La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA KRIPTO DE L' BESTIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO I: LA MONSTRO EL LA MARO

La monstro elrampis el la akvo kaj staris por momento, ŝanceliĝante kvazaŭ duonsvenigita sur siaj jam homaj kruroj. Ĉio ŝajnis al ĝi strange malklara; ĝia obskurigita menso penis adaptiĝi al sia nova formo kaj la malvarmeta tuŝo de malseka sablo sub ĝiaj piedoj.

De malantaŭ ĝi, de la lunlumigita strando, venis la murmuro de ondoj. Kaj antaŭ ĝi…

Ĝi sentis sin strange maltrankvila dum ĝi rigardis antaŭen en la mallumon. Ĝi sentis nevolemon, grandegan, subpremantan nevolemon iri trans la akvorandon. Turmentanta angoro ektiris liajn fiŝecajn nervojn kiam ĝi ekkomprenis, ke ĝia superreganta celo lasis al ĝi neniun elekton krom antaŭeniri. Neniam antaŭe timo havis atingon al ĝia malvarma fiŝeca menso, kaj nun…

Ĝi ektremis, kiam raŭka, brua rido skuis la aeron de la morna nokto. Alportita de la milda, varma pasata vento, strange distordita de distanco, ĉi tiu senkorpa rido trapikis la duonmallumon de la luna nokto el la alia flanko de la korala insulo. Estis ĉi tiu gorĝa, aroganta rido, kiu elvokis raŭkan respondon el la gorĝo de la monstro. Glacia, senkompata, moka grimaco tordis ĝian vizaĝon, tiel ke por mallonga, terura momento, ĝi similis la muzelon de tigroŝarko, ĝia malmola, sovaĝa kapo apenaŭ retenanta sian homan formon. Ŝtalaj dentoj klakis kun metala tinto, kvazaŭ la makzeloj de ŝarko atakanta sian predon.

Spasme anhelante, la monstro enspiris aeron en siajn pulmojn. Post ĉi tiu mallonga momento de parta reveno al sia originala, fiŝa formo, la aero sentiĝis al ĝi strange seka kaj malkomforte varma; ĝi spertis malagrablan sufokan senton, kiu ekigis turmentan tusatakon, sufokiĝante pro la vaporoj de blanka ŝaŭmo. Ĝi enigis siajn fortajn – nun homajn – fingrojn en sian kolon kaj staris tie por terura momento, batalante kontraŭ la mallumo, kiu estis transprenanta ĝian menson.

Sovaĝa furiozo kaptis ĝin pro la homa formo, kiun ĝi alprenis. Li malamis sian novan enkarniĝon – ĉi tiun senhelpan estaĵon ekipitan per brakoj kaj kruroj, malgranda, ronda, malbone volbita kranio, kaj vipura kolo, malfirme ligita al la preskaŭ solida maso de delikata karno kaj skeleto; la korpo ne nur senutila en la akvo, sed probable ankaŭ senutila en aliaj cirkonstancoj.

La penso malaperis, kiam ĝi komencis streĉe rigardi la malklarajn konturojn de la insulo. Proksime, la mallumo densiĝis mirinde en eĉ pli profundan mallumon – arboj! Pli malproksime estis ankaŭ aliaj aglomeraĵoj de mallumo, sed ĝi ne povis distingi, ĉu ili estis arboj, montetoj... aŭ konstruaĵoj.

Unu el ili estis tutcerte konstruaĵo. Malforta flav-oranĝa lumo flagris en la aperturo de malalta, vasta barako. Ĝuste kiam la monstro rigardis ĝin per sia morna rigardo, iu ombro moviĝis trans la aperturon, obskurante la lumon. La ombro de homo!

Ĉi tiuj blankuloj estis multe pli aktivaj ol la malhelhaŭtaj indiĝenoj de la ĉirkaŭaj insuloj. Ankoraŭ ne estis eĉ tagiĝo, kaj ili jam estis surpiede kaj pretiĝis por laboro.

La monstro puŝspiris pro subita, obtuza kolero kontraŭ la nura penso pri ĉi tiu ilia laboro; ĝi bruligis ĝin per arda fajro. Ĝia buŝo tordiĝis en abomeninda grimaco de senbrida kolero kontraŭ ĉi tiuj homaj estaĵoj, kiuj kuraĝas ĉasi kaj mortigi ŝarkojn.

Ili pli bone restu surtere kaj vivu kie ili apartenas. La senfina elemento – la maro – ne estas kreita por ĉi tiu specio, kaj el ĉiuj maraj kreitaĵoj, ŝarkoj – la regantoj - estas sanktaj, netuŝeblaj. Oni ne devas esti ĉasataj ilin senfine! Memdefendo estas la unua leĝo de la naturo.

Grumblante tra siaj dentoj kun neesprimebla furiozo, la monstro iris grandpaŝe laŭ la malhelgriza bordo, kaj poste direktiĝis en la profundon de la insulo, rekte al la flava lumo, pale flagranta en la frumatena antaŭtagiĝo.

* * *

La malaperanta, dika luno naĝis okcidenten sur la ondoj, kiam Corliss eklevis sian pezan korpon supren laŭ la kruta klifo de tiu loko sur la marbordo, kie li lavis sin, al la kuirejo. Antaŭ li, la nederlandano, Progue, paŝis tra la sojlo de la kabano, kaj lia masiva korpo obskuris la malfortan flavan lumon de la ampolo.

Corliss aŭdis lian penetran muĝadon:

– Kio, la matenmanĝo ankoraŭ ne estas preta?! Vi nur dormus la tutan tempon, vi nazmuka mallaboremulo!

Corliss silente malbenis. Li fakte eĉ ŝatis la potencan nederlandanon, sed li povis esti iritiga kelkfoje per sia ekscitiĝema, minaca naturo.

– Silentu, Progue!– li kriis akre. Progue turnis sin en la pordo kaj murmuregis:

– Mi malsatas, estro.– Damnu tiun londonan ruzulon pro tio, ke li ordonas min atendi! Mi... – Li interrompis.

Corliss vidis lin rigardi ĉirkaŭen. Liaj okuloj brilis per malforta flava lumo, kiam li rigardis la palan, sangomankan globon de la luno.

– Diru al mi, Corliss, ni ĉiuj estas ĉi tie, ĉu ne? – Lia voĉo havis strange trudeman tonon. – La tuta dekseso? Tie ĉi, cisborde de la insulo?

– Tiel estis ankoraŭ antaŭ momento – Corliss respondis surprizite. – Mi vidis la tutan bandon eligi el la barako kaj iris laviĝi. Kial vi demandas?

– Rigardu la lunon – Progue diris nervoze. – Eble ĝi faros tion denove.

Lia grandega korpo eĉ rigidiĝis, tiel intense li estis rigardanta la lunon; do Corliss por momento subpremis ĉiujn demandojn en si. Li sekvis lian rigardon.

Sekundoj trenis sin unu post la alia; terurplena sento de strangegeco enŝteliĝis en la animon de Corliss. La insulo en la malfono ŝajnis malluma, escepte de kie sombra blanka lunpado etendiĝis en densa, malluma strio profunde en la silentan, malluman teron.

Malantaŭ la insulo estis malhela brilo de la lagunakvo, malantaŭ ĝi la eĉ pli malhela oceano, kaj en la distanco, trans la senfinaj akvoj, la mistera brilo de la luno kreis lumvojon.

Ĝi estis nekredebla vidaĵo – tiu nokto sub la malhelblua ĉielo de la Sudo. La plaŭdado de ondoj sur la borda sablo; la malproksima, obtuza, morna muĝado de ondoj frakasantaj kun neelĉerpebla forto kontraŭ la malprofunde subakvigitaj rokoj, kiuj ĉirkaŭis la insulon per dentita protekta ringo. Kaj la ondoj, videblaj en la mallumo kiel longa, splita, brileta blankeco, kiel rompita vitro, volvumis kaj falis, rompiĝis kaj atakis, muĝis kaj frakasis, en la eterna, furioza lukto inter maro kaj tero.

Kaj super ili pendis la nokta ĉielo; la luno, tiel hela kaj pala, saturita laŭ aspekto, pigre sinkis trans la oceanon, okcidenten.

Corliss luktis por deturni sian rigardon de la maro, kiam Progue ekparolis flustre:

– Mi povus ĵuri... Mi ĵuras, ke mi vidis la silueton de viro en la lunlumo.

Corliss liberiĝis de la sorĉo de tiu frua mateno.

– Frenezulo – li murmuris. – Viro ĉi tie, en ĉi tiu senhomejo? En la Pacifiko? Vi halucinas.

– Eble – murmuris la nederlandano. – Efektive, se oni prezentas ĝin tiel, ĝi ja ŝajnas freneza. – Li forturniĝis kontraŭvole. Corliss sekvis lin al matenmanĝo.

* * *

La monstro instinkte malrapidiĝis, kiam flav-oranĝa lumo el la fendo sub la pordo inundis ĝiajn piedojn. Interne aŭdiĝis homaj voĉoj; obtuza susuro de konversacio. Venis de tie ankaŭ aliaj sonoj kaj malforta odoro de nekonataj manĝaĵoj.

Ĝi hezitis momenton, poste paŝis rekte en la rondon de pala lumo. Streĉita, ĝi ekstaris en la malfermita pordo, rigardante per siaj fiŝecaj okuloj la scenon antaŭ si.

Ĉirkaŭ grandega tablo sidis dek ses viroj, servataj de deksepa.

Estis ĉi tiu servisto, osta, maldika viro, abomeninda karikaturo de viro en grasa blanka antaŭtuko, kiu levis la okulojn, rekte en la okulojn de la eniranto.

– Damne! – li ekkriis. – Iu fremdulo! De kie diable vi venis? Dek ses kapoj leviĝis. Dek ses paroj da okuloj rigardis la alveninton per malvarmaj, malmolaj okuloj, plenaj de surprizo kaj konjekto. Sub tiuj ĉi serĉantaj, atentemaj rigardoj, la monstro sentis vagan maltrankvilon, nuancon de angoro, glacian antaŭsenton, ke tiuj viroj ne estus tiel facile murdeblaj, kiel ĝi imagis.

Sekundoj pasis. La monstro subite havis la strangan senton, ke antaŭ si estas ne dekduo, sed miliono da paroj da okuloj, sekvantaj ĝin, brilantaj — miliono da rigardoj fiksitaj sur ĝi, serĉantaj, suspektemaj. Ĝi rebatis la senton en si, kaj tiam okazis la unua malagrabla reago al la demando de la malgranda londonano. Apenaŭ tiu malagrabla sento atingis ĝian konscion, alia viro ripetis la demandon:

– De kie vi venis?

De kie! La demando jam ĉizis vojon en la cerbo de la monstro. Nu, kompreneble, el la maro. Kaj el kie alie? Tiom kiom la okulo povis vidi, ĉi tie, en tiu sovaĝa, malluma dezertejo, estis nur la maro; ĝiaj ondoj leviĝis kaj falis en konstanta ritmo, brilantaj en la suno kiel poluritaj juveloj dumtage, ŝvelintaj kaj malgajaj dumnokte. La eterna maro, murmuranta kaj ondanta, kaŝanta neesploreblajn sekretojn. – Nu, kio – Progue diris akre, antaŭ ol Corliss povis ekparoli, – ĉu vi ne havas langon en via buŝaĉo? Kiu vi estas? De kie vi venis ĉi tien?

– Mi – la fremdulo komencis hezite, – mi...

Ĝi eksentis paralizan timon kapti ĝiajn fiŝecajn nervojn. Kiel eblis, ke ĝi ne pretigis iujn ajn klarigojn antaŭe? Kion ĝi diru por mildigi la suspektojn de ĉi tiuj krudaj, scivolemaj homoj?

– Nu, mi – ĝi rekomencis malespere, panike serĉante en sia memoro rakontojn, kiujn ĝi aŭdis pri tio, kio povus okazi al homoj. La bildo de boato venis al ĝia menso. Ĝi fervore provis: – M... mia boato... renversiĝis. Mi remis kaj...

– Li remis! – Progue puŝspiris. Corliss sentis rankoron en la voĉo de la potenca nederlandano, kvazaŭ tiu ĉi klarigo insultus lian inteligenton. – Vi fia mensogulo! Li remis kelkmil mejlojn de la plej proksima haveno! Kion vi artifikas, kion? Kiun vi provas trompi?

– Trankviliĝu, Progue! – Corliss interrompis. – Ĉu vi ne vidas, kio okazis al ĉi tiu ulo?

Li levis sian majestan, imponan figuron de la seĝo kaj ĉirkaŭiris la tablon. Li prenis mantukon de la hoko kaj ĵetis ĝin al la fremdulo.

– Jen, varmiĝu.

Li turnis sin al la sidantoj ĉe la tablo:

– Ĉu vi ne vidas, ke li travivis inferon? – li diris duonakuze. – Nur pensu, li naĝis en ĉi tiu ŝark-infektita akvo kaj hazarde trafis sur nian insulon. Li certe preskaŭ freneziĝis. Tial li iom kapturniĝis, perdis sian memoron. Oni nomas ĝin amnezio. Jen kelkaj sekaj vestaĵoj.

Li tiris paron da malnovaj pantalonoj kaj dikan grizan ĉemizon de la hoko kaj rigardis, dum la fremdulo pene luktis kun ili.

– Rigardu – iu diris – li surmetas siajn pantalonojn inverse! – Do vi mem vidas – Corliss diris severe, kiam la fremdulo hezite korektis sian eraron, – ke li ankoraŭ ne resaniĝis. Li eĉ forgesis kiel surmeti siajn vestojn. Estas bone, ke li almenaŭ komprenas, kion oni diras al li. Venu ĉi tien – li diris al la fremdulo – sidiĝu kaj manĝu ion varman. Ĝi faros al vi bonon post tio, kion vi travivis.

...La sola neokupata seĝo estis rekte kontraŭ Progue. La fremdulo sidis tie necerte kaj — same necerte — tiris al si plenan teleron, kiun la kuiristo metis antaŭ ĝin; ĝi uzis tranĉilon kaj forkon, same kiel ĝi observis, ke aliaj faras tion.

– Mi ne ŝatas la vizaĝon de tiu ulo! – Progue murmuris sub sia spiro. – Tiuj liaj okuloj! Li eble nun estas mense handikapita, sed mi vetus, ke ili ĵetis lin eksterŝipflanken el iu preterpasanta ŝipo. Tiuj liaj okulegoj – ili eĉ donas al mi frostotremojn!

– Jam silentiĝu! – Corliss muĝis en subita kolero. – Neniu el ni respondecas pri sia aspekto, pro kio vi devus danki Dion."

– Ba! – Progue murmuris ion alian mallaŭte, sed nur la individuaj vortoj atingis la orelojn de Corliss: – Se mi estus la estro… kredu min, ĉi tiu ŝipanaro… Diabla eraro… kiam mi ne fidas iun, tio estas certa… probable maato de iu vaporŝipo… ili ne povis elteni lin, do ili forĵetis lin eksteren…

– Absolute ne! – Corliss deklaris kategorie. – Neniuj vaporŝipoj kursadas ĉi tie. Tute ne estos iu ajn vaporŝipo ĉi tie ĝis la nia alvenos, en kvin monatoj. La klarigoj de la viro, kvankam neklaraj, tamen sufiĉas. Li naĝis boate. Vi scias same bone kiel mi, ke estas kelkaj pli grandaj insuloj sude de ni kun maldensa indiĝena loĝantaro kaj kelkaj blankuloj. Li povus esti alnaĝinta de tie.

– Jeee! – La fortika vizaĝo de Progue ruĝiĝis malbele. Corliss rekonis tiun strion de obstineco, kiu foje igis la potencan nederlandanon neeltenebla. – Mi ne ŝatas lin. Ĉu vi aŭdas min, du?

La fremdulo levis la okulojn al li; ĝi sentis obtuzan koleron ŝveliĝi en ĝi. En la malamikeco de la viro, en lia suspektemo, ĝi ekvidis danĝeron, la minacon, ke ĉiu ĝia movo estos observata. Ĝi sentis furiozan malamon sufoki ĝin.

– Jes – ĝi ekgrumblis – Mi aŭdas vin!

Tiam ĝi eksaltis sur siajn krurojn. Per fulmrapida movo, ĝi etendis la manon trans la tablon, kaptis Progue-on je la reverso de lia ĉemizo, kiu malfermiĝis ĉe la dika kolo – kaj ektiris!

La nederlandano ekĝemis pro kolero kiam ŝtalaj muskoloj levis lin supren, frapis lin kontraŭ la tablon, kaj per unu vasta movo ĵetis lin kapantaŭe ekster la pordon.

Kelkaj pladoj klake falis sur la cementan plankon, sed faritaj el forta argilo, ili restis nerompitaj.

Iu viro diris kun admiro en sia voĉo:

– Li eble estas malfortmensa, sed nun mi kredas, ke li povus tranaĝi tiun distancon.

Meze de la morta silento, la fremdulo sidiĝis kaj daŭrigis manĝi. En ĝia menso kirliĝis murda deziro salti sur tiun konsternitan viron kaj disŝiri lin en pecetojn. Kun grandega peno, ĝi bridis ĉi tiun sovaĝan, ardantan deziron. Ĝi komprenis, ke ĝi impresis ĉi tiujn fortajn homojn.

La silento pezis forte al Corliss. La flav-oranĝa lumo fluanta de la lampoj pendantaj de la plafono ĵetis strangan, fantoman brilon sur la streĉitajn vizaĝojn de la viroj kolektitaj ĉirkaŭ la krude tajlita ligna tablo. Li apenaŭ konsciis, ke matena lumo elfluetas tra la fenestro maldekstre, disverŝiĝante kiel obtuza flako sur la planko.

De ekstere venis la sono de skrapado: Progue furioze skrapis for la kotkruston. Estis sento de kolero miksita kun furiozo, la furiozo de perforta, senbrida naturo nun freneziĝanta pro hontigo. Corliss sciis, ke la nederlandano estis neantaŭvidebla. Kapabla je ĉio.

Li retenis sian spiron por momento kiam la sulkigita vizaĝo de Progue aperis en la pordo. La viro enpaŝis internen, lia potenca korpo superstaris la ĉirkaŭaĵon.

– Ne komencu denove, Progue – Corliss diris akre, laŭte, ordontone – se vi volas konservi mian respekton.

La nederlandano rigardis lin kolere, lia vizaĝo malhela kaj minaca.

– Mi ne komencas ion ajn. Io trafis min. Sed mi daŭre ne ŝatas liajn okulojn. Jen ĉio.

Li ĉirkaŭiris la tablon. Estas strange, pensis Corliss, ke malgraŭ la facileco, per kiu ĉi tiu fremdulo subigis lin, la giganto ne perdis sian aŭtoritaton en la okuloj de la aliaj. Ne ŝajnis, ke Progue retiriĝis pro timo, ĉar estis tro evidente, ke li ne konas tiun ĉi senton.

Sidiĝinte, Progue tusis kaj komencis ŝoveli manĝaĵon en sian buŝon kun furioza rapideco. Corliss ripetis la suspiron de malŝarĝiĝo, kiun la aliaj viroj ellasis: apenaŭ aŭdebla, kiel malforta siblo. En ilia imago, ili jam povis vidi la kuiristan kabanon disŝirita en pecojn.

Unu el la viroj – malhelhaŭta franco, Perratin – ekparolis rapide, kaj lia hasto mem indikis, ke li pli interesiĝis pri rompado de la streĉiĝo ol pri dirado de tio, kion li devis diri:

– Estro, mi opinias, ke du el ni devus iri kaj vidi, ĉu tiu bestio, kiun ni vidis hieraŭ, jam elnaĝis. Mi ĵuras, kaj le bon Dieu estas mia atestanto, ke mi trafis ĝin rekte inter la okulojn.

– Kia bestio? – demandis alta, osta viro kun longa vizaĝo, de la fino de la tablo.

– Pri kio vi parolas?

– Oni vidis ĝin de boato numero du – Corliss klarigis koncize. – Perratin rakontis al mi pri ĝi hieraŭ vespere, sed mi estis tro dormema. Iu grandega monstro kun naĝiloj kiel rajo.

– Sacre du Nom! – ekkriis Perratin. – Rajo estas milda ŝafido kompare kun tiu kreitaĵo. Ĝi estis tute grizblua, do apenaŭ videbla, kaj havis longan, minacan ŝarkan muzelon kaj voston – Li subite interrompis. – Kio estas al vi, Saĝulo? Vi ŝveligas viajn okulojn kvazaŭ vi jam renkontis tian monstron antaŭe.

– Ne, sed mi aŭdis – la alta, osta anglo respondis malvolonte.

Estis io stranga en la tono de liaj vortoj. Corliss ekrigardis lin atente. Li sentis profundan respekton por Saĝulo Stapley. Oni diris, ke li diplomiĝis ĉe universitato. Lia pasinteco estis vualita de mistero, sed nenio speciala estis pri tio: ĉiu viro ĉi tie havis ian pasintecon.

– Eble vi ne scias tion, Perratin – Stapley daŭrigis – sed la kreitaĵo, kiun vi priskribis, estas la natura formo de la mita reganto de ŝarkoj. Mi neniam pensis, ke mi aŭdus iam, ke ĝi efektive ekzistas...

– Pro Dia Kompato! – iu entrudiĝis – ĉu ni aŭskultu ĉi tiun sensencaĵon pri indiĝenaj superstiĉoj? Daŭrigu, Perratin.

La franco rigardis la ostan Stapley-on kun la muta respekto, kiun li kaj kelkaj aliaj dividis por la viro. Ĉar Stapley restis silenta, sendube mergita en pensoj, Perratin diris:

– Denton vidis lin unua. Vi rakontu al ili pri tio, Denton. Denton estis malalta viro kun viglaj malhelaj okuloj. Li parolis, kiel kutime, per rapida, intermita voĉo:

– Do, kiel Perratin diris – li daŭrigis – ni sidis en la boato; grandega peco da viando pendis en la akvo kiel logilo. Ni devis preni malhelan viandon hieraŭ, vi scias tion. Vi ankaŭ scias kiel timemaj ŝarkoj estas kiam ili vidas malhelan viandon. Kaj tiel estis: ili rondiris ĉirkaŭe, preskaŭ freneziĝante pro la odoro, sed timigitaj ĉar la viando estis malhela. Ni kalkulis ĉirkaŭ dek kvin da ili. Subite, mi ekvidis ekbrilon en la akvo – kaj elnaĝis ĉi tiu monstro. Aldone ĝi ne estis sola: ĝin akompanis grupo de martelkapŝarkoj, la plej grandaj, plej danĝeraj ŝarkoj, kiujn mi vidis en mia vivo. Grandegaj, potencaj, longaj bestoj kun tiaj malicaj muzeloj, vi scias, kaj korpoj kiel torpedoj. Ni pafis kelkajn el ili, do vi ĉiuj povis vidi ilin. Ĉiukaze, ĉi tiu grandega, naĝila monstro naĝis inter ili kiel reĝo. Mi scias, ke nenio estas nekutima pri tio. Ni jam antaŭe vidis spadfiŝojn naĝantajn kun ŝarkoj, kaj diversajn aliajn ŝarkojn algluiĝantajn kune kvazaŭ ili scius, ke ili estas parencaj. Kvankam, verdire, mi neniam vidis rajon inter ŝarkoj, kaj ili ja apartenas al la sama familio.

Ĉiukaze, la monstro estis tie, tiel granda kiel roko. Ĝi haltis kaj rigardis la logilon en la akvo, kaj poste, kvazaŭ por diri, "Nenio timinda!", ĝi plonĝis rekte al ĝi. Kaj tiam la tuta ŝarkaro alnaĝis kaj komencis ŝiri la viandon diable – jen ĝuste tion ni atendis.

Corliss rimarkis, ke la fremdulo rigardis Denton-on atente, kvazaŭ ravite. Por mallonga momento, li ekkomprenis la abomenon de Progue. Li tamen superis ĝin kaj diris: – Denton volis diri, ke, tion ni malkovris, kiam ŝarkoj atakas, ilia timo malaperas, sendepende de la nombro de iliaj kamaradoj mortigitaj. Nia tuta laboro ĉi tie – ni insidas ilian nekredeble fortan haŭton – eblas per tio.

La fremdulo rigardis lin kvazaŭ por montri, ke ĝi komprenis. Denton daŭrigis:

– Ĝuste tio okazis al ni. Tuj kiam la akvo trankviliĝis, ni komencis eltiri ilin eksteren...

– Tiam mi rimarkis – Perratin interrompis senpacience – ke ĉi tiu giganto naĝis flanken kaj rigardis nin… aŭ almenaŭ, tiel ĝi aspektis. Mi diras al vi, ĝi nur kuŝis tie, rigardante nin per tiu malvarma, persista rigardo, tute trankvila. Mi trafis lin rekte inter la okulojn. Ĝi baraktis kiel pikita mulo kaj sinkis en la profundon kiel plumba pezilo. Mi diras al vi, estro, mi trafis ĝin. Ĝi certe jam elnaĝis. Du el ni devas iri tien kaj treni ĝin.

– Hm! – Corliss sulkigis la brovojn, lia forta, veterbatita vizaĝo malsereniĝis. – Ni povas sendi nur unu. Vi devas preni malgrandan boaton.

La monstro komencis rigardi Perratin-on. Ĝi tremis pro ekscita, interna tremo de la sia tuta sovaĝa naturo. Estis la homo, kiu pafis la armilon kaj donis al ĝi duonsvenigantan baton. Ĝi sentis ĉiun nervon tremi en si pro tiu pasema, terura rememoro pri la ŝanceliga doloro de la bato al la kapo. Sovaĝa impulso ĵeti sin al la viro trafluis ĝin. Pene, ĝi subpremis ĉi tiun frenezan deziron kaj diris malfortvoĉe:

– Mi volonte irus kun li. Tiel mi povus perlabori mian manĝaĵon. Mi povas helpi kun iu ajn fizika laboro.

– Dankon – respondis Corliss. Li esperis, ke post ĉi tiu bonintenca oferto de la fremdulo, Progue sentus sin prave embarasita... – Ho, ĉeokaze: ĉar ni ne scias vian veran nomon, ni nomos vin 'Jones'. Nun, knaboj, ni iru! Ni havas malfacilan tagon antaŭ ni!

* * *

Ĉi tio estas pli facila ol mi supozis – la monstro pensis intense sekvante la fiŝiston en la vapora krepusko de frua tagiĝo. Ĝi sentis kapturnon pro la febro de volupto, kiu konsumis ĝin. Ĝiaj streĉitaj, ŝtalaj muskoloj tremis pro inferna ĝojo ĉe la nura penso pri kio okazos al ĉi tiu homo kiam ili restos solaj en la malgranda boato.

Tremante pro ondo de sangavido, ĝi sekvis la virojn – tra la milde fleksiĝanta herbo, tra la malhela, nebulkovrita tereno, ĝis la punkto kie terkornico atingis la grizajn akvojn de la laguno. Longa, malalta formo apenaŭ videbliĝis tie, kiu baldaŭ dissolviĝis en unuetaĝan lignan ŝedon kun platformo etendiĝanta al la akvo.

La konstruaĵo odoris je fetoro. Kiam la unua ondo de penetranta, akra odoro trafis la nazotruojn de la monstro, ĝi haltis konsternite. Mortinta ŝarko! La akra odoro de putranta fiŝo. Konfuzita, ĝi denove antaŭeniris. Ĝia kapo turniĝis pro la amaso da trudemaj pensoj, kaj dum la fetoro plifortiĝis, ĉi tiu fluo de malsanaj pensoj fariĝis pli kaj pli nekontrolebla, pli impeta kun ĉiu pasanta momento.

Ĝi fiksis sian varman, fajran rigardon sur la dorsojn de la irantoj. Ĝi batalis kontraŭ la diabla tento salti sur la plej proksiman, enpremi siajn akregajn dentojn en lian molan kolon, kaj poste ataki la sekvan – disŝiri lin per kruela, murdema forto antaŭ ol la aliaj povus resaniĝi.

Kaj kiam ili fine komprenos kio okazis… Ĝi grumblis neaŭdeble, kun sovaĝa malamo. Ĝi preskaŭ malvenkis sian sangavidon; ĝi sentis ĉiun nervon pulsi per ĝi, tiel fascinita ĝi estis per la penso pri pogromo inter ĉi tiuj viroj kaj la senintestigo de iliaj delikataj homaj korpoj.

Reveno al la realeco forpelis ĉi tiun frenezan tenton. Ĝi rememoris, ke ĝi mem nun posedas malfortan homan korpon. Ataki ĉi tiujn fortajn, spertajn virojn ĉi tie sur ĉi tiu platformo estus memmortigo.

La monstro ektremis. Ĝi ekvidis, ke Perratin retiriĝis kaj nun iras apud ĝi.

– Ni iros ĉi tien, Jones – li diris. – Tio estas bona nomo por vi. Revelanta nenion – kiel Perratin. Ni prenos tiun malgrandan boaton de ĉi tie. Ni devos multe remi. Ni devas direktiĝi okcidenten. La plej bona vojo por eliĝi de ĉi tie. Kelkaj danĝeraj rokoj dividas la lagunon en kelkajn sekciojn; ni devas naĝi malrapide ĉe la bordo por preterpasi ilin, poste eliĝi tra rompo en la rompiĝantaj ondoj. Ha, ha, tio estas amuza! Rompo en la rompiĝantaj ondoj. Ĉu vi komprenas, Jones?

Amuza – la monstro pensis. – Amuza! Kio estas amuza, kial? Ĝi scivolis, ĉu ili atendis, ke ĝi respondu ĉi tiun duon-deklaron, duon-demandon. Ĝi sentis kreskantan streĉon, pensante ke se ĝi ne respondos, la viro eble komencos suspekti ion – kaj ĝuste nun, kiam li jam eniras la kaptilon. Ĝi malstreĉiĝis kiam la malhela, malalta viro metis la remilojn en la boaton kaj vokis: – Eniru. Nu, eniru nun!

* * *

Estis daŭre ankoraŭ mallume, sed la ondoj alprenis nuancon de eksterordinare bela bluo; la tagiĝo grimpis pli kaj pli alten, la orienta ĉielo heliĝis ĝis la tuta horizonto estis blindigita de la leviĝanta suno.

Kaj subite la unua sunradio ekbrilis sur la akvo. Perratin diris:

– Eble vi ŝatus preni la remilojn nun? Du horoj estas pli ol sufiĉe por unu!

Kiam ili frotis unu la alian en la mallarĝa boato, interŝanĝante lokojn, la monstro pensis emfaze: – Nun!

Sed ĝi retenis sin. Ili estis tro proksime al la insulo: ĝi ripozis malantaŭ ili sur sia akva lito, brilante kiel smeraldo en platena kadraĵo sur la fono de la suno. La tuta oceana mondo estis lumigita kiel impona, grandioza spektaĵo – kun ruĝa, fajra globo reganta super ĝi, nun ripozanta per sia plena cirklo sur la ondanta akva horizonto.

– Mon Dieu! – ekkriis Perratin. – Ŝarkoj svarmegas tie! Mi certe vidis pli ol dudek dum la lastaj du minutoj! Niaj homoj devas alnaĝi ĉi tien hodiaŭ.

Li fingrumis la longan fusilon, kiun li tenis en siaj manoj.

– Eble mi devus pafi kelkajn? Ni povus haŭli ilin; mi kunportis sufiĉe da ŝnuro.

Vigla ŝoko skuis la monstron: la viro havis armilon! Subita alarmo ekmovis lian nervan sistemon. Tio tute ŝanĝis la situacion. Diable ŝanĝis! Ĝi eksentis ondon da kolero kontraŭ si mem traflui ĝin pro tio, ke ĝi tiel fervore transprenis la remilojn, lasante la manojn de la viro liberaj. Ĝi frakasis ĝian certecon, ke la viro estos facila predo.

* * *

La suno jam estis alte en la ĉielo, kaj la insulo estis malhela punkto en la senlimaj akvoj de la oceano, kiam Perratin diris,

– Ĝi estas ie ĉi tie. Malfermu viajn okulojn, Jones! Krom se tiuj diablaj ŝarkoj ĝin formanĝis. Hej, atentu, ne skuu la boaton!

Lia voĉo, strida pro timo, ŝajnis veni de tre malproksime. Ankaŭ lia figuro ŝajnis al la monstro malproksima, soliĝinta ĉe la pobo de la boato. Malgraŭ tio, la monnstro vidis ĉion kun supernatura klareco.

La malhelhaŭta vizaĝo de la malgranda viro, liaj vangoj nuancitaj per nenatura paleco sub lia sunbruno, liaj okuloj larĝe malfirmaj, vagantaj. Liaj manoj rigidiĝis, tamen li daŭre tenis la fusilon.

– Kion diable vi provas fari? Ŝarkoj svarmas en ĉi tiu loko! Sacre du Nom, diru ion kaj ĉesu rigardi min per tiuj teruraj okuloj...

La fusilo elfalis el liaj manoj; li kaptis konvulsie la boatflankon. Sovaĝe grumblante, la monstro ĵetis sin sur lin kaj, per unu rapida movo, kun nehaltigebla forto, ĵetis lin trans la flankon de la boato.

La akvo ekkirliĝis; longaj, malhelaj, cigaroformaj siluetoj elsaltis el la profundaĵo. Sango miksiĝis kun la bluo de la akvo. La monstro prenis la remilojn.

Ĝi tremis pro ekscito, superfortita de brulanta sento de kontento. Sed nun oni devis pensi pri klarigoj. Revenante al siaj sentoj, ĝi mergiĝis en pensojn. Ĝi remis direkte al la insulo dormanta en la varma brilo de la milda matena suno.

* * *

Ĝi revenis tro frue! La suno estis meze de la ĉielo super la kvieta, dezerta lando. La kuiristo estis ie proksime, sed neniuj sonoj atingis la orelojn de la monstro. La boatoj de la fiŝkaptistoj estis ekster vidatingo, malantaŭ la blua akva horizonto, kiu tremis malforte kontraŭ la lazura nebulo de la ĉielo.

Atendado estis torturo. La sekundoj kaj minutoj de tiu ŝajne eterne longa posttagmezo treniĝis kun mortiga malrapideco. La monstro nervoze promenis laŭlonge de la bordo; poste kuŝis, konsumata de angoro, en la verda herbo, en la ombro de palmoj, konfuzita de freneza kaoso de pensoj, diversaj planoj, nekontroleblaj sentoj plenaj de murdema volupto, kaj la konstanta, maltrankvila ripetado de la klarigoj, kiujn ĝi pretigis por si.

Ĝi ekaŭdis la klakon de pladoj en la barako de la kuiristo. Ĝia pulso plirapidiĝis; ĝia unua impulso estis rapidi tien kaj mortigi la homon. Sed ruzeco tenis ĉi tiun sovaĝan deziron sub kontrolo. Estus pli bone iri tien kaj testi sian klarigon sur la kuiristo – sed ĝi forlasis ankaŭ tiun ideon.

Fine, la fiŝkaptistoj revenis; iliaj boatoj trenis longajn vicojn da mortaj ŝarkoj.

La monstro rigardis ĝin per ardaj, senkompataj okuloj. Tiel sovaĝa furiozo ŝiris ĝin, ke, en atako de frenezo, ĝi pensis nur pri salto malsupren al la boatoj kaj dispremo de tiuj viroj per potencaj batoj kiel ramo.

Kaj tiam Corliss elboatiĝis, kaj la monstro aŭdis sian propran sufokitan voĉon, kaj poste la voĉon de Corliss, krianta nekredeme:

– Ĝi atakis vin!? La monstro kun naĝiloj atakis la boaton kaj mortigis Perratin?

Corliss vidis kiel tra nebulo la aliajn virojn, haste elirantajn el la boato kaj kriegantajn demandojn. La suno, malalta okcidente, brilis rekte en liajn okulojn; li duone fermetis ilin, starante sur la provizora ligna doko. Instinkte, li disigis siajn krurojn, kvazaŭ preparante sin por surdiga bato. Li rigardis la maldikan, mornan vizaĝon de la fremdulo, kun ĝiaj strangaj okuloj, la neregula formo de potenca makzelo, kaj aglecaj trajtoj. Neatendite, stranga malvarmo kaptis lin, rampante laŭ lia spino kaj en lian cerbon, kie ĝi trovis lokon en formo de glacibloko.

Ne, tio ne estis timo de morto. Li jam renkontis morton antaŭe, la teruran morton. Li aŭdis pli ol unufoje kio okazis al homoj, kiujn li konis – kaj ĉi tiuj rakontoj malklarigadis la menson. Li sentis, ke iutage la sorto turnos sin kontraŭ li kaj skribos tragedian epilogon al lia propra vivo. Pli ol unufoje, li sentis tremon de teruro, kiam ŝajnis al li, ke la fino jam alproksimiĝas.

Ne, ĝi ne estis timo de morto, sed sento de nerealeco, kompleta nekredemo, kaj kreskanta, turmenta malfido al ĉi tiu... Jones, kreskanta dolore. Kiam li fine devigis sin paroli, lia voĉo estis raŭka kaj akra:

– Kial Perratin ne pafis tiun inferan bestaĉon? Kelkaj kugloj kaj ĝi estus...

– Sed li ja pafis! – la fremdulo haste interrompis, plibeligante sian rakonton per ĉi tiu nova detalo. Ĝi ne pensis pri la fusilo ĝis nun, sed se Corliss volas, ke Perratin estis pafanta, tiel estu. Ĝi daŭrigis haste: – Ni ne havis ŝancon! La monstro frapis la boaton tiel forte, ke Perratin estis ĵetita ekster la boatflankon. Mi provis eltiri lin, sed estis jam tro malfrue. La monstro trenis lin subakven. Mi timis, ke ĝi provos ataki la boaton denove, do mi kaptis la remilojn kaj naĝis al la insulo. La kuiristo povas konfirmi, ke mi revenis ĉirkaŭ tagmezo.

Staranta malantaŭ Corliss, Progue ekridis, lia raŭka, morna, tondranta rido ekskuis la malfruan posttagmezan aeron.

– El ĉiuj neverŝajnaj rakontoj, kiujn mi iam aŭdis – li diris – la sensencaĵo de ĉi tiu ulo estas la plej malagrabla! Mi diras al vi, Corliss, estas io kaŝita malantaŭ ĝi, ke la unuan fojon, kiam ĉi tiu fremdulo restas sola kun unu el niaj homoj, murdo tuj okazas. Jes, ĝuste murdo!

Rigardante la potencan figuron de la nederlandano, Corliss pensis, ke li mem devas aspekti ĝuste kiel Progue: malgaja, morna kaj suspektema. Estis strange, sed la fakto, ke Progue esprimis per vortoj la pensojn, kiuj ekestis en lia propra menso, igis lin kompreni, kiom freneza kaj absurda ĉi tiu akuzo estas. Murdo! Ridinde!

– Progue – li diris akre – vi devas lerni fermi vian buŝon. Ĉi tio estas absurda!

La monstro rigardis la nederlandanon; ĝiaj muskoloj sensentiĝis, ĝia korpo sentis sin fremda, kaj ĝi sentis nur egoisman senton de kontrolo super la situacio; senton tiel fortan, ke por momento ĝi estis nekapabla eĉ koleri.

– Mi ne volas disputi kun vi – li diris. – Mi mem scias, ke tio, kio okazis, aspektas suspektinda, sed rememoru, ke Perratin priskribis al ni iun nekonatan, danĝeran specion de ŝarko. Kial mi estus murdinta tute fremdan ulon? Mi...

Ĝi paŭzis, ĉar Progue staris kun sia dorso turnita, rigardante malsupren al la boato, sur kiu ĝi kaj Perratin estis fornaĝintaj. Ĝi estis alligita ĉe la fino de la doko, kie Progue nun staris, rigardante malsupren al ĝi. Subite, li saltis en la boaton. La monstro retenis sian spiron kiam la nederlandano malaperis el la vido, malantaŭ la rando de la ĝeto. Ĝia unua instinkto estis kuri tien kaj vidi, kion li faras tie, sed ĝi ne kuraĝis.

– Estas vere, Progue – diris Corliss. "Vi estas diable rapida kun viaj suspektoj. Kiaj motivoj…"

La monstro ne aŭskultis la sekvaĵon. Ĝia menso estis en tumulto. Ĝi rigardis, ŝokita, dum la nederlandano rektiĝis, tenante la brilantan fusilon en siaj manoj. Li tiris ion el la fusilo – brilantan ŝtalan objekton.

– Kiom da kugloj Perratin pafis? – li demandis mallaŭte.

La monstron kaptis teruro. Ĝi sciis, ke Progue certe havis kialon por starigi la demandon. La atendanta streĉiteco sur lia vizaĝo tion esprimis. Kaptilo! Sed kia?

– Nu… du… tri – ĝi balbutis. Ĝi reakiris kontrolon per grandega peno. – Tio signifas, du. Jes, du. Poste tiu naĝila fiŝo batis la boaton, kaj Perratin ellasis la fusilon kaj…

– Ĝi silentiĝis! Ĝi silentiĝis, ĉar ĝi ekvidis minacan, malican, triumfan, mokan rideton sur la vizaĝo de Progue.

– Do kiel okazis – lia voĉo estis klara, profunda kaj karesa – ke eĉ unu kuglo ne estis pafita el la ŝargilo de tiu ĉi aŭtomata fusilo? Kiel vi klarigas tion, sinjoro Rizulo-Fremdulo-Jones – Lia voĉo eksplodis per subita kolero: – Vi diabla murdinto!

Corliss spertis strangan senton, ke ilia trankvila, sekura insulo subite komencas forgliti de sub liaj piedoj. Ĝi estis sento tiel timiga kaj deprima, tiel sangfrostiganta, kvazaŭ ĉi tiu malgranda grupo da viroj tute ne starus sur insulo, sed sur delikata, ligna, sendefenda platformo meze de malamika oceano. Ĉi tiun malsanan senton intensigis la fakto, ke la longa, malalta konstruaĵo tute obskuris la verdan, sekuran teron. Nur tremantaj ombroj restis sur la malheliĝanta akvo. Lia koro tordiĝis pro neesprimebla melankolio pro la konstanta, persista plaŭdado kontraŭ la lignaj traboj, kiuj subtenis la platformon.

La vortoj de Progue havis nenian sencon. La potenca korpo de la nederlandano minacis antaŭ li, kun tigrosimila rideto sur lia vizaĝo, malbonaŭgura kaj furioza. Dum momento, Corliss imagis la hororon de la fortika, malhela franco disŝirata de kirasa monstro el la profundoj. Sed ĉio alia havis nenian sencon.

– Ĉu vi freneziĝis, Progue?! – li diris laŭte. – Kial pro ĉiuj diabloj de la oceano Jones mortigus unu el ni?

La monstro rapideme uzis la okazon.

– Ŝargilo? Mi ne komprenas, pri kio vi parolas! – ĝi demandis, konfuzite.

La nederlandano alproksimigis sian virbovan vizaĝon al la maldika, necedema, perpleksa vizaĝo de la fremdulo.

– Jes! – li murmuregis. – Ĝuste tio perfidis vin, ĉar vi ne sciis, kio estas aŭtomata fusilo. Nu, ĝi havas ŝargilon da kugloj – ĉi tiu enhavas dudek kvin, kaj neniu el ili estis pafita.

La kaptilo, en kiun ĝi sin metis, klakfermiĝis per siaj ŝtalaj makzeloj. Sed nun, kiam ĝi jam sciis la danĝeron, la necerteco kaj konfuzo malaperis. Nur singardo kaj profunda bedaŭro restis.

– Mi ne scias, kiel tio okazis – ĝi diris malafable. – Li pafis dufoje. Se vi mem ne scias, kiel tio okazis, tiam mi ne povas helpi vin. Mi ripetas, mi havas neniun kialon mortigi iun el vi. Mi...

– Mi povas diveni, kiel tio okazis. – Alta, svelta Saĝulo Stapley puŝis sin preter la grupon da viroj, kiuj staris en morna silento. – Perratin verŝajne pafis dufoje – per kugloj el malnova ŝargilo. Li havis nur tempon enigi novan, sed estis jam tro malfrue. Jones eble estis tiel ekscitita, ke li eĉ ne rimarkis, kion Perratin faris.

– Jones ne estas iu, kiu ekscitiĝas – Progue murmuris sub sia spiro, sed lia voĉo enhavis malvolontan akcepton de tia klarigo.

– Tamen restas unu demando, kiu ne povas esti klarigita tiel facile – Stapley daŭrigis malvarme. – Konsiderante ke ŝarkoj povas moviĝi je rapidecoj ĝis sepdek mejloj hore, estas neeble ke ili renkontis ĝin ie ajn proksime al la sama loko kiel hieraŭ.Alivorte, Jones mensogas kiam li asertas, ke ili estis vidintaj ĉi tiun specifan estaĵon. Krom se… – li hezitis.

– Krom se kio? – Corliss interrompis.

La Saĝulo daŭre hezitis. Fine, li diris, preskaŭ kontraŭvole:

– Mi revenas al mia punkto: krom se temas pri la reganto de ŝarkoj!

Li daŭrigis, haste, antaŭ ol iu ajn povis paroli: – Nur ne nomu ĝin neverŝajna. Mi mem scias tion. Sed ni velis la Sudajn Marojn dum jaroj kaj renkontis aferojn, kiuj estas neklarigeblaj. Eksterordinara, neracia renverso okazis en nia pensmaniero. Mi scias, ke el scienca perspektivo, mi fariĝis superstiĉa naivulo. Sed mia vidpunkto defias tiun juĝon. Mi kredas, ke reale mi atingis staton de harmonio kun ĉi tiu mistera mondo, kiu ĉirkaŭas nin. Mi povas vidi, senti kaj rekoni aferojn, pri kiuj okcidentanoj estas blindaj.

Tra la jaroj, mi vojaĝis al dezertaj lokoj, aŭskultante la muĝadon de ondoj sur malproksimaj bordoj. Mi rigardis la sudan lunon kaj estas impresita de la senfineco de la akva elemento – praa, eterna.

Ni blankuloj invadis ĉi tiun mondon per propra al ni granda bruo, sur niaj motorboatoj, kaj konstruis niajn urbojn ĉe la rando de la akvo. Iluziaj urboj! Elvokante pensojn pri Pasemeco en la koro mem de la Senfineco. Vi scias same bone kiel mi, ke ili ne eltenas la teston de la tempo. Iam ne plu estos blankuloj en ĉi tiu parto de la mondo, nur insuloj kaj insulanoj, la oceano kaj la mondo de la oceano.

Jen kion mi celas: mi kutimis sidi apud la fajroj de la indiĝenoj kaj aŭskulti iliajn antikvajn rakontojn pri la regantoj de ŝarkoj kaj la diversaj formoj, kiujn ili alprenas en la akvo. Tio estus konforma. Mi diras al vi, Corliss, tio kongruas kun la priskribo de ĉi tiu kreitaĵo! Komence, mi ekpensis, ke, juĝante laŭ la priskribo, ĝi tute ne povus esti ŝarko. Sed poste, kiam mi komencis pripensi ĝin, mi fariĝis pli kaj pli maltrankvila.

Ĉar, vidu, la reganto de ŝarkoj povas alpreni la formon de homo! Kiel alie vi povas klarigi la fakton, ke homo alvenas ĉi tien, sur insulon milojn da mejloj for de la plej proksima haveno. Jones estas...

Lin interrompis laŭta, indigna voĉo, mordanta pro ironio – al la surprizo de Corliss – la voĉo de Progue:

– Ĉesu kun ĉi tiuj idiotaj superstiĉoj, Saĝulo! Vi pli bone iru malsekigi vian kapon. Mi ne ŝatas la konduton de ĉi tiu ulo, mi ne ŝatas liajn okulojn, mi ne ŝatas ion ajn pri li! Sed se mi devus engluti tian sensencaĵon…

– Ĉesu jam paroli tiom multe, ambaŭ – diris Denton. Corliss vidis, ke la viro staras ĉe la rando de la konstruaĵo, el kie oni povis vidi parton de la insulo. – Se vi venas ĉi tien kaj vidas tion, kion mi vidas, vi fine ĉesos elbuŝigi kion ajn vi pensas. Tie, laŭlonge de la bordo, estas indiĝena boato naĝanta al ni. Nun vi havas pruvon, ke Jones povus esti veninta ĉi tien per boato!

* * *

La indiĝeno estis belstatura, brunhaŭta junulo. Li tiris sian kanuon sur la rokan bordon de ĉi tiu parto de la insulo kaj alproksimiĝis kun larĝa rideto, kun la natura amikeco de insulano al blankuloj. Corliss ridetis reen al li, sed liaj vortoj estis direktitaj al Progue kaj "Jones".

– Denton pravas... kaj kredu min, Jones, mi bedaŭras pro ĉiuj malagrablaĵoj, kiujn ni kaŭzis al vi.

"Jones" akceptis la pardonpeton per eta kapjeso. Sed li ne malstreĉiĝis. Li obstine rigardis la alproksimiĝantan indiĝenon. Li tuta rigidiĝis, sentante glacian malvarmon je la penso pri tio, ke la insulanoj havas la eksterordinaran instinkton.

Preskaŭ senkonscia pro maltrankviliĝo, li sukcesis duonturni sin ĝuste kiam la indiĝeno haltis kelkajn paŝojn antaŭ Corliss. Parte ŝirmita de grupo da viroj, li surgenuiĝis, ŝajnigante ligi sian ŝulaĉon. Li aŭdis la voĉon de Corliss parolanta en unu el la insulaj dialektoj:

– Kio vin alportas ĉi tien, amiko?

La junulo respondis per malalta, melodia voĉo, karakteriza por homoj de tiu ĉi raso:

– Ŝtormo venas, blanka frato, kaj mi estis malproksime sur la maro. La ŝtormo venas de mia hejma tero, do mi serĉas ŝirmejon ĉi tie. Mi...

Li paŭzis. Corliss rimarkis, ke la indiĝeno rigardas Jones-on per larĝe malfermitaj okuloj.

– Ĉu vi konas lin? – li demandis.

La monstro ekleviĝis kiel tigro en kaptejo. En la glacia rigardo, kiun li fiksis en la okulojn de la indiĝeno, estis nuancita de senkompata, nesuperebla krueleco. Mortiga malamo ŝajnis ligi tiuj ĉi du per nevidebla fadeno. La insulano malfermis la buŝon, provis ion diri, lekis siajn sekajn lipojn, poste turnis sin kaj komencis blinde kuregi reen al la boato.

– Kio diable! – Corliss ekkriis. – Hej, revenu!

La indiĝeno eĉ ne rerigardis. Lastspire li atingis sian boaton. Per unu rapida movo, li puŝis ĝin en la akvon kaj saltis enen. En la kreskanta mallumo, li komencis remi furioze, indiferenta pri la danĝero, tra la kurbiĝema pado de profunda akvo, serpentumanta inter la rokoj, kiuj faris la lagunon ĉi tie kaptilo por neatentaj ŝipveturistoj.

– Progue, konduku la ceterajn homojn al la tenejo! – Corliss ordonis. Poste li kriis laŭtvoĉe: – Hej, vi stultulo! Vi ne povas fornaĝi dum la ŝtormo! Ne timu, ni ne lasos iun ajn vin malbonfari!

La indiĝeno certe aŭdis lin, sed en la mallumo estis neeble vidi ĉu li eĉ rerigardis. Corliss turnis sin al "Jones," lia vizaĝo malmoliĝis.

– Estas tute evidente – li diris glacie – ke ĉi tiu homo konas vin. Do vi estas de lia insulo, aŭ de iu apuda. Li tiel timas vin, ke li tuj pensis, ke li falis en la manojn de via bando. Progue tute pravis: vi estas suspektinda ulo! Sed mi avertas vin, vi venis al la malĝusta loko! Vi neniam plu estos sola kun iu el ni, kvankam mi devas konfesi, ke mi ne kredas, ke vi mortigis Perratin-on. Tio estas absurda! Tuj kiam la ŝtormo finiĝos, ni veturigos vin al la insulanoj kaj ekscios ĉion tie.

Li foriris abrupte. La monstro apenaŭ rimarkis tion. Tiu insulano – ĝi ekpensis kolere – certe revenos. Li memoros, ke Corliss promesis defendi lin; li scias, ke la blankuloj estas potencaj. En sia paniko, li pretos senmaskigi min. Al mi restis nur unu elirejo!

Jam fariĝis pli mallume; la indiĝeno estis apenaŭ videbla en la mallumo, kiu ĉirkaŭis la insulon kaj la akvon. La monstro moviĝis rapidpaŝe al la loko, kie torento da inundanta akvo fluis kaskade en la lagunon. La laguno en ĉi tiu loko estis profunda; ĝia fundo falis krute de la roka bordo. La monstro estis tiel absorbita per observado de la ŝarko baraktanta en la rapida ondŝaumejo, ke la muĝado de ĉi tiu miniatura akvofalo superbruis la alproksimiĝantajn paŝojn de Corliss. Subite ĝi turnis sin kaj eĉ blokis sian spiron, kiam ĝi ekvidis lin kelkajn paŝojn for, rigardantan malsupren en la nigran abismon.

Corliss ne komprenis, kio instigis lin turniĝi kaj sekvi la fremdulon. Li duone volis observi la indiĝenon; poste li rimarkis movon en la akvo kaj la strangan manieron per kiu Jones kliniĝis super la bordon.

Tremo de hororo trairis lin, kiam li ekvidis en la jam cedanta taglumo longan, malhelan, minacan formon, similan al torpedo, kiu mergiĝis kaj malaperis en la profundejon. Li rapide levis la kapon kaj ekrigardis Jones-on, konsciante la mortigan danĝeron.

Por momento la monstro staris senmove, fiksante ĝian rigardon sur la viro. Ili estis solaj, rekte ĉe la rando de la maro. Ĝi sentis siajn muskolojn streĉiĝi, elektrigitajn de murdema determino: treni ĉi tiun grandegan, minacan viron en la akvon! Ĝi kaŭris, preparante sin por salti, kiam li ekvidis la brilon de metalo en la mano de la homo. Ĉe la vido de la mortiga armilo, ĝia malica deziro malaperis kiel nebulo en la sunlumo.

– Je Dio! – diris Corliss – tie estis ŝarko, kaj vi diris ion al ĝi! Mi eble freneziĝas…

– Evidente vi freneziĝas! – "Jones" diris anhele. – Mi vidis ŝarkon kaj mi forpelis ĝin. Mi ŝatus naĝi ĉi tie matene, se la ŝtormo trankviliĝos, kaj mi ne volas ŝarkojn ie ajn proksime al mi. Forigu ĉi tiun sensencaĵon el via kapo. Mi…

Ĝin interrompis krion por helpo, penetranta kriego, kiu skuis la aeron de la pala krepusko kiel krio de mortiga teruro el la infera profundaĵo. La sono venis de la flanko de akvo, kie la silueto de indiĝeno malklare videbliĝis kontraŭ la nigraj profundoj kaj la malhela, senluna ĉielo. Corliss sentis sian sangon koaguliĝi.

La kreskanta mallumo premis lin kiel kovrilo, peza sed ne ofertanta varmon. Kelkajn paŝojn for staris ĉi tiu… Jones: svelta, muskola, kun malvarmaj, nehomaj okuloj, kiuj brilis en la krepusko. La sento, ke tiu senkompata fremdulo eble atakos lin, estis tiel intensa, ke Corliss forte tenis sian revolveron kaj kuraĝis nur rigardi sudokcidenten, kie la indiĝeno nun estis eta punkto sur la malhela akvo.

Instinkte, li paŝis malantaŭen kaj rigardis la ebonan maron denove. La indiĝeno ŝajnis batali kontraŭ io atakanta lin el la akvo, batante per sia remilo blinde, despere, malespere. Tri pliajn fojojn Corliss ekrigardis en tiun direkton, kaj ĉiufoje li vidis la junulon alkroĉiĝi al la rando de sia kanuo, preskaŭ pendante, provante malhelpi la malfortan boaton renversiĝi. Corliss rapide turnis sin al Jones, minace svingante sian armilon.

– Iru antaŭ mi! – li ordonis. Li levis sian voĉon, ordonante al la homoj sur la bordo: – Hej, Progue, rapide! Pretigu la motorboaton, ŝaltu la motoron! Ni naĝos al la indiĝeno! Du el vi, venu al mi ĉi tien, mi bezonas helpon.

Post momento, du viroj alproksimiĝis; Corliss rekonis Denton kaj Tareyton – la malakra-nazan kaj malakra-kapan usonanon.

– Prenu ĉi tiun ulon al la barako kaj gardu lin ĝis mi revenos! – li ordonis. – Denton, kaptu mian pistolon!

Li ĵetis la pafilon al la fortika anglo kaj kuris antaŭen. Li ankoraŭ aŭdis la raŭkan voĉon de Denton:

– Movu, vi… – la anglo ekgraŭlis al la fremdulo.

La motoro jam funkciis, kiam Corliss saltis enen. La boato, stirata de Progue, fulmrapide puŝiĝis for de la bordo. Pene anhelante, Corliss ekkaŭris apud la nederlandano staranta ĉe la stirilo. La potenca viro turnis malserenan vizaĝon al li, klare deprimita.

– Kiaj stultuloj ni estas riski niajn kolojn ĉi tie, inter ĉi tiuj rokoj, en ĉi tiu mallumo! – Corliss trovis argumenton:

– Ni devas defendi la indiĝenon kontraŭ kio atakis lin – kio ajn ĝi estas. Ni devas ekscii, kial li tiel panike timas Jones-on. Mi diras al vi, Progue, ĉi tio estas afero de vivo kaj morto por ni!

Ankoraŭ ne estis tute mallume. La reflektoro de la motorboato ĵetis longan lumfaskon sur la akvon. Corliss rigardis streĉe dum la boato manovris mortmalrapide laŭ la vico de rokoj, kiuj ĉirkaŭis la profundan basenon, kiu funkciis kiel la sola elirejo al la pli granda, pli profunda parto de la laguno, kie jam estis tro mallume por vidi la indiĝenon – tro mallume pro la nigraj, minacaj nuboj, kiuj ruliĝis de la horizonto, ondiĝante monstre en la nokta ĉielo.

Subite – impresa ŝoko! La boato ŝanceliĝis, ĵetante Corliss kelke da metroj flanken. Konfuzita, li etendis la manon, kaptis la rudrostangon, kaj puŝis sin malantaŭen. La boato daŭre akre kliniĝis, la motoro raŭkis je plenaj rivoluoj, kaj poste – iel – ili denove naĝis pluen.

– Ni batis rokon! – ekkriis Corliss. Li atendis, ke la akvo nun invados kaj trenos ilin en la malluman abismon. La voĉo de Progue atingis lin, scivolema, alarmita:

– Tio ne estis roko! Ni jam preterpasis la malprofundaĵon. Ni estas sur profunda akvo. Dum momento, mi pensis, ke ni koliziis kun kanuo, sed mi ja devus ĝin rimarki.

Corliss malstreĉiĝis – kaj tiam nova ŝoko trafis lin. Li estis dolore frapita kontraŭ la flankon. Malespere, blinde, li serĉis ian subtenon per siaj manoj; kaj tiam, tra nebuligitaj okuloj, li ekvidis la motorboaton kliniĝi je danĝera angulo. Kun malespera krio, li ĵetis sin en la kontraŭan direkton, provante ŝanĝi la angulon per sian pezon. Li ne povus esti farinta ĝin sola. Li silente dankis la sorton pro la intuicio, kiu benis lin per la elekto de ĉi tiuj fortaj, saĝaj viroj por sia ŝipanaro; viroj, kiuj, kiel li mem, povis alfronti ajnan danĝeron kaj ne atendis ordonon en la kritika momento. Kiel unu homo, ili tuj rapidis por balanci la kliniĝon.

La boato rektigis sin, fendante la ondojn.

– Malpli rapide! – Corliss diris raŭke. – Turnu la reflektoron en la akvon! Ni devas vidi kie ni estas.

Iu el la viroj turnis la reflektoron. La lumfasko falis sur la akvojn de la laguno. La lumo ekbrilis sur la akvo kaj reflektiĝis kun tia blindiga brilo, ke ĝi por momento blindigis Corliss-on. Kaj poste...

Li ektremis. Neniam, dum li vivos, li forgesos tiun hororon, tiun malvarmigan vidon de la kirliĝantaj kaj volviĝantaj, flirtantaj kaj batantaj la akvon en la nigra abismo koŝmaraj ombroj.

En la fantoma, difuza lumo de la reflektoro, la akvo eĉ svarmis de ŝarkoj! Iliaj masivaj, tordiĝantaj korpoj brilis kun triangulaj naĝiloj. Estis centoj da ili – longaj, teruraj, torpedformaj.

Miloj.

Dum li rigardis per larĝigaj okuloj en la akvon, li jam sciis, ke ie tie certe estis la ŝirita, pecetigita korpo de la indiĝeno. Li sentis la motorboaton, koliziinte kun giganta fiŝo, ŝanceliĝi kiel homo suferanta de vertiĝo. Li vidis la dikan figuron de la nederlandano rapide turnante la rudron. La boato akre deturniĝis kaj poste rektigis sin.

– Turniĝu! – ektondris Corliss. – Turniĝu, se vi taksas viajn vivojn! Kurso al la bordo! Tiru la boaton al la bordo! Ili provas renversi nin!

La akvo kirliĝis kaj bolis; la motoro iris kun plena povo, la boato tremis kaj knaris terure, kaj super ili, pli kaj pli foren en la ĉielon, malbonaŭguraj nigraj nuboj ondiĝis. La unua ekblovo de vento, kiel martelbato, ŝprucis akvon al ili, dum ili panike tiris la boaton sur la sablon.

– Pli rapide! – kriis Corliss. – Pli rapide! Kolektu la ekipaĵon kaj kuru al la barako. Ni lasis Denton-on kaj Tareyton-on solaj kun ĉi tiu diablo en homa haŭto. Ili havas neniun ŝancon, ĉar ili eĉ ne scias, kun kiu ili traktas.

Torentoj da pluvego vipis lin en la vizaĝon, preskaŭ platbatante lin teren antaŭ ol li povis turni sian dorson al ĝi. Homoj kuris, senkompate vipataj en la dorsojn de la pluvo kaj vento – longa, maldika serpento de viroj malespere provantaj eskapi la inferon de la furioza ŝtormo.

* * *

La venthurlo atingis la orelojn de la monstro sidanta en la barako, ĝiaj muskoloj rigidaj kaj ĝiaj nervoj streĉitaj ĝis la rompopunkto. Al ĝiaj akraj, incitiĝintaj sentoj, konsumitaj nur de la penso pri eskapo, la malhela mondo de la lignaj kuŝbenkoj estis nereala, fantasta loko. Strangegaj flavaj ombroj flagris sur la muroj kiam la lumo de la lampoj pendantaj de la plafono ekflamis kaj malheliĝis en la furioza aerfluo, kiu glitis en la fendojn de la muroj de ĉi tiu malsolida barako.

Kaj poste alvenis la pluvego. La pluvfrakaso ŝajnis kvazaŭ ĝi detruos la tegmenton. Sed almenaŭ la tegmento estis pli solide konstruita kaj ne likis. La febran, frenezantan menson de la monstro frapis la subita penso, ke la homoj estantaj nun ekstere, en ĉi tiu terura ŝtormo, baldaŭ aperos en la barako – supozante, ke ili postvivis. Sed ĝi ne tro trompis sin per la espero, ke ili ne sukcesis eskapi.

Forlasinte vanajn konjektojn, per la tuta forto de sia superhoma volo, ĝi fokusis sian atenton al la du viroj, kiuj nun staris sur ĝia vojo al libereco, kaj kiuj devas morti ene de la sekvaj du minutoj se ĝi volis sukcesi eskapi antaŭ ol Corliss kaj la resto de la ŝipanaro revenos.

Du minutoj! La monstro turnis malvarman rigardon al la viroj gardantaj ĝin, analizante sian situacion por la centa fojo en la lasta duonhoro.

Denton sidis sur la rando de la lito: malalta, dika, kaj hiperaktiva. Li ŝovigis siajn piedojn, nervoze moviĝis, kaj kun neelĉerpebla energio, daŭre kurigis siajn fingrojn sur la brilanta pistolo en sia mano. Kaptante la serĉantan rigardon de "Jones", li rigidiĝis kaj murmuregis ion sub sia spiro; tio nur konfirmis la opinion de la monstro pri la obstineco de la malgranda anglo.

– Hej, vi! – la viro diris akre – mi vidas en viaj okulaĉoj, ke vi ion intencas. Ne eĉ provu! Mi estas ĉi tie, en ĉi tiuj partoj, jam dum dudek jaroj, kaj kredu min, mi venkis pli ol unu ulon. Vi ne devas diri al mi, ke vi estas sufiĉe forta por disŝiri min; mi mem vidis kiel vi traktis Progue-on ĉi-matene, kaj mi scias, je kio vi kapablas. Sed ne forgesu, ke tiu malgranda ferpeco egaligas niaj ŝancojn.

Li svingis sian revolveron kun evidenta memfido.

Se mi revenus al mia originala formo – la monstro pensis – mi povus mortigi lin eĉ malgraŭ lia pafilo, sed tiam mi ne povus transformiĝi denove kaj eliĝi el ĉi tiu barako. Mi troviĝus en la kaptilo!

Malrapide, venis al ĝia konscio, ke la usonano nun parolas:

– Kion Denton diris al vi validas ankaŭ por mi. Estas nenio, kion mi ne faris iam! Perratin estis diable bona ulo, laŭ mia opinio, kaj mi ne ŝatas kiel li mortis. Mi avertas vin, se io okazos, ni sendos kuglon en vian kranion. Sciu ion, Denton? – Li duonturniĝis; liaj brunaj okuloj brilis, la naztruoj de lia plata nazo disblovis. – Kiel pri tio, ke ni pafu lin kaj diru al Corliss, ke li provis eskapi?

– Ne! – Denton skuis sian kapon. – Corliss estos ĉi tie ĉiumomente kun sia tuta bando. Cetere, ĝi estus kutima murdo.

– Ba, – Tareyton ekskuiĝis pro kolero – ne estas krimo mortigi murdinton.

La monstro rigardis Denton-on maltrankvile: la homo havis revolveron; nenio alia gravis.

– Homoj, eble vi freneziĝis aŭ malkuraĝo vin ekposedis – ĝi diris, provante ŝajni indiferenta. – Ni ja estas sur insulo. Neniu el ni eliĝos de ĉi tie. Se mi elirus en ĉi tiun ŝtormon nun, mi pasigus mizeran nokton ekstere sub malkovrita ĉielo, kaj vi ĉiuokaze trovus min matene. Ĉu vi volas sidi tie kaj gardi min la tutan nokton?

– Damne! – Tareyton graŭlis – tio estas penso. Ni forĵetu lin eksteren, ŝlosu nin interne, kaj iom dormu.

Espero ekbrilis en la animo de la monstro, sed ĝi rapide svagiĝis kiel estingita kandelo. Denton nee skuis la kapon. – Ne, mi ne farus tion eĉ al rabia hundo. Sed io venis al mi en la kapon. – Lia voĉo fariĝis sarkasma: – Tareyton, montru al ĉi tiu ĝentlemano kion ni faros al li. Deprenu la ŝnuron de tiu najlo malantaŭ vi kaj ligu lin. Mi observos ĝin kun ĉi tiu malgranda pafilo, do ne okazos iaj surprizoj. Memoru tion, alie vi bedaŭros ĝin.

– Mi ne estas malsaĝulo – la monstro diris per raŭka voĉo – por salti al Tareyton kaj ricevi de vi kuglon en la dorson.

Ĝi ekverviĝis mense je tio: la usonano kovros la pafilon por momento. Kaj eĉ se li ne farus tion – tio ne gravas. Li estos proksime, por la unua fojo unu el ili alproksimiĝos, kaj tio estis ĉio, kion mi deziras. Neniu el ili havas ian ajn ideon pri tio, kio atendas ilin...

Nun!

Kun tigra rapideco, ĝi ĵetis sin sur Tareyton-on. Kiel fulmo, liaj larĝe malfermitaj okuloj ekbrilis antaŭ ĝiaj okuloj, lia buŝo malfermiĝanta por kriego. Tiam ĝi tiris lin de la planko kaj, per movo fulmrapida ĵetis lin kontraŭ Denton.

La raŭka muĝo de surprizo de la anglo kuniĝis kun la terurita baritono de Tareyton en ununuran krion de doloro, dum ili koliziis kaj, miregigitaj, frakasiĝis kontraŭ la plej proksiman muron kiel amaso da rubmetalo.

La monstro volis ĵeti sin sur ilin kaj disŝiri ilin en pecetojn, sed ne estis tempo eĉ por kontroli ĉu ili vivas. La du minutoj, kiujn ĝi havis por agi, jam pasis. Estis tro malfrue – tro malfrue por io ajn krom tuja eskapo.

Ĝi puŝis la pordon malfermen kaj frapis sian kapon en Corliss-on kun terura forto. Perdante sian ekvilibron, ĝi falis malantaŭen. Sammomente, ĝi vidis la dikan figuron de Progue malantaŭ la komandanto. La ceteraj viroj amasiĝis malantaŭ iliaj dorsoj.

La momento ŝajnis senfina en ĉi tiu nokto de la furiozanta ŝtormo. La flava-oranĝa lumo en la barako ĵetis fantoman reflekton sur la surprizitajn vizaĝojn de la homoj kaŭrantaj sub la premo de la ŝtormo. Zigzaga fulmo montris al ili la maldikan, mornan, lupecan vizaĝon de "Jones", kiu luktis por reakiri sian ekvilibron. La surprizo estis egala por ili ĉiuj, sed la senlime pli fortika, ŝtalmuskola monstro resaniĝis unua. Konduktata de malamo, ĝi atakis kiel ramo al Corliss, kiu resaltis kiel bilardglobo kaj flugis al Progue. La monstro elkuris eksteren, en la nokton, rekte en la furiozan pluvegon kaj venton.

Unufoje ĝi saltis kontraŭ la furiozan forton de la elemento, kun klinita kapo, streĉitaj muskoloj. Tiam, en ekbrilo de prudento, ĝi komprenis, ke ĝiaj malrapidaj movoj faras ĝin oportuna celo por kugloj; do ĝi ĉesis puŝi kontraŭ la vento kaj kuregis kun la ventego orienten, al la nigre brilantaj ondoj, vipataj de furiozaj ekblovoj.

Dum ĝi kuris, ĝi deŝiris siajn vestojn – ĉemizon, pantalonon, ŝuojn, ŝtrumpetojn; en ekbrilo de fulmo tranĉantan la ĉielon, la homoj de Corliss ekvidis ĝian altan, nudan silueton sur la fono de nelonge lumigita ĉielo.

Poste ili revidis ĝin – prilumatan, nevenkeblan figuron pendantan super la roka rando de la Stiksa maro. Kaj tiam ĝi malaperis – blanka ekbrilo plonĝanta en la nigrajn profundojn de la furioze batantaj ondoj. Corliss reakiris sian parolkapablon:

– Ni havas lin! – li ekkriegis super la ŝtormo. – Li ne eliĝos de tie.

Antaŭ ol li povis diri ion pli, ondo da homoj puŝis lin en la barakon tra la malfermita pordo. La pordo estis klakfermita.

– Pri kio diable vi pensas? – ekkriis Progue senspire. – Tiu idioto mortigis sin mem. Mi vetas ion ajn, ke li ne eliros vivanta el tio.

Corliss pene sukcesis reakiri sian sintenon, sed kiam li komencis klarigi, liaj vortoj formis torenton inundantan ĉiujn.

– Mi diras al vi – li finis – jen pruvo. La Saĝulo pravis. Tiu infera estaĵo estas la reganto de ŝarkoj en homa formo, kaj mi diras al vi: ni kaptos lin se ni rapidos.

La vortoj falis kiel kugloj el mitralo:

– Ĉu vi komprenas? En la loko, kie li saltis, ne estas elirejo el la laguno krom la mallarĝa kanalo, kiun ni ĉiam uzas en niaj boatoj. En unu loko, la kanalo kuŝas apud la bordo, kaj tie ni haltigos lin, malhelpante lin atingi la malferman maron. Saĝulo!

– Jen mi estas, estro! – La alta, osta anglo saltis al li fervore.

– Prenu kelkajn homojn kaj pakaĵon da dinamito el la municia ŝranko, reflektoron, kaj postenigu vin sur la bordo apud la kanalo. Detonaciu la ŝargojn periode, subakve. Nek fiŝoj nek iu ajn alia vivanta estaĵo povos elteni la sonon de subakva eksplodo. Direktu la reflektoron sur la akvon. Tie estas tre mallarĝe. Vi ne povas preterlasi lin! Rapidiĝu!

– Vi forgesis unu aferon, estro – Progue diris post kiam la aliaj foriris. – Tamen estas tranaĝejo al la malferma maro, kie tiu diabla kreitaĵo saltis en la lagunon. Rememoru al vi tiun mallarĝan pasejon inter du krutaj rokmuroj. Ŝarko povus esti glitinta tra tie.

Corliss skuis sian kapon.

– Mi ne forgesis. Vi pravas: ŝarko povus eliĝi tiel. Sed ĉi tiu kreitaĵo en sia natura formo havas grandegajn, fortajn naĝilojn. Tro grandajn por tragliti en tia mallarĝa pasejo: ili estus disŝiritaj. Ĉu vi komprenas nun? La monstro devas resti en homa formo se ĝi volas eskapi tra la istmo al la malferma maro; kaj en ĉi tiu formo, ĝi devas esti malpli minaca, alie ĝi ne estus tiel singarda al ni. Ĝi...

Lin subite interrompis la obtuza sono de eksplodo. Malrapida, senkompata rideto de kontento aperis sur lia vizaĝo.

– La unua eksplodo! Ĉi tio povus signifi, ke la monstro provis naĝi tra la kanalo. Ni kaptis ĝin! Aŭ ĝi riskos naĝi tra ĉi tiu diabla estuaro en homa formo, aŭ ni mortigos ĝin morgaŭ – en kia ajn formo, kiun ĝi alprenos. Kaj nun rapide, ĉiu prenu torĉlampon kaj fusilon, kaj ni sekurigu la bordon. Ni ne lasu ĝin surteriĝi!

* * *

La maro estis tro furioza, la ondoj tro altaj, la nokto tro malluma. Antaŭsento de malfeliĉo – glacia, malbonaŭgura – ekskuis la malvarmajn, fiŝecajn nervojn de la monstro, kiu luktis por resti flosanta en homa formo, kie ĝi povis enspiri. Ĝi batalis furioze, senlace, malgraŭ la tondro, muĝado kaj ruliĝado de la mara ondŝaŭmejo.

La fantoma mara elemento ĉirkaŭis lin per muro de mallumo ĉiuflanke – krom unu. Tie, antaŭe, kie la akvo brilis blanke, eĉ en la mallumo, la blankaj ŝaŭmaj ondoj videbliĝis. En ĉi tiu ŝaŭma blankeco, ĝi povis vidi malhelan rubandon – la solan vojon al libereco, kondukantan al la sekuraj, senfinaj akvoj de la oceano; mallarĝan rubandon de mallumo kie la akvo estis profunda kaj rapida. Kaj ĝuste tra tiu ĉi skuata de ŝtormo lagunkanalo, montrante la vojon, ŝarko puŝis sin al la oceano.

La monstro luktis por resti flosanta; ĝi furioze batis la akvon per siajn krurojn, vipis la furiozan maran ondŝaŭmejon per siaj brakoj, kaj, streĉante siajn okulojn, observis en la mallumo la malfortan brilon de la triangula naĝilo de pilotŝarko, kiu ĵus provis naĝi tra tiu diabla kanalo.

La ŝarko nun luktis, obstine manovrante, kontraŭ la furioze muĝanta elemento, kiu verŝiĝis tra la mallarĝa pasejo, eskapante al libereco. La naĝilo malaperis, poste reaperis denove, apenaŭ videbla kontraŭ la grizblankaj ondoj.

La ŝarko naĝis traen; ĝi nun estis sekura. La nebula konturo de la naĝilo subite malaperis en la nigreco de la tondranta oceano. La monstro hezitis; nun estis ĝia vico. Ĝi hezitis pensante pri sturmi tiujn ĉarpiigitajn, ruliĝantajn ondojn en sia malforta homa formo.

Ĝi grumblis pro kolero, ke oni vanigis ĝiajn planojn, eligante altan, penetran, nehoman krion de malamo; ĝi duonturniĝis al la bordo, konsumita de sovaĝa, malespera deziro rami tiun kordonon de diserigeblaj homaj figuroj, indiferente pri la danĝero.

Ĝi denove grumblis kaj kolere puŝspiris vidinte la torĉojn, kiuj punktis la bordon. Ĉiu torĉo – eĉ en ĉi tiu infera pluvo kaj ventego – ĵetis palan, flagrantan lumbrilon, kaj malantaŭ ĉiu el ili viro paŝis senpacience, kun fusilo preta.

La vojo estis blokita. La monstro komprenis tion malgraŭ ĝia freneza ideo rapidi al la bordo. Nun ĝi sciis eĉ tro bone, ke ĝi falis en kaptilon. Ĉi tiu parto de la laguno estis tiel tute blokita, kvazaŭ la naturo mem atendis dum milionoj kaj milionoj da jaroj ĉi tiun momenton por kapti la perfidan monstron el la profundejo.

Ankoraŭfoje ĝi turnis siajn malvarmajn, vitrecajn, fiŝecajn okulojn al la elirejo de la kanalo. Ŝtalaj makzeloj ekklakis en terura defio, lipoj kunpremiĝis kiel la mallarĝa muzelo de ŝarko – kaj ĝi ĵetis sin en la furiozajn ondojn.

Unue, ĝi spertis senton de eksterordinara impeto; instinkte, ĝi provis turniĝi, sed la bildo de la pilotŝarko jam forfrotiĝis en ĝia memoro. Akvo enkuris en ĝian buŝon; ĝi kraĉis, tusis, luktis, ĝis, fulmrapide, ĝi vidis vizion de sia terura sorto. Rekte antaŭ ĝi leviĝis kruta rokmuro – alta, nigra, morna, senkompata. Ĝi furioze deturniĝis kaj plonĝis flanken kun freneza svingo de siaj brakoj. Sed neniu forto povis venki la nevenkeblan elementon.

Nur unu plia ekrigardo al ĝia sorto, unu plia murmurego de sovaĝa miro – kaj poste piko de neesprimebla doloro, kiam ĝia kapo estis frakasita al pulpo kontraŭ la ŝtal-malmola roko. Rompitaj ostoj, ŝiritaj muskoloj, dispremitaj membroj – la ĉi tiun tutan turmentitan korpon forbalais la oceano.

La pilotŝarko ekflaris freŝan viandon kaj turniĝis. Momenton poste, dekduo da aliaj aliĝis al ĝi – siluetoj malhelaj, baraktantaj en la akvo.

La ŝtormo daŭre muĝis en la nigra nokto. La homoj estis frostigitaj, trempitaj, lacaj. Kiam Corliss stiris la unuan boaton al la nun trankvilajn akvojn de la laguno, direkte al la mallarĝa, daŭre tondranta pasejo, lia vizaĝo, sulkigita, laca pro sia longa viglado, portis aspekton de obstina determino. – Se la monstro akceptis la riskon – li diris – ni jam nenion trovos. Sed ni scios. Tie estas fundofluo, en la loko kie la kanalo kurbiĝas, kaj nur granda fiŝo povas superi ĝin. Neniu alia estaĵo povas eviti dispremiĝon.

– Hej! – Denton ĝemis alarme, lia vizaĝo daŭre pala pro doloro – ne tro proksimiĝu. Tareyton kaj mi havas jam sufiĉe por hodiaŭ.

* * *

Jam estis tagmezo kiam Corliss fine certiĝis, ke jam ne estas danĝera estaĵo en la laguno. Kiam ili naĝis al la bordo, lacaj sed trankvilaj, la tagmeza suno banis la smeraldan insulon, brilantan kaj flagrantan en la kadro de ondoj de la vasta safira oceano.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.