La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4

“Aŭskultu, geamikoj, kial resti ĉi tie? Mi proponas al vi glason en la apuda trinkejo. Estas tre trankvile tie.”

Stefanon, kiu ĵus prononcis laŭte tiujn vortojn, ĉiuj rigardis des pli scivole, ĉar – krom Veronika – neniu konis lin. Sed tuj poste la vizaĝoj sin turnis al la centra figuro, respekte atendante ties respondon.

“Kial ne?” diris ĉi tiu per vibra baritono, “estas bona ideo, ni iru.” Kaj li majeste ekiris.

Rik Ospaci aspektis kiel profeto, kun siaj bela barbo kaj fajraj okuloj. Kiam li sidis, li ŝajnis altkreska, sed post kiam li stariĝis, oni konstatis, ke li apenaŭ superas la mezan korpoalton: li havis torson misproporcie grandan kompare kun la nelongaj kruroj. Al tri detaloj eble ŝuldiĝis lia ĉarmo: al la rigardo, kiu jen boris ĝiskerne, jen ameme karesis, al la moviĝemo de la vizaĝtrajtoj, kaj al io vibra, profunde resona en la voĉo.

La dekopo procesie sekvis la profeton el la kunvenejo, kie li ĵus paroladis. Kiam, antaŭ eble dudek minutoj, la homamasoj disiris, restis grupeto da admirantoj aŭ scivoluloj, preskaŭ ĉiuj junaj, kiuj proksimiĝis al la barbulo kaj religie aŭskultis, kiel li respondas tiun aŭ alian demandon. Rimarkinte, ke Veronika Munzo restas kun tiu rondo, Stefano opiniis la okazon oportuna por scii pli pri la majstro kaj pri ŝi.

La trinkejo efektive estis tre kvieta, kaj ili komforte sidis ĉirkaŭ ronda tablo. Stefano observis. Ke tiuj junuloj volas  kredi, laŭ la teorio de Ĝoja, tio evidentis el la streĉaj, detal-avidaj vizaĝoj. Kaj Ospaci sciis taŭge sensoifigi ilian avidon.

“Mi estas simpla homo kiel vi kaj vi, eta ordinarulo”, li diris kun modesteco des pli impresa, ĉar li videble neniel klasiĝis inter la ordinarajn homojn. “Ili elektis min ne pro iu speciala supereco. Ili bezonis iun, kaj hazarde mi tie troviĝis.”

“Sed kial vi iris tien? Ne hazarde, sed ĉar vi aŭdis internan voĉon, telepatian alvokon, ĉu ne?” diris ruĝharulino, en kies okuloj adoro legiĝis.

“Ne, ĝuste ne, mi iris tien por foti cervojn. Fotado estas unu el miaj pasioj. Bestojn mi ŝategas foti, ankaŭ birdojn. Sed tio postulas, ke oni restu longe en sovaĝa loko tute senbrue.” Li direktis al la parolinta virino tre mildan, dolĉan, karesan rigardon, kiu igis ŝin fandiĝi tenere.

Stefano komprenis ion pli pri lia sukceso. Rik prezentis per si neordinaran miksaĵon el pur-infana bonkoreco, natura simpla amemo kaj potenco kvazaŭ ekstertera. Tenereco legiĝis ĉi-foje en la okuloj, sed samtempe la tuta sinteno kaj la reeĥa voĉo pensigis pri io superhome forta, pri ia multjarmila, vastaspaca energio. La larĝa alta busto sur la nelongaj kruroj eble esprimis fizike tiun duoblan eston, kiu cetere ŝajnis bone integrita, dubigante Stefanon pri la interpretado de Ĝoja, laŭ kio Ospaci estus frenezulo.

“Kiun lingvon ili parolis? Neniun, verŝajne, nur telepatie”, diris virino iom malpli juna ol la aliaj, kiu impresis kelke vireska.

“Tute ne, tute ne, mia kara Lizabeta”, li respondis riproĉete. “Estas eksterordinare, kiom da malĝustaj ideoj vi ĉiuj havas! Vi legis tro da t.n. sciencfikciaj verkoj. Ne. Ili parolis nian lingvon. Ili studas ĝin jam multajn jardekojn, eĉ se nur aŭskultante niajn radioprogramojn.”

“Mi pretus kredi multon el tio, kion vi diras, ” anoncis junulo kun okulvitroj, “se ne estus tiu fantazia ideo starigi novan politikan partion. Mi povas imagi, ke nin vizitas estaĵoj el malproksima planedo, sed kial ili sin miksus en niajn lokajn politikajn kverelojn, tion mi ne povas prezenti al mi.”

“Ankaŭ al mi tio ŝajnis nekredebla”, Rik Ospaci respondis, kaj lia voĉo, riĉa je harmonoj, ekhavis tonon de humileco. “Sed komprenu ilin. Ili nin observas jam longe. Ili ŝatus rilati kun ni. Tamen ili ne povas, ĉar ni senprofite investas nian tutan energion en stultajn kverelojn sociajn kaj ŝtatajn. Ili opinias, ke tio ne respondas al la vera deziro de la ter-loĝantoj. Ĉar ili rigardas nin de tiel alte, ili vidas pli klare niajn erarojn, kaj la manieron ilin korekti. Ili sekve decidis komisii teranon klarigi ilian vidpunkton al la tuta homaro.”

“Sed kial nova partio?”

“Ĉar ili pensas, ke la malnovaj perdiĝis en erarajn analizojn, kiel en marĉon, kaj staras trans korekteblo. Tial nur nova partio, bazita sur plenaj honesteco kaj aŭtenteco, sur nova maniero formuli la homajn problemojn, havas laŭ ili ŝancon okazigi la ŝanĝojn en la pensmaniero, kiujn ili bezonas por starigi kun ni daŭrajn harmoniajn rilatojn. Sed atentu! Se ni volas sekvi la saĝecon eksterteran, la evoluo estos treege longa. Ni estas nur ĝermo. Ili ne kalkulas laŭ nia temposkalo. Ili scias, ke la venko ne lumos morgaŭ. Tamen ĉu pro tio mi rajtis diri ‘ne’?”

“Ne”, respondis la grupo unuvoĉe. Kaj Stefano mire konstatis, ke ankaŭ li eligis tiun firman “ne”. ‘Li havas kvazaŭ-hipnotigan povon’, li pensis. Kaj la konsciiĝo, ke tiu barbulo sukcesis igi lin diri ion ne pripensitan, per la pura forto de hipnotiga retoriko, komplete renversis la sentojn de l’ junulo. Kie antaŭe regis scivolo, admiro, mikso el dubo kaj preteco sekvi, tie nun nur unu emocio restis: timo.

‘Egale ĉu li diras la veron, frenezas aŭ estas nur ruza avidulo, tiu viro estas danĝera’, li diris al si. Li ne plu aŭskultis. Li kvazaŭ perdis konscion pri la tempo. La aliaj pagis, adiaŭis, disiris, li premis manojn aŭtomate, kaj subite trovis sin sola en la trinkejo.

“Ĉu vi estas malsana?” la kelnerino patrine demandis.

“N-n-ne”, li balbutis, fuŝpalpante en sia monujo. Sed li ne estis tute certa.

Reveninte hejmen, li konstatis grandan ŝanĝon en si. Ĝis tiu vespero lia sento koncerne la loĝantojn de la kosmo enhavis ĉefe esperon, entuziasmon kaj deziron komuniki. Nun okulfrapis lin, kiel neracie tiuj sentoj naskiĝis. Antaŭe eksterteranoj signifis por li solvon. Nun, subite, problemon ili levis. ‘Ankaŭ ili povus esti imperiistoj’, li flustris al si. Kaj li ektremetis.

*

Joĉjo, Stefano, Ĝoja kaj Jano kune sidis en la salono de Karal. Kiel planite, ili reciproke sin informis pri la respektivaj rezultoj. Ili ja antaŭe decidis ĉeesti aparte la paroladojn de Rik Ospaci kaj provi poste partopreni en grupaj diskutoj, por kiel eble plej bone koni la (relative) junan “profeton” kaj liajn rilatojn kun Veronika Munzo.

Pri ĉi-lasta neniu eksciis ion ajn. Sed pri la privata vivo de l’ barbulo pluraj interesaj detaloj kolektiĝis.

“Knabino en tiu grupo freneze amas lin, mi eksciis”, diris Joĉjo. “Ŝi laboras ĉe Vespera Folio, kie li antaŭe estis ĵurnalisto.”

“Ĉu vi scias ŝian nomon?” demandis la policano, kiu tenis notlibreton surgenue.

“Elga Misuro”, respondis Joĉjo, rigardante propran potlibreton. “Ŝi jam amis lin, aŭ ametis, kiam li laboris por la gazeto, sed ekde kiam li foriris, ĉar li havis kontaktojn kun eksterteranoj, ŝia pasio pli kaj pli fajre ardis, laŭ miaj informoj.”

“Ĉu li foriris mem, aŭ estis maldungita?” Ĝoja demandis. “Oni aŭdas ambaŭ interpretojn.”

“Li foriris mem, sed fakte estis maldungita. Oni efektive devigis lin for. La direktoro furiozis, kiam la gazeto publigis serioztonan artikolon pri lia sperto kun hometoj el la kosmo”, diris Karal (kiu, kvankam mem ne sanktavalano, nerimarkante uzis la dialektan radikon publ- anstataŭ publik-).

“Prave, ” aprobis Joĉjo, “sed ion mi eksciis, pri kio vi eble neniam aŭdis. Oskaro Kolombét, la direktoro de Vespera Folio, kiu tiom koleris pri tiu artikolo, estas la amanto de... divenu...”

“De tiu... kiel vi ĵus nomis ŝin... de tiu, kiu flamas por Ospaci?” Stefano sugestis.

“Ĝuste, mezetúl, tute ĝuste”, respondis Joĉjo. “Oskaro Kolombét kaj Elga Misuro formas aman paron jam de jaroj, kaj oni diris al mi, ke al la bela Oskaro – ĉar laŭdire li estas bela kiel buldogo – tute ne plaĉis la subita fervoro de Elga por la trakosmaj rilatoj.”

“Interese, ege interese”, Karal murmuris, eble pli al si ol al la tuta kunularo.

“Kaj en via grupo, onklino, kion oni rakontis?” Stefano demandis al Ĝoja. Sed ĉi tiu nur levis la ŝultrojn.

“Mi ne havis bonŝancon”, ŝi diris. “Mi ne sukcesis eniĝi en grupon. Mi nur aŭdis du junulojn babili pri ia tekniko de etaj verdaj estaĵoj el la kosmo por mortigi telepatie, kontraŭ kio ekzistus neniu defendebleco, sed ili rimarkis, ke mi aŭskultas, kaj malaperis, ĵetinte al mi rigardon, kiu tute elvokis provon telepatie murdi min...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.