La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8

“Devas esti Joĉjo”, Stefano pensis, kiam tintis la porda sonorilo.

Lin do ege surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita, kies vizaĝo belus harmonie kun la atleta korpo, se ĝin ne komplete fuŝus tro emfazita nazo: tiel, ambicia preĝejturo povas detrui la belon de pentrinda vilaĝo.

“Bonvolu eniri”, diris la junulo, dum senorde kirliĝis en li ondoj el scivolo, plezuro, miro kaj, se ĉion konfesi, timo. Li ja tuj rekonis la faman ŝtelinton kaj priŝteliton de l’ mistera dokumento.

“Knabo mia, ” la grandulo komencis, “mi ne intencas perdigi al vi vian tempon. Redonu ĝin tuj, kaj mi estos kontenta.”

“Ĉu vi unue ne sidiĝu?” Stefano proponis, provante tiel havigi al si kelkajn sekundojn por pripensi, kaj ĝoje konstatante, ke la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon. Li eligis larĝan rideton aldonante:

“Kaj, due precizigu kiu vi estas, kial vi venas al mi, unuvorte pri kio vi parolas.” Ankaŭ la alia ridetis, kaj al Stefano ŝajnis, ke neniam antaŭe li vidis tiom da tiel blankaj dentoj. Samtempe li pensis: rideto tigra! Aŭ ĉu jaguara?

“Mi facile respondos. Kiu mi estas, tion vi scias perfekte. Kial mi venas al vi? Ĉar vi nun posedas la tutan dokumenton. Pri kio mi parolas? Pri la dokumento, el kiu vi enmanigis al vi duonon ĉe la fotokopia maŝino de Alta Túr, antaŭ ol ŝteli de mi la duonon antaŭhieraŭ en la parka kafejo.”

Stefano indignis.

“Ĉu mi? Kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo?”

La longnazulo ridis.

“Mi uzas la vorton ŝteli  slange. En nia profesio, ” li okulumis, “ŝtelado ne ekzistas, ĉu? Sed ne serĉu elturniĝon. Vi vidis min en Alta Turo, kaj mi ne malpli vidis vin.”

“Mi efektive prenis paperojn tie, kiam tiu kompatinda fraŭlino svenis, sed mi ilin redonis al ŝi.”

“Ne, knabo mia; fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi. Konservu viajn fabelojn por la buboj, kiujn vi uzas por forlogi la atenton... Kaj permesu, ke mi gratulu vin. Eĉ ĉe spertulo kiel mi via artifiko sukcesis.”

“Mi ne scias pri kio vi parolas. Mi ne estis tie”, Stefano mensogis per bela sincera tono.

“Nu, nu, ĉu plia feinfabél?” la alia komentis kun pantera rideto. “Se vi volas trompi min, serĉu ion alian. Ne uzu okulvitrojn kaj liphararon, kies falseco sentiĝas je cent paŝoj for, kaj lernu, ke vera maskito ne altiras ĉies atenton per kostumo tiel mistaŭga, tiel streĉita, ke ĉiuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ disŝiro.”

Al Stefano impresis, kvazaŭ ponardo pikus lian koron. Li pretis toleri multajn turmentojn, sed ne ke lia maskaranĝo montriĝis vana.

“Eĉ se mi estus tie, tio ne signifas, ke mi ŝtelis ion ajn de vi.”

“Ne ion ajn vi ŝtelis, sed ion tre precizan. Pardonu min, sed mi estas logika. Kiam mi vidas unu kaj pliafoje unu, mi deduktas: du. Kiam mi propraokule vidas vin ŝteli la unuan parton de dokumento rigardante min preni la duan, kaj poste mi vidas vin kaŝita (fuŝe, mi konsentas) sub neĝustaj vestoj kaj ŝanĝita hararo, precize en la loko kie mia  duono malaperas, mi ne bezonas, ke oni faru al mi diagramon. Mi komprenas tuj. Kaj mi postulas redonon.”

“Mi komprenas vian rezonon, sinjoro, sed sciu, ke mis-unu plus mis-unu egalas mis-du. Mi efektive prenis la unuan parton de tiu dokumento (nur nun mi ekscias, ke estis du partoj, parenteze), kaj mi ĝin redonis al la fraŭlino. Kaj pri la dua vi komplete mistrafas. Sed mi ne vidas, kial mi donus klarigojn al persono, kiu venas arogante kaj eligas postulojn eĉ antaŭ ol sin prezenti.”

“Amiketo, amiketo, ne koleru”, li okulumis, antaŭ ol daŭrigi kun larĝa rideto ne tre difinebla (ĉu eble leoparda?):

“Mi ne bezonas prezenti min, ĉar vi scias tute bone, kiu mi estas. Kaj mi bone komprenas, ke vi respondis, kion vi ĵus respondis, ĉar vi ne povus diri ion alian.” Li metis la manon al sia nazo, kaj ektiklis ĝin, post kio li denove okulumis ridetante – estis io vulpa en ĉi tiu rideto: “Nu, en nia profesio – aŭ kromprofesio, se vi preferas – ekzistas aliaj argumentoj, ĉu ne?, kaj tiuj pli forte interesas vin, kompreneble. Mi vin ne mallaŭdas...”

“Aliaj argumentoj?” interrompis Stefano provante ne tro montri siajn konfuzajn sentojn.

La alia frotis al si la dikan fingron sur la montra laŭ la gesto de iu nombranta monbiletojn, dum li plian fojon okulumis.

“Kiom vi postulas?” li fine demandis.

Stefano tutvizaĝe esprimis senreviĝon.

“Kiom ajn vi proponus, mi ne havus ŝancon ricevi eĉ centonon el ĝi, bedaŭrinde, ĉar vi eraras: mi ne havas vian dokumenton. Kaj mi cetere ne praktikas vian duban kromprofesion, kio ajn ĝi estas.”

La kunparolanto ĝemspiris, kiel laca patro antaŭ bubo tro obstina.

“Domaĝe, ke vi elektas tiun taktikon. Mi trovis vin simpa. Sed mi ne povas perdi pli da tempo kun vi. Se dolĉaj rimedoj ne efikas, vi devigas min uzi pli premajn.” Kaj li ridetis duonŝakalan duonleonan rideton.

“Miaj dungantoj ne ŝercas pri tiaj aferoj”, li daŭrigis. “Ili volas tiun dokumenton, kaj ili ricevos ĝin. Jen kion vi faros. Mi donas al vi skatolon” – li eligis el sia teko plastan skatolon – “vi metos la dokumenton en ĝin kaj enŝovos la tiel plenigitan skatolon en la rubujon kun n-ro 6 de Palac-Hotelo postmorgaŭ vespere. Estas apud la malantaŭa enirejo, sur Koŝmastrato. Troviĝas malgranda pordo tie. Tuj kiam oni eniras, dekstre staras tuta aro da rubujoj; ĉiu surhavas numeron. Ne forgesu: n-ro 6.”

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonaĵon? Mi ne havas la dokumenton”, la junulo diris per kompatiga voĉo.

“Se vi ne havas ĝin, vi scias, al kiu vi ĝin donis. Mi lasas al vi du tagojn por ĝin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon aŭ viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetiĝos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ĉi tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci!”

Kaj prononcinte tiujn vortojn, li foriris.

*

Strange, kiel oni faras al si antaŭbildon pri persono, kiun oni ankoraŭ ne vidis. Kiam Stefano eksciis, ke la ĵus raportita konversacio estos la temo de renkontiĝo kun Jano Karal kaj iu el la kontraŭspiona servo, li image atribuis al ĉi-lasta la fizikan aspekton de olimpia ĉampiono.

Kiam li eniris la ejon, li sekve bezonis kelkajn sekundojn por sin adapti al la realo: tiu maljuna, malaltkreska vireto, kies kapo formas renversitan triangulon, kaj al kiu eksmodaj okulvitroj donas vizaĝon de emerita profesoro, tiu facile rompebla korpeto efektive estas  la kontraŭspiona ulo.

“S-ro Karal klarigis al mi la aferon, sed mi ŝatus aŭdi vin ĝin rakonti per viaj propraj vortoj”, li diris per metala voĉo kun neta, preskaŭ malnature neta artikado.

Stefano rerakontis.

“La aludoj al eksterteranoj kompreneble estas pura fantaziaĵo, ” li diris, “sed laŭ mi ni devas preni tre serioze la minacojn. Tiuj homoj ne ŝercas.”

“Kion vi proponas?” Karal demandis.

“Plej saĝe estos, ke ni sendu vian nevon al iu trankvila loko, kie li restos kaŝita ĝis ni juĝos revenon ĉi tien ree sekura por li. Tio estas unu punkto. Sed mi pensas, ke ni devas obei la ricevitan ordonon, jene: ni metos la falsan dokumenton en la plastan skatolon, kaj Stefano iros ŝovi ĝin en tiun rubujon kun n-ro 6. Unu aŭ du el niaj knaboj restos tie kaj provos fotografi kaj sekvi la personon, kiu venos preni ĝin.”

“Ĉu viaj kunlaborantoj ne riskos ion?”

“Ili kutimas je tiaj riskoj kaj scias kaŝi sin. Tiuj detaletoj estas nia ĉiutaga vivo.”

“Via plano plaĉas al mi, ” Karal diris, “sed ni bezonos esti informataj pri viaj eltrovoj. Ĉar ni ne scias, kiamaniere tiu afero estas ligita al la morto de Rik Ospaci, kaj dum ni ne scias pli pri ĉi-lasta, ni ne povas lasi la enketon nur al vi, kvazaŭ temus pri spiona murdo. Povus esti sinmortigo aŭ akcidento, aŭ murdo pro nepolitika kaŭzo, ĉu ne?”

“Kompreneble, ni plu laboros man-en-mane, kiel ni faris ĝis nun. Do, mi dankas pri via aprobo, kaj mi gratulas vin, knabo, pri la maniero, laŭ kiu vi agis.”

*

Tiel estis aranĝite. Stefano metis la dokumenton en la skatolon, kaj la skatolon en la difinitan rubujon. Li tiam kviete foriris, dum du viroj el la kontraŭspiona servo alvenis surloke, prepare al longa pacienca atendo.

La atendo efektive estis longa. Kaj senfrukta.

Ĉirkaŭ la 3-a nokte alvenis ses aŭ sep junuloj zumbicikle. Ili ariĝis, kun kapo klinita, ĉirkaŭ la koncerna rubujo. Antaŭ ol iliaj observantoj povis kompreni, kio okazas, ĉiu havis en la mano identan skatolon, kiun li tenis tre videble, kaj ili brubrubrue forrajdis al plej diversaj direktoj.

Estis absolute neeble scii, kiu el ili havas la skatolon metitan de Stefano. Kaj sekvi du el ili elektitajn hazarde ne havus pli da senco. Tion tamen konscience faris la du agentoj, senrezulte.

Krome ili faris fotojn, kvankam ili sciis, ke tiuj estos neuzeblaj. La junuloj ja estis tute same vestitaj per bluĝinso kaj nigra pseŭdoleda jako, ili havis zumbiciklojn kaj ilia vizaĝo estis kaŝita per motorciklista kasko kaj koltuko metita ĝis la okuloj.

La observado estis kompleta fiasko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.