|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA KRIPTO DE L' BESTIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
29-a de junio, 1942.
Dispremita ĝis sia lasta ripo, sen spuro de sia ŝipanaro, la balenĉasŝipo "Albatross" estis trovita hodiaŭ en la Beringa Markolo de usona patrolŝipo. Mararmeaj aŭtoritatoj estas scivolemigitaj pro la raporto, ke la ferdeko kaj ambaŭ flankoj de la skuno estis frakasitaj kvazaŭ de potencaj bategoj. Ĉi tiun damaĝon ne kaŭzis "bomboj, torpedoj, artileria pafado aŭ iu ajn alia malamika atako", kiel konstatas la oficiala raporto. La fornoj en la kuirejo ankoraŭ estis varmaj. Ne estis ŝtormo en la areo dum tri semajnoj; tial do la mistero restas nesolvita.
La "Albatross" forvelis de usona haveno ĉe la Okcidenta Marbordo komence de marto, sub la komando de Kapitano Wardell kaj kun ŝipanaro de dek ok homoj. Ĉiuj malaperis senspure.
* * *
Wardell, kapitano de la balenĉasa ŝipo Albatross, estis tiel mergita en morna kontemplado post tri longaj monatoj sen spuro de baleno, ke nur kiam la skuno komencis gliti en la markolon, li ekvidis la submarŝipon kuŝantan proksime al la bordo, en la ŝirmitaj akvoj de ĉi tiu norda golfo en Alasko.
Por momento lia menso malpleniĝis, sed li tuj reakiris sian spiritĉeeston; lia reflekso revenis. En la maŝinejo, la ŝipa telegrafo legis "plene malantaŭen". La plano de Wardell estis kaj klara kaj simpla.
Li jam estis malfermonta la buŝon por voki la stiriston, sed ŝanĝis sian intencon: li mem prenis la stirilon, kaj kiam la ŝipo komencis malantaŭeniri, li lerte gvidis ĝin preter la vico de subakvaj rokoj kaj la terkapo kovrita de arboj. La ankro falis kun raslo, la plaŭdbruo de akvo eĥis fremde en la silento de la senventa mateno.
Kaj silento denove falis; nur en la distanco aŭdiĝis la muĝado de la norda maro; maltrankvilaj ondoj milde frapis kontraŭ la flankojn de la "Albatroso", ruliĝante morne super la rokoj, malantaŭ kiuj staris la skuno; foje muĝo resonis kiam potenca ondo frakasiĝis kun ŝaŭma furiozo kontraŭ elstarantan rokon.
Wardell, reen sur la kapitana ponto, staris senmove nun, sorbante la impresojn per siaj sentoj kaj – aŭskultis.
Sed neniu fremda sono ĝenis lin: ne estis muĝo de dizelmotoroj, nek eĉ la plej malforta susuro de potencaj elektraj motoroj. Li elspiris malŝarĝiĝe. Li rimarkis, ke la unua maato, Preedy, silente ekstaris malantaŭ li.
– Mi ne kredas, ke ili rimarkis nin, Kapitano – Preedy diris mallaŭte. – Neniu videbliĝas. Kaj krome, pro evidentaj kialoj, ĉi tiu ŝipo ne taŭgas por eliri sur la maron.
– Kial?
– Ĉu vi ne rimarkis, Kapitano, ke ĝi ne havas observejtureton? Ĝi certe estis forpafita.
Wardell staris senvorte, ŝokita, ke li ne rimarkis tion ĉi. La malforta memadmiro, kiun li komencis senti profunde en si mem pro la konfido, kun kiu li stiris la ŝipon, iomete malaperis.
Alia penso venis al lia kapo; li sulkigis la brovojn kun malgaja nevolemo, ke li devos malkaŝi ankoraŭ pluajn mankojn de sia observkapablo. Tamen li komencis, kvankam malvolonte:
– Amuze, kiel facile la menso akceptas la ekziston de aferoj, kiuj ne estas tie! – Li hezitis momenton. – Koncerne min, mi eĉ ne rimarkis, ĉu ilia ferdeka kanono estas difektita aŭ ne.
Ĉi-foje la maato silentis. Wardell rapide ekrigardis lin, kaj pro la longeco de lia mieno, li komprenis, ke nun Preedy spertas ŝokon kaj ĉenon. Do li rapide diris:
– Bonvolu voki la homojn veni sur la ferdekon!"
Denove konscia pri sia avantaĝo, Wardell malsupreniris al la ferdeko. Kun granda atento li komencis pririgardi la ŝipkanoneton starantan apud la harpunkanono. Li aŭdis la virojn kolektiĝi malantaŭ li, sed li nur turnis sin ĉe la sono de senpacience ŝovantaj piedoj.
Li skanis la vizaĝojn unu post unu: krude tajlitaj, malmolaj, veterbatitaj. Dek kvin viroj kaj knabo, ne kalkulante la inĝenieron kaj lian asistanton. Ili ĉiuj ŝajnis reviviĝi, forŝiritaj el morna etoso, reganta sur la ŝipo ekde tri monatoj.
En la memoro de Wardell denove aperis longaj jaroj pasitaj surmare kun kelkaj el ĉi tiuj homoj. Li kapjesis al ili, kaj lia peza vizaĝo malheliĝis pro kontento.
– Knaboj! – li komencis. – Ŝajnas, ke ni trovis difektitan japanan submarŝipon, kiu alpenetris ĝis ĉi tien. Vi scias, kion fari. Antaŭ ol ni fornaĝis, la Mararmeo ekipis nian ŝipon per tricola kanono kaj kvar mitraloj, do...
Li paŭzis, rigardante malaprobe unu el la pli altrangaj maristoj.
– Pri kio temas, Kenniston?
– Kun via permeso, Kapitano, sed tio tute ne estas submarŝipo. Mi servis en la Mararmeo dum tiu milito, kaj mi povas ekrigarde rekoni ion tian, indiferente, ĉu la observa tureto estas forpafita aŭ ne. La flankoj de tiu ŝipo estas kvazaŭ fenditaj per skaloj. Ĝi tute ne estas submarŝipo!
* * *
* * *
tradukata
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.