|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA VENECIA KOMERCISTOAŭtoro: William Shakerspeare |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Eniras la duko, la altranguloj, Antonio, Bassanio, Gratiano, Salanio kaj aliaj.
DUKO:
Nu, ĉu Antonio tie ĉi alestas?
ANTONIO:
Preta, se plaĉas al la Duka moŝto.
DUKO:
Mi vin domaĝas; venis vi responde
al kontraŭul’ ŝtoneca, hom’ malhoma,
kompaton ne konanta, tutmalplena
je ĉiu ero da kompata sento.
ANTONIO:
Sciiĝis mi, ke via Duka moŝto
multe klopodis moderigi lian
troseverecon; sed, ĉar li ankoraŭ
malcedas kaj rimed’ neniu povas
laŭleĝe min forporti ekster trafon
malican lian, do mi kontraŭmetas
al lia furiozo paciencon.
Armita per spirita trankvileco,
mi lian tiranecan koleregon
toleros.
DUKO:
Oni iru kaj la judon
en tribunalon voku.
SALANIO:
Ĉe la pordo
li staras, via moŝto; jen li venas.
Eniras Shylock.
DUKO:
Enlasu lin; li staru tie meze.
Shylock, la ĝeneralan opinion
mi partoprenas, ke vi nur kondukas
ĝis hor’ ekstrema vian ŝajnmalicon;
kaj tiam, oni diras, vi elmontros
kompaton kaj bedaŭron pli frapantajn
ol via stranga kvazaŭ-krueleco;
kaj, kvankam nun pri perdo vi insistas,
nome pri unu funto de la karno
de tiu kompatinda komercisto,
vi tiam malpretendos la punperdon,
kaj plue, pro humana mildameco,
al li forlasos parton de l’ ĉefsumo,
kompate rigardante liajn perdojn
tiel amasiĝintajn lastatempe
sur liajn ŝultrojn, ke sufiĉus ili
por ruinigi estron-komerciston
kaj eldevigi decan kondolencon
el brustoj kupraj, krud-silikaj koroj
kaj malcedemaj turkoj kaj tataroj
nekutimintaj je afablaj faroj
kaj komplezemo. Ni atendas ĉiuj
el vi, hebreo, do, respondon dolĉan.
SHYLOCK:
Moŝto, mi pri intenco mia jam
sciigis vin kaj per sabato nia
mi sankte ĵuris, ke de mia akto
postulos mi la decan punasignon.
Se vi rifuzos, tiam ve al via
civito kaj al ĝia libereco!
Vi min demandos, kial mi prefere
ricevos ian pezon da karnaĉo,
ol tridek centojn da dukatoj. Tion
mi ne respondos rekte. Sed supozu,
ke mi kapricon havas: ĉu sufiĉas?
Supozu, ke turmentas mian domon
rato kaj mi kontente pagos dekmil
dukatojn, por ĝin venenigi? Ĉu
respondon nun vi trovas? Kelkajn homojn
malplaĉas oscedanta porko; kelkaj
frenezas, se ekvidas ili katon;
aliaj, kiam sakfajfilo kantas
per naza tono, perdas sinregadon.
Tiel kaprico klinas la pasion,
kiel virino laŭ prefero sia,
al aĵo malŝatata aŭ ŝatata.
Kaj nun al la respondo: Kiel mankas
firma motivo, kial tiuj homoj
malamas jen la porkon oscedantan,
jen la kvietan, hejman katon, jen
la sakfajfilon felan, sed deviĝe,
vole-ne-vole cedas kaj hontante
ofendas, tamen ofendite mem:
tiel, klarigi la motivon mian
nek povas mi, nek volas; nur mi sentas
malamon firman, ian abomenon
kontraŭ Antonio, tial mi procesas
monperde kontraŭ li. Ĉu vi ricevis
respondon vian?
BASSANIO:
Vi senhonta homo!
Respondo tia ne pravigas vian
konduton kruelegan.
SHYLOCK:
Mi al vi
ne ŝuldas kontentigon per respondoj.
BASSANIO:
Ĉu ĉiu pereigas neamatan
objekton?
SHYLOCK:
Sed objekton malamatan
ĉu iu ne deziras pereigi?
BASSANIO:
Ne ĉiu ofendaĵo tuje naskas
malamon.
SHYLOCK:
Ĉu vi lasus al serpento
la duan fojon mordi vin?
ANTONIO:
Mi petas,
vi konsideru, ke vi argumentas
kun tiu judo. Vi egale povus
sur la marbordo stari kaj ordoni
al Oceano iom deniveli
de sia alt’ kutima; vi egale
povus demandi lupon, kial li
blekigis la ŝafinon pro ŝafido;
egale malpermesus vi al pinoj
montaraj siajn altajn suprojn svingi
kaj brui, ekskuate de la ventoj
ĉielaj; taskon la plej malfacilan
vi samprospere povus entrepreni,
kiel moligi tiun plej malmolan
el ĉiuj aĵoj – lian judan koron.
Mi do petegas, plu ne proponadu;
rimedojn plu ne uzu, sed, rapide
laŭ konveneco, mi ricevu juĝon
kaj cedu la postulon de la judo.
BASSANIO:
Pro viaj trimil, jen dukatoj sesmil.
SHYLOCK:
Se el dukatoj sesmil ĉiu unu
ses erojn havus, ĉiun po dukato,
mi ne akceptus: mi laŭ mia akto
postulus.
DUKO:
Kiel vi esperos pri kompato
mem, kiu ne kompatas?
SHYLOCK:
Kian juĝon
mi timos, kiu ne malbonon faras?
Ĉe vi, la multajn aĉetitajn sklavojn
vi uzas, same kiel la azenojn,
hundojn kaj mulojn viajn, por oficoj
sklave humilaj, per aĉeta rajto.
Se mi parolos tiel: ili estu
liberaj: kun gefiloj viaj ilin
edzigu. Kial ŝarĝojn ili portas
ŝvitante? Ili havu molajn litojn
egale kiel vi kaj manĝu same
bongustajn pecojn – certe vi respondos:
La sklavoj estas niaj. Tiel ankaŭ
respondas mi. Tre kare mi aĉetis
karnfunton tiun, do ĝi estas mia,
kaj mi ĝin havos. Se vi min malhelpos,
fi al leĝaro via! Ne ekzistas
potenco en dekretoj Veneciaj.
Mi staras postulante la verdikton
de l’ tribunalo. Ĉu mi ĝin ricevos?
DUKO:
Mi povas per aŭtoritato mia
disigi la kunsidon, se ne venos
hodiaŭ tien ĉi doktoro klera
Bellario, kiun petis mi decidi
ĉi tion, sendis ankaŭ lin venigi.
SALANIO:
Ekstere, via moŝto, tie staras
sendito de l’ doktoro, kun leteroj.
Ĵus el Padov’ li venis.
DUKO:
La leterojn
ĉi tien donu; voku la senditon.
BASSANIO:
Karul’ Antonio, vin kuraĝe tenu!
La judo min ricevos, karnon, sangon,
ostojn kaj ĉion, antaŭ ol vi perdos
por mi eĉ unu sangoguton vian.
ANTONIO:
Mi estas infektulo en ŝafaro,
plej taŭga morti. Frukto plej malforta
plej frue falas teren; tiel estu
ankaŭ ĉe mi. Bassanio, vi ne povos
pli bone vin okupi, ol ankoraŭ
vivi kaj verki mian epitafon.
Eniras Nerissa, vestita kiel skribisto de advokato
DUKO:
Ĉu el Padov’ vi venis, de Bellario?
NERISSA:
Sinjoro, jes pri ambaŭ. Vian moŝton
Bellario jen salutas.
Prezentante leteron.
BASSANIO:
(Al Shylock) Kial vi
tranĉilon tiel verve pliakrigas?
SHYLOCK:
Por tranĉi mian juĝasignon for
de jena bankrotulo.
GRATIANO:
Ho, kruela
judaĉo! Por vi mem vi pliakrigas
ne feron, sed inferon. Ne ekzistas
metalo, eĉ hakilo la mortpuna,
akra duone je malico via.
Ĉu vin neniu peto povas piki?
SHYLOCK:
Konforma al saĝeco via? Ne!
GRATIANO:
Ho, estu kondamnita, vi hundaĉo
neelpetebla! Kaj pri via vivo
justeco estu kulpigita. Preskaŭ
pro vi mi dubas mian sanktan fidon,
por opinii kun Pitagoras’,
ke bestanimoj translokigas sin
en homajn korpojn. Via hundanimo
regadis lupon, kiu, pendigite
pro hommortigo, forflugigis sian
animon tuj de l’ pendigilo mem;
kaj tiu ĉi enverŝis sin en vin
ankoraŭ en malsankta patrinaĉo;
deziroj viaj tial estas lupaj,
sangamaj, malsategaj, rabakiraj.
SHYLOCK:
Ĝis povos vi sigelon forinsulti
de mia dokumento, vi ofendas
nur viajn pulmojn per la kriegado.
Riparu, bona fraŭlo, vian spriton,
aŭ kadukiĝos ĝi neripareble.
Verdikton tribunalan mi atendas.
DUKO:
La skribo de Bellario rekomendas
al tiu ĉi juĝejo iun kleran
doktoron junan; kie do li estas?
NERISSA:
Apude li atendas, por ekkoni
respondon vian, ĉu vi lin enlasas.
DUKO:
Jes, tre plezure. Tri aŭ kvar el vi
konduku lin ĉi tien, tre afable.
Kaj dume la leteron de Bellario
la juĝantaro aŭdos.
SKRIBISTO:
(Legas)
Via Moŝto devas kompreni, ke ricevante vian leteron mi tre malsanas; tamen en la momento, kiam via sendito alvenis, estis en afabla vizito ĉe mi juna doktoro el Romo; lia nomo estas Balthasar. Mi rakontis al li la cirkonstancojn de la proceso inter la hebreo kaj la komercisto Antonio; kune ni trafoliis multajn librojn; li estas provizita de mia opinio; kaj tio, freŝigita de lia propra klereco (kies profundecon mi ne sufiĉe povas admirigi), akompanas lin, laŭ mia insista petado, por plenumi, anstataŭ mi mem, la deziron esprimitan de via Moŝto. Mi petegas vin, lasu, ke lia manko de maljuneco ne malhelpu lin, havigante al li mankon de via respektego: ĉar neniam mi konis tiel junan korpon kun tiel maljuna kapo. Mi lasas lin al via afabla akcepto, kies provo plej bone famigos lian aprobigon.
DUKO:
Do tiel skribas la klerul’ Bellario;
kaj jen, kredeble, venas la doktoro.
Eniras Portia, vestita kiel doktoro de juro.
Mi premu vian manon. Ĉu vi venas
ek de Bellario la maljuna?
PORTIA:
Jes,
mi venis, via moŝto.
DUKO:
Tre bonvene.
Okupu vian lokon. Ĉu vi konas
la cirkonstancojn de l’ koncerno, kiun
ĉi tie ni esploras?
PORTIA:
La koncernon
mi funde konas; oni volu montri
al mi la komerciston kaj l’ hebreon.
DUKO:
Antonio kaj maljuna Shylock, ambaŭ
elpaŝu.
PORTIA:
Ĉu vi estas Shylock, nome?
SHYLOCK:
Mi estas Shylock, nome.
PORTIA:
La proceso,
kiun vi faras, estas io stranga,
bonorda tamen, tiel ke leĝaro
la Venecia ne malhelpi povas
procedan manieron vian. Vi:
(Al Antonio)
Ĉu vi ne staras en celkampo lia?
ANTONIO:
Almenaŭ li pretendas.
PORTIA:
Kaj la akton
ĉu vi konfesas?
ANTONIO:
Jes.
PORTIA:
Do la hebreo
kompaton devas montri.
SHYLOCK:
Diru, vi,
per kia devigeco do mi devas?
PORTIA:
Kompato estas virto nedeviga;
ĝi gutas pluve, dolĉe, el ĉielo
sur suban lokon. Per duobla beno
ĝi benas: ĉe donado, ĉe ricevo.
Ĝi plej potencas kun la potenculo;
ĝi pli ol krono reĝon ornamadas.
La reĝa sceptro mondan povon montras,
simbolas respektegon, majestecon,
sidejon de la timosent’ al reĝoj;
sed la kompato sidas super sceptroj;
ĝi tronas en la koro mem de reĝoj:
ĝi estas eco de la Plejpotenca;
kaj monda povo plej similas Dian,
se kompatemo spicas la justecon.
Do vi, hebreo, kvankam vi postulas
justaĵon leĝan, konsideru bone,
ke, laŭ justeco, Dian senkulpigon
neniu el ni trafus. Ĉu ne ĉiuj
ni preĝas por kompato? Tiaj preĝoj
kompaton devus al ni mem instrui.
Mi por dolĉigi vian pledon justan
parolis tiel longe; tamen, se
pri juĝo vi insistas, tiam nepre
la Venecia tribunalo devos
verdikton doni kontraŭ l’ komercisto.
SHYLOCK:
Sur mian kapon miaj faroj! Nur
postulas mi la leĝon kaj verdikton
kaj pagon de l’ rajtaĵo laŭ la akto.
PORTIA:
Ĉu eble li la monon povas pagi?
BASSANIO:
Jes; jen mi ĝin proponas en juĝejo;
eĉ la duoblon; se ĝi ne sufiĉas,
mi garantias ĝin dekoble pagi,
riskante miajn manojn, kapon, koron.
Se tio ne sufiĉas, evidente
malico premas veron. Mi petegas:
la leĝon per aŭtoritato via
por unu fojo streĉu iomete;
por ega bon’, malbonon etan faru,
kaj maltrafigu tiun ĉi satanon.
PORTIA:
Ne eble; tie ĉi en Venecio
aŭtoritat’ ne estas, kiu povus
nuligi pledon bone starigitan.
Ĝin povus citi ĉiuj por ekzemplo,
kaj laŭ modelo tiu sama, rampus
malbonoj multaj en la staton. Ne!
Ne povas esti tio.
SHYLOCK:
Danielo
en juĝon venis! vera Danielo!
Saĝa juĝisto juna, kiom mi
respektas vin!
PORTIA:
Permesu nun rigardi
la dokumenton.
SHYLOCK:
Jen, respektegata
doktoro, jen ĝi estas.
PORTIA:
Shylock, sumon
trioblan oni jen al vi proponas.
SHYLOCK:
Ĵuron mi havas en ĉielo, ĵuron!
Per la perfido ĉu animon mian
makuli? Ne pro tuta Venecio!
PORTIA:
Nu, tiu akto estas limpasinta;
do leĝe la hebreo per ĝi povas
postuli karnofunton kaj fortranĉi
de l’ komercisto, apud lia koro.
Kompatu; la trioblon vi akceptu;
la dokumenton lasu min disŝiri.
SHYLOCK:
Nur kiam ĝi solviĝos laŭ kondiĉoj.
Vi evidente estas honorinda
juĝisto; vi la juron funde konas;
kaj vi klarigon tre solidan faris.
Mi vin admonas per la leĝo, kies
kolon’ vi estas bonmerita, pasu
al la verdikto; per animo mia
mi ĵuras, ke neniu homa lango
potencas min deklini. Mi sur mian
akton apogas min.
ANTONIO:
Pri la verdikto
la juĝantaron kore mi petegas.
PORTIA:
Do la decido estas: ke pretigu
vi bruston vian por tranĉilo lia, –
SHYLOCK:
Nobla juĝisto! Ho, junul’ bonega!
PORTIA:
– ĉar la motivo kaj intenc’ de l’ leĝo
plene rilatas ankaŭ la punperdon
ĉi tie kondiĉitan sur la akto.
SHYLOCK:
Tre vere. Ho, juĝist’ lojale saĝa!
Kiom pli aĝa, ol vi nur aspektas!
PORTIA:
Nudigu do la bruston.
SHYLOCK:
Jes, la bruston;
juĝisto nobla, ĉu ne tiel diras
la akto? Apud lia koro, jen
la vortoj mem.
PORTIA:
Jes. Ĉu vi havas preta
pesilon por la karnon ĝuste pesi?
SHYLOCK:
Jam preta ĝin mi havas.
PORTIA:
Shylock, lasu
alesti viakoste kuraciston
por flegi liajn vundojn, por ne lasi
ke sangu li ĝis morto.
SHYLOCK:
Ĉu la akto
kondiĉon tian montras?
PORTIA:
Ne per vortoj.
Sed, tamen! Pro homamo estus bone,
ke vi almenaŭ faru ĝin.
SHYLOCK:
La akto
ne diras ĝin; mi ĝin ne trovas tie.
PORTIA:
Vi, komercisto, ĉu vi ion diros?
ANTONIO:
Nur tre malmulte: estas mi fortika
anime kaj tutpreta. Vian manon,
Bassanio, donu. Fine nun adiaŭ!
Ne malĝojegu, ke por vi mi venis
en tiun ekstremaĵon; ĉar en tio
sin montras la Fortuno pli kompleza
ol ordinare, ĉar kutime ŝi
la mizerulon lasas supervivi
riĉecon sian; tiel li kun frunto
sulkita kaj okuloj enfalintaj
malriĉan maljunecon sian vidas.
Sed min de tiu pentofaro daŭra
de mizereco ŝi fortranĉas nun.
Al moŝta la edzino via portu
saluton mian kaj al ŝi rakontu
laŭ kia manier’ Antonio mortis.
Rakontu, kiel mi vin amis; min
mortintan laŭdu kiom decas; poste
ŝin petu juĝi, ĉu Bassanio iam
ne estis amegata. Se amikon
perdotan nur domaĝas vi, neniel
domaĝas li elpagi vian ŝuldon,
ĉar, se la judo nur profunde tranĉos,
mi baldaŭ pagos ĝin per tuta koro.
BASSANIO:
Antonio, mi edzinon havas, kiun
mi amas kiel mian propran vivon;
sed vivon mem, edzinon, tutan mondon
mi ne preferas antaŭ via vivo.
Mi ĉion volus perdi, eĉ oferi
nun al satano tiu, por vin savi.
PORTIA:
Ne multe dankus vin edzino via,
se ŝi, aleste, aŭdus la proponon.
GRATIANO:
Edzinon havas mi kaj, pro honoro,
mi amas ŝin. Mi volus, ke ŝi estu
en la ĉielo, se ŝi tiel povus
influi ŝanĝon al la hunda judo.
NERISSA:
Saĝe dirite, kie ŝi ne aŭdas,
ĉar la propono farus el la hejmo
maltrankvilejon.
SHYLOCK:
(Flanken) Tiaspecaj estas
kristanaj edzoj. Mi filinon havas;
mi prenus ian idon de Barabbas
por sia edzo, antaŭ ol Kristanon!
(Laŭte) Ni perdas tempon; volu la verdikton
efektivigi.
PORTIA:
Funto de la karno
de tiu komercisto estas via;
la tribunal’ asignas kaj la leĝo
sankcias tion.
SHYLOCK:
Ho, juĝisto justa!
PORTIA:
Vi devas tranĉi ĝin de lia brusto;
la leĝ’ sankcias kaj la tribunalo
asignas tion.
SHYLOCK:
Ho, juĝisto klera!
Verdikton deciditan! Nu, pretiĝu!
PORTIA:
Sed iom paŭzu; restas unu punkto.
La jena akto ne rajtigas vin
pri eĉ sangero unu, ĉar ĝi diras:
funton da karno, jen la vortoj mem.
Viaĵon prenu do, la karnofunton;
sed se, tranĉante ĝin, elverŝos vi
guteton unu da kristana sango,
bienoj viaj kaj havaĵoj ĉiuj
laŭ Veneciaj leĝoj tuj perdiĝos
konfiske al la Venecia ŝtato.
GRATIANO:
Juĝisto justa! Notu bone. Judo
Ho, la juĝisto klera!
SHYLOCK:
Ĉu la leĝo
tiele diras?
PORTIA:
La dekreton mem
vi vidos. Ĉar justaĵon vi postulas,
certiĝu, ke justaĵon vi ricevos
eĉ pli ol vi deziras.
GRATIANO:
Notu, judo:
Juĝisto klera! Ho, juĝisto klera!
SHYLOCK:
Do mi akceptas la proponon: pagu
trione la ĉefsumon; la kristano
estos libera.
BASSANIO:
Jen la mono estas.
PORTIA:
Tenu! ne rapidu.
Justecon oni faru al la judo:
krom la asigno li nenion havos.
GRATIANO:
Ho, judo! justa, klera la juĝisto!
PORTIA:
Pretiĝu do la karnon tranĉi for.
Neniun sangon verŝu; nek plimulte
nek malpli tranĉu, sed nur ĝustan funton.
Se pli aŭ malpli ol la ĝustan funton
vi tranĉos, eĉ per tiom, ke ĝi pezos
manke aŭ troe per la tut’ aŭ parto
de dudekono da skrupul’ mizera,
aŭ eĉ se deflankiĝos la pesilo
laŭtakse per dikeco unuhara,
vi mortos kaj la viaj konfiskiĝos.
GRATIANO:
Ha, judo! venis dua Danielo!
Nun, malkredulo, mi vin koksen premas.
PORTIA:
Kial la judo paŭzas? Prenu vi
asignon vian.
SHYLOCK:
La ĉefsumon donu,
kaj lasu min foriri.
BASSANIO:
Jen ĝi estas, preta.
PORTIA:
Ĝin li rifuzis jam en tribunalo.
Li havos nur justaĵon laŭ la akto.
GRATIANO:
Jen dua Danielo, mi ripetas!
Al vi mi dankas tiun vorton, judo.
SHYLOCK:
Eĉ la ĉefsumon ĉu mi ne ricevos?
PORTIA:
Ricevos vi nur vian asignaĵon
prenotan tiel viariske, judo.
SHYLOCK:
Nu benu ĝin Satan’ al li. Ne plu
mi restos diskutante.
PORTIA:
Haltu, judo.
Ankoraŭ kroĉas sin al vi la leĝo.
En Veneciaj leĝoj dekretiĝis:
Se estas kontraŭ fremda hom’ pruvite,
ke per penadoj rektaj aŭ malrektaj
atencas li de iu civitano
la vivon, tiam atencato tiu
de lia havo kaptu la duonon;
kaj la duon’ alia enkasiĝu
ĉe l’ ŝtato; kaj la vivon de l’ krimulo
disponas nur la duko, absolute.
Situacion tiun vi okupas;
ĉar, evidente por la alestantoj,
malrekte, ankaŭ rekte, vi atencis
la vivon de la procesato; tiel
danĝeron ĵus nomitan vi enkuris.
indulgon dukan petu do genue.
GRATIANO:
Petegu pri permeso vin pendigi.
Sed tamen, ĉar la stato vian havon
konfiskis, eĉ la mono por pendŝnuro
al vi ne restas; tial je la kosto
de l’ regno oni devos vin pendigi.
DUKO:
Por ke vi vidu, kiel diferencas
spiritoj niaj, mi pardonas vin
rilate vian vivon, nepetite.
Pri via havo: al Antonio unu
duono apartenas, la alian
la stato prenas, tamen humileco
ĝin povas sanĝi en monpunon simplan.
PORTIA:
Tio rilatas staton, ne Antonion.
SHYLOCK:
Ne, sed la vivon ankaŭ prenu; tion
vi ne indulgu; vi forigas domon,
se vi forigas ĝian subtenilon;
se mian vivrimedon vi forprenas,
vi prenas ankaŭ same mian vivon.
PORTIA:
Por li indulgon kian vi disponas,
Antonio?
GRATIANO:
Nur, pro Dio, pendoŝnuron
sen pago.
ANTONIO:
Se al via Duka moŝto
kaj tuta juĝantaro plaĉas, mi
kontente malpretendos la duonon
de lia havo, se l’ alian parton
ĝis lia morto li permesos min
uzi kaj tiam poste ĝin transdoni
al la sinjoro, kiu lastatempe
filinon lian ŝtelis; sed kun pluaj
kondiĉoj du: ke pro favoro tiu
li sen prokrasto kristaniĝu; due:
li tie ĉi donacan akton faru
por testamenti ĉion al Lorenzo
bofilo sia kaj al la filino.
DUKO:
Li tion faru, aŭ mi nun retiros
la ĵus faritan tie ĉi pardonon.
PORTIA:
Vi, judo, ĉu konsentas? kion diras?
SHYLOCK:
Konsentas mi.
PORTIA:
Skribisto, vi redaktu
donacan akton.
SHYLOCK:
Mi petegas vin,
permesu min foriri; mi min sentas
nebone. Poste sendu tiun akton,
kaj mi subskribos.
DUKO:
Iru, sed subskribu.
GRATIANO:
Ĉe bapto, havos vi du baptopatrojn;
se estus mi juĝisto, pluan dekon
vi havus, por konduki al pendingo,
kaj ne al baptopelvo.
Eliras Shylock.
DUKO:
Vin, sinjoro,
mi petas al tagmanĝo en la domo.
PORTIA:
De via moŝto mi humile petas
indulgon, ĉar hodiaŭ nokte mem
Padoven devas mi direkti min;
plej bone do ekiri sen prokrasto.
DUKO:
Mi tre bedaŭras vian nedisponon.
Antonio, la sinjoron rekompencu,
ĉar ŝajnas, ke al li vi multe ŝuldas.
Eliras la duko kaj lia sekvantaro.
BASSANIO:
Indega nobelulo, mi kaj mia
amiko, per saĝeco via, estas
hodiaŭ forsavitaj el severaj
suferoj; do pro viaj komplezemaj
penadoj, ni volonte la dukatojn
trimil, ŝulditajn al la judo, petas
ke vi akceptu rekompence.
ANTONIO:
Plue,
por ĉiam restos ni ŝuldantoj viaj
por amo kaj sindono.
PORTIA:
Kiu estas
kontentigita, estas malavare
pagita; kaj, estante kontentega,
ke mi vin savis, mi egale sentas
min bone jam pagita, sed eĉ tiel
neniam mi pli profitama estis.
Rekonu min ĉe nova renkontiĝo;
tre kore mi salutas kaj adiaŭ!
BASSANIO:
Sinjoro kara, mi vin nepre tentu
akcepti pro memoro, ne pagilon,
sed amateston nian. Mi duoblan
komplezon petas: ke vi ne rifuzu,
kaj, due, ke afable vi pardonu.
PORTIA:
Ĉar liri vi insistas, mi kunsentos.
(Al Antonio)
La gantojn donu viajn kaj pro vi
mi ilin uzos;
(Al Bassanio) kaj pro korinklino
ĉi tiun vian ringon mi akceptos.
La manon ne detiru; tion sole
mi prenos; ĝin pro amo ne rifuzu.
BASSANIO:
Ĉi tiu ringo, kia bagatelo!
sinjoro, eĉ mi hontus ĝin donaci.
PORTIA:
Nenion mi akceptos krom ĉi tio;
kaj nur al ĝi mi sentas deziregon.
BASSANIO:
De ĝi dependas pli ol simpla kosto.
Donacos mi la plej-altprezan ringon
en Veneci’, serĉinte ĝin proklame;
nur pri ĉi tiu volu min indulgi.
PORTIA:
Rimarkas mi, sinjoro, ke rilate
proponojn viajn, vi tre malavaras.
Vi orde min instruis, jen almozi,
jen almozulon dece respondadi.
BASSANIO:
Sinjoro bona, tiun ringon donis
al mi edzino mia; ĝin metante
ŝi min ĵurigis, ke mi ĝin ne vendos,
perdos, nek fordonacos.
PORTIA:
Jen preteksto
al multaj viroj bone jam servinta
por ŝpari la donacojn. La edzino,
se ne frenezas ŝi kaj se ŝi scios,
ke tiel bone mi meritis ĝin,
ne ĉiam pro la ringo malpacadus,
se vi ĝin donus. Nu, en pacon iru!
Eliras Portia kaj Nerissa.
ANTONIO:
Moŝto Bassanio, lasu ke li prenu
la ringon kaj meritoj liaj pezu
kun mia amo kontraŭ la admono
de la edzino.
BASSANIO:
Sekvu, Gratiano,
ĝiskuru lin, al li la ringon donu,
kaj se vi povos, domen ĉe Antonio
konduku lin, rapidu, iru for!
Eliras Gratiano.
Ni sen prokrasto tien iru; morgaŭ
en frumateno ambaŭ ni rapidos
al Belmont. Venu nun, Antonio mia.
Ili eliras.
Eniras Portia kaj Nerissa.
PORTIA:
Elserĉu vi la judan domon, donu
al li kaj subskribigu jenan akton.
Ĉi-nokte ni ekiros kaj alvenos
antaŭ la edzoj hejmen. Por Lorenzo
la akto estos io tre agrabla.
Eniras Gratiano.
GRATIANO:
Sinjor’ afabla, bone ĝisvenite!
Moŝto Bassanio, rekonsiliĝinte,
ĉi tiun ringon sendis, petegante,
ke vi kun li tagmanĝu.
PORTIA:
Sed neeble.
Tre danke mi akceptas lian ringon;
volu rakonti tion, ankaŭ volu
al knabo mia montri la loĝejon
de la maljuna Shylock.
GRATIANO:
Tre volonte.
NERISSA:
(Al Portia)
Parolon volas mi kun vi, sinjoro.
(Duonvoĉe)
Atencos mi la edzan ringon, kiun
por ĉiam gardi mi ĵurigis lin.
PORTIA:
(Duonvoĉe)
Prosperu ĝi; kaj nin regalos ili
ĵurante, ke la ringojn ili donis
al viroj; sed per blufo kaj ĵurado
ni venkos ilin. (Laŭte) For! rapide iru.
La rendevuon konas vi.
NERISSA:
Sinjoro,
bonvolu min konduki al la domo.
Ili eliras.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.