La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA VENECIA KOMERCISTO

Aŭtoro: William Shakerspeare

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAÛPAROLO

En plej malluma horo mi sendas al la presisto la manuskripton de La Venecia Komercisto. Eŭropo en la nuna momento sufokas sin, baraktante en la plej terura militado, kiun iam la mondo subiĝis; kaj okupas la animojn de homoj sole la pensoj pri milita agado kaj la sekvanta universala ruiniĝo de ĉio, kio rilatas al la vera bonstato de l’ homaro. En tiaj cirkonstancoj ŝajnas eĉ infane eldoni libreton traktanta pri la spiritaj sentoj de homoj apartenantaj al anguleto de la fantazia mondo kaj al malproksima monda ĝo. Ĝi estas kvazaŭ malgranda voĉeto flustranta inter la furioza tondrado de la pafilegoj. Tamen ĝi estas simbolo de io pli alta kaj pli sankta ol la nuna infera aktualaĵo: ĝi signas ĉe ni Esperantistoj la senmortan esperon, ke venos tempo, kiam la homa inteligento ne plu montros sin en la formo de frenezeco detruema, kiam ni homoj vere komprenos, ke amo kaj servemo estas pli nobla stato, kaj eĉ pli profita por ĉiuj, ol la reciproka krueleco kaj pereigemo.

En la tradukado mi ĉiam penis fidele konduti rilate la genian aŭtoron de The Merchant of Venice, kiel ankaŭ rilate la Zamenhofan lingvon Esperanto; tamen mi akre konscias, ke ekzistas difektoj en mia traduko, se nur paroli prila sonoreco de la originalo. Malgraŭ ĉio mi kuraĝas esperi, ke ĝi troviĝos leginda por tiuj, kiuj ne konas la anglan lingvon, kaj eĉ klarigos por anglolingvanoj multajn parolmanierojn jam post la XVI-a jarcento fariĝintajn arkaikaj.

Alfred E. Wackrill.
Hampstead, la 28-an de sept., 1914


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.