|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KRIPTO DE L' BESTIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Li sentis la malmolan hospitalan liton sub si. Por momento Drake pensis, ke ĝuste tio ĝenas lin. Sed kiam li ŝanĝis la pozicion al pli komforta, li ekkomprenis, ke ne temas pri fizika sento. Ĝi estis io, kio restadis en lia menso – la sento de malpleno en la kapo de kiam oni donis la daton al li.
Post pli longa tempo – kiel ŝajnis al li – la pordo malfermiĝis, kaj aperis en ĝi du viroj kaj flegistino. Unu el la alvenintaj viroj diris emociplene:
– Do, kiel vi fartas, Sinjoro Drake? Estas skandale trovi vin en tia ĉi stato!
La viro estis dika, tipa "bonulo". Drake akceptis lian fortan manpremon. Dum momento li kuŝis senmove, poste permesis al si mallertan sed necesan demandon:
– Pardonu – li diris rigide – ĉu ni renkontiĝis?
– Mi estas Bryson – respondis la viro – vendestro ĉe la Quik-Rite Company. Ni produktas fontplumojn, krajonojn, inkon, skribpaperon kaj dekkelke da aliaj similaj aĵoj, kiujn eĉ nutraĵbutikoj vendas. Antaŭ du semajnoj, mi dungis vin kiel akiriston kaj sendis vin vojen. Poste mi eksciis, ke oni trovis vin senkonscia en fosaĵo, kaj la hospitalo sciigis min, ke vi estas ĉi tie. Vi havis dokumentojn ĉe vi – li finis – kiuj montris, ke vi laboris por ni.
Drake kapjesis. Tamen li sentis sin seniluziigita. Li pensis, ke tio sufiĉus, ke iu plenigu la mankon en lia memoro. Sed tio ne sufiĉis. Fine, li diris:
– Mi nur memoras, ke mi decidis kandidatiĝi por laboro ĉe via firmao. La milita komisiono malakceptis min pro iu stranga kialo. Ŝajne, io okazis al mia memoro de tiu momento..."
Li paŭzis. Liaj okuloj larĝiĝis jam pro la nura penso pri tio. – Evidente mi havis momentan memorperdon – li diris malrapide, spertante malagrablan senton.
Li ekvidis, ke la deĵoranta kuracisto, kiu eniris kun Bryson, rigardis lin atente. Drake sukcesis malforte rideti.
– Mi certas, ke ĉio estas en ordo nun, Doktoro. Mi nur scivolas, kion mi faris dum la pasintaj du semajnoj. Mi kuŝas ĉi tie turmentante mian cerbon. Estas io profunde en mi, sed mi ne povas rememori ĝin.
La kuracisto ridetis tra siaj okulvitroj.
– Mi ĝojas, ke vi eltenas ĝin tiel kuraĝe. Vere ne estas io, pri kio zorgi. Mi povas certigi vin, ke laŭ nia sperto, memorperduloj kutime antaŭe vivis moderan, prudentan vivstilon. Unu el la plej oftaj karakterizaĵoj estas, ke ili ŝanĝas sian profesion. Vi eĉ ne faris tion.
Li silentiĝis, kaj la korpulenta Bryson diris afable:
– Mi povas rememorigi vin pri la unua semajno. Kiam mi dungis vin, mi eksciis, ke kiel malgranda knabo vi loĝis en certa vilaĝo ĉe la fervoja linio Warwick-Kissling. Kompreneble, mi asignis tiun itineron al vi. Ni ricevis ordonojn de vi el kvin urboj laŭlonge de tiu itinero, sed vi ne atingis Kissling-on. Eble tio helpos... Ne! – Bryson levis la ŝultrojn. – Nu bone, ne gravas. Tuj kiam vi resaniĝos, venu vidi min. Vi estas deca homo, kaj tiajn ĉi oni renkontas malofte nuntempe.
– Mi ŝatus labori laŭ la sama itinero, se mi rajtas – diris Drake. Bryson kapjesis.
– Se tio estas la kazo, restas nur fini kion vi maltrafis, kaj poste daŭrigi laŭ la ĉefa vojo. Kompreneble, tio estas via itinero. Certe, ke vi volas scii, kio okazis?
– Ĝuste tion mi celas – konfesis Drake. – Mi volas reakiri mian perditan memoron. – Li devigis rideton. – Kaj nun… , dankon ke vi venis.
– Nedankinde. Ĝis revido.
Bryson varme premis lian manon. Drake rigardis lin iri al la pordo.
* * *
Du tagojn poste, Drake eltrajniĝis el la transkontinenta trajno ĉe la Stacidomo Warwick kaj staris fermante duone la okulojn en la hela, fru-matena sunlumo. Li jam spertis sian unuan seniluziiĝon: ĝis tiu tempo, li esperis, ke la vido de la setlejo siluetigita kontraŭ la montetoj vekos rememorojn en lia menso.
Li nur rememoris sian infanaĝon, kiam li kaj liaj gepatroj traveturis Warwick-on dum diversaj vojaĝoj. Nun estis novaj domoj ĉi tie, inkluzive de nova stacidomo, kiu ne ekzistis antaŭ dudek jaroj. Eĉ la plej neklaraj rememoroj pri tio, kio okazis al li antaŭ dek ses tagoj, ne revivis en lia menso.
Drake skuis sian kapon, konfuzita. Iu ja konas min ĉi tie, li pensis. Iu certe devis vidi min ĉi tie. Mi parolis kun butikistoj, vojaĝantoj, fervojistoj, hotelistoj. Mi ĉiam estis sociema, do…
– Saluton, Drake! Kiel vi fartas, ulo – li ekaŭdis gajan voĉon malantaŭ si. – Vi aspektas kvazaŭ vi estus ĉe funebro.
Drake turnis sin kaj vidis junan, sufiĉe sveltan viron kun malhela hararo kaj nigrobruna haŭto, ĉirkaŭ tridekjaran. Li havis la kurban silueton de malforta viro ŝarĝita de tro da bagaĝo. Io en la okuloj de Drake certe frapis lin, ĉar li aldonis rapide:
– Vi memoras min, ĉu ne? Billy Kellie! – Li ekridis libere. – Nu, diru mem, mi kverelis kun vi, ĉu ne? Kion vi faris kun tiu knabino, Selanie? Mi estis ĉe Piffer’s Road kelkfoje de kiam ni laste renkontiĝis, kaj mi ne renkontis ŝin. Ŝi… – Li paŭzis, kaj subite lia rigardo fariĝis serĉema:
– Hej, vi ne memoras min?
Drake trovis surprize, aŭ almenaŭ rimarkinde, ke la nomo Piffer’s Road eĉ estis menciita. Ĉu eble li eĉ konsideris viziti la farmdomon, kie li naskiĝis? Post kiam la intensa ekscito trankviliĝis, li vidis la esprimon sur la vizaĝo de Kellie, kiu sugestis, ke estas tempo por klarigo. Do li rakontis ĉion, finante per:
– Do, kiel vi vidas, mi havas problemojn memori. Eble vi, se vi ne kontraŭas, povus klarigi kio okazis dum mi estis kun vi. Kiu estas ĉi tiu knabino, Selanie?
– Ho, kompreneble – respondis Kellie. – Kompreneble mi povus... – Li paŭzis, sulkigante la brovojn. – Sed vi ne ŝercas, ĉu ne? – Mansvinge Li ignoris la eblajn certigojn de Drake. – Bone, bone, mi kredas vin. Ni havas duonhoron ĝis alvenos la suburba trajno al Kissling. Memorperdo, ĉu? Mi aŭdis pri io simila, sed... hej, vi ne pensas, ke tiu maljunulo havis ion ajn komunan kun... – Li ektamburis per sia dekstra pugno en la maldekstran manon. – Mi vetas, ke pri tio temas.
– Kiu maljunulo?! – Drake ekkriis, poste ekregis sin kaj aldonis jam trankvile – Kio estas la rakonto?
* * *
La trajno malrapidiĝis. Tra la strioj sur la fenestrovitro, Drake vidis ondiĝantan valon punktitan de verdaj arbaĵoj kaj briletanta, kurbiĝema rubando de rivero. Poste aperis kelkaj domoj, kelkaj flankaj reloj, kaj fine la komenco de ligna kajo.
Alta, svelta, bela knabino preteriris apud lia fenestro, portante korbon en sia mano. Malantaŭ li, vojaĝanta vendisto, kiu entrajniĝis ĉe la lasta haltejo kaj kun kiu Drake konversis, ekparolis:
– Ho, jen Selanie. Mi scivolas, kion ŝi havas hodiaŭ por vendi.
Drake kliniĝis malantaŭen en sia sidloko, konvinkita, ke li jam vidis ĉion indan vidi en Piffer's Road. Strange, ke li sentis neniun intereson. Li ja naskiĝis ĉi tie, en ĉi tiu urbo, tri mejlojn for de la ŝoseo.
– Selanie! – Drake nur nun reagis al tio, kion li aŭdis. – Stranga nomo. Ĉu vi diris, ke ŝi vendas ion?
– Ŝi vendas ion! – Kellie ekkriis impulseme.
Li certe komprenis la abruptecon de siaj vortoj, ĉar li profunde, laŭte enspiris. Liaj bluaj okuloj rigardis severe Drake-on. Li volis diri ion, sed sin retenis; fine, li sidiĝis, enigme ridetante. Post momento, li diris:
– Mi vere devas pardonpeti. Mi nun vidas, ke dum la tuta tempo de nia konversacio mi ne lasis vin paroli.
Drake ridetis kun ĝentila kompreno.
– Ho, tio estis tre amuza.
– Mi volis diri – Kellie insistis – ke nur nun venis al mia kapo, kion vi diris al mi – ke, interalie, vi vendas fontplumojn.
Drake ŝultrolevis. Li scivolis, ĉu lia embaraso estis evidenta. Li rigardis Kellien eltiri fontplumon kaj doni ĝin al li, dirante, – Ĉu vi vidas ion nekutiman pri ĝi?
La plumo estis longa, maldika, kaj farita el malhela, multekostaspekta materialo. Drake malrapide malŝraŭbis la kovrilon – subita suspekto, ke li havos alian el tiuj sencelaj argumentoj pri la meritoj de la plumoj, kiujn li vendas. Do li diris rapide:
– Honeste, ĝi estas multe pli altkvalita ol la mia. La plumoj de nia firmao kostas dolaron ĉiu.
Dirinte tion, li ekkomprenis, ke li estis tro honesta. Kellie triumfe aliĝis:
– Ŝi demandis la samon de mi.
– Kiu?
– Selanie! La knabino, kiu ĵus entrajniĝis. En kelkaj minutoj, ŝi vendos ion novan ĉi tie. Ŝi ĉiam havas ion novan. – Li eltiris la plumon el la mano de Drake. – Mi montros al vi, kio estas tiel speciala pri ĝi.
Li etendis la manon al papera taso, kiu kuŝis sur la fenestrobreto.
– Rigardu – li diris kun irita memkontenteco.
Tenante la plumon super la taso, li premadis ĝian pinton. Inko komencis flui. Post ĉirkaŭ tri minutoj, la taso estis plena ĝis la rando. Kellie malfermis la fenestron kaj zorge verŝis la bluan likvaĵon sur la teron inter la vagono kaj la kajo.
Drake skuis sin el sia stuporo.
– Ho Bona Dio! – li ekkriis. – Kia ujo estas en tiu ĉi plumo? Sed…
– Atendu!
La voĉo de Kellie estis trankvila, sed ŝajnis, ke li tiom ĝuis la demonstraĵon, ke Drake retenis sin per videbla peno. Lia menso komencis vagi dum Kellie daŭre premis la pinton de la plumo kaj la inko daŭre fluis.
– Ĉu vi dediĉis vian atenton al la inko? – demandis Kellie. Drake volis jam diri, ke ĝia sola strangaĵo estas ĝia abundo, kiam li subite raŭke elbuŝiĝis:
– Ruĝa inko!
– Aŭ eble – sugestis Kellie trankvile – ĉu vi preferus purpuran? Aŭ flavan? Aŭ eble verdan? Aŭ violan?
Maldika strio de inko je ĉiu koloro, kiun li listigis, elfluis el la plumo. Ĉiufoje, li tordis la plumpinton, aplikante iometan premon.
– Jen, provu ĝin mem – li finis, per la triumfa tono de homo, kiu jam ekspluatis la tutan dramon de la situacio. Drake prenis la nekutiman objekton de li kiel fajngustulo karesanta altvaloran juvelon. Kvazaŭ de tre malproksime, la senĉesa babilado de Kellie atingis lin:
– ...ŝia patro faras ilin – li diris. – Li estas majstro de luksaĵetoj. Vi devus esti vidinta kelkajn el la aĵoj, kiujn Selanie vendis en la trajno lastmonate. Iam li fine rekonsciiĝos kaj komencos grandskalan produktadon. Kaj tiam ĉiuj firmaoj produktantaj plumojn, kaj multaj aliaj, estos lasitaj ekstere en la malvarmo.
La sama penso venis al Drake. Sed antaŭ ol li povis diri ion ajn, la plumo estis prenita el liaj manoj, kaj Kellie klinis sin en la pasejo inter benkoj super bela, grizhara viro, kiu sidis tie.
– Mi rimarkis, ke vi rigardis min, kiam mi montris ĉi tiun plumon al mia konato – Kellie diris. – Ĉu vi ŝatus vidi ĝin?
– Mi tre ŝatus – la viro respondis.
Li parolis mallaŭte, sed lia voĉo laŭte resonis en la oreloj de Drake. Kiam la plumo atingis la manojn de la maljunulo, ĝi rompiĝis duone.
– Ho! – Kellie ekkriis, ne komprenante.
– Bonvolu min pardoni – diris la maljuna sinjoro. Dolarbileto aperis en liaj manoj. – Mia kulpo. Vi aĉetos alian de tiu knabino kiam ŝi alvenos ĉi tien. – Li kliniĝis komforte malantaŭen kaj mergiĝis en la gazetlegado.
Drake vidis Kellie mordi sian lipon. Li rigardis de sia rompita plumo al la bileto, kaj reen al la grizhara viro nun kaŝita malantaŭ la gazeto. Fine, li suspiris.
– Mi ne komprenas. Mi havas ĝin jam de monato. Mi faligis ĝin unufoje sur la betonan trotuaron, kaj dufoje sur la durlignan plankon. Kaj nun ĝi rompiĝis kiel peco da putra ligno.
Li levis la ŝultrojn, sed lia voĉo havis plendan tonon dum li daŭrigis post momento:
– Mi pensas, ke oni ne povas kalkuli je tio, ke la patro de Selanie povu produkti bonegajn aĵojn kun siaj limigitaj rimedoj...– Li eksilentis, ekscitite. – Rigardu, Selanie jam estas. Mi scivolas, kion malordinaran ŝi havas hodiaŭ por vendi? – Ruza rideto aperis sur lia vizaĝo. – Atendu, mi montros al ŝi la rompitan plumon. Mi ŝercis pri ŝi kiam mi aĉetis ĝin, dirante ke devas esti ia truko en ĝi. Ŝi ekkoleris kaj garantiis, ke ĝi neniam rompiĝos aŭ elĉerpiĝos. Kion diable ŝi eĉ vendas? Rigardu la homamason ĉirkaŭ ŝi.
Drake stariĝis sur la piedfingroj. Li etendis sian kolon por pli bone rigardi super la kapoj de la homoj amasiĝantaj ĉirkaŭ la knabino, kiu montris ion ĉe la fino de la kupeo.
– Ho mia Dio! – ekkriis profunda vira voĉo. – Kiom vi postulas por ĉi tiuj trinkvazetoj? Kiel ĝi funkcias?
– Trinkvazetojn! – ekkriis Drake, kaj ekmoviĝis al la fascinita homamaso. Se li vidis ĝuste, la knabino cirkuligis ujon, kiu konstante pleniĝis per ia likvaĵo. Homoj trinkis el ĝi, kaj ĝi tuj repleniĝis denove. La sama principo kiel ĉe la plumo, ekpensis Drake. Ŝia patro malkovris iun principon pri kondensado de likvaĵoj. Li estis vera genio. Se mi povus fari interkonsenton kun ĉi tiu homo por mia kompanio, aŭ eĉ por mi mem, mia estonteco estus certigita.
La klara, akra voĉo de la knabino interrompis liajn pensojn, superante la entuziasman babiladon.
– La prezo estas unu dolaro por ĉiu. Ĝi funkcias per kemia kondensado de gasoj el la aero. Ĉi tiun metodon konas nur mia patro. Sed rigardu, mi ankoraŭ ne finis.
Ŝia voĉo, trankvila kaj forta, eĥis en la silento, kiu falis ĉirkaŭ ŝi:
– Vi vidas faldeblan tason sen tenilo. Unue, ni malfermas ĝin. Ni turnas la supron dekstrume. Kaj jen la akvo enfluas. Kaj nun – rigardu – mi daŭre turnas la ŝraŭbingon. La likvaĵo verdiĝas; ĝi estas dolĉa kaj tre aroma trinkaĵo. Mi daŭre turnas ĝin – kaj la likvaĵo ruĝiĝas, transformiĝante en dolĉacidan trinkaĵon, tre refreŝigan dum varmaj tagoj.
La knabino cirkuligis la trinkujon. Dum la trinkujo pasis de mano al mano, Drake sukcesis deturni sian rigardon de la luksaĵeto kaj pririgardi la knabinon atente. Ŝi estis alta, ĉirkaŭ kvin futojn kaj sep colojn alta, kun malhelruĝa hararo. Ŝia vizaĝo perfidis rimarkindan inteligentecon. Ia fiereco estis gravurita sur tiu vizaĝo, svelta kaj bela, donante al ŝi esprimon de rezervo dum ŝi akceptis la monbiletojn donatajn al ŝi de la aĉetantoj.
Ŝia voĉo denove resonis:
– Mi bedaŭras, sed nur po unu al ĉiu. Ili estos libere vendataj tuj post la milito. Ĉi tiuj estas nur donacoj.
La homamaso disiĝis, ĉiuj revenante al siaj sidlokoj. La knabino iris inter la benkojn kaj haltis apud Drake. Li instinkte retiriĝis, sed reakirante sian trankvilecon, li diris urĝe:
– Momenton! Amiko mia montris al mi la fontplumon, kiun li aĉetis de vi. Mi scivolas...
– Mi havas kelkajn pliajn – ŝi kapjesis kun serioza esprimo. – Ĉu vi ankaŭ ŝatus havi trinkujon? – Drake rememoris Kellie-on.
– Mia amiko ankaŭ ŝatus aĉeti ankoraŭ unu plumon. Tiu rompiĝis...
– Mi bedaŭras, sed mi ne povas vendi al li alian. – Ŝi silentiĝis. Ŝiaj okuloj larĝiĝis. Post momento, ŝi diris emfaze:
– Ĉu vi diris, ke la plumo rompiĝis?
Ŝi ŝanceliĝis, mirigita, poste ekkriis perforte:
– Bonvolu montri ĝin al mi! Kie estas via konato?
Ŝi prenis la du pecojn de la rompita plumo el la manoj de Kellie kaj rigardis ilin atente. Ŝiaj lipoj komencis tremi. Ŝiaj manoj tremis. Ŝia vizaĝo griziĝis, streĉiĝis.
– Diru al mi – ŝi flustris, – kiel tio okazis? Precize.
– Nu… – Kellie paŝis malantaŭen, surprizita – mi montris ĝin al tiu maljunulo kiam…
Li silentiĝis, ĉar li perdis sian aŭskultantinon. La knabino turniĝis sur sia kalkano. Ĝi estis kiel signalo. La maljunulo mallevis sian gazeton kaj ekrigardis ŝin. Ŝi rigardis lin reen kun fascino – kvazaŭ birdo hipnotigita de serpento. Poste ŝi ŝanceliĝis por la dua fojo dum ĉi tiuj kelkaj momentoj. La korbo preskaŭ deglitis el ŝiaj manoj kiam ŝi kuris klinita inter la benkojn, sed ŝi iel sukcesis ĝin teni.
Post momento, Drake ekvidis ŝin kuranta trans la kajon. Ŝia figuro, kuranta trans Piffer's Road, malproksimiĝis pli kaj pli.
– Kio diable! – Kellie ekkriis laŭte. Li turnis sin al la maljunulo. – Kion vi faris al ŝi? – li demandis kun trudema riproĉo en sia voĉo. – Vi…
Lia voĉo estingiĝis. Drake, kiu estis tuj aldononta kelkajn severajn vortojn, ankaŭ restis silenta.
* * *
La voĉo de la vojaĝanta vendisto, staranta en la brila sunlumo sur la kajo de Warwick, silentiĝis. Pasis unu momento antaŭ ol Drake konsciiĝis, ke Kellie jam finis sian rakonton.
– Ĉu tio signifas – li diris kun riproĉo en sia voĉo – ke tiel ĝi finiĝis? Ke ni sidis tie kiel paro da manekenoj, misorientigitaj de iu maljunulo? Kaj jen ĉio? Ĉu vi ne scias, kio timigis tiun knabinon?
La vizaĝo de Kellie montris, ke li serĉas la ĝustan vorton aŭ frazon, provas priskribi ion nepriskribeblan. Fine, li diris:
– Sciu, ke estis io pri li... kvazaŭ ĉiuj tiuj harditaj vendestroj el la tuta mondo kunigitaj en unu persono... Ni simple ĉesis paroli io ajn.
La priskribo kaptis la imagon de Drake. Li kapjesis morne.
– Kaj li ne elvagoniĝis? – li demandis malrapide.
– Ne, vi elvagoniĝis.
– Kiooo?
Kellie ekrigardis lin.
– Vi scias, ĝi estas diable amuze. Sed ĝuste tiel estis. Vi petis la konduktoron malŝarĝi viajn bagaĝojn ĉe Inchney. Fine, kiam la trajno ekmoviĝis, mi vidis vin marŝi laŭ Piffer’s Road en la direkto, kien la knabino kuris, kaj… ho, jen la antaŭurba trajno al Kissling.
Kombinita pasaĝera kaj karga trajno brue alvenis retroire. Poste, kiam la trajno veturis tra la kresto de montetoj ĉirkaŭ la valo, Drake scivoleme pririgardis la ĉirkaŭaĵon, vage rememorante sian infanaĝon, apenaŭ aŭskultante la babiladon de Kellie sidanta apud li. Fine, li decidis, kion li faros: li elvagoniĝos ĉe Inchney, promenos tra la urbo ĝis la butikoj fermiĝos, kaj poste iel atingos Piffer’s Road kaj pasigos tie la tutan longan someran vesperon, demandante loĝantojn. Se li bone memoras, la distanco inter la urbo kaj la setlejo estas ĉirkaŭ dek kilometroj. Plej malbone, li piediros reen al Inchney en kelkaj horoj.
La unua parto de lia plano montriĝis eĉ pli facile plenumebla. En la loka hotelo, oni diris al li, ke buso foriros je la sesa de tie.
* * *
Je la sesa kaj dudek, Drake elvagoniĝis kaj, starante sur la kampa vojo nomata Piffer's Road, rigardis la buson forveturi. La bruo estingiĝis en la distanco, kaj Drake ekiris, peze paŝante trans la trajnajn relojn. La vespero estis varma kaj kvieta, lia jako pezis al li sur la ŝultro. Eble malvarmiĝos poste, li pensis, sed nun li preskaŭ bedaŭris, ke li prenis ĝin.
Virino laboris genue sur la gazono antaŭ la plej proksima domo. Drake hezitis, sed poste paŝis al la barilo kaj rigardis ŝin dum momennto. Li scivolis, ĉu li jam renkontis ŝin antaŭe. Fine, li diris:
– Bonvolu min pardoni, sinjorino.
La virino ne levis la okulojn. Ŝi ne leviĝis de la florbedo, kiun ŝi fosis. Ŝi estis osta persono en robo kovrita per presita desegno. Ŝi certe vidis lin alveni, ĉar ŝi nun restis obstine silenta.
– Ĉu vi povus diri al mi – Drake insistis – kie loĝas certa mezaĝa viro kun sia filino? La knabino nomiĝas Selanie, kaj ŝi vendas fontplumojn, trinkujojn, kaj tiel plu al homoj en la trajno.
La virino stariĝis kaj alproksimiĝis al li. De proksime, ŝi ne ŝajnis tiel granda kaj mallerta. Ŝi havis grizajn okulojn, kiuj rigardis lin kun egalaj malamikeco kaj scivolemo.
– Nu, diru al mi – ŝi diris akre – ĉu ne estis vi, kiu venis ĉi tien antaŭ ĉirkaŭ du semajnoj kaj demandis pri ili? Mi jam diris al vi, ke ili loĝas tie, en tiu arbareto. – Ŝi mansvingis al kelkaj arboj kreskantaj ĉirkaŭ duonkilometron de la ŝoseo, sed ŝiaj okuloj mallarĝiĝis dum ŝi rigardis Drake-on. – Mi ne komprenas ĝin – ŝi ripetis obstine.
Drake ne povis devigi sin klarigi sian memorperdon al ĉi tiu neatingebla, suspektema estaĵo, nek li intencis mencii, ke li iam loĝis en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo. Do li diris haste:
– Dankon tre multe. Mi...
– Ne utilas reiri tien – diris la virino. – Ili forveturis la saman tagon, kiam vi estis ĉi tie la lastan fojon... ili forveturis en tiu granda ilia trenĉaro. Kaj ili neniam revenis.
– Ili forveturis! – ekkriis Drake.
Pelita de profunda seniluziiĝo, li estis dironta ion pli, kiam li rimarkis la virinon rigardi lin kun malforta rideto de kontento. Ŝajnis, kvazaŭ ŝi senkonsciigis iun aparte malagrablan individuon.
– Kaj tamen – diris Drake seke – mi iros tien kaj rigardos ĉirkaŭe.
Li turniĝis sur kalkano, tiel kolera, ke por momento li apenaŭ rimarkis, ke li marŝas en fosaĵo, ne sur ŝoseo. Lia kolero iom post iom transformiĝis al seniluziiĝo, kiu ĉesis je la penso, ke nun, estante ĉi tie, li povus rigardi ĉirkaŭe.
Post iom da tempo, li sentis sin surprizita, ke li permesis al si esti tiel maltrankviligita de virino. Li skuis la kapon riproĉe al si mem. Li devus esti pli singarda. Provo rekrei la pasintecon lacigas lin.
Kiam li turniĝis en ombran arbareton, milda brizo ekblovis. Ĝi blovis delikate kontraŭ lian vizaĝon, ĝia susuro inter la arboj estis la sola sono ĝenanta la vesperan silenton. Ne daŭris longe por ke Drake komprenu, ke la neklaraj esperoj, kiuj pelis lin sur ĉi tiun vojaĝon, ne plenumiĝos. Li trovis nenion. Eĉ ne spuron de iu ajn loĝis ĉi tie: nek ladskatolon, nek rubsakon, eĉ ne pecon da cindro. Laŭvorte nenion. Li vagis ĉirkaŭe senkonsolite, zorge puŝante flanken amason da mortintaj branĉoj per bastono. Fine, li revenis al la ŝoseo. Ĉi-foje, estis la virino, kiu vokis lin. Li hezitis, sed fine alpaŝis al ŝi. Ŝi povus scii multe pli ol ŝi diris al li. Li rimarkis, ke ŝia rigardo fariĝas pli amika.
– Ĉu vi trovis ion? – ŝi demandis kun nekontrolita fervoro. Drake ridetis malgaje pensante pri la povo de homa scivolemo, poste levis la ŝultrojn malbonhumore.
– Kiam trenĉaro forveturas, ĝi estas kiel fumo – ĉiu spuro de ĝi malaperas. – La virino puŝspiris malestime:
– Ĉiuj spuroj certe malaperis post kiam tiu maljunulo alvenis. – Drake provis ne montri sian ekscitiĝon.
– Maljunulo!? – li ekkriis.
La virino kapjesis, dirante indigne:
– Jes, tute bone sana maljunulo. Unue, li demandis al ĉiuj kiajn aĵojn Selanie vendis al ni. Kaj du tagojn poste, kiam ni vekiĝis, ni ne povis trovi iujn ajn el tiuj ĉi objektoj.
– Li ŝtelis ilin!
La virino sulkigis la brovojn.
– Kvazaŭ. Li lasis po unu dolarbileton por ĉiu. Sed tio estas kiel ŝtelo. Ĉu vi sciis, ke ŝi havas paton, kiu...
– "Sed kion li volis? – Drake interrompis, surprizite. Ĉu li nenion klarigis, kiam li estis stariganta tiom da demandoj? Vi ja ne lasus lin vagadi tiel.
Je lia surprizo, la virino perdis sian memfidon.
– Mi ne scias, kio okazis al mi – ŝi fine konfesis morne. – Estis io pri li... Li aspektis tiel digne kaj impone, kvazaŭ li estus iu gravulo. – Ŝi silentiĝis, kolera. – Fiulo! – ŝi puŝspiris.
Ŝiaj okuloj subite mallarĝiĝis pro malamikeco. Ŝi ekrigardis Drake-on.
– Kia „majstraĵo”, via parolo pri la demandado! Kaj kion vi faras mem? Vi staras ĉi tie, demandante min la tutan tempon. Diru al mi rekte: ĉu vi estis tiu, kiu venis ĉi tien antaŭ du semajnoj?
Drake hezitis. La perspektivo rakonti la tutan historion al iu tia ne ŝajnis facila. Sed la virino certe devis scii ion pli. Ŝi probable ankaŭ havas multajn informojn pri la tempo, kiun Selanie kaj ŝia patro pasigis en ĉi tiu regiono. Unu afero ŝajnis certa: se iuj faktoj estas konataj, ilin certe scias ĉi tiu virino.
Li fine decidis. Li klarigis ĉion al ŝi, finante iom hezite:
– Do, kiel vi vidas, mi estas homo serĉanta sian pasintecon. Eble oni frapis mian kapon, kvankam mi ne havas tumoron. Aŭ eble mi estis drogita. Io okazis al mi. Vi diris, ke mi iris tien. Ĉu mi revenis de tie? Kion mi faris?
Li silentiĝis kun ektimo, ĉar la virino subite ekkriis per penetranta voĉo:
– Jimmy! Venu ĉi tien nun!
– Jammm..., panjo! – venis knaba voĉo el interne de la domo.
Drake, ŝokita, ekvidis kiel distaŭzita dekdujarulo kun vigla, entuziasma vizaĝo elkuras el la domo. La pordo klakfermiĝis post li. Drake aŭskultis, daŭre ne tute komprenante, dum lia patrino klarigis al la knabo, ke "ĉi tiu sinjoro estis frapita en la kapon de tiuj homoj en la tirĉaro kaj perdis sian memoron, kaj nun li volas, ke vi diru al li, kion vi vidis."
La virino turnis sin al Drake.
– Jimmy – ŝi klarigis fiere – neniam fidis tiujn homojn. Li estis konvinkita, ke ili estis el eksterlando aŭ io simila, do li observis ilin konstante. Li vidis vin iri tien kaj ĉion, kio okazis antaŭ ol la tirĉaro forveturis. Do li povas detale rakonti al vi kion vi faris – ŝi finis – ĉar li vidis ĉion tra la fenestro, kaj krome, li eniris unufoje tien internen kiam ili ne ĉeestis kaj pririgardis la lokon al si, por vidi , kompreneble, ĉu ili intencas ion malbonan.
Drake kapjesis, subpremante sian cinikismon. Ĝi estis same bona kialo kiel iu ajn por enŝovi sian nazon en la aferojn de aliaj homoj. En ĉi tiu kazo, ĝi montriĝis bonŝanca por li.
En la kreskanta krepusko liajn pensojn interrompis la akra voĉo de Jimmy.
* * *
Estis varmega posttagmezo. Sciiĝinte de la virino en la unua renkontita domo, kie loĝas la patro kun filino Selanie, Drake malrapide alproksimiĝis al la arbareto, kiun ŝi montris al li.
Ie malantaŭ li, la trajno fajfis dufoje, kaj poste ĝi ekspiregis. Drake rezistis la deziron turni sin kaj eniri la trajnon. Li ĉiuokaze ne alvenus ĝustatempe. Cetere, neniu viro rezignas tiel facile la esperon riĉiĝi. Li plirapidigis sian paŝon pensante pri la fontplumo kaj trinkujo.
Li ekvidis trenĉaron en la arbareto, sed nur kiam li turnis sin en la unuan ombran arbaĵeton. Ekvidante la ĉaron, li frostiĝis. La trenĉaro estis multe pli granda ol li atendis, longa kiel kargovagono kaj same alta, kun stranga, flulinia formo.
Neniu respondis je lia frapado.
Li profunde pensis: la knabino kuris laŭ tiu vojo. Ŝi devas esti interne. Li hezite ĉirkaŭiris la radhavan monstraĵon. Vico da fenestroj, je lia okulnivelo, tute ĉirkaŭis la trenĉaron. Tra ili, oni povis vidi brilantan plafonon kaj supran parton de la muroj, kiuj ŝajnis esti panelitaj per multekosta lignotegaĵo. Interne troviĝis tri ĉambroj, kaj alia pordo kondukis al la kabino de la veturilo trenanta la trenĉaron.
Reveninte al la enirejo, Drake atente aŭskultis. Sed neniu sono atingis lin – krom malforta ventoblovo, kiu milde blovis tra la arbopintoj. Ie en la distanco, trajno ekfajfis plende. Drake turnis la pordanson, kaj la pordo malfermiĝis tiel facile, ke lia tuta rezisto malaperis. Li malrapide puŝis ĝin malfermen kaj ekstaris en ĝi, havante la mezan de la tri ĉambroj antaŭ siaj okuloj.
Lia surprizita rigardo renkontis la lukson. La planko estis grandioza: malhele brilanta, polurita kiel juvelo. La muroj kompletigis ĝin per siaj multekosta, tamen modesta lignotegaĵo. Kontraŭ la pordo estis sofo, du seĝoj, tri ŝrankoj, kaj kelkaj talente skulptitaj bretoj plenaj de artaĵoj. La unua aĵo, kiun Drake rimarkis enirinte, estis la korbo de la knabino, kiu staris ĉe la muro maldekstre de la pordo.
Je tiu vido, Drake frostiĝis surloke. Li sidiĝis sur la sojlo, liaj kruroj pendantaj ekster la trenĉaro. Lia nervozeco tute malaperis en la daŭranta silento; do li komencis scivoleme ekzameni la enhavon de la korbo. Ĝi enhavis dekkelke da tiuj magiaj fontplumoj, almenaŭ tri dekduojn da faldeblaj, memplenigaj trinkujoj, ĉirkaŭ dek rondajn nigrajn objektojn, kiuj rezistis lian manipuladon, kaj tri parojn da dratrandaj okulvitroj. Ĉiu paro havis malgrandan travideblan cirklon flanke de la dekstra lenso. Ili ŝajnis tute ne bezoni ujojn, ĉar ne estis timo pri ilia rompiĝo. Tiuj, kiujn li surmetis, sidis kiel ganto, kaj por momento li pensis, ke ili ankaŭ kongruis kun lia vidkapablo. Post momento li rimarkis la diferencon: ĉio venis pli proksimen – la ĉambro, lia mano – kaj la objektoj ne estis pligrandigitaj aŭ malklaraj, sed ĝuste tiaj kvazaŭ li rigardus ilin per mezpotenca lorneto. La bildo tute ne estis distordita. Baldaŭ, Drake rememoris al si la malgrandan cirklon. Ĝi iomete rotaciis. Subite, ĉio fariĝis eĉ pli proksima, kvazaŭ li rigardus per lorneto duoble pli potenca. Tremante iomete, li turnis la cirklon unue unudirekten, poste la alian. Kelkaj sekundoj sufiĉis por konfirmi tiun eksterordinaran fakton: jen li havis okulvitrojn kun alĝustigeblaj lensoj, senprecedencan kombinaĵon de teleskopo kaj mikroskopo; unuvorte, superlorneton.
Preskaŭ senpense, Drake metis la mirindajn okulvitrojn en la korbon; farante subitan decidon, li paŝis internen kaj direktis sin al la pordo kondukanta al la ĉambro ĉe la malantaŭo de la trenĉaro. Li intencis nur kaŝrigardi internen.
Sed jam la unua ekrigardo sufiĉis: li vidis murojn kovritajn per bretoj, kaj ĉiu kun zorge aranĝita aro da diversaj objektoj. Drake prenis ion similan al fotilo – precize faritan malgrandan aparaton. Li zorge ekzamenis la objektivon; liaj fingroj renkontis ion, kiu elaste fleksiĝis. Aŭdiĝis tinto. Kaj en la sama momento, brila paperfolio glitis el fendo en la malantaŭo de la fotilo. Foto. Ĝi montris la supran duonon de vira vizaĝo. Ĝi havis eksterordinaran profundon kaj mirige naturajn kolorojn. Estis tia streĉo en la avelbrunaj okuloj, ke por momento la trajtoj ŝajnis nekonataj al li. Nur post momento li rekonis sin mem. Li prenis foton al si, kiu estis tuj rivelita.
Mirigita, li ŝovis la foton en sian poŝon, demetis la fotilon, kaj, tremante, forlasis la trenĉaron kaj sekve ekiris laŭ la ŝoseo direkte al la setlejo.
* * *
– ...kaj sekve – Jimmy diris – minuton poste vi revenis, eniris la trenĉaron, fermis la pordon post vi, kaj iris en la malantaŭan ĉambron. Vi revenis tiel rapide, ke vi preskaŭ rimarkis min; mi pensis, ke vi jam foriris. Kaj poste…
* * *
La pordo de la trenĉaro malfermiĝis. La voĉo de la knabino estis urĝa, sed Drake ne komprenis, kion ŝi celis. Post momento, viro grumblis responde. La pordo fermiĝis, kaj oni povis aŭdi movadon kaj spiradon en la meza ĉambro.
Kunpremiĝinte, Drake retiriĝis al la maldekstra muro.
* * *
* * *
tradukata
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl.
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.