La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2021 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7

La pri-inajn gustojn de Joĉjo Stefano neniam komprenis. Kaj ankaŭ vi, amiko leganto, observante nun la filon de Karleto alkineji kun Lizabeta, verŝajne starigus al vi demandojn. Kelkaj homoj, ekvidante ilin paŝi sur la trotuaro, ne povis subpremi rideton: tiu dumetra knabo, kun senorda hararo kaj maldika korpo betultrunka, aspektis groteske kun sia longega brako ĉirkaŭ la ŝultro de virino dik-osta kaj videble fortmuskola, kies kvadrata kapo kaj masiva figuro neniel sukcesis elvoki tiujn sveltajn stelulinojn, kiujn oni kutime asocias kun la seksaj revoj de dudekjara viro. Sed nin interesas ĉi tie ne tiom la ekstera aspekto de la du, kiom ilia ekstertera prizorgado.

“Kelkfoje mi ilin preskaŭ diigas, kelkfoje mi timegas ilin”, ŝi konfesis.

“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, ĉu?” Joĉjo demandis.

“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi sonĝas pri ili – feliĉe ne tre ofte – tiel strangajn sonĝojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realiĝis... Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”

“Hm!” diris ŝia akompananto.

“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, ĉu ne?, potencaj kiel dioj.”

“Efektive”, Joĉjo vortis ĝentile, ne sciante, kion pensi pri ŝiaj mirigaj konsideroj.

“...kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu?”

“Nu...” li diris dubeme.

“Kaj ĝuste tio min teruras. Mi sentas, ke ankaŭ vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estaĵojn, tiam estas plej angorige, ĉu ne?”

“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj... Efektive... Estas kaŭzo por timi... La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por loĝantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto...”

“Joĉjo, Joĉjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufiĉe da saĝo por nin respekti...”

“Jes, fakte tion mi persone kredas, ” li respondis per afabla, kvietiga voĉo, “mi ne kapablas vidi ilin aĉuloj, kiel vi ĵus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”

“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas ĉegorĝe terura angoro. Ĉefe ekde kiam Ospaci mortis. Mi ne povas liberiĝi de la penso, ke eble lin faligis tiuj...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2021 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.