La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU LI VENIS TRAKOSME?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18

“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro veronika, kaj speco de ebrio ŝin kaptis.

“Pluen, pluen, pluen!” kriis la koro roberta, kaj ankaŭ li sin sentis ebria.

“Mi ne plu pensu pri tiu aĉa KGB, ” ŝi decidis, “mi ĝuu pure la momenton.”

“For, fia CIA!” li pensis, “tempon benitan kial fuŝi?”

Kaj ambaŭ fordonis sin komplete al la ĝuo.

Ĝuinda la rajdo montriĝis trans ĉia atendeblo. Nuboj ĉiele vagadis, sed nur orname: forestis ĉia minaco. Frumatenis, kaj sporade ili trarajdis bulojn da nebulo. Malproksima hundo bojis. La kampoj ne povus pli sereni.

Ankaŭ la ĉevaloj ŝajnis kaptitaj de rapid-ebrieco. Ili nun galopis kun perceptebla plezuro, kaj ambaŭ rajdantoj sentis, kvazaŭ intima komunikiĝo ilin ligus al sia respektiva besto.

La vojo iris supren, kaj la ĉevaloj malakcelis la kadencon. Kiam ili atingis la supron, ambaŭ rajdantoj haltis admire, tiel delikate la arĝentaj apartigitaj nebulzonoj substrekis la reliefon de ĉiu sinsekva plano. Malrapide ili direktis la ĉevalojn al la apuda arbaro. La temperaturŝanĝo ilin surprizis: tie estis malvarmete. Sed la ĝenerala malheleco, la ne facile interpreteblaj bruoj, ĉiam pli malpli sufokataj, kaj la muska odoro kreis misteran etoson, kiun ĝui valoris iom da malvarmiĝo.

La senrapida iro kaj la neluma atmosfero instigis la rajdantojn pensadi, kaj ambaŭ mense ripetis al si, kiel ĝojige estas malkovri, ke ili sentas la saman amegon al ĉevaloj. Post kio ambaŭ, sen imagi, ke ankaŭ ĉe la alia la pensoj ĉeniĝas simile, meditis pri la eksterordinara sameco de iliaj gustoj: rajdado, naĝado, boato; popolmuziko; monta migrado; rozkolora vino kaj ĉampano; detektivromanoj; kaj multaj aliaj ne indaj je mencio ĉi tie, kiel ekzemple la sanktavala dialektologio.

Ĉu tiu paralela iro de la pensoĉenoj ŝuldiĝas al logika sinsekvo, al simila mensostrukturo aŭ al fenomeno telepatia, la leganto mem decidu. Por nia rakonto gravas nur, ke mense revuante la komunajn interesojn, ambaŭ rajdantoj alvenis laste – kvazaŭ malvole – al la kulminnoto: ‘plus sama implikiĝo en mondpolitikan lukton’. Tiupunkte, simetriaj zorgoj nigranubis en tiuj du cerboj ĝis tiam banataj en lazuro de feliĉigaj pensoj.

Veronika ĵus diris al si, ke tiel servi fremdan grandpotencan sekretan organizon estas vere riska ludo, kiam el ia forgesa nebulo eliĝis iama parolo de Rik Ospaci: “Roberto Sulavi? Mi havas eblecon sentigi al li premon nerezisteblan. Se mi rivelus... Mi povas fari el li tion, kion mi volas, same kiel el vi, etulino, ĉu ne? Vi pagos kompleze, por ke mi ne sciigu al interesatoj, ke vi laboras por KGB...”

Kia horora viro li estis! Nun, memorante pri li, Veronika sentis ondon de malamo tiel intensan, ke ŝiaj makzeloj premiĝis unu al la alia, ke ŝiaj okuloj malgrandiĝis malice, kaj ke ŝiajn manojn ektiklis kvazaŭa emo strangoli. Terurite ŝi konstatis, ke ju pli ŝi malamas la mortintan Ospacin, des pli ŝi amas la vivan Sulavin, la oficialan malamikon, tiun naivan, bonan, karan Bob. ‘Vivanta,’ ŝi pensis pri ĉi-lasta, ‘jes, vivanta.’ Kaj kvazaŭ impresata de la taŭgeco de tiu vorto por li, ŝi murmure ripetis al si, pastiĉante Ŝekspiron: ‘Vivanta en vivanta kór vi sidas.’

Sammomente, Bob estis kvazaŭ superplenigata per ondo de fortega tenero al tiu mirinda anĝelo Veronika. Sed baldaŭ la ŝvelige ama sento cedis lokon al fibruna-figriza angoro, kiu invadis lian animon, kiel kelkfoje en kelkaj minutoj nubaĉoj senigas la ĉielon je ties senmakula bluo. Ŝi laboras por KGB, kaj do estas al li, politike, malamika. Ne nur tio. Rik Ospaci sendube konis tiun ŝian funkcion, kiel li konis lian en la CIA-organizo. Tiu aĉa turmentisto miloble meritis la morton, kiun li ricevis. Kaj dum Bob Sulavi tion pensis, lia vizaĝo tordiĝis al esprimo de infera abomeno, en kiun tuj enŝoviĝis la satana plezuro pensi ĝue pri tiu morto, dank’ al kiu la fi-laboro de l’ ĉantaĝisto ĉesis.

Tiam okazis la incidento.

Veronika ĉirkaŭkole havis koltukon, kiu pro la konstanta saltado surĉevala pli kaj pli malstreĉiĝis, ĝis ĝi fine teniĝis nur per eta angulo. Subita ventblovo ĝin levis for, kaj ĝi malbonŝance falis sur la okulojn de la sulavia ĉevalo. Blindigite, la besto ekpanikis, henis kaj per instinkta movo ekstreme energia sendis sian rajdanton alten en aero. Falante, Bob trafis per la kapo branĉon, kaj sinkis, nekonscia.

Kiam ŝi aŭdis la henon, Veronika tuj haltis kaj rigardis malantaŭen. Unu rigardo sufiĉis por ke ŝi komprenu. Unu kompreno sufiĉis por ke ŝi paliĝu al mort-aspekta blanko. La ĉevalo de Bob, seniĝinta je la tuko, haltis kaj rigardis la rajdinton kun stulta senpenso.

“Bob, Bob, Bob!” ŝi kriis laŭ kreskanta skalo.

Li palpebrumis, ĝemis, malfermis la okulojn, fermis ilin, frotis al si la dorson prononcante profundgorĝan “Oj”, remalfermis la okulojn, gratis al si la nazon, kaj ridetis al Veronika. La kortuŝo, kiun li legis en ŝiaj okuloj, ne povis esti komedio.

“Kio okazis?” li demandis, ĉar la okazaĵoj disvolviĝis tiel rapide, ke li ne havis la tempon ekvidi. Ŝi rakontis.

Li palpis doloran lokon sur la kranio.

“Oj”, li ripetis, kaj aldonis: “Mi havas belan ŝvelon. Sed serioza ĝi ne aspektas. Mi aperas vivanta.”

“Vivanta!” ŝi ekflustris, dum ŝia rigardo karesis lian tutan korpon. “Ho Bob!”

Li malrapide, zorge restariĝis. “Ŝajnas, ke mi estas kompleta, kaj ke ĉio funkcias”, li diris, palpante la dorson kaj ripojn, post kio li faris marionetan gimnastikon per la membroj. Kaj knaba fiereco lumis survizaĝe dum li diris:

“Ĉio en ordo; mi ne estas facile rompebla. Sed la kapo doloras, kaj mi ne ĵurus, ke mi ne perdis unu aŭ du vertebrojn, ĉar tamen io grumblas ĉe la lumbo.”

Lia humura rigardo igis ŝin ridi.

“Bob! Mi tiom timis!” ŝi kriis, kaj ĵetis sin sur lian bruston. Liaj brakoj tenere fermiĝis ĉirkaŭ ŝi, kvankam la gesto dolorigis ion en la spino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.