 |
Mi iras al la pordo. |
 |
Mi malfermas la pordon. |
 |
Mi eniras la ĉambron. |
 |
Mi fermas la pordon. |
 |
Mi iras al la tablo. |
 |
Sur la tablo kuŝas
pano kaj tranĉilo. |
 |
Mi tranĉas la panon. |
 |
Mi manĝas la panon.
La pano estas bona. |
 |
Mi vidas kruĉon kaj
glason
sur la fenestro. |
 |
Mi iras al la fenestro. |
 |
Mi prenas la kruĉon. |
 |
Mi prenas la glason. |
 |
Mi verŝas la akvon
el la kruĉo en la glason. |
 |
Mi metas la kruĉon
sur la fenestron. |
 |
Mi trinkas la bonan
kaj puran akvon. |
 |
Mi metas la glason
sur la fenestron. |
 |
Mi iras al la pordo. |
 |
Mi malfermas la pordon. |
 |
Mi eliras. |
 |
Mi fermas la pordon. |