La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9

Aŭto staris apud la lignodomo. Jano Karal rigardis la pneŭmatikojn. Li ne bezonis ilin longe observi por scii, ke tiuj ne respondas al la spuroj, kiujn li vidis, kiam li esploris la regionon antaŭafoje.

El la du aŭtoj, kiuj lasis spurojn, unu jam estis identigita: estis la veturilo de Ospaci. Oni trovis ĝin apud Malpaz, kie ĝi estis forlasita; bedaŭrinde, plej zorga traserĉo ne liveris eĉ minimuman signifan postsignon. Pri la alia oni sciis nenion. Karal, kiu faris mem la muldaĵon, sufiĉe bone memoris ties ĝeneralajn karakterizojn por tuj rimarki, ke la koncernajn spurojn ne faris la pneŭmatikoj, kiujn li nun ekzamenis.

Li aliris la domon kaj frapis al la pordo. Aŭdiĝis iom da bruo interne, kaj la pordo malfermiĝis.

“Kio estas?” diris raŭka voĉo. Antaŭ la policano staris grandega, dikega viro, kun vastega grasa vizaĝo plurtage ne razita, hartufoj kreskantaj dis kaj mis, malpura ĉemizo nur duone butonita, senforma pantalono, kiu ŝajnis tuj falonta, ĉar ĝin surrajdis ampleksa elstaranta ventro, kaj nur mirakle la zono povis ĝin teni, kaj kun la ĝenerala fortimiga sinteno de sovaĝulo.

“Mi apartenas al la polico, ” Jano Karal sin prezentis, “kaj mi ŝatus ricevi respondon al kelkaj demandoj pri la viro, kiu mortis falante de sur la Rafunja-teraso.”

La alia rigardis Janon per malgrandaj dubemaj okuloj. Dum li intense rigardis, li balanciĝis, portigante la gigantan pezon de sia korpo jen al unu kruro, jen al la alia, tiel ke en la menso de Karal priskribe formiĝis la vorto “urso”.

“Envenu”, la urso fine diris.

Ili eniris ĉambron, en kiu regis neordinara malordo. Estis iom da ĉio ĉie. La tablo estis kovrita de paperoj, gazetoj, manĝrestaĵoj kun multaj paneroj, tondilo, malpura tuko, kies destino tute ne klaris, kaj multaj aliaj aferoj. Sur unu el la brakseĝoj kuŝis malnova ĉifita bluĝinso. En angulo troviĝis stablo kun pentraĵo apenaŭ komencita.

“Sidu kie vi volas, se vi volas, kiam vi volas”, la raŭka baso prononcis. “Ĉi tie estas la domo de l’ libér.”

Jano forprenis de sur seĝo stakon da libroj, vane serĉis por ili lokon sur la tablo, kaj ilin fine lokis sur la plankon. Li tiel povis sidiĝi. Lia gastiganto jam sidis en brakseĝo.

“Via nomo estas Gido Verstrata, ĉu ne?” Karal demandis. “Ĉu vi loĝas ĉi tie?”

“Al la unua demando mi respondas jes, al la dua jes kaj ne”, la pentristo raspvoĉis. “Mi venas ĉi tien por kelkaj semajnoj jare, kelkfoje monatoj. Nur ĉi tie mi povas pentri. Se mi sentas inspiron, mi restas. Se ne, mi foriras. Kiam inspiro revenas, mi revenas.”

“Estas stranga loko por konstrui domon”, komentis Karal.

“Ĉu stranga?” La urso rigardis la policanon kun ega malestimo. “Tiu vorto signifas nenion. La loko plaĉas al mi. Eĉ se nur ĉar neniu promenadas ĉirkaŭe.”

“Via domo estas ekipita per ĉio necesa por komforte vivi: flua akvo, elektro...”

“Kompreneble. Mi estas riĉa. Kiam mi konstruis ĝin, mi estis senhava. Dum jaroj mi pentradis laŭ la sama stilo, ĝi estis senvalora. Nun arabaj petrolreĝoj, japanaj industriistoj, usonaj aktorinoj konkuras kun ambasadorfiloj el la proleta ruĝa mondo por akiri miajn ĉefverkojn, kaj la sumojn, kiujn ili proponas, vi ne imagus. Mi do konservis la karan malnovan domon, sed ĝin igis pli komforta. Sed ĉu por paroli pri mia domo vi venis, aŭ pri la morta plonĝo?”

“Efektive, pardonu min. Ĉu vi scias ion pri tiu morto?”

“Ne. Kiel mi povus scii? Mi ne estis ĉi tie, kiam ĝi okazis. Kaj fakte, rigardu...” Li direktis la kapon al la fenestro. “Eĉ se mi estus hejme mi nenion scius. Oni ne vidas la lokon, de kie li falis, nek la lokon, kie li alteriĝis... aŭ verŝajne estus pli ĝuste diri: almortiĝis.”

“Kie vi estis, kiam okazis la afero?”

“Ĉu vi suspektas min?”

“Mi suspektas ĉiun kaj neniun. Mi kolektas informojn. Ĉu malplaĉas al vi respondi?”

“Jes, mi ne ŝatas, ĉar mi alte taksas liberecon, kaj al mi ne plaĉas diri al la polico, kie mi estis, kial, kun kiu, ktp. Mi sentas tion entrudiĝo en mian privatan vivon...”

“Sed vi estas sufiĉe prudenta”, Karal interrompis, “por scii, ke kiam temas pri morto, kiu povas esti murdo, via intereso estas kiel eble plej bone kunlabori kun la polico, eĉ se nur por ke ĝi ne tro ofte invadu vian privatecon.”

“Verŝajne jes. Mi do respondos: dum tiu tuta monato mi estis en Hotelo Eden en Akvoviva, preskaŭ 300 kilometrojn for de ĉi tie.”

“Ĉu vi konis la viron, kiu mortis? Li nomiĝis Rikardo Ospaci.”

“Persone ne. Sed mi vidis lin plurfoje ĉi tie.”

“Kie ekzakte? Ĉu li venis al ĉi tiu domo?”

“Ne. Mi volas diri: ĉi-regione, ĉi-proksime.”

“Kion li faris?”

“Mi ne scias. Foje mi promene alvenis al la Rafunja-belvedero – de kie li falis – kaj mi vidis lin krii kiel frenezulo, kun la brakoj etenditaj antaŭen: ‘Jen mi, jen mi alvenas, ne koleru, jen mi estas!’”

“Ĉu vi vidis al kiu li parolas?”

“Ne. El la loko, kie mi staris, mi ne povus vidi, sed mi estas preskaŭ certa, ke estis neniu. Mia impreso estis nete, ke jen frenezulo havas halucinon. Kiam mi eksciis pri lia morto, mi memoris tiun scenon kaj mi pensis: se li estis sub la influo de iu drogo kiel LSD, li eble halucine vidis ponton neekzistantan kaj volante kuri sur ĝi, ekfalis.”

“Neeble, ” Karal respondis, “ĉar ni scias, ke li tre timis drogojn. Li ne fumis, ne drinkis, estis vegetarano... Drogan halucinon ni devas ekskludi, sed ne necese skizofrenian. Pri tio mi bezonos konsulti psikiatron. Via raporto pri tiu sperto tre interesas min. Vi scias, ĉu ne?, pri la partio, kiun li fondis, kaj kiu pretendas ricevi siajn instrukciojn de venantoj el alia stelsistemo.”

“Jes. Kompreneble, mi scias. Sed kiam mi vidis lin freneze agi ĉi-zone, mi ne konis lian nomon. Nur kiam mi vidis lian foton en la gazetoj, mi pensis: ‘Jen mia frenezulo nun ĵetas sin en la politikan ĝangalon!’ Plia konfirmo, ke li frenezas, ĉu ne? Mi ankaŭ pensis, ke la loko, pri kiu li parolis, neniam konsentante riveli ĝian situon, fakte estas Rafunja.”

“Vi loĝas ĉi tie parton de la jaro, kion vi opinias pri tiu eksterterana afero?”

Verstrata hezitis antaŭ ol respondi. Li rigardis Janon takse. De sur la tablo li prenis pipon kaj ĝin plenigis per tabako, kiun li ekbruligis kun ega malrapido.

“Eble mi opinias nenion, eble mi ne scias, kion mi opinias, eble mi opinias aferojn, kiuj kontraŭdiras unu la alian”, li fine respondis.

Jano pensis, ke plej bone estas atendi, ĝis la pentristo mem disvolvos sian penson, kaj li ne faris demandon. Efektive, Verstrata, post longa minuto, dum kiu li brue suĉis sian pipon, parolis pli klare:

“Kelkfoje mi diras al mi, ke estas sensencaĵo. Alifoje mi pensas: kial ne? Ke ekzistas inteligentaj estaĵoj en alia planedsistemo, tio estas statistike probabla. Ke kelkaj el ili atingis sufiĉan gradon de civilizo por kapabli viziti nin, tio ne estus mallogika. Kaj krome estas fakto, ke mi vidis...” Li abrupte interrompis sin.

“Ĉu vi vidis neidentigitan flugantan objekton?” nekredeme demandis Karal.

“Ne. Neniam. Sed mi fojfoje vidis strangan intensan lumon tie malsupre.”

“Ĉu proksime al via domo?”

“Nu, mi dirus, ke la fonto de la lumo troviĝis malsupre, sur la rafunja ebenaĵo.”

“Ĉu vi ne scivolis kaj iris vidi?”

“Jes ja mi scivolis, sed mi ne iris vidi.”

“Kial?”

La pentristo rekomencis ludi per alumeto, ĉar la pipo estis estingita.

“Pro timo”, li diris malkaŝe.

Jano estis impresita. Silento kelkminute okupis la ĉambron. Kiam Jano reparolis, lia voĉo preskaŭ reduktiĝis al flustro.

“Ĝuste kion vi timis?”

La alia suĉis sian pipon.

“Eksterteranojn, kompreneble. Tia lumo estis nehoma, ne normala, ne natura. Mi estus izolita, povus voki nenies helpon. Se ili volus preni homan specimenon niaplanedan por siaj laboratorioj...” Li ekskuiĝis tremete, kaj tuj poste ekhavis humuran brilon en la okuloj. “Des pli, ” li aldonis, “ke mi estas ampleksa specimeno, kiu povus liveri pecetojn de karno al tre multaj laboratorioj.”

Karal ridetis, sed baldaŭ demandis, serioziĝe:

“Ĉu vi ne pensas, ke se ili estas sufiĉe civilizitaj por povi veturi tra miloj da lumjaroj, ili nepre devas esti ankaŭ bonkoraj?”

“Vi ne parolas sincere, ĉu? Vi ne povus esti tia naivulo. Ĉu vi iam ajn vidis, ke progreson sciencan aŭ teknikan akompanas progreso en la mildeco de la koroj, en homa toleremo? Eble  ili estas mildakoraj, sed eble ne. La risko estas tro granda.”

“Kaj alifoje vi dubas eĉ pri ilia ekzisto, ĉu ne?”

“Jes. Tiam mi pensas, ke la lumo estis nur sonĝo. Aŭ ke ĝi estas reala, sed havas ian racian klarigon, ekzemple ke nia armeo novan armilon tie eksperimentas...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.