La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
obrazek

Materialoj por geliceanoj

  Eliro       Enhavo       Reen       Antaŭen  

Aŭtoro: d-ro Benson

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Leciono 5: parto kvara

KELKE  -  MULTE

obrazek
Li prenas
unu moneron.
obrazek
Li prenas
kelke da
moneroj.
obrazek
Li prenas
multe da
moneroj.

FOJO.  KUKOLO.

obrazek JEN ESTAS KUKOLHORLOĜO.
Je la unua horo la kukolo
en la horloĝo diras
"kuku" unu FOJON.

"KUKU".

Je la dua horo la kukolo
diras "kuku" du FOJOJN.
"KUKU", "KUKU".

Je la tria horo la kukolo
diras "kuku" tri FOJOJN.
"KUKU", "KUKU", "KUKU".

DEMANDO: Kiom da FOJOJ la
kukolo diras kuku je la sesa horo?

RESPONDO: Ses FOJOJN.

GRADOJ DE KOMPARO.

obrazek

JEN ESTAS KVAR FLOROJ.
La unua floro estas bela.
La dua floro estas PLI bela OL la unua.
La tria floro estas PLI bela OL la dua.
La kvara floro estas la PLEJ bela EL ĉiuj.

obrazek

JEN ESTAS TRI POMOJ.
La unua pomo estas malbona.
La dua pomo estas PLI malbona OL la unua.
La tria estas la PLEJ malbona EL ĉiuj.

obrazek

obrazek

obrazek

obrazek

obrazek

obrazek

obrazek

Ĉi tiu krajono estas PLI longa.

obrazek

Ĉi tiu krajono estas la PLEJ longa.

obrazek

FOJORONDOPLIPLEJ.

obrazek

Johano, Petro kaj Karlo komencis RONDKURI
la RONDON je la tria horo. Nun jam estas
la kvara horo. En unu horo Johano RONDKURIS
la RONDON dek FOJOJN; Petro ok FOJOJN;
kaj Karlo dekunu FOJOJN. Nun la demando
estas: – Kiu el la tri knaboj kuras la PLEJ
rapide, kaj kiu el la tri knaboj kuras la
MALPLEJ rapide?

RESPONDO: – Johano kuras PLI rapide OL
Petro, sed MALPLI rapide OL Karlo. El la
tri knaboj, Karlo kuras la PLEJ rapide, kaj
Petro kuras la MALPLEJ rapide.

PLI  -  PLEJ

Petro 
skribas
bele.  
Karlo 
skribas
PLI  
bele. 
Johano 
skribas 
la PLEJ
bele.  

VIDI  -  AŬDI  -  FLARI.

obrazek
Lampo lumas.

obrazek
Li vidas la lumon.

obrazek
Sonorilo sonoras.

obrazek
Li aŭdas la sonoron.

obrazek
Floro odoras.

obrazek
Ŝi flaras la odoron.

SAKO.

obrazek

La viro portas sakon sur la dorso.

SONOJ DE LA BESTA REGNO.

obrazek
Serpento siblas.

HOMO PAROLAS.

obrazek

obrazek

Ĉevalo henas.

obrazek
Hundo bojas.

obrazek
Kokino klukas.

obrazek
Virkoko krias.

obrazek
Ŝafo baas.

obrazek

Korvo grakas.

obrazek
Kato miaŭas.

obrazek
Birdo pepas.

obrazek
Lokusto ĉirpas.

obrazek
Kapro baas.

obrazek
Abelo zumas.

obrazek
Rano kvakas.

obrazek
Bovino blekas.

obrazek
Porko gruntas.

LA MONATOJ DE LA JARO

Januaro, Februaro, Marto
Aprilo, Majo, Junio,
Julio, Aŭgusto, Septembro,
Oktobro, Novembro, Decembro.

LABORI.

Fosado
obrazek
estas laboro.

Kudrado
obrazek
estas laboro.

Skribado
obrazek
estas laboro.

Pensado
obrazek
estas laboro.

obrazek
Abeloj laboras.

obrazek
Araneo laboras.

obrazek
Birdoj laboras.

obrazek
Bovoj laboras.

obrazek

 

obrazek

Al lecionoparto: [1] [2] [3]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.