La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 31

“Kaj ĉu vi eksciis ion gravan el la vera letero?” Ĝoja demandis.

“Ho jes”, la edzo rakontis. “Verstrata klarigas en ĝi, kiel Rik estis murdita.”

“Ĉu vere? Ĉu kulpas li? Kiel ili povis fari?” la nevo scivolis, kun streĉiĝa intenseco en la voĉo. “Mi estis certa, ke la falsa Gido Verstrata kaj lia kara Laŭra troviĝis en hotelo je 270 kilometroj for de Rafunja en tiu fama nokto.”

“Neniu povas aserti, ke ili efektive pasigis la tutan nokton en Akvoviva. Fakte, dank’ al la aŭtovojoj, tiuj 270 kilometroj forglutiĝas en tri horoj, aŭ tri horoj kaj duono. Nur la lasta peco, la zigzaga monta supreniro de Malpaz al Rafunja estas malrapide farebla.”

“Sed kiel diable ili faris?” demandis la ekscitita nevo. “Ĉu ili rendevuis kun Ospaci en loko tiel inspira por murdi ĉantaĝiston, kaj tiu akceptis? Mi tion ne povas kredi. Li ne estis tiagrade naiva!”

“Eble estos pli bone, ” Ĝoja admonis, “se vi lasos vian onklon ĉion rakonti de la komenco, sen konstante interrompi lin.”

Ne atentante la grimacon, kiun la knabo direktis al Ĝoja, Jano komencis:

“Kiam Rik decidis lanĉi sin en politikon, li postulis de Verstrata multe pli da mono ol antaŭe. Laŭ la letero, li estis tre ambicia kaj pensis, ke per multe da mono, li povos fine atingi plej altan pozicion en la lando. Tiu postulo ne plaĉis al la falsa pentristo, kaj Rik verŝajne ektimis, ke tiu provos lin likvidi. Por tion malebligi, li diris al Verstrata, ke parto de la dokumentoj pruvantaj ties kulpon troviĝas ĉe amiko, kiu daŭrigos la ĉantaĝon post la morto de Rik.”

“Ĉu ankaŭ Pitizazo sin fordonas al ĉantaĝo?” Ĝoja demandis, ŝajne sen skrupuli pri interrompado.

“Mi opinias, ke ne”, la edzo respondis. “Tio estis blufo, kaj Verstrata ĝin perceptis, kvankam li tamen estis certa, ke efektive Rik kaŝis dokumentojn aliloke ol hejme. Aŭ almenaŭ li opiniis, ke la eventuale nova ĉantaĝisto ne estos tiel finance avida, kiel la alia ĵus fariĝis. Li do decidis ĉesigi la vivon de Ospaci.”

“Kiamaniere?”

“Tre simple, fakte. Rik postulis tre altan sumon sub formo de monbiletoj. Verstrata ŝajnigis, ke li konsentas pagi, sed petis tempospacon por kolekti la monon nesuspektate. Ospaci akceptis. La falsa pentristo tiam diris, ke pluraj personoj jam scias, ke li intencas ferii tuj en Akvoviva kun Laŭra Pergame, kaj ke la plej diskreta maniero transdoni tiun grandan kvanton da biletoj estus, ke Rik tien venu nokte. La ĉantaĝisto aprobis kaj ili fiksis rendevuon.”

“La murdo tamen ne okazis tie, ĉu?” diris Stefano.

“Ne. Tie nur komenciĝis la scenaro. La hotelo, kie ili loĝis, konsistas el konstru-unuoj apartigitaj unuj de la aliaj. Je la fiksita horo, Rik frapis al la pordo de ilia loĝunuo, kaj eniris. Gido kaj Laŭra staris kaŝitaj ambaŭflanke de la pordo, ĉiu kun revolvero enmane. Per la konstanta minaco de ambaŭ revolveroj, ili devigis lin reveturi kun ili tiun nokton la tutan vojon de Akvoviva ĝis la Rafunja-teraso, kie ili ordonis al li stari sur la ekstrema rando de l’ klifo. Laŭra promesis, ke ili ne mortigos lin, se li malkaŝos la nomon kaj adreson de la amiko, kiu havas la dokumentojn...”

“Kaj li kompreneble rifuzis”, la junulo asertis.

“Tute ne. Kiel diras la letero: ‘Li estis terurita, kaj kroĉis sin iom stulte al tiu lasta ŝanco plu vivi.’ Li fakte nomis Pitizazon, kaj klarigis, kie staras la kofro.”

“Mi trovas tion eksterordinara”, Stefano komentis. “En la sama situacio mi dirus ian ajn mensogon.”

“Ne estas tiel strange el psikologia vidpunkto”, diris la psikologino el la triopo. “Lia forto kuŝis en la saĝula ĉarmo, kiun li disradiis, en lia ĵurnalista trovkapablo, en lia talento organizi kaj intelekte koncepti. Sed li estis sekse, viande, alkohole abstinema. Tiajn homojn ofte teruras minaco de perforto, aŭ la vido de revolvér, tiel ke ilia cerbo preskaŭ paraliziĝas. Ili ne estas nerve ekipitaj por batali kaj barakti. Ili estras situaciojn nur per intelekto aŭ ordona dokumento, inkluzive ĉantaĝan, t.e. per io, kio dekomence certigas, ke ne povos okazi alfrontiĝo, ĉar la viktimo dekomence ne povas sin defendi.”

“Ĉiaokaze, li donis la necesajn indikojn al Verstrata, sed tiu ne intencis lasi lin vivi. Li simple puŝis, kaj Rik falis morten.”

“Kial”, Stefano demandis, “ili revenis al Rafunja, proksime al la domo de l’ pentristo? Ĉu tio ne estis neracia maniero altiri al si la atenton?”

“Li mencias tion en la letero. Li diras, ke li decidis mortigi Ospacin en Rafunja, ĉar la afero pri eksterteranoj povos provizi klarigon pri lia tiea ĉeesto, kaj krome ĉar oni malpli suspektos, se li mortos proksime al Valĉefa, kie multaj eblaj suspektatoj certe vivas, ol se oni trovos lin ie fore – ekzemple en Akvoviva – kie oni riskus pli facile rimarki la samtempan ĉeeston de Verstrata.”

“Tio estas la racia klarigo, ” Ĝoja diris, “sed mi min demandas, ĉu ne ekzistas alia kaŭzo, kuŝanta en la nekonsciaj profundoj de lia psiko, nome, ke li volis, ke Ospaci trafu la saman morton kiel la vera Gido. Iel, la morto de ĉi-lasta estis kvazaŭ modelo de facila maniero likvidi homon. Kaj en tute neracia tavolo de la psiko povis vivi la ideo, ke la korpo de tiu, kiu provis malhelpi plenan ĝuon de la riĉo, iru retrovi la korpon de tiu, el kiu tiu riĉo fontis.”

“Ŝajnas al mi, ke vi aranĝas tre komplekse tute simplan aferon”, la policano diris. “Fakte, ni ne suspektis Verstratan antaŭ ol li mortis, kio pruvas, ke li rezonis ĝuste.”

Vi  ne konsideris lin, sed mi tuj suspektis Laŭran”, diris Ĝoja, kun io infane triumfa en la voĉo.

“Vi ne suspektis, ” kontraŭdiris la edzo, “vi deziris, ke ŝi estu kulpa. Tio estas tute alia afero.”

“Kion ili faris post la krimo, ĉu vi scias? Ĉu vi komprenis, kial la aŭto de Rik retroviĝis en Malpaz?” Ĝoja deziris scii.

“Ili bezonis aŭton por reveturi malsupren, kaj ili havis nur tiun de Rik. Verŝajne ili tranoktis en la lignodomo, kaj revenis valen la sekvantan matenon, por iri trajne de Malpaz al Akvoviva.”

“Kial ne la tutan vojon aŭte?” voĉis Stefano, sed parolante li jam divenis la respondon: “Ha jes! Kompreneble. Por ne lasi spuron pri Rik tro malproksime de Rafunja.”

“Sendube”, aprobis Karal, kiu aldonis: “Izidoro enketis pri tio surloke. Ili certe troviĝis en Malpaz la tagon post la krimo, kiam ili supozeble estis en Akvoviva. Biletdeĵoranto en la malpaza stacidomo rekonis foton de la “civilizita” Verstrata, kaj – parenteze – apenaŭ kredis Izidoron, kiam tiu diris, ke la fotito estas la fama pentristo.”

“Kio pruvas, ” Stefano diris, “ke la aspektoŝanĝo de Verstrata estis vere efika.”

La triopo silentis, pripensante, ĝis la junulo eligis profundan ĝemspiron.

“Kio estas al vi?” la onklino demandis. “Ĉu io malplaĉas?”

“Mi nur bedaŭras, ” la knabo respondis, “ke ĉiuj ĉi raciaj klarigoj ne plu lasas rolon al la eksterteranoj. Mi ŝatis ilian ĉeeston fone de ĉi tiu afero. Estis io poezie fantazia en ĝi, ĉu vi ne trovas?”

“Eble jes, ” la onklo respondis, “sed, se diri la veron, mi preferas rilati kun teranoj. Mi sentas min pli hejme.”

Kaj, strange – ĉar ne estis tre varme en la ĉambro – li poŝtuke viŝis al si la frunton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.