro mi vi tion nepre ne sigelu;
prefere restos mi en la bezono.
ANTONIO:
Ne timu, mia kara; mi ne perdos.
Post malpli ol monatoj du (lasante
do plenmonaton ĝis la maturiĝo
de l’ akto) mi atendas la revenon
de tri triobloj de l’ nomita sumo.
SHYLOCK:
Ho, patro Abram, kiaj homoj estas
kristanoj tiuj! kies propraj agoj
severaj suspektigas ilin pri
la pensoj aliulaj. Se maltrafus
li sian tagon, diru vi, mi petas,
kion mi gajnus, insistante pri
la pago de l’ nomita punkondiĉo?
Funto da homa karno, fortranĉite,
jam ne valoras, ŝate nek profite,
viandon ŝafan, bovan, aŭ de kaproj.
Mi, por aĉeti lian korinklinon,
konfese, tiun amikaĵon faras.
Se plaĉas, prenu li; se ne, adiaŭ!
kaj pro bonvolo mia, ne malicu.
ANTONIO:
Jes, Shylock, tian akton mi sigelos.
SHYLOCK:
Do tuj vizitu mian notarion;
mendu ĉe li gajeman tiun akton.
Mi iros nun dukatojn ensakigi,
domon prizorgos, nun sub gardo duba
de malzorgema knab’ kaj sen prokrasto
vin trovos.
ANTONIO:
Iru do, hebre’ aminda.
Eliras Shylock.
La judo kristaniĝos; li dolĉiĝas.
BASSANIO:
Parolon belan el kanajla buŝo
malfidas mi.
ANTONIO:
Ni iru. Ne en tio
konsterno povas esti. Miaj ŝipoj
revenos antaŭdate plenmonaton.
Ili eliras.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.